:: wikimiki.org ::
| Babilonia Scienco |
Babilonia sciencoHistorio > Mezopotamio > Babilonio > Babilono
----
Antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio en 2-a kaj 1-a jarmiloj a.K. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. La ruinoj de Babilono estis malkovritaj 90 km-ojn sude de la moderna Bagdado en Irako.
La ĉefa fundamento por la Babilona ekonomio estis komercvojoj inter Persa Golfo kaj Mediteraneo, same kiel la evoluinta agrokulturo de la Eŭfrata valo. Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo de la periodo de Nebukadnecaro 2-a, en la 6-a a.K., kiu kovris areon ĉ. 10 kv.km kaj estis la plej granda urbo de la mondo.
Babilona zigurato, plej probable, estis la bazo por la biblia legendo pri la Babela Turo. Ziguratoj estis templo-turoj, tre impresaj konstruaĵoj de sia tempo, kiuj superis 50 metrojn en alteco. La alia konata arkitekturaĵo de Babilono estas la Pendĝardenoj de Semiramisa, kiuj estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.
Historio de la urbo
- 2200 a.K. - Babilono estis urbo de templo.
- 2050 - Babilono estas parto de la ŝtato, regata de la urbo Ur.
- 1894 - Babilono fariĝas sendependa urbo-ŝtato, sub la amorea reĝo Sumu-abum.
- 1792-1750 - Regno de Hamurabo, kiu etendis de Persa Golfo al Mediteraneo.
- 1595 - Babilono estis kaptita de Hititoj.
- 1590 - Babilono estis kaptita de Kasitoj. Sub ilia regado, Babilono fariĝas ĉefurbo, administracia kaj religia centro de Babilonio.
- 1158 - La urbo estis kaptita de Elamanoj.
- 730- Babilono kaj Babilonio falas pro la Asirianoj, kaj fariĝas provinco de Asiria Imperio.
- 689 - Reĝo Sennacherib de Asirio detruis Babilonon.
- 675 - Babilono estis restarigita de Asiria reĝo Esarhaddon.
- 625 - Babilono estis kaptita de Ĥaldeoj.
- 605-562 - Regno de Nebukadnecaro 2-a, kiu vastigis Babilonian Regnon en Palestino kaj Sirio. Dum lia regado, novaj temploj kaj placoj estis konstruitaj, ankaŭ muroj kaj pordoj.
- 539 - Babilono estis konkerita de Persa reĝo Ciro la Granda, kaj fariĝis provincurbo de Persa Imperio. Baldaŭ ĝi estiĝis rezidejo de Persaj reĝidoj.
- 482 - Pro loka ribelo, Persa reĝo Kserkso 1-a detruis kelkajn gravajn religiajn konstruaĵojn de Babilono.
- 330 - Okupis Aleksandro la Granda, sed liaj planoj redoni al la urbo ĝian iaman gloron, ne efektiviĝis pro lia morto.
- 312 - Babilono estis kaptita de Seleŭkidoj, kiuj igis ĝin sia ĉefurbo.
- 290 - Babilono ne plu estas ĉefurbo, ĉar nova urbo Seleŭcio anstataŭas ĝin. Tio signifis la finan regreson de Babilono.
Religio > Rastafarianismo > Babilono
----
En la religio Rastafarianismo, Babilono estas la subprema strukturo de potenco, kiu laŭ la kredantoj respondecas pri ilia restado en malriĉeco kaj povreco dum generacioj. La termino estas ofte uzata kun la signifo ke blankuloj estas la supremantoj, kvankam ĉi tio ne ĉiam validas.
ja:バビロン
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
MezopotamioGeografio > Regiono > Mezopotamio
----
Mezopotamio estas parto de sud-okcidenta Azio, regiono situanta inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, kiu korespondas al moderna Irako. Ĝi estas "Lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de antikva mondo dum 3,000 jaroj. Larĝsence, Mezopotamio etendas inter Zagros-montaro kaj Anti-Taŭro en nordo, kaj inter Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en sudo, kio korespondas al moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio.
La nomo ‘Mezopotamio’ devenas de greka kaj signifas ‘inter riveroj’. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas sur du riveroj. Ili donis eblecon por irigacio de la tero kaj evoluo de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj de fiŝoj kaj la bordoj - de sovaĝaj birdoj kaj animaloj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro. La unuaj urboj aperis en suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj havis gravajn konstrumaterialojn, inter ili argilon, kiu estis uzita por konstruado de domoj, ankaŭ por farado de tabletoj por skribado.
La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiu fremdlanduloj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcento. Minaco de najbaroj estas plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortifiko kaj defendo estis kompare pli facila.
Historio de Mezopotamio
Pri frua historio de la regiono vidu ĉe: Akado, Asirio, Babilonio, Sumero.
| 539 a.K. | Mezopotamio estas en konsisto de Persa Imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomika regreso de la regiono. |
| 312 a.K. | Seleŭkidoj konkeras Babilonon, kaj la epoko de Helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venas en Mezopotamio. |
| 250 a.K. | Mezopotamion konkeras Partianoj. |
| 226 a.K. | Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas. |
| 635 p.K. | Mezopotamion konkeras muzulmanoj Araboj. |
| 763 p.K. | Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝas centro en multaj kampoj. |
| 1258 | Post la invadoj de mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝas. La kulturo kaj ekonomiko suferas. |
| 16-a jc | Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencas militi por Mezopotamio. |
| 17-a jc | Otomanoj kontrolas Mezopotamion. |
| 1840 | Oni komencas la unuajn arkeologiajn elfosadojn. |
| 1932 | Orienta, pligranda parto de Mezopotamio, fariĝas parto de sendependa Irako. |
| 1945 | Sirio sendependiĝas kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio. |
Rilataj Artikoloj:
- Antikvaj Civilizoj de Mezopotamio
- Araba Kalifato
- Irako
- Kulturo de Irako
ja:メソポタミア
ko:메소포타미아 문명
th:เมโสโปเตเมีย
BabilonioHistorio > Civilizoj > Babilonio
----
Babilonio estis antikva regno en Mezopotamio, ekzistanta inter 18-a jc a.K. ĝis 6-a jc a.K. La nomo devenas de babilona (dialekto de akada lingvo) vorto 'babili', kiu signifas 'pordo de dio'. Malnovperse ĝi nomiĝis 'babiruŝ'.
Babilonia socio estis kaj urba, kaj kampara, kiu okupiĝis pri agrokulturo. Ekonomiko estis en la manoj de kampara loĝantaro kaj la administrado, industrio kaj artoj - en urboj. En la tuta regno estis ne pli ol 10-15 urboj kun 10,000 ĝis 50,000 loĝantoj. Krom tio, la parto de loĝantoj vivis en vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Babilonia kernlando situis inter riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, sed la regno, de tempo al tempo, etendiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio.
Administrado
Babilonia socio estis gvidata de absoluta monarko, reĝo, kiu havis fortan potencon, kiel leĝdonanto, juĝisto, administranto kaj militestro. Li rekte gvidis la tutan sistemon helpe de malvasta rondo de kunlaborantoj kaj guberniestroj. Lokan administradon li efektivigis per urbestroj, vilaĝestroj kaj konsilioj de olduloj. Babilonia Korto estis centro de justico en la lando. Ĉiu korto konsistis de 1 ĝis 4 juĝistoj, kaj apelacioj povis esti direktita nur al la reĝo. La sistemo de punado tre variis de mortpuno ĝis bastonado.
Socio
Babilonia socio estis dividita en tri klasoj: 'awilu' (supera klaso), 'musheknu' (libera, kun neplena signifo) kaj 'wardu' (sklavoj). Ĉiuj grupoj estis protektitaj per la leĝo kaj ĉiuj ĝuis minimumajn rajtojn. Ĉiuj grupoj (ankaŭ 'wardu', sklavoj) povis partopreni en negoco kaj prunti monon. Tamen, ekzistis multaj diferencoj inter klasoj en diversaj sferoj de la vivo, kaj ili estis fiksitaj per la leĝaro. La babiloniaj fontoj montras, ke la socio ne multe ŝanĝiĝis dum 1200 jaroj.
