Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Aviadilo

Aviadilo

Flugmaŝino aŭ aviadilo (ankaŭ: avio) estas home konstruita flugaparato. Pli striktasence ĝi estas flugaparato pli peza ol aero, do ne inkluzivas aerostatojn (balonojn, zepelinojn). Gravaj specoj de aviadiloj estas:
- aeroplano, rigid-ala avi(adil)o, ordinare kun simetriaj horizontalaj aloj kun motoro; aeroplano kun unu paro da aloj nomiĝas monoplano, kun du paroj biplano, laŭ helenaj-latinaj nombroj. Eble sistemo surbaze de la esperantaj nombroj estus preferinda, ĉar ekzistis eĉ aviadiloj kun tri paroj da flugiloj. Distingindas:
  - motore pelataj aviadiloj
    - kun vertikalaj helicoj, kiuj tiras aŭ (malofte) puŝas la aviadilon
    - kun reakciaj motoroj (jetoj)
    - kun fuzilaj motoroj (fuzilaviadilo)
  - senmotoraj glisiloj.
- aŭtogiro kun libere turniĝantaj aloj
- helikoptero kun motore pelata horizontala helico, kiu portas la pezon kaj provizas la forton por lokoŝanĝo. La unuaj homaj flug-eksperimentoj estis per glisiloj. La unua dokumentita motor-aviadila flugo okazis en 1906 en Parizo, fare de Alberto SANTOS-DUMONT. La fratoj Orville WRIGHT kaj Wilbur WRIGHT pretendis tion fari en 1903, sed nur en 1908 ili akceptis montri sian aviadilon, kiu, tiam, tute ne povis flugi sen helpo de katapulto. Estas necerte, ĉu Gustav WEISSKOPF/WHITEHEAD jam en 1901 sukcesis motoran flugon. Je la 27-a de aŭgusto 1939 la unua jeto (=turbinmotora aeroplano) flugis de la aviadil-fabriko Heinkel ĉe Warnemünde. Pasaĝeraj aeroplanoj estas grava elemento en internacia vojaĝado. Modernaj jetaj pasaĝer-aeroplanoj ordinare uzas rapidon de iom malpli ol 1000 km/h. La sola civila supersona aeroplano, brita-franca Concorde, eksfunkciis en 2003; ĝi havis maksimuman rapidon de 2,2 maĥoj (2.700 km/h). Planita supersona pasaĝera aeroplano (supersonoplano) de la usona firmao Boeing, Boeing 2707, estis atingonta rapidon de 3 maĥoj (3.700 km/h), sed ĝi neniam estis realigita. ---- dosiero:Fortojdeflugmasxino.jpg

Kial aeroplano povas flugi?

dosiero:Direktilojdeaviadilo.jpg Ĉirkaŭ kvardek jarojn antaŭ la Usona Revolucio, la svisa scienculo Danniel BERNOULLI trovis, ke en iu ajn movanta fluidaĵo la premo estas la plej malalta tie, kie la rapideco estas la plej granda. La aero ĉirkaŭ ni efikas kiel fluidaĵo, kaj se ni povas plialtigi la rapidecon de aero sur tia surfaco kia alo, la premo reduktiĝus kaj la alo leviĝus. Praktike, la alo de aeroplano iom similas al pafarko, la supra surfaco estas kurba sed la malsupra parto rekta. Ĉar la aero devas veturi pli longan distancon super la supra parto de la alo, ĝi devas veturi per pli alta rapideco. Sekve de tio, la premo estas pli malalta sur la alo ol sub ĝi, kaj la alo leviĝas en la aeron. Kiam aeroplano flugas horizontale, ĝia helico (aŭ turbinmotoro) devas plenumi du aferojn. Unue, ĝi devas teni la aeroplanon nefalanta kaj due, ĝi devas venki la froton de la aero, por ke ĝi povu tiri la aeroplanon antaŭen. La rotacianta helico (aŭ ĝenerale la propulzanta motoro) pliigas la rapidecon de la aero super la aloj. Laŭ la principo de Bernoulli, tio produktas levoforton de suprenira premo kontraŭ la alo. Levoforto venkas la gravitan forton, la malsuprenira premo estigita de la pezo de la alo. La helico tranĉas tra la aero sammaniere kiel ŝraubo sin ŝovas en lignon, kaj tiras la aeroplanon antaŭen. Tiu antaŭenira movo de la helico estas nomata puŝforto (propulza forto), kiu nuligas la rezistoforton de la atmosfero, la forton kiu rezistas kontraŭ la antaŭenira movo.

