Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Amfibio

Amfibio

Amfibioj estas klaso de la vertebruloj, plej proksima parenca klaso de la fiŝoj. Ili havas 4 piedojn kun ĝenerale 4 fingroj sur la unua, kun 5 fingroj sur la lasta kruro. Ili havas eble naĝmembranojn inter la fingroj. Ilia korpo estas diversa. Ilia haŭto estas senhara kaj entenas multajn glandojn, kiuj igas la surfacon glita. Kelkaj havas eĉ venen-glandojn. Ili kapo estas moveble ligiĝas al la vertebraro, la pelva kaj ŝultra zono estas relative bone evoluinta. En la buŝo troviĝas alkreskitaj, pintaj dentoj, kiuj servas nur kapti la predon. Ĉe kelkaj amfibioj la glandoriĉa lango estas elĵetebla, ĉe aliaj ĝi kreskis al la bazo de la buŝkavo. La digesta sistemo finiĝas per kloako. La spirorgano estas pulmo, sed gravas la trahaŭta spirado. Ĉe kelkaj bestoj, la trakeo iĝis voĉo-eliga organo. La seksaj glandoj estas paraj, ili havas eksterkorpan fekundigon. Ilia evoluo estas trasformiĝo de la larvo – vivanta en akvo, spiranta per branko – ĝis plenkreskulo. La koro havas du atriojn, la la dispartigita kora ventriklo enhavas miksitan sangon. Ili havas du sangocirklojn kaj nekonstantan korpotemperaturon. Ili vivas en humidaj lokoj (kaverno, tero, inter arboj subtropike), akvoj; sed ne ekzistas specio en la maro. La specioj de la kontinenta zono vintrodormas subtere. Ili havas 3 ordojn:
- vostaj amfibioj (Urodela) (salamandro): ili havas ankaŭ plenkreske voston
- ranoj (Anura) kruraj, senvostaj amfibioj
- senkruraj amfibioj (Gymnophiona) (ringohavaj, tropikaj bestoj)
- Salientia (salientuloj)
- Caudata (kaŭdatoj)
- Gymnophiona (gimnofionoj) Kategorio:Amfibioj ja:両生類 ms:Amfibia simple:Amphibian

Vertebruloj

Vertebruloj (latine Vertebrata) estas subfilumo de animaloj kies spino konsistas el vertebroj (endoskeletaj elementoj laŭlonge de la notokordo kaj flanke al la "spina kordo"), kaj kelkajn aliajn ecojn. Ili estas la plej junaj (ekde ordovicio), sed plej evoluintaj animaloj kun simetria korpo, bonegaj organoj de sensoj kaj plej perfekta nerva sistemo.
- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..." Ĉi-dekstre estas montrata la tradicia klasifiko de vertebruloj. Kategorio:Vertebruloj ja:脊椎動物 ko:척추동물 ms:Vertebrata simple:Vertebrate th:สัตว์มีกระดูกสันหลัง

Fiŝoj

Fiŝoj estas klaso de vertebruloj, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando, kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj Fiŝoj (Pisces) estas grupo (klaso laŭ kelkaj klasifikoj) de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Klasoj estas
- ostaj fiŝoj
- kartilagaj fiŝoj. La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj. La Aktinopterigoj havas superordojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj. vidu ankaŭ: klaŭnfiŝo, fasciato, ruĝbruna rajo, Tinuso

Eksteraj ligoj


- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..." Kategorio:Fiŝoj ja:魚類 ko:물고기 ms:Ikan simple:Fish th:ปลา zh-min-nan:Hî

Kruro

Kruro estas parto aŭ tuto de la homa malsupra besta ĉia membro. Ĝi troviĝas inter genuo kaj piedo aŭ la tuta membro. (vidu ReVo) Ofte la vorto estas ankaŭ uzata por gambo (la tuta membro). Vestado - Felo Kruro - felo el membro de besto Kategorio:Anatomio

