:: wikimiki.org ::
| Asteroido |
AsteroidoAsteroido estas malgranda ĉiela objekto, kiel etigita planedo, kiu moviĝas en nia sunsistemo. Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el interstelaj nuboj, kiuj ne kungluiĝis al planedoj dum ties estiĝado.
Kelkaj plej konataj asteroidoj:
- Cerero, Vesto, Palado, Junono, Ĥirono, Sedno
----
Lingvaspekte: ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido" :
:"He! ĉu vi loĝas sur asteroido" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, ne atentas)
:ankaŭ pri homoj havante ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estante for de la mondo. Tiuj esprimoj devenas de la rolulo la Eta Princo.
ja:小惑星
ko:소행성
ms:Asteroid
simple:Asteroid
th:ดาวเคราะห์น้อย
SunsistemoNia sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, ok aliajn planedojn, iliajn satelitojn (lunojn) kaj milojn, se ne milionojn, da asteroidoj, meteoroidoj kaj kometoj, kaj ankaŭ polvon kaj plasmon interplanedan.
- Merkuro
- Venuso
- Tero
- Luno
- Marso
- Fobo kaj Dejmo
- Jupitero
- Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto kaj Tiono
- Saturno
- Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4
- Urano
- Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo kaj Umbrielo
- Neptuno
- Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso kaj Tritono
- Plutono
- Ĥarono
- 2003 UB 313
Aliaj planetoidaj objektoj
- Quaoar
- Sedno
La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto.
Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.
Eksteraj ligoj
- [http://www.solarviews.com Solarviews]
- [http://www.michaelschultz.de/index_en.html Solar System] Interaga planedo-simulado (145 zom-paŝoj and temp-efektoj)
----
ja:太陽系
ko:태양계
ms:Sistem suria
simple:Solar system
zh-cn:太阳系
zh-tw:太陽系
PlanedoAstronomio > Planedo
----
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio.
Sedno estas ebla 10a planedo.
----
Historio
La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon.
Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.
Antikvaj Planedoj
En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero.
La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj
antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.
Modernaj Planedoj
Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo.
La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.
La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.
----
Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin.
En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonan orbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno.
Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono.
Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.
Vidu ankaŭ:
Gustav HOLST
Kategorio:Sunsistemo
als:Planet
ja:惑星
ko:행성
ms:Planet
simple:Planet
th:ดาวเคราะห์
zh-min-nan:He̍k-chheⁿ
ĜironoGeografio > Eŭropo > Hispanio > Katalunio > Girona
----
Katalunio
Ĝirono (Gerona en hispana lingvo, Girona en kataluna) estas urbo en Katalunio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (en la nordorienta angulo de iberia duoninsulo) kaj de distrikto (comarca) Gironès.
La loĝantaro de la urbo estas 74.879.
La malnova kvartalo estis ĉirkaŭita de granda Murego, parte konservita.
Alia vidindaĵo estas la malnova juda kvartalo, kaj la Katedralo.
Provinco
La provinco de Ĝirono estas la plej nordorienta de Hispanio, kaj havas 565.000 loĝantojn. Ĝi entenas la faman Costa Brava, gravan turisman altiraĵon.
Ĉefaj urboj: Figueres, Puigcerdà, Olot, Banyoles, Blanes, Ripoll, Camprodon, Santa Coloma de Farners.
Kategorio:Urboj de Hispanio
Sedno
Sedno estas la neoficiala nomo donita al ĉiela objekto kiun oni malkovris novembre 2003, sed oficiale publikigis la malkovron nur en marto 2004. La sciencistoj disputas pri ĝi, kelkaj nomas ĝin planedo aliaj nur planedoido, planedoforma ĉielobjekto. Ĝi estas malpli grando (2/3) ol Plutono kaj rivoluas sur elipsa vojo pli malproksime ol Plutono. Ĝia oficiala numero estas 2003 VB12.
La planedoido nomiĝas laŭ inuita Sedno diino de la maro, kiu laŭ kredoj loĝis en plej frosta parto de Arkta Oceano.
Kategorio:Sunsistemo
ja:セドナ (小惑星)
ko:90377 세드나
th:เซดนา
CliCLI
tablice niusy Casino porady budowlane biako |
|
|
|