Kio igas aeroplanon leviĝi supren kaj malsupren

Kiel aliaj movantaj objektoj, kiuj sekvas la bazajn leĝojn de fiziko, aeroplano emas moviĝi laŭ la rekta linio, se nenia ekstera forto estas uzata por ŝanĝi ĝian direkton. La rapideco, per kiu la motoro turnas la helicon, estas regata de la akcelilo. Se oni apertas la akcelilon, tio pliigas la aeran rapidecon kaj levas la aeroplanon pli alten. Same grava estas la levilo, kiu regas la supreniran kaj malsupreniran movojn de aeroplano (empenerono). Ĝi estas horizontala, ĉarnirata surface alligata al la empeno (empen-alo). Kiam la piloto tiras malantaŭen la regstangon, aŭ direktostangon, la levilo (empenerono) estas levata supren. La aero, kiu frapas la levatan empeneronon, puŝas la empenon malsupren kaj la alon supren. La puŝforto de la helico tiras la aeroplanon supren. Male, kiam la piloto puŝas la regstangon antaŭen, la empenerono estas klinata malsupren. Tio levas la empeneronon supren kaj la alon malsupren.

Kiel aeroplano turniĝas?

Du partoj de aeroplano regas ĝiajn turniĝojn al la dekstra kaj maldekstra direktoj. La rudro (direkterono), vertikala surfaco, kiu estas ĉarnirata al la empeno (=la tuto, vertikalaj kaj horizontalaj "vostaj" surfacoj), svingas la direkteron dekstren aŭ maldekstren, sammaniere kiel parto de la empeno, empenerono, svingiĝas supren aŭ malsupren. Surtere, ĝi estas uzata por stiri la aeroplanon, kiel la ŝipa rudro funkcias. En la aero, tamen, la ĉefa funkcio de la rudro ne estas turnigi la aeroplanon, sed helpi ĝin en formado kaj normaligo de turniĝado (kun kun aleronoj). La aleronoj, malgrandaj partoj de la malantaŭa eĝo de la alo, proksimaj al la alo-pintoj, estas ĉarnirataj kaj estas ligataj en tia maniero ke, kiam unu el ili leviĝas, la alia malleviĝas. Tiu movo levas unu aleronon kaj mallevas la alian. Kiam la alerono sur la dekstra flugilo malleviĝas, sur la dekstra alo leviĝas kaj la aeroplano kliniĝos maldekstren, La levoforto sur la dekstra alo ne plu estas plene suprenira parto de la forto tiras la aeroplanon maldekstren. Tio, kune kun la rudro, stigas maldekstran turniĝadon; t.e. la aeroplano estas levata ± ĉirkaŭ la turniĝo.
- A-10
- Cessna 172
- X-43A Kategorio:Transportaj rimedoj ja:飛行機 simple:Aircraft

Motoro

Transporto > Motoro ---- Motoro estas ilo, kiu transigas energion el formo nemekanika en mekanikan, cele al la realigo de mekanika laboro. ----

Apliko

Aŭto

Motoro estas esenca ero de aŭto, kie ĝi transformas la kemian - deponitan en akumulatoro aŭ brulaĵoj - je mova energio. Eksplodmotoro -- Vapormotoro Kategorio:Teknologio ja:モーター

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Helico

Mov-helico estas alohava ŝraubforma (helico-forma) aparato (movilo), uzanta la rotaciomomanton de motoro aŭ gasturbino por estigi tir- puŝforton en aero aŭ en akvo. Ĝi movas helpe de aloj, kiuj estas ekipitaj normalokaze steloforme.

