:: wikimiki.org ::
| Apartismo |
ApartismoLa apartismo (afrikanse apartheid [aPARThejd]) estis politika sistemo en Sud-Afriko en kiu oni selektis (apartigis) homojn laŭ raso kaj donis al ili malegalajn privilegion. La sistemo estis forigita en 1994.
Sud-Afriko estas lando kie nigruloj estas 80 elcentoj de la loĝantaro, dum la resto de la Sudafrikanoj estas blankuloj, hindoj aŭ miksrasuloj. La politika potenco tradicie estis en la manoj de la blanka minoritato, kiu ekzistas de post kiam la unuaj nederlandaj koloniistoj alvenis al Sud-Afriko en 1652.
Dum la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj de la dudeka jarcento, la registaro eldonis serion da leĝoj, kiuj apartigis la loĝantaron laŭ raso kaj en la praktiko grave diskriminaciis kontraŭ la nigra plejmulto. La apartismaj leĝoj interalie malpermesis al homoj de malsamaj rasoj geedziĝi kaj eĉ seksumi, malpermesis al la nigruloj voĉdoni, kaj devigis al homoj de apartaj rasoj vivi en apartaj regionoj. Dum la epoko de apartismo, nigruloj kaj blankuloj ne povis uzi la samajn busojn, trajnojn, malsanulejojn, lernejojn, aŭ publikajn necesejojn. La hindoj kaj la miksrasuloj estis ie en la mezo inter la du grupoj.
Simila situacio ekzistis ĝis 1980 en najbara Zimbabvo.
La praktika rezulto de apartismo estis tio, ke dum la blanka minoritato ĝuis vivstilon kompareblan kun tiu de okcidentanoj, la nigruloj vivis en kondiĉoj de granda malriĉeco kaj malevoluo.
La ideologia pravigo de apartismo estis la kredo ke la nigruloj ne estis same kapablaj aŭ evoluintaj kiel la blankuloj, kaj la kredo ke la blankuloj devus forfuĝi el Sud-Afriko se la nigruloj povus regi.
Apartismo estis forte kundamnita de la UN kaj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, kaj Sudafriko estis bojkotita de multaj landoj. Tamen Usono kelkfoje subtenis Sud-Afrikon en ĝia lukto kontraŭ movadoj de nacia liberiĝo en najbaraj landoj, kiel Mozambiko. Cetere ĉiam troviĝis landoj kiuj pretis komerci armilojn kun la apartisma registaro.
La nigruloj de Sud-Afriko akre batalis kontraŭ apartismo, gvidataj de figuroj kiel Nelson MANDELA kaj Steve BIKO, kaj kiel konsekvenco de iliaj luktoj kaj de internacia premo, Sudafriko rezignis pri apartismo en 1994.
Kategorio:Sud-Afriko
Kategorio:Politiko
ja:アパルトヘイト
ms:Apartheid
simple:Apartheid
Afrikansa lingvoLa afrikansa estas okcidentĝermana lingvo parolata de granda parto el la eŭropdevena kaj miksdevena partoj de la loĝantaro de Sud-Afriko. Ĝi estas proksime parenca al la nederlanda lingvo.
Specimeno
Patro nia:
Onse Vader wat in die hemel is,
laat U naam geheilig word,
laat U koningkryk kom,
laat U wil geskiet, op aarde,
so ook in die hemel.
Gee ons vandag ons daaglikse brood,
en vergeef ons ons skulde
soos ons ook ons skuldenaars vergewe.
En lei ons nie in versoeking nie,
maar verlos ons van die bose.
Want aan U behoort die krag
en die heerlikheid tot in ewigheid.
Amen.
Ekzistas [http://af.wikipedia.org afrikanslingva vikipedio].
Kategorio:Malaltgermana lingvaro
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
Kategorio:Sud-Afriko
ja:アフリカーンス語
ms:Bahasa Afrikaans
simple:Afrikaans
PolitikoPolitiko estas scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato.
La scienco kiu studas la politikon estas la politika scienco.
Regadaj Teorioj
- Anarkiismo
- Anarki-Kapitalismo
- Demokratio
- Faŝismo
- Kapitalismo
- Komunismo
- Liberalismo
- Libertarianismo
- Marksismo (teorioj de Karl MARX)
- Monarĥismo (ĉu Monokratio estas vera vorto?) > Vidu: Monarkio
- Naciismo
- Oligarĥismo (ismo pri oligarkioj)
- Respublikismo
- Socia movado
- Socialismo
- Demokrata Socialismo
- Trockismo
- Vivantismo
- ktp
Literaturo:Vindiciae contra tyrannos
Politikaj aktivuloj, pensistoj kaj teoriistoj
krom tiuj jam trovotaj sub la ĉisupraj ismoj
- Michel AFLAK
- Louis DE BONALD
- Mohandas «Mahatma» GANDHI
- Makiavelo
Politikaj organizaĵoj
:Unuiĝintaj Nacioj
:aliaj diversaj internaciaj Politikaj institucioj
Politikaj distriktoj
:Gerrymander ?????
