:: wikimiki.org ::
| Alkemio |
AlkemioAlkemion (ankaŭ foje Alĥemio) oni povas konsideri kiel la pra-staĝo de la scienca kemio. Oni ankaŭ povas konsideri ĝin kiel kvazaŭ-religia vojo al perfektiĝo per la laboro de la metaloj.
Origino
La prauloj kaj Alkemio
La pra homoj miris la fajron; iam, ili lernis kiel perfajre eltiri metalon el ŝtonoj, kaj krei ĉiuspecajn objektojn el metalo. Tion farante, ili bone konsciis ke ili paŝis ekster la kutimaj naturaj leĝoj. Kaj en ilia menso plene je spiritoj, kie ĉion vivas, indis trovi klarigojn. Alkemio rezultas el tiu konfliko: Ĝi estis klopodo klarigi kion pasas en la forno.
Bazaj kredoj de Alkemio
Baza kredo de alkemio estas, ke krom la vegetala kaj animala regno, ankaŭ la minerala regno havas siaspecan vivon, speciale la metaloj: Ili bezonas miloj da jaroj por maturiĝi, puriĝi, perfektiĝi. La rezulto estas ilia grada transformo en oro, aŭ transmutacio. Dua baza kredo estas ke la naturo permesas akceli tiun perfektiĝon. La alkemisto do nur helpas la naturon, kiam li faras aŭron el plumbo.
Etimologio
La vorto alkemio estas el greka deveno, tra la araba. La greka etimologio referas al la Egiptoj, kaj eblas ankaŭ kompreni ĝin kiel «arto de la fandado». Tamen, ni konstatu ke alkemio kaj aŭrfarado ekzistas en ĉiuj kulturoj. Ofte, alkemio fariĝas videbla nur tra legendoj: La reĝo Midas, la aŭron-fekanta azeno, ktp.
La alkemia Arto (okcidenta alkemio)
Antikveco
La greka kaj egipta deveno de alkemio troviĝas en la t.n. Tablo Smeralda. Ĝi estas aforismaro, kiun, laŭ la legendo, Hermeso Trismegistos engravis en smeraldo. La tekston oni tradukis al la latinan kaj ĝi iĝis la centra dokumento de la alkemistoj. Diversaj grekaj alkemistoj (Zozimo el Panopolis, Apolonius el Tiane) kaj arabaj alkemistoj (Geber, Aviceno) riĉiĝis la tradicion, kiu venis en okcidenta Eŭropo en la Mezepoko.
Mezepoko
Pri alkemio laboris la teologo Tomaso Akvino. Ankaŭ Jacques COEUR, ministro de la franca reĝo verŝajne sukcesis, kiel la publika skribanto Nicolas FLAMEL, kies nomo troviĝas diversloke en Parizo: Ambaŭ seneksplike riĉiĝis en malmulte da tempo. Tiuj sukcesoj kapturnigis ĉiujn pensuloj kaj pli kaj pli da aŭtoroj asertis ke ili trovis la Grandan Verkon. Alkemistoj engaĝiĝis multnombraj ĉe la potenculoj, ekzemple ĉe la korto de Rodolfo en Prago (kie ankaŭ ekzistas la alkemia palaco Wallenstein kaj la strateto de la aŭro).
Aŭra aĝo de Alkemio
En la periode de la 16a ĝis la 18a jarcento, la alkemiaj tekstoj kongruixas pli kaj pli: la Ŝtono de la Filozofoj estas la celo. Ĝi disponigas ĵetpulvoron, per kiu ĉiu metalo transformiĝas en aŭro. La farado de la Ŝtono estas nomata Granda Verko. Pri tiu farado tamen, la alkemiaj libroj restas malklaraj.
La Granda Verko
Tiuj tekstoj ĉiuj asertas, ke la aŭtoro sukcesis la Grandan Verkon, ke li klarigas pli ol ĉiuj aŭtoroj antaŭ li, ke li tamen silentu pri diversaj detaloj. Li krome avertas ke la Granda Verko estas danĝera, ke la sukceso ankaŭ estas danĝera. La aŭtoro tiam komencas paroli pri la unua materio, kiun oni devas diveni dank'al liaj priskriboj kaj aludoj. Pri la operacioj, li nur parolas per alegorioj, kaj substrekas tion uzante ekzemple posesivan pronomon antaŭ la metaloj, por distingi ilin de la kutimaj metaloj: Nia Hidrargo, Nia Aŭro, ktp. En la klarigoj pri la farendaĵoj aperas diversaj simboloj: La reĝo, la luno, la suno, la stelo, la ambaŭseksulo, la agloj, la drako... Je la fino de la Granda Verko, la preparaĵo havas la sinsekvajn kolorojn: Nigro, ruĝo, (foje tie-ĉi: flavo) blanko. Poste indas ankaŭ purigi la ŝtonon kaj plipotencigi ĝin per diversaj faraĵoj.
