:: wikimiki.org ::
| Zamenhof |
ZamenhofPluraj homoj havas aŭ havis la familian nomon Zamenhof:
- La iniciatinto de Esperanto
- L. L. ZAMENHOF
- Edzino de Ludoviko
- Klara ZAMENHOF
- Gefiloj de Ludoviko
- Adamo ZAMENHOF
- Leono ZAMENHOF
- Lidja ZAMENHOF
- Bofilino de Ludoviko
- Wanda ZAMENHOF
- Nepo de Ludoviko
- Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF
- Frato de Ludoviko
- Felikso ZAMENHOF
- Frato de Ludoviko
- Henryk ZAMENHOF
- Nevino de Ludviko
- Romana ZAMENHOF
- Nevo de Ludoviko
- Stephen ZAMENHOF
- Nepino de kuzo de Ludoviko
- Zoja M. ZAMENHOF
- Nepo de kuzo de Ludoviko
- Lev Miĥajloviĉ ZAMENHOF
Kompleta verko pri ĉiuj Zamenhofoj: "La familio Zamenhof" de Zofia Banet FORNALOWA, postparolo de Giorgio SILFER, eldonis LF-koop, 2000.
Ankaŭ vidu: Grava esperantisto
Eksteraj ligoj
- [http://nikst.boom.ru/Esperante/zmz.htm Zoja Miĥajlovna Zamenhof] : Pri geparencoj de L. L. ZAMENHOF en Rusio.
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr51/nomata.html Kiel estis nomata Zamenhof ?] de N. Z. MAIMON
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z
EdE-Z
----
Zamenhof. Verkis Ernest DREZEN, SAT, 1929, 49 p. Enhavo: Z-a junaĝo. La interna ideo. Sionismo. Religiaj konceptoj, Idealismaj kontraŭdiroj, Personeco, Lasta tragedio de Z. - La principoj de racia gramatiko kaj de int. vortaro. Z kiel filologo. Kolektivismo en la kreado de la lingvo. Z kaj reformoj en E. Lingva unueco de E-istoj, ktp.
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
Adamo ZAMENHOFKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z
EdE-Z
Adamo ZAMENHOF, (naskiĝis la 11-a de junio 1888, mortis 1940?) estis
filo de L. L. ZAMENHOF, ĉefkucacisto de la okulpavilono de juda hospitalo en Varsovio. Multe skribis pri sia specialeco.
Lidja ZAMENHOFGravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo
----
Lidja ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. ZAMENHOF, naskiĝis je la 29-a de januaro 1904, estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.
Vivo
Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo, kelkaj jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. En la sama jaro dum la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun bahaismo. Lidja ZAMENHOF fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo Konkordo en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la viena UK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiun Universalan Kongreson. Kiel cseh-metoda instruistino de Esperanto Z. faris propagandan vojaĝon kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn.
Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la bahaa movado. Krome Z. skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto kaj Enciklopedio de Esperanto.
Tre konata estas ŝia traduko de "Quo vadis", verko de Sienkiewicz, publikigita en 1933.
En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por esperantokursoj. Postrevene vojaĝante tra sia hejmlando ŝi instruis pri Esperanto kaj bahaismo.
Poste sub la germana okupada reĝimo ŝi estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medicinon kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al tiel nomata "koncentrejo" (fakte:ekstermejo) en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.
Rememoro
Je ŝia memoro kaj honoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno en Jewish Holocaust Museum en la usona ĉefurbo Vaŝingtono. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de esperantistoj savi persekutitajn judojn dum la Dua Mondmilito.
Verkoj
- Tradukaĵoj:
#la ampleksa libro pri Bahaismo: „Baha' u'llah kaj la Nova Epoko“ de John Ebenezer ESSLEMONT;
#„Parizaj Paroladoj de Abdul Baha“;
#„Iridiono“ de l' klasika pola aŭtoto Zygmunt KRASIŃSKI;
#noveloj de B. Prus;
#„Quo Vadis“, de Henryk SIENKIEWICZ;
- Originalo:
- „Homo, Dio, Profeto“.
Literaturo pri Z.
Ŝian vivon kaj agadon priskribis Isaj DRATWER en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingve Wendy HELLER en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" de Zofia BANET-FORNALOWA estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa E-movado kaj pluraj aliaj artikoloj.
La dokumenta dramo "Ni vivos!" de Julian MODEST bildigas la sorton de la familio Zamenhof en la varsovia geto.