Rilataj temoj
:Juro, Administracio, Leĝo, Senperforto, Voĉdonado, Ne-Registaraj Organizoj, nepotismo
Fontoj
- Deklingva Manlibro pri Politiko eldonita de la Flandra Esperanto-Ligo
Politikaj partioj
:Politikaj partioj
Politikistoj
:Tomáš Garrigue MASARYK - Jan MASARYK
:Binyamin NETANYAHU
:Ralph NADER
Vidu ankaŭ
- Spionorganizaĵoj
- Rasismo
- pensfabriko
!
ja:政治
ko:정치
ms:Politik
simple:Politics
th:การเมือง
HomoBiologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio
----
right
Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).
La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.
La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:
Homo, kiel viva estaĵo
Homa Korpo - Sano - Nutrado - Loĝado - Vesto - Homaj malsanoj - Homa anatomio
Homo, kiel racia estaĵo
Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado
Homo, kiel socia estaĵo
Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo
La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ホモ・サピエンス
ko:인간
simple:Human
1994Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1994
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1994 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Belarusio: A. Lukaŝenko elektatas prezidento.
- Belgio adoptas novan konstitucion.
- Nord-Irlando: Interkonsento pri civilmilita fajrĉeso estas interkonsentita.
- Rusio: Jelcin sendas armeon al ribela landeto Ĉeĉenio.
- Palaŭo sendependiĝas de Usono kaj membriĝas je UNO.
- UNO: La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝas pro mandatfino.
- Palestino:
- Israelo parte redonas teritorietojn al Palestina Aŭtonomio.
- La Nobelan Pacpremion ricevas Yitzhak Rabin, Ŝimon Peres kaj Yasser ARAFAT.
- Japanio: LDP regajnas la potencon.
- Oktobro: Venuso: Magellan faladas traatmosferen kaj forbrulas.
- Je 16-22 julio: Jupitero: Grundenkolizias kometo Shoemaker-Levy 9.
- Ruando: eko de civilmilito.
- Kongolon alvenas rifuĝintoj el Ruando, kaŭzante ekonomian kaozon.
- Taĝikio: E. Raĥmonov elektatas prezidento.
- Suda Koreio: La 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Estis starigita la Amerika Komisiono de UEA.
- Estis starigita la Azia Komisiono de UEA.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- Ferenc TEREMI
- Vuk ECHTNER
- 31-a de januaro: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 31-a de januaro: Francio: Pierre BOULLE
- februaro: Bill KEABLE
- 9-a de marto: Usono: Charles BUKOWSKI
- 28-a de marto : Eugène IONESCO
- 7-a de aprilo: Germanio: Golo MANN
- 24-a de septembro: Svislando: Otto F. WALTER
- 30-a de septembro : Rita AAGAARD
- 3-a de oktobro : Heinz RÜHMANN
- 21-a de oktobro: Usono: Burt LANCASTER
Taga evento
Novembro 1994
- 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
- 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
- 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
- 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
- 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
- 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
- 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
- Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
- 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
- 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
- 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
- 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
- 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
- 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
- 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apar
- tenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
- 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. D La rusa politikisto Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume Jelcin elŝanĝas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusa-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
- 26a. Jirinovski, rusa dekstrema radikalulo, oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinski.
- 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
- 29a. Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu kaŭkaza respubliko. La ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.
- MONA TO - januaro 1995
- Decembro 1994 Ia mondo en decembro 1994
- 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. D Grozny, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu proklamis sin sendependa de Rusio, estas ekbombata de la rusa armeo. La ĉeĉenoj persiste defendas sin.
- 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
- 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
- 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
- 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
- 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
- 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
- 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
- 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). 15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
- 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
- 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
- 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
- 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
- 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
- 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, sub
- premo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
- 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
- 27a. Jelcin pravigas la perarmean intervenon en Ĉeĉenio, kiu daŭras la tutan monaton, per konstituciaj argumentoj. Malgraŭ haj promesoj ne plu bombi la ĉefurbon Grozny, la atakoj pludaŭras kaj mortigas centojn da Ioĝantoj.
- 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
- 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR.
----
1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1994
ja:1994年
ko:1994년
simple:1994
th:พ.ศ. 2537
zh-min-nan:1994 nî
HindoHindo estas civitano de Hindio.