Ceteraj Alkemistoj
Indas substreki ke krom la alkemiaj aŭtoroj, kiuj nur verkis por alkemistoj, ankaŭ «normalaj» aŭtoroj estas agnoskitaj de la alkemistoj kiel alkemiaj aŭtoroj: Francisko RABELAIS, Mikelo CERVANTES, aŭ pli moderne, Georges PEREC.
Same, la alkemistoj kutimas enkalkuli kiel alkemistoj kelkajn famulojn kiuj famiĝis per aliaj talentoj ol alkemio:
Aviceno, Tomaso AKVINO, Isaac NEWTON.
La praktika alkemio
La alkemia entuziasmo instigis multnombrajn homojn al diversaj klopodoj kun metaloj kaj tuta aro da substancoj. La naksiĝanta kemio tiel akiris multajn praktikajn rezultojn.
Dank'al la alkemistoj, la eŭropanoj malkovris la kanonan pulvon, la kaĥelon, kaj la lumumon de la fosforo.
Alkemio nuntempe
Tempo de la duboj
Kun la Klerigo kaj la pozitivismo, alkemio suferis grandan malestimon. Gaston BACHELARD inter alie atakis ĝin kiel tipa pseŭdo-scienco.
Fulcanelli kaj la moderna scienco
Komence de la 20-a jarcento, la alkemisto Fulcanelli renoviĝis la okcidentan alkemion per lia du verkoj (La misteroj de la katedraloj kaj La filozofaj domoj), kie li analizas la ornaĵojn de gotikaj katedraloj kaj de diversaj konstruaĵoj laŭ alkemia vidpunkto. Li ankaŭ sekvis la scienco de lia tempo kaj konstatas ke eĉ el tiu vidpunkto, la transmutacio estas farebla, almenaŭ teorie. Tamen la sicencistoj dubas pri la praktikeco: Ene de multekosta akcelilo, tion eblas jes. Sed sen ĝi?
Alkemio, psikologio, antropologio
Karlo Gustavo JUNG ankaŭ interesiĝis pri alkemio kaj vidas ĝin kiel ujo pri la psikaj arketipoj.
Alia interesa legindaĵo pri alkemio estas la vidpunkto de la antropologo kaj specialisto pri religioj Mircea ELIADE.
Senmorteco de la alkemia revo
Je la fino de la 90aj jaroj, oni anoncis sukcesan malvarman fandiĝon, kiu sin rivelis fiaska. Ĉu plidaŭro de la alkemia revo?
Libroj
Psikologio kaj Alkemio, C.G. JUNG,
Forĝistoj kaj Alkemistoj, Mircea ELIADE
Alkemio klarigita laŭ siaj klasikaj tekstoj, Eugène CANSELIET
Alkemio kaj Mistiko, Alexander ROOB
ja:錬金術
KemioKemio (aŭ ĥemio) estas tiu scienco, kiu studas:
# la konsiston kaj la strukturon de la materio;
# la ecojn de la materio; kaj
# la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn. -
Ĉia materio apartenas al unu el du ĉefaj kategorioj: aŭ pura substanco aŭ miksaĵo. Gravas rimarki, ke ekzistas signifa diferenco inter la terminoj substanco kaj pura substanco. Substanco estas ĝenerala termino por iu ajn speco de materio.
Kemiistoj studas la elementojn. Ĉiu elemento havas nur unu specon de atomo. En la kemio, la elementoj diferencas laŭ la nombro de la elektronoj en siaj atomoj kaj laŭ siaj atompezoj. Ĉiu atomo de iu elemento havas la saman nombron da protonoj, sed la nombro de neŭtronoj povas varii, farante malsamajn izotopojn. Se al atomo mankas elektrono, la atomo estas jonigita.
Karbono estas elemento tre grava por la vivo. La kombinaĵoj kun karbono estas organikaj, kaj la kombinaĵoj sen karbono estas neorganikaj.
