Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Anglosaksa Lingvo

Anglosaksa lingvo

La angla lingvo inter 500-1000, inter la ĝermanaj invadoj en Brition dum la disfalo de la roma imperio kaj la alveno de Vilhelmo la Konkerinto en 1066, estas la epoko de la malnova angla aŭ la anglosaksa lingvo. Ĝi estis antikva ĝermana lingvo, sen la influo de la franca kaj la latina; ĝi estis lingvo kun multaj kazoj. Ĝi estas la lingvo de Beowulf. Ĝia kodo de ISO 639 estas ang. Post la anglosaksa, post 1000, venis la meza angla lingvo.

Specimeno

Patro Nia: :Fæder ure þu þe eart on heofonum, Si þin nama gehalgod. :to becume þin rice, gewurþe ðin willa, on eorðan swa swa on heofonum. :urne gedæghwamlican hlaf syle us todæg, and forgyf us ure gyltas, swa swa we forgyfað urum gyltendum. :and ne gelæd þu us on costnunge, ac alys us of yfele. :soþlice.

Historio

Dum la 5-a jarcento, kiam la Romia Imperio disiĝadis kaj malfortiĝis en Okcidenta Eŭropo, iuj ĝermanoj (praangloj kaj saksoj) forlasis la nunan Nederlandon kaj transiris la maron al la insulo Britio. Plejparte izolita de la ĝermana de la kontinento, la ĝermana de la insulo fariĝis, iom post iom, nova lingvo: la angla. Iuj vortoj el la latina de la mortanta imperio tiam eniris la anglan tiam, ekzemple cheese (fromaĝo, el la latina caseus), wine (vino), street (strato) kaj bishop (episkopo). El tio vi povas scii tion, kion la Romianoj donis al Britio. La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre malmulte de vortoj de la keltoj. Tamen, ja ekzistas vortoj en la angla, kiuj ekzistis en Britio eĉ antaŭ la alveno de keltoj. Unu el tiaj antaŭkeltismoj estas eenie-meenie-minie-mo (nuna prononcita kiel "ini-mini-majni-mo"). Neniu scias de kie ĉi tiu devenas, sed ĝi estas multe pli malnova ol la angla. Eble ĝi unufoje signifis, antaŭ kelkmil jaroj en britia lingvo delonge perdita, "unu-du-tri-kvar". La angloj lernis skribi kaj legi de kristanaj misiistoj el Irlando. Tial ili skribis sian lingvon laŭ la latina alfabeto. Tiel komencis la kapdoloro pri literumado: la sonoj de latina alfabeto kaj la sono de la angla buŝo nur hazarde akordis. Ili aldonis al sia alfabeto la vokal-literon æ (ash) kaj la runajn konsonant-literojn þ (thorn), kaj ð (edh). La lastaj du signifis, siavice, la malvoĉajn kaj voĉajn dentajn frikativojn, kaj malaperus el la alfabeto dum la venonta meza angla periodo. La malnova angla enhavas sonojn kiuj poste malaperis. Ekzemple, ĝi havas sonon literumita kiel "gh". Ĝi estis al la Esperanta "g" kiel "ĥ" estas al "k". Eĉ hodiaŭ, "gh" ankoraŭ strange aperas en anglaj vortoj (ekz, light, rough, through), sed la sono delonge malaperis. La sono literumita kiel "th", sono nekutima inter lingvoj eŭropanaj, ankoraŭ restas en la angla (almenaŭ ekster Brooklyn). En la 9-a jarcento, angla literaturo aperis. La plej fama estis la epopeo Beowulf. En la 10-a jarcento la vikingoj atakis orientan Anglion kaj eĉ transloĝiĝis tien. Ilia influo super la angla vortaro estis granda: vortoj tiel vulgaraj kiel egg (ovo), eye (okulo), take (preni), sky (ĉielo), root (radiko) kaj window (fenestro), devenas de la vikingoj (aŭ la danoj, kiel la angloj nomis ilin). Window devenas de wind-eye ("vent-okulo"). La anglosaksa lingvo inspiris lingviston-verkiston J.R.R. TOLKIEN. ja:古英語 simple:Old English language

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Romio

Geografio > Mediteraneo > Romio < Antikva Epoko < Historio Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
- Romia Regno
- Romia Respubliko
- Romia Imperio
  - Romia Imperio de Okcidento
  - Romia Imperio de Oriento La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina. Laŭ Romia tradicio, la urbon Romo fondis en Latio du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo sur la Monteto Palatino je 21-a de aprilo, -753. Ĉefaj kaj famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba, Trajano Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties skribo, ciferoj, interlingvo, valuto, leĝo, religio, kalendaro, mezuro, vort-provizo, literaturo, arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ en la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj". La prestiĝo de Romio kauzis, ke Rusa imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj Germana imperio regita de "kajsero" (= cezaro) pledis heredon de mezepoka germana Sankta Romia Imperio. Ankaŭ revolucianoj Usonaj kaj Francaj ligis sin al Romia Respubliko

Vidu ankaŭ:


- Senato
- Konsulo
- tribuno
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- sklavoj
- Jaro de la Kvar Imperiestroj ja:ローマ帝国 simple:Roman Empire

Vilhelmo la 1-a (Anglio)

Vilhelmo la 1-a (
- 1027; † 9-a de septembro 1087), konata laŭvice kiel Vilhelmo la Bastardo, Vilhelmo la 2-a de Normandio, Vilhelmo la konkerinto, kaj fine Vilhelmo la 1-a, reĝo de Anglio, estis duko de Normandio kaj reĝo de Anglujo. Li estis neleĝa filo de duko Roberto la 1-a de Normandio kaj Herleva (aŭ Arlette), filino de tanisto kiu nomiĝis Fulbert. Li naskiĝis en Falaise, Normandio, nuntempe parto de Francio. Lia duka kastelo estis konstruita en Caen, kie lia korpo ripozas. Caen] Caen] Kategorio:Anglaj reĝoj ja:ウィリアム1世 (イングランド王) simple:William I of England

1066

Historio > Jarcentoj > 11-a jarcento > 1066 ---- En la jaro 1066 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Anglion konkeras duko Vilhelmo la 2-a de Normandio, Francio, kiu fariĝas Vilhelmo la 1-a de Anglio.
- Kometo Halley vidiĝis. La angloj pripensas ĝin kiel malbona vesigno.