Kategorio:Etnoj
PotencoEriko FROMM (Erich FROMM) en sia verko Havi aŭ Esti skribis ke "potenco estas vasta termino kun du tute malsamaj signifoj: ĝi povas esti aŭ 'racia' aŭ 'malracia' potenco. Racia potenco estas bazita sur kompetenteco, ĝi helpas tiun, kiu klinas sin sur ĝin, kreski. Malracia potenco estas bazita sur forto kaj servas por ekspluati personojn submetitajn sub ĝin."
La esenca punkto estas esprimita per la diferenco inter havi potencon kaj esti potenco. Esti potenco signifas ke iu persono estas ĝenerale rekonata kiel kompetenta por iu tasko, kaj tiu rekono baziĝas sur ŝiaj aŭ liaj individuaj spertoj kaj scioj. Alivorte, ĝi estas socie rekonata eksperteco. Tute male, posedo de potenco estas socia rilato bazita sur statuso kaj potenco ĉerpata el hierarkia pozicio, ne el individua povo. Evidente tio ne signifas ke kompetenteco ne estas elemento por gajni hierarkian pozicion; tio signifas simple ke la reala aŭ atribuata komenca kompetenteco estas transigita al la titolo aŭ pozicio de la aŭtoritato (potenculo) kaj tiel iĝas sendependa de invividuoj, t.e. instituciigita.
Ĉi tiu diferenco estas grava, ĉar la maniero, laŭ kiu homoj kondutas sin, estas pli produkto de institucioj en kiuj ni edukiĝas, ol de iu interna naturo. Alivorte, sociaj rilatoj difinas individuojn envolvitajn en ilin. Tio signifas ke diversaj grupoj, kiujn kreas individuoj, havas trajtojn, kondutojn kaj rezultojn, kiuj ne povas esti komprenitaj per reduktado al individuoj en ili. Tio estas ke grupoj konsistas ne nur el individuoj, sed ankaŭ el rilatoj inter individuoj kaj ke tiuj ĉi rilatoj afektos siajn objektojn. Ekzemple, estas evidente ke "praktikado de potenco de iuj malpotencigas aliajn" kaj tiel per "kombinaĵo de fizika timigado, ekonomia dominado kaj dependeco, kaj fiziologiaj limoj sociaj instutucioj kaj praktikoj afektas la manieron kiel ĉiu vidas la mondon kaj sian lokon en ĝi." (laŭ la verko Liberaj virinoj de Hispanio de Marta Akelsberg [Martha A. Ackelsberg]).
Aŭtoritataj sociaj rilatoj signifas dividon de socio en tiujn (kelkajn), kiuj donas ordonojn, kaj tiujn (multajn), kiuj tiujn ordonojn akceptas, tiel malriĉigante la envolvitajn individuojn (mense, emocie kaj fizike) kaj socion kiel tuton. Homaj rilatoj, en ĉiuj partoj de vivo, estas markitaj de potenco, kaj ne de libereco. Kaj ĉar libereco povas esti kreita nur de libereco, aŭtoritataj sociaj rilatoj (kaj la obeado, kiun ili postulas) nek povas eduki nek edukas personon en libereco - nur partopreno (mem-regado) en ĉiuj kampoj de vivo povas efektivigi tion.
NederlandoGeografio > Eŭropo > Nederlando
----
__TOC__
Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.
Ŝtatorganizo
Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningen (Groningen)
- Friesland/Fryslân (Frisio) (Leeuwarden)
- Drenthe (Assen)
- Overijssel (Zwolle)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhem)
- Utrecht (Utrecht)
- Noord-Holland (Nord-Holando) (Haarlem)
- Zuid-Holland (Sud-Holando) (Hago)
- Zeeland (Zelando) (Middelburg)
- Noord-Brabant (Nord-Brabanto) ('s-Hertogenbosch)
- Limburg (Maastricht)
Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 483, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando.
Krome la lando estas dividita en 37 akvoadministracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.
Historio
Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando
La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.
Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a.
Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina.
Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio.
Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n.
Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.
Politiko
Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn)
Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo
Kulturo
Ĥabrohaŭso
Nederlandaj Esperantistoj
- Nederlandaj esperantistoj
- Nederlando:Esperanto-movado
Mapo
http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Netherlands_map_large.png
[[got:
1652Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1652
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1652 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 6-a de aprilo : Jan van RIEBEECK fondis Kaburbon
Naskiĝoj
Mortoj
----
1647 | 1648 | 1649 | 1650 | 1651 | 1652 | 1653 | 1654 | 1655 | 1656 | 1657
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1652년
RegistaroRegistaro estas organizo. kiu havas eblecon krei kaj altrudi leĝojn en difinita teritorio. Registaro povas regi grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto).
Vidu ankaŭ:
- Formoj de registaro
- Monarkio
- Demokratio
- Respubliko
- Politika scienco
- Anarĥio
- Teoriaj:
- Monda registaro
ja:政府
ko:정부
ms:Kerajaan
simple:Government
th:รัฐบาล
LeĝoLeĝo estas speciala formo de regulo.
