Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Aprilo

Aprilo

Aprilo (latine, Aprilis) estas la kvara monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ la latina vorto aperire, "malfermiĝi". Aprilo estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en aprilo estas Ŝafo kaj Bovo. Aprilo venas post marto kaj antaŭ majo. Aprilo komenciĝas je la sama semajntago kiel julio en ĉiuj jaroj, kaj kiel januaro en superjaro.

Vidu ankaŭ :

April, avril, abril, aprile, abril, April, april, april, Abril, апрель, kwiecień, Απριλιος, Aibreán, apiril. ja:4月 ko:4월 ms:April simple:April th:เมษายน

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Printempo

Printempo estas ĝenerale modera sezono inter la vintro kaj la somero. Astronomie, ĝi komenciĝas ĉe la printempa ekvinokso (la 21-a de marto en la norda hemisfero kaj la 23-a de septembro en la suda hemisfero). Ĝi finiĝas ĉe la somera solstico (la 21-a de junio norde kaj la 21-a de decembro sude). Ofte, precipe en poezio, oni asociigas printempon kun amo, renaskiĝo kaj nova komenco. Vidu ankaŭ:
- Sezono (Aŭtuno, Somero, Vintro) als:Frühling ja:春

Norda hemisfero

Geografio > Norda Hemisfero ---- Geografio La norda hemisfero estas la duono de la surfaco de planedo (aŭ ĉiela sfero) kiu estas norda de la ekvatoro. En la Tero, la Norda Hemisfero enhavas la plimulton el la landoj kaj loĝantaro. En la meza regionoj de la hemisfero, vintro daŭras de decembro al februaro, kaj somero de junio al aŭgusto. La perihelio de la tero (kiam la orbita movo de la tero estas plej rapida) okazas en januaro, tiel la nordhemisferaj vintroj emas esti pli mallongaj kaj mildaj ol vintroj en la suda hemisfero ĉe egalavaloraj latitudoj. Regionoj norde de la Arkta cirklo vidas iujn tagojn dum la somero kiam la suno neniam malleviĝas, kaj tagojn dum la vintro kiam la suno neniam leviĝas.

Vidu ankaŭ


- Suda hemisfero
- Sezonoj
- Ekvinokso Kategorio:Geografio ja:北半球 ko:북반구 simple:Northern Hemisphere

Aŭtuno

Aŭtuno estas ĝenerale modera sezono inter la somero kaj la vintro. Astronomie, ĝi komencas dum la aŭtuna ekvinokso (la 23-a de septembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de marto sur la suda hemisfero). Ĝi finiĝas dum la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda kaj la 21-a de junio en la suda). Ofte, precipe en poezio, oni asociigas aŭtunon kun melankolio, maljuniĝo kaj morto, sed ankaŭ kun matureco. Vidu ankaŭ:
- Sezono (Printempo, Somero, Vintro) ja:秋

Zodiako

Astronomio > Konstelacio > Zodiako < Astrologio ---- La zodiako estas la zono de konstelacioj, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren. Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 konstelacioj de la zodiako (la datoj estas kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio laŭ Okcidenta astrologio):
signonomo latinedeĝis
Ŝafo Aries Mar 21 Apr 19
Taŭro Taurus Apr 20 Maj 20
Ĝemeloj Gemini Maj 21 Jun 21
Kankro Cancer Jun 22 Jul 22
Leono Leo Jul 23 Aŭg 22
Virgulino Virgo Aŭg 23 Sep 22
Pesilo Libra Sep 23 Oct 22
Skorpio Scorpius Okt 23 Nov 21
Sagitario Sagittarius Nov 22 Dec 21
Kaprikorno Capricornus Dec 22 Jan 19
Akvisto/Amforo Aquarius Jan 20 Feb 18
Fiŝoj Pisces Feb 19 Mar 20
Laŭ astronomio, estas 13 konstelacioj de la zodiako (kun la datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):
signonomo latinedeĝisdaŭro (tagoj)
Ŝafo Aries Apr 19 Maj 13 25
Taŭro Taurus Maj 14 Jun 19 37
Ĝemeloj Gemini Jun 20 Jul 20 31
Kankro Cancer Jul 21 Aŭg 9 20
Leono Leo Aŭg 10 Sep 15 37
Virgulino Virgo Sep 16 Okt 30 45
Pesilo Libra Okt 31 Nov 22 23
Skorpio Scorpius Nov 23 Nov 29 7
Ofiuĥo Ophiuchus Nov 30 Dec 17 18
Sagitario Sagittarius Dec 18 Jan 18 32
Kaprikorno Capricornus Jan 19 Feb 15 28
Akvisto/Amforo Aquarius Feb 16 Mar 11 24
Fiŝoj Pisces Mar 12 Apr 18 38
Kategorio:Astronomio ja:十二宮