Naskiĝoj


-

Mortoj


- ----
1061 | 1062 | 1063 | 1064 | 1065 | 1066 | 1067 | 1068 | 1069 | 1070 | 1071
10-a jarcento - 11-a jarcento - 12-a jarcento
ko:1066년 simple:1066

Ĝermana lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Ĝermana lingvaro ---- La ĝermana lingvo estas pralingvo de norda Eŭropo, parolita de la ĝermanoj. Ĝi konsistas el tri ĉefaj branĉoj:
- okcidenta ĝermana: afrikansa, angla, frisa, germana, jida, lombarda, nederlanda, skota
- orienta ĝermana (mortinta branĉo): burgunda, gota, vandala
- norda ĝermana (el praskandinavia): dana, sveda, gotlanda; (el Norena:), feroa, islanda, norvega, norna (mortinta) Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pralingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj la ĝermanaj dialektoj ŝanĝiĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la anglan kaj la svedan, inter aliaj. La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio kaj estas parolataj de ĉirkaŭ 650 milionoj kiel unua aŭ dua lingvo. El tiuj, ĉirkaŭ 75% parolas la anglan kaj 25% la germanan. Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: arm (brako), finger (fingro), hand (mano), land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), wind (vento), warm (varmeta), winter (vintro), Bier/beer (biero), butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(viro). La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en greksimila skribo. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento. La norda branĉo devenas de la praskandinavia lingvo. El la modernaj lingvoj, la islanda lingvo estas la plej proksima al la dialektoj de la vikingoj, konataj ankaŭ kiel la Norena. ja:ゲルマン語派 ko:게르만어

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Beowulf

Beowulf estas malnova eposo en anglosaksa lingvo. Kun 3182 linioj ĝi estas la plej granda verko en tiu lingvo. La poemo estas sentitola en la manuskripto, tamen ĝi fariĝis konata kiel Beowulf (la ĉefa figuro de la rakonto) ekde la 19-a jarcento. Ĝi estis skribita ĉirkaŭ la 10-a jarcento aŭ eble pli frue. Kategorio:Mitologio ja:ベオウルフ

Meza angla lingvo

La meza angla lingvo estas la angla lingvo parolata de 1000 ĝis 1500, post la invado de Anglio fare Vilhelmo la Konkerinto en 1066 kaj antaŭ la invento de la presilo. Ĝi estis la lingvo de la kamparano kaj buĉisto, ne la lingvo de la reĝo kaj la kortegano, kiu parolis la francan. Ĝi estas la lingvo de Geoffrey CHAUCER. Ĝia kodo de ISO 639 estas enm. La angla antaŭ 1000 estis la anglosaksa lingvo. Post 1500 estas la epoko de la moderna angla lingvo.

Historio

1000

Syððan wæs geworden þæt he ferde þurh þa ceastre and þæt castel: godes rice prediciende and bodiende. and hi twelfe mid. And sume wif þe wæron gehælede of awyrgdum gastum: and untrumnessum: seo magdalenisce maria ofþære seofan deoflu uteodon: and iohanna chuzan wif herodes gerefan: and susanna and manega oðre þe him of hyra spedum þenedon; - Luko 8.1-3
Kiam la vikingoj venkis Anglion, ili ankaŭ venkis nordan Francion kaj franciĝis (kiel en Anglio ili angliĝis). En 1066, estrita de Vilhelmo la Konkeranto, ĉi tiuj francigitaj vikingoj, la normanoj, atakis, venkis kaj regis Brition (kaj ankoraŭ regis nordan Francion). La lando fariĝis trilingva. La franca fariĝis la lingvo de reĝo kaj sinjoro, la latina la lingvo de pastro kaj profesoro, kaj la angla la lingvo de la popolo. Tio profunde ŝanĝis la anglan. Eĉ nun, post unu mil jaroj, la normana klasosistemo ankoraŭ estas videbla en la angla: la vortoj por vulgaraĵoj devenas de malnova angla: ekzemple, pig (porko), cow (bovino), dog (hundo) kaj house (domo). La vortoj de aĵoj de la riĉulo kaj reganto, devenas el la mezepoka franca: ekzemple, pork (porkviando), beef (bovviando), court (kortego), judge (juĝisto), jury (ĵurio), parliament (parlamento), honor (honoro), courage (kuraĝo), rich (riĉa) kaj study (studo). Eĉ la vorto por la malriĉuloj devenis de la francoj: poor. El la normana epoko devenis la triobla vortaro de la angla. Ekzemple, la angla havas tri vortojn signifantajn "reĝa": kingly de la malnova angla, royal de la franca kaj regal de la latina. Ĉiu portas diversan nuancon. La malnova angla kingly enmensigas fabelan reĝon; la franca royal, la ampleksan paradon de mezepoko kortego; kaj la latina regal, la noblan mienon kaj manieron de reĝo, la reĝo abstrakta. Ŝanĝo pli profunda okazis en la gramatiko. Iom post iom, la riĉularo kaj registaro reangliĝis. Sed la nova angla ne aspektas same kiel la malnova. La malnova angla, same kiel iu ajn bona hindeŭropana lingvo de sia tago, enhavas multe de gramatikaj finaĵoj. Sed en la buŝo de la francalingvano, la finaĵoj estis perditaj kaj forgesitaj, la angla rompita kaj kruda, uzante vortordon anstataŭ la ĝustajn finaĵojn. Lingvo malĝusta, sed ankoraŭ lingvo komprenebla, kaj antaŭ ĉio, lingvo simpligita. Kaj, ĉar la reangliĝanto havis riĉecon, potencon kaj altan rangon, lia angla lingvo ne estis mokita sed anstataŭ fariĝis la angla lingvo. La lingvo ankaŭ simpliĝis ĉar dum la francaj jarcentoj, klerigita klaso mankis al anglalingvanoj, klaso kiu povis bremsi la rapidan, krudan ŝanĝon.