:Atmosfera kemio
:Biokemio
:Elektrokemio
:Fizika kemio
:Geokemio
:Kemia elemento
:Kemia inĝenierarto
:Kemia fiziko
:Kemia kombinaĵo
:Kemiistoj
:Klinika kemio
:Komputika kemio
:Kromatografio/Ĥromatografio
:Organika kemio
:Organizaĵoj: IUPAK
:Perioda tabelo - Malkovrintoj
:Polimero
:SI (Sistemo Internacia de Unuoj)
:Sonokemio
:Spektroskopio
:Teoria kemio
Kemia ligo
Solvaĵoj kaj koloidoj
Sapiĝo
Reakcia rapido
Kemia ekvilibro
Acidoj, bazoj kaj saloj
- PH
Redoksaj reakcioj
Nukleaj procezoj
----
Kelkaj kemiaĵoj
Zeino - Zeaksantolo - Zeaksantino
als:Chemie
ja:化学
ko:화학
ms:Kimia
simple:Chemistry
th:เคมี
MetaloMetaloj havas certajn karakterizajn fizikajn ecojn:
- brilecon (glaceo)
- altan densecon
- bonan elektran konduktadon
- bonan termikan konduktadon
- duktilecon (alivorte, oni povas streĉi ilin en maldikajn dratojn)
- maleeblecon (alivorte, oni povas bati ilin en tre maldikajn lamenojn)
- kutime altan fandopunkton (hidrargo ne estas solida ĉe ĉambra temperaturo)
- kutime altan durecon
Tiuj ĉi ecoj precipe rezultas de tio ke ĉiu atomo loze tenas ĝiajn eksterajn elektronojn; tiel la valentaj elektronoj povas formi ian maron ĉirkaŭ la atomo]jn. Ĉiuj puraj elementaj metaloj formas [[kristalo]]jn. La maro de elektronoj iĝas [[bendoj pro la simetria reguleco de la kristaloj. Sub kutimaj kondiĉoj de malpureco kaj difektado, metaloj estas pli ofte etkristalaj, kun multaj kristalaj grajnoj.
Kemie, metalo estas elemento kiu emas formi katjonojn kaj ligi jone. La metaloj estas unu el la tri grupoj de elementoj. La aliaj grupoj estas la metaloidoj kaj la nemetaloj. Sur la perioda tabelo, diagonala linio desegnita de boro (B) al polonio (Po) apartigas la metaloj de la nemetaloj. Elementoj sur la linio estas la mataloidoj, foje nomita semimetaloj (aŭ duonmetaloj); elementoj suben maldeksten estas la metaloj; elementoj supren dekstren estas la nemetaloj. Bone konataj metaloj estas aluminio, arĝento, fero, kupro, plumbo, titano, uranio, kaj zinko.
Plej multaj metaloj estas kemie stabilaj, kun la notinda escepto de la alkalaj metaloj kaj la teralkalaj metaloj, trovitaj en la du plej maldekstraj grupoj de la perioda tabelo. La oksidoj de metaloj estas bazaj; tiuj de nemetaloj estas acidaj.
Nemetaloj estas pli abundauj en naturo ol metaloj; sed fakte metaloj konstituas plejparto de la perioda tabedlo.
Alojo estas miksaĵo au kunfandaĵo kun metalaj ecoj kiu entenas almenaŭ unu metala elemento. Ekzemploj de alojoj estas ŝtalo (fero kaj karbono), latuno (kupro kaj zinko), bronzo (kupro kaj lado), kaj duralumino (aluminio, magnezio, kupro, kaj mangano). Alojoj, kiuj speciale dezajniĝas por alte postulaj aplikaĵoj, tiel kiel jetaj reaktoroj, povas enteni pli ol dek elementoj. Alojoj povas formi kristaloj ankaŭ. La formo de la kristalo dependas de la rejŝo de la atomoj en la miksaĵo kaj la temperaturo laŭ la metalurgia faza diagramo.
ja:金属
ko:금속
simple:Metal
th:โลหะ
RegnoPolitiko - Ŝtato - Federacio - Nacio - Lando
Regno estas ĉiu el la suverenaj politikaj unuoj aŭ regiono, kie suverenas ia gento, ia principo aŭ unu el la tri ĝeneralaj fakoj de la naturo (regno animala, regno vegetaĵa, regno minerala) (PIV)
Biologio - Botaniko - Zoologio
La Regno estis dum longa tempo la plej alta klasifika kategorio de la organismoj.
Oni originale diferencigis nur la bestojn kaj la plantojn. Poste oni aldonis al tiuj la bakteriojn, pli poste disigos la fungojn de la plantoj. Kiel lasta, aperis la regno de la arĥeobakterioj (malpli longe arkioj).
La geentikaj esploroj antaŭhelpis la pli profundan analizon de la sistemiko kaj tiel oni enkondukis en la lastaj jaroj novan klasifikan kategorion, la t.n. domenojn kiel la plej altan kategorion en la klasifiko.
La Regno estas ankoraŭ dividita je subregnoj. La sekva hierarĥioŝtufo estas la divizio.