La supera klaso, 'awilus', konsistis el registaraj oficistoj, pastroj, riĉaj terpropruloj kaj riĉa parto de komercistoj. Ĉi tiu grupo posedis grandparton de Babilonia tero, alia tia grupo estis servistoj de temploj. Liberaj popoloj, t.n. 'musheknus', estis metiistoj kaj bienistoj. Sklavoj estis sklavoj dum la tuta vivo aŭ dum limigita tempintervalo.
Ekonomiko kaj kulturo
La bazo de la ekonomiko estis agrokulturo, aliaj industrioj estis malpli evoluitaj. Babilonio subtenis ekteran komercon kaj eksporton de diversaj produktitaj varoj, dum ĝi importadis metalon, lignon, ŝtonon, materialojn kiuj mankis en la lando.
Babiloniaj urboj similis al iom grandaj vilaĝoj. Plimulto de domoj estis unu-etaĝa kaj konstruita per ŝlimaj brikoj. Ili havis neniajn fenestrojn stratoflanken kaj la ĉambroj estis aranĝita ĉirkaŭ la interna korto. En la domo unu el la ĉambroj estis dediĉita al dioj. Publika kaj monumenta arkitekturo uzis ankaŭ la saman konstrumaterialon, sed faritan iom pli altkvalite.
Babilonianoj pruntis plimulton de siaj teknologioj de sumeranoj, ĉefe en irigacio kaj agrokulturo, la plej gravaj branĉoj de ekonomiko. Por la bezonoj de mastri agrokulturon, ili faradis mapojn, skizojn, planojn kaj kalkulojn. Ili uzadis relative bone evoluitan matematikan sistemon, kiu baziĝis sur la nombro 6, anstataŭ moderna 10-uma sistemo. Ili perfektigis ankaŭ kalendaran sistemon inventitan de sumeranoj.
Ekzistas kelkaj informoj pri la sorto de evoluo de kosmetiko, parfumado, medicino kaj farmakologio.
Historio de Babilonio
La frua historio de Babilonio estas ligita kun Sumero, la lando de urbo-ŝtatoj, kies teritorio kovris la saman parton de Mezopotamio, kie ĝi troviĝis. La prospero de Babilonio ne devas esti komprenita kiel prospero de nova regiono aŭ nova popolo. Preferinde konsideri, ke la malnova Sumero de ĉi tiam estis regita de unu el Mezopotamiaj urboj - Babilono.
| 1900 a.K. | Semidaj triboj Amoreoj, konkeras Mezopotamion, kaj establas siajn reĝojn en Babilono. |
| 1792 | Post la ekrego de Hamurabo, la regno fariĝas grava potenco de la regiono. |
| 1760 | Hamurabo venkas siajn najbarojn, ĉefe Elamon kaj Larsan. |
| 18-a jc (2-a duono) | Babilona civilizo daŭras progresi dum la reĝo Samsu-iluna (1750- 1712 a.K.), filo de Hamurabo. Liaj fortaj oponentoj estas Kasitoj kaj popoloj el Malgrand-Azio. |
| 17-a jc | Babilonio malfortiĝas kaj perdas teritoriojn dum la sekvaj regantoj. |
| 1595 | Hititoj atakas Babilonion kaj detronigas ĝian reĝon Samsuditana. Plia malfortiĝo de Babilonio. |
| 1600 | Babilonio estis okupita de Kasitoj, kiu prenis kontrolon super la regno. Al tio sekvis 400-jara periodo de prospero de la regiono. Tio estis ankaŭ la tempo de grandaj kulturaj sukcesoj, kreiĝis gravaj literaturaj verkoj, inter ili Enuma Elish. |
| 1350 | Asirianoj komencas siajn aktivadojn ĉirkaŭ Babilonio, sed ne konkeras la landon. |
| 1160 | Elamanoj konkeras Babilonion kaj kaptas ĝiajn urbojn. |
| 1120 | Dum la regado de Nebukadnecaro 1-a, Babilonio reviviĝas. Li atakas Elamon kaj Asirion. |
| 11-a jc | Post la morto de Nebukadnecaro 1-a, en Babilonio komenciĝas politika kaoso, kiu daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn. |
| 9-a jc | Ĥaldeanoj prenis potencon en Babilonio kaj revivigis ĝin. Babilonio fariĝas dominanta regno de Mezopotamio. |
| 8-a jc | Multaj amaraj militoj okazis kun Asirio. |
| 625 | Ĥaldea reĝo, Nabopolassar, faras Babilonon sia ĉefurbo, kaj nova granda erao komenciĝas. |
| 612 | Kun alianco de Medio, Babilonia reĝo Nabopalassar (626- 605 a.K.), venkas Asirion kaj determinas la finon de tiu reĝlando. |
| 605 | Reĝo Nebukadnecaro 2-a venkas ankaŭ super Egiptanoj ĉe Karkemiŝ. Dum lia regado Babilonio fariĝas forta regno kiel politike, ankaŭ kulture. |
| 562 | Post la morto de Nabuko 2-a, disvolviĝis granda batalo inter konkurantoj de la trono. Tio kaŭzis malfortiĝon de Babilonio. |
| 539 | Post la kaptado de la reĝo Nabonidus de Babilonio, Persoj konkeris ĝin sen forta rezistado. Babilonio estis aneksita de Persio. Tio estis la fino de Babilonia regno, dum ĝia kulturo kaj urboj pluvivis kelkajn jarcentojn. |
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Asirio
- Babilono
- Elamo
- Sumero
Kategorio:Historio
Kategorio:Azio
ja:バビロニア
BabilonioHistorio > Civilizoj > Babilonio
----
Babilonio estis antikva regno en Mezopotamio, ekzistanta inter 18-a jc a.K. ĝis 6-a jc a.K. La nomo devenas de babilona (dialekto de akada lingvo) vorto 'babili', kiu signifas 'pordo de dio'. Malnovperse ĝi nomiĝis 'babiruŝ'.
Babilonia socio estis kaj urba, kaj kampara, kiu okupiĝis pri agrokulturo. Ekonomiko estis en la manoj de kampara loĝantaro kaj la administrado, industrio kaj artoj - en urboj. En la tuta regno estis ne pli ol 10-15 urboj kun 10,000 ĝis 50,000 loĝantoj. Krom tio, la parto de loĝantoj vivis en vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Babilonia kernlando situis inter riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, sed la regno, de tempo al tempo, etendiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio.
Administrado
Babilonia socio estis gvidata de absoluta monarko, reĝo, kiu havis fortan potencon, kiel leĝdonanto, juĝisto, administranto kaj militestro. Li rekte gvidis la tutan sistemon helpe de malvasta rondo de kunlaborantoj kaj guberniestroj. Lokan administradon li efektivigis per urbestroj, vilaĝestroj kaj konsilioj de olduloj. Babilonia Korto estis centro de justico en la lando. Ĉiu korto konsistis de 1 ĝis 4 juĝistoj, kaj apelacioj povis esti direktita nur al la reĝo. La sistemo de punado tre variis de mortpuno ĝis bastonado.
Socio
Babilonia socio estis dividita en tri klasoj: 'awilu' (supera klaso), 'musheknu' (libera, kun neplena signifo) kaj 'wardu' (sklavoj). Ĉiuj grupoj estis protektitaj per la leĝo kaj ĉiuj ĝuis minimumajn rajtojn. Ĉiuj grupoj (ankaŭ 'wardu', sklavoj) povis partopreni en negoco kaj prunti monon. Tamen, ekzistis multaj diferencoj inter klasoj en diversaj sferoj de la vivo, kaj ili estis fiksitaj per la leĝaro. La babiloniaj fontoj montras, ke la socio ne multe ŝanĝiĝis dum 1200 jaroj.
La supera klaso, 'awilus', konsistis el registaraj oficistoj, pastroj, riĉaj terpropruloj kaj riĉa parto de komercistoj. Ĉi tiu grupo posedis grandparton de Babilonia tero, alia tia grupo estis servistoj de temploj. Liberaj popoloj, t.n. 'musheknus', estis metiistoj kaj bienistoj. Sklavoj estis sklavoj dum la tuta vivo aŭ dum limigita tempintervalo.