Ŝafo

Zoologio > Mamuloj > Parhufuloj > Bovedoj > Ŝafo ----- Ŝafo (Ovis ammon) estas mamulo el la familio bovedoj, el la ordo parhufuloj. Ĝi estas grava bredbesto por la homaro, ĉefa viandaĵo de la araboj. La ŝafo estas lanokovrita besto, bredata pro lano, viando, paska ŝafido. ja:ヒツジ simple:Sheep Kategorio:Bovedoj

Marto

Marto (latine, Martius) estas la tria monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Marso, la romia dio de milito, samkiel la tago mardo. Antaŭ la aldono de januaro kaj februaro, marto estis la unua monato de la kalendaro. Marto estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. Unu el la du ekvinoksoj okazas en marto. La signoj de la Zodiako en marso estas Fiŝoj kaj Ŝafo. Marto venas post februaro kaj antaŭ aprilo. Marto komenciĝas je la sama semajntago kiel novembro en ĉiuj jaroj, kaj kiel februaro krom en superjaro.

Vidu ankaŭ :

March, mars, marzo, marzo, mars, März, maart, marts, mars, mars, Março, март, marzec, Μαρτιος, Márta, martxo. ja:3月 ko:3월 ms:Mac simple:March th:มีนาคม

Majo

Majo (latine, Maius) estas la kvina monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Maja, romia diino de fertileco. Majo estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en majo estas Bovo kaj Ĝemeloj. Majo venas post aprilo kaj antaŭ junio. Neniu alia monato en jaro komenciĝas en la sama semajntago kiel majo.

Vidu ankaŭ :

May, mai, mayo, maggio, mai, Mai, mei, maj, mai, maj, Maio, май, maj, Μαιος, Bealtaine (vidu belteno), maiatz. ja:5月 ko:5월 ms:Mei simple:May th:พฤษภาคม

Julio

Julio (latine, Julius) estas la sepa monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Julio Cezaro; ĝi antaŭe nomiĝis Quintilis, "kvina" (vidu septembro). Julio estas monato de la somero en la Norda Hemisfero kaj de la vintro en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en julio estas Kankro kaj Leono. Julio venas post junio kaj antaŭ aŭgusto. Julio komenciĝas en la sama semajntago kiel aprilo en ĉiu jaro, kaj kiel januaro en superjaro

Vidu ankaŭ :

July, juillet, julio, luglio, julhet, Juli, juli, juli, Julho, июль, lipiec, Ιουλιος, Iúil, uztail. ja:7月 ko:7월 ms:Julai simple:July th:กรกฎาคม

Januaro

Januaro (latine, Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Ianus, la romia dio de pordoj kaj enirejoj. Ĉi tiu kaj februaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton. Januaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Verŝisto. Januaro venas inter decembro kaj februaro. Januaro komenciĝas je la sama tago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.