Regnoj ekzistas nur en la domeno de la eŭkariotoj (organismoj kun ĉelkerno):
- Protistoj (Protista)
- Fungoj (Fungi)
- Plantoj (Plantae)
- Bestoj (Animalia)
Vidu:
- Sistematiko
Plumbo
Plumbo estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Pb kaj la atomnumeron 82. Plumbo havas la plej altan atomnumeron de ĉiuj stabilaj elementoj. Ĝi estas mola, griza, toksa posttransira metalo. Ĝi estas utilizata en kugloj, lutalojo, stanalojo.
Kategorio:Kemiaj elementoj
ja:鉛
th:ตะกั่ว
EtimologioLingvo > Historio de lingvo > Etimologio
----
Etimologio estas scienco pri la etimo (aŭ deveno) kaj evoluo de vortoj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en diversaj lingvoj.
Etimologion oni povas subdividi en du ĉefaj branĉoj:
- Vortara etimologio, kie oni pristudas la vorttrezoron de iu lingv(aĵ)o.
- Onomastiko, kie oni pristudas verajn nomojn.
Oni nomas "popolan etimologion" misan supozon pri la deveno de vorto, kiu tamen influas ties evoluon. Ĝi estas unu el la fortoj efikantaj en evoluo de vortoj. Ekzemple: Eŭskoj transformis la latinan labarum (labaro) al lauburu ("kvar kapoj"), tiel ke la vorto estu malpli fremda.
Vidu ankaŭ
- Radiko
- Vortfarado
- Esperanta etimologio
ja:語源
zh-min-nan:Gí-goân-ha̍k
AvicenoFilozofio > Aviceno
----
Filozofio
Aviceno (979/980-1037) (arabe:ابو علي حسين بن عبدالله بن حسن بن علي بن سينا , Abu 'Ali Husain ibn 'Abd Allah ibn Hasan ibn 'Ali ibn Sina, latine Avicenna) estis persa filozofo kaj falsafisto el Samarkando. Li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento.
Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.
Fido kaj racio: Malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohameto ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion en la Okcidento.
Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko.
Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.
Aviceno influis la penson de la Okcidento per ibn-Rushd kaj Tomaso de Akvino.
Kvankam li ne estis kristano, vitralo en la katedralo de Milano bildigas lin.
Kategorio:Filozofoj
Kategorio:Islamo
als:Ibn Sina
ja:イブン=スィーナー
ms:Abu Ali Al-Hussain Ibn Abdallah Ibn Sina
ParizoGeografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj
----
Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine.
Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo.
En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon.
En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.
Arto kaj Historio
:Sainte-Chapelle
:Notre Dame (Katedralo)
:Baziliko de Sacré Coeur
:Muzeo Louvre kun sia piramido.
:Les Invalides
:La Place des Vosges
:Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko.
:Arc de Triomphe
:La Sorbonne
:Panthéon
:Orsay-Muzeo
:Picasso-Muzeo
:Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou
:Obélisque en Place de la Concorde
:Champs Elysées
Gravuloj
:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART.
Théophile CART
-
Kategorio:Urboj de Francio
Kategorio:Francaj Departementoj
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Paris (Stadt)
ko:파리 시
ja:パリ
simple:Paris
th:ปารีส
AvicenoFilozofio > Aviceno
----
Filozofio
Aviceno (979/980-1037) (arabe:ابو علي حسين بن عبدالله بن حسن بن علي بن سينا , Abu 'Ali Husain ibn 'Abd Allah ibn Hasan ibn 'Ali ibn Sina, latine Avicenna) estis persa filozofo kaj falsafisto el Samarkando. Li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento.
Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.
Fido kaj racio: Malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohameto ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion en la Okcidento.
Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko.
Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.
Aviceno influis la penson de la Okcidento per ibn-Rushd kaj Tomaso de Akvino.
Kvankam li ne estis kristano, vitralo en la katedralo de Milano bildigas lin.
Kategorio:Filozofoj
Kategorio:Islamo
als:Ibn Sina
ja:イブン=スィーナー
ms:Abu Ali Al-Hussain Ibn Abdallah Ibn Sina
Tomaso AKVINOReligio > Kristanismo > Sanktuloj > Tomaso de Akvino < Filozofio
----
Filozofio
Sankta Tomaso de Akvino (1225-7-a de marto, 1274) aŭ Tomaso la Akvinano (latine: Aquinas), la
"Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la
Okcidento, la fondinto de tomasismo aŭ okcidenta skolastikismo. Li
penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de
Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe
katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Summa Theologica, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la
filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi. La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.
Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika
Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.
Vivo
Tomaso de Akvino naskiĝis en 1225 en la kastelo de
Roccasecca apud Akvino (itale Aquino) en la nuna itala provinco Frosinone, kiel la sepa filo de Landulfo, ĉefo de unu el la plej potencaj familioj de suda Italio. Lia onklo estis imperiestro Frederiko BARBAROSSA, kaj lia patrino estis grafino el norda Francio. Li studis ĉe la Universitato de Napolo, kie li eltrovis la filozofion de Aristotelo kaj la
ordenon de la dominikanoj. Ambaŭ profunde formis lian vivon.