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z
Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOFLouis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis je la 23-a de januaro 1925 en Varsovio) estas doktoro inĝeniero, pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte de premferbetono, nepo de L. L. ZAMENHOF.
Li verkis antaŭparolon por La Homo kiu Defiis Babelon, biografio de la iniciatinto de Esperanto verkita en la franca de René CENTASSI kaj Henri MASSON.
En lia festparolado dum la 86-a UK 2001 en Zagrebo li i.a. diris: "Vi venis diskuti pri la Dialogo inter kulturoj, kies bezono iam ja inspiris la iniciaton de la Lingvo Internacia. Fakte, preskaŭ ĉiuj biografoj de Zamenhof mencias la legendon, laŭ kiu la juna Ludoviko vivanta en tiam multkultura urbo Byalistok, observis malamon regantan inter la diversaj nacioj, ne trovantaj lingvon komune kompreneblan, ilon laŭ li necesan al la dialogo inter iliaj kulturoj respektivaj".
Zaleski-Zamenhof aljuĝis al la papo Johano Paŭlo la 2-a la Medalon pri Toleremo.
Libroj de/pri
- Dobrzyński, Roman. La Zamenhof-strato. Kaunas, 2003. 287 paĝoj. [http://esperanto.org/Ondo/Ondo/113-lode.htm#113-31 recenzo de Dirk Bindmann]
Eksteraj ligoj
- [http://www.kke.org.br/esperanto/libroj_kaj_revuoj/la_homo_kiu_defiis_babelon.php Antaŭparolo] de La Homo kiu Defiis Babelon
- [http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/m_zz.htm Mesaĝo] al la 83-a Universala Kongreso en Montpeliero, 1998.
- [http://www.esperanto.pl/page.php?tid=2241 Mesaĝo] al la 86-a UKo de Esperanto en Zagrrebo, 2001.
- [http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz157.html#2 Gratulo] al 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza, 2002.
- [http://www.uea.org/dokumentoj/uk2003/salutparolado.html Parolado] al la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo, 2003.
Felikso ZAMENHOFKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z
Felix ZAMENHOF, poeto, estis filo de Marko ZAMENHOF kaj frato de L. L. ZAMENHOF. Uzis plumnomojn FeZ kaj Fekis ZAMENHOF.
Felikso ZAMENHOF, (ps. FeZ, aŭ Zef), farmaciisto, frato de Z..
Nask. 6 nov. 1868 en Bialystok, mortis 9 dec. 1933 en Varsovio. Estis varmkora amiko de la orfoj. Unu el la unuaj en la familio de Z, kiu lernis E-n. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de E havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo.
F. Z helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en „La E-isto“ (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, ĉefe en „La Revuo“, „Ondo de E“, „Pola E-isto“, L. M.
Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis la poemon „La Homa Doloro“. Du poemoj ankaŭ en „Fund. Krestomatio“.
E. W.
Romana ZAMENHOFFranca esperantisto - Pola esperantisto
Romana ZAMENHOF (mortis en oktobro 1975 en Parizo), d-rino, estis filino de Felikso ZAMENHOF, frato de Ludoviko Lazaro ZAMENHOF.
Kvankam ŝi neniam estis aktiva en la Esperanto-movado, ŝi tamen flue parolis Esperanton.
Ŝi estis farmaciistino en la Varsovia geto, de kie ŝin savis familio PEDOWSKI per riska maniero.
Eksteraj Ligoj
- [http://www.savingjews.org/righteous/pv.htm Listo de homoj, kiuj savis judojn] (angle)
- [http://warszawa.getto.pl/pl/site/osoby_wiecej?idx=Z Listo de homoj, kiuj estis en la Varsovia geto] (pole)
ZAMENHOF Romana
Zoja M. ZAMENHOFRusa esperantisto - Zamenhof
Zoja Miĥajlovna ZAMENHOF (1924- mortis la 19-an de oktobro 1992 en Moskvo) estis nepino de kuzo de L. L. . Zamenhof, doktoro pri juro, aŭtoro de fakaj libroj. Ŝi partoprenis E-kurson de Nikolaj Rytjkov, kaj pleje aktivis en la movado dum ties sovetia renaskiĝo, en 1958-1959. Post kiam Boris KOLKER retrovis ŝin meze de la 80-aj jaroj, ŝi denove aktiviĝis en Esperanto-vivo.
