Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Bakterio

Bakterio

Biologio > Prokariotoj > Bakterio < Mikrobo < Bacilo < Viruso ---- Viruso Bakterio -- ano de unu de la du prokariotaj grupoj. Kiel ĉiuj prokariotoj, ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn. La inventinto de la mikroskopo, Antoni VAN LEEUWENHOEK eltrovis la bakteriojn en la 17-a jarcento, tamen ili estis plejparte ignorataj ĝis la malfrua 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiel Louis PASTEUR eltrovis, ke bakterioj estas la kaŭzo de multaj malsanoj. Bakterioj tamen ne nur kaŭzas malsanojn. Ili ankaŭ kaŭzas multajn bonajn aferojn. Ekzemple, ni ne povus digesti nian manĝaĵon sen la helpo de bakterioj. Antau la jaro 1977, sciencistoj kredis, ke ĉiuj prokariotoj estas bakterioj. Tamen oni nun scias ke ekzistas du grupoj -- la bakterioj kaj la arkioj. Kategorio:Vivaĵoj ja:真正細菌 ko:세균 th:แบคทีเรีย

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา


Mikrobo

Biologio - Medicino Mikrobo estas mikroskopa vivulo ĝenerale unuĉela, nome bakterio, protozoo, mikroskopa algo, mikroskopa fungoviruso (laŭ PIV).

Viruso

Bakterio - Mikrobo - Bacilo Vidu ankaŭ: komputika viruso. ---- Viruso estas pseŭdovivaĵo, kiu reproduktas sin per parazitado je iu viva ĉelo. Ĝi reprogramas la ĉelon per genetika materialo (RNADNA). Virusoj
- dsDNA Virusoj (duopa-ĉenaj DNA-Virusoj)
- ssDNA Virusoj (unuopa-ĉenaj DNA-Virusoj)
- ssRNA retroidovirusoj (ssRNA retrovirusoj)
- dsDNA retroidovirusoj
- dsRNA Virusoj (duopa-ĉenaj RNA-Virusoj)
- (-)ve ĉensencaj ssRNA Virusoj
- (plus)ve ĉensencaj ssRNA Virusoj Ankoraŭ ne atestataj kiel faktaj virusoj:
- Prionoj (nur ŝanĝitaj proteinoj, sen nuklea acido, atakas vertebrulojn)
- Satelitoj (atakas plantojn, vertebrulojn, nevertebrulojn, kaj fungojn)
- Virojdoj ("virusoj" kiuj atakas plantojn kaj konsistas treeble el nuda DNA) Kategorio:Biologio als:Virus (Medizin) ja:ウイルス ko:바이러스 ms:Virus simple:Virus

Prokariotoj

Prokarioto estas ĉelo kiu ne havas ĉelkernon, aŭ organismo de tiaj ĉeloj (kutime unuĉela). La du tipoj da prokariotoj estas la bakterioj kaj arkioj. Vidu ankaŭ: Eŭkarioto ja:原核生物 ko:원핵생물

Ĉelkerno

La ĉelkerno (aŭ nukleo) estas organelo en eŭkariotaj ĉelo. Ĝi havas du ĉefajn funkciojn:
- regi ĥemiajn reakciojn en la ĉela citoplasmo
- enteni informon necesan por kiam la ĉelo dividiĝas. La ĉelkerno regas reakciojn per komandi la formiĝon de proteinoj kaj enzimoj. Ĝi estas ankaŭ la loko kie okazas transskribado de genoj kaj splisado de mRNA.

Strukturo

RNA. (2) Ribosomoj. (3) Nuklea-poraj kompleksoj. (4) Nukleolo.
(5) Kromatino. (6) Nukleo. (7) Endoplasma retikulo. (8) Nukleoplasmo.
La tutan strukturon ĉirkaŭas citoplasmo. (Desegnaĵo baziĝas sur ER-bildoj.)
]] Bildo el la servilo de Nupedia. La diametro de la nukleo varias inter 10 kaj 20 mikrometroj. Ĉirkaŭas ĝin duobla membrano formante la nuklean tegaĵon, ĉirkaŭ 30 milimetrojn larĝe. Tiu ĉi tegaĵo selekteme permesas molekulojn eniri kaj eliri la nukleon, kaj apartigas la ĥemiajn reakciojn okazantajn en la citoplasmo de la reakcioj okazantaj en la nukleo. La ekstera membrano havas ribosomojn. La interna kaj ekstera membranoj kuniĝas je regulaj lokoj, formante nukleajn porojn. Simile al la citoplasmo de ĉelo, la nukleo enhavas nukleoplasmon -- tre viskoza likvaĵo enhavanta la kromosomojn kaj nukleolojn. Kromosomo enhavas informon enkodigitan en DNA fiksita al proteinoj nomitaj histonoj kaj kiuj estas kutime aranĝitaj en densan reton nomitan kromatino. Nukleoloj estas granulecaj strukturoj kiuj faras ribonukleatan DNA (rDNA) kaj kunmetigas ĝin per proteinoj. ja:細胞核 ms:Nukleus