1300

Post la normanigado de la lingvo, la angla preskaŭ fariĝis moderna:
And it is don, aftirward Jesus made iourne bi cites & castelis prechende & euangelisende þe rewme of god, & twelue wiþ hym & summe wymmen þat weren helid of wicke spiritis & sicnesses, marie þat is clepid maudeleyn, of whom seuene deuelis wenten out & Jone þe wif off chusi procuratour of eroude, & susanne & manye oþere þat mynystreden to hym of her facultes - Luko 8.1-3
En la jarcento XIV, la angla finfine fariĝis la lingvo de registaro. Ĉi tiu estas la jarcento de la granda poeto Chaucer.

5-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 4-a jarcento - 5-a jarcento - 6-a jarcento Jaroj:
401402403404405 406407408409410
411412413414415 416417418419420
421422423424425 426427428429430
431432433434435 436437438439440
441442443444445 446447448449450
451452453454455 456457458459460
461462463464465 466467468469470
471472473474475 476477478479480
481482483484485 486487488489490
491492493494495 496497498499500
ja:5世紀 ko:5세기 th:คริสต์ศตวรรษที่ 5

Ĝermanoj

Ĝermanoj estas aro da etnoj loĝantaj en centra orienta kaj norda kaj Eŭropo de almenaŭ 1000 jaroj antaŭ Kristo. El tiu etnaro devenas la nunaj islandanoj, norvegoj, svedoj, danoj, germanoj, angloj, nederlandanoj. La lingvoj parolataj de tiuj popoloj apartenas al la ĝermana lingvaro.

Geografio

sv:Germaner

Historio

Lingvoj

vidu Ĝermana lingvo

Etnoj

Antikve

Listo de la ĝermanaj gentoj (laŭ la nomoj al ili donitaj de la Romianoj)
- Alamanni
- Ambrones
- Ampsivarii
- Angli (Praangloj)
- Angrivarii
- Batavii
- Bavarii (Prabavaroj)
- Bructeri
- Burgundii (Burgundoj)
- Canninefates
- Chamavi
- Chasuarii
- Chauci
- Cherusci
- Chatti
- Cimbri
- Dulgubnii
- Fosi
- Frankoj
- Frisoj
- Geats
- Gepidoj
- Gotoj
- Harii
- Helisii
- Helvetii
- Heruli
- Hermunduri
- Ingvaeones
- Irminones
- Istvaeones
- Jutoj
- Langobardoj
- Lemovii
- Lombardoj
- Lugii
- Manimi
- Markomanoj
- Marobudui
- Mattiaci
- Naharvali
- Nemetes
- Nervii
- Njars
- Quadi
- Rugii
- Saksoj
- Scirii
- Semoni
- Sitones
- Suebi
- Suiones
- Sugambri
- Tencteri
- Teŭtonoj
- Trevi
- Triboci
- Tudri
- Ubii
- Usipetes
- Vandaloj
- Vangiones

Nun

vidu Ĝermanida Grupo

Keltoj

Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Hekateo el Mileto pr. 500 aK, lat. celtae [keltaj] - la sama vorto per aliaj prononcoj donis ankaŭ galloj (= gaŭloj) kaj galatoj, du grandaj triboj Keltaj) estas grupo de hindeŭropaj triboj. Ili vivis jam en la 2-a jarmilo aK en okcidenta Eŭropo.

Historio

La Keltoj migris el la nuntempa germana teritorio al la supra parto de Rejno kaj Marne (8-a jc aK) kaj tie evoluiĝis el unu tribo la Gaŭloj (aŭ Galloj) (7. jc. aK). Ili konkeris en la 5-4-aj jarcentoj aK la nuntempan Francion, Brition kaj nordan Italion, kaj prirabis Romon (387, 390 aK) kaj poste dum jardekoj danĝerigis la urbon. Tiutempe ili ankaŭ invadis Hispanion, kie miksiĝante kun la loka ibera popolo evoluigis la keltiberan popolon. En la 3-a jarcento a.K. ili konkeris areon preter Danubo, poste parton de la Balkana Duoninsulo (Trakio, Makedonio). Eta grupo de keltoj eĉ atingis dum la konkeroj Anatolion kaj tie estigis la ŝtaton Galatia aŭ Galatio. Tie ili konstruis fortikaĵ-urbojn, havis elokvantan manindustrion. (Latene-a kulturo) Ili estis venkitaj fare de la Romia Imperio, la ĝermanoj kaj iom post iom asimiliĝis en la Imperion, perdinte siajn lingvojn kaj tradiciojn. Ili multfoje batalis por la libereco ene de la Romia Imperio, sed senrezulte. La plej grava gvidanto estis Vercingetorix kaj la movado de bagaŭdoj.