Lev Miĥajloviĉ ZAMENHOFZamenhof
Lev Miĥajloviĉ ZAMENHOF (1920-1995), nepo de kuzo de L. L. Zamenhof, kolonelo de la soveta armeo, mortis la 26-an de januaro 1995.
Giorgio SILFEREsperanto > Esperanto-movado > Giorgio SILFER
----
Giorgio SILFER (naskiĝis 1949) estas pseŭdonimo de Valerio ARI, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, kaj unu el la ĉefaj subtenantoj de la Civito de Esperantio.
Silfer naskiĝis en Milano, Italio. Li kunfondis en 1970 la revuon Literatura Foiro. En 1980 li kunfondis la kooperativon de Literatura Foiro, kiu posedas kaj eldonas la menciitan revuon, kaj ekde 1997 ankaŭ la gazeton Heroldo de Esperanto. Ĉe la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 1980 Silfer, kune kun Jouko LINDSTEDT kaj Amri WANDEL lanĉis la Manifeston de Raŭmo.
En 1985 li kunfondis la staĝejon La Kvinpetalo, en Francio. En 1991 li kunfondis la Esperanto-Centron de PEN-Klubo Internacia, en kies mondkongreso 1993 li sukcesis, kun sia edzino Perla MARTINELLI, atingi la agnoskon pri Esperanto kiel literatura lingvo. Kun aliaj en 1995 li transprenis la gvidadon de Kultura Centro Esperantista en Svislando, kaj savis ĝin (la malfondo estis jam anoncita en 1994). En 1996 li estis inter la ĉefaj subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.
Dum la periodo 1998 ĝis 2001 li estis unu el la ĉefaj iniciatintoj de la Esperanta Civito, Civito de Esperantio.
Verkoj
Giorgio Silfer verkis tri poemarojn, plurajn teatraĵojn, romanon, diversajn literatursciencajn kaj interlingvistikajn librojn. Li gajnis interalie Premion "La Verko de la Jaro" en 1977 kaj estis proklamita en 1984 Florluda Majstro, pro la multaj sukcesoj ĉe Internaciaj Floraj Ludoj. Li ankaŭ verkis aŭ tradukis kelkdekon da kanzonoj, precipe por Gianfranco MOLLE, Nikolin' kaj Anjo AMIKA.
Kritikoj
La politika agado de Giorgio Silfer estas malmulte aprezata. Dum la 1990aj jaroj, la verkisto Jorge CAMACHO karikaturis lin en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (1993) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de la foiro. Jouko LINDSTEDT, la alia verkinto de la Manifesto de Raŭmo, opinias ke Silfer predikas sub la nomo "Raŭmismo" ideologion kun malmulta rilato al tiu Manifesto.
LF-koopEsperanta Kulturo > Esperanto-movado > Esperanto-entrepreno > LF-koop
----
LF-koop : oficiala mallongigo de Kooperativo de Literatura Foiro, fondita en La Chaux-de-Fonds (Svislando) la 30an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.
LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de Literatura Foiro. La revuo, fondita en Milano (Italio) de la literatura rondo La Patrolo en junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj branĉoj: libroeldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multiĝo de la aktivuloj en internacia kampo kaŭzis la bezonon fondi entreprenon sen profita celo, laŭ la svisa juro, sub la prezido de Tazio CARLEVARO, la lasta Patrolestro.
LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn: gazetfako (kiu produktis ĝis ses gazetojn samtempe), librofako, kongresfako, bendofako, literatura premio "La Verko de la Jaro". Aldoniĝis poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de staĝejoj (el kiuj la unua estis La Kvinpetalo en Francio).
Post Tazio CARLEVARO (1980-85) prezidis Giorgio SILFER (1985-1997) kaj Marc HILTBRAND (1997-2005).
LF-koop estas verŝajne la unusola entrepreno en Esperantio nomebla "multimedial". Ĝiaj ĉefaj produktoj estas nuntempe Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto.
Grava esperantistoEsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Gravaj esperantistoj < Honoraj membroj de UEA
----
Grava esperantisto estas persono, kiu kontribuis al Esperanto-movado per sia aktiva laboro (diference de tiuj, kiuj nur pagas kotizojn).