Ĝi havas precipe du subsignifojn:
- Leĝo en jura aŭ socia senco estas regulo donita de homa aŭtoritato (reganto, parlamento, eklezio ktp.).
- Leĝo en scienco, precipe en fiziko, estas regulo ekzistanta sen homa influo kaj trovita per empiriaj observoj kaj/aŭ logika dedukto.
simple:Law
Trajno
Trajno (foje nomata vagonaro) estas vico da similaj veturiloj, interligitaj kaj sekvantaj komunan vojon.
La termino estas ofte uzata pri fervojo, ĉar pro la fervojaj trakoj eĉ longaj trajnoj povas facile sekvi unu vojon. Fervoja trajno povas konsisti el lokomotivo(j) kaj vagonoj, sed ankaŭ el trakciaj vagonoj.
Oni nomas trajno ankaŭ specialan, regule okazantan fervojan trafikon inter du lokoj; tiusence en kelkaj landoj trajnoj povas havi nomojn, kiuj ne rilatas al iuj fizikaj veturiloj.
En kamiona trafiko oni ofte nomas trajno kombinaĵon el kamiono kaj remorko (postveturilo). En multaj landoj tia trajno estas la maksimumo leĝe permesata. En kelkaj landoj (precipe grandaj, sen bona fervoja sistemo) ekzistas ankaŭ kamionaj trajnoj kun du rimorkoj.
En ŝipveturado trajno normale konsistas el trenŝipo kaj aro da senmotoraj barĝoj. Tia ŝiptrajno estas malfacile stirebla, ĉar la barĝoj emas disiri ĉiudirekten, kiam la trenŝipo haltas. Sur rivero ŝiptrajno povas halti nur, kiam la trenŝipo iras supren.
Vidu ankaŭ:
- dentrada trajno
- drezino
- maglevo
- ŝinkanseno
- transsiberia fervojo
Kategorio:Transportaj rimedoj
ms:Keretapi
ja:列車
LernejoLernejo estas loko por lernado. Oni distingas laŭ aĝo de la lernantoj, la lerna celo diversajn lernejajn tipojn. Oni povas grupigi la diversajn tipojn al tri ĉefaj grupoj:
- bazlernejo (elementa lernejo)
- mezlernejo (mezgrada lernejo) aŭ duagrada lernejo: fakmezlernejo, gimnazio
- faklernejo
- altlernejo (supera lernejo, studejo): Universitato, Altlernejo, Politeknikumo, faka altlernejo
Oni povas viziti ankaŭ teĥnikan, komercan, politeĥnikan kursojn en mez- aŭ altlernejoj. Oni povas studi en dumtaga, vespera, aŭ perkoresponda kurso.
Specialaj lernejoj estas la religiaj lernejoj, kie oni instruas ankaŭ la sanktajn tekstojn, religiajn morojn, instruojn (vidu koranlernejo). Laŭ moderna kompreno la ŝtataj lernejoj estu religie kaj politike neŭtralaj.
Oni povas lerni en privataj, fondaĵaj lernejoj sur diversaj principoj, lernometodoj, ekz:
Personon, kiu lernas sen lernejo kaj instruisto, oni nomas aŭtodidakto.
ja:学校
ko:학교
ms:Sekolah
simple:School
NecesejoLa necesejo ankaŭ klozeto aŭ internacie WC (mallonge por la angla water closet) estas loko por feki, urini, sed oni nomas en malpli vasta senco necesejo la aparaton, kiu akceptas la homajn sekreciaĵojn. La plej simplan necesejon oni nomas latrino (en barakaro, kamphotelo, kie ne ekzistas kanala akvo). Neformale oni povas nomi ĝin ankaŭ neprejo aŭ, ŝerce, neĉesejo.
Tipoj
urini
Harper kaj Halestrap dividas la necesejajn ilojn en Lifting the Lid: An ecological approach to toilet systems :
# la plej disvastiĝinta ilo el standarda porcelana pelvo kun kanalizacio (kanaletaro (PIV)) (vidu foton)
# necesejo kun forsorba fosaĵo
# necesejo kun antisepsa ujo
# necesejo kun antisepsa ujo kaj akvopuriga bedo por likva homfeka sterko (fekalio)
# necesejo kun kompoŝtigo de solidaĵoj kaj divido je urino.
# vera kompoŝtiga klozeto
# kuva klozeto
# vica (aŭ plumpa) klozeto
Oni povas plu distingi laŭ la porcelanaj normaj pelvoj:
# glitlava pelvo (necesejo), kie la fekaĵo falas direkte en la kanalizacion, ĉar sub la sidloko troviĝas dekliva parto kaj la fekaĵo glitas en la akvon. Tiam apenaŭ estiĝas malbonodoro.
