Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Acero

Acero

Arbo > Acero ---- ArboArbo Acero estas genro de la aceracoj. Ili estas deciduaj arboj, kiuj montras aŭtune belegajn buntajn kolorojn, ĉefe la specioj en Kanado. La blanka aŭ helruĝa ligno estas utiligata precipe por mebloj kaj tornaĵoj.
- Floroformulo: Ka4-5Ko4-5A4+4aŭ 5+5G (2) ovario supre staranta
- Infloresko:umbelo, grapolo
- Frukto: duopa samaro
- kampa acero (Acer campestris) estas malgranda arbo ax arbeto kreskanta ofte longe heĝoj en plisudaj partoj de Eŭropo; la enfingradoj de ties (sufiĉe malgrandaj) folioj estas kurboformaj.
- sikomora acero(Acer pseudoplatanus) ties foliofingraĵoj estas pintaj; tiu estas la plej abunda en Eŭropaj arbaroj, ĉefe sur ebenaĵoj.
- verda aŭ Manitoba acero (Acer negundo) kreskas en Nord-Ameriko
- platanacero(Acer platanoides)
- tatara acero (Acer tataricum) (nigraringa acero) oftas en kverka arbaro
- sukeracero (Acer saccharum) ĝiaj 3-5 lobaj folioj estas simboloj por Kanado
- Arĝenta acero (Acer saccharinium) en Nordameriko kelkaj specioj havas foliojn tute ne similaj al tipaj aceroj, ekzemple la:
- Karpenofolia acero (Acer carpinifolium) en Japanio. ja:カエデ ko:단풍나무속

Arbo

Biologio > Botaniko > Arbo ---- Botaniko, Nebrasko, Usono]]

1.

Arbo (latine arbus. Esperante oni povas ankaŭ formi frukto-arbonomojn uzante la sufikson -uj-) estas planto, kiu konsistas de radikoj, unu aŭ pluraj grandaj tigoj nomataj trunkoj, branĉoj, kaj branĉetoj. La plej oftaj arboj, la foliarboj, portas foliojn, dum nadloarboj havas nadlojn. La foliarboj ludas gravan rolon en la fotosintezo - la natura purigado de l' aero. La arboŝelo estas funkcie simila al haŭto, kaj protektas la arbon kontraŭ atakado de fungo kaj infekto. La arboŝelo ankaŭ transportas nutraĵon kaj akvon al la kreskzonoj laŭlonge de branĉoj kaj folioj. La radikoj de arbo kreskas suben en la tergrundo kaj ĉerpas akvon kaj nutraĵon de la ĉirkaŭa grundo. Super la grundo, la trunko donas altecon al la foliportintaj branĉoj por gajni sunlumon. En multaj da specioj de arboj, branĉoj disvastigas sin por havi la plej grandan folian surfacon al la suno. Jam en frua mezozoiko aperis la unuaj nadloarboj, dum foliarboj estas pli ĵusa evoluo. Pratempe, vastaj partoj de la tersurfaco kovratis per arbaroj. Poste, homo multege forbrulis kaj detruis la arbojn, kreanta savanojn kaj dezertojn. Hodiaŭ, la homa forsegado, aparte de la pluvarbaroj, serioze minacas nian propran ekziston sur la tero. Tipoj de arbo:
- Nadloarboj:
  - ginko
  - piceo
  - pino
- Foliarboj:
  - acero
  - anzino
  - baobabo
  - betulo
  - fago
  - frakseno
  - gofero
  - kverko
  - ulmo
  - fruktohavaj
  - olivarbo
  - oranĝarbo
  - pirarbo
  - poploj
  - pomarbo
  - Saliko
  - tamariko Vivo de arbo Kelkaj arb-specioj estas ambaŭseksaj, dum aliaj dividiĝas je inaj kaj iĉaj "individuoj". Je la geaj la arbo povas sin mem fekundigi (helpe de vento kaj insektoj), dum je la disseksaj poleno devas esti transportata de iĉa al ina arboj. Je foliarboj la poleno fekundigas plejofte florojn, sed kutime la inaj nadloarboj havas specialan organon pinglo. Fekundigitaj, la floroj evoluiĝas al nuksojfruktoj, kaj la pingloj al kerno-havaj pingloj. Kiam maturas, la nukso/frukto/pinglo falas surteren aŭ estas manĝata de animalo kaj elfekata ie fore de la patra arbo. En riĉa grundo ĝi iom post iom ekŝosas radiketon, kaj nutrata de suno kaj akvo komencas sendi radikojn suben kaj branĉojn supren. Je plejmultaj specioj daŭras pluraj jardekoj antaŭ ol arbo vere finpasis sian "bebecon". Arbo neniam iĝas "plenkreska", sed lante kontinuas kreskadi ĝismorte. Kelkaj arboj atingas aĝon de pluraj jarcentoj, eĉ duonjarmilo. Por estimi aĝon de arbo kaj ankaŭ por ekhavi ideon pri ĝia vivovojo, oni povas faligi ĝin kaj elsegi horizontalan pecon el la trunko. Ĉiujare ene de arbo nome aldoniĝas "ringo" malhela, kies diko kaj fazono indikivas la tiujarajn viv-kondiĉojn. Mortinte, arbo ekas putri, t. e. ĝin manĝas bakterioj k.s. Tutaj arbaroj povas esti putrantaj, kio donas riĉajn vivkondiĉojn por novaj plantoj, arboj kaj fungoj. Kelkfoje ankaŭ junaj arboj nature mortas, ĉefe pro fungatako, arbaj malsanoj, kaj fajro. Arbo kaj homo La arbaĵo nomiĝas ligno. Ekde la apero de la homo, ligno estis unu el niaj plej gravaj resursoj. Ligno verŝajne partoprenis en la homa ekregado de fajro, kaj krome uzatis por multegaj iloj kaj aliaj objektoj: radoj, domoj, armiloj ktp. ktp. La arboj donis al ni ankaŭ manĝon: olivo, pomo, piro, daktilo, nuksoj ktp. En multaj mitologioj arbo estas simbolo de eterneco, saĝeco ks. La antikvaj ĝermanoj kredis je Yggdrasil - enormega frakseno branĉ-radike kunliganta ĉielon kaj teron. La keltoj taksis la kverkon (Der, en ilia lingvo) sankta; kaj la helenoj kaj indianoj kredis je arbaj spiritoj. En multaj kristanaj hejmoj nordaj oni festenas kristnaskon per speciala kristnaska arbo (tipe piceo).