Antoni VAN LEEUWENHOEK

Antoni VAN LEEUWENHOEK (24-a de oktobro, 1632 - 26-a de aŭgusto, 1723) estis komercisto kaj sciencisto el Delfto, Nederlando. Li estas plej bone konata pro sia kontribuo al plibonigo de la mikroskopo kaj siaj kontribuoj al la starigo de ĉela biologio. Uzante lian manmetiitan mikroskopon, li estis la unua kiu observis kaj priskribis muskolajn fibrojn, bakteriojn, spermatozoojn kaj sangan fluon en kapilaroj (malgrandaj sangovazoj). LEEUWENHOEK, Antoni van Leeuwenhoek, Antoni van Leeuwenhoek, Antoni van ja:レーウェンフック

17-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento Jaroj:
16011602160316041605 16061607160816091610
16111612161316141615 16161617161816191620
16211622162316241625 16261627162816291630
16311632163316341635 16361637163816391640
16411642164316441645 16461647164816491650
16511652165316541655 16561657165816591660
16611662166316641665 16661667166816691670
16711672167316741675 16761677167816791680
16811682168316841685 16861687168816891690
16911692169316941695 16961697169816991700
ja:17世紀 ko:17세기

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Louis PASTEUR

Louis PASTEUR [LuI PasTER] naskis en Dôle la 27-an de decembro 1822 kaj mortis en Villeneuve-l’Étang, la 28-an de septembro 1895). Li estas franca scienculo, pioniro de la mikrobiologio. Filo de tanisto, li montriĝis tre frue naturdotita por la studado, sed longtempe hezitis inter la sciencoj kaj la pentrado. Kelkaj pentraĵoj fare de li montras apartan talenton, kiu sendube sukcesigis lin en tia kariero. Fine, li deziris eniri en la École Normale Supérieure de Parizo, kie estis formataj la estontaj instruantoj de la liceoj kaj de la universitatoj kaj, por pli bona preparo, li instaliĝis en Parizo jam en oktobro 1838 sed ne povis elteni la internulan vivon kaj revenis en sian provincon. Denove li hezitis kaj rekomencis pentri sed, post lia bakalaŭro, li denove instaliĝis en Parizo kaj estis akceptita en la École normale supérieure en 1843. En 1842 li jam sukcesis en la konkurso, sed li trovis lian rangon ne sufiĉa kaj preferis rekomenci. Ĉio tio estas grava por komprenigi tiun esceptan homon : la pentrarto respondas je lia escepta atento en la observado : neniun detalon li maltrafis ; lia rifuzo eniri tro frue en la École Normale Supérieure montras lian oponon kontraŭ la hastego. Tro ofte oni legas, ke post 1870, tre ŝokite de la falo de la imperio, li momente ĉesis labori ; tio estas plene erara : li fakte daŭrigis sian studadon pri la mikrobiologio kaj, se la granda malkovro okazis nur en 1879, ĝi estis la rezulto de longa antaŭa preparado. En tiu prestiĝa alt-lernejo li studis kemion kaj fizikon, kaj ankaŭ kristalografion, en kiu okazis liaj unuaj malkovroj. Studante la polarizon de la lumo fare de la kristaloj, li klarigis, kial kristaloj tamen plej samaj ne devias same la lumon, malkovrante tiel la izomerion. Malgraŭ tiu grava malkovro, kiu vekis la atenton de gravaj sciencistoj, la mimistrejo pri la publika instrudo lin sendis kiel instruiston al diĵona liceo, malhelpante por li ĉian seriozan priserĉadon. Tamen la insistado de gravaj membroj de la Akademio pri Sciencoj sukcesis venki la rutinemon de la publikaj oficistoj kaj post unu trimestro li estis nomumita kiel anstataŭanto en la strasburga universitato. En 1854 Pasteŭro, kiu edziĝis en Strasburgo kun la filino de la rektoro de la Akademio, estis nomumita profesoro kaj dekano de la ĵus fondita Fakultato de Sciencoj en Lille. Tie okazis lia grava malkovro, ke la gistoj estas vivantaj estaĵoj, respondecaj de la fermentado kaj ne ĝiaj produktoj. En oktobro 1857, li akceptis esti nomumita profesoro en la École normale supérieure kaj revenis al Parizo, kie li daŭrigis sian studadon pri la fermentado. Ekde 1858 li batalis kontraŭ la partianoj de