Efika principo kaj uzo

La alo estas tiel formita kaj direktita, ke ĝi estas oblikve aŭ asimetrie ĉirkaŭfluata dum la rotacio en la medio, ekz. aeroakvo. Tiel estiĝas premo, kiu antaŭenpuŝas la pelitan objekton. Ĉiu unuopa alo kaŭzas dinamikan levoforton, oblikve direktitan (puŝon). puŝo Tiuj efikoj movas la veturilojn, ĉefe ŝipojn, aerkusenajn boatojn, helican marĉoboaton, motorajn aviadilojn kaj helikopterojn, produkatnte aerfluegon per helicoventilatoroj. La helico signifas en malvasta senco nur tiun aparaton, kiu transdonas povumon al la ĉirkaŭa medio. La mala proceso, kiam io akceptas povumon el la ĉirkaŭa medio oakzas ekz. ĉe energioprodukto per turbinoj aŭ ventradoj tra generatoro. Tiujn oni nomas kelkfoje repeleroj. Teorie, la helico rigardeblas kiel rotacianta alo (efika surfaco), kaj la estiĝanta levforto signifas la tirforton (movforton). Ĉar la ĉerande lokataj helicaj partoj moviĝas per la plej granda rapideco, oni povas atingi la plej grandan levforton, se la turniĝo malpliiĝas proksimiĝante al la rando (ebeniĝas).

diversaĵoj


- ĝustigebla helico: ties aloj estas ĝustigeblaj al dezirata paŝo en ripozŝtato
- variigebla helico: ties aloj estas eĉ ĝustigeblaj dum rotacio
- aliaj: dekstruma, livuma helico; puŝa helico (produktanta kunpremon en sia ŝafto); tira helico (produktanta streĉon en sia ŝafto); vidu: kavitacio (estiĝo de danĝeraj aerveziketoj), ja:スクリュー

Helikoptero

Transporto > Aviado > Helikoptero ---- AviadoHelikoptero estas aviadilo, kiun impulsas unu aŭ pli horizontalaj rotoroj. La rotoroj efikas kiel turnantaj flugiloj - tial la helikoptero apartenas al la turnantflugilaviadiloj (kune kun la aŭtogiro), male al la kutimaj fiksflugilaviadiloj. La vorto Helikoptero venis el la grekaj vortoj heliko kaj pteron (flugilo). thumbSe la rotoro turniĝas far la motoro, la trunko turnas en alia direkto. Por malhelpi tion, la necesas balanci la turnmomenton. Tio okazas
- per malgrandan rotoron (helikon) je la posta parto, kiu efikas flankan forton, aŭ
- per duona horizontala rotoro, kiu turnas en alia direkto. Helikoptoroj povas sekure alteriĝi, eĉ se la motoro ne funkcias: Tiam ili ŝanĝas al malaltiĝada flugo, dum kiu la kurenco de la aero impulsas la rotoroj. Oni nomas tiun aŭtorotado (vidu ankaŭ Aŭtogiro). Helikopteroj ne povas flugi tiel rapide kiel normalaj aviadiloj, kutime ĝis 200 - 250 km/h, kelkaj batalhelikopteroj ĝis 330 km/h. Sed Helikoptero povas stari en la aero kaj eĉ flugi flanken kaj malantaŭen. Cetere Helikoptero povas eki kaj ateriĝi vertikale kaj tial ne bezonas flughavenon. Ekzistas multaj utileblecoj po helikopteroj - kaj civilaj kaj militaj. Unu el la plej konataj uzoj estas por transporti grav-vundituloj. Krome oni uzas ĝin por normala person-transporto, por malhelpi arbarfajroj, kiel fluganta argano, ktp. Jam en la 16-a jarcento, Leonardo DA VINCI verkis skizojn de helikoptero, sed nur en la 20-a jarcento la teknika realigo de tio ideo sukcesis. Pioniroj de la helikoptera tekniko estis Louis BÉGUET, Juan DE LA CIERVAL kaj Igor SIKORSKY. La unuaj flugkapablaj, sed ne tre uzeblaj Helikopteroj aperis 1924. La unua tute direkteblaj helikoptero estis la Focke-Wulf Fw 61, kiun Hanna REITSCH prezentis 1936 en la Berlina Deutschlandhalle (Germanio-Halo). Importaj Helikopterproduktistoj:
- Germanio
  - MBB
- Usono
  - Bell
  - Hughes
  - Sikorsky
- Rusio
  - Mil
    - Mil Mi-28 Kategorio:Transportaj rimedoj ja:ヘリコプター ko:헬리콥터