Buŝo

Buŝo estas kava parto en la kapo de homo aŭ besto, per kiu ili sin nutras. Ĝi servas ankaŭ - kun aliaj organoj ekz. lango - por parolo ĉe homo; formigo, eligo de voĉoj, sonoj, krioj (tiuj lastaj ankaŭ ĉe bestoj)io. La buŝon ekstere ornamas la lipo kaj donas ĝian formon la makzeloj. La bestan grandan buŝon ĉe longkapaj bestoj (hundo, ĉevalo) oni diras muzelo, buŝego. (vidu faŭko). Ĉe hundoj oni devas uzi buŝumon dum promenigo por eviti la mordojn de aliuloj (sed oni uzas tiun esprimon por la nelibera gazeta skribo). ---- Aliaj esprimoj Oni diras ankaŭ buŝo por enira aŭ elira aperturo de io (forno; rivero en la maro faŭko). Enbuŝaĵo estas transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj. Postbuŝo estas parto de la buŝo proksima al la faringo. Plenbuŝo estas kvanto, kiun povas enteni la buŝo. Rondbuŝuloj estas klaso de vertebruloj (Cyclostomata), serpento- aŭ vermo-formaj senmakzelaj fiŝoj. ja:口 ko:입 simple:Mouth zh-min-nan:Chhùi-khiuⁿ

Dento

Dento estas malmola organo en la buŝa kavo ĉefe ĉe mamuloj, reptilioj. Dento servas por kapti, disigi, maĉi la nutraĵon. Dento havas tri ĉefajn partojn:
- dentokrono (krono) estas kovrita per malmola emajlo
- dentokolo (dentocerviko)
- dentoradiko estas kovrata per cementa tavolo. La dentokavon plenigas pulpo (konektiva histo, riĉa je nervoj) Dento konsistas ĉefe el dentino. Escepte de la mamuloj, ĉe la aliaj dentohavaj vertebruloj sekvas unu dento la alian. Iliaj dentoj estas samformaj, unuecaj homodentoj.
Ĉe mamuloj kaj la krokodiloj la dentoj sidas en la denta alveolo (kavo), ĉe fiŝoj, amfibioj, plimulto de rampuloj la dento krekas per konektiva histo sur la suba osto. Ĉe mamuloj (escepte ekz. de la cetacoj) sinsekvas du dentogeneracioj:
- laktodentoj (deciduaj dentoj)
- restantaj dentoj (permanentaj dentoj) La generacioŝanĝo de la homaj dentoj okazas en la aĝo de 6-7-a jaro. La dentaro formiĝis, kutimiĝis dum la filogenio al la nutrometodo, karakterizas la familiojn, kelkfoje eĉ la speciojn. La dentaro de la bestoj kun diversformaj (heterodentaj) dentoj konsistas el kvar tipojn:
- incizivo (dentes incisivi) nomiĝas la plej antaŭa, ĉizilforma dento. Ĝi kreskas daŭre ĉe la ronĝuloj, leporedoj, elefantedoj.
- kanino (dentes canini) situas inter inzizivo kaj premolaro, ĝenerale estas pli longa ol incizivo
- premolaro (dentes premorales) situas antaŭ la molaro
- molaroj (dentes molares) estas la plej lastaj grandaj mueldentoj de la buŝa kavo; fortaj kaj diktrunkaj, masivaj

Dentomalsanoj


- tartro (dentoŝtono) estiĝas sur la dento el la kemiaj elementoj (fosfatoj aŭ karbonatoj) kaj aliaj komponaĵoj de la salivo. Tiu ŝtono povas kaŭzi dentokarniton (gingiviton), se oni ne flegas siajn dentojn.
- kario Kategorio:dento ja:歯 ko:이 (몸) simple:Tooth zh-min-nan:Chhùi-khí

Glando

glando (glandula) estas organo, kies funkcio estas produkti sekrecion
- endokrinaj glandoj (senduktaj glandoj), kies sekrecio sorbiĝas en la sangon, limfon (hormonproduktaj glandoj)
- eksokrinaj, kies sekrecio estas forkondukata de duktoj (epiteliaj glandoj). Ili povas sekrecii mukon, kutikulon, kalkon, gluaĵon, spinon, odoraĵon, stinkaĵon, lakton (laktoglando, sebon, venenon.
  - ŝvitaj glandoj
  - salivaj glandoj
  - surrenaj glandoj Kelkaj glandoj estas samtempe endokrinaj kaj eksokrinaj kiel hepato kaj pankreato. Plantaj glandoj produktas i.a. nektarion,