la spontana generado, aparte kontraŭ Félix Archimède POUCHET]. Post ses anoj li fine triumfis antaŭ la kompetentuloj. Malsimpligis la aferon, tio ke multaj intervenigis la religion en diskuton, kiu devus resti pure scienca: dum preskaŭ ĉiuj ateistoj defendis la spontanan generacion, aparte varmegsanga pastro proklamis, ke la nekredantoj devus esti perforte kondukitaj al la laboratorio de Pasteŭro! La verkisto Edmond About, siaflanke, ironiis nome de la ateistoj, ke: «S-ro Pasteŭro predikis en [[Sorbono]] (La Pariza Universitato), meze de aplaudegado, kiu verŝajne tre plaĉis al la anĝeloj.» Rezultis, ke Pasteŭro, kiu estis sendube kredanto sed ĉeestis meson nur dum la ferioj, alidire kiam li havis liberan tempon, estis rigardata kiel modela katolika sciencisto kaj oni atribuis al li la aserton (kiun li neniam diris!): «Mi havas fidon de lignokarbonisto», kio signifas «konvinkita fido». Bedaŭrinde, absurdaj reguloj de la École Normale Supérieure lin respondecigis krom la scienca instruado ankaŭ pri la administrado kaj eĉ pri la nutra reĝimo aŭ la disciplino. Ne nur li perdis sian tempon en duagradaj aferoj kiel la sablado de la korto aŭ la refarigo de pordo, sed lia aŭtoritatemo oponigis la studentojn kontraŭ li, tiel ke post ia ribelo lia posteno kiel administranto estis fine forigita. En junio de [[1865, Pasteŭro instaliĝis en Alès (kiu tiutempe nomatis Alais) por studi gravan malsanon de la silkaj raŭpoj, kiu minacis ruinigi la silkokulturistojn. Studinte ĝin dum kvar jaroj li malkovris la manieron identigi la malsanajn papiliojn kaj forigi ilin antaŭ la infektiĝo de la tuta raŭparo, savante la silkan industrion en la regiono. En oktobro 1867 Pasteŭro estis trafita de hemiplegio, kiu lin handikapis dum la resto de lia vivo kaj lin devigis fine rezigni sian instruadon en la École Normale Supérieure. Li tamen ne hezitis, tuj kiam li sentis sin kapabla, reveni en Alès por daŭrigi sian studadon pri la malsanoj de la silkaj raŭboj kaj kontroli la aplikadon de liaj konsiloj. La venko de Prusio kontraŭ Francio en 1870-71 kaj la falo de Napoleono la 3-a estis terura bato por Pasteŭro, fervora patrioto kaj granda partiano de la imperia dinastio. Li resendis sian diplomon de Doktoro honoris causa al la prusa Universitato de Bonn, kiu respondis per insultoj. Li tamen daŭre laboris kaj jam en 1871 sin okupis trovi rimedon kontraŭ la difektoŝanĝo de la biero, farita (kiel li pruvis) de ĝermoj kaj ne spontana. Por malhelpi ĝin li konsilis unue ekzameni per mikroskopo la uzotan giston por certiĝi pli ĝia pureco, due varmigi je 50/55° la bieron por ebligi ĝian konservadon, kiu agmaniero estis baldaŭ nomita pasteŭrizo. Tamen lia malsano lin devigis rezigni preskaŭ la tuton de sia aktivado en la École Normale kaj la Asembleo voĉdonis nacian monrekompencon ekvivalentan je lia perdo. Multaj el siaj amikoj kredis, ke li ĉesos sian laboron, sed li ĝin daŭrigis, finante la kverelon de la spontana generacio per montro, ke kelkaj estaĵoj rezistas kontraŭ tre altaj temperaturoj kaj ke oni devas varmigi ĝis 180° C por mortigi ilin. Malbona inicitivo povis perdigi lin por la scienco: persvadite, ke li povos agi pli efike, se li sidos en la Senato, li kandidatiĝis sed obtenis tre malmulte da voĉoj., tiel ke li revenis al sia laboratorio. Dum pluraj jaroj li studis la birdan ĥoleron kaj la karbunklon, komprenante bone ilian transmeton, sed ne tuj malkovrante kuracilon. Li konstatis, ekzemple, ke la kobajoj povas esti trafataj de la birda ĥolero, sed en formo tre malgrava, apenaŭ videbla, sed tamen kontaĝa; tial, se kokinoj kaj kobajoj estus bredataj kunkune, la duaj povus infekti la unuajn, kvankam oni ne malkovrus la kaŭzon kaj oni parolus pri spontaneco. Li ankaŭ klarigis la imunecon de la kokoj kontraŭ karbunklo: ilia