Atombombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisio aŭ fuzio de atomajkernoj, t.e. de nuklea energio aŭ atom-energio.
La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj, kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo.
Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj).
Estas atentigenda ke la granda detrukapablo de la nukleaj armiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikoj.
Tipoj de atombombo
A-bombo
A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945.
N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj, malpliigante la detruadon de la celo mem.
Historio
La unua atombomo estis konstruita de Usono dum la Dua Mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis ĝin estis John von NEUMANN, Edward TELLER, Robert OPPENHEIMER, Richard Phillips FEYNMAN kaj Hans Albrecht BETHE.
La unuan bombon oni test-eksplodigis la 16-an de julio1945 en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. La atoma programo estis komencinta la 6-an de decembro1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Pluraj miloj da tunoj da uranio el belgaKongo estis kaŝe transportitaj al Usono.
Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la detruos Hiroŝimon.
Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. TRUMAN nur je la oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. ROOSEVELT, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. Je la 24-a de julio Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Iosif STALIN pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.
Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako
Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu ĉi estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua Mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.
Elekto de la cel-urboj
La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la , elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro.
Laŭ Robert JUNGK:
:"En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanujo, Profesoro Edwin O. REISCHAUER, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCORMACK, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. STIMSON indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo."
Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard RHODES, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Leslie GROVES.
Sekvoj de la eksplodoj
La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomon hibakuŝoj.
Postaj disvolviĝoj
La Soveta Unio kreis sian propran A-bombon en 1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro.
En la jardeko de la 50-aj jaroj ambaŭ superpotencoj disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis la nuklean vetkuron, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn.
Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estas Britio, Francio kaj Ĉinio, kiuj estas la t.n. anoj de la nuklea klubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias ke Hindio kaj Pakistano, kaj eble Sudafriko kaj Israelo havas propran stokon.
Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movadon kontraŭ la nukleaj armiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la nukleaj fizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem.
Deveno de la ideo
La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en 1909, Frederick SODDY en sia libro The interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en 1914, H.G. WELLS, romanoforme en The world set free.
En 1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikisto F.W. LANCHESTER en "Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".
Atombomboj kiel globa minaco
Armila vetkuro kaj reciproka dekonvinko
Nuklea vintro
Atombombo en la literaturo
Nefikcie
- "Notoj pri la Delto" de s-ino OKADA Haru, eljapanigita de GAKU Konisi, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 1992. Impresa verko en bonega traduko.
- "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de TANAKA Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
- "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
- "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.
En Fiziko, aŭ pli precize Partikla Fiziko, la fisio (ankaŭ nomata kernofendado aŭ nuklea fendiĝo) estas la procezo per kiu diversaj specoj de atomkernoj fendiĝas. La procezo estas spontanea ĉe kelkaj izotopoj, sed tio estas escepto.
Ĝenerale, la fisio estas okazigita per nuklea reakcio, en kiu unu fisiebla nukleo estas bombardata per neŭtronoj. Se la energio estas adekvata, la nukleo absorbas la neŭtronon, kaj post malstabila stato, ĝi fendiĝas, kaj la rezulto estas la kreado de du aŭ tri pli malgrandaj kernoj, plus la elsendo de aliaj radiadoj, ĉefe pliaj neŭtronoj kaj gama-radiado. Ankaŭ produktiĝas granda kvanto da energio, kio klarigas ĝian uzon en atomcentraloj aŭ en armiloj.
En la tipa procezo de fizio, la nombro da elirintaj neŭtronoj estas egala aŭ pli granda ol tiuj produktintaj la unuan reakcion, kio permesas la daŭrigo de la procezo. Oni tiam parolas pri ĉenreakcio.
La rezultantaj kernoj, aŭ fisiproduktoj, havas eksceson de neŭtronoj, kaj do estas radioaktivaj. Ili konsistigas parton de la reziduo de la atomcentraloj.
Tipa ekzemplo de tiu reakcio estas jena:
Neŭtrono + U-235 --> fisiproduktoj + pliaj neŭtronoj + energio
Aliaj nuklidoj kiuj suferas fision estas U-238 kaj izotopoj de plutonio kaj torio.
Historio
La procezo de fisio estis renkontita plurfoje dum la esploroj pri kernenergio dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, sed ili ne estis ĝuste interpretitaj ĝis 1939, fare de Otto HAHN, Lise MEITNER kaj aliaj en Berlino.