Kloako

Kloako estas la komuna korpa aperturo por seksorganoj, uretero kaj intesto. Ĝi karakterizas la surterajn vertebrulojn (ĉefe birdoj, rampuloj) kun escepto de plimulto de mamuloj kaj kelkaj reptilioj. Inter la mamuloj kelkaj specioj havs sekundarajn kloakojn kiel ĉe kastoro kaj kelkaj tenreko, kiu eble aperis pro kutimiĝo al la akva vivo. Ĉe la kloakaj mamuloj (aŭ ovonaskaj mamuloj) (Monotremata), la kloako estas origina propreco, kiu distingas ĝin de la marsupiuloj kaj de la alte evoluintaj mamuloj. ---- Kloako estas kanalo ordinare subtera, tra kiu elfluas la malpuraĵoj kaj ekskrementoj de la urbo. Kloako nomiĝas ankaŭ kolektejo por fekaĵoj (fekaĵejo). necesejo ja:総排出腔

Trakeo

Traĥeo estas spirtubo ĉe pulmaj vertebruloj , kondukanta la aeron de la faringo al la pulmoj, dividata ĉe la malsupra parto en du bronkojn. Ĝin rigidigas C-formaj kartilagaj ringoj; inter la finoj de la C-formo troviĝas glatmuskoloj. La mukozo konsistas el plurvica cilindra epidemio kaj glandaj ĉeloj. ---- Traĥeo estas ankaŭ spirtubo ĉe surteraj artikuloj. Ĝi evoluas per enpenetro de la ektodermo. Ĝi dividiĝas plurfoje en la korpo kaj kondukas aeron direkte al la organoj, preskaŭ al la ĉeloj. ---- Traĥeo nomiĝas ankaŭ la akvokonduka tubeto en la plantoj. Ĝi formiĝas per kunfandiĝo de ĉeloj unu super la alia. vidu:
- traĥeito estas inflamo de la traĥeo
- traĥeuloj estas subklado de artikuloj spirantaj per traĥeoj kaj plejparet vivantaj surtere aŭ en la aero (araneoidoj, miriapodoj, insekto..) .
- pratraĥeuloj estas klaso de primitivaj traĥeuloj, montrantaj similecon kun anelidoj (Onychophora) ja:気管

Branko

La branko estas besta spirorgano, kiu ebligas la spiradon en la akvo kaj alkondukas la en akvo solvitan oksigenon al la sango. Ĝi estas tre maldika haŭtokovrita organo, kiu ebligas la la sangocirkuladon en ties specifaj vejnoj aŭ en interspacoj, alporatante la sangon tre proksime al la akvo. La brankoj troviĝas ofte libere, sed ili estas retireblaj al subhaŭto en specifajn kavojn. La brankoj estas tre disbranĉiĝantaj, tiel ebligante la plej granda surfacon por la akv. Ĝi havas la formojn de kombilo, folio, arbusto, arbo. La brankojn en la brankokavo kovras, ŝirmas la t.n. operkulo. La brankoj trovigĉaj ĉe multaj bestoj vivantaj en akvo aŭ en humida cirkonstanco ekz. heliko (escepte de: pulmohelikoj), moluskoj kaj "vermoj", krustuloj katp.; ĝi estas la sola organo ĉe fiŝoj kaj larvoj (kej kelkaj plenkreskuloj) de amfibioj. La per traĥeoj spirantaj insektoj havas nur escepte brankojn, ĉefe ties larvoj vivantaj en la akvo havas tiun. (libeloj, efemeroj, plekopteroj, ŝiminsektoj kaj kelkaj duflugila. La brankaj bestoj sufokas en la aero pro la sekiĝo brankaj platetoj sed ankaŭ en la akvo pro manko de la oksigeno. Kelkaj fiŝoj kaj krustuloj kapablas vivi iomete ekster la akvo. Brankuloj (Branchiata) estas subklado de artikuloj, ampleksante trilobulojn kaj krustulojn. La lamenbrankuloj (Lamellibranchiata) estas klaso de moluskoj kun duvalva konko kaj lamenformaj brankoj. Multaj specioj estas manĝeblaj kaj produktas perlojn. (mitulo, ostro) ja:えら simple:Gill