1906

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1906 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1906 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Okazis la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo, Svislando.
- Fondita la Konstanta Komitato de l‘ Kongresoj kaj Sveda Esperantista Societo.
- Alphonse CARLES proponis nomi "en multaj urboj konsulojn", unua ideo pri Delegita reto.
- Fondo de Germana Esperantista Societo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista.
- Unua Esperanto-grupo en Kroatio en Bjelovar.
- Suda Stelaro fondiĝis en la 17-a de marto, en Kampinaso, kiel unua Esperanto-klubo en Brazilo.
- Unuaj Esperanto-Grupoj en Seattle, Pollando (en Lvovo), en Danio (Kopenhago, Esperantist-foreningen kaj en Japanio (en Yokosuka, hodiaŭa Japana Esperantista Asocio).
- Fondita Esperanto-Societo Sud-Rio Granda, la dua en Brazilo.
- 29-a de junio: fondita Brazila Klubo Esperantista, unua Esperanto-Grupo en Rio-de-Ĵanejro.
- fondiĝis Esperanto-Grupo en Saint-Amand-les-Eaux.
- Esperanto estis deklarita Klara lingvo por telegrafado ene Brazilo.
- Eklernis Esperanton: NAKANO Ĉuiĉiro, Honoratus BONNEVIE, TUKIMOTO Kitadi, NOHARA Kiuiĉi, Ernest Edward YELLAND, Josep PRATDESABA, Andrés PIÑÓ ALEGRET, Tony Jules GUERITTE, Charles STEWART, OHAŜI Unokiĉi, Simeon PETKOV, Julio MANGADA ROSENÖRN, Felikso DIEZ Stefano LA COLLA, MACUDA Cuneĵiro, Anna GYLLSDORFF, George GORDON kaj Hilma Agatha Fredrika HALL.
- Publikita Esperanto-Japana Vortaro, la tia unua.
- Publikita D'une langue auxiliaire au point de vue du droit des gens de Louis FAUVART-BASTOUL
- Publikita originala verko Sep Rakontoj de Ivan ŜIRJAEV.
- Vanuatuo iĝas kunkolonio de Francio kaj Britio.
- Kreitaj Ekselsioro, Parlo, Pankelo kaj Glaniko.

Naskiĝoj


- João ANDRADE
- Mladen VRTUNSKI
- Leonid BREĴNEV
- Růžena LISKOVÁ-VYŽVALDOVÁ
- Ĉeĥio : Tomas PUMPR kaj Jiri KORINEK.
- Frantisek OMELKA.
- 22-a de januaro: Robert Erwin HOWARD
- 4-a de februaro: Usono : Clyde TOMBAUGH
- 7-a de marto : László SPIERER
- 19-a de marto: Sam Owen JANSSON
- 13-a de aprilo : Irlando : Samuel BECKETT
- 20-a de majo : Ellen AUERBACH
- 3-a de junio : Josephine BAKER
- 22-a de junio : Aŭstrio : Billy WILDER
- 23-a de junio : Germanio : Wolfgang KOEPPEN
- 9-a de oktobro: Senegalo: Léopold Sédar SENGHOR
- 14-a de oktobro : Hannah ARENDT
- 18-a de novembro : Germanio : Klaus MANN
- 27-a de decembro : Erwin GESCHONNECK

Mortoj


- 23-a de majo : Henrik IBSEN ----
1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1906年 ko:1906년 simple:1906 th:พ.ศ. 2449

1903

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".

Naskiĝoj


- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS

Mortoj


- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN ----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年 ko:1903년 simple:1903

1908

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1908 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1908 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno
- 26-a de septembro okaziĝis kunveno de Moskvaj kuracistoj dediĉita al la propagando kaj praktika aplikado de Esperanto.
- Fondo de UEA, Federacio Esperantista Rodana, la Ligo de Germanlingvaj Esperanto Grupoj, Dia Regno kaj Esperanto Grupo de Palermo.
- La esperantistoj ĉesigas kunlaboron kun Delegacio por alpreno de lingvo internacia;
- Ekaperas la Oficiala Gazeto Esperantista;
- La Paro MEGAHY, Augusts KAZOKS, Leo BLAAS, John H. FAZEL kaj Ernest ARCHDEACON eklernis Esperanton.
- Ido-skismo.
- Starigo de Delegita reto
- Aperas supera komisiono de Lingva Komitato.
- Fondo de "ŝtateto" Amikejo, unua "Esperanta regno" en la mondo.
- Theodor ĈEIKA publikigis vortaron Esperanto-Ĉeĥan.
- P. Jovan JOVANOVIĈ publikigis unuan lernolibron al serbioj.
- Skismo en Ĉeĥa Esperanta movado.
- Doktoriga tezo Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo por la Medicino prezentita de Pierre CORRET.
- Publikitaj Interpreso kaj Panariŝo.
- Svisa Bankunio enkondukis ĉekojn internaciajn kun spesmilaj valoroj.
- Olimpiadoj de Londono
- 13-a de januaro: Henry FARMAN traflugis unu kilometron ronde per balono.
- "La Bonne Auberge" la unua pornografia filmo.
- 8-a de marto: Usono: Fajro de la Triangula Fabrikejo en Bostono, kie 129 virinoj perdis siajn vivojn dum ili strikis. La datrevenon oni festas en multaj landoj sub la nomo Virina Tago.
- Unua aro de japanoj al Brazilo por anstataŭigi nigrajn sklavulojn
- Bulgario sendependiĝas de Turkio.
- Brazilo : Cearao : Fortalezo: La Teatro José de Alencar ekkonstruatas.