Tre baldaŭ sekvis diversaj aliaj esploroj, kaj estis agnoskita la ebleco ĝin uzi por diversaj aplikoj, inter ili militaj. En Usono, Enrico FERMI gvidis la konstruon de la unua atomreaktoro.
Malmultaj jaroj poste esplodis la unua atombombo, bazita en la fenomeno (A-bombo: oni ne konfuzu ĝin kun la H-bombo, bazita en la procezo de fuzio).
En la jaroj 50-aj komencis la paca uzo de la fisio, kaj la konstruado de la unuaj atomcentraloj.
Ĉirkaŭ 400 a.K. la greka filozofo Demokrito postulatis, ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegan erojn de materio atomos, vorto kiu en la greka signifas "netranĉebla". Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo reale estas dividebla.
La atomo konsistas el la negativaj elektronoj, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno aŭ nukleo. La atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la elektronoj similas la ĉirkaŭantajn planedojn. La atomoj estas tiel malgrandaj, ke neniam oni vidis iun el ili, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10-10m). Kaj unu gramo de aluminio havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022).
La atomkerno konsistas el du specoj de nukleonoj: la pozitiva protono kaj la neŭtra neŭtrono. Estas ankaŭ multaj aliaj subatomaj partikloj: fotono, leptono, hadrono, mezono kaj kvarko.
La atomoj de la elementoj kuniĝas por formi molekulojn. Ekzemplo de ordinara molekulo estas tiu de akvo, H2O, formita el du atomoj de hidrogeno, kaj unu de oksigeno.
Arkitekturo > Betono
Kerno - spaca rigida konsistaĵo de vandoj en formo kutime fermita, kies unuopaj areaj elementoj estas streĉataj per kombinita slab-vanda fortefiko; kerno kiel tutaĵo estas streĉata precipe per premo, flekso kaj tondo. Kernoj estas uzataj kiel stabiligaj konstruktoj en altaj konstruaĵoj (vertikalaj komunikaj spacoj)
Alilingvaj ekvivalentoj
:en core-shaft
:de Kern m
:cs jádro n
:fr noyau
Atomenergio
Nuklea energio estas la energio produktita per la procezoj okazantaj en la nukleoj (atomkernoj) de la atomoj.
Ekzistas du ĉefaj procezoj kiuj permesas la praktikan produktadon de energio por teĥnikaj celoj:
- La fendiĝo de pezaj nukleoj, ekz-e uranio, kio nomiĝas nuklea fisio - La fandiĝo de du malpezaj atomkernoj, kiu nomiĝas fuzio. Tiu ĉi estas la procezo per kiu kreiĝas la energio de la suno kaj la ceteraj steloj.
La fisio estas uzata en la t.n. atomcentraloj, por la produktado de elektro. La fuzio kaj fisio estas ambaŭ uzataj por armilaj celoj (vidu atombombo).
La ĝusta nomo de tiu tipo de energio estas "nuklea energio" aŭ "kernenergio". Oni tre ofte uzas la vorton "atomenergio", sed tio estas principe erara, ĉar ja ankaŭ la ĥemiaj procezoj okazas en la atomo, kvankam ne en la kerno.
Vidu ankau: Internacia Atomenergia Organizokategorio:Energioja:原子炉
Nuklea fendiĝo
En Fiziko, aŭ pli precize Partikla Fiziko, la fisio (ankaŭ nomata kernofendado aŭ nuklea fendiĝo) estas la procezo per kiu diversaj specoj de atomkernoj fendiĝas. La procezo estas spontanea ĉe kelkaj izotopoj, sed tio estas escepto.
Ĝenerale, la fisio estas okazigita per nuklea reakcio, en kiu unu fisiebla nukleo estas bombardata per neŭtronoj. Se la energio estas adekvata, la nukleo absorbas la neŭtronon, kaj post malstabila stato, ĝi fendiĝas, kaj la rezulto estas la kreado de du aŭ tri pli malgrandaj kernoj, plus la elsendo de aliaj radiadoj, ĉefe pliaj neŭtronoj kaj gama-radiado. Ankaŭ produktiĝas granda kvanto da energio, kio klarigas ĝian uzon en atomcentraloj aŭ en armiloj.
En la tipa procezo de fizio, la nombro da elirintaj neŭtronoj estas egala aŭ pli granda ol tiuj produktintaj la unuan reakcion, kio permesas la daŭrigo de la procezo. Oni tiam parolas pri ĉenreakcio.