Salamandro

Salamandroj apartenas kun trituro al la ordo de vostaj amfibioj (Urodela aŭ Caudata), klaso amfibioj. Salamandro estas longkorpa, vostohava, senhara amfibio. Al la grupo apartenas specioj kiuj vivas daŭre en la vivo, kiel ekz. la japana granda salamandro kaj specioj kiuj vivas ĉiam surtere kiel ekz. makulita salamandro (fajrosalamandro). La salamandro laŭ antikvaj mitologiaj ideoj povas vivi eĉ en la fajro (kiel feo), pro tio ĝi ricevis la nomon fajrosalamandro en multaj lingvoj. La nocio salamandro signifas – kiel la nocio trituro – nenian sistematikan grupon, sed nur grupon de vostaj amfibioj. sistematiko:
- familio veraj salamandroj (Salamandridae); brankoj ekzistas nur en la larva stadio, ĉe la plenkreskaj bestoj mankas. Ili havas lacertosimilan korpon kaj 4 mallongajn, malfortajn krurojn. Sekvaj specioj troviĝas en Germanio:
  - alpa salamandro (Salamandra atra)
  - makulita salamandro (Salamandra salamandra)
  - kresta trituro (Triturus cristatus)
  - makulita trituro (Triturus vulgaris)
  - planda trituro? (Triturus helveticus)
  - alpa trituro (Triturus alpestris)
- familio grandsalamandroj (Cryptobranchidae)
- familio senpulmaj salamandroj, (Plethodontidae), Ili estas surteraj salamandroj sen brankoj, al kiuj apartenas la ruĝa herbeja salamandro en norda Ameriko. ĉina giganta salamandro, tilototritono

retpaĝo


- http://www.amphibienratgeber.de.vu germane
- http://www.das-tierlexikon.de/echte_salamander.htm
- http://www.schwanzlurche.de Kategorio:amfibioj

Frigate navy

Frigate Navy is a term describing a nation state's navy that is made of mostly frigates or destroyers as a major combat force. This navy would thus be lacking large vessels such as cruisers, a significant number of effective submarines, or aircraft carriers, but it would also be more effective and deployable than a navy that just maintains corvettes or gunboats. A frigate navy can be a blue water navy or a brown water navy, depending on how logistics are structured. An excellent example of a strong frigate navy is the Maritime Self-Defense Force of Japan. Other examples: Royal Netherlands Navy

Tanie podogi online casinos online slots Karty grafiki nauka










































:: RELATED NEWS ::
1089
XI amžiaus devintasis dešimtmetis prasidėjo 1081 metais ir baigėsi 1090 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1090
XI amžiaus devintasis dešimtmetis prasidėjo 1081 metais ir baigėsi 1090 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1091
XI amžiaus dešimtasis dešimtmetis prasidėjo 1091 metais ir baigėsi 1100 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1092
XI amžiaus dešimtasis dešimtmetis prasidėjo 1091 metais ir baigėsi 1100 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1093
XI amžiaus dešimtasis dešimtmetis prasidėjo 1091 metais ir baigėsi 1100 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1094
XI amžiaus dešimtasis dešimtmetis prasidėjo 1091 metais ir baigėsi 1100 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1095
XI amžiaus dešimtasis dešimtmetis prasidėjo 1091 metais ir baigėsi 1100 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1096
XI amžiaus dešimtasis dešimtmetis prasidėjo 1091 metais ir baigėsi 1100 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1097
XI amžiaus dešimtasis dešimtmetis prasidėjo 1091 metais ir baigėsi 1100 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
1098
XI amžiaus dešimtasis dešimtmetis prasidėjo 1091 metais ir baigėsi 1100 metais. __NOTOC__ Tūkstantmečiai: 1 tūkstantmetis - 2 tūkstantmetis - 3 tūkstantmetis Amžiai: X amžius
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org