Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Arbaro

Arbaro

Flaŭro > arbaro < arbaristiko/ekologio/biologio/geografio < naturscienco ---- Arbaro estas aro de arboj kaŭ aliaj grandaj plantoj, ekzemple palmoj, kiu tiom dense kreskas, ke ĝi aspektas kontinua tuto. Poezia sinonimo estas silvo. Arbaro estas antikvega terenaĵo, ĉar antaŭ kiam homo komencis forbruli arbojn, tiuj plantoj nature enradikiĝis en grandaj partoj de Tero. Oni povas distingi inter diversaj tipoj de arbaroj:
- Praarbaro
- Foliarbaro
- Koniferarbaro
- Ĝangalo
- Pluvarbaro
- Forsto
- Montarbaro Plej granda arbaro de la mondo estas Amazono. Grandas ankaŭ la Centrafrika Pluvarbaro.

Listo de arbaroj en diversaj landoj kaj regionoj:

Anglio
- Sherwood Forest Brazilo
- Amazona Arbaro Ĉeĥio
- Praarbaro Boubín Danio
- Rold skov Francio
- Forêt de Compiègne
- Fôrêt de Fontainebleau
- Forêt des Landes
- Sologne Germanio
- Bayrischer Wald
- Dresdener Heide
- Grunewald
- Schwarzwald
- Spessart
- Tegeler Forst
- Thüringer Wald
- Tharandter Wald
- Teutoburger Wald
- Odenwald Polujo
- Arbaro de Bialowieza

Arbaroj ne plu ekzistantaj


- Miriquidi ---- ja:森林 simple:Forest

Flaŭro

biologio / geografio > flaŭro Flaŭro estas la tuto de ĉiuj plantoj de certa regiono kaj epoko. Komparu kun: faŭno

Ekologio

Difinoj

Ekologio estas scienco studanta rilatojn inter vivaj organismoj kaj ilia vivmedio, t.e. ĝi estas la fako, kiu celas kompreni la funkciadon kaj evoluon de la ekosistemoj, rilatojn inter vivantaj specioj kaj ilia vivmedio, kaj ekvilibrojn estiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirkaŭumo. Tiu kompreno atingeblas per observado, eksperimentoj, post kiuj eblas elpensi klarigajn teoriojn pri la koncernaj fenomenoj. Ankaŭ la rilatoj de la homa specio kun la natura medio povas esti tereno de ekologio. La nuntempa signifo de la vorto ekologio estas pli vasta ol ĝi estis en la unuaj jardekoj de la evoluado de tiu ĉi scienco. Eĉ pli, aŭdante pri ekologiaj aferoj oni kutime pensas, ke temas pri mediprotektado, ekzemple celado gardi endanĝeritaj speciojn aŭ naturajn mediojn, kaj biodiverseco. (vd. ankaŭ Ekologiismo).
Fine, de ĉ. tridek jaroj la vorto "ekologio" estas ricevinta ankaŭ trian sencon: tiu de ekologiismo aŭ de politika ekologio(pri tio vidu ankaŭ Verdaj Partioj).
Tian ĉi sencoŝanĝiĝon multe kontribuis ĉiam pli rimarkeblaj konsekvencoj de la homa influo al la medio. Resume, en kelkaj landoj oni distingas inter kelkaj nocioj, en kelkaj ne. Ekzemple, anglalingvanoj distingas la vortojn ecological (rilata al la scienco ekologio) kaj environmental (rilata al la medio kaj mediprotektado), kaj ruslingvanoj uzas ambaŭkaze la vorton экологический (ekologia).
Jen ekzemplo pri kiel ĉeesto de apartaj specioj povas rekte kaj malrekte influi la biotopon, kaj kun si kuntreni tutan vicon da aperoj (aŭ inverse da malaperoj) de specioj: En marĉo de Pagny-ĉe-Mozo (Loreno) vivloko elstare malriĉa je herbaj specioj kaj mineralaj konsistaĵoj, oni enigis en 1988 du inbestojn kaj unu virĉevalon de la raso konik polski, rasmiksaĵo de Tarpano kaj polaj malsovaĝaj ĉevaloj. La fortikaj bestoj, perfekte taŭgaj je la kontinenta malvarma klimato, kapablis elturniĝi nutre en tiaj malriĉaj medioj sen bezono de ekstera nutrigo. Post pluraj jaroj eksperimentaj la "Konserv-instanco de la lorenaj situoj" observis, ka la flaŭra diverseco pliiĝis, kaj eĉ ke reaperis rara endanĝerita orkideo Liparis loeselii. Observatis ankaŭ nova nestanta bird-loĝantaro kun specioj herbejemaj kiel herbejpipio, kanemberizo, kanbirdo kaj grilobirdo.
(Sed tio ne devas pensigi ke bonas enigi fremdaj specioj en ekosistemo: Fine de jaroj 1950 angloj enmetis nilajn perkojn en Lago Viktoria cele pligrandigi fiŝproduktado, dum dudek jaroj nenio rimarkinda okazis, sed dum la 1980-aj jaroj ĝi elkonkeris la lagon, kaj nun konsistigas 80% de ties biomaso, kaj la tradiciaj haplokromenaj fiŝoj, kiuj kun 400 specioj kaj 80% de ties biomaso, estis la ekologia riĉeco de ĝia, estas nur 1% de la biomaso! kaj duono el ties specioj jam malaperis. Kaj nun post eksterminte la haplokromenojn, la nilaj perkoj nun trudatas intermanĝi!)

