Teatro - Kino - Televido
Aktoro estas persono, kiu ludas rolon en teatro, televido aŭ en filmo kiel sian profesion. Ekzistas ankaŭ amatoraj aktoroj, iam nomataj rolantaj neaktoroj, kiuj aŭ ludas teatraĵojn kiel sian hobion aŭ estis elektitaj en konkurso de filma reĝisoro pro siaj tipaj kvalitoj aŭ tial, ĉar la reĝisoro bezonas simplan, naturan homon sen aktora afekteco. Profesiaj aktoroj studas sian fakon en aktoraj konservatorioj kaj universitatoj, ili distingiĝas per kultivita, karakteriza voĉo, per aktora stilo, kiu ne estas nura ŝajnigado. Aktoro ne volas spektanton trompi, sed rakontas al li draman agadon per aktoraj rimedoj - per regado de voĉo, movoj, korpotenado, mimiko.
Teatro estas konstruaĵo, en kiu oni prezentas spektaklojn pere de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ marionetoj (PIV), en pli vasta senco artspeco kiu baziĝas sur movo, bildo kaj teksto - tiele, ĝi estas antaŭinto de modern-teknika kinarto. Kutime ĝi estas montrata kiel spektaklo sur scenejo interne de teatra konstruaĵo, sed la scenejon oni povas prepari ankaŭ sub libera ĉielo, en parkoj, malnovaj kasteloj aŭ antikvaj amfiteatroj.
Muzikigita teatro estas opero, aŭ ties pli leĝeraj kuzoj opereto kaj muzikalo. Male senvorta teatro estas pantomimo. Ofte en teatraĵoj rolas homoj, sed ankaŭ ekzistas teatro kun pupoj aŭ eĉ nur kun ombroj.
Teatro havas multajn radikojn en cirko. Samkiel filozofio moderneca teatro ekfloris en grandiozaj kulturioj kiel Grekio, Romio, Hindio kaj Ĉinio. Tamen iaforma teatraĵo ekzistis en senescepte ĉiuj kulturoj. Indonezio estas grava lando por ombroteatro.
Teatraĵa rolludanto nomiĝas aktoro.
Oni ŝtatproprigis la hungarajn teatrojn en 1949.
Historio de teatroEsperanta Teatro
Televido estas sistemo de telekomuniko por sendado de movbildoj kaj sono trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latinavideo (signifanta "mi vidas"). Oni povas mallongigi ĝin kiel TV. (Joxemari SARASUA ekuzis en traduko el la eŭska publikigita en Fonto la slangan mallongigon teleo).
slangan
La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Televidon rilatas verboj spekti kaj zapi.
Historio
La disvolviĝo de la televido okazis laŭ du ideoj: la elektron-meĥanika televido kaj la posta pure elektrona televido. El la posta venas ĉiuj modernaj televidoj, tamen ili disvolviĝis el la meĥanika metodo.
Tra la jaroj: mallonga resumo
- 1860: Unua transsendo de ne-movaj bildoj per telegrafo. La maŝinon, nomita "pantélégraphe" aŭ "pantelegrafo", inventis franca abato Giovanni CASELLI [kasELi], sed ĝi ne estas vere televido, plue pra-telekopiilo. Ĝi uzis elektrokemian metodon por skanado de la bildo, kaj du grandaj pendoloj por la sinkronigo de la sendilo kaj la ricevilo.
- 1884: GermanoPaul Gottlieb NIPKOW [NIPkov] inventis la Nipkovan Diskon. Vidu malsupren.
- 1905: UsonanoLee DE FOREST [de FORist] inventis la vakutuban triodon, kiun li nomis Aŭdion-on, kaj kiu iĝis baza ero de iu tiutempa elektronika cirkvito.
- 1907: RusoBoris ROSING [ROsing] inventis la katodradian tubon, kiu montras bildojn per la balaado de radio de elektronoj sur fosforeskan surfacon.
- 1923: RusoVladimir Kosma ZVORYKIN (ruse: Зворыкин, Владимир Кузьмич) inventis sian "ikonoskopon". Tiu estis praulo de la nuntempa televida kamerao, ĝis la nun preskaŭ universala uzo de CCD teknologio.
- 1926: SkotoJohn Logie BAIRD [berd] faris la unuan publikan pruvadon de televido, en Londona vendejo, uzante Nipkovan diskon. Sia aparato havis rezolucion de 30 lineoj, kaj mezuris 3,8 x 5,0 cm.
- 1927: Usonano Philo Taylor FARNSWORTH [FARnzŭort] unue montris sian tutelektronikan televidsistemon.