Vidu ankaŭ :

January, janvier, enero, gennaio, genièr, Januar, januari, januar, januar, januari, Janeiro, январь, styczeń, Ιανουα´ριος, Eanair, urtarril. ja:1月 ko:1월 ms:Januari simple:January th:มกราคม

Superjaro

Superjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj). Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro. Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365. La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas: ::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400. Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis. La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj. Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj. Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero. Kategorio:Tempo als:Schaltjahr ja:閏年 ko:윤년 simple:Leap year th:ปีอธิกสุรทิน

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Okcitana lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Okcitana Lingvo ---- Estas suspektata ke ĉi tiu paĝo ne havas neŭtralan vidpunkton. ---- Nomo: Occitan [ucita']
Parolantoj: 12 milionoj
(ne eblas precize scii la nombron da parolantoj, ĉar en Francio ne ekzistas statistikoj pri la lingvo-uzado. Oni ofte asertas ke 50% de la loĝantaro de Okcitanio parolas aŭ komprenas la okcitanan)
Landoj: suda Francio en la regiono Okcitanio
Origino: 500-1000 el la Vulgara latina de suda Francio
Skribo latina alfabeto
Specimeno : la Patro Nia.
Paire nòstre que siás dins lo cèl,
que ton nom se santifique,
que ton rènhe nos avenga,
que ta volontat se faga
sus la tèrra coma dins lo cèl.
Dona-nos nòstre pan de cada jorn,
perdona-nos nòstres deutes
coma nosautres perdonam
als nòstres debitors.
e fai que tombèm pas dins la tentacion
mas deliura-nos del mal.
Atal siá!
Teritorio kie la okcitana lingvo estas parolata en Francio http://mescladis.free.fr/france-occit-mapS.gif

Nomo

La vorto occitan estas moderna kreaĵo el etimo oc [ok] ("jes"). Oni dividas la mezepokajn latinidajn dialektojn de Francio laŭ la vorto por "jes". La nordaj dialektoj uzis oïl kaj evoluis al la nuna franca lingvo, kiu uzas oui. Oni ankaŭ uzis provençal ("provenca"), sed estas pli science rezervi la nomon por la dialekto de Provenco.

Dialektoj


- Auvernes
- La gaskona lingvo estas taksata de kelkaj aŭtoroj kiel lingvo mem pro siaj apartaj trajtoj. Ties dialekto estas kunoficiala kun kataluna kaj hispana lingvoj en valo Arano (val d'Aran) en Katalunio (Hispanio)
- Langvedoka lingvo
- Limousin
- Provenca lingvo
- Shuaditjudprovenca lingvo. Ne uzata de 1977.

Stato

Malgraŭ la neoficialeco (ekster valo Arano), okcitanistoj kreis infanajn lernejojn calandretas, kie oni instruas per la lingvo.

Historio

Eko kaj ora epoko

Dum la 8-a jarcento aperas la unuaj tekstoj en la okcitana, kies radiko estis unu el la dialektoj de la vulgara latina. En la 11-a jarcento tiu lingvo estis parolata en la suda duono de la hodiaŭa Francio, la norda duono de la hodiaŭa katalunaj landoj, la okcidenta duono de la nuna norda Italio kaj, krom en la nordeto, ĉie en la niatempa franclingva Svislando. Poste pro manko de centra ŝtato aŭ konscio pri la kuneco, la regiono disfalis en plurajn dialektojn. La oriento iom italiĝis, dum nur en la sudo okazis ekspansio pro katalunaj konkeroj. Sed unue okazis la ora epoko de la okcitana kulturo dum la tempo de la trobadoroj. La unua estis Guilhèm d'Aquitània. Ankaŭ lia fama nepino Alienor d'Aquitània, kaj ties filo Ricard Còr de Leon (Rikardo la 1-a aŭ Rikardo Leonkora), reĝo de Anglio poeziis, same kiel ekzemple MARCABRUN, Bernat de VENTADORN au Pèire VIDAL. De la 11-a ĝis la 13-a jarcento ili produktis en Eŭropo tute novstilan poezion - la amkanton. Tiun arton ili portis ĝis alta nivelo, tiel ke ĝi disradiis tra Eŭropo. Tia literaturo estis multfaceta, havis diversajn poeziajn formojn, filozofion kaj pensadon pri la lingvo mem. Tiuj trobadoroj laboris por aŭ parte mem estis princoj.