Fakoj

Ekologia scienco


- Aŭtoekologio

Ekologiismo kaj Politika ekologio


- Homa ekologio (ankaŭ socia ekologio)
- Ekologiaj problemoj
- Ekologia agriklturo
- Ekovilaĝoj
- Ekoteknologioj
- Mediprotektado (ankaŭ Naturprotekto)
- Poluo
- Luma poluo
- Urba ekologio
- Vid-ekologio

Nocioj

Sciencaj terminoj


- Biocenozo
- Biomaso
- Ekosistemo
- Halofito
- Kserofito
- Nutra ĉeno
- Unuanivelaj konsumantoj
- Unuanivelaj produktantoj
- Duanivelaj konsumantoj
- Duanivelaj produktantoj
- Trofa nivelo
- Vivlokobiotopo

Temoj kaj aferoj


- Daŭrivo
- Endanĝerita specio
- Tutmonda varmiĝo
- Genetike modifitaj organismoj (aŭ GMO)
- Mediprotektado
- Ozona Tavolo
- Poluo

Organizoj

Internaciaj


- Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
- Greenpeace
- ISEC (Internacia societo por ekologio kaj kulturo)
- Schumacher College - Schumacher kolegio

Naciaj


- Zelena akcija (Zagrebo, Kroatio) http://www.zelena-akcija.hr/

Personoj


- Eugene Pleasants ODUM [http://de.isbn.pl/I-3133823035/%EF%BF%BDologie.html]
- Jean DORST
- Vandana SHIVA

Informiloj

Libroj


-

Gazetoj


-

Filmoj


-
La fino de l'animala klado far Joël BRISSE (Francio, 2003)

Ligoj

(Bonvolu meti ĉi tien ligilojn nur al esperantlingvaj fontoj pri la scienco ekologio. Por alilingvaj fontoj uzu koncernlingvajn fakojn de Vikipedio. Por medi- kaj naturprotektadaj aferoj, same kiel por paĝaroj pri organizoj, movadoj kaj teknologioj, bv. Uzi la koncernajn fakojn atingeblajn de ĉi paĝo. Kontraŭargumento: Vikipedio servu al la esperantistoj! Ili ofte havas konojn de pluraj lingvoj, almenaŭ pasivajn. Bonajn fontojn ili povu rekte aliri sen pena serĉado tra alilingvaj vikioj. Ju pli utila, des pli uzata estos nia vikipedio. Krome la eksteraj ligoj instigos eltiri/traduki informojn por kompletigi la esperantlingvan artikolon. Tamen unu peto: se temas pri ligoj al alilingvaj retejoj, ĉiam indiku la lingvo(j)n!)
- als:Ökologie ja:生態学 ko:생태학 ms:Ekologi simple:Ecology th:นิเวศวิทยา


Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Arbo

Biologio > Botaniko > Arbo ---- Botaniko, Nebrasko, Usono]]

1.