- Pioniroj: Kazimierz BEIN - Emile BOIRAC - Carlo BOURLET - Théophile CART - Antoni GRABOWSKI - Valdemar LANGLET - Julio MANGADA ROSENÖRN - Edmont PRIVAT - Frederic PUJULÀ Y VALLÉS - René de SAUSSURE - Lidja ZAMENHOF -Ludoviko ZAMENHOF
- Esperantologoj: Detlev BLANKE - Gaston WARINGHIEN - Michel DUC GONINAZ - Paul NEERGARD - Vilho Suonio SETÄLÄ - Juan RÉGULO PÉREZ
- Movadestroj: Eŭgeno LANTI - (vidu : Prezidantoj de UEA) - (vidu : Direktoroj de UEA)..
- Verkistoj: A. D. ATANASOV - William AULD - Julio BAGHY - Roger BERNARD - Marjorie BOULTON - Jorge CAMACHO - Liven DEK (Miguel GUTIÉRREZ Adúriz) - Miguel FERNÁNDEZ - Jean FORGE - KALOCSAY Kálmán - Abel MONTAGUT - Gonçalo NEVES - Baldur RAGNARSSON - Tibor SEKELJ - Raymond SCHWARTZ - Sándor SZATHMÁRI - Spomenka STIMEC - Vladimir VARANKIN -
- Artistoj: ??
- Aktoroj: Arno LAGRANGE - Julio BAGHY
- Aliaj gravaj esperantistoj
Hèctor ALÒS I FONT - Gerrit BERVELING - Hendrik BULTHUIS - André CHERPILLOD - Ricardo CODORNIU STARICO -Fernando de DIEGO - G. DEGENKAMP - Nikolajeviĉ DEVJATNIN - John DINWOODIE - Helmi DRESEN - Stellan ENGHOLM - Vasilij EROŜENKO - John FRANCIS - Carlos GAGINI-Nikolao HOHLOV - Teodor JUNG - Leopoldo KNOEDT - Edwin de KOCK - Boris KOLKER - Ivan KRESTANOV - KURISU Kei - H. August LUYKEN - Nina BOROVKO-LANGLET - Carmel MALLIA - Perla MARTINELLI - Geraldo MATTOS - Eŭgeno MIĤALSKI - Nikolao NEKRASOV - K. NOHARA - K. OSSAKA - Saxton PAYSON - Claude PIRON - Reto ROSSETTI - Ivo ROTKVIĆ - Reinhard SELTEN - Giorgio SILFER - Francisko SZILÁGYI - Lajos TÁRKONY - Antonio VALÉN - Henri VALLIENNE
- Esperantistoj laŭ la nacieco
albanaj - anamaj - andoraj - anglaj - argentinaj - armena - aŭstraj - aŭstraliaj - belgaj - belorusaj - bosnaj - brazilaj - britaj - bulgaraj - ĉeĥaj - ĉiliaj - ĉinaj - danaj - egiptaj - estonaj - filipinaj - finnaj - frisaj - francaj - ganaaj - germanaj - grekaj - hebreaj - hindaj - hispanaj - hungaraj - indoneziaj - irakaj - iranaj - irlandaj - islandaj - israelaj - italaj - japanaj - javaj - jorubaj - jugoslavaj - kaledonaj - kamerunaj - kanadaj - katalunaj - kartvelaj - kimraj - kolombiaj - kongaj - koreaj - kostarikaj - kroataj - kubaj - latvaj - litovaj - makedonaj - malagasaj - maltaj - marokaj - meksikaj - monakaj - mongolaj - nederlandaj - norvegaj - novkaledoniaj - novzelandaj - okcitanaj - pakistanaj - persaj - peruaj - polaj - portugalaj - ruandaj - rumanaj - rusaj - skotaj - slovakaj - slovenaj - serbaj - serbokroataj - srilankaj - sudafrikaj - svazilandaj - svedaj - svisaj - tataraj - togolandaj - turkaj - ukrainaj - urugvajaj - usonaj - uzbekaj - venezuela - vjetnamaj - zairaj
Gravaj esperantistoj Gravaj esperantistoj Gravaj esperantistoj Kategorio:Gravaj esperantistoj
Kategorio:Esperanto
Tiu kategorio temas pri Esperanto kaj pri la Esperanto-movado.
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperanto-movadoTiu kategorio temas pri la Esperanto-movado.
Movado
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z
Ernest DREZENErnest (Karloviĉ) DREZEN (naskiĝis en 1892 en Liepaja-Libau (Latvio), mortpafita en 1937 dum la Granda Purigo) - latvo, rusiano, sovetia ŝtata kaj socia aganto, sciencisto. Elstara fakulo pri scienc-teknika terminologio, interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝenerala sekretario de SEU, ĉefa figuro de la antaŭmilita sovetia Esperanto-movado.