Ekonomiko kaj kulturo
La bazo de la ekonomiko estis agrokulturo, aliaj industrioj estis malpli evoluitaj. Babilonio subtenis ekteran komercon kaj eksporton de diversaj produktitaj varoj, dum ĝi importadis metalon, lignon, ŝtonon, materialojn kiuj mankis en la lando.
Babiloniaj urboj similis al iom grandaj vilaĝoj. Plimulto de domoj estis unu-etaĝa kaj konstruita per ŝlimaj brikoj. Ili havis neniajn fenestrojn stratoflanken kaj la ĉambroj estis aranĝita ĉirkaŭ la interna korto. En la domo unu el la ĉambroj estis dediĉita al dioj. Publika kaj monumenta arkitekturo uzis ankaŭ la saman konstrumaterialon, sed faritan iom pli altkvalite.
Babilonianoj pruntis plimulton de siaj teknologioj de sumeranoj, ĉefe en irigacio kaj agrokulturo, la plej gravaj branĉoj de ekonomiko. Por la bezonoj de mastri agrokulturon, ili faradis mapojn, skizojn, planojn kaj kalkulojn. Ili uzadis relative bone evoluitan matematikan sistemon, kiu baziĝis sur la nombro 6, anstataŭ moderna 10-uma sistemo. Ili perfektigis ankaŭ kalendaran sistemon inventitan de sumeranoj.
Ekzistas kelkaj informoj pri la sorto de evoluo de kosmetiko, parfumado, medicino kaj farmakologio.
Historio de Babilonio
La frua historio de Babilonio estas ligita kun Sumero, la lando de urbo-ŝtatoj, kies teritorio kovris la saman parton de Mezopotamio, kie ĝi troviĝis. La prospero de Babilonio ne devas esti komprenita kiel prospero de nova regiono aŭ nova popolo. Preferinde konsideri, ke la malnova Sumero de ĉi tiam estis regita de unu el Mezopotamiaj urboj - Babilono.
| 1900 a.K. | Semidaj triboj Amoreoj, konkeras Mezopotamion, kaj establas siajn reĝojn en Babilono. |
| 1792 | Post la ekrego de Hamurabo, la regno fariĝas grava potenco de la regiono. |
| 1760 | Hamurabo venkas siajn najbarojn, ĉefe Elamon kaj Larsan. |
| 18-a jc (2-a duono) | Babilona civilizo daŭras progresi dum la reĝo Samsu-iluna (1750- 1712 a.K.), filo de Hamurabo. Liaj fortaj oponentoj estas Kasitoj kaj popoloj el Malgrand-Azio. |
| 17-a jc | Babilonio malfortiĝas kaj perdas teritoriojn dum la sekvaj regantoj. |
| 1595 | Hititoj atakas Babilonion kaj detronigas ĝian reĝon Samsuditana. Plia malfortiĝo de Babilonio. |
| 1600 | Babilonio estis okupita de Kasitoj, kiu prenis kontrolon super la regno. Al tio sekvis 400-jara periodo de prospero de la regiono. Tio estis ankaŭ la tempo de grandaj kulturaj sukcesoj, kreiĝis gravaj literaturaj verkoj, inter ili Enuma Elish. |
| 1350 | Asirianoj komencas siajn aktivadojn ĉirkaŭ Babilonio, sed ne konkeras la landon. |
| 1160 | Elamanoj konkeras Babilonion kaj kaptas ĝiajn urbojn. |
| 1120 | Dum la regado de Nebukadnecaro 1-a, Babilonio reviviĝas. Li atakas Elamon kaj Asirion. |
| 11-a jc | Post la morto de Nebukadnecaro 1-a, en Babilonio komenciĝas politika kaoso, kiu daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn. |
| 9-a jc | Ĥaldeanoj prenis potencon en Babilonio kaj revivigis ĝin. Babilonio fariĝas dominanta regno de Mezopotamio. |
| 8-a jc | Multaj amaraj militoj okazis kun Asirio. |
| 625 | Ĥaldea reĝo, Nabopolassar, faras Babilonon sia ĉefurbo, kaj nova granda erao komenciĝas. |
| 612 | Kun alianco de Medio, Babilonia reĝo Nabopalassar (626- 605 a.K.), venkas Asirion kaj determinas la finon de tiu reĝlando. |
| 605 | Reĝo Nebukadnecaro 2-a venkas ankaŭ super Egiptanoj ĉe Karkemiŝ. Dum lia regado Babilonio fariĝas forta regno kiel politike, ankaŭ kulture. |
| 562 | Post la morto de Nabuko 2-a, disvolviĝis granda batalo inter konkurantoj de la trono. Tio kaŭzis malfortiĝon de Babilonio. |
| 539 | Post la kaptado de la reĝo Nabonidus de Babilonio, Persoj konkeris ĝin sen forta rezistado. Babilonio estis aneksita de Persio. Tio estis la fino de Babilonia regno, dum ĝia kulturo kaj urboj pluvivis kelkajn jarcentojn. |
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Asirio
- Babilono
- Elamo
- Sumero
Kategorio:Historio
Kategorio:Azio
ja:バビロニア
IrakoGeografio > Azio > Irako
----
right
thumb
Irako - al-Irak - العراق
Lando en sud-okcidenta Azio, konsistanta ĉefe el la valoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato.
- Landkodo: IQ.
- E-nomo: Respubliko Irako.
- Nacia nomo: Al-Ĝumhurijah al-Irakijah, الجمهوريّة العراقيّة.
- Areo: 434.924 kv.km.
- Politika sistemo: transiro post la renversigo de la registaro de prezidento Saddam Husajn.
- Ĉefurbo: Bagdado.
- Urboj: Basra (617 mil), Mosulo (571 mil).
- Loĝantaro: 26.070 mil (2005), inter ili - araboj 72%, kurdoj 25%.
- Ŝtatlingvoj: araba kaj kurda.
- Kredantoj: islamanoj 97% (ŝijaismanoj 60-65%; sunnaismanoj 32-37%); pluraj kristanaj eklezioj (inter ili Nestorianismo); Jezidismanoj; Mandeanoj.
- Eksporto: nafto, lanŝtofo, daktiloj.
- Monunuo: iraka dinaro.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Hatra; Aŝur.
Historio
Antikve
La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio.
...
Alveno de Islamo
...
Moderna epoko
Post la falo de la Osmanida imperio en la unua mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).
- 1921. 08. 23.: Oni surtronigis la unuan reĝon de Irako Fejsal?, filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao.
- 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas
- 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj Col Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim
- 1963. 02. 08.: La Baath-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
- 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
- 1968: Sukcesa puĉo de la Baath-partio. La nova prezidetno Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun la Sovetunio kaj gvidis kotraŭokcidentan politikon.
- 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
- 1972: irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
- 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
- 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Shatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
- 1978: mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj.
1979: Szaddam Husein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn.
1980: septembro: milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de ties islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj.
Irako por revenĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Khuzestan. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en1975 kaj repostulis la akvovojon de Shatt al-Arab. Ambaŭ lando ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara milito.
1981: Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado.
1982: La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Khomenei kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio.
1988.08.20.: Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de purmil civitanoj. oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400.000 homoj kaj plia 750.000 vundiĝis. La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto9 en valoro de 400 md dolaroj.
1990-1991: Irako invadas kaj aneksas Kuvajton malprave kredante, ke Usono tion aprobos. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelas la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulas, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtas flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provas instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenas la malsukcesontajn revoluciantojn.
....
1998: La inspektistoj estas forprenitaj el Irako. Ekonomiaj punoj kaj flugmalpermesoj restas.
....
2002: La usona prezidanto George W. BUSH proklamas, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.
2003: Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans BLIX estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.
Marto, 2003: Usono, Britio, kaj Hispanio proponas duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado.
18-a de Marto, 2003: Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.
20-a de Marto, 2003: Dua Golfmilito komenciĝas.
28-a de junio 2004: Suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremionio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako.
En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉoj ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.
La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).