temperaturo estas tro alta, ol ke la mikrobo povus disvolviĝi: tion li provis metante parte du kokinojn en malvarman akvon, inokulinte ilin je karbunklo. Ilia korpa temperaturo malaltiĝis kaj ili fariĝis malsanaj; tiam unu estis forprenita kaj metita en varman ĉambreton kaj la alia restis en la malvarma akvo. La unua baldaŭ resaniĝis, dum mortis la dua. Fine, en la somero 1879, retrovinte malnovan kultivaĵon de mikroboj de la birda ĥolero, Pasteŭro havis la ideon injekti ĝin al kokino; ne nur ĉi tiu ne mortis, sed posta injekto de freŝo kultivaĵo apenaŭ ĝin malsanigis. La principo de la vakceno estis ĵus malkovrita. Baldaŭ Pasteŭro konstatis, ke oni povas malfortigi la mikrobon de karbunklo kaj fari ĝin vakceno, varmigante la kultivan dekokton je taŭga temperaturo, kaj li sukcesis imunigi ovojn. Granda eksperimentado estis farita en majo 1881 en Pouilly-le-Fort [pujilfor']: oni inokulis karbunklon al vakcenitaj ovoj kaj al ne vakcenitaj. Ĉiuj ne vakcenitaj mortis, dum ĉiuj vakcenitaj resaniĝis post malgrava malsano, krom graveda ovino, kies feto jam mortis en ĝia ventro, kio klarigas la fatalan finiĝon. Post tiu triumfo Pasteŭro estis elektita en la Francan Akademion kaj la Nacia Asembleo pli altigis lian monrekompencon (de tiam po 25.000 frankoj jare): oni opiniis, ke liaj malkovroj ebligis al la kamparanoj ŝpari pli ol 25 milionojn ĉiujare. Sen perdo de tempo li daŭrigis sian studadon de la rabio, jam komencitan. Ĉar estis neeble izoli la mikrobon kaj kultivi ĝin, Pasteŭro ekhavis la ideon sekigi la mjelon de rabiaj kunikloj en sterila medio: post 14 tagoj ĝi fariĝis tute neaktiva. Tiam oni injektis pistaĵon al hundo, la morgaŭon oni injektis 13-tagan pistaĵon, poste 12-tagan, finfine pistitan mijelon de kuniklo mortinta la saman tagon; tiel traktita hundo estis nun imunigita kaj neniam plu trafis rabion. Sed agi same kun homo estis ege delikata: malsukceso povus kondamnigi la ideojn de Pasteŭro en la publika opinio. La 6-an de julio 1885 venis al la laboratorio de Pasteur alzaca virino kun sia infano, kiu la antaŭhieraŭon estis mordita de rabia hundo; D-ro Weber en Villé povis nur diri al ŝi, ke la knabo verŝajne mortos, sed pariza sciencisto ĵus malkovris kuracilon: nur li kapablis fari ion. Pasteŭro hezitis sed D-roj Grancher kaj Vulpian, du famaj profesoroj en la medicina Universitato de Parizo, prenis sur si la respondecon kaj oni inokulis la vakcenon. Fine la juna Joseph Meister povis reveni hejmen kaj neniam fariĝis malsana. La informo disvatiĝis kaj tia estis la dankemo en la opinio, ke politikulo sugestis al Pasteŭro kandidatiĝi por diputita seĝo en kampara distrikto, kie la ŝafbredistoj lin elektus kun entuziasmo; alia volus nomumigi lin dumviva senatano. Ambaŭ proponojn li rifuzis, preferante dediĉi sian tempon al la organizado de kontraŭrabia servo. Li pravis, ĉar tre baldaŭ alvenis amase al la École Normale Supérieure homoj morditaj de rabiaj hundoj, sed la lokaloj de la malnova alt-lernejo tute ne kongruis por akcepti ilin. Publika monpeto ebligis kolekti sufiĉe da mono por konstrui tion, kion oni nomis Instituto Pasteŭro, kiu fondaĵo havis baldaŭ filiojn en la tuta mondo. En la Instituto Pasteŭro loĝejo estis rezervita por la granda scienculo, kiu malsaniĝinta kaj fariĝinta ne kapabla plu labori almenaŭ povis vidi la venkon de siaj ideoj. En la lasta jaro de sia vivo li eksciis, ke la germana imperiestro volas meti lin en liston de scienculoj dekoraciotaj de la prusa ordeno Pour le Mérite; li rifuzis sed per tre sobraj vortoj insistante, ke tiu decido estas nur privata afero. Li mortis en Villeneuve-l'Étang, vilaĝo proksima al Parizo, kie oni lin transportis en espero de resaniĝo. Post nacia funebrado li estis fine entombigita en kripto de la Instituto Pasteŭro. (daŭrigota)