# ŝtupa pelvo (necesejo), kie la fekaĵo falas sur platan parton sub la sidloko. La fekaĵo malaperas en la kanalo nurt post neceseja lavo, kio havas la avantaĝojn, ke la pugoj de la sidanto ne ŝpruciĝas per akvo (ĉe glitlava pelvo fekaĵo kelfoje falas kaj ne glitas en la akvon) kaj oni povas ekzameni la fekaĵon (koloro, vermetoj, konsisto) eĉ preni ekzemplon el ĝi, se necesas por medicinaj ekzamenoj. La malavantaĝo de tiu tipo estas – krom la malbonodoro -, ke la fekaĵo malpurigas ofte forte la ŝtupan parton kaj tiel necesas uzi la necesejan broson.
# staranta pelvo
En la veturiloj ekzistas la sekvaj tipoj:
# "malfermita konstrutipo" kun malplenigo eksteren (ĉe fervojo iam la plej ofta metodo). Ties avantaĝoj estas la facila konstruo, la daŭra aplikeco; la malavantaĝoj estas la purigaj kaj mediaj problemoj, pro kiuj oni evitas ties enkonstruojn nuntempe ĉe la riĉaj landoj.
# "fermita konstrutipo" kun poluakvujo, kiun oni malplenigas normalokaze ĉiujn 1-2 tagojn en la poluakvon.
# kemia traktado de la poluakvo. La avantaĝo etas, ke la poluakvo pli malofte devas malpleniĝi; malavantaĝo estas la eblaj mediodamaĝaj kemiaĵoj.
# Biologia procezado de la poluakvo. Tiam la mikroorganismoj transformas la poluakvon tiel, ke la akvoparto uzeblas denove kiel uzakvo. Biologiaj necesejoj ebligas tre longan malplenigan ciklon. Malavantaĝo estas, ke la sistemo povas kolapsi, se ekzemple oni purigas la necesejan konkon per nekonvenaj kemiaĵoj.
La fermitaj konstrutipoj (kun aŭ sen manipulo de la poluakvo) estas malplenigataj hodiaŭ preskaŭ senescepte per vakuo.
Sciindaĵoj
Oni distingas la publikajn necesejojn laŭ sekso (+handikapuloj) per piktogramoj, kie bildeto montras la viran kaj virinan figuron. Se oni ne distingas la necesejon laŭ sekso, oni parolas pri unuseksa necesejo, kiam ĝin povas uzi iu ajn (ekz. ĉe fervojo). La piktogramoj anstataŭis la iam uzatajn inicialojn de la vortoj "virino/viro" aŭ "sinjorino/sinjoro", kiuj kaŭzis embarason ĉe lingvaj problemoj. Tamen piktogramoj ne estas senproblemaj en islamaj landoj, ĉar ili striktasence estas bildoj de homoj, kiujn la Korano malpermesas.
Ofte-malofte troviĝas apud la klozeto ankoraŭ bideo, ĉe kiu oni povas lavi anuson kaj seksorganojn.
Ĉe publikaj necesejoj oni ofte devas pagi por la uzo.
Ne ĉiu lando posedas bone elkonstruitan kanalizacion, pro tio en multaj (sudeŭropaj) landoj malproponatas sublavi necesejan paperon; por tio uzatas ofte "paperkorbo" en man-proksimo. Parte oni ne uzas paperon, sed akvon per hoso.
Homoj, kiuj suferas je fobio latine nomata „Paruresis”, havas timon por urini en publika necesejo.
La Monda Neceseja Tago estas la 19-a de novembro.
Historio
La Malnova Testamento (5-a libro de Moseo, Readmono) ordenis la judajn batalantojn, ke ili fosu trueton – kiam necesas – apud la tendo kaj feku en ĝin kaj poste kovru ĝin. "Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon..." (Read. 23,13)
La bone elkonstruitaj necesejoj ekzistis jam ĉ. 2800 a. K. en Mezopotamio. Oni trovis necesejon en la Knososa palaco de Kreto. Tiuj necesejoj estis la tn. faletaj necesejoj, kiam la fekaĵo liberfalas suben. En la antikva epoko la viroj kaj virinoj komune uzis la necesejojn kaj ne ekzistis niĉoj aŭ aliaj intimaj dividaĵoj. La publikaj necesejoj havis ofte U-formon kaj sidejojn por ĉ. 12 homoj.
En la urboj de antikva epoko, la defluejoj buŝiĝis en grandaj defluaj kanaloj, en la t.n kloakoj. La plej konata estis la Cloaca maxima en Romo. Cezaro Vespasiano unuafoje en la historio impostigis la publikajn necesejojn; tial lia nomo estas konservita en la franca vorto vespasienne (= publika pisejo). En la Romia Imperio ofte traflua akvo purigis la necesejojn.