Religio

En ilia vivo havis gravan rolon la pastroj: vatoj, kiuj plenumis la oferojn kaj interpretis la naturon, kaj druidoj kiuj instruis kaj juĝis, kaj eposaj poetoj: la bardoj. La druidaro estis estrata de ĉefdruido elektita sekretloke en regiono de la Karnutoj (Karnutio estante rigardata kiel centro de Gaŭlio). Sed oni konsideris Brition kiel centron kaj fonton de klereco pri la druida religio.

Keltidaj popoloj

Nur malmultaj keltoj konservis sian lingvon de la kelta lingvaro: kelkaj irlandanoj, bretonoj, kimroj, skotoj kaj kornvalanoj. Genoj de la kontinentaj keltoj plutroviĝas inter popoloj kiel francoj, hispanoj. La keltoj havis riĉan mitologion, kiu donis la legendojn de Tristan, Gralo, Artus (vidu: Artura ciklo). Vidu ankaŭ: Kelta kulturo - Keltaj nacioj Eksteraj ligoj:
- [http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/m_gall.htm pri keltoj kaj lingvo far Cherpillod (Esperante)]
- [http://www.arbre-celtique.com/approfondissements/druidisme/inventaire-txt/inventaire-txt.php kelta religio priskribita de la antikvaj aŭtoroj, tre riĉa (france)] als:Kelten ja:ケルト人 ms:Celt

Meza angla lingvo

La meza angla lingvo estas la angla lingvo parolata de 1000 ĝis 1500, post la invado de Anglio fare Vilhelmo la Konkerinto en 1066 kaj antaŭ la invento de la presilo. Ĝi estis la lingvo de la kamparano kaj buĉisto, ne la lingvo de la reĝo kaj la kortegano, kiu parolis la francan. Ĝi estas la lingvo de Geoffrey CHAUCER. Ĝia kodo de ISO 639 estas enm. La angla antaŭ 1000 estis la anglosaksa lingvo. Post 1500 estas la epoko de la moderna angla lingvo.

Historio

1000

Syððan wæs geworden þæt he ferde þurh þa ceastre and þæt castel: godes rice prediciende and bodiende. and hi twelfe mid. And sume wif þe wæron gehælede of awyrgdum gastum: and untrumnessum: seo magdalenisce maria ofþære seofan deoflu uteodon: and iohanna chuzan wif herodes gerefan: and susanna and manega oðre þe him of hyra spedum þenedon; - Luko 8.1-3
Kiam la vikingoj venkis Anglion, ili ankaŭ venkis nordan Francion kaj franciĝis (kiel en Anglio ili angliĝis). En 1066, estrita de Vilhelmo la Konkeranto, ĉi tiuj francigitaj vikingoj, la normanoj, atakis, venkis kaj regis Brition (kaj ankoraŭ regis nordan Francion). La lando fariĝis trilingva. La franca fariĝis la lingvo de reĝo kaj sinjoro, la latina la lingvo de pastro kaj profesoro, kaj la angla la lingvo de la popolo. Tio profunde ŝanĝis la anglan. Eĉ nun, post unu mil jaroj, la normana klasosistemo ankoraŭ estas videbla en la angla: la vortoj por vulgaraĵoj devenas de malnova angla: ekzemple, pig (porko), cow (bovino), dog (hundo) kaj house (domo). La vortoj de aĵoj de la riĉulo kaj reganto, devenas el la mezepoka franca: ekzemple, pork (porkviando), beef (bovviando), court (kortego), judge (juĝisto), jury (ĵurio), parliament (parlamento), honor (honoro), courage (kuraĝo), rich (riĉa) kaj study (studo). Eĉ la vorto por la malriĉuloj devenis de la francoj: poor. El la normana epoko devenis la triobla vortaro de la angla. Ekzemple, la angla havas tri vortojn signifantajn "reĝa": kingly de la malnova angla, royal de la franca kaj regal de la latina. Ĉiu portas diversan nuancon. La malnova angla kingly enmensigas fabelan reĝon; la franca royal, la ampleksan paradon de mezepoko kortego; kaj la latina regal, la noblan mienon kaj manieron de reĝo, la reĝo abstrakta. Ŝanĝo pli profunda okazis en la gramatiko. Iom post iom, la riĉularo kaj registaro reangliĝis. Sed la nova angla ne aspektas same kiel la malnova. La malnova angla, same kiel iu ajn bona hindeŭropana lingvo de sia tago, enhavas multe de gramatikaj finaĵoj. Sed en la buŝo de la francalingvano, la finaĵoj estis perditaj kaj forgesitaj, la angla rompita kaj kruda, uzante vortordon anstataŭ la ĝustajn finaĵojn. Lingvo malĝusta, sed ankoraŭ lingvo komprenebla, kaj antaŭ ĉio, lingvo simpligita. Kaj, ĉar la reangliĝanto havis riĉecon, potencon kaj altan rangon, lia angla lingvo ne estis mokita sed anstataŭ fariĝis la angla lingvo. La lingvo ankaŭ simpliĝis ĉar dum la francaj jarcentoj, klerigita klaso mankis al anglalingvanoj, klaso kiu povis bremsi la rapidan, krudan ŝanĝon.