2.

Arbo povas ankaŭ signifi arbecan strukturon kaŭ modelon: Familia arbo estas tabelo kiu montras familianojn mortajn kaj vivajn, kun ties interrilatoj kvazaŭ "branĉoj el komuna trunko". ----

Vidu ankaŭ


- 1. palmo - arbedo - Frukto - korko - arbusto - - trunko tigo
- 2. Ideografia Vikiarbo rabarbo

Rilataj temoj


- Arbokuracado ja:木 ms:Pokok simple:Tree th:ต้นไม้

Aceracoj

Angiospermoj > Dukotiledonaj plantoj > Terebinthales > La aceracoj estas arboj, arbedoj kun manforme entranĉitaj folioj kun 2- (esceptokaze 3-) partigebla fendofrukto, kies frukteroj estas karakterizaj flugilhavaj nuksoj.
- Floroformulo: Ka4-5Ko4-5A4+4aŭ 5+5G (2) ovario supre staranta
- Infloresko:umbelo, grapolo
- Frukto: duopa samaro du genroj kun 150 specioj:
- acero (Acer)
- Dipteronia

Aŭtuno

Aŭtuno estas ĝenerale modera sezono inter la somero kaj la vintro. Astronomie, ĝi komencas dum la aŭtuna ekvinokso (la 23-a de septembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de marto sur la suda hemisfero). Ĝi finiĝas dum la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda kaj la 21-a de junio en la suda). Ofte, precipe en poezio, oni asociigas aŭtunon kun melankolio, maljuniĝo kaj morto, sed ankaŭ kun matureco. Vidu ankaŭ:
- Sezono (Printempo, Somero, Vintro) ja:秋

Kanado

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado ----
Kanado
Nordameriko Blazonŝildo de Kanado
(Flago de Kanado) (Blazonŝildo de Kanado)
Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro)
image:LocationCanada.png
Oficialaj lingvoj Angla; Franca.
Ĉefurbo Otavo,Ontario
Plej granda urbo Toronto, Ontario
Registara sistemo: konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio
Ŝtatestroj
Reĝino
Guberniestro ĝenerala
Ĉefministro