Naskiĝoj


- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Li NAIXI
- Tomáš BALDA
- 1-a de januaro : Hungario : Edward TELLER
- 9-a de januaro: Simone de BEAUVOIR
- 22-a de februaro : John MILLS
- 5-a de marto : Britio: Rex HARRISON
- 7-a de marto : Anna MAGNANI
- 7-a de marto: Zbigniew Marian ZIEBINSKI, Brazila teatrologisto
- 9-a de marto: Luís Cosme,Brazila komponisto
- 14-a de marto: Maurice MERLEAU-PONTY
- 14-a de marto: Arnaldo ESTRELLA, Brazila muzikisto
- 21-a de marto: João de SOUZA LIMA, Brazila muzikisto
- 28-a de marto: Luís VIANA Filho, Brazila verkisto
- 5-a de aprilo : Usono : Bette DAVIS
- 23-a de majo: Sílvio CALDAS, Brazila kantisto kaj komponisto
- 27-a de majo: Zeferino VAZ, Brazila klerulo
- 28-a de majo : Britio : Ian FLEMING
- 26-a de junio : Willy BURGEMEISTER
- 27-a de junio: João GUIMARÃES ROSA, Brazila verkisto
- 4-a de julio: Adolfo CASAIS MONTEIRO, Portugala poeto
- 3-a de aŭgusto: Ernesto GEISEL, Brazila diktatoro
- 26-a de aŭgusto: Simão MATHIAS, Brazila kemiisto
- 28-a de aŭgusto : Robert MERLE
- 9-a de septembro : Italio : Cesare PAVESE
- 19-a de septembro : Finnlando : Mika WALTARI
- 11-a de oktobro: Cartola, Brazila muzikisto kaj komponisto
- 15-a de oktobro: Otávio de FARIA, Brazila verkisto
- 12-a de novembro : Germanio : Hans Werner RICHTER
- 26-a de decembro: Charles Julius DUNLOP, Brazila verkisto
- 31-a de decembro: Simon WIESENTHAL

Mortoj


- 9-a de januaro : Wilhelm BUSCH
- 28-a de januaro: Sankta Josef FREINADEMETZ
- 24-a de junio : Grover CLEVELAND
- 22-a de julio: Randal CREMER
- 9-a de aŭgusto: José Plácido de CASTRO
- 25-a de aŭgusto : Francio : Antoine Henri BECQUEREL
- 29-a de septembro: MACHADO de ASSIS, Brazila verkisto
- 22-a de oktobro: Artur Nabantino GONÇALVES de AZEVEDO, Brazila verkisto
- 21-a de decembro : P. DIAKONOV
- 21-a de decembro: Klara POELZL, patrino de Adolf HITLER
- 27-a de decembro: Vicgrafo de SINIMBU, brazila eks-ĉefministro ----
1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1908年 ko:1908년 simple:1908 th:พ.ศ. 2451

1901

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1901 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1901 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- La pariza eldonejo Hachette komencas publikigi verkoj pri kaj en Esperanto.
- Fondita unua E-asocio en Slovakio, la Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj en Brno.
- Fondita unua E-asocio en Hungario, en Budapesto
- Zamenhof kreis la Hilelismon.
- Eklernis Espernaton: Frederiko VILLAREAL, Barono de Menil, Théophile CART, Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Cornelis Jacob BAART de la Faille.
- Kreita Latineca angla