Dum la plimultiĝo de la homoj, kresko de la popoldenso en la urboj necesigis regulojn. Oni jam punis en la 14-a jarcento en Munkeno tiujn, kiuj fekis sur la straton kaj ne liveris la fekaĵon en la riveron. En 1539 aperis en Parizo ordono, laŭ kiu ĉiu homo respondecas pri la propra fekaĵo kaj kiu samtempe devigis konstrui forsorbajn elfosaĵojn (digesta fosaĵo).
En la mezepoko ekzistis la necesejoj en formo de niĉoj kaj orieloj. Ofte ili malfermiĝis al la ekstero (fortikaĵoj).
Famas la necesejo de Martin LUTHER, kiu suferis je forta konstipo. Tiu necesejo troviĝis en la Wittenberg-a ĝardeno, kie li pasigis multan tempon kaj tiel havis tempon pripensi gravajn aferojn.
Ludoviko la 14-a ofte uzis laksigaĵojn kaj tiel ĝi ofte regis sur neceseja trono kaj devigis ankaŭ aliajn sidi sur simila seĝo por ne perdi tempon dum la kunsido.
En 1775 la angla inventinto Alexander CUMMINGS ricevis patenton por sia akvotralava klozeto. Sed la vera elpensinto de akva klozeto estis Sir John HARINGTON (baptofilo de Elizabeta la 1-a), tamen venis lia malkovro el 1596 al forgesiteco.
En Germanio la unu klozeto kun akvotralavo instaliĝis en 1860 en Kastelo Ehrenburg en Coburg. Tiu aparato estis importita tiam el Britio pro la ofta vizito de reĝino Victoria.
La unua seksa divido de la publikaj necesejoj okazis en 1739 en Parizo, ĉe drinkejo.
Komence de la 21-a jarcento oni jam trovas necesejojn kun kubutejo, varmigita sidloko, fekaĵ-analiziloj.
En multaj hejmoj, la necesejo estas kunigita kun la banĉambro.
Vidu ankaŭ
- 00
- Urino
- Bideo
- Seĝo (medicino)
- Fekaĵo
- Neceseja papero
- Tualeto
Literaturo
Germane
- Anton Schlicksbier, Winfried Helm, Enrico Santifaller: Stille Örtchen der Oberpfalz, Büro Wilhelm, ISBN 3-936721-03-3
- Holger Dosch: Stätten der Welt, Bodensatz, ISBN 3-00-012323-7
- Mila Schrader: Plumpsklo, Abort, Stilles Örtchen, Edition Anderweit, ISBN 3-931824-25-X
- Jacob Blume: Von Donnerbalken und innerer Einkehr, Die Werkstatt, ISBN 3-89533-367-0
- Das Scheißbuch, Grüne Kraft, ISBN 3-925817-23-9
angle
- George Monbiot, Peter Harper, Louise Halestrap: Lifting the Lid: An ecological approach to toilet systems, Centre for Alternative Technology, ISBN 1-898049-79-3
Kategorio:Inventaĵoj kaj malkovroj
ja:便所
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Nelson MANDELA
Nelson MANDELA (18-a de julio de 1918 en Qunu, Transkei, Sud-Afriko; vere Rolihlahla Dalibhunga Mandela) estas iama prezidento de la Sudafrika Respubliko kaj iama gvidanta kontraŭ-apartisma batalanto. Li estas tiel grava persono por la nigraj egalrajtigaj movadoj en Sud-Afriko kiel Martin Luther KING kaj Bob MARLEY en Usono.
Li pasigis sian infanecon ĉe la tribo Thembu, studis jursciencon, estis advokato kaj pasigis multajn jarojn en prizono pro politika agado.
Infanaĝo, juneco
Rolihlahla Dalibhunga Mandela naskiĝis en 1918 en Qunu proksime al Umtata en Transkei. Lia patro – kiu perdis en 1919 plimulton de sia posedaĵo (bovojn kaj agron) pro juĝa proceso- estis konsildonanto kaj kanceliero de la tribestroj de Thembu. Mandela estis la unua en la familio, kiu vizitis lernejon sepjaraĝe. Tie li ricevis la anglan nomon Nelson far la metodistaj instruistoj. Lia patro mortis en 1927 kaj Nelson vizitis poste proksiman misian lernejon. Pleniginte la 16-jaran aĝon, li estis rite plenkreskigite laŭ tradicioj de sia popolo (ksooj). Poste li vizitis la "Clarkebury Boarding Institute" kaj ekkonis la okcidentan kulturon. Li finlernas post du jaroj anstataŭ la kutima tri jaroj.