- 1927: La unua longa distanca publika televida elsendo okazis de Vaŝingtono al Nov-Jorko, montrante bildon de Herbert C. HOOVER, tiame Usona Sekretario pri Komerco.
- 1928: John Logie BAIRD faris la unuajn provojn de kolora televido.
- 1929: La unuaj regulaj dissendoj de la BBC (Britio).
- 1930: Usonano Charles JENKINS [ĜENkinz] elsendis la unua televidan reklamon.
Elektron-meĥanika televido
Paul Gottlieb NIPKOW proponis kaj patentis la unuan elektron-meĥanikan televidilon en 1884. Ĝi funkciis per skanado de du-dimensia bildo helpe de turniĝanta disko kun truetoj, kiuj tralasis ĉiumomente lumradion de precize unu cirkleta parto de la bildo. Tiel la du-dimensia bildo estas transformata al unu-dimensia signalo, transsendeble tra (analoga) elektra lineo aŭ per radio.
Ekde 1907 ĝis 1910, Boris ROSING kaj sia studento Vladimir ZVORYKIN montris televid-sistemon kiu uzis meĥanika spegul-tamburan skanilon en la dissendilo kaj katodradian tubon en la ricevilo. Mosing malaperis dum la Rusia revolucio de 1917, sed Zworykin poste laboris kun RCA por krei tute elektronika televido, tamen la desegno de tiu televido atencis patentojn de Philo Taylor FARNSWORTH.
Analoga elektronika televido
Elektronika televido funkcias pli-malpli kiel meĥanika televido, sed sen moviĝantaj partoj. La skanado okazas ekzemple per lum-sensiva tavolo skanata de elektron-radio.
Grava antaŭlaboro por la evoluo de la elektronika televido estis la katodradia tubo, kiun en la jaro 1897 evoluigis Ferdinand BRAUN kune kun Jonathan ZENNECK.
La unuan elektronikan televidan bildon transsendis en 1926TAKAYANAGI Kenjiro (Japanio) kiu tiucele alikonstruis la katodradian tubon.
Tutelektronikan sistemon unue prezentis Philo Taylor FARNSWORTH en la aŭtuno de 1927. Li estis mormona filo de farmisto el Rigby (Idaho) kiu komencis elpensi sian sistemon je aĝo de 14 jaroj. Li diskutis sian ideon kun sia altlerneja kemi-instruisto, kiu ne povis pensi iun kialon, ke ĝi ne estis ĝuste. Li daŭre klopodis pri la ideo ĉe Brigham Young Akademio (nun Brigham Young Universitato). Kiam li estis 21-jaraĝa, li montris funkciantan sistemon en sia laboratorio en Sanfrancisko. Lia sistemo liberigis la televidon el sia dependo je turniĝantaj diskoj kaj aliaj meĥanikaj partoj. Ĉiuj modernaj katodradiaj tuboj rekte devenas el tia ellaboraĵo.
Ankaŭ Vladimir ZVORYKIN oni iufoje nomas patro de la elektrona televido, pro lia invento de la ikonoskopo en 1923 kaj de la kineskopo en 1929. Lia desegno estis unu el la unuaj kiuj montris televidan sistemon kun la trajtoj de modernaj katodradiaj tuboj. Lia antaŭa laboro kun Rosing por elektronmeĥanika televido transigas profundan komprenon kiel produkti elektronan sistemon. Tamen, lia patenta pretendo estis malvalidigita pro tri faktoj: 1) La 1923-a patento de Dworkin montris nekompletan desegnon, kaj ne funkciis ĝis 1933; 2) La 1923-a patento estis ne donita ĝis 1938, post ĝi estis serioze refarita; 3) Zvorykin vizitis la laborotorion de Farnsworth dum li ellaboris siaj desegnoj por RCA
Ĝis hodiaŭ regas kontroversa debato, ĉu Farnsworth aŭ Zvorykin unue inventis la modernan televidon.
La unuan tute elektronikan televidan tubon de Eŭropo publike prezentis Manfred VON ARDENNE en la jaro 1931.
Cifereca televido
Ĉe cifereca televido la skanado de la du-dimensia bildo okazas ne kontinue, sed la lum-sensiva faco konsistas el punktoformaj eroj, kiuj unuope donas signalojn pri la ricevata lumo. La signaloj ne estas kombinataj al analoga signalo, sed transsendataj kiel sendependaj informeroj. Kiel ĝenerale ĉe cifereca informo tia signalo enhavas redundancon, kiu ebligas la korekton de informperdo dum la transsendo.