Naskiĝoj


- 31-a de januaro : Marie Luise KASCHNITZ
- 1-a de februaro : Usono : Clark GABLE
- 14-a de februaro : Rolf WANKA
- 18-a de februaro : Hugo HAAS
- 15-a de marto : Juntaro IŬAŜITA
- 7-a de majo : Usono : Gary COOPER
- 11-a de majo : Rose AUSLÄNDER
- 20-a de aŭgusto : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 15-a de septembro : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 3-a de novembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 23-a de novembro : Marieluise FLEISSER
- 5-a de decembro : Walt DISNEY
- 27-a de decembro : Germanio : Marlene DIETRICH
- Ĉeĥio : Antonín SATTEK
- Wim QUISPEL
- Aleksandro ERJUĤIN

Mortoj


- 22-a de januaro : Britio : Reĝino Viktorino
- Ĉeĥio : Julius ZEYER
- 27-a de januaro : Giuseppe VERDI
- 13-a de marto : Benjamin HARRISON
- 7-a de julio : Svislando : Johanna SPYRI
- 14-a de septembro : William McKINLEY ----
1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1901年 ko:1901년

27-a de aŭgusto

---- Historio > Tagoj > la 27-a de aŭgusto ---- La 27-a de aŭgusto estas la 239-a tago de la jaro (la 240-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 126 tagoj restas. Je la 27-a de aŭgusto okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 1770 : Georg Wilhelm Friedrich HEGEL, filozofo.
- 1858 : Giuseppe PEANO, matematikisto.
- 1899 : C.S. FORESTER, verkisto
- 1908 : Lyndon JOHNSON, 36-a Prezidento de Usono
- 1908 : Don BRADMAN, aŭstrala kriketisto
- 1928 : Mangosuthu BUTHELEZI, Ĉefministro de Kwazulu, Sud-Afriko
- 1945 : Marianne SÄGEBRECHT

Mortoj


- 1577 : TITIAN, artisto
- 1950 : Cesare PAVESE, Italio
- 1963 : W.E.B. Du BOIS
- 1964 : Gracie ALLEN, Usono
- 1967 : Brian EPSTEIN, Anglio
- 1969 : Erika MANN, Svislando
- 1999 : Episkopo Heider Pessoa CAMARA, Brazilo

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ :
- Historio - Tagoj. ja:8月27日 ko:8월 27일 simple:August 27 th:27 สิงหาคม

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Concorde

Lingvo > Planlingvo Konkordo (Concorde aŭ Concordu) estas planlingvo, kreita de brito S. Flaherty-Hall en 1952. Estas iom skema projekto kun radikoj deformitaj kaj nenaturalisma aspekto. Patro Nia (nekompleta): Ni padro, qi zan in Cele, laodad zaf ti nom. Ti regne ven, ti vulzaf fad, en Munde tal in Cele. Alia versio: Ni Padro qi xan in Celé, laodad xaf ti nom. Ti regne ven, ti vulzaf fad, en Munde tal in Cele. La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.4 “1957” de Biblioteko Butler. Kategorio:planlingvoj

2003

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2003 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2003 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Svedio, Gotenburgo, 88-a Universala Kongreso de Esperanto
- Salah GHANEM kaj Edwin BURG iĝis honoraj membroj de UEA
- Marso atingis rekordan perielion kaj proksimecon de Tero sama al kio okazis en jaro -57617
- 1-a de februaro eksplodis la spacoŝipo Columbia 67 km super Teksaso, mortis 7 kosmonaŭtoj, inter ili la unua de Israelo
- 12-a de marto oni murdis Zoran DJINDJIĈ, la ĉefministron de Serbio
- 20-a de marto Usono ekatakis Irakon
- 29-a de majo ĝis 1-a de junio : Interasocia kongreso en Francio
- 18-a de julio David KELLY mortigis sin post kampanjo kontraŭ li
- Marso estis 56 milionojn km proksima al Tero.
- 11-a de aŭgusto: Liberio: Post intensa internacia premo, prezidento Charles TAYLOR forlasas sian landon, transdoninte potencon al Moses BLAH.
- septembro : Skeletojn de Homo floresiensis unuafoje malkovris Arkeologoj
- 10-a de septembro okazis murdo de la sveda ministrino pri eksteraj aferoj Anna LINDH
- 7-a de oktobro Arnold SCHWARZENEGGER venkis en la antaŭtempajn balotojn en Kalifornio
- 15-a de oktobro Ilham ALIJEV venkis en la prezidentaj balotoj en Azerbajĝano, tiel li transprenis la prezidentecon post sia patro (nepotismo)
- 31-a de oktobro abdikis Mahathir MOHAMAD ŝtatestro de Indonezio
- Publikitaj planlingvoj Interlango, Speto, Brandoniano, Kaniso, Aiola, Lusiakio, Inter-Esperanto, Arionako kaj 2004.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu [http://www.funof1.com.ar/tx/cp2003_spe_maxi_.htm].