Arbo (latine arbus. Esperante oni povas ankaŭ formi frukto-arbonomojn uzante la sufikson -uj-) estas planto, kiu konsistas de radikoj, unu aŭ pluraj grandaj tigoj nomataj trunkoj, branĉoj, kaj branĉetoj. La plej oftaj arboj, la foliarboj, portas foliojn, dum nadloarboj havas nadlojn. La foliarboj ludas gravan rolon en la fotosintezo - la natura purigado de l' aero. La arboŝelo estas funkcie simila al haŭto, kaj protektas la arbon kontraŭ atakado de fungo kaj infekto. La arboŝelo ankaŭ transportas nutraĵon kaj akvon al la kreskzonoj laŭlonge de branĉoj kaj folioj. La radikoj de arbo kreskas suben en la tergrundo kaj ĉerpas akvon kaj nutraĵon de la ĉirkaŭa grundo. Super la grundo, la trunko donas altecon al la foliportintaj branĉoj por gajni sunlumon. En multaj da specioj de arboj, branĉoj disvastigas sin por havi la plej grandan folian surfacon al la suno. Jam en frua mezozoiko aperis la unuaj nadloarboj, dum foliarboj estas pli ĵusa evoluo. Pratempe, vastaj partoj de la tersurfaco kovratis per arbaroj. Poste, homo multege forbrulis kaj detruis la arbojn, kreanta savanojn kaj dezertojn. Hodiaŭ, la homa forsegado, aparte de la pluvarbaroj, serioze minacas nian propran ekziston sur la tero. Tipoj de arbo:
- Nadloarboj:
  - ginko
  - piceo
  - pino
- Foliarboj:
  - acero
  - anzino
  - baobabo
  - betulo
  - fago
  - frakseno
  - gofero
  - kverko
  - ulmo
  - fruktohavaj
  - olivarbo
  - oranĝarbo
  - pirarbo
  - poploj
  - pomarbo
  - Saliko
  - tamariko Vivo de arbo Kelkaj arb-specioj estas ambaŭseksaj, dum aliaj dividiĝas je inaj kaj iĉaj "individuoj". Je la geaj la arbo povas sin mem fekundigi (helpe de vento kaj insektoj), dum je la disseksaj poleno devas esti transportata de iĉa al ina arboj. Je foliarboj la poleno fekundigas plejofte florojn, sed kutime la inaj nadloarboj havas specialan organon pinglo. Fekundigitaj, la floroj evoluiĝas al nuksojfruktoj, kaj la pingloj al kerno-havaj pingloj. Kiam maturas, la nukso/frukto/pinglo falas surteren aŭ estas manĝata de animalo kaj elfekata ie fore de la patra arbo. En riĉa grundo ĝi iom post iom ekŝosas radiketon, kaj nutrata de suno kaj akvo komencas sendi radikojn suben kaj branĉojn supren. Je plejmultaj specioj daŭras pluraj jardekoj antaŭ ol arbo vere finpasis sian "bebecon". Arbo neniam iĝas "plenkreska", sed lante kontinuas kreskadi ĝismorte. Kelkaj arboj atingas aĝon de pluraj jarcentoj, eĉ duonjarmilo. Por estimi aĝon de arbo kaj ankaŭ por ekhavi ideon pri ĝia vivovojo, oni povas faligi ĝin kaj elsegi horizontalan pecon el la trunko. Ĉiujare ene de arbo nome aldoniĝas "ringo" malhela, kies diko kaj fazono indikivas la tiujarajn viv-kondiĉojn. Mortinte, arbo ekas putri, t. e. ĝin manĝas bakterioj k.s. Tutaj arbaroj povas esti putrantaj, kio donas riĉajn vivkondiĉojn por novaj plantoj, arboj kaj fungoj. Kelkfoje ankaŭ junaj arboj nature mortas, ĉefe pro fungatako, arbaj malsanoj, kaj fajro. Arbo kaj homo La arbaĵo nomiĝas ligno. Ekde la apero de la homo, ligno estis unu el niaj plej gravaj resursoj. Ligno verŝajne partoprenis en la homa ekregado de fajro, kaj krome uzatis por multegaj iloj kaj aliaj objektoj: radoj, domoj, armiloj ktp. ktp. La arboj donis al ni ankaŭ manĝon: olivo, pomo, piro, daktilo, nuksoj ktp. En multaj mitologioj arbo estas simbolo de eterneco, saĝeco ks. La antikvaj ĝermanoj kredis je Yggdrasil - enormega frakseno branĉ-radike kunliganta ĉielon kaj teron. La keltoj taksis la kverkon (Der, en ilia lingvo) sankta; kaj la helenoj kaj indianoj kredis je arbaj spiritoj. En multaj kristanaj hejmoj nordaj oni festenas kristnaskon per speciala kristnaska arbo (tipe piceo).