En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad ALLAVI ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-ĜAAFARI.
vidu
- Listo de urboj de Irako
- Landnomoj
- Noto pri la Nova Iraka flago
- Kulturo de Irako
- Cindy SHEEHAN
Kategorio:Irako
ja:イラク
ko:이라크
ms:Iraq
simple:Iraq
th:ประเทศอิรัก
zh-min-nan:Iraq
Persa GolfoGeografio > Golfo > Persa Golfo
----
right
Persa Golfo (perse - ĥaliĝ-e fars, arabe - al-ĥaliĝu l-arabij) situas en nord-okcidento de Hinda Oceano, ĉe la bordoj de Azio; En eŭropaj landoj oni nomas ĝin Persa Golfo, sed la arabaj landoj - Araba Golfo.
En oriento per Hormoza Markolo kaj Omana Golfo ligiĝas kun Araba Maro; Areo 240 000 km², profundo ĝis 115 m; Longo de la golfo estas 1000 km kaj maksimuma larĝo - 370 km. La suda bordo estas ebena, sed la norda ĉe irana bordo - montara. La Persan Golfon enfluas rivero Ŝat-el-Arab, kunfluo de Eŭfrato, Tigriso kaj Karuno. Ĉe la bordoj estas multaj insuloj. Sur la fundo estas gravaj krudaĵoj de nafto. Ok nacioj havas bordojn sur la Persa Golfo: Irano, Irako, Kuvajto, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Omano. La ĉefaj havenoj estas: Fao, Basra (Irano), Abadan, Bender-Ŝaĥpur (Irano), El-Kuvajto (Kuvajto), Ras-Tanura (Saŭda Arabio), Manamo (Barejno), Um-Sajd (Kataro).
Antaŭ kelkaj jaroj seriozaj incidentoj okazis en la regiono de la golfo: dum la Irano-Iraka milito en 1983 kaj Irako-Kuvajta konflikto en 1991, granda kvanto de la nafto, transportata per naftoŝipoj, estis disverŝita en la akvon pro la bombatakoj de militantaj trupoj.
La areo de Persa Golfo malrapide malkreskadis dum lastaj 6000 jaroj. La teritorioj de la tuta Kuvajto kaj malsupra Irako estis parto de ĝia baseno. Kaj nuntempe, la proceso daŭras pro la grandaj sedimentoj de Ŝat-el-Arabo en sia delto.
Kategorio:Golfoj
ja:ペルシア湾
ko:페르시아 만
ZiguratoHistorio - Biblio - Arkitekturo
Zigurato estis grandega turo, kun ŝtupoj, ordinare sep, ĉiu pli malvasta ol la malsupra, servanta kiel templo en Babilonio (PIV).
La plej grava estis zigurato Etenemanki en la ĉefurbo Babilono, alta 90 metrojn, kiu verŝajne fariĝis modelo por la Biblia rakonto pri la Babelturo kaj konfuzo de la lingvoj. La hebreoj tiam estis nomadoj vivantaj en tendoj, tial la alta turo ege impresis ilin, same kiel la babilonaj foiroj, kie oni povis aŭdi multajn lingvojn. Plie la nomo Babilono similas al hebrea vorto por "konfuzo". Kiel la renesancaj homoj imagis la Babilonon turon, montras al ni pentraĵoj de Pieter BRUEGHEL.
Kategorio:Arkitekturo
Sep mirindaĵoj de la antikva mondoLa sep mirindaĵoj de la antikva mondo listita laŭ antikveco:
# Granda Piramido de Giza
# Pendĝardenoj de Babilono
# Statuo de Zeŭso ĉe Olimpio
# Templo de Artemisa ĉe Efeso
# Maŭzoleo ĉe Halikarnaso
# Koloso de Rodiso
# Lumturo de Aleksandrio
La listo devenas de la 2-a jarcento a.K., kvankam Herodoto (el Halikarnaso mem, parenteze) menciis pri la ideo de tia listo en la 5-a jarcento a.K..
El la mirindaĵoj, nur la piramido ankoraŭ staras.
En ĉi tiu kunteksto, "antikva mondo" signifas la mondo konita al la grekoj. La Granda Muro en Ĉinio, ekzemple, klare estis ankaŭ mirindaĵo de la antikva mondo, sed estis nekonata al la grekoj.
Vidu ankaŭ: famaj monumentoj, Egipto, Babilono, Olimpio, Efeso, Halikarnaso, Rodo, Aleksandrio
ja:世界の七不思議
ko:세계의 7대 기적
th:เจ็ดสิ่งมหัศจรรย์ของโลก
KasitojHistorio > Mezopotamio > Kasitoj
----
Antikva popolo en sud-okcidenta Azio, kiu estas konata pro la establo de dinastio, reganta Babilonion dum 450 jaroj, komencante de 1600 a.K. Multo estas nekonata pri Kasitoj, pri ilia kulturo kaj origino. Tamen, oni konsideras, ke ili venis en Mezopotamio de Zagros-montaro (moderna Irano). En la komenco de sia apero en Mezopotamio, Kasitoj fondis Dar Kurizgalu kiel sia ĉefurbo, je 150 km norde de Babilono. Oni pensas, ke ilia socio estia feŭda.
La ĉevalo estis sankta animalo de Kasitoj kaj probable ili enkondukis ĝin en Mezopotamio. Ekzistas malmulte da informoj pri ilia arto kaj arkitekturo, kiu estis specife Kasita. Plimulto, kion ili konstruadis, estis babilonstila.
Historio
- 18-a jc - Kasitoj provis penetri Babilonion, sed estis forpelitaj. Ili direktas sin instaliĝi en Mezopotamio, norde de Babiloniaj bordoj.
- Mezo de 18-a jc - Gandaŝ fariĝis la unua reĝo de Kasitoj.
- 1600 - Kasitoj konkeras Babilonion kaj ilia reĝo fariĝas reganto de Babilonio. De tiu tempo, dum 400 jaroj Kasitoj dominas ĉi tie.
- 1160 - Elamanoj konkeras Babilonion, kio signifas finon de Kasita dinastio.
Kategorio:Etnoj
AsirianojHistorio > Mezopotamio > Asirianoj
----
1. Popolo loĝanta en antikva Asirio kaj fama pro sia batalemo kaj kruelaĵoj, kiuj poste arameiĝis.
2. Hodiaŭ oni nomas 'asiriano' semidan popolon, kiun konsideras posteuloj de arameoj. Asirianoj (memnomo - 'aturai', 'surai', 'kaldai'), alinome - aisoroj, sirianoj (ne siriaj araboj !) nun loĝas en la landoj de okcidenta Azio, inter ili Irano, Irako, Sirio, Turkio, Armenio, Kartvelio; totala nombro ĉ. 1 mln.; parolas en asiria lingvo.
La prauloj de asirianoj, arameoj okupadis vastan teritorion en okcidenta Azio, sed post invadoj de araboj kaj mongoloj, plimulto de ili asimiliĝis. Laŭ religio, asirianoj estas kristanoj, ĉefe Jakobitoj kaj nestorianoj, estas ankaŭ katolika kaj ortodoksa malplimultoj.
Kategorio:Etnoj
AsirioHistorio > Mezopotamio > Asirio
----
Antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en 3-a jc a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - Aŝuro aŭ Asiro, kaj la lando - Asirio.
Asirio dekomences situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝita de Ĥuritaj kaj Subaraj ne semidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-semida amorea loĝantaro, kaj de sudo - orientsemida babilona (akada) loĝantaro. Akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la semidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.
- 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
- Kom. De 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela, Ninevo ka.
- 18-a jc. - Babilona reĝo Hamurabo subordigis Asirion.
- 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regno Mitano, kiu konkeris Asirion.
- 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
- Fino de 15-a jc - kom. De 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
- 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
- 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a (1115-1077), Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj (Suda Kaŭkazio, Urartu, Nairi, Norda Sirio, Fenicio).
- 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj de arameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokigis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste al Dur-Ŝarukin kaj Ninevo.
- 9-a jc - Asirio denove prosperiĝis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
- fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a , Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion.
- 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib (705-680), Asarhadon (680-669) kaj Asurbanipal (669-633) daŭras prosperadon kaj sukcesajn militojn kun Medio, Elamo, Egipto, Scitoj kaj Kimerianoj.
- 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon.
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Babilonio
- Mitano
- Urartu
ja:アッシリア
Aleksandro la Granda
Aleksandro la Granda (helene Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon), signifante "Defendanto de Viroj") (naskiĝis malfrue en Julio en Pella, -356, mortis la 10-an de junio, -323) estis Reĝo de Makedonio; li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egipton, kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.