1300

Post la normanigado de la lingvo, la angla preskaŭ fariĝis moderna:
And it is don, aftirward Jesus made iourne bi cites & castelis prechende & euangelisende þe rewme of god, & twelue wiþ hym & summe wymmen þat weren helid of wicke spiritis & sicnesses, marie þat is clepid maudeleyn, of whom seuene deuelis wenten out & Jone þe wif off chusi procuratour of eroude, & susanne & manye oþere þat mynystreden to hym of her facultes - Luko 8.1-3
En la jarcento XIV, la angla finfine fariĝis la lingvo de registaro. Ĉi tiu estas la jarcento de la granda poeto Chaucer.

Epopeo

Epopeo estas longa poemo. Ĝi rakontas per objektiva prezentado (kontraste al la liriko) la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas iel etnon, popolon, civiliz-epokon, el patria, religiamora perspektivo. Etimologie la vorto epopeo devenas el la greka lingvo

Komparu kun:

Poemo ~ eposo ~ sagao ~ legendo

10-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 9-a jarcento - 10-a jarcento - 11-a jarcento Jaroj:
901902903904905 906907908909910
911912913914915 916917918919920
921922923924925 926927928929930
931932933934935 936937938939940
941942943944945 946947948949950
951952953954955 956957958959960
961962963964965 966967968969970
971972973974975 976977978979980
981982983984985 986987988989990
991992993994995 9969979989991000
ja:10世紀 ko:10세기

Vikingoj

Vikingoj aŭ varangoj estas nomo de normanaj komercistoj, setlintoj, kaj famaj piratoj el Skandinavio (Komence la nomo vikingoj uzitis nur por la normanaj estroj.) La vikingoj inter 800 kaj 1050 koloniigis, atakis, komercis ĉe la mar- kaj riverbordoj, insuloj de Eŭropo. Ili eĉ vagadis ĝis la nord-orienta bordo de Nord-Ameriko. Ili nomis sin "norðmaðr" (pl.: "norðmenn") (Nordulo, Norda homo). Kategorio:Etnoj Kategorio:Eŭropo als:Wikinger ja:ヴァイキング ko:바이킹 ms:Viking simple:Vikings zh-min-nan:Viking-lâng

J.R.R. TOLKIEN

John Ronald Reuel TOLKIEN [ĝon roneld ruel toŭkin] (3-a de januaro 18922-a de septembro 1973) estis filologo kaj profesoro de Oxford, kiu verkis romanojn de fantasto. Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de l' Ringoj (The Lord of the Rings) kaj Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagan mondon Mez-Tero. Por sia mondo, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj, ktp, sed kiam Tolkien verkas, ĉio iel ŝajnas pli reala ol nia mondo. Same kiel mitologio, la vero de Tolkien sidas ne en la historiaj supraĵoj de la rakonto, sed en la morala centro, kiu rakontas pri la lukto de bono kontraŭ malbono.