2.

Arbo povas ankaŭ signifi arbecan strukturon kaŭ modelon: Familia arbo estas tabelo kiu montras familianojn mortajn kaj vivajn, kun ties interrilatoj kvazaŭ "branĉoj el komuna trunko". ----

Vidu ankaŭ


- 1. palmo - arbedo - Frukto - korko - arbusto - - trunko tigo
- 2. Ideografia Vikiarbo rabarbo

Rilataj temoj


- Arbokuracado ja:木 ms:Pokok simple:Tree th:ต้นไม้

Planto

Planto estas vivaĵo plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo(ĝenerale). Ĝenerale dividiĝas inter ne-verdaj plantoj (brunaj, oraj, ruĝaj algoj, ktp) kaj verdaj plantoj (verdaj algoj kaj ter-plantoj). Kelkaj plantoj vivas en medio malriĉa je nitrogeno kaj ili havigas por si mem la necesan nitrogenon per la kaptado, digestado de insektoj. Tial oni nomas ilin insektovoraj plantoj aŭ karnovoraj plantoj. La verdaj "globetoj" interne de la ĉelo nomiĝas kloroplastoj. Laŭ formo ili povas varii inter:
- polihedraj
- fuziformaj
- cilindraj
- stelformaj
- ktp. Por pliaj informoj kaj priserĉoj vidu Botaniko. [http://www.geocities.com/wfpilger/pplp-l3.htm W.F. Pilger: Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo] C3-plantoj C4-plantoj Kategorio:Plantoj ms:Tumbuhan zh-min-nan:Si̍t-bu̍t ko:식물 ja:植物 simple:Plant

Poezio

Literaturo Poezio (greke poesis = verkado). Komence, en la antikva tempo ĉiu beletro, poste ritmigita parolo en versoj diference de la prozo. Ofte la poezio estas identigata kun la liriko. Aŭtoron de poezio oni nomas poeto. En pli vasta senco la poezio estas ankaŭ prozo, dramo, pentraĵo aŭ muziko, simple forta artisma impreso aŭ vive priskribita kaj bildigita karaktero de homo. Por la antikva poezio estis tipa la pieda verso piedolibera verso, mezepoka ĝis romantika poezio la rimo, la moderna poezio denove revenas al la libera verso sed ankaŭ eksperimentas per la antikvaj formoj, donante al ili novajn signifojn ofte stilrompemaj. Vidu ankaŭ metriko. Por kanzona poezio, vidu ligojn en artikolo "Muziko". Kategorio:Literaturo ko:시 (문학) ja:詩 th:กวีนิพนธ์

Silvo

Silvo estas sinonimo de la vorto arbaro, uzata precipe en beletro, kaj tie speciale en poezio.
Silvo etimologie devenas de la latina silva. Komparu kun: arbaro, praarbaro, ĝangalo, forsto, bosko ja:森林