Elizabeto la 2-a
Michaëlle JEAN
Paul MARTIN (Lib.)
Areo
 - Tuto
 - % akvo
enrangigita je 2-a
9,984,670 km²
8.62%
Popolkvanto
 - Tuto (2004)
 - Denseco
enrangigita 35-a
32,207,113 (jul. 2003)
3/km²
Sendependeco
-Akto BNA
-St. de Vestminstro
-Akto pri Kanado
Disde la U.R.:
1-a julio, 1867
11-a decembro, 1931
17-a april, 1982
Produkto Nacia Malneta (PNM)
 - Tuto (2002)
 - PNM/unuopo
enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400
Monunuo Kanada dolaro ($)
Horzono UTC -3.5 al -8
Nacia himnoO Canada
Reĝa himnoGod Save the Queen
LandkodoCA
Retreĝiona kodo.CA
Internacia telefonkodo1
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso. Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto. Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.

Supervido

La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado. Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj. Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo. Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala. Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta. La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).

Nomo

:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko. La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.

Historio

:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando. Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio. Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763). Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791. La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814. La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio. Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj: #Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado); #Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado); #Nov-Brunsviko; #Nov-Skotio. La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio. Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949). Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito. En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ. La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subsigniĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktadoj kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la Kanadaj Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj ("eskimoj"), kaj Metisoj (descendantoj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.

Geografio

:Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kontinenta kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sent-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu la landa devizo. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda setlemento en Kanado kaj la mondo estas Alerto (Nunavuto), stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso. Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multa kultivebla lando post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolo. 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo. La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Kanada Ŝildo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Kanada Ŝildo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro. La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de la Golfo Sankt-Laŭrenco, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Novan Skotion disiĝas la golfo de Fundy, kie okazas la plej altajn tajdojn de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco. Okcidente de Ontario, la vasta, ebena Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rokaj Montoj kiuj apartigas ilin de Brita Kolumbio. La vegetalaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Kontinentan Nordkanadon ĉirkaŭas vastan Arktan Insularon kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo. Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun blizardoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimo. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.

Politiko

:Ĉefa artikolo: Politiko de Kanado

Ŝtatestro

Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokracio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝino Elizabeto 2-a, kun la titolo Reĝino de Kanado. La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La Guberniestro Ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝaj proponataj de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro Ĝenerala estas Michaëlle JEAN.

Guberniestro kaj parlamento

La Reĝino kaj ŝia represanto, la Guberniestro Ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la demando de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto de deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj. La Guberniestro Ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; li aŭ ŝi estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la Kabineton, kutime el la diputatoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono. La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, inkluzive la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes) kaj nebalote nomita Senato (Senate/Sénat). Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn. La ĉefministro havas fortan regon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia striktan rego de la partio. Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la ago de 75. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolombio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio. Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio de Kanado, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma, Novdemokrata Partio. Regiona partio, la Bloko Kebekia, havas multajn seĝojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokracio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anoj al la Ĉambro de Deputitoj. La partio de la nuna Ĉefministro, Paul Martin, kaj la eksa, Jean CHRÉTIEN, kiu estris dum 10 jaroj, estas la Liberala Partio. La sola alia partio kiu estigis registaro estis la nun-eksa Progresema Konservativa Partio de Kanado kiu en decembro de 2003 kunfandiĝis kun la Kanada Alianco por estigi la Konservativan Partion de Kanado.

Konstitucio

La Konstitucio de Kanado konsistas el [http://lois.justice.gc.ca/en/const/index.html skribataj tekstoj] kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. (Vidu Vestminstra sistemo.) La federala registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigon de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun ka Kebekaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj kuĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendoj, ĉar la provinca gubernio kredis ke ili malplifortigas la francaparolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso. La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu eldonas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federala kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33 (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.

Juĝistaro

La juĝistaro de Kanado havas gravan rolon en interpreto de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suverena Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suverena Kortumo estas elektitaj kaj nomitaj de la federala registaro post konsulto kun neregistaraj leĝaj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu Kanada kortumsistemo). Komuna leĝo uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝas civila leĝo. Krima leĝo estas sole federala respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federala polico, la mondfama kaj nacisimbola Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Ĝendarmo estas la sola polico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federala.

Fremdaj rilatoj

Antaŭe ĉefe konsiderata ĉefe kiel nura ano de la Brita Imperio, Kanado distingis sin unue en la Dua Mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran fremdan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado eltendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj efortoj -- la Paciga Forto de la Uniĝinta Nacio estis kanada kreaĵo. Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kun Usono trans la plej longa nedefendita landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kultura sekcio pri kanadaj opinioj pri tiu rilato. Kanado membras en la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, La Frankofonio, NATO, la G8 kaj APEC.