Naskite Aleksandro la 3-a, li estis la filo de Reĝo Filipo la 2-a de Makedonio kaj la fifama epira princino Olimpia, en Pella, Makedonio. Laŭ kelkaj legendoj, Olimpia estis gravedigita ne de Filipo, kiu timis ŝin kaj ŝian logatecon al dormado kun serpentoj, sed de Zeŭso. Konante ĉi tiujn legendojn kaj ilian politikan utilecon, Aleksandro kutime aludis al sia patro kiel Zeŭso, anstataŭ kiel Filipo.
Norde kaj oriente de klasika Grekio, Makedonio estis konsiderata de la plejparto de la grekoj kiel fremda kaj duon-barbara. Olimpia mem devenis de Epiro, alia duon-greka ŝtato nordokcidenta de la greka duoninsulo.
Filipo elektis Aristotelon kiel repetitoron de la juna Aleksandro, kaj ilia rilato daŭris dum la tuto de la vivo de Aleksandro; eĉ post la ekzekuto de sia nevo, Kalisteno, Aristotelo daŭris ricevi donacojn de la reĝo.
En -336, li sukcedis sian patron al la trono. La murdon de Filipo, kvankam faritan de malbonhumora junulo, kiu estis amanto de Filipo, oni nun opinias planita kun la scio kaj eble partopreno aŭ de Aleksandro aŭ de Olimpia, kaj eble de ambaŭ. Filipo milite kaj diplomatie establis makedonan hegemonion en Grekio, kaj Aleksandro ekiris en -334 al siaj famaj konkeroj, la unua kaj plej bone konata el kiuj estis la venko kaj subjugigo de Persio (kiu tiam regis grandan areon inkluzivan la modernajn landojn Irano, Irako, Sirio, kaj Turkio). Ĝis post du jaroj, li konkeris la orientan mediteranean marbordon, eniris Persion, kaj apud la urbeto Isso venkis la grandan persan reĝon Dario la 3-a.
De -332 ĝis -331, li konkeris Egipton kaj, post kiam li revenkis Darion ĉe la Batalo de Gaŭgamela, okupis Babilonon. Tiam li iris al Medio kaj Skitio, kaptis Herat kaj Samarkandon kaj daŭrigis al Hindio. Li adoptis iujn elementojn de la persaj kostumo kaj kutimoj ĉe li kortego, inkluzive notinde la kutimon de mankisado, simbola kisado de la mano, kiun la persoj faris al siaj socialaj superuloj, sed praktikon, kiun la grekoj malestimis. Tio kostis al li multe de simpatio de liaj grekaj samlandanoj. Liaj provoj kunigi persan kulturon kun siaj grekaj soldatoj ankaŭ inkluzivis amase edzigi siajn oficirojn al persaj edzinoj, kaj trejni regimenton de persaj knaboj laŭ la kutimoj de la makedonoj.
Aleksandro edziĝis al kelkaj princinoj de ekspersaj teritorioj: Roksana de Baktrio; Statira, filino de Dario la 3-a; kaj Parisato, filino de Oĥo. Iuj asertis, ke la plej granda amo de lia vivo estis lia plej bona amiko, Hefestiono; tamen, tio estas kontestata de kleruloj. Roksana finfine naskis la knabon Aleksandro la 4-a "Ego", supozeble lia filo.
Multaj el liaj soldatoj mortis kiam li kondukis sian armeon pli kaj pli orienten, tra dezertoj kaj alispeca malamika tereno. Batalinte en Hindio, li revenis okcidenten tra Makran, provante fortikigi sian imperion. Li invadis Hindion en -326 kaj batalis kontraŭ Reĝo Rupushotthama aŭ Poro ĉe la Batalo de Hidaspo.
Laŭ unu rakonto, la filozofo Anaksarĥo kontrolis la orgojlon de Aleksandro, kiam li aspiris al la honoroj de dieco, per montrado de lia vundita fingro, dirante, "Vidu la sangon de mortonto, ne de dio." Laŭ alia versio, Aleksandro mem montris la malsimilecon responde al lakea soldato.
Aleksandro havis legendan ĉevalon kun la nomo Bucefalo (bov-kapa), supozeble ido de la Ĉevalinoj de Diomedo.
La 10-an de junio, -323, antaŭ ol li revenis, li mortis pro subita febro, en la palaco de Nebukadnecaro la 2-a de Babilono. Aleksandro la Granda havis nur 33 jarojn.
Li lasis grandegan imperion de persa-greka kulturo al siaj sukcedantoj, kiuj luktis inter si por supereco super partoj de lia imperio. Kiam ĉio retrankviliĝis, preskaŭ ĉiuj liaj oficiroj forigis siajn persajn edzinojn, kaj ĉiuj krom du el liaj superaj oficiroj, lia patrino, lia edzino Roksana, lia filo Aleksandro la 4-a de Makedonio (-323 - -309), lia eksteredzeca filo Heraklo (-327 - -309, lia fratino Kleopatra, lia duonfratino Eŭridika, lia duonfrato Filipo Arrideo, estis mortaj, kaj nur unu el ili (Antipater) mortis pro naturaj kaŭzoj.
Lia imperio komence estis dividita en kvar ĉefajn partojn: Kasandro regis en Grekio, Lisimaĥo en Malgrandazio kaj Tracio, Seleŭko la 1-a Nikator en Mezapotamio kaj Sirio, kaj Ptolemeo la 1-a (aŭ Ptolemeo Soter) en Levanteno kaj Egipto.
Baldaŭ, Lisimaĥo atingis la parton de Kasandro, kaj la imperio dividiĝis en tri ĉefajn partojn, regatajn de la idoj de Ptolemeo Soter en Egipto, Antigono Monoptalmo (laŭvorte "unu-okula") en Grekio, kaj Seleŭko en subokcidenta azio. Ĝis proksimume -281, nur du dinastioj restis en la iama imperio de Aleksandro — la seleŭkida dinastio en la nordo kaj la ptolemea dinastio en la sudo.
Restis multaj eponimaj urboj: Aleksandrioj, Aleksandropoloj kaj aliaj Aleksurboj troviĝis dise tra la areo de la stranga kosmopolita miksamaso, kiun li konkeris. Kiaj ajn revoj pri ia kunigo de greka kaj persa kulturoj mortis baldaŭ post lia morto, kiam la makedonoj kaj la grekoj puŝis la persojn en malpli pontencajn postenojn -- kvankam estis grekaj sukcedantoj (notinde Eŭmeno), neniuj el la sukcedantoj estis persoj.
Oni memoras Aleksandron kiel popola heroo en Eŭropo kaj granda parto de okcidenta Azio. En Irano, aliflanke, oni memoras lin kiel la detruanton de ilia unua granda imperio kaj detruanton de Persepolo. Antikvaj fontoj ĝenerale estas verkitaj kun celo aŭ glorigi aŭ kalumnii lin, kio malfaciligas taksadon de lia efektiva karaktero. La plejparto aludas kreskantan nestabilecon kaj megalomanion en la jaroj post Gaŭgamela, sed oni ankaŭ sugestas, ke tio simple respegulas la grekan stereotipon de mediiĝinta reĝo. La murdon de lia amiko Klejto dum ebria rabio, kiun Aleksandro profunde bedaŭris, oni ofte montras, kaj ankaŭ lian ekzekuton de Filoto kaj ties patro Parmeniono pro netransdono de la detaloj de komploto kontraŭ li, sed tio eble estis prudento kaj ne paranojo. Modernaj opinioj akre dividiĝas pri tio, ĉu li estis heroa konstruanto de imperio aŭ antikva Hitlero.
Modernaj historiistoj traktas la morton de Aleksandro la Granda kaj la naskiĝon de la sukcedaj regnoj kiel la eventon, kiu dividas helenan civilizon disde heleneca civilizo. La konkeroj de Aleksandro kaj la administraj bezonoj de liaj greklingvaj sukcedantoj antaŭenigis la disvastigon de la greka lingvo kaj la greka kulturo trans orientan Mediteraneon kaj en Mezopotamion.