Planto

Planto estas vivaĵo plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo(ĝenerale). Ĝenerale dividiĝas inter ne-verdaj plantoj (brunaj, oraj, ruĝaj algoj, ktp) kaj verdaj plantoj (verdaj algoj kaj ter-plantoj). Kelkaj plantoj vivas en medio malriĉa je nitrogeno kaj ili havigas por si mem la necesan nitrogenon per la kaptado, digestado de insektoj. Tial oni nomas ilin insektovoraj plantoj aŭ karnovoraj plantoj. La verdaj "globetoj" interne de la ĉelo nomiĝas kloroplastoj. Laŭ formo ili povas varii inter:
- polihedraj
- fuziformaj
- cilindraj
- stelformaj
- ktp. Por pliaj informoj kaj priserĉoj vidu Botaniko. [http://www.geocities.com/wfpilger/pplp-l3.htm W.F. Pilger: Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo] C3-plantoj C4-plantoj Kategorio:Plantoj ms:Tumbuhan zh-min-nan:Si̍t-bu̍t ko:식물 ja:植物 simple:Plant

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Foliarbaro

Naturo > flaŭro > arbo > arbaro > foliarbaro < Ekologio ---- En la komunuza lingvo foliarbaro komprenigas arbaron, en kiu ne troviĝas koniferoj, nur foli-portantaj arboj. Plej ofte temas pri arbaroj en regionoj kun modera klimato, kiuj en vintro estas kalvaj kaj somere verdaj. En la scienco oni uzas pli precizajn nociojn, por priskribi arbarajn formaciojn. ----

Ĝangalo

Se vi serĉas la retportalon Ĝangalo, vidu Ĝangalo (retportalo). ---- Ĝangalo (retportalo) Ĝangalo ( el la hindia ज۬गल = arbaro) estas densa arbaro de varma, malseka klimato, precipe de musonaj landoj. simple:Jungle

Forsto

naturo>flaŭro>arbo>praarbaro>arbaro>forsto Forsto estas arbaro metode mastrumata por ekonomiaj celoj . En Eŭropo hodiau la plej granda parto de la arbaroj estas forstoj.

Amazono (arbaro)

Amazonio (Amazônia portugalligve, Amazonia hispanlingve) estas la pluvarbaro de la baseno de sudamerika rivero Amazono. Ĝi estas la plej granda arbaro el mondo, situata en la norda parto de Brazilo, sed ankaŭ parte en Venezuelo, Kolombio kaj Peruo. Amazonio komenciĝas en Atlantika marbordo de Brazilo, en Parao kaj Maranjo kaj iras ĝis la Andoj. Image:Amazon river basin.png

Administraj unuoj

Amazonio estas la nomo de diversaj administraj unuoj:
- Amazonio, ŝtato en Brazilo
- Amazonio, departemento en Kolombio
- Amazonio, ŝtato en Venezuelo
- Amazonio, regiono en Peruo

Vidu ankaŭ


- Amazona Arbaro

Eksteraj ligoj


- [http://lucy.ukc.ac.uk/Sonja/RF/Maps/amazonia.html mapo genta de indianoj de Amazonio]
- [http://www.lesverts.fr/article.php3?id_article=1785 pri internaciigo de Amazonio] Kategorio:Sudameriko

Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo. Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

Historio

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio. La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Vidu ankaŭ


- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド ko:잉글랜드 ms:England simple:England th:แคว้นอังกฤษ zh-min-nan:England