Provincaj Registaroj

Kanado havas dek provincojn, kiuj pro la Konstitucio posedas grandajn potencojn en la konfederacio:
- Alberto (ĉefurbo: Edmontono)
- Brita Kolumbio (ĉefurbo: Vankuvero)
- Insulo de Princo Eduardo (ĉefurbo: Ĉarlotaŭno)
- Kebekio (ĉefurbo: Kebeko)
- Manitobo (ĉefurbo: Vinipego)
- Nov-Brunsviko (ĉefurbo: Frederiktono)
- Nova-Skotio (ĉefurbo: Halifakso)
- Novlando kaj Labradoro (ĉefurbo: Sankt-Johano)
- Ontario (ĉefurbo: Toronto)
- Saskaĉevano (ĉefurbo: Reĝino) La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federala ĉefministro. Ĉiu provinco ankaŭ havas leŭtenantan gubiestron, representante la reĝinon, elektita de la federala ĉefministro kaj nomita de la guberniestro ĝenerala. La provincoj respondecas pri multaj el la sociaj programoj de Kanado, ekzemple sanservo, edukado, kaj bonfartaj pagoj, kaj kune ricevas pli da impostoj ol la federala registaro, kondico kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federala registaro faras egaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj. La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regiona politikaj partioj kiel la Saskaĉevana Partio aŭ la Labradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas inter suverenismo, kiun representas la Kebekia Partio, kaj federaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrana Demokrata Agado de Kebekio kaj Unuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.

Teritoriaj registaroj

En la kanada nordo ekzistas tri teritorioj, kreitaj de la federala registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskante:
- Jukonio (ĉefurbo: Vajthorso)
- Nordokcidentaj Teritorioj (ĉefurbo: Jelonajfo)
- Nunavuto (ĉefurbo: Ikaluito) La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federalan registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj. La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemo de konsenta registaro en kiu ĉiu deput-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.

Ekonomio

Ĉefa artikolo: Ekonomio de Kanado Kiel riĉa, altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia merkata ekonomio, produkado, kaj alta normo de vivo. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la nacion de plejparte rurala ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn reservojn de natura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La Konsento pri Libera Negoco de 1989 kun Usono kaj la Nordamerika Konsento pri Libera Negoco de 1994 kun Usono kaj Meksikio spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia integriĝo kun Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bona entuta ekonomia performo de la Grupo de Ok. Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la sendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la cerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiaj eblecoj. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de disvolviĝantaj landoj) kanaden.

Lingvoj

Ĉefa artikolo: Lingvoj en Kanado La du oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla lingvo kaj la franca lingvo. La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federala registaro. Tio ekigis proceson laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura nacio.
- La angla kaj la franca havas egalan staton en la federala registaro, en la federalaj kortumoj, kaj en ĉiuj federalaj institucioj.
- Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas procezon aŭ en la angla, aŭ en la franca.
- La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉan demandon, federalregistarajn servojn aŭ anglalingve aŭ francalingve.
- Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
- Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la angla, aŭ la franca.
- Pli ol 98% de kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ. La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel definita en la provinca Ĉarto de la Franca Lingvo, enkondukita de la Kebekia Partio en 1976. La ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve. La franca ĉefe paroliĝas en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, okcidenta Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro 2001, 6 864 615 homoj diris ke la franca estas sia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, stato garantiita specife en la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj. Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas la ĉina (853 745 denaskuloj), la itala (469 485), kaj la germana (438 080).

Aborigenaj lingvoj

La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn de aborigenaj popoloj en Kanado: la indianoj (nun ofte nomataj Unuaj Nacioj), la inuitoj, kaj la metisoj. La aborigena populacio nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera populacio de Kanado. Estas 790 000 aborigenaj homoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj. Nun ekzistas pli ol 50 aborigenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj aborigenaj lingvoj taksataj plene memdaŭrigeblaj estas la kaj (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj la kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, Nunaviko (nordo de Kebekio) kaj Nunaciavuto (nordo de Labradoro). Du el la teritorioj donas oficialan staton al aborigenaj lingvoj. En Nunavuto, la inuktituta kaj la estas oficialaj kune kun la angla kaj la franca; la inuktituta estas kutima komuniklingvo por la registaro. En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Akto pri Oficialaj Lingvoj specifas eĉ 11 oficialajn lingvojn: la n, la n, la anglan, la francan, la n, la inuinaktunan, la inuktitutan, la n, la n, la n, kaj la n. Ĉi tiuj lingvoj (krom la angla kaj la franca) ne estas kutimaj en la registaro, sed civitanoj rajtas ricevi servojn kaj komuniki kun la registaro pere de ili.