Vivo

Tolkien naskiĝis la 3-an de januaro, 1892 en Sudafriko en la urbo Bloemfontein, kien liaj anglaj gepatroj translokiĝis kelkajn jarojn antaŭe, kaj kie lia patro (Arthur TOLKIEN) estis bankisto. Sed, pro la klimato, lia patrino (Mabel TOLKIEN) kaj pli juna frato Hilary kaj li mem reiris al meza Anglio en 1895 en la urbo Sarehole apud Birmingham. Unu jaron poste, lia patro mortis pro malsano. El la anglaj naturo kaj kamparo dum mallonga sed intensa infanaĝ-feliĉo, juna Tolkien ĉerpis pli da inspiro ol el ajna posta vivero lia. En 1900, Mabel konvertis al katolikismo kaj la cetera familio forlasis ŝin. Sen la mona helpo de la patro aŭ de la cetera familio, Mabel kaj siaj du filoj vivis tre malriĉe, ĝis 1904 kiam ŝi mortis pro diabeto. Post ŝia morto, Tolkien kun sia frato Hilary, estis tiam en la zorgo de katolika pastro, kiu agis kiel bona patro al Tolkien. En la menso de junega Tolkien, lia patrino fariĝis martiro por katolikismo, kaj li ekde tiam restis fervora katoliko (kaj poste estis multe ĉagrenita kiam siaj gefiloj falis el la kredo). Ŝi ankaŭ influis lin legi, desegni, belskribi kaj, plej grave, lerni lingvojn. Ĉe lernejo, li lernis la antikvajn helenajn kaj latinajn librojn kaj la anglosaksan lingvon. Tolkien estis tre talenta lingve kaj li frue memstare lernis aŭ "gustumis" plurajn, interalie la francan (kiun li vere malamis), Esperanton (kiun li lernis 17-jaraĝe, kaj ŝatis), la gotan (kiu senspirigis lin), la italan (kiun li daŭre amontis), la hispanan (kiu neniam ĉesontis ravi lin), la gaelan (kiun li profunde malŝatis), la kimran (kiun li amegis) kaj la finnan (kiu ebriigis lin). Precipe la du lastaj multe influis lin kiel lingvokreanto. Kaptis la atenton de Tolkien ne la strukturo (gramatiko, reguloj, "matematiko", rilatoj al pensado, ktp.) de lingvoj, sed kontraŭe, la estetiko (sonkombinoj, la "melodio" kaj poezieco) de lingvoj. Ekzemple, li trovis la kimran vorton wybren [ŭibren] pli trafa (konvena al ĝia signifo, kiu ĉi-kaze estas "ĉielo") ol la angla sky [skaj]. Iam kiam li estis juna li hazarde malkovris libron de la finna gramatiko, kaj li klarigis sian ĝojiĝon tiel ĉi: "Estis kiel ektrovi kelon plena je tiklaj vinoj, neniam antaŭe gustumitaj. Tio tute ebriigis min." En lia vivo lingvoj rolis samkiel muziko en alies vivoj, kaj samkiel muzikameganto emas krei propran muzikon, li frue ekkreadis siajn proprajn lingvojn. Tio estis procezo kiu pludaŭradis dum lia tuta vivovojo, kaj kiu fakte estis lia kaŭzo ekskribi - li deziris mondon por siaj lingvoj. El liaj lingvoj, la plej konataj estas la Elfaj, antaŭ ĉio la Kvenja (Quenya). Ĝi havas kelkajn trajtojn videblajn ankaŭ en Esperanto (ekzemple, sama distribuo de artikoloj, -(e)nna montras direkton, ktp), sed tamen aspektas pli matura, nature evoluiĝinta lingvo, ĉar celoj liaj tute malsamis al tiuj de Zamenhof: Tolkien intencis kapti la belecon de lingvoj kreskintaj dum senmezuraj eraoj, kaj parto de jena belo estis por li la tielnomataj "nelogikaĵoj". Li ankaŭ verkis alfabetojn por siaj lingvoj: tengvaro (tengwar) kaj runsimilaj cirth. Alia aparta valoro lingva estis por li ĝia emo kreigi mitologion. Li amase legis dum junaĝo, kaj trovis en la mitoj memstaran veron. Li favoris la literaturon nord-eŭropan, speciale la pra-Skandinavian, la pra-Anglan (fama estas lia disertacio pri Beowulf) kaj la Finna naci-epopeon Kalevala. El moderna literatura lin interesis nur grajneto krom sciencfikcio. Lia plej kara amo, tamen, nomiĝis Edith BRATT. Ili konatiĝis en 1908, kiam havis Tolkien 16 jarojn kaj ŝi 19. Post la morto de sia panjo, Tolkien kaj la frato Hilary plurjare loĝis ĉe onklino, sed menciitajare ilia prizorganto Pastro Francis decidis translokigi ilin al s-ino Faulkner en Birminghamo. Tie ankaŭ loĝis sengepatra, malhelhara belulino, kaj post nelonge ŝi kaj Tolkien profunde enamiĝis. Ilian amon, tamen, malkovris severeca Pastro Francis, kaj kiam Tolkien havis 18 jarojn, lin (kune kun sia frato) oni devigis translokiĝi kaj rompi la kontakton kun sia kara. Je sia plenrajtiĝo je 21, li rekontaktis ŝin, kaj sukcesis konvinki ŝin rompi ĵusan fianĉiĝon. Ĵus poste, en 1916 ili geedziĝis. Edith naskis al ŝi kaj Tolkien 4 idojn: John (knabo, 1917), Michael (knabo, 1920), Christopher (knabo, 1924), kaj Priscilla (knabino, 1929). Tolkien ĉeestis Oksfordon (kolegio de Exeter) por studi la anglan lingvon kaj ĝian literaturon. Li diplomiĝis en 1915 kaj en 1916 li edziĝis kaj iris al milito. Li batalis en la Batalo de Somme -- li travivis, sed du el liaj bonaj amikoj mortis. Li malsaniĝis kaj revenis al Anglio. En 1925 li fariĝis profesoro de la anglosaksa en Oksfordo ĉe la kolegio Pembroke kaj poste, 1945-59, profesoro de angla lingvo kaj literaturo ĉe la kolegio Merton en Oksfordo. Li estis unu el la plej bonaj filologoj de sia tempo. Li studis pri la lingvo kaj literaturo de la West Midlands (Okcidentaj Mezlandoj) de Anglio, precipe en Beowulf, Ancrene Wisse kaj Sir Gawain and the Green Knight. Dum siaj lastaj jaroj Tolkien frontis plurajn problemojn (morto de Edith, agacaj admirantoj kiuj daŭre altelefonis kaj leterpetis) kiuj malebligis la finverkadon de Silmariliono, la vera vivoverko lia. Ĝin redaktis kaj eldonis lia filo Christopher tuj post lia morto. Tolkien kuŝas en tombo kune kun sia edzino ĉe Oksfordo.

Verko

Dum la jardekoj kiel profesoro kaj poste, 1925-73, li verkis kaj perfektigis siajn librojn pri Mez-Tero. Li rakontis pri Bilbo Baginzo al siaj infanoj kaj, en 1937, eldonis la rakonton kiel La Hobito. Post tio, li verkis aliajn librojn pri Mez-Tero: La Mastro de l' Ringoj (eldonita en 1954-55) kiel tri libroj pro longeco: La Kunularo de l' Ringo, La Du Turegoj kaj La Reveno de la Reĝo kaj Silmariliono (1973, post lia morto).
  • La Hobito (1937) - la rakonto de Bilbo Baginzo, kiu vojaĝis tra Mez-Tero kun dek du gnomoj kaj la sorĉisto Gandalfo por batali kontraŭ la drako Smaŭgo kaj repreni la trezoron, kiun li ŝtelis de la gnomoj. Dum la vojaĝo, en la profunda interno de monto, Bilbo malkovris ringon...
  • La Mastro de l' Ringoj (1954-55) - Frodo, adoptita filo de Bilbo, heredis la ringon. Per la ringo Frodo povas regi la mondon, sed por savi la mondon, li devas detrui ĝin. Granda lukto inter bono kaj malbono, kiu finis la Trian Epokon de Mez-Tero.
  • Silmariliono (1973) - la antikvaj rakontoj pri la Unua Epoko de Mez-Tero, kiam la Elfoj floris. Tolkien verkis ĝin 1917-73, sed neniam tute finis ĝin. Ĝin redaktis kaj eldonis post lia morto la filo Christopher.
Ĉar la mono por tajpisto mankis al Tolkien, li devis retajpi siajn librojn antaŭ eldono.