DREZEN lernis en reallernejo en Kronŝtadt kaj en teĥnologia instituto en Petrograd, kie li tre aktive agis en Studenta Esperantista Grupo. En 1915-17 li estis fenriko de rusa armeo kaj en 1918-21 li okupis diversajn postenojn en Ruĝa armeo. Li membriĝis en 1918 en la komunista partio. En 1921-24 li laboris en Centra Plenumkomitato de Sovetoj. De post 1924 li laboris en scienca kampo pri racia labororganizo kaj pri lingvistiko. En 1926-30 li estis direktoro de la instituto de komunikado (poŝto, telegrafo, telefono, radio), poste vicdirektoro de trusto "Orgenergo", speciala redaktoro de la eldonejo pri administra teĥniko, profesoro de Moskva universitato kaj de aliaj teĥnikaj altlernejoj, estrarano de Sovet-Unia societo por kulturaj rilatoj kun eksterlando (VOKS) k.a.
Esperantistiĝis en 1910. DREZEN estis prezidanto de Peterburga Societo "Espero" 1917-19, unu el iniciatintoj de ESKI en 1919.
Dum la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso en Petrogrado 1921 li estis elektita Ĝenerala sekretario de SEU tiam fondita. De tiam li estis senŝanĝa gvidanto kaj inspiranto de la tuta Sovet-Unia Esperantista movado.
DREZEN estis arestita la 17-an de aprilo 1937. Surbaze de falsaj akuzoj pri kreo kaj gvidado de kontraŭsovetia terorista organizaĵo de esperantistoj, pri efektivigo
de sabot-terorista agado enkadre de ĝi kaj pri spionado por Germanio, li estis kondamnita al mortpuno kaj pafekzekutita la 27-an de oktobro 1937. Li estis rehonorigita postmorte, "pro absoluta manko de krimkonsisto", la 11-an de majo 1957.
Verkoj
Aŭtoro de diversaj gravaj verkoj pri Esperanto:
- unika kaj plej kompleta Historio de la Mondolingvo, priskribanta ĉiujn konatajn projektojn de lingvo universala (1931);
- Analiza Historio de la Esperanto-Movado (1931);
- Skizoj pri teorio de Esperanto (1931);
- Zamenhof - bioideologia studo, SAT, 1929;
- La Vojo de formiĝo kaj disvastiĝo de la lingvo internacia, SAT, 1929
De post 1929 LK kaj akademia korespondanto por rusa lingvo.
Eksteraj ligoj
- [http://nikst.boom.ru/Esperante/tri.htm Tri renkontiĝoj kun N.K.V.D], artikolo de NikSt kun biografiaj sciigoj, el "Sennaciulo", Majo 1992.
- [http://nikst.boom.ru/Esperante/ernestdr.htm Ernest Drezen kiel historiisto de la Esperanto-movado] Antaŭparolo de Nikst al "E. Drezen: Historiaj studoj". - Jekaterinburg: Sezonoj, 1992.
- [http://nikst.boom.ru/Esperante/u_lins.htm Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko], artikolo de Ulrich LINS en "Sennacieca Revuo", 1987.
- [http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ "Zamenhof" de Drezen legebla en pdf formato]
- [http://katalogo.uea.org/index.php?inf=3757 Za vseobŝĉim jazykom] lingistika libro de Drezen en la rusa en la katalogo de UEA.
DREZEN Ernest
DREZEN Ernest
DREZEN Ernest
DREZEN Ernest
DREZEN Ernest
DREZEN Ernest
DREZEN Ernest אלכסי לאונוב
אלכסיי ארחיפוביץ ליאונוב (Алексе́й Архи́пович Лео́нов), קוסמונאוט, מחלוצי תוכנית החלל הסובייטית. נולד 30 במאי 1934 בעיר ליסטביאנקה (Листвянка) שבסיביר.
ליאונוב ביצע את "הליכת החלל" הראשונה בהיסטוריה ב18 במרץ 1965 כשיצא אל מחוץ לחללית ווסוחוד 2 (Восход-2) לטיול שנמשך 23 דקות ו41 שניות.
לאונוב עשה זאת שלושה שבועות לפני מקבילו האמריקאי האסטרונאוט אד וויט.
ליאונוב נתקל בקשיים לחזור לחללית לאחר הסיבוב בחלל בגלל שלחץ האויר בחליפה שלו ניפח אותה עד כדי כך שהיא לא התאימה לפתח הקפסולה. לאחר שהוא שיחרר אויר מהחליפה לחלל הוא הצליח להדחק חזרה בקושי.