Vidu ankaŭ:
:Ptolemeida dinastio
:Seleŭkida dinastio
:Antigonida dinastio
:Konataj militaj komandantoj
ja:アレクサンドロス3世
ko:알렉산드로스 대왕
SeleŭkidojListo de la Seleŭkidaj imperiestroj:
- Seleŭkos la 1-a Nikator (312 a.K. - 281 a.K. )
- Antiokos la 1-a Soter (281 a.K. - 261 a.K. )
- Antiokos II Theos (261 a.K. - 246 a.K. )
- Seleukos II. Kallinikos (246 a.K. - 225 a.K. )
- Seleukos III. Soter Keraunos (225 a.K. - 223 a.K. )
- Antiochos III. la Granda (223 a.K. - 187 a.K. )
- Seleukos IV. Philopator (187 a.K. - 175 a.K.
- Antiochos IV. Epiphanes (175 a.K. - 164 a.K.
- Antiochos V. Eupator (164 a.K. - 162 a.K.
- Demetrios I. Soter (162 a.K. - 150 a.K.
- Aleksandro la 1-aBalas (150 v. Chr. - 145 a.K.
- Demetrios II. Nikator (145 a.K. - 139/138 v. Chr.) (unuafoje)
- Antiochos VI. Epiphanes Dionysos (145 a.K. - 142 v. Chr.)
- Antiochos VII. Euergetes Sidetes (139/138 a.K. - 129 a.K.
- Demetrios II. Nikator (129 a.K. - 125 a.K. (duafoje)
- Alexander II. Zabinas (128 a.K. - 123 a.K.
- Antiochos VIII. Epiphanes Philometor (123 a.K. - 96 v. Chr.)
- Antiochos IX. Philometor (114 a.K. - 95 v. Chr.)
- Antiochos X. Eusebes Philometor (95 a.K. - 83 a.K.
- Philipp I. Epiphanes Philadelphos (92 a.K. - 83 a.K.
- Demetrios III. Theos Philopator (95 a.K. - 88 v. Chr.)
- Antiochos XII. Dionysos Epiphanes (87 a.K. - 84 v. Chr.)
- Tigranes der Große (83 a.K. - 69 a.K.
- Antiochos XIII. Philadelphos (69 a.K. - 64 a.K.
ja:セレウコス朝
ReligioReligio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Etimologio
En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".
La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149).
Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.
Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.
Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.
Religioj
:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj
Ĉefaj mondaj religioj
Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj):
# katolikismo: 1,071 miliardoj
# protestantismo: 775 milionoj
# orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj)
# islamo: 1,1 miliardoj
# hinduismo: 1,05 miliardoj
# konfucianismo: 400 milionoj
# budhismo: 350 milionoj
# taoismo: 50 milionoj
# ŝintoismo: 30 milionoj
# judismo: 12 milionoj
# sikhismo: 9 milionoj
# jainismo: 6 milionoj
Sanktaj libroj
:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon
:Aliaj spiritualaj libroj:
:Kurso pri mirakloj
Sep saĝuloj
:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto
Dioj / Mitologio
:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj
Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj
:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo
Sanktaj agoj
:Komunio - Meditado
Sanktaj lingvoj
Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo
Postmorta ekzisto
:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo
----
La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
# 1165 Islamo (19,6%)
# 1050 Sunaismo (islama)
# 1027 Katolikismo (kristana)
# 762 Hinduismo (12,8%)
# 760 nereligia (12,8%)
# 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
# 354 Budhismo (6,0%)
# 322 aliaj kristanoj
# 316 Protestantismo (kristana)
# 249 etnaj religioj (4,2%)
# 214 Ortodoksismo (kristana)
# 115 Ŝijaismo (islama)
# 100 nova religio (1,7%)
# 64 Anglikanismo (kristana)
# 22 Sikhismo
# 20 Taoismo
# 14 Judismo
# 12 Spiritismo
# 12 Mormonismo (kristana)
# 7 Bahaa Kredo
# 6 Konfuceismo
# 4 Ĝajnismo
# 3 Ŝintoismo
# 0,3 Zoroastrianismo
Kategorio:Religio
ja:宗教
ko:종교
ms:Agama
simple:Religion
th:ศาสนา
RastafarianismoReligio > Rastafarianismo
----
Rastafarianismo estas religia movado kiu komenciĝis en Jamajko en la fruaj 1930-aj jaroj el Bibliaj profetaj diraĵoj, nigrulaj sociaj kaj politikaj streboj kaj la instruoj de la jamajka publikigisto kaj organizanto Marcus GARVEY, ĝenerale pensita la iniciinto. Estis ĉ. 1 000 000 Rastafarianoj tutmonde en 2000. Oni taksas ke sesdek elcento da Jamajkanoj pensas sin rastafarianoj. Rastafarianismo komencis ĉe laborklasaj nigruloj en Jamajko, sed jam disvastiĝis tra multe da la mondo per enmigrado. Do Rastafarianismon oni povas klasi kun religioj de Amerikaj negroj. Mezklasanoj, blankuloj, azianoj, kaj araboj estas nun minoritatoj en la religio.
La kredantoj de Rastafarianismo, konata anglalingve kiel Rastafarians aŭ Rastas, kredas ke la iama reĝo de Etiopio Haile SELASSIE (ankaŭ nomita Ras Tafari) restas vivanta mesio kiu kondukos la afrikanidan popolon de la mondo en promesitan landon plenan je liberigo kaj dia justeco.
Rastafarianismo estas abrahama religio. Rastafarianoj kredas ke ili, kaj la cetero de la nigrula raso, estas idoj de Reĝo Davido. En la 10a jarcento, Etiopio estis fondita de Menelik la 1-a, la filo de Solomono kaj la Reĝino de Ŝeba, kiu estis vizitinta Solomonon en Izraelio. 1 Reĝoj 10:13 tekstas "Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion li donis al ŝi el la mano de la reĝo Salomono mem. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj." Rastafarianoj interpretas ĉion ke signifas ke ŝi gravediĝis je lia ido. Ke judoj jam loĝis en Etiopio dum jarcentoj, apartigita de la resto de judismo pro islama kontrolo de la Mez-Oriento kaj norda Afriko, estas nepolemike; ili nomiĝas Falasha; la ekzisto de Falasha judoj donis kredeblecon kaj pelon al frua rastafarianismo, ĉar ŝajnis validigi la kredon ke Etiopio estas Ciono. Iuj rastafarianoj elektis kategoriigi sian religion Ortodoksa Kristanismo, Protestanta Kristanismo, aŭ Judismo. De tiuj, la ligoj al Ortodoksaj eklezioj estas plej disvastigitaj, kvankam la patriarkoj ne agnoskas rastafarianismon. Ankaŭ, praformoj de rastafarianismo, kristanaj sektoj fonditaj de Marcus GARVEY, estis komence neita de la Orienta Ortodoksa eklezio, kaj iuj trovis hejmon kiel American Catholics, grupo de kristanoj kiuj sekvas la plejparton de romkatolikaj kredoj, sed kiuj ne akceptas la aŭtoritaton de Romo. Por por eĉ pli konfuziki la problemon pri en kiun kategorion meti rastafarianismo, unu speco de rastafarianaj reliĝiaj aranĝoj ('"reasonings"') estas similaj je kelkaj detaloj al judaj diservoj, kaj eble devenis de afrikidaj sklavoj kiuj konvertis al judismo kaj eskapis al Jamajko. Iuj fruaj elementoj de rastafarianismo estas parencaj al indiĝenaj religioj de la Karibaj insuloj kaj Afriko, kvankam ĉi tiuj estis plejparte forigitiaj de la Nyabinghi warriors, sindediĉaj rastafarianoj kiuj kontraŭstaris la fiigan potencon de la tradicianoj kaj paganismo. Rastafarianoj kredas ke Jah aperis per kvar avataroj. Moseo, Elija, Jesuo Kristo kaj fine Haile Selassie, la plejalta enkorpiĝo de Jah, estas ĉiuj savantoj. Multaj ankaŭ kredas ke la dio de la blankula raso estas fakte Satano.