Esperanto-movado

:Ĉefa artikolo: Kanada Esperanto-movado La landa Esperanta asocio en Kanado estas la Kanada Esperanto-Asocio. Estas ankaŭ asocioj en Kebekio, Otavo kaj Toronto. La 1984a Universala Kongreso okazis en Vankuvero.

Demografio

:Ĉefa artikolo: Demografio de Kanado La censo de 2001 konstatis populacion de 30 007 094; en aprilo 2005 Statistiko Kanada taksis la populacion je 32,2 milionoj. Proksimume 80% de la kanada populacio vivas ene de 200 km for de la usona landlimo. En la 2001 censo, 39,4% identis sian etnon kiel "kanadan", el kiuj la plejmultoj verŝajne estus de brita, irlanda, aŭ franca etno de fruaj enmigrantoj. Plue, 20,17% identis sin kiel anglaj, 15,75% kiel francaj, 14,03% kiel skotaj, kaj 12,90% kiel irlandaj. Multaj aliaj grupoj raportiĝis sed nur germanoj (9.25%) kaj italoj (4.29%) signife multkvantis. Vidu Etno en Kanado por pli da informoj. La kvanto de "videblaj minoritatoj" estas je 13% (ne inkluzive de Unuaj Nacioj, metisoj, aŭ inuitoj). Ne-blankaj personoj estas 15% de la populacio el kiuj pli ol la duono (7,6% de la tuto) estas azianoj. En 2001, Kanado havis enmigrintan populacion de 5 448 480.

Religioj

  • Kredantoj: katolikismo (45,7%), protestantismo (36,2%), sen religio (12,5%), ortodoksismo (1,4%), judismo (1,2%), islamo (0,9%), hinduismo (0,6%), budhismo (0,6%), sikhismo (0,5%), aliaj (0,4%). (1991)

    Kulturo

    :Ĉefaj artikoloj: Kulturo de Kanado, Kanada identeco Kanada estas multkultura socio kiu nutras "mozaikon" de multaj kulturoj egale gravaj kaj aprezataj. Sub la ĉefministro Pierre TRUDEAU la federala registaro adoptis multkulturismon kiel oficialan politikon, post la Reĝa Komisio pri Dulingvismo kaj Multkulturismo de la registaro de Lester PEARSON. Pro ĝia kolonia pasinteco, kanada kulturo estas forte influita de britaj kaj francaj kulturoj kaj tradicioj. Kanada kulturo estas ankaŭ forte influita de usona kulturo pro la proksimeco kaj la intermigrado de homoj, ideoj, kaj ekonomio. Multmaniere, pli fortika kaj individua kanada kulturo evoluis lastatempe, parte pro la civita naciismo kiu trairis Kanadon en la jaroj ĉirkaŭ la Kanada Centjara Datreveno en 1967, kaj pro fokuso de la federala registaro pri programoj por apogi kulturon kaj arton. La indigenaj gentoj teksis la unuan ŝtofon de la kulturo, heredaĵo kaj historio de Kanado. Ĉiu indigena nacio posedas sian propran unikan kulturon, lingvon, kaj historion. La multaj nacioj trans Kanado teksis korbojn, pentris bildojn, kaj skulptis. Multaj lerte kudris kaj faris ilojn el naturaj rimedoj. Ili pasis sian kulturon per parola historio. La signo de la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2010 en Vankuvero estos inukŝuko, tipe inuita homforma gvidmarko konstruata el ŝtonoj. Fruaj Eŭropanoj helpis en la formado de kanada kulturo. Dum la koloniigo de Kanado, eŭropanoj kreis multan folkloron pri la lando. Kanado havas longtempan literaturan tradicion (vidu Literaturo de Kanado); kanadaj libroj mondfame sukcesis depost la frua 20a jarcento. Nuntempe, usonaj kinfilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzemple Celine DION, Leonard COHEN, Sarah McLACHLAN, kaj Shania TWAIN. Dum Kanado kaj Usono proksimiĝis, multaj kanadanoj evoluis kompleksajn sentojn kaj zorgojn pri la distingiteco de la Kanada nacio en Nordameriko. La granda usona kultura ĉeesto en Kanado spronis timojn de 'kultura konkero,' kaj instigis la kreon de leĝoj kaj institucioj por protekti kanadan kulturon. Registaraj kulturaj institucioj inkluzivas Radio-Kanadon, la Nacia Filmkomisio de Kanado, kaj la Kanada Radio-Televida kaj Telekomunika Komisio. Multe da kanada kulturo estas taksata kontraste al Usono. En lastaj jaroj, Kanado multe distingis sin kiel pli socie liberala ol Usono en gardante ekvilibrajn buĝetajn politikojn. Kanadaj registaroj (kaj granda parto el la kanada popolo) apogas politikojn kiel universala sanservo, samseksa edziĝo, kaj nekrimigo de kanabo.