Malgraviĝado

Pro interveno de la nordfrancaj reĝoj kontraŭ la katara religio en regiono, la literaturo malpliiĝis ĝis sia ĉeso en la 16-a jarcento. Post tio, mirinde la homoj tute forgesis pri la trobadoroj, ĝis kiam jarcentfine kelke da homoj, kiel Loís Belaud de la Belaudièra el Ais de Provença o Pèire Godolin el Tolosa (Tuluzo), rekomencis verki okcitane. Oficiale la lingvoneniiga politiko komencis en 1539 kun la edikto de Villers-Cotterêts kiu postulis ke ĉiu skribita dokumento estu en la franca lingvo (ĝis tiam en norda Francio oni ankoraŭ uzis la latinan). Tamen en la malfacile alireblaj Pireneoj oni primokis tion, plu skribante okcitane ĝis 1660. En 19-a jarcento, renaskiĝis la literaturo interalie kun Frédéric MISTRAL kiu kun aliaj aŭtoroj fondis en 1854 tutokcitanan movadon "Felibritge", kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige". En 1904 li ricevis Nobel-Premion por sia verkaro inkluzivanta poezion "Mirelha".

20-a jarcento

Samjare la "ruĝa" (maldekstrema) regiono Lengadòc ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj sentis kiel koloniismo. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la mondmilitaj tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje. Tuj post la milito la Langvedokanoj Perbòsc kaj Estieu renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple o [u] disde ò [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan -a laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. Alibèrt al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en 1935. En 1945 fondiĝis Institut d'Estudis Occitans en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema Felibritge. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en Parizo. Vigle ĝi subtenas diversajn agadojn kaj eldonas multajn librojn. Tiujn oni tamen malfacile trovas, ĉar multaj homoj supozas sin nekapablaj legi la lingvon, kiun ili neniam lerneje studrajtis. Certan plibonigon, kontraste al la lastjarcenta alvoko instruisten, elradikigi ĉiun lingvon krom unu, oni konstatas. La lingvon jarcentkomence ekskluzive uzitan, oni hodiaŭ apenaŭ plu aŭdas, kvankam duono de la loĝantaro komprenas kaj triono kapablas paroli ĝin. Ofte ĝi jam estis mortdirita vane, tamen la situacio ankoraŭ malfaciliĝas. Ankaŭ kadre de tutmonda vekiĝo pri tiaj problemoj, homoj ekkonsentas pri sia riĉa heredaĵo.

Esperantaj vortoj el okcitana origino

mistralo el mistrao ("reganta vento"), trobadoro el trobador ("trovanto"),

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.net/info/index_oc.html Okcitana lingvo en esperanto.net]
- [http://mescladis.free.fr/lingvo-okcitana.htm La lingvo okcitana]
- [http://esperanto.net/EsperantOC/ EsperantÒC: Esperanta kaj okcitana informilo]
- [http://dmoz.org/World/Occitan/ Okcitanlingva fako] de DMoz
- [http://www.esperanto-ct.org/e/retalls/lingvoj/okcitana.htm La kaŭzoj de lingvo malapero: La ekzemplo de la okcitana] als:Okzitanische Sprache ja:オック語 ko:오크어

Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

Nederlanda lingvo

La nederlanda estas hindeŭropa kaj ĝermana lingvo. Ĝi estas la oficiala lingvo de Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, kaj krome estas parolata en Franca Flandrio. Entute ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj. La oficiala lingvo oni nomas Standarda Nederlanda, aŭ Ĝenerala Nederlanda. La nederlanda oni ankaŭ indikas (ne ĉiam korekte) per la flandra (en Belgio), la holanda (speciale en ne-okcidentaj partoj de Nederlando) kaj la malaltgermana (de historiaj lingvistoj).