Naskiĝoj


- 29-a de aprilo: Norvegio : Maud Angelica BEHN

Mortoj


- Aldo de' GIORGI
- Li NAIXI
- Angel Figuerola AUQUE
- 3-a de marto: Horst BUCHHOLZ, Gilbert LEDON
- 30-a de marto: Eurico FIGUEIRA
- 5-a de majo : Walter SISULU
- junio: Hella LANKA
- 12-a de junio: Gregory PECK
- 29-a de junio: Katharine HEPBURN
- 4-a de julio : Barry WHITE
- 14-a de julio : Compay Segundo
- 28-a de aŭgusto : Peter HACKS
- 30-a de aŭgusto : Charles BRONSON
- 8-a de septembro : Leni RIEFENSTAHL
- 9-a de septembro : Edward TELLER
- 22-a de septembro : Armand PIEN
- 28-a de septembro : Elia KAZAN
- 15-a de oktobro : Aage FALCH
- 18-a de oktobro : Manuel VÁZQUEZ MONTALBÁN, hispana ĵurnalisto kaj verkisto
- Drahomír KOČVARA : Drahomír KOČVARA
- 27-a de novembro : Will QUADFLIEG ----
1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
---- Vidu ankaŭ Nun en 2003 por eksvalidiĝontaj informoj. als:2003 ja:2003年 ko:2003년 ms:2003 simple:2003 th:พ.ศ. 2546 zh-min-nan:2003 nî

Maŝo

Maŝo nomiĝas ĉiu el la nodoj de trikita vesto. Se oni ripetas nodojn, oni parolas pri maŝado. Maŝo povas ankaŭ esti:
- bukleto formita per interplektiĝo de la fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto nodo, banto.
- malplena spaceto inter la plektitaj fadenoj de teksaĵo aŭ reto.
- buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlavi, premsufoki kc. Kategorio:Vesto

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

1274

XIII. mendearen taula (XII. mende | XIII. mende | XIV. mende) 1250ko hamarkada | 1260ko hamarkada | 1270ko hamarkada | 1280ko hamarkada | 1290ko hamarkada 1269 | 1270 | 1271 | 1272 | 1273 | 1274 | 1275 | 1276 | 1277 | 1278 | 1279

Gertaerak.

Jaiotzeak.

Heriotzak.

---- Category:XIII. mende ko:1274년

wadysawowo pokoje eba pociel odywki bielizna erotyczna










































:: RELATED NEWS ::
Santa Cruz del Valle Urbión
Santa Cruz del Valle Urbión è un comune spagnolo di 118 abitanti situato nella comunità autonoma di Castiglia e Leon. Santa Cruz del Valle Urbion spagnolo di 199 abitanti situato nella comunità autonoma dell'Andalusia. Categoria:Comuni della comunità dell'Andalusia spagnolo di 120 abitanti situato nella comunità autonoma dell'Aragona. Categoria:Comuni della comunità dell'Aragona
Santa Cruz de Moya
Santa Cruz de Moya è un comune spagnolo di 388 abitanti situato nella comunità autonoma di Castiglia-La Mancia. Categoria:Comuni della comunità di Castiglia-La Mancia spagnolo di 4.716 abitanti situato nella comunità autonoma di Castiglia-La Mancia. Categoria:Comuni della comunità di Castiglia-La Mancia spagnolo di 29 abitanti situato nella comunità autonoma dell'Aragona. Categoria:Comuni della comunità dell'Aragona
Santa Cruz de Paniagua
Santa Cruz de Paniagua è un comune spagnolo di 439 abitanti situato nella comunità autonoma dell'Estremadura. Categoria:Comuni della comunità dell'Estremadura spagnolo di 201 abitanti situato nella comunità autonoma di Castiglia e Leon. Categoria:Comuni della comunità di Castiglia e Leon spagnolo di 219.446 abitanti situato nella comunità autonoma delle Canarie. Categoria:Comuni della comunità delle Canarie
Santa Cruz de Yanguas
Santa Cruz de Yanguas è un comune spagnolo di 67 abitanti situato nella comunità autonoma di Castiglia e Leon. Categoria:Comuni della comunità di Castiglia e Leon