En 1244, baldaŭ post la morto de lia patro, Tomaso decidis eniri
en la Dominikanan Ordenon, sed lia familio staris kontraŭ li. Liaj fratoj
kaptis lin kaj tenis lin kiel malliberulon, eĉ tentinte lin per virino. La
Dominikanoj, petinte la papon kaj imperiestron, fine gajnis lian liberecon, kaj Tomaso vojaĝis al Parizo por studi ĉe la universitato Sorbono.
En Parizo, li studis sub Alberto la Granda (Albertus Magnus), la tiama plej granda
filozofo de Eŭropo kaj ĉefa ĉampiono de Aristotelo. En Parizo, la
verkoj de Aristotelo komencis esti disvastigitaj per latinaj tradukoj el la
araba traduko (el la greka originalo). Tomaso fariĝis la plej preferata
studento de Alberto kaj sekvis lin al Kolonjo en 1248.
Dum la 1250-aj jaroj Tomaso fariĝis populara profesoro de teologio en
Parizo. Li prelegis brile, pensis klare kaj akre kaj stilis
latinon simple sed ankoraŭ precize. Ĉar li
estis malrapida en maniero kaj dika en korpo, li ricevis la moknomon, "La
Stulta Bovo".
Dum la 1260-aj jaroj Tomaso revenis al Italio kaj restis tie, precipe
en Romo. Li rifuzis postenojn kiel ĉefepiskopo de Napolo kaj kiel
abato de Monte Cassino, ĉar li deziris instrui. Komencinte en 1265,
laŭ propono de la papo, li verkis sian komentaron pri Aristotelo,
precipe pri Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Politiko,
kaj la Antaŭa Analitiko .
En Romo li renkontis Vilhelmon de Moerbeke kaj instigis lin
traduki Aristotelon el la originala greka en latinon. Ĝis tiam,
Aristotelo estis ĉefe tradukita el la araba. Aristotelo estis
enkondukita en Eŭropo pere de la araboj. La tradukoj de Vilhelmo estis tiel
bonaj kaj laŭvortaj ke Tomaso (kaj Danto) povis
uzi ilin sen la greka.
En 1267 li komencis verki sian majstran verkon,
Summa Theologica, kiun li ne estis fininta je sia morto.
En 1269 li revenis al Parizo por defendi Aristotelon,
unuflanke kontraŭ la Aŭgustenanoj, kiuj vidas Aristotelon kiel
minacon al kristanismo, kaj kontraŭ la Averosistoj, kiuj ja uzis
Aristotelon kontraŭ la fido. La genio de Tomaso estis uzi Aristotelon por
defendi la fidon!
En 1273 unu decembran matenon dum meso li havis vizion de
Dio. Poste li diris pri sia verkado, "Mi ne povas plue; mi vidis tiajn
aĵojn, ke ĉio, kion mi verkis, ŝajnas kiel pajlo." La sekvan
marton li mortis.
Verko
La ĉefa verko de Tomaso estas Summa Theologica, kiu
klarigas kristanismon laŭ la
filozofio de Aristotelo. Firme
kredante, ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis
konstrui, je la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj
Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu regnas
kiel la ĉefa filozofio de la Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de
katolikismo ĝis eĉ hodiaŭ.
En skizo, la Summa, li traktas pri la naturo de
Dio, anĝeloj kaj homoj, pri la kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero
kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuraĝo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.
Laŭ strukturo, la Summa estas aro da demandoj, ĉiu
pruvanta kaj klariganta iun kristanan veron, kutime per la ideoj de
Aristotelo. En ĉiu demando Tomaso argumentis kontraŭ kaj por la demando.
La rezonado de Akvino en la Summa ĝenerale estas
bona kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple,
kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe
malforta, kiam li rezonas laŭ etimologio, latina signifo aŭ metaforo.
Fido kaj Racio: Kvankam la Summa komenciĝas per
pruvo de la ekzisto de Dio, ĝi ne ĝenerale pruvas kristanismon. Kontraŭe, Tomaso antaŭsupozas la verecon de kristanismo. Laŭ Tomaso
ekzistas du ĉefaj fontoj de vero: la racio de homo kaj la
vorto de Dio; scienco kaj religio, kiel ni dirus. La unuan ni
bezonas por vivi tempe en la mondo, kaj la duan por eniri en eternan
vivon en la ĉielo kun Dio. Kvankam ni povas atingi iom de la vero
pri Dio sole per nia natura racio (kiel Aristotelo aŭ Kartezio
faris), tio ne sufiĉas por savi nin el infero. Tial Dio malkaŝas al
ni la veron, kiu sufiĉas por savi nin. Tia vero estas aŭ
neatingebla sole per racio aŭ estas atingebla sed ne klare kaj
sendube. Dio revelacias ĝin al ni per la dogmo de la eklezio, precipe
per la Biblio. Sed tia dogmo ne estas la tuta vero, sed nur la vero necesa por iri al ĉielo. Kiel Galilejo trafe diris poste, "La Biblio montras kiel iri al ĉielo, ne kiel la ĉielo iras".