Stilo

La stilo de Tolkien ne estas eleganta kaj subtila, sed simpla kaj ĉarma kaj tamen ne-moderna. Li preferas la anglajn vortojn malnovajn (anglosaksidajn) kaj mallongajn, ne la novajn ("eksterlandajn", latinidajn) kaj longajn. Tio donas al liaj skriboj la econ de antikva fabelo.

Tolkien, Lewis kaj kristanismo

C S LEWIS, alia profesoro de literaturo ĉe Oksfordo, kiu ankaŭ inventis kaj skribis pri fantasta mondo (Narnio) estis amiko de Tolkien. Kvankam Lewis tute admiris Tolkien kaj ties verkojn, Tolkien ne admiris la librojn de Lewis pri Narnio. Laŭ Tolkien, la libroj pri Narnio ja estas bonaj, sed ne en la sama klaso kiel la de Mez-Tero. Kaj Lewis kaj Tolkien estis seriozaj kristanoj, kaj ilia kristana mondbildo profunde influis iliajn kreojn -- ambaŭ rakontis pri lukto inter la bono kontraŭ la malbono, kie la malbona estis pli forta (precipe per magio), sed la bono, post longa tempo, finfine venkas pro morala kuraĝo. Pri La Mastro de l' Ringoj, Tolkien diris, ke ĝi "fundamente estas religia kaj katolika". Kvankam la estimo de magio en la libro kaj la konduto de Frodo ja estas kristana, aliflanke neniu preĝas kaj neniu mencias Dion. Inter homoj, kontakto kun la supernatura estas limigitaj plejparte al sorĉistoj. Kaj la leganto ne scias ĉu Gandalf estas sorĉisto, anĝelo aŭ kiu.

Kritikoj pri la verko de Tolkien

Iuj recenzistoj atentigis pri la malegalecaj kaj rasismaj implicoj en la mondo priskribita de Tolkien. La Elfoj, kiuj ajn murdistoj ili estu, ĉiam pravas (kaj belas), ĉar ilia flanko estas la bono; kun orkoj tute ne eblas trakti, ĉar ilia flanko estas malbono (kaj ili terure malbelas) - kvankam estas certaj aludoj, ke ili havas certan socian organizon, sufiĉe altajn teknologiojn, medicinon ktp. Certe, eblas tute diversaj ideologiaj interpretoj de la enhavo de la verko, sed minimume tiu baza aksiomo pri ekzisto de apriore bonaj kaj malbonaj rasoj kultivas en la medio de adorantoj de la verko rasismajn ideojn. Notindas, ke la verkoj de Tolkien estas aparte popularaj en italaj novdekstraj medioj.

Mito kaj metaforo

Laŭ Tolkien, mito subkonscie komunikas verojn profundajn sub la supraĵo de la rakontoj pri la faroj de dioj kaj herooj. Al Tolkien, mito estas multe pli profunde vera ol historio; "mito" estas vorto de laŭdo, ne vorto de moko. Li diris, ke la evangelio, la rakonto pri Jesuo Kristo kiel Dio mortigita, estas mito. Sed ne nur mito, sed ja la vera mito, mito enkarnigita kiel historia realo, la mito kiu klarigas la tutan mondon. Per tiu argumento, Tolkien helpis konverti sian ateistan amikon, CS Lewis, al kristanismo. Spite de tio, Tolkien diris ke liaj romanoj estas tute por amuzo kaj estas sen iu ajn profunda signifo. Ekzemple, la Ringo ne estas metaforo por la atombombo, la milito kontraŭ Saŭrono ne estas subtekste pri la milito kontraŭ Hitlero, ktp. Tamen, Tolkien agnoskis, ke The Shire ("La Provinco" en la esperantigo de William AULD) estu spegulo de lia infanaĝa Anglio, kaj ke kerne, la verko temas pri Morto.

Esperantaj tradukoj

La Mastro de l' Ringoj estas tradukita en Esperanton de William AULD. Ankaŭ ekzistas traduko de la Hobito.

Tekstoj rete troveblaj

Esperantlingvaj:
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/hobbito.html La Hobito (specimeno)]

Eksteraj ligiloj


- [http://sezonoj.itgo.com/Ind-tolk.htm Pli da informo pri Tolkien]
- [http://mikeleon.orcon.net.nz/signo/tolkien.htm Pri la Mastro de la Ringoj kaj kristanismo]
- [http://donh.best.vwh.net/Languages/tolkien1.html A Philologist on Esperanto] (angle) -- ankaŭ [http://www.geocities.com/kalblando/filologo.htm#Esperanto havebla en Esperanto] Kategorio:Fantastaj verkistoj ja:J・R・R・トールキン ko:존 로널드 류엘 톨킨 simple:J. R. R. Tolkien th:เจ. อาร์. อาร์. โทลคีน

圣何塞 (美国加州)