Historio

Oni supozas ke la nederlanda devenas el 700 de kelkaj ĝermanaj dialektoj parolataj en la regiono de la nuna Nederlando, ĉefe de Maltaltfranka origino. Standardiga procezo komenciĝis en Mezepoko, speciale sub influo de la burgonja duka kortego en Dijon, poste bazita en Bruselo. Malfrua nederlanda frazo estas: "Hebban olla vogala nestas hagunnan, hinase hic enda tu, wat unbidan we nu" ("Ĉu ĉiuj birdoj komencis nestojn, kion ni atendas nun" el ĉirkaŭ la jaro 1100, verkita de flandra monaĥo en monaĥejo en Rochester (Britio). Dum longa tempo oni konsideris ĉi-tiun frazon la plej malnova en la nederlanda, sed ekde ĝia malkovro oni trovis eĉ pli aĝajn fragmentojn, kiel "Visc flot aftar themo uuatare" ("Fiŝo naĝis en akvo") kaj "Gelobistu in got alamehtigan fadaer" ("Ĉu vi kredas je Dio la ĉiopova patro"). La lasta fragmento estis verkita ĉirkaŭ la jaro 900. Profesoro Luc De Grauwe de la Universitato de Gent pridubas la lingvon de ĉi-tiu teksteroj, kredante ilin Malnova Angla, do estas ankoraŭ iom da diskuto pri ili.

Specimeno

La nederlanda lingvo estas la ĉefa lingvo de Nederlando, kaj unu el la tri oficialaj lingvoj de Belgio. Ĝi estas parolata en la norda parto de tiu lando, kie ĝi estas ankaŭ konata kiel la flandra, kiu ne estas dialekto de la nederlanda, sed alia nomo. En Surinamo, la nederlanda estas la lingvo de registaro kaj lernejo. Kiel la platdiĉa lingvo, la nederlanda estis dialekto de malalta germana kaj ne fariĝis lingvo memstara ĝis 1600, kiam la Biblio estis tradukita en la nederlandan. La nederlanda estas proksima kuzo de la platdiĉa, frisa kaj la angla lingvoj. Multaj vortoj estas la samaj en la nederlanda kaj la angla. Ekzemple: hand (= mano), wind (= vento), water (= akvo) kaj warm (= varma) La nederlanda estas la patrino de la afrikansa lingvo de Sud-Afriko. en kelkaj lokoj estas ankoraŭ dialektoj de nederlandaj koloniistoj, ekzemple en Brazilo kie estas du dialektoj, la Munkeno plej malnova parolata en Espirito Santo de idoj de Kalvinistaj enmigrintoj kaj la moderna nederlanda parolata en urboj Holambra 1-a kaj Holambra 2-a en San-Paŭlo Ŝtato de tiamaj enmigrintoj. Sintakse, la nederlanda havas V2 vortordon.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/dutch/ Dutch 101] Dutch for beginners and travelers (in English)
- http://en.wikibooks.org/wiki/Dutch Nederlanda for English speakers (de Wikibooks)
- [http://www.majstro.com/Web/Majstro/taleninfo/dut_eo.php Nederlanda-Esperanta-Nederlanda Vortaro]
- Vortaroj en la
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Nederlanda/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro ja:オランダ語

Skandinavaj lingvoj

Skandinavio > Skandinavaj lingvoj ---- La termino skandinavaj lingvoj ne inkluzivas ĉiujn lingvojn parolatajn en Skandinavio, sed nur tiujn tri ĉefajn, kiujn parolas la tri ĉefaj gentoj skandinavaj:
- La dana
- La norvega (ortografioj bokmål kaj nynorsk)
- La sveda Antaŭ nelonge tiuj tri estis tiom interkompreneblaj ke ŝajnis esti nur tri variaĵoj de unu sola skandinava lingvo. Ĵuse la malsimilaĵoj kreskis, precipe inter la dana kaj la aliaj du. Tamen, norvegoj, svedoj kaj danoj ankoraŭ bone komprenas unu la aliajn. Tial eblas aserti, ke temas pri unu, iom-post-iome aliiĝanta dialektaro, kion oni pro potencecaj celoj oficialigis diversmaniere en la tri regnoj. Simila situacio ekestis en la 1990-oj en Balkana duoninsulo, kie oni alstrebis disigi la serbokroatan lingvon al unu lingvo serba kaj unu kroata. Vere, kvankam sufiĉe malsame sonas dialektoj dana kaj norvega, gramatike kaj vortoprovize malpli grandas la klafto ol tiu inter norda kaj suda dialektoj en Germanio. ko:북게르만어군

Rusa lingvo

Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Orienta slava lingvaro > Rusa lingvo ---- Orienta slava lingvaro Rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj. La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto. Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas rusa. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj. La rusan oni skribas per la cirila alfabeto.