De vero, alivorte, parto estas pruvebla per racio, parto per fido, parto per fido kaj racio, kaj parto nek per fido nek per racio. La lastan scias Dio sed ne homo.
Ĉar fido kaj racio ambaŭ devenas de Dio, ambaŭ necese pravas (sed ne
necese nia erarema uzo de ili). Tial, Tomaso konkludis ke fido nek estas
tute pruvebla per racio (iuj veroj estas super racio) nek estas
malpruvebla per racio (vero ne povas kontraŭdiri alian veron): "Kvankam fido nia ne estas subjekto de racio, ne tamen estas kontraŭ racio, sed super ĝi". Fido estas superracia sed ne kontraŭracia. (Komparu Unamunon).
El la supra sekvas ke kristanismo (fido, religia kredo, ktp) ne
estas sendube kaj en tuto pruvebla sole per racio aŭ scienco. Ĝia vero
staras super la homa scipovo de scienco. Tial la antaŭsupozado de kristanismo estas por Tomaso ne trompo sed neceso.
Sed tio ne necesigas la nepruveblecon de kristanismo: kiel en matematiko,
ni ne povas pruvi antaŭsupozon, se ĝi necesigas konkludon kontraŭdirantan.
Tial Tomaso, por havi sistemon tute veran kaj logikan, devis diri ke kiu ajn
racia argumento kontraŭ kristanismo devas enhavi eraron -- eraron de
logiko, scio aŭ kompreno. Ĉi tion li penis montri en Summa
Theologica kaj Summa Contra Gentiles.
La naturo de homa scio: Kie Aristotelo diris, ke homa scio estas
konstruita per racio sur la fundamento de faktoj kaj memevidentaj veroj,
Tomaso konsentis, sed aldonis al la fundamento fidon, t.e., la malkaŝon de
Dio. Post kvar jarcentoj, Kartezio kaj
Locke denove reskribos la formulon de homa scio.
Post morto
Kvankam lia filozofio, tomasismo, estis malakceptita dum lia vivo,
post lia morto ĝi fariĝis la precipa filozofio de la universitatoj de la
Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de la Katolika Eklezio ĝis hodiaŭ.
En la 14-a jarcento la nova sintezo estis belege esprimita en
la poemo de Danto, La Komedio Dia. Post kelkaj jarcentoj de florado, tomasismo kiel skolo fargixis malfekunda kaj fermita al novaj ideoj. Dum la 16-a jarcento, la Eklezio perdis potencon en norda Eŭropo (kie la Summa Theologica estis bruligita de Lutero), kaj dum la 17-a la fiziko kaj astronomio de Aristotelo estis malpruvita de Galileo. Kvankam tomasismo plejparte ne dependas de la malpruvita parto de Aristotelo, iom post iom ĝi perdis favoron. Sed eĉ post tri jarcentoj, nenia unuigita sistemo de filozofio leviĝis sur ĝiaj cindroj en la Okcidento.
Dum la 20-a jarcento, kiam la fendo inter scienco kaj religio fariĝis abismo, intereso pri tomasismo rekreskis. La tri plej konataj tomasistoj de la jarcento estis Jacques MARITAIN kaj Etienne GILSON, ambaŭ el Francio, kaj Mortimer ADLER el Usono.
Ĉe nivelo pli profunda, pli kultura, la sintezo de tomasismo ebligis la kuniĝon de scienca kaj kristana penso. Tomasismo fariĝis la eniro por (greka) scienca penso en la kristanan Okcidenton, ebliginte al la Eklezio vidi sciencon ne kiel minacon. Samtempe, kristanismo ebligis sciencistojn kredi ke la universo estas laŭregula kaj racia, kaj tial sciebla kaj esplorebla tute per homa racio kaj sentumo. Kiel Stanley JAKI observis, moderna scienco estis mortnaskita en ĉiu ĉefa kulturo -- greka, hinda, ĉina, egipta, ktp -- escepte de la kristana Okcidento.
Se Tomaso vivus nuntempe, li estus plej suprizita de ŝtonoj el la
luno, kiuj montras ke la ĉielo estas sama kiel la tero. Laŭ Aristotelo, la du estas tute malsamaj, la tero konstruita el la naturaj elementoj tero, akvo, aero kaj fajro, sed la ĉielo el elemento ĉiela, kvintesenco.