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Amazona Arbaro

Brazilo ---- Brazilo Brazilo Brazilo Amazona Arbaro (nomata ankaŭ selvo aŭ hileo), la plej vasta tropika pluvarbaro en Tero, kovras Amazonion. Ĝi estas tre bunta komuno de arboj, arbustoj, palmoj, epitifoj kaj herboj kun la plej grandaj biologiaj specioj. Ĉi tie troviĝas ekzemple pli ol 4.000 specioj da arboj, 120.000 specioj florantaj kreskaĵoj kaj ĉirkaŭ 1.600 specioj de birdoj. En Amazono kaj ties alfluoj vivas ne nur 5.500 specioj de fiŝoj, sed en ties akvoj vivas ankaŭ kajmanoj, akvaj testudoj kaj al rivero akomodintaj mamuloj – dolĉakvaj delfenoj, riveraj lutroj kaj manatoj. Karakterizaj reprezentantoj de mamuloj de la pluvpraarbaro estas simioj malpoj, tapiroj, dazipoj, sovaĝaj porkoj pekarioj, grandaj roduloj kapibaroj kaj ursoj (Tremarctos ornatus). La pluvarbaro estas loko de senĉesa batalo je lumo, tial estas tipa por ĝi etaĝa aranĝo. Ĝis metra alteco kreskas herboj, kvinmetran atingas arbustoj komune kun arbaj filikoj. La malsupra arba etaĝo kun mallarĝaj arbokronoj atingas altecon 10 – 20 metroj. En altecoj ĉirkaŭ la meza etaĝo kreas sinsekvan tegmenton de la pluvarbaro. Tiun superas sole unuopaj grandegaj arboj, karakterizaj de siaj tabulaj radikoj kaj arbokronoj, kiuj leviĝas ĝis alteco ĉirkaŭ 60 – 70 metroj. left Ankoraŭ komence de la 20-a jarcento la amazona pluvarbaro okupis ĉirkaŭ 5 milionoj km2. De duono de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento oni ĉi tie komencis masivan forarbarigo kaj jam estis hakita proksimume 10 % da devena areo (t. e. ankoraŭ restas 90% de primitiva arbaro). Pli ol 5.600 km longa aŭtostrado Transamazonica kunigis komencojn de navigeblaj sektoroj en alfluoj de Amazono kaj sekvas post ĝi pluaj vojdirektoj: BelemoBrazilo, SantaremoCuiabá, Manaus - Porto Velho. Laŭlonge laŭ la aŭtostradoj disvastiĝas areoj de plugtero por kulturado de maizo, sukerkano, kakao, juto kaj manioko. Hodiaŭ, Transamazonica preskaŭ ne plu ekzistas ĉar la arbaro reinvadis ĝin. Plinombriĝas ankaŭ loĝigo de Amazonio. Hodiaŭ ĉi tie vivas proksimume 10 milionoj da loĝantoj, duono el tio en grandaj urboj. Sed indiana loĝantaro iom post iom malaperas. Komence de la 20-a jarcento ties nombro estis taksita al 1 miliono, hodiaŭ ĉi tie restas proksimume 155.000 indianoj. La taskoj pri la grandeco de la arbaro kaj la indiana loĝantaro en komenco de 20-a jarcento estas disputindaj, ĉefe ĉar oni ne havas certajn informojn pri la Amazonio en komenco de 20-a jarcento. Alie, en Brazilo oni povas deklari sin indiano (aŭ negra, aŭ blanka) laŭ vole. Tiel en 1991, en Brazilo nur 300 mil homoj deklaris sin indianoj, sed kiel aperis novaj leĝoj kiuj garintiis terojn al ili, en 2000, 750 mil homoj deklaris sin indianoj. Alie, variaĵo je nur 10% de areo en unu jarcento povas esti tute natura variaĵo, aŭ kaŭzita de aliaj faktoroj, kiel klimataj ŝanĝoj kaj ne de la hakado. Fakte oni povas diri, laŭ alia vidpunkto, ke amazonia landoj konservis 90% da amazonia arbaro kaj ne ke ili detruis 10% de ĝi. Kategorio:Sudameriko

Praarbaro Boubín

Ĉeĥio > Sudbohemia Regiono > Distrikto Prachatice > Praarbaro Boubín < Praarbaro < Arbaro ---- Arbaro Arbaro Arbaro Arbaro Boubín (920 – 1110 metrojn super la maro) estas praarbaro, kiu etendiĝas en Ĉeĥio en distrikto Prachatice. Ties areo estas 666,41 ha kaj la praarbaro estis proklamita kiel nacia natura rezervejo jam en la jaro 1858. La monde konata praarbaro situas sur sudorienta montpiedo de monto Boubín (legu: Boŭbin). La hodiaŭa kerno de praarbaro Boubín, kreata precipe de fagoj, piceoj kaj abioj, estas la plej konservinta restaĵo de originaj vastaj miksitaj montararbaroj en montaro Šumava. La plej aĝaj piceoj kaj abioj atingas aĝon 300 – 400 jaroj. Pramaljunaj piceoj kaj abioj elstaras alten el densa arbokrona volbo kreata precipe de fagoj mirigante nin de siaj dimensioj kaj interesaj formoj de trunkoj. La plej granda boubína piceo "Reĝo de piceoj", kiu falis la 4-an de decembro de 1970, havis en alteco 1,3 m de tero perimetron 508 cm, altecon 57,2 m kaj volumenon preskaŭ 30 m3. Krom tiu ĉi grandegulo katenos nian atentemon ankaŭ multnombraj pluaj arboj kun nekutimaj kreskdeformiĝoj, kiel estas egaj tumoroj, duarboj, harpsimile multobligitaj trunkoj aŭ piceoj starantaj sur vaste disstarigitaj stilzaj radikoj kaj pluaj kreskinteresaĵoj.