La ĉiutaga vivo de Pasteŭro

Neniam Pasteŭro konsentis iri al iu el tiuj grandaj mondumadoj, kiuj estas nur ia imposto pri la tempo, elprenita de la senfaruloj malprofite de tiuj, kiu volas fari ion, precipe la famaj homoj. Same forstrekita, ĉiu vespero en teatro. La nomo Pasteŭro, konata en la tuta mondo, estis neniam aŭdata ĉe la parizaj mondumanoj. Vespere post la manĝo li kutimis promeni en la vestiblo kaj la koridoro de sia loĝejo, pensante pri ĉiuj siaj laborprojektoj, aranĝante ilin laŭ ĉiaj manieroj, alterne maltrankvila aŭ plena de espero laŭ la evoluado de liaj eksperimentoj. Je la deka li ekkuŝis kaj, la morgaŭon matene, ĉu la nokto estis bona, ĉu malbona, jam je la oka li malsupreniris al sia laboratorio. (Laŭ René Vallery-Radot, lia bofilo) (daŭrigota) PASTEUR, Louis PASTEUR, Louis ja:ルイ・パスツール ko:루이 파스퇴르

1977

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1977 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1977 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 62-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko
- Angel Figuerola AUQUE fariĝis eks-prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
- Fondita revuo Laŭte!.
- Kreita planlingvo Berendt.
- Carl WOESE eltrovis la regon arkian.
- Ĝibutio sendependiĝis de Francio.
- Sejŝeloj : Prezidentiĝis France Albert RENE.
- Vjetnamo kaj Ĝibutio aniĝis al UNO.
- Komputiko : firmao Apple prezentis komputilon Apple II.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 1-a de junio : Usono : Liv TYLER, aktorino

Mortoj


- 18-a de januaro : Svislando : Carl ZUCKMAYER, germana verkisto.
- 24-a de februaro: Aldo Ferdinando SCHMUCKER
- 29-a de marto : Eugen WÜSTER, aŭstra sciencisto, esperantisto.
- 11-a de aprilo : Jacques PRÉVERT, franca poeto.
- 5-a de majo : Ludwig ERHARD, 2-a kanceliero de Federacia Respubliko Germanio.
- 10-a de majo : Joan CRAWFORD, usona aktorino.
- 16-a de junio : Werner von BRAUN, usona raketinĝeniero.
- 19-a de junio : Ali Ŝariati, religia sociologo
- 2-a de julio : Vladimir NABOKOV, usona verkisto.
- 16-a de aŭgusto : Elvis PRESLEY, usona kantisto.
- 16-a de septembro : Francio : Maria CALLAS, usona operkantistino.
- 5-a de novembro : René GOSCINNY, franca bildliteraturisto.
- 20-a de novembro : Maxie WANDER, aŭstra verkistino.
- 19-a de decembro : Jacques TOURNEUR, franca reĝisoro.
- 25-a de decembro : Svisio : Charlie CHAPLIN, angla aktoro, reĝisoro, scenaristo. ----
1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1977 ja:1977年 ko:1977년 simple:1977 th:พ.ศ. 2520

Kategorio:Vivaĵoj

Kategorio:Biologio

Caballo

El caballo (en femenino, yegua; científicamente ) es un mamífero perisodáctilo de la familia de los équidos, herbívoro, cuadrúpedo y de cuello largo y arqueado.