Kompreno de Tomaso helpas kompreni pli profunde katolikismon kaj, tiale, eŭropan literaturon, precipe inter 1300-1650. Ekzemple, Danto, Ŝekspiro kaj Joyce estis formigitaj de la tomasisma penso, spite de religia kredo.
Konsilo al la Leganto:
Unue: la verkoj de Tomaso estas longegaj kaj por legi ilin vi devas havi disciplinon kaj firman volon. Vi ne povas legi, ekzemple, "Summa Theologica"-on dum kelkaj vesperoj. Anstataŭe, vi devas legi lin iom post iom, tago post tago; regule, ade.
Due: scio pri la filozofio de Aristotelo, aŭ eĉ de mezepoka Eŭropo, estas tre utila por kompreni Tomason -- ĉar li supozas ke vi scias la ĉefajn ideojn de Aristotelo. Sen tio, vi miskompenos Tomason kaj li konfuzigos vin. De Aristotelo, mi rekomendas ke vi legu almenaŭ ĉi tiujn:
Metafiziko,
Fiziko,
De Animo,
Etiko,
Kategorioj,
kaj
Posta Analitiko.
Se vi povas legi plue, tio estus pli bona. Se al vi mankas tempo por legi
Aristotelon, tiam legu bonan enkondukon al Tomaso aŭ Aristotelo. Mia artikolo pri Aristotelo estas komenco, sed ne sufiĉas.
Trie: pri Summa Theologica, se vi deziras legi ĝin tute, vi devos trovi la tutan tekston en lingvo komprenebla. Ĉar ĝi estas tiom longa, ofte vi trovas tekston netutan, eĉ en biblioteko. Se al via biblioteko ĝi mankas, serĉu en librovendejo brokanta aŭ katolika.
Ekzempleroj de Summa ofte ekzistas en originala latino, kaj se vi regas latinon, konsideru tion -- latino de Tomaso estas facila kaj legebla.
Aldone, se vi regas la anglan, vi povas trovi la tutan tekston
en la reto.
Se Tomaso dormigas vin, legu la poezian esprimon de lia penso, La Dia Komedio de Danto.
Festotago: la 28-a de januaro
----
Eksteraj Ligiloj:
- [http://www.unav.es/filosofia/alarcon/amicis/ctopera.html La latina teksto de liaj verkoj]
Akvino, Tomaso de
Akvino, Tomaso de
Akvino, Tomaso de
Akvino, Tomaso de
Akvino, Tomaso de
ja:トマス・アクィナス
ko:토마스 아퀴나스
Isaac NEWTONFiziko > Fizikisto > Isaac NEWTON
----
Fizikisto
Isaac NEWTON, [njuton], ofte Esperantigita kiel Neŭtono, (1642 - 1727) estas brita alĥemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej elstara sciencisto de iu ajn epoko, kiu eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la 18-a jarcento.
La fiziko de Newton, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert EINSTEIN kaj la kvantuma mekaniko.
Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto kiu povas agi trans distanco -- ekzemple, gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj la de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, por komparo, estis tute mekanika.
La patro de Newton estis senalfabeta. Li mortis antaŭ la nasko de Newton. Lia vicpatro estis bienestro. Newton studis ĉe Triunuo de Kembriĝo 1661-1668. Li plejparte ignoris siajn kursojn kaj studis la problemojn, kiuj interesis lin. Kiam Kembriĝo estis malfermita de la pesto de 1665 ĝis 1666, Newton revenis al la familia bieno kaj tie revoluciigis fizikon, matematikon, astronomion kaj optikon. En 1669, li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Triunuo.
Religie Newton estis publike anglikana, sed private li ne kredis al la Triunuo kaj kredis ke arianismo estis la vera formo de primitiva kristanismo. Sur la mortolito, li rifuzis la anglikanajn sakramentojn.
Kvankam neŭtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman kosmologion (ekzemple, tiu de Laplaco), Newton mem ne vidis la mondon tiele, kies mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaŭ sorĉon, numerologion, astrologion kaj alĥemion. Kvankam Newton helpis fondi modernismon, la moderna mondbildo de la Okcidento, Newton mem pensis antaŭmonderne.
Verkoj
Newton klarigas sian fizikon en sia majstra verko, la Principia (1687)
La tri leĝoj de movo
#La leĝo de inercio: Korpo restas senmova aŭ en uniforma stato de movo krom se forto agas sur ĝin.
#F=ma: forto (F) egalas al la maso (m) obligita per la akcelo (a).
#Se du korpoj efikas per fortoj unu je la alian, tiuj ĉi fortoj havas la samajn grandojn kaj la malajn direktojn.