Lageto en Boubín

Lageto en Boubín estis fondita en la jaro 1836 kiel artefarita akva rezervujo por ebligado de lignoflosado el boubínaj arbaroj ĝis vitrofarejo en vilaĝo Lenora. Areo de la lageto estas 0,37 ha, ties plej granda profundaĵo ĉe ellasejo atingas 4 m. Ĉirkaŭ la kerno de la praarbaro kondukas ronda instruvojo nomita „Praarbaro Boubín“. Elirloko estas Lageto en Boubín. La longeco de vojo estas 3 800 m kaj la vojo enhavas 9 haltejojn. Kategorio:Ĉeĥio

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Forêt des Landes

Geografio > Arbaro

Granda pina arbaro teganta la plejparton de la departemento Landes en sudokcidenta Francio

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok

אוואנטי

אוואנטי (קדימה!) עיתון יומי בשפה האיטלקית שהיה עיתונה של המפלגה הסוציאלסטית האיטלקית מסוף המאה ה-19 עד לשנת 1993. הגיליון הראשון של העיתון יצא לאור ברומא ב-25 בדצמבר 1896, בעריכתו של הסוציאליסט לאונידה ביסולטי. העיתון הציע מבחר של מאמרים וכן חדשות פנים וחוץ, וזכה לתפוצה נרחבת. ב-1911 עברה המערכת לעיר מילאנו. בימי מלחמת העולם הראשונה תמך העיתון בתחילה בקו של נייטרליות מוחלטת של איטליה במלחמה, אך לאחר מינויו של בניטו מוסוליני לעורך העיתון, תמך העיתון בהצטרפות למעצמות ההסכמה. בשל נקיטת קו מערכתי זה פוטר מוסוליני מעריכת העיתון, ולאחר מכן גורש מן המפלגה הסוציאליסטית האיטלקית. מוסוליני החל בעריכת עיתון משלו "איל פופולו ד'איטליה" בשנת 1914. בשנת 1926 הורתה המפלגה הפשיסטית בראשות מוסוליני על סגירת העיתון, ומשרדיו נשרפו על ידי פורעים פשיסטים ב-31 באוקטובר 1926. העיתון יצא לגלות, והחל מופיע בפריז ובציריך. בשנת 1943 לאחר נפילת שלטונו של מוסוליני החל העיתון להופיע שוב באיטליה, אך בשנים שלאחר מלחמת העולם השנייה ירדה תפוצתו, והוא לא שב לתפוצה ולהשפעה שהיו לו בשנים שלפני עליית הפאשיזם לשלטון. בשנות השמונים נהג מזכיר המפלגה הסוציאליסטית בטינו קראקסי לכתוב את מאמרי המערכת של העיתון תחת השם ג'ינו די טאקו (דמות היסטורית הידועה בשל הופעתה בספר "דקמרון" של בוקאצ'יו). המשבר במפלגה הסוציאליסטית האיטלקית, במסגרתו נחשד קראקסי בפרשיות שחיתות, הביא לבסוף לסגירת העיתון בשנת 1993. מזה מספר שנים החל העיתון לצאת מחדש, והוא משמש כעיתונה של "המפלגה הסוציאליסטית האיטלקית החדשה" פלג של המפלגה הסוציאליסטית האיטלקית, תחת הכינוי "עיתון ליברל סוציאליסטי".

קישורים חיצוניים

[http://www.avanti.it/index.php?c_id=0 מהדורת האינטרנט של "אוואנטי"] קטגוריה: עיתונים

narty Parkiet Parkiet mieszne zdjcia blackjack










































:: RELATED NEWS ::

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org