Artefarita satelito aŭ artsatelito (PIV) aŭ nenatura satelito aŭ sputniko estas artefarita ĉielkorpo, rivoluanta ĉirkaŭ natura planedo aŭ satelito. Por akiri la staton de artefarita satelito, la spacobjekto devas atingi la unuan kosman rapidon sed ne superi la duan kosman rapidon, karakterizan je la koncernata natura ĉielkorpo. Tiam la rivulado okazas sur elipta orbito.
La unuan artsateliton de la Tero (Sputnik-1) oni lanĉis en 1957, la unuan de la Luno (Luna-10) en 1966, la unuan de Marso (Mariner-9) en 1971, la unuan de Venuso (Venjera-9) en 1975.
En 1980, ĉirkaŭ la Tero rivoluis 900 kompletaj artsatelitoj kaj ĉ. 1000 disiĝintaj, deŝiriĝintaj eroj.
ARTEFARITA SATELITO
Sputniko
Sputniko (ruseспутник, kio fakte signifas "kunvojaĝanto") estas rusdevena termino por "artefarita satelito". Aperis post la lanĉo de la unua artefarita satelito fare de Sovetunio en 1957.
Tiun esprimon oni uzis ĉefe en la iama socialisma bloko (pro politikaj kialoj, en Usono oni ne volis uzi ĝin). Nun oni uzas ĝin en areo de la iama Sovetunio.
Vidu ankaŭ "Sputnik-1", artefarita satelito, Sputnik-ŝoko.
SPUTNIKOja:スプートニク
Artefarita ĉielkorpo
Artefarita ĉielkorpo (aŭ astro) estas nenature estiĝinta teknika aparato, kiun oni lanĉas en la kosmon. Laŭ la rivolua orbito oni parolas pri artefarita satelito, artefarita planedo, kaj interstela sondilo. Laŭ la funkcio, oni parolas pri aŭtomata aŭ teledirektita spacosondilo, de homoj stirita veturilo kiel spacoŝipo aŭ spacoaviadilo, kaj de homoj funkciigita spacostacio.
Oni povas distingi inter ili laŭ la taskoj pri scienca (fizika, astronomia, biologia, teknika), praktik-cela (telemetra, naviga, meteorologia, risurco-esplora) kaj armea (skolta, kapta, neniiga).
La sputniko sendas la rezultojn de la esplordatenoj al Tero per telekomunikada metodo tra radioondoj aŭ liveras ilin en returna unuo (kapsulo) alteren. La artefaritaj satelitoj, kiuj faras la esploradon kaj sendas la datenojn tra radioaparato, nomiĝas aktivaj; dum pasivaj oni nomas tiujn kun nefunkcianta aŭ elŝaltita radioaparato, aŭ la deŝiritajn aŭ la returnajn partojn.
Oni lanĉis la unuan artefaritan sateliton de la Tero en 1957 (Sputnjik-1). Ĝis 1981 oni per 2200 lanĉoj ednorbitigis ĉ. 4000 artefaritajn ĉielkorpojn. Parto de tiuj jam neniiĝis dum la lanĉo en la atmosfero de Tero.
Artefarita Ĉielkorpoja:人工衛星ko:인공 위성
- Starto — 4-a de oktobro1957, 19:28 laŭ Grinviĉo
- Fino — 4-a de januaro1958 - Maso de la aparato — 83,6 kg;
- Angulo de la orbito — 65,1°.
- Tempo de unu rondiro — 96,17 min.
- Perigeo — 228 km.
- Apogeo — 947 km.
- Totalo de rondiroj ĉirkaŭ la Tero — 1400
Signifo
Oficiale "Sputnik-1" estis lanĉita enkadre de la internacia projekto por esploro de ionosfero. Tamen la lanĉo havis ankaŭ tre grandan politikan signifon. Interalie la usona gazeto "New York Times" (Novjorka Tempo) raportis post la lanĉo de "Sputnik-1": "90% da paroloj pri artefaritaj satelitoj de la Tero okazis en Usono, sed la 100% de farado okazis en Rusio..."
SPUTNIK-1
Борис Акунин /псевдоним на Григорий Шалвович Чхартишвили, р. 20.05.1956/ - руски писател, преводач и литературовед. Завършва японистика в Историко-филологическото отделение на Института за страните от Азия и Африка към Московския университет. Работи като преводач от японски и английски, превежда произведения на