    Naciaj simboloj

    La uzo de acerfolio kiel nacia simbolo datas al la 18a jarcento; acerfolio aperas sur la aktuala kaj antaŭa flago de Kanado, la cendo, kaj la blazonŝildo. La naciaj koloroj - ruĝo por Britio kaj blanko por Francio - estis deklaritaj en 1921. Kanado estas konata por siaj grandegaj arbaroj kaj kordileroj kaj la bestoj tie vivantaj, ekzemple la alko, karibuo, kastoro, polusa urso, griza urso, Kanada berniklo, kaj komuna gavio. La simboleco de la kastoro, nacia besto de Kanado, venas de la negoco de kastorpeltoj je kiu konstruiĝis la frua ekonomio de Kanado. Kanado ankaŭ koniĝas por la Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo kaj por glacia hokeo, la oficiala vintra sporto. La oficiala somera sporto estas poŝbastonludo. La nacia himno de Kanado estas O Canada. Kategorio:Nordameriko ! als:Kanada ja:カナダ ko:캐나다 ms:Kanada simple:Canada th:ประเทศแคนาดา zh-min-nan:Canada

    Meblo

    Meblo estas iu movebla objekto kiu povas esti utila aŭ ornama. Tiel, meblo povas havi malsamajn uzojn laŭ la speco de meblo. Ekzemple, oni povas uzi seĝon por sidi, lampon por lumi kaj beligi, kaj horloĝo por montri la tempon. Multaj mebloj en unu loko (ĉe domolaborejo) estas nomataj meblaro.

    Specoj de meblo


    - Divano
    - Horloĝo
    - Kesto
    - Lito
    - Seĝo
    - Sofo
    - Ŝranko
    - Tablo