Je la fino de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio la novan arton kinematografio, aŭ kino. Serio de bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita, kaj liverata tra la mondo. La kino, kaj ĝia ido televido, fariĝis grandega kultura influo de la 20-a jarcento.
20-a jarcento
Teatro - Kino - Televido - Radio > Reĝisoro
----
Radio kaj aliajn aktorojn dum la 1974 filmo, "The Godchild".]]
Reĝisoro estas persono, kiu respondecas pri la enscenigo de teatraĵo aŭ filmo kaj direktas la ludon de la aktoroj (PIV). Ankaŭ televidaj programoj, eĉ la vivaj sportaj transmisioj, havas sian reĝisoron, same kiel la programoj en la radio.
Reĝisoro aranĝas kaj direktas ĉion, kio koncernas la artajn kaj dramajn aspektojn de spektaklo aŭ filmo, donas la ĉefan karakteron kaj etoson de la rezulta verko, interpretas la filozofian mesaĝon de la drama verkisto.
En la historio la funkcio de reĝisoro ne estis iel specialigita, kutime la enscenigon prizorgis la ĉefo de la aktora grupo. Nur en la 19-a jarcento aperas reĝisoro kiel memstara artisto, la fako estas universitate studata same kiel aktorado, scena kaj vesta desegnado, muziko, kantado kaj aliaj teatraj fakoj. Dramo, pantomimo, baleto, opero, opereto, muzikalo, ĉiu el ĉi tiuj teatraj specioj postulas iom diferencan reĝisoradon.
Kiam aperis radio-elsendoj, ankaŭ ilin devis iu aranĝi, iu devis gvidi la elsendatan programon. Ĉe politikaj kaj sportaj programoj la reĝisoro respondecas pri alternado de parolistoj, enmiksado de reklamoj, pri la muzika fono, pri la rezulta impreso je la aŭskultantoj. Baldaŭ oni komencis elsendi ankaŭ artismajn programojn, ekzemple vivajn transmisiojn de koncertoj kaj teatraĵoj. Tamen montriĝis, ke pli bonan kvaliton oni atingas, se oni koncertas rekte en la radio-studio, kaj ankoraŭ pli tio validas pri teatraĵoj, kiuj bezonas tute alian aranĝon ol en la teatro, ĉar la aŭskultantoj ne vidas la aktorojn nek la kulisojn. La radio-dramoj havas proprajn esprim-rimedojn kaj bezonas specialan reĝisoradon.
La samon oni povas diri pri la televidaj programoj, politikaj, sportaj, amuzaj, konkursaj kaj koncertaj, kiam la vivan transmision devas iu reĝisori. Sed evoluis ankaŭ televidaj enscenigoj de dramoj kaj fabeloj, kiuj foje pli proksimas al la teatra stilo, foje al la stilo filma.
Filmoj mem estis komence nur dokumentaj, la kameraisto reĝisoris sin mem. Kiam Georges MÉLIÈS pruvis, ke la filmo kapablas rakonti fabelojn, komediojn kaj tragediojn simile kiel teatro, la neceso aranĝi scenojn, gvidi la aktorojn kaj kameraistojn, evoluigis ankaŭ la funkcion de filma reĝisoro. Kaj ĉar filmoj estas daŭraj kaj disvastiĝas tra la tuta mondo, la reĝisora arto en la subkonscio de la publiko estas ligata ĉefe al la filma reĝisorado.
La diferenca kvalito de filmoj eĉ kun same bonaj aktoroj pruvis, ke ĝuste la reĝisoro - kvankam nevidata sur la ekrano - influas plej multe la finan rezulton de la filmo. Li ne nur gvidas la aktorojn, sed ankaŭ la kameraojn, alternadon de iliaj rigardoj al la scenoj, li decidas pri diversaj optikaj kaj akustikaj efektoj, kiuj aktivigas la subkonscion kaj fantazion de la spektantoj, de li dependas la tuta etoso kaj koloreco de la scenoj, kies arkitekto kaj pentristo li estas.
El inter multaj filmaj reĝisoroj kristaliĝis vere grandaj artistoj, kies verkoj estas kompareblaj kun plej admirindaj katedraloj, simfonioj, freskoj aŭ eposoj. Multaj el ili trovis novajn rimedojn de filma rakontado, novajn esprimojn de „filma lingvaĵo“, kiel oni metafore diras.