La unua leĝo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas
korpon ne movita de forto. La dua leĝo priskribas la korpon movita de
forto...
La leĝo de universala gravito
Laŭ legendo, unufoje kiam Newton sidis sub pomarbo, pensante pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo sur la kapo kaj en tiu momento ekvidis la unecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la tri leĝojn de movo al la tri leĝoj de Keplero pri planeda moviĝo, Newton malkovris la leĝon de universala gravito. Laŭ la leĝo, ĉiu maso allogas ĉiun alian mason per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike sed trans distancon kiel kampo de forto. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso
de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.
Pli precize:
F = (G - m1 - m2) / (r ^ 2)
kie m1 estas la maso de la unua objekto, m2 la maso de la dua
objekto, r la distanco inter la centroj de la du objekto kaj
G estas universala konstanto.
Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj
la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.
NEWTON, Isaac
NEWTON, Isaac
ja:アイザック・ニュートン
ko:아이작 뉴턴
ms:Isaac Newton
simple:Isaac Newton
th:ไอแซก นิวตัน
Gaston BACHELARDGaston BACHELARD [Baŝlar] (1884-1962) estis franca filozofo.
Unue poŝt-laboristo li fariĝis instruisto pri Fiziko kaj Kemio en Bar-sur-Aube. En 1922 li sukcesis ekzamenon de "agrégation" pri Filozofio kaj instruis tiun fakon en la Universitato de Dijon antaŭ fariĝi profesoro en la fama Universitato de la Sorbonne en Parizo, ĝis 1954.
Unue epistemologo, li estis interesita de historio kaj kritiko de sciencoj:
:La nova scienca spirito (1934) (Le nouvel esprit scientifique)
:La konsistigo de la scienca spirito (1938) (La formation de l'esprit scientifique)
:La filozofio de la neo (1940) (La philosophie du non)
:La racionalista agado de la nuna fiziko (1951) (L 'activité rationaliste de la physique contemporaine)
Li poste interesiĝis pri la poezia imago kaj la revoj rilataj al la fizika medio:
:La psikanalizo de la fajro (1938) (La psychanalyse du feu)
:La akvo kaj la revoj (1942) (L'eau et les rêves)
:La aero kaj la sonĝoj (1943) (L'air et les songes)
:La tero kaj la revaĵoj de kvieto (1946) (La terre et les rêveries du repos)
:La tero kaj la revaĵoj de volo (1948) (La terre et les rêveries de la volonté (1948)
Lia lasta libro estis aŭtobiografio:
:La flamo de kandelo (1961) (La Flamme d'une chandelle)
----
Citaĵoj el La akvo kaj la revoj:
:"Ni suferas pro la revoj kaj resaniĝas dank'al la revoj" (Nous souffrons par les rêves et nous guérissons par les rêves)
Jen ĉi-sube ekzemplo de la tipika analizema kaj samtempe poeziema stilo de Bachelard. Oni povas miri tie la progreson de subtila analizo de supraĵa imago, ĝis sintezo de alia imago ege pli profunda:
:Rimarkoj pri la kombinoj de la akvo kun la nokto:
:"Se la Nokto estas personigita, ŝi estas diino al kio nenio rezistas, kiu ĉirkaŭas ĉion, kiu kovras ĉion, ŝi estas la diino de la Vualo. Tamen, la revaĵo de materioj estas tiel natura kaj nevenkebla revaĵo, ke la imago akceptas sufiĉe facile la revon de aktiva nokto, de penetranta nokto, nokto kiu eniras la materiojn de aĵoj. Tiam la Nokto ne plu estas vuala diino, ŝi ne plu estas vualo, kiu etendiĝas sur la Tero kaj la Maroj; la Nokto estas noktaĵo, la nokto estas substanco, la nokto estas la nokta materiaĵo. La nokto estas kaptita de la materia imago. Kaj ĉar la akvo estas la substanco, kiu plej bone pretas al miksoj, la nokto penetras la akvojn, ŝi retenas la lagon en sia profundeco, ŝi saturas la lagon."
:(La akvo kaj revoj, Ĉapitro 4, 3)
Bachelard kondutas la leganton, en ĉiu paĝo de siaj libroj, gvidante lin paŝo post paŝo, de la plej supraĵaj evidentaĵoj ĝis la plej profundaj subtilaĵoj. Tiel, la legado de Bachelard estas kiel eksterordinara filozofa vojaĝo, vojaĝo al la imago, vojaĝo al la malkovro de sia propra plej profunda imago.
Bachelard, Gaston
Bachelard, Gaston
ja:ガストン・バシュラール
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Nelson A. Rockefeller
gadu teksty eba gry metal |
|
|
|