Vortaroj

Vidu Esperanto-rusa vortaro.

Influoj al Esperanto

Ĉar Zamenhof mem kaj pluraj pioniroj de la movado estis ruslingvanoj, la rusa influis la Internacian Lingvon Esperanto, kaj leksike kaj sintakse. Jen kelkaj ekzemploj por la leksika influo:
барахтаться [baraĥtat'sja] > barakti, бант [bant] > banto, кроме [krom'i] > krom

Ligoj

[http://e-novosti.info/forumo/ Tre aktiva dulingva rusa-Esperanta forumo ĉe e-novosti.info] (multaj temoj pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj) [http://gramota.ru Gramota.ru: granda ruslingva servilo pri la rusa lingvo] Kategorio:Slava lingvaro ja:ロシア語 ko:러시아어 ms:Bahasa Russia simple:Russian language th:ภาษารัสเซีย

Pola lingvo

Lingvo > Hindeŭropa Lingvaro > Slavida Lingvaro > Okcidentslavida Lingvaro > Pola Lingvo ---- Nomo: polski
Parolantoj: proksimume 38.000.000 en Pollando, proksimume 6.000.000 en Usono, Litovio, Ukrainio, Kanado kaj aliaj landoj
Skribo: latina

Aboco, elparolo, gramatiko, vorta stoko

La pola aboco havas la sekvajn literojn: A, Ą, B, C, Ć, D, E, Ę, F, G, H, I, J, K, L, Ł, M, N, Ń, O, Ó, P, Q, R, S, Ś, T, U, V, W, X, Y, Z, Ź, Ż. La 6 vokaloj (A E I O U Y) kaj la 34 konsonantoj similaj kiel en Esperanto, krom :Ą: nazala O :C: ĉiam C :Ć: Ĉ :Ę: nazala E :Ł: ŭ? :Ń: NJ kiel hispana Niño kaj hungara ny-litero :Ó: kiel U :S: ĉiam senvoĉa :Ś: mola Ŝ :Y: I mallonge eldirita (centre fermita) :Z: Z :Ź: voĉo inter Z kaj Ĵ :Ż: Ĵ duoblaj :CH: Ĥ :CZ: Ĉ :DZ: :DŹ: Ĝ :DŻ: Ĝ :RZ: malmola Ŝ :SZ: Ŝ Vorta akcento sur la antaŭlasta silabo. La pola estas la sola slava lingvo kun nazalaj voĉoj („ą“ kaj „ę“), kiuj el la malnova slava evoluis. La pola lingvo havas liberan vortordon. Specimeno (la Patro Nia): Ojcze nasz
któryś jest w niebie,
święć się imię Twoje,
przyjdź królestwo Twoje,
bądź wola Twoja,
jako w niebie tak i na ziemi,
chleba naszego powszedniego daj nam dzisiaj,
i odpuść nam nasze winy,
jako i my odpuszczamy naszym winowajcom
i nie wódź nas na pokuszenie
ale nas zbaw ode złego. Amen
[http://wiktionary.org/wiki/Polish_language Wiktionary: Polish language] Kategorio:Slava lingvaro ja:ポーランド語 ko:폴란드어 th:ภาษาโปแลนด์