La rezultantaj kernoj, aŭ fisiproduktoj, havas eksceson de neŭtronoj, kaj do estas radioaktivaj. Ili konsistigas parton de la reziduo de la atomcentraloj.
Tipa ekzemplo de tiu reakcio estas jena:
Neŭtrono + U-235 --> fisiproduktoj + pliaj neŭtronoj + energio
Aliaj nuklidoj kiuj suferas fision estas U-238 kaj izotopoj de plutonio kaj torio.
Historio
La procezo de fisio estis renkontita plurfoje dum la esploroj pri kernenergio dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, sed ili ne estis ĝuste interpretitaj ĝis 1939, fare de Otto HAHN, Lise MEITNER kaj aliaj en Berlino.
Tre baldaŭ sekvis diversaj aliaj esploroj, kaj estis agnoskita la ebleco ĝin uzi por diversaj aplikoj, inter ili militaj. En Usono, Enrico FERMI gvidis la konstruon de la unua atomreaktoro.
Malmultaj jaroj poste esplodis la unua atombombo, bazita en la fenomeno (A-bombo: oni ne konfuzu ĝin kun la H-bombo, bazita en la procezo de fuzio).
En la jaroj 50-aj komencis la paca uzo de la fisio, kaj la konstruado de la unuaj atomcentraloj.
Fuzio, aŭ nuklea kunfandiĝo, estas la kuniĝo de nukleoj por formi pli grandajn nukleojn. Kiam fuzio okazas al nukleoj pli malgrandaj ol la fero-nukleo, la maso malpligrandiĝas en la reakcio, kaj konvertiĝas al elradianta energio. Por nukleoj pli grandaj ol la fera, energio estas forprenita el la ĉirkaŭo kaj konvertita al maso. Ĉi-lasta rakcio nature nur okazas en la varmega kaj densega interno de steloj.
Normale la nukleeroj (protonoj kaj neŭtronoj) emas disiĝi kiel pilkoj kiuj kolizias kaj reforiras. Ekzistas do kvazaŭ barilego kiu malhelpas ĉiujn kuniĝojn. Tamen tiuj kuniĝoj ekzistas. Ili eblas nur kiam eksteraj kondiĉoj puŝpremegas la kernerojn tiom forte unu kontraŭ la aliaj ke la nukleeroj havas nur eblecon transiri ties barilegon. Tiuj eksteraj kondiĉoj estas ĉu premegego, ĉu altegegaj temperaturoj aŭ ĉu ambaŭ. Eĉ interne de la Suno la taŭgaj kondiĉoj ne ekzistas kaj tamen fuzio estas la fonto de la suna energio. Do kio okazas? Arthur EDDINGTON trovis la solvon kiam li aldonis kromajn atomajn kernerojn kiuj ne rekte partoprenas al la kuniĝo sed ebligas ĝin en ne ideale taŭgaj kondiĉoj. Tiun disvolviĝon la homoj klopodas rekrei homskale (ITER projekto).
Kategorio:Fizikoja:原子核融合
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono - Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratiafederaciarespubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio1776 de Britio - organizoj: UNO (1945), NATO - konstitucio: la 4-an marto 1789 - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
En Fiziko, aŭ pli precize Partikla Fiziko, la fisio (ankaŭ nomata kernofendado aŭ nuklea fendiĝo) estas la procezo per kiu diversaj specoj de atomkernoj fendiĝas. La procezo estas spontanea ĉe kelkaj izotopoj, sed tio estas escepto.
Ĝenerale, la fisio estas okazigita per nuklea reakcio, en kiu unu fisiebla nukleo estas bombardata per neŭtronoj. Se la energio estas adekvata, la nukleo absorbas la neŭtronon, kaj post malstabila stato, ĝi fendiĝas, kaj la rezulto estas la kreado de du aŭ tri pli malgrandaj kernoj, plus la elsendo de aliaj radiadoj, ĉefe pliaj neŭtronoj kaj gama-radiado. Ankaŭ produktiĝas granda kvanto da energio, kio klarigas ĝian uzon en atomcentraloj aŭ en armiloj.
En la tipa procezo de fizio, la nombro da elirintaj neŭtronoj estas egala aŭ pli granda ol tiuj produktintaj la unuan reakcion, kio permesas la daŭrigo de la procezo. Oni tiam parolas pri ĉenreakcio.
La rezultantaj kernoj, aŭ fisiproduktoj, havas eksceson de neŭtronoj, kaj do estas radioaktivaj. Ili konsistigas parton de la reziduo de la atomcentraloj.