Kun 19 jaroj li translokiĝis al Fort Beaufort kaj tie vizitis Wesleyan College, kie studis multaj anoj de la Thembu-a reĝa parencaro. Tie ekxsatis li ka bokson kaj kuron. Li studis poste en la Fort-Hare-Universitato, kie li renkontis Oliver Tambo-n, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la apartejdo.
Fine de la unua studjaro, li partoprenis en de studenta asocio kontraŭ la politiko de la universitato kaj tiel li estis forigita. Li iris al Johannesburg, kie li en la Universitato de Sud-Afriko (UNISA) finstudis per telestudado. Poste li ekstudis juron en la Universitato Witwatersrand.
Politika aktivado
Li jam kiel juro-stidento partoprenis en la laboro de la politika opozicio kontraŭ la blanka minoritata reĝimo por la politika, sociala kaj ekonomia rajtoj de la nigra plimulto. Li enpaŝis en 1942 ANC (Afrika Nacia Kongreso) kaj fonis tie post du jaroj kun Walter SISULU, Oliver TAMBO kaj aliaj la junularan organizaĵon de ANC.
Post balota venko de la "Afrikander"-dominita Nacia Partio en 1948 kaj la posta politiko de rasoapartigo (apartejdo), Mandela estis la gvidanto de la kontraŭrezista kampanjo de ANC de 1952 kaj ĉe la popola kongreso (Congress of the People) de 1955, kiu akceptis la liberec-ĉarton, postan bazon de la kontraŭ-apartejda movado.
En 1956 estis akuzita Mandela kun 155 aliaj aktivisstoj pro ŝtatperfido. La mamut-proceso daŭris ĝis 1961 kaj finiĝis per liberiĝo de ĉiu akuzita.
Origine Mandela estis konata reprezentanto de la senperforto, sed post kiam en marto de 1960 en Sharpeville oni pafis la senarmilajn demonstrantojn kaj sekve ANC kaj aliaj kontraŭ-apartejdaj grupoj estis malpermesitaj; Mandela kaj liaj kunbatalantoj akceptis la neceson perforta batalo kontraŭ la apartejdo.
En 1961, li iĝis gvidanto de la armita alo de ANC, de Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la Nacio"). En aŭgusto de 1962 li estis arestita kaj juĝita je 5-jara prizono pro neleĝa eksterlandaj vojaĝoj kaj striko-instigo. Junie de 1964 li estis denove juĝita, tiufoje je ĝismorta prizono pro planita armita ribelo. La mallibereja puno estis plenumita sur la prizona insulo "Robben Island", kiu situas en la Atlantika oceano antaŭ Kapurbo.
Mandela rifuzis en februaro de 1985 la proponon de liberiĝo, kunligita pri rezigno je la armita batalo. Li restis en la prizono ĝis februaro de 1990, kiam forta kampanjo de ANC kaj internacia premo rezultigis la liberiĝon de Mandela la 11-an de februaro. La ŝtatsprezidento F.W. de Klerk ebligis la liberiĝon kaj samtempe ordenis la forigi la malpermeson de ANC. Mandela kaj de Klerk ricevis komune en 1993 la pacpremion de Nobel.
En 1994 venkis ANC la unuan demokratian baloton kaj la 9-an de majo Nelson Mandela elektiĝis far la nova parlamento la unua nigra prezidento de Sud-Afriko.
Kiel ŝtatestro kaj prezidento de ANC (julio 1991–decembro 1997) Mandela akiris internacian ka jenlandan estimon pro lia agado, nur kelkaj radikaluloj estis seniluziigintaj pro la akiritaj socialaj plibonigoj (antaxu ĉio pro la nekapabla agado de registaro kontraŭ aidoso.
Mandela estis kritikita ankaŭ pro liaj amikoj kiel Fidel CASTRO kaj Muammar al-KADHAFI, kiuj nli nomis siaj "batalkamaradoj". Ankaŭ lia decido en 1998, sendi sudafrikajn soldatoj al Lesoto (por forbati puĉon) restas disputata.
Post lia retiriĝo kiel prezidento en junio de 1999, li agadis kiel advokato por socialaj kaj homjuraj oragnizaĵoj.
En 2003 li akre kritikis la Irak-politikon de George W. BUSH kaj Tony BLAIR.