Irlanda lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Kelta > Gaela > Irlanda ---- La irlanda lingvo (Gaeilge, ISO-kodo ISO 639-2: gle, ISO 639-1:ga) estas gaela kelta lingvo, kiu estas parolata en Irlando. En Irlando homoj kiuj politike malŝatas la lingvon nomas ĝin 'la gaela', sed lingvike kaj laŭ la irlanda konstitucio de 1937 oni nomas ĝin la irlanda lingvo, aŭ la irlanda en familiara uzado. (La nomo 'gaela lingvo' estas kelkfoje konfuzebla kun la skot-gaela lingvo, parolata en Skotlando.) Ekde la 13a de junio 2005 la irlanda lingvo estas 21a oficiala laborlingvo de la Eŭropa Unio. La Patro Nia en la irlanda: Ár n-athair, atá ar neamh,
Go naofar d'ainm.
Go dtaga do ríocht.
Go ndéantar do thoil ar an talamh,
Mar a dhéantar ar neamh.
Ár n-arán laethúil tabhair dúinn inniu,
Agus maith dúinn ár bhfiacha,
Mar a mhaithimid dár bhféichiúna féin.
Agus ná lig sinn i gcathú,
Ach saor sinn ó olc.
Amen. La irlanda estas parolata tra la insulo, kaj en Respubliko de Irlando (Éire/Poblacht na hÉireann), kaj malpliofte en Nord-Irlando (Tuaisceart na hÉireann). Ĝi estas la nacia kaj unua oficiala lingvo de Irlando. Post la helena kaj latina lingvoj, la irlanda estas eble la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo, kiu daŭre skribatas ekde la sesa jarcento. La unua teksto kiun ni ankoraŭ posedas estas "Amra Choluim Cille", pri la vivo de la sanktulo Colm Cille, el la jaro 597. En 1366 la anglaj okupantoj de Irlando faris la unuajn leĝojn kontraŭ la uzo de la irlanda lingvo far la anglaj koloniistoj, kiuj siatempe pli kaj pli asimiliĝadis kun la irlandanoj, la "Statutoj de Cill Chainnigh" (angle 'Kilkenny). Sed kiam en 1541 la angla reĝo Henriko la 8-a volis proklami sin "reĝo de Irlando", oni devis laŭtleĝi la proklamon irlande en la parlamento de la koloniistoj en Dublino. Fine de la 19-a jarcento la irlanda preskaŭ malaperis: post la malsatego de 1845-1849, en kiu pli ol unu miliono mortis pro malsato; en la naciaj bazlernejoj ekde 1831 kiuj malpermesis la irlandan kaj trudadis la anglan; kaj, pro la kreskanta uzado de la angla fare de irlandaj naciaj politikistoj, nur 3% da la loĝantaro 3 aŭ 4 jaraĝa parolis irlandlingve ĉiutage en 1891. La lingvo oficialiĝis en 1922 kiam Irlando sendependiĝis, kaj ĝi fariĝis deviga lingvo por ĉiuj lernantoj en la bazaj kaj mezaj lernejoj. Dum la lasta jardeko ĝia uzado plipopulariĝis kaj la lingvo modiĝas. Ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva, "TG4", kaj ekde aprilo 2003 ĉiutaga ĵurnalo eldoniĝas en Nord-Irlando por la tuta insulo, "Lá" (Tago). Estas ankaŭ radio-stacioj: Raidió na Gaeltachta, kiu estas nacie dissendata por la irlandlingvejoj en Irlando, Raidió na Life por la irlandparolantoj de la ĉefurbo, Dublino (irlande: Baile Átha Cliath) kaj oni povas aĉeti ĉiudimanĉan gazeton nomatan Foinse (Fonto). En julio 2003 la irlanda parlamento akceptis novan leĝon por antauenigi la irlandan lingvon, la "Leĝon pri Oficialaj Lingvoj 2003". Por detaloj en la irlanda kaj angla lingvoj, rigardu [http://www.pobail.ie]. Antaŭnelonge, la irlanda lingvo formale rekoniĝis en Nord-Irlando, sub la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998 kune kun malgranda minoritat-lingvo nomata la ulster-skota. (Malgraŭ tio, estas malkonsentoj, ĉu la ulster-skota estas aparta lingvo aŭ nura dialekto de la skota 'malalteja'.)