Rastafarianoj ĝenerale kredas ke la fumado de kanabo ("ganja") estas permesata en la Biblio kaj estas helpilo por meditado kaj religia pensado. Dredlokoj estas ankaŭ ligitaj al la movado, kvankam ĝi ne estas universala (ekskluziva) al la kredantoj. La koloroj ruĝa, verda, kaj ora, uzataj en la flagoj de Etiopio kaj postaj regnoj de Afriko, estas sanktaj al la religio Rastafarianismo, kaj estas ofte videblaj sur vestaĵoj kaj dekoraĵoj. Ruĝa estas simbolo de la sango de martiroj. Verda estas simbolo de la plantoj de Ciono (t.e. Etiopio, vidu sube). Oro estas simbolo de la riĉeco kaj prosperado kiun ofertas Afriko. La leono estas ankaŭ grava simbolo de Rastafarianismo, kaj simbolos virecon, la Imperiestron Haile Selassie, aŭ Jah (Dion) mem.
Dredlokoj estas grava parto de la religio rastafarianismo pro Levidoj 21:5 ("Ili ne faru al si senharaĵojn sur la kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn."). La frizstilo modiĝis parte por kontrastigi la harojn de nigruloj kun la rektaj haroj de blankuloj. Dredlokoj ankaŭ simbolas la Leonon de Judah kaj ribleon kontraŭ Babilono. En Usono, kelkaj publikaj lernejoj kaj laborejoj jam malgajnis jurprocezojn post malpermesi dredlokojn. La ĉeno de manĝaĵovendejoj Safeway estas frua ekzemplo, kaj la venko de ok infanoj de Luiziano en jurprocezo kontraŭ sia lernejo estas tre grava atingo por la rajtoj de rastafarianoj. Tamen, la tiama Ĝenerala Advokato de Usono, Janet RENO, deklaris ke pro leĝoj kontraŭ drogoj rastafarianoj ne havas la religian rajton fumi kanabon.
Gravaj konceptoj
- "Babilono" estas grava termino de rastafarianismo, kaj temas pri la blankula patriarkio kiu jam subpremas la nigrulan rason dum jarcentoj per ekonomia kaj fizika sklaveco. Rastafarianismo estas malobeo al Babilono. "Zion" ("Ciono") temas pri aŭ la ĉielo aŭ Etiopio.
- "I and I" ("Mi kaj mi") estas komplika termino, kaj temas pri la unueco de Jah (Dio) kaj ĉiu homo. Laŭ E. E. CASHMORE, fakulo pri rastafarianismo, "I and I" estas esprimo por tutigi la koncepton de unueco, la unueco de du homoj. Do Dio estas ene de ni ĉiuj kaj ni estas fakte unu popolo. I and I signifas ke Dio estas en ĉiuj homoj. La ligo de Ras Tafari estas la ligo de Dio, de homo. Sed homo mem bezonas estron kaj la estro de homo estas Lia Imperia Majesteco Haile Selassie I de Etiopio." La termino estas ofte uzata anstataŭ de "you and I" ("vi kaj mi") aŭ "we" ("ni") en la angla lingvo de Jamajko, kaj celas diri ke du homoj ambaŭ estas unuigitaj sub la amo de Jah.
- "I-tal" manĝaĵo ne tuŝis modernajn kemiaĵojn kaj estas servita sen konserviloj, spicaĵoj kaj salo. Alkoholaĵoj, kafo, lakto, kaj teo estas ĝenerale konsiderataj ne "I-tal". La plejparto de rastafarianoj obeas la "I-tal" postulojn ĝenerale, kaj iuj estas vegetaranoj. Eĉ viandomanĝantaj rastafarianoj estas malpermesataj manĝi porkaĵojn, ĉar porkoj estas rabobestoj de la mortintoj, kiel ankaŭ kraboj kaj omaroj, kvankam aliaj specoj de maraj bestoj estas kutima manĝaĵo ĉe rastafarianoj.
Bibliaj versoj kiuj laŭ rastafarianoj permesas uzi kanabo:
- Eliro 10:12 "... formanĝu ĉiujn herbojn de la tero."
- Genezo 3:18 "... kaj vi manĝados herbojn de kampo."
- Sentencoj 15:17 "Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo."
- La Psalmaro 104:14 "[Dio] kreskigas herbon por la bruto, kaj verdaĵon, kiu servas al la homo."
Restas du specoj de ceremonioj en Rastafarianismo. "Reasoning" estas simpla evento kie rastafarianoj kunvenas, fumas kanabon, kaj diskutas etikajn, sociajn, kaj religiajn aferojn. La honora homo ekbruligonte la kanabon parolas mallongan preĝon, kaj la pipo estas ĉiam ĉirkaŭdonita malhorloĝe. "Binghi" signifas festotagon; oni kredas ke la vorto temas pri antikva, kaj nun malaperintaj, ordeno de militemaj nigruloj kiuj ĵuris detrui subpremojn. Ĉi tiuj festotagoj enhavas multe da dancado, kantado, frandado kaj fumado de kanabo, kaj povas daŭri dum kelkaj tagoj.
- 6a de januaro - la ceremonia naskiĝdatreveno de Imperiestro Haile Selassie
- 25a de aprilo - la datreveno de la vizito de Imperiestro Halie Selassie al Jamajko
- 23a de julio - la persona naskiĝdatreveno de Imperiestro Haile Selassie
- 1a de aŭgusto - la festo de la liberigo de Imperiestro Haile Selassie el sklaveco
- 17a de aŭgusto - la naskiĝtago de Marcus Garvey
- 2a de novembro - la koronumo de Imperiestro Haile Selassie
Rastafarianoj uzas version de la Biblio kiu nomiĝas Holy Piby kaj kredas ke la pli normaj tradukoj de ĝia enhavo reprezentas fiŝanĝojn fare de la rasisma blankulo regantaro. Rastafarianoj ankaŭ kredas je santa teksto nomita Kebra Negast, sankta libro de Etiopio.
Historio
La nomo de rastafarianismo venas de Ras (princo) Tafari Makonnen, kies kronado kiel Imperiestro Haile Selassie de Etiopio en 1930 estis interpretita kiel plenumo de la profeta antaŭvido de Marcus Garvey jardekon antaŭe:
:"Look to Africa for the crowning of a Black King; he shall be the Redeemer." ("Rigardu al Afriko por la kronado de Nigrula Reĝo, li estos la Elaĉetanto.")
Psalmaro 87:4-6 estas ankoraŭ interpretita antaŭvido de la kronado de Haile Selassie.
:"Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babelo, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis. Sed pri Ciono oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas. La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis."
Imperiestro Haile Selassie estis kronita "Reĝo de reĝoj, Sinjoro de sinjoroj, kaj la venkanta leono de la tribo de Judah" kaj rastafarianoj kredas, ke li estas la 225a reĝo en nerompita linio de etiopiaj reĝoj kiuj estas idoj de la Biblia Reĝo Davido.
Garvey kredis je Pan-Afrikanismo, la kredo ke ĉiuj nigruloj en la tuta mondo devus kunveni fratece kaj repreni la kontinenton Afrikon de la blankula koloniaj potencoj. Li varbis la movadon dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kaj estis aparte sukcesa inter la malaltklasaj nigruloj en Jamajko, ĉefe en kamparaj komunumoj. Haile Selassie ekokupis la tronon de Etiopio en 1930 kaj preskaŭ tuj ekhavis fanatikulojn inter grupo kiu poste nomiĝis rastafarianoj. Rastafarianismo komencis kvaropo de similaj religioj, kunligitaj ĉefe pro ilia respekto je la dieco de Imperiestro Haile Selassie. Ĉar Etiopo estis la sola afrika lando eskapinta koloniismon, kaj Selassie estis la sola nigrula estro akceptata ĉe la reĝoj kaj reĝinoj de Eŭropo, la fruaj rastafarianoj rigardis lin kun granda adoro. Selassie mem neniam diskutis Rastafarianismon.
Unu el la fruaj rastafarianaj predikantoj, Leonard HOWELL, priskribis ses fundamentajn kredojn de Rastafarianismo:
#malamo al la blankula raso;
#la supereco de la nigrula raso;
#venĝo kontraŭ la blankuloj pro ilia malboneco;
#la neado, persekuto, kaj hontigo de la registaraj kaj juĝistaraj instancoj de Jamajko;
#pretiĝo por reiri al Afriko;
#agnosko ke Imperiestro Haile Selassie I estas la plej supera estaĵo kaj sola reganto de la nigrula popolo.