    ĉinaj mebloj

    En Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) la klasikaj ĉinaj mebloj atingis la kulminon de siaj praktikeco kaj artismo. Dank' al la tiama specifa kulturo, Ming-dinastiaj mebloj distingigis per aparta eleganteco kaj furoris gis la unuaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911). La privataj gardenoj de Ming-dinastio, projektitaj de kleruloj, enkorpigis iliajn estetikajn sentojn. Ili deziris, ke la mebloj en la gardenoj servu ne nur al la materia vivo, sed ankaŭ al la spirita. Pro tio, ili proponis, ke la mebloj forme kaj dekore estu antikvecaj, elegantaj kaj delikataj, oponante kontraŭ la nura gravurado kaj lakado en meblofarado. Unu el la Ming-dinastiaj brakseĝoj kun apogiloj neelstaraj portas la nomon Wenyi (la vorto signifas porklerulan seĝon). Ĝi, distingiga per agrabla mildeco, tre plaĉis al poetoj kaj pentristoj de Ming kaj Qing-dinastioj. Influite de la menciita kulturo, formiĝis la stilo de Ming-dinastiaj mebloj, kiu montriĝis unue en elekto de materialo. Fajnaj mebloj de Ming-dinastio estas faritaj el palisandro, mesuo (Mesua ferrea) kaj aliaj lignoj bonkvalitaj, malmolaj kaj subtilaj. Palisandro havas naturajn vejnojn similajn al pimpaj ondoj; pterokarpo - kvietajn kolorojn kun vejnoj neevidentaj. Tiam vivis kaligrafo, kiu gravuris sur sia pterokarpa seĝo ĉinan skribon kun la teksto: Sidante sur tiu ĉi seĝo en libera tempo, mi prenas unu tagon kiel du. Se mi povos vivi 70 jarojn, do ŝajnas, ke mi havos 140 jarojn. El tio videblas, kiel grandan spiritan ĝuon alportis al la homoj la bonkvalitaj mebloj el malmola ligno. Kompare kun tradiciaj lakitaj mebloj, tiuj el malmola ligno distingiĝas per delikateco kaj eleganteco de framo. Ming-dinastiaj mebloj estas faritaj per kunigado de tenonoj kaj mortezoj. La meblo kun tia framo kun dekoj da harmonie kombinitaj lignopecoj estas facile portebla kaj fortika. Tia strukturo estas rigardata kiel kristalo de kelkmiljara kulturo kaj saĝo de la ĉina nacio. La linioj de Ming-dinastiaj mebloj karakteriziĝas per diverseco kaj plastika ŝarĝiĝemo. La konturoj de brakseĝo forte impresas en harmonia kombino de ĝiaj partoj. S-forma linio sur dorsapogilo de brakseĝo estis laŭdata de okcidentaj sciencistoj kiel la plej bela "Ming-linio" de la Oriento. Post Ming-dinastiaj mebloj aperis Qing-dinastiaj mebloj novtipaj kaj unikaj. Pro ekonomia disvolviĝo la Qing-dinastiaj nobeloj deziris pli luksan vivon. La mebloj, projektitaj laú ilia estetika vidpunkto, estis pli belaj kaj pli luksaj ol tiuj de Ming-dinastio. La mebloj de Qing-dinastio diferencas per variado de formo. Aparte menciindas rondaj mebloj, precipe rondaj tabloj, originalaj pro siaj mirindaj strukturo kaj formo. Iuj mebloj kun ebena surfaco en formoj umeflora, ventumila kaj poligona distingiĝas per granda aprecindeco. La Qing-dinastiaj mebloj plejparte estas grandaj kaj peza kun diversaj reliefoj pri birdoj, bestoj, pejzaĝoj kaj homfiguroj. Ili estas faritaj el malmola ligno, taŭga por gravurado kaj rebrilanta post polurado. Krom marmoro kaj perlamoto, ankaŭ jado, eburo, agato, kristalo k.a. estas uzataj por meblo-dekoracio. Juj riĉaj familioj ornamis siajn ĉambrojn per 8 aŭ 10 specoj de seĝoj por montri sian majestecon kaj riĉecon. Nuntempe, mebloj de Mingkaj Qing-dinastioj estas altvaloraj por konservado. Tiuj mebloj prezentas ekonomion, kulturon, arton kaj morojn de la antikva socio. ja:家具

    Floroformulo

    La floroformulo de la lino: Ka5Ko5A5-ooG(5) La formulo komenciĝas desube (deekstere) kaj priskribas la floron.
    - P perigonio (montras nombron de homogenaj sepal- aŭ petalformaj folioj de la floro
    - Ka kaliko (montras nombron de la kalikaj folioj aŭ sepaloj)
    - Ko korolo(montras nombron de la korolaj folioj aŭ petaloj)
    - A androceo (montras nombron de la stamenoj)
    - G gineceo (montras nombron de la pistiloj) La krampo signifas kunkreskitajn florpartojn. La formulo kun ekz. 5-oo montras nenombreblajn florpartojn (tre multajn) Kategorio:Botaniko

    Ovario

    Ovario estas botanike la malsupra parto de pistilo, kiu enhavas la ovolo(j)n. El tiu ĉi parto evoluas la frukto. La situo de la ovario al alia florparto estas karakteriza. Se la floro havas malgrandan, malaltan toruson (receptaklon), tiel ke la kaliko, korolo kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovario (tiel la ovario staras libere, meze de la floro, la plia florparto kreskas sub ĝi), ni parolas pri hipogina floro aŭ ovario supre staranta. (papavero, luzerno, pizo, tulipo, kruciferacoj). Se la toruso (flora receptaklo) larĝiĝas kruĉoforme kaj el ties meza rando aŭ mezlinie kreskas la pliaj florpartoj, ni parolas pri perigina floro aŭ meze staranta ovario. (pruno, ĉerizo, prunelo) Se la rando de la receptaklo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovario la aliaj florpoartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, ni parolas pri epigina floro aŭ pri sube staranta ovario (kukurbo, kompozitacoj, umbeliferacoj). Kategorio:Seksologio ja:卵巣