La junaj adeptoj de filma reĝisorado studas tiujn malkovraĵojn en la artismaj universitatoj (akademioj de muzaj artoj), sed ili devas tie ekregi unue la praktikan, metian flankon de sia profesio. Ili devas scii, kiel funkcias la kameraoj, mikrofonoj kaj reflektoroj, kiel utiligi moveblan kameraon sur reloj aŭ per argano, kiel oni ŝanĝas kulisojn en la studio, kiel oni uzas klakilon kaj poste kunmetas la unuopajn scenojn en tutaĵon. Reĝisoro devas koni multajn aliajn teknikaĵojn kaj organizajn laborojn kun homoj antaŭ kaj post la kamerao, devas kunlabori kun la aŭtoro de la scenaro, kun aŭtoroj de la kulisoj kaj vestoj, kun specialistoj pri optikaj kaj akustikaj efektoj, kun la komponisto de la muziko ktp.
Prave la plej bonaj reĝisoroj estas premiataj per Oskaroj kaj apartenas al la plej grandaj artistoj de la homa kulturo.
- voĉo estas sono farata de aero elblovita el la pulmoj kaj vibrigita de la laringo, uzata en parolo, kanto, krio; ankaŭ ĉe bestoj (soprano, alto, baso)
- voĉo estas esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto, balotado - voĉo estas konjugacia formo montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto: aktiva, pasiva voĉo.
:::Voĉkordo estas ĉiu el ambaŭ membranaj tendenoj de gloto, per kies vibrado kaj streĉado produktiĝas la voĉo.
:::Brustvoĉo estas malpli alta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la brusto.
:::Kapvoĉo estas pli alta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la kapo.
:::Mezvoĉo estas la mezalta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la laringo.
ja:声
Listo de aktoroj
Jen listo de kelkaj rimarkindaj aktoroj:
__NOTOC__
Dublado
La ambigua vorto dublado povas signifi:
:1 - dublado: anstataŭigo de la paroloj de la aktoroj en filmo per sonregistro en alia lingvo, provante respekti la longecon de la paroloj, la similecon de voĉoj kaj eĉ la lipmovojn.
:2 - stuntado (ne en PIV: anstataŭado de (kutime fama) aktoro en filmo per alia aktoro, nomata stunto, kiu ludas lian rolon en scenoj danĝeraj aŭ erotikaj.
Philémon
Philémon est un prénom masculine d'origine grecque, porté entre autres par :
- un poète grec de la nouvelle comédie grecque, voir Philémon ;
- un personnage de la mythologie grecque incarnant l'amour conjugal, voir Philémon et Baucis ;
- un disciple de
Nickelodeon (télévision)
Nickelodeon, souvent abrégé en Nick, est un réseau de télévision par câble états-unien destiné aux enfants. Première chaîne au monde spécialisée pour les enfants, Nickelodeon a commencé à émettre en 1979 sous le nom de Pinwheel. Elle a été rebaptisée Nickelodeon en 1981). À l'origine, Nickelodeon faisait partie de Warner Amex Satellite Entertainment,
Ferdinand Cheval
Joseph Ferdinand Cheval (1836-1924) , plus connu sous le nom de Ferdinand Cheval et plus encore sous le surnom du facteur Cheval, était un facteurfrançais qui passa 33 ans de sa vie à édifier un « Palais idéal » et 8 années supplémentaires à bâtir son propre tombeau, tous deux considérés comme des chefs-d'œuvre de l'art naïf.
Image:Facteur Cheval - cheval.jpg|Portrait J.F.Cheval(coco peintre du fact
Joseph Ferdinand Cheval

Facteur Cheval

Pinwheel
Nickelodeon, souvent abrégé en Nick, est un réseau de télévision par câble états-unien destiné aux enfants. Première chaîne au monde spécialisée pour les enfants, Nickelodeon a commencé à émettre en 1979 sous le nom de Pinwheel. Elle a été rebaptisée Nickelodeon en 1981). À l'origine, Nickelodeon faisait partie de Warner Amex Satellite Entertainment,
Nick

Joint venture Catégorie:Entreprise
Une entreprise commune ou coentreprise (aussi appelée en anglais, joint-venture) est créée par deux entreprises, ou plus, détenue à part égale par ces dernières.
En droit anglosaxon, toute création d'entreprise d'entité nouvelle n'ayant pas forcement de personnalité juridique peut être considérée comme une joint-venture.
En droit français il y a entreprise commune ou conjointe, si une nouvelle
Schilling Catégorie:Monnaie
Le shilling ou schilling est une unité monétaire utilisée dans divers pays.
Le mot shilling vient du vieil anglais chelin du .
Depuis le 15 février 1971, le Royaume-Uni a adopté le système décimal et utilise la livre sterling (abréviations : GBP et £), divisée en cent pence. Avant