לאחר מכן, תקלה במערכת ההנחיה האוטומטית חייבה את הטייס פאבל בליאיב (Павел Беляев) לנווט באופן ידני והם נחתו כ- 1000 ק"מ מהיעד ונאלצו לבלות יומיים בקור המקפיא של הרי אוראל.
בשנת 1968 אלכסיי לאונוב יועד לעמוד בראש הטיסה הרוסית המאויישת הראשונה סביב לירח, שבוטלה לאחר שהאמריקאים הצליחו לבצע זאת ראשונים בחללית אפולו 8.
בטיסתו הבאה לחלל הוא פיקד על החללית סויוז 19 במפגש עם החללית האמריקאית אפולו, שהיה הפעילות הרוסית-אמריקאית הראשונה בחלל.
בין השנים 1976 ו-1982 גנרל לאונוב שימש כסגן מנהל מרכז הקוסמונאוטים "גגארין" והיה גם העורך המעצב והקריקטוריסט של עיתון הקוסמונאוטים APOGEE.
כמחווה לקוסמונאוט, בחר סופר המדע הבדיוני, ארתור סי קלארק בספרו "2010 - אודיסיאה 2" לקרוא לחללית הרוסית הראשונה שנשלחה לכוכב הלכת צדק בשם "אלכסיי לאונוב".
קישורים חיצוניים
- [http://www.spacefame.org/leonov.html New Mexico Museum of Space History]
- [http://www.novaspace.com/ARTIST/AlexeiLeonov.html אלכסיי לאונוב]
- [http://www.spacetoday.org/History/ManInSpaceFirsts/DangerousTrips.html מסעות מסוכנים לחלל]
ליאונוב,אלכסיי
ליאונוב,אלכסיי
ליאונוב,אלכסיי
blackjack prag hotel Aloes wynajem aminokwasy
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Liverpool, UK
Liverpool is a city and metropolitan borough in Northwest England.
The city is governed by Liverpool City Council, one of five councils within the Metropolitan county of Merseyside. The population of the borough in 2002 was 441,477, a
|
Jerôme Petion
Jérôme Pétion de Villeneuve (1756 - 1794) was a French writer and politician.
Jérôme Pétion de Villeneuve was the son of a procureur at Chartres. He became an advocate in 1778, and at once began to try to make a name in
|
Francesco Hayez
Francesco Hayez (1791-1882) was the leading artist of Romanticism in mid-19th-century Milan, renowned for his great historical paintings, political allegories and exceptionally fine portraits
External links
- [http://www.nukk.org/site/project2/cd1/pages/patrimonio%20culturale%20europeo/Eng%20Haye
|
The Adventure of the Speckled Band
The Adventure of the Speckled Band, one of the 56 short Sherlock Holmes stories written by British author Sir Arthur Conan Doyle, is the eighth of the twelve stories collected in The Adventures of Sherlock Holmes. The story was first published in Strand Magazine in February
|
Secqueville-en-Bessin
Secqueville-en-Bessin is a commune of the département of Calvados, in the Basse-Normandie région, in France. Its postal code is 14740. The INSEE code is 14670.
- Population: 368
- Area: 7.16 km²
- Altitude: 40 m
|
Voyager Point
Voyager Point is a suburb of Sydney, New South Wales, Australia.
The suburb is a recent development by Delfin on land formerly belonging to the Holsworthy, New South Wales army reserve.
External links
Category:Suburbs of Sydney
Category:
|
Jerôme Pétion
Jérôme Pétion de Villeneuve (1756 - 1794) was a French writer and politician.
Jérôme Pétion de Villeneuve was the son of a procureur at Chartres. He became an advocate in 1778, and at once began to try to make a name in
|
Yuko Anai
Anai Yuko (穴井 夕子) is a female Japanese popular music artist. She started her carrier as a member of a group called Tokyo Performance Doll. As UL-SAYS, she sung the opening song Oh my Darin for Urusei Yatsura. The song was recorded around August 1991. On September 1996, she formed the group Orange. On Ju
|
Wahroonga
Wahroonga is a suburb of Sydney, New South Wales, Australia.
It is located in the upper North Shore area, and is about 20 kilometers north-west of Sydney CBD.
Most of Wahroonga lies within the Ku-ring-gai local government area, part of it is in the Shire of
|
|