    Umbelo

    right Umbelo estas centripeta infloresko kun pedunklaj floroj elkreskantaj el unu punkto ĉiudirekte tiel, ke la pedunkloj similas al vergoj de ombrelo. La floroj sidas preskaŭ samalte. (primolo, kornuso) Umbeliferacoj kategorio:botaniko

    Grapolo

    Grapolo (botrys) estas infloresko, kie ĉe meza akso troviĝas la floroj (aŭ fruktoj) sur tigetoj: grapolo de ribo, hiacinto; grapolo da vinberoj; umbela grapolo: la floroj havas diverslongajn tigetojn kaj troviĝas en unu ebeno) kunmetita grapolo: ĉe meza akso troviĝas grapoletoj Dosiero:Grapolo.png
    1: simpla grapolo 2: umbela grapolo Kategorio:Botaniko

    Samaro

    Samaro estas seka, nedehiska, flugilhava frukto, kiu evoluas el supre starantaj ovarioj kaj du karpeloj. Tiu flugilo favoras disvastigon de la semo far de vento, ekzemple la samaro de acero turniĝas en aero per maniero iom simila al tiu de Helikoptero-radflugilero.
    - duopa samaro (samara): acero
    - unuopa samaro (pterodium): ulmo, frakseno Kategorio:Botaniko

    Kampa acero

    Botaniko > Dukotiledonaj plantoj > Aceracoj > Acero > Kampara acero ---- Kampara acero(Acer campestris) estas malgranda arbo aŭ arbeto kreskanta ofte longe heĝoj en plisudaj partoj de Eŭropo. http://www.haabet.dk/flora_danica/Navr_(Acer_campestre).jpg

    Manitoba acero

    Botaniko]] > Dukotiledonaj plantoj > aceracoj > Acero ---- Manitoba acero estas acero en Nordameriko. http://en.wikipedia.org/upload/thumb/3/3d/200px-Acnegundo.jpg samaroj de Acer negundo

    Arĝenta acero

    Botaniko > Dukotiledonaj plantoj > Acero > Arĝenta acero < Arbo ---- Acero de orienta kaj centra Usono kaj orienta Kanado; ĝi estas sifiĉe alta, kaj atingas 20 metrojn. http://en.wikipedia.org/upload/2/2d/Silver-maple-leaves.jpg

    Karpenofolia acero

    Angiospermoj > Dukotiledonaj plantoj > Terebinthales > ---- Dosiero:Acercarpinifolium.JPG folioj de la karpenofolia acero Acer carpinifolium, arbo de Japanio

    DVBST

    DVBST was an acronym used by Tektronix to describe their line of "Direct-View Bistable Storage Tubes". These were cathode ray tubes (CRTs) that stored information written to them using an analog technique inherent in the CRT and based upon the secondary emission of electrons from the phosphor screen itself. (See the discussion of "Analogue Storage" in the oscilloscope article.) The resulting image was visible in the continuously glowing patterns on the face of the CRT. DVBST technology was anticipated by Andrew Haeff of the (United States) Naval Research Laboratory, and by Williams and Kilburn in the late 1940s. Tek's Bob Anderson reduced to practice the science and technology in the late 1950s to yield a reliable and simple DVST. DVBSTs were used for analog oscilloscopes (first in the 564 oscilloscope, then the 601 monitor, the 611 monitor, the 7613 plug-in mainframe oscilloscope, all from Tektronix) and for computer terminals such as the archetypical Tek 4010 (the "mean green flashin' machine") and its several successors including the Tektronix 4014. Portions of the screen are individually written-to by a conventional electron beam gun, and "flooded" by a wide, low velocity electron gun. Erasure required erasing the entire screen in a bright flash of green light, leading to the nickname. Some DVBST implementations also allowed the "write-through" of a small amount of dynamically refreshed, non-stored data. This allowed the display of cursors, graphic elements under construction, and the like on computer terminals. Category:Vacuum tubes Category:Display technology Category:Television technology

    spielautomaten Szkolenia bhp katalog Darmowe gry online statystyki










































  • :: RELATED NEWS ::
    Levan I Dadiani
    Levan I Dadiani fou mthavari de Mingrèlia del 1532 al 1546. Era fill de Mamia III Dadiani al que va succeir el 1532. El 1535 el rei de Imerètia va conquerir el Samtskhé, i els nobles (thavadis) d’aquesta regió (que llavors era independent) demanaren ajuda al

    All Rights Reserved 2005 wikimiki.org