聖荷西市(City of San José),或譯聖何塞、舊譯山河城,是美國加州舊金山灣區的一個城市。位於舊金山灣區南部聖塔克拉拉縣和非正式地理名稱矽谷境內,是在人口上加州的第三大城,僅次於洛杉磯市聖地牙哥市,並且在2005年超越底特律市成為美國的第十大城;聖荷西也是聖塔克拉拉縣的首府。 聖荷西在1777年建立時為西班牙屬墨西哥新加利福尼亞(Nueva California)(後來的上加利福尼亞(Alta California))的第一個城鎮,是一個為了提供附近軍事設施食物而設的農業鎮。在1850年正式立市時也是加州加入美國聯邦後的第一個成立的城市,也是加州的第一個首府。在第二次世界大戰結束後為了安置許多的退伍軍人和他們的家庭,以及應付1950年代1960年代的人口擴張和急速經濟成長,在做為一個農業城鎮150年後,聖荷西漸漸成為舊金山和後來1970年代矽谷的一個住房社區。隨著高科技公司在1980年代1990年代創立於或移入聖荷西,聖荷西也逐漸成為矽谷的商業和研發中心,也開始有了矽谷首都(Capitol of Silicon Valley)這個別名。 另外,跟據2004年美國聯邦調查局(Federal Bureau of Investigation)的統計,聖荷西市保有全美國人口在50,0000人以上的主要大城市中最安全城市的纪錄。這個統計包括謀殺強暴強盜攻擊搶劫、和汽車竊盜等六個項目[http://www.morganquitno.com/cit05pop.htm#500,000+]。

歷史

法律和政府

地理

氣候

經濟

人文

藝術與建築

運動

交通

公用設施

私營的聖荷西自來水公司(San Jose Water Company)提供自來水服務給聖荷西市大部分地區,有些地區則由大橡樹自來水公司(Great Oaks Water Company)提供服務,公營的聖荷西自來水系統(San Jose Municipal Water System)則提供服務給大約10%的用戶。在自來水來源方面,大橡樹自來水公司的水源是井水,另外兩家公司則有多處來源:井水、洛思加圖斯溪(Los Gatos Creek)流域、聖塔克拉拉谷水資源區(Santa Clara Valley Water District)、和舊金山公共事業管理處(San Francisco Public Utilities Commission)的Hetch Hetchy蓄水區。 市政府下的環境服務局(Environmental Services Department)管理垃圾收集、廢水處理、和廢棄物回收這三項服務。許多人歸功聖荷西的64%高垃圾回收率於居民無須仔細分類各種可回收物和比其他城市長的可回收物清單。可回收物清單中包含塑膠種類1至7、噴劑和油漆罐、各式包裝用保麗龍、鋁製家具、金屬小家電、金屬鍋、和乾淨的棉製品、人造纖維、和羊毛製品(如毛毯、衣物、布尿布、抹布、和被單)等。 聖荷西/聖塔克拉拉污水處理廠(San Jose/Santa Clara Water Pollution Control Plant)處理聖荷西市和附近地區約150萬人的污水。它的服務範圍除了聖荷西市外包含了聖塔克拉拉市(Santa Clara)密爾必塔市(Milpitas)坎貝爾市(Campbell)庫比蒂諾市(Cupertino)洛思加圖斯市(Los Gatos)薩拉托加市(Saratoga)、和蒙堤聖利諾市 (Monte Sereno)。大約10%的處理過水由各水公司售出為灌溉用水回收利用。 天然瓦斯電力太平洋瓦電公司(Pacific Gas and Electric, PG&E)提供。電話主要由SBC通訊公司提供。有線電視由Comcast公司提供。

教育

社區

category:美國城市 category:加利福尼亞州

Granada accommodation edinburgh hotel wadysawowo pokoje alojamientos en edimburgo wycieczki szkolne










































:: RELATED NEWS ::
David Alan Mack
David Alan Mack is a writer best known for his Star Trek work. Mack's first professional piece was the fourth season Star Trek: Deep Space Nine episode "Starship Down", cowritten along with John J. Ordover. The pair next wrote a story pitch during the show's seventh season. The pitch became the episode "Its Only a Paper Moon". Though the finished episode had little resemblence to the pitch, the pair are credited

Flight control system
A flight control system consists of the flight control surfaces, the respective cockpit controls, connecting linkage, and necessary operating mechanisms to control aircraft in flight. The fundamentals of aircraft controls have been explained in aeronautics. Discussion here centers on the underlying mechanisms of the flight controls. Generally the cockpit controls are arranged like this:
- control yoke for roll which moves the ailerons
- control column for pitch which moves the class I railroad, was formed by more than 200 railroad mergers between 1838 and 1982. It had headquarters in Roanoke, Virginia for most of its 150 year existence. The company was famous for manufacturing steam locomotives in-house at the Roanoke shops as well as their own
Kirk (television series)
Kirk is a television show which aired for 13 seasons on the WB between August 1990 and November 2003. The show revolved around Kirk Hartman, played by Kirk Cameron, an aspiring illustrator and recent college graduate living in Greenwich Village. After his aunt decides to move to Florida to get married, Kirk is left in charge of his younger brothers and sisters. It is often referred to as the greatest show that mankind has ever produced. The show ended early when the leading actor was kill
Northern Pacific Railway Company
The Northern Pacific Railway was a railway that operated in the north-central region of the United States. The railroad served a large area, including extensive trackage in the states of Idaho, Minnesota, Montana, North Dakota,
Heinz Company
H. J. Heinz Company , commonly known as just Heinz, famous for both its "57 Varieties" slogan and its commercial jingle "Beanz Meanz Heinz", was founded in 1869 by Henry John Heinz in Sharpsburg, Pennsylvania, United States. Heinz, then 25 years old, began by delivering processed condiments to local grocers by horse-drawn wagon. The compa

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org