Tipa ekzemplo de tiu reakcio estas jena:
Neŭtrono + U-235 --> fisiproduktoj + pliaj neŭtronoj + energio
Aliaj nuklidoj kiuj suferas fision estas U-238 kaj izotopoj de plutonio kaj torio.
Historio
La procezo de fisio estis renkontita plurfoje dum la esploroj pri kernenergio dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, sed ili ne estis ĝuste interpretitaj ĝis 1939, fare de Otto HAHN, Lise MEITNER kaj aliaj en Berlino.
Tre baldaŭ sekvis diversaj aliaj esploroj, kaj estis agnoskita la ebleco ĝin uzi por diversaj aplikoj, inter ili militaj. En Usono, Enrico FERMI gvidis la konstruon de la unua atomreaktoro.
Malmultaj jaroj poste esplodis la unua atombombo, bazita en la fenomeno (A-bombo: oni ne konfuzu ĝin kun la H-bombo, bazita en la procezo de fuzio).
En la jaroj 50-aj komencis la paca uzo de la fisio, kaj la konstruado de la unuaj atomcentraloj.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ:konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Sciencisto > Edward TELLER
----
Sciencisto
Edward TELLER, origine: TELLER Ede (naskiĝis la 15-an de januaro, 1908, mortis la 9-an de septembro, 2003) estis usona fizikisto hungar-devena. Li estas rigardata kiel la inventinto de la hidrogena bombo.
Naskiĝinte en Budapeŝto, li forlasis Hungarion en la jaro 1926, por studi en Germanio. En 1930 li doktoriĝis ĉe Werner HEISENBERG en la universitato de Leipzig. Poste li laboris du jarojn en Göttingen kaj unu jaron ĉe Niels BOHR en Kopenhago.
Kiam la nazioj ekregis en Germanio, li elmigris unue al Britio, poste al Usono. En 1941 li fariĝis usona civitano. En la jaro 1942 li ekpartoprenis la Manhattan Project, kies celo estis la konstruo de atombombo. Ekde 1949 li pli kaj pli koncentriĝis al la kreo de hidrogena bombo, ĉar ĝia efiko estus pli granda. Kun grupo da sciencistoj li kreis la teoriajn bazojn kaj li esence kunlaboris en la konstruado. Krome li instruis en diversaj usonaj universitatoj, ekz. en Novjorko (1941-42), Ĉikago (1946-52) kaj en Berkeley (1953-75).
Dum sia tuta vivo li engaĝiĝis por la evoluigo de atomarmiloj. Prognozoj pri katastrofe finiĝanta atommilito laŭ li estis "stultaĵoj". En la 1970-aj jaroj li postulis la enkondukon de neŭtronaj armiloj kaj li forte aplaŭdis la SDI-projekton de Ronald REAGAN.
En la jaro 2002 Edward Teller publikigis siajn memorojn. Li mortis en 2003 en Stanford, Kalifornio.
TELLERTELLERja:エドワード・テラーko:에드워드 텔러
Robert OPPENHEIMER
Julius Robert OPPENHEIMER (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1904 en New York, mortis la 18-an de februaro, 1967 en Princeton) estis usonafizikisto.
Robert Oppenheimer venis el juda familio, studis fizikon, klasikan filologion, orientalistikon kaj kemion en la Universitato Harvard. Li plistudis en Cambridge kaj konatiĝis tie kun Ernest RUTHERFORD. Li laboris en Göttingen kun Niels BOHR kaj Edward TELLER. Li doktoriĝis en Göttingen.
En 1929 elektiĝis profesoro en Universitato de Kalifornio, Berkeley. Li instruis fizikon en la Kalifornia Instituto de Teknologio en Pasadena. Li edukis multajn studentojn al konata natursciencisto.
Li devenis de riĉa familio, sed li de jaroj 1930-aj simpatiiĝis por komunismo, kio kaŭzis malfidon de la plej dekstrema en la usona registularo. Li estis ege klera homo, li scipovis la sanskritan lingvon, kaj kiam li elektis universitaton, li elektis Stanford pro tio, ke li eksciis, ke en ties biblioteko kuŝis bona kolekto de la francaj poetoj de la ek-17-a jarcento!
Ekde 1943 ĝis 1945 gvidis li Manhattan-planon en Los Alamos en usona ŝtato Nov-Meksiko, kio celis la evoluon de atombombo. Oppenheimer teruriĝis pro sekvoj de atombombado kaj ne volis partopreni en la esploroj pri la hidrogenbombo. Li aktivis en la sekvaj jaroj por la armado-kontrolo. Pro tio li estis forigita el la atomenergia komisiono. Li partoprenis poste neniam en ŝtataj programoj. Nur la usona prezidento John F. KENNEDY rehabilitis la scienciston.