Personaĵoj
Mandela edziĝis trifoje. Li divorcis de sia unua edzino Evelyn Ntoko Mase en 1957 post 13-jara geedziĝo. Li disiĝis de sia dua edzino Winnie Madikizela post 38-jara geedziĝo en 1992 kaj divorcis en 1996. Li geedziĝis je lia 80-jara naskiĝtago kun Graça MACHEL, vidvino de Samora MACHEL, iama prezidento de Mozambiko kaj ANC-apoganto, kiu estis mortinta antaŭ 15 jaroj en aviadila akcidento.
retpaĝo
- http://www.anc.org.za/people/mandela.html
MANDELA NELSON
MANDELA
ja:ネルソン・マンデラ
ko:넬슨 만델라
ms:Nelson Mandela
simple:Nelson Mandela
th:เนลสัน แมนเดลา
Kategorio:Sud-Afriko
Kategorio:Afrikaj landoj
ja:Category:南アフリカ共和国
ko:분류:남아프리카 공화국
Ratitae
Beketeriai (Ratitae) - paukščių (Aves) antbūris. Dar kitaip vadinami bėgiojantieji paukščiai. Tai neskraidančių paukščių grupė su labai stipriomis kojomis, kurios turi 3 arba 2 pirštus. Raktikauliai rudimentiniai arba visai sunykę. Plunksnos nediferencijuotos į grupes, šoninės šakelės nesukibusios į vėtykles. Ant krūtinės yra raginė trynė. Tokią trynę turėjo ir dinozaurai. Patinai turi kopuliacijos organą. Jaunikliai vičiukinio tipo.
Išskiriamas strutinių paukščių (Struthioniformes) būrys su 4 šeimomis:
- Šeima. Strutiniai paukščiai (Struthionidae)
- Šeima. Nandiniai paukščiai (Rheidae)
- Šeima. Kazuariniai paukščiai (Casuaridae). Pav.
- Šeima. Kiviniai paukščiai (Apterygidae)
gry zrcznociowe wagi darmowe statystyki pociel eba
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Jennifer Stoddart
Jennifer Stoddart ist die amtierende kanadische Datenschutzbeauftragte.
Stoddart hat eine Lizenz für Zivilrecht von der McGill-Universität sowie den Master of Arts in Geschichte der Université du Québec in Montreal und betrieb Doktorandenstudien an der Universität von Paris VII. Sie lehrte Geschichts- und Rechtswissenschaften an den Universitäten Montreal und der McGill Universität
|
Galerida cristata
Die Haubenlerche (Galerida cristata) ist eine Vogelart aus der Familie der Lerchen (Alaudidae).
Beschreibung
Die Haubenlerche wird etwa 18 cm groß und ca. 45 g schwer, unauffällig gefärbt, von gedrungener Gestalt, mit
|
Lullula arborea
Die Heidelerche (Lullula arborea) auch Lulllerche oder Heidenachtigall genannt, sitzt als einzige Lerche auch auf Bäumen.
Merkmale
Sie ist etwa 15 cm lang, 29 cm breit, mit zartem Schnabel, kleinen Füßen, runden, breiten Flügeln und kurzer Holle, oberseits rostfahlbraun, schwarzbraun gefleckt, unterseits rostweißlich, mit schwarzen Schaftstrichen, an der Kehle dunkel punktiert
|
Passer italiae
Der Italiensperling (Passer italiae) ist eine Populationsgruppe von Sperlingen, die ihren Ursprung in der Hybridisierung von Haussperling (Passer domesticus) und Weidensperling (
|
Melanocorypha calandra
Die Kalanderlerche (Melanocorypha calandra) ist eine Vogelart, die zur Familie der Lerchen (Alaudidae) gehört.
Merkmale
Die Kalanderlerche ist 19 cm lang und besitzt eine Flügelspannweite von ca. 40 cm. Sie hat einen großen, dicken Schna
|
Camarhynchus heliobates
Der Mangrove-Darwinfink (Camarhynchus heliobates), gehört zu den Baumfinken (Camarhynchus) aus der Gruppe der Darwinfinken. Diese werden heute zu den Tangaren (Thraupidae) oder manchmal auch zu den Ammern (Emberizidae) gerechnet.
Der Mang
|
Turdus viscivorus
Die Misteldrossel (Turdus viscivorus) ist ein Singvogel aus der Familie der Drosseln (Turdidae).
Beschreibung
Die scheue Misteldrossel wird bis 29 Zentimter groß und ist somit die größte einheimische Drossel. Das Körperge
|
Geospiza fortis
Der Mittel-Grundfink (Geospiza fortis) ist eine der Singvogelarten, die Charles Darwin auf den Galápagos-Inseln fand. Er gehört zu den nach ihm benannten Darwinfinken.
E
|
Paradiesaeidae
Die Paradiesvögel (Paradisaeidae) sind eine Vogelfamilie, die zur Ordnung der Sperlingsvögel (Passeriformes), Unterordnung Singvögel (Passeres) gehört.
Sie leben in de
|
Streptopelia turtur
Die Turteltaube (Streptopelia turtur) ist eine Vogelart aus der Familie der Tauben. Turteltauben gelten als Glückssymbole.
Beschreibung
Die Turteltaube wird etwa 26 bis 29 cm groß und wiegt ungefähr 300 g.
Die schlanke
|
|