Gaeltacht

Estas lokoj en Irlando, kie la irlanda estas la ĉefa lingvo. Oni kune nomas ĉi tiujn irlandlingvejojn la Gaeltacht. La plej famaj irlandlingvejoj estas en Conamara (en la graflando de Galway/Gaillimh, en Donegal/Dún na nGall kaj en la duoninsulo de Daingean/ en la graflando de Kerry/Ciarraí. Aliaj estas en "Waterford"/Port Láirge ("An Rinn") kaj Meath/.

Strukturo Lingvistika

Al kelkaj nekonantoj, la skribaĵo ŝajnas esti sensensa mikso de vokaloj kaj konsonantoj! Kiam oni komprenas ĝin, tamen, la ortografio ŝajnas esti facila. La dekstrakorna supersigno, nomata la
fada (´), plilongigas la sonojn de la vokaloj kaj kelkfoje ŝanĝas iliajn elparol-manierojn. La ŝanĝoj varias inter dialektoj - ne estas universala, baza formo de la lingvo, sed ekzistas nune tri apartaj dialektoj de la irlanda, kiuj estas la munstera, la konoĥta kaj la ulstera. En la 1940-aj jaroj, la Registaro de Irlando eldonis la "Caighdeán Oifigiúil" ([KAJ-dan I-fi-gjujl], normigon oficialan), kiu plifaciligis kaj normigis la ortografion. Multaj vortoj perdis literojn silentajn, kaj la vokalkombinoj plisimiliĝis al la parolata lingvaĵo. Ekzemple:
-
Gaedhilge / Gaolainn / Gaedhlaing => Gaeilge, "la irlanda lingvo"
-
Lughbhaidh => , "Louth (loknomo)"
-
biadh => bia, "manĝaĵo"

Instituto

La instituto pri la irlanda lingvo nomiĝas Conradh na Gaeilge. Ĝia estro en junio 2005 estas Dáithi Mac Cárthaigh.

Skribmaniero

La presita formo de la lingvo sekvis la modelon de unciala alfabeto, kreitaj de frumezepokaj irlandaj monaĥoj, kiuj konservis la kristanan kulturon post la falo de Okcidenta Romia Imperio. En la 20-a jarcento, tamen, la uzado de tiu ĉi tradicia alfabeto malpliiĝis ĝenerale, kaj oni ŝanĝis al la ordinara latina alfabeto.

Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj

Kelkaj irlandlingvaj vortoj kaj frazoj, multuzataj en moderna Irlando inter angleparolantoj, estas:
-
Uachtarán na hÉireann [UĤ-tar-AN na HEJ-ran] (Prezidanto de Irlando)
-
Áras an Uachtaráin [AR-as an UĤ-tar-AN] (Loĝejo prezidanta)
-
Taoiseach [TI-ŝaĥ] (Ĉefministro, ekde 1937)
-
Tánaiste [TA-niŝ-te] (Vicĉefministro, ekde 1937)
-
Dáil Éireann [dal EJ-ran] (Parlamentejo)
-
Seanad Éireann [ŜE-nad EJ-ran] (Senato irlanda)
-
Teachta Dála [TJAĤ-ta DA-la] (Parlamentano; uzata kiel "TD".)
-
Príomh-Aire [PRI-vara] (Ĉefministro 1919-1921)
-
Éire [EJ-re] (Irlandlingva nomo por la ŝtato irlanda, ekde 1937. Fonto de "Ejrio")
-
Saorstát Éireann [SER-stat EJ-ran] (Nomo de la Libera Irlanda Ŝtato, en la irlanda )
-
Ard-Rí [ARD-ri] ("Alta Reĝo" (de Irlando), nomo de la feŭda irlanda ĉefreĝo en la mezepokaj tempoj)
-
Radio Teilifís Éireann [RA-dio TE-le-fiŝ EJ-rin] (Irlanda nacia televid-servo, RTÉ)
-
Fianna Fáil [FI-na fal] (La plej granda irlanda politika partio, tradukante: "Soldatoj de Irlando".) [FI-na fal]
-
Fine Gael [FI-ne gŭel] (La sekvante plej granda politikogrupo, tradukante: "Familio de la gaeloj".)
-
bodhrán [BAŬ-ran] (granda drumo, ludata en kelteca muziko)
-