Li ricevis en 1963 la premion Enrico-Fermi, la plej altan ordenon de la atomenergia instanco.
Listo de verkoj
- Science and the Common Understanding (1954, Scienco kaj ĝeneralaj pensoj)
- Lectures on Electrodynamics (1970 postmorte aperis).
OPPENHEIMERja:ロバート・オッペンハイマー
Bethe naskiĝis en Strasburgo (tiam en Germanio, nun en Francio). Li studis fizikon ĉe Frankfurto kaj doktoriĝis de la Universitato de Munkeno. Li foriris de Germanio dum 1933 kiam la Nazioj ekregis, transloĝante unue al Anglio kaj tiam en 1935 al Usono kie li instruis ĉe Universitato Kornelo.
Dum la Mondmilito, li estis parto de speciala somera sesio ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley invite de Robert OPPENHEIMER, kiu skemis la unuajn konstrufazojn de la atoma bombo. Kiam Oppenheimer iniciatis la laboratorion por konstruado de sekretaj armiloj, Usona Nacia Laboratorio Los Alamos, li asignis Bethe-on kiel Direktoro de la Teoria Divizio.
Post la milito, Bethe argumentis ke urĝega projekto por la hidrogena bombo ne estu provita, kvankam post kiam Prezidento TRUMAN anoncis la komencon de tia urĝega projekto, kaj la komenco de Korea Milito, li rekrutiĝis kaj ludis ĉefan rolon je la disvolvo de la armilo. Kvankam li travidis la projekton ĝis la fino, laŭ Bethe li mem esperis ke estus neeble krei la hidrogenan bombon.
Dum 1935 – 1938, li studis nukleajn reakciojn kaj reakciajn kversekcojn. Tiu ĉi esploro utilis al Bethe por pli kvanta disvolvado de la teorio de kompunda nukleo de Niels BOHR. Li ricevis la Medalon Planck en 1955. En 1961 la Medalo EDDINGTON estis aljuĝita al li de la Brita Reĝa Astronomia Societo pro lia laboro pri identado de la procezo por generado de energio en steloj. En 1967, Bethe ricevis la Premion Nobel de Fiziko pro siaj studoj de la produktado de suna kaj stela energio, stela nuklesintezo. Li postulatis ke la fonto de tiu ĉi energio estas termonuklea reakcio en kiu hidrogeno transiras al heliumo.
Bethe notiĝis por siaj teorioj de atomaj ecoj.
Dum la 1980-oj kaj 1990-oj li kampanjis por la paca uzo de nuklea energio. En 1995, je la aĝo de 88 jaroj, Bethe skribis malferman leteron postulante ke ĉiuj sciencistoj "ĉesu" laboron pri iu ajn aspekton de disvolvado aŭ manufakturado de nukleaj armiloj. Dum 2004, li subskribis leteron kune kun 47 aliaj Nobel-premiitoj subtenantan kandidaton John KERRY por Prezidento de Usono kaj referencantan la misuzon de scienco fare de George W. BUSH.
Li ricevis la Medalon Bruce en 2001
La asteroido30828 Bethe ricevis tiun nomon omaĝe al li.
Hans Bethe mortis en sia hejmo en Ithaca, Novjorko, Usono, je la 6-a de marto de 2005.
BETHE, Hans AlbrechtBETHE, Hans Albrechtja:ハンス・ベーテko:한스 베테
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Meksiko
----
Dosiero:us-nm.gif
Nov-Meksiko (angle, New Mexico [nu MEKS-a-ko];hispanlingva, Nuevo México) fariĝis la 47-a ŝtato de Usono je la 6-a de januaro1912.
Pli granda procento de usonaj indiĝenoj loĝas en Nov-Meksiko ol en iu alia ŝtato.
Nov-Meksiko havas la plej malgrandan akvokovritan areon el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Sed ĝi estas riĉa je aliaj naturaj rimedoj, plejparte mineraloj. Ĝi produktas pli da uranio ol ie ajn en la tuta mondo. Grandparto de la enspezo de la ŝtato venas de impostoj je mineraloj.
La atombombo naskiĝis en registara laboratorio en la urbo Los Alamos.