Post fari ĉi tiujn pretendojn, Howell estis arestita kaj malliberigita por du jaroj pro kalumnii kaj minaci kontraŭ la registaro de Jamajko. Kiam li liberiĝis, li fondis la Komunumon Pinnacle kiu, oni kredas, estas la origino de la religia uzo de kanabo fare rastafarianoj.
Dum la 1930-aj jaroj, ekonomia deprimo suferigis kaj Jamajkon kaj Etiopion. Italio, regita de Benito MUSSOLINI invadis Etiopion en 1935, kio estis unu el la gravaj eventoj antaŭ la Dua Mondmilito. Haile Selassie, en ekzilo en Usono, fondis la Etiopian Mondan Federacion por unuigi nigrulan subtenon tutmonde por la sinrego de Etiopio. Post la milito finiĝis, li donacis grandan pecon de tero Shashamane, Etiopio por ebligi al nigruloj reiri al sia devenlando. En 1941, la Komunumo Pinnacle estis detruita de jamajkaj instancoj. Antaŭ la 1950-aj jaroj, la rastafarianisma mesaĝo de rasa fiero kaj unueco nervozigis la regantan klason de Jamajko, kaj luktoj inter malriĉaj nigrulaj rastafarianoj kaj mezklasaj policistoj estis oftaj. Multaj rastafarianoj estis batitaj, kaj iuj mortigitaj. Aliaj estis hontigitaj per fortranĉo de siaj dredlokoj.
La vizito de Haile Selassie al Jamajko en 1966 kaj kunsido kun rastafarianismaj olduloj (malgraŭ lia propra kredo je la Etiopia Ortodoksa Eklezio) donis pli da forto de la movado: lia morto en 1975 okazis paradokse samtempe kiel la plej granda kresado de rastafarianismo, daŭrigita parte pro la internacia populareco de muziko regeo per kiu rastafarianismo povis esprimiĝi. Pro la vizito de Selassie, la 21a de aprilo estas la festotago Grounation Day. Estis dum ĉi tiu vizito ke Selassie fame diris al la rastafarianismaj olduloj ke ili devus ne elmigri al Etiopio ĝis ili estos liberiginta la popolon de Jamajko.
Walter RODNEY, profesoro ĉe la Universitato de Jamajko, fondis la Black Power Movement (Movado por Nigrula Potenco) en 1968. Ĝi kaj rastafarianismo ambaŭ disvastiĝis rapide al diversaj karibaj landoj, i.a. Trinidado-kaj-Tobago, Dominica, and Grenada.
La ekstrema rasismo de la originala formo de rastafarianismo jam estis plejparte forigita de la religio. La plejparto de rastafarianoj ne plu kredas je la supereco de la nigrula raso, kvankam multaj estas tutafrikaj naciismanoj. Unu el la du modernaj sektoj, la Dek Du Triboj de Izraelio, jam specife neis ĉiujn specojn de rasismo, kaj deklaris ke la instruoj de la Biblio estas la vojo al spirita liberiĝo por homoj de ajna rasa aŭ etna deveno.
Antaŭ la fino de la 20a jarcento, rastafarianismo malplistriktigis iujn iame striktajn reguloj. Samseksamo, ekzemple, ne plu estas tiel kontraŭstarata kiel iame estis, kaj atakoj kontraŭ samsekamuloj en Jamajko jam malplioftiĝis de la fifamaj altecoj de la 1970-aj jaroj. Ankaŭ, virinoj jam fariĝis pli gravaj en la funkciigo de rastafarianismo. Antaŭe, virinoj ne rajtis kuiri dum menstruado, kaj estis ofte forbaritaj de religiaj kaj sociaj ceremoniaj. Je granda grado, al virinoj estas donitaj multe pli da libereco nun kaj ili kontribuas multe al la religio.
Moderna strukturo
Rastafarianismo ne estas tre organizita religio. La plejparto de rastafarianoj ne pensas sin ano de ajna sekto, kvankam estas du ĉefaj grupoj ene la religio: la Bobos kaj la Dek Du Triboj de Izrael.
Eksteraj ligoj
- [http://religiousmovements.lib.virginia.edu/nrms/rast.html Priskribo verkita de fakulo] (anglalingve)
- [http://www.camcnty.gov.uk/sub/cominfo/ethnic/rasta.htm Pli mallonga kaj laika priskribo] (anglalingve)
ja:ラスタファリズム
Image:PiuteGamblingSong.ogg from the Library of Congress
programy Pozycjonowanie wakacje sprzet eba
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Antonymum
Termín antonymum pochází z řečtiny (αντί anti "proti"; ὄνομα onoma "jméno") a označuje slovo, které má přesně opačný význam.
Příklad antonym:
- živý - mrtvý
- muž - žena
- dobrý - špatný
Související odkazy:
- Synonymum
- Homonymum
Kategorie:Lingvistika
ja:対義語
|
Předmostí (vojenství)
Předmostí označuje malou opevněnou enklávu na jinak nepřátelském území. Jeho smyslem je vytvořit předpoklady pro následný průnik a expanzi na tomto území. Předmostí zpravidla neexistují dlouho - obvykle jsou po maximálně několika dnech existence buďto zlikvidována, nebo expandují do okolí. Předmostí, které se
|
Ignác z Loyoly
Svatý Ignác z Loyoly, rodným jménem Íñigo López de Loyola (24. prosince, 1491? – 31. července 1556), byl duchovním otcem a spoluzakladatelem Tovaryšstva Ježíšova (jezuitů) a jeden z největších
|
Jezuité
Tovaryšstvo Ježíšovo (Societas Iesu, známí jako jezuité) je největší a pravděpodobně i nejvýznamnější řeholní řád římskokatolické církve. V současné době má přibližně 20 200 členů. Jeho činnost se soustřeďuje zejména na pastorační a misijní činnost a na oblast vědy. Členové řádu připojují za své jméno zkratku SI, případně její mutaci pro jazyk, který při psaní použili (v češ
|
Albánie (kavkazská)
Kavkazská Albánie je malé území ve východním Kavkazu, severovýchodně od Arménie. Od 1. století po Kr. zde existovalo samostatné království, které zaniklo v roce 510, když je dobyli Sasánovci. Albánci v této době byli pod silným kulturním vlivem sousední Arménie, od které převzali (podle Fausta Byzantského) robota, který se používá v literatuře sci-fi. Název je odvozen od slova android, což je humanoidní typ robota (týká se vzhledu – podobný člověku), droid však nemusí být nutně humanoid.
Kategorie:Kybernetika
Kategorie:Science fiction
|
Deprese
Deprese (z latinského deprimere, utlačovat, umlčovat < de- + premere, dolů + tlačit) je pojem označující obecně pokles.
- V meteorologii oznaznačuje pojem deprese tlakovou níži nebo cyklónu; viz deprese (meteorologie).
- V zeměpise označuje pojem deprese prohlubeň; viz
|
Deprese (psychologie)
Deprese označuje v psychologii dlouhodobě pokleslé nálady jedince. Má skličující charakter. Subjekt upadá do trudnomyslných úvah a světa nazírání. Pociťuje často úzkost a osamocenost. Je téměř neschopen smysluplné činnosti a okolí se jeví jako lenoch. Jeho myšlení se zpomaluje a chřadne jeho reakce na radostné podněty. Cítí se ublíženecky, na obtíž, méněcenný. Ztrácí zájmy a chladně reaguje na podněty. Deprese je nemoc a netrvá krátkou chvíli, její léčba je pomalá. Způsobují ji nepříjemné a
|
306. stíhací peruť
306. stíhací peruť Královského letectva, též 306. (polská) stíhací peruť či (pro polské letectvo) 306 dywizjon myśliwski Toruński byla založena 28. srpna 1940 jako třetí stíhací peruť exilového polského letectva ve Velké Británii. Její aktivita na konci roku 1940 nebyla příliš vysoká, piloti většinou prováděli pouze hlídkové
|
Hlava
Slovo hlava má mnoho významů:
- V anatomii se jako hlava označuje vrchní či přední část těla, která obsahuje mozek, ústa a další smyslové orgány – viz hlava (anatomie).
- V rozsáhlejších dokumentech (např. některých z
|
|