Loĝantaro: 1,819,046 (en 2000)
Ĉefurbo: Santa FeTTT-ejo de Nov-Meksiko en la angla http://www.state.nm.usKategorio:UsonoKategorio:Usonaj ŝtatojja:ニューメキシコ州ko:뉴멕시코 주
Uranio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon U kaj la atomnumeron 92. Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Uranio estas peza, arĝent-blanka, kaj nature radioaktiva elemento. Ĝia izotopo Uranio-235 estas uzata kiel brulaĵo por nukleaj reaktoroj.
Kvankam Uranio ne havas stabilajn izotopojn,
ĝi ekzistas nature sur la tero.
Ĝiaj du plej stabilaj izotopoj havas
duoniĝtempon de preskaŭ resp. pli ol miliardo da jaroj:
- 235U: 7,038 · 108 jaroj
- 238U: 4,468 · 109 jaroj
Tial inter la pezaj elementoj surteraj,
iam produktitajn de supernovao,
ankoraŭ restas multe da uranio.
Tamen uranio estas trovata ĉiam en plumbo,
al kiu transformiĝis ĝia pliparto.
Ĉar uranio havas grandan specifan mason (preskaŭ 19 g/cm³),
ĝi estas milite uzata por kirasoj
kaj por kugloj.
Por tio oni uzas malriĉigitan uranion,
kiu konsistas preskaŭ nur el la izotopo 238U.
Ĉar eĉ tiu plej stabila izotopo estas radioaktiva,
urania municio povas veneni batalejojn.
Kategorio:Kemiaj elementojKategorio:Aktinoidojja:ウランth:ยูเรเนียม
Шрифт Брайля
Брайля шрифт
рельєфно-крапковий шрифт для написання і читання сліпими, розроблений Л. Брайлем. В основі шрифту лежить комбінація шести крапок. Брайль використав порядок букв латинського алфавіту. Для позначення перших букв алфавіту використовують верхні й середні крапки шести крапок. Для позначення наступних букв додається нижня крапка ліворуч, потім ліворуч і праворуч, потім праворуч. Цими ж знаками позначаються і букви українського алфавіту з додаванням спеціальних знаків. Різні комбінації шести крапок дають можливість позначати також цифри, розділові знаки, математичні, хімічні й нотні знаки.
Категорія:Поліграфіяja:点字ms:Braille
Waihi
Waihi is a town in the North Island of New Zealand. It has a population of 4,524.
The town is at the foot of the Coromandel Peninsula, close to the western end of the Bay of Plenty. The nearby resort town of Waihi Beach, ten kilometres to the east, is often regarded as the westernm
Xylem vessel element
In vascular plants, the xylem is the tissue that carries water up the root and stem. The word is derived from classical Greekxúlon, "wood, timber". This is appropriate, since wood is composed almost entirely of xylem tissue.
Xylem is one of the two (main) types of transport tissues in plants, Read More...
Redistribution of wealth
Income redistribution or redistribution of wealth is a political policy usually promoted by members of the political left, and opposed by members of the political right.
The basic premise of the belief is that money should be more equally distributed so it benefits all members of society, and that the rich should be obliged to assist the poor. Thus, money should be redistributed from the rich to the poor, creating a more financially
Aizuwakamatsu Castle
Aizuwakamatsu Castle (会津若松城; -jō), is a traditional fortress in northern Japan, at the center of the town of Aizuwakamatsu, in Fukushima Prefecture. Also known as Tsuruga Castle (鶴ヶ城; -jō).
The castle was constructed by
Brigham Henry Roberts (March 13, 1857–September 27, 1933) (commonly known as B. H. Roberts) was a leader, historian, and "defender of the faith" of The Church of Jesus Christ of Latter-day Saints. Although he was elected as a representative to the U.S. Congre
Acid (disambiguation)
An acid is typically a water-soluble, sour-tasting chemical compound.
ACID is an initialism standing for the key transaction-processing features of a database management system: Atomicity, Consistency, Isolation, and Durability.
Acid (or any of its capitalisation variants) can also mean:
- Acid (electronic music), electronic music characterized by the sounds of the Roland TB-303 and similar synthesizers
-
J. Bradford DeLong
J. Bradford DeLong (born June 24, 1960), a professor of economics at the University of California, Berkeley, writes a popular blog, Brad DeLong's Semi-Daily Journal which covers political, technical, and economic issues as well as criticism of their coverage in the media. He is also the author of a textbook, Macroeconomics, the second edition of which he coauthored with Marty Olne