Origen

Originalmente domesticado en las estepas del Asia Central, su gran utilidad y alto valor militar propició que fuera adoptado en toda Eurasia entre los años 2500 y 2000 adC. En el siglo XVI los españoles lo introdujeron en América, logrando su adopción tanto por los pueblos nativos como por los asentamientos europeos. El antecesor más antiguo del caballo que se conozca era un mamífero herbívoro más parecido a un zorro que a un caballo, llamado eohippus, del cual descienden todos los miembros del género Equus. Tenía el dorso arqueado.

Huesos

La evolución ha hecho que sufra unas modificaciones óseas importantes como un aumento de su tamaño y en especial de sus extremidades, que reduzca los dedos de las extremidades a uno sólo rodeado de un material córneo llamado casco. En las extremidades delanteras el cúbito y radio se han fusionado dando lugar a un único hueso, al igual que ha sucedido con la tibia y el peroné lo que impide que pueda girar lateralmente las manos y pies (desde antiguo se llaman así debido al parecido óseo con el ser humano). Los huesos de la cabeza del caballo son largos, y los de la cara tienen el doble de longitud que los del cráneo. La mandíbula también es larga y posee una superficie ancha y aplanada en la parte inferior de la zona posterior. La columna vertebral está compuesta por 51 vértebras.

Reproducción

Alcanza la madurez sexual a los 3 años. La gestación dura unos 11 meses, y la hembra da a luz una sola cría (el nacimiento de gemelos es algo raro cómo los partos de 3 o más potrillos).

Aires

Se llaman aires a las diferentes formas de desplazarse que tiene el caballo. El caballo tiene tres aires:
- Paso: Aire muy lento. Muy cómodo de cabalgar.
- Trote: Aire intermedio en el que el caballo avanza más rápido cansándose menos que al galope. Es el aire ideal para viajar a caballo ya sean cortas o largas distancias.
- Galope: Es el aire más rápido. Pero el caballo se agota antes. Es el único aire asimétrico (utiliza tres tiempos para caminar, durante el cuarto tiempo se encuentra en el aire), y se diferencian dos tipos:
  - Galope Izquierdo: apoya por último la mano izquierda. Le resulta más fácil girar a la izquierda que a la derecha.
  - Galope Derecho: apoya por último la mano derecha. Le resulta más fácil girar a la derecha que a la izquierda. Se denomina tranco al ciclo de pisadas, desde que apoya un pie hasta que lo vuelve a apoyar. Cada secuencia nos marca un tranco del caballo en cada aire. En la siguiente imagen se muestran las secuencias de cada aire. gestación La razón por la que a los caballos se les ponen herraduras es debido a que en cautividad desgastan más rápido el casco debido a la dureza del pavimento, que en libertad desplazándose por la tierra. Los cascos deben ser cortados cada 6 u 8 semanas. El herraje lo debe hacer un experto ya que en caso de una mala colocación de la herradura los clavos le producirían dolor al caballo.

Diferenciar a un caballo

La forma de identificar a un caballo puede darse por los siguientes factores:

Edad

Tienen una vida media de 15 años pero muchos llegan hasta los 20. La madurez no la alcanzan hasta los 2 años, y se les llama potrillos (potrancas en el caso de que sean hembras). En un año alcanzan el tamaño de un adulto.

Capas

Podríamos decir que la capa de un caballo es lo que el pelaje es a otros animales como felinos. Cuando hablamos de capa a veces hay que diferenciar los colores de la crin y la cola, y si le cambia el color cuando es joven. Los tipos de capas son los siguientes:
- Tordo: En la madurez es blanco, pero nace negro u obscuro y va "deslavándose" con el tiempo. Debajo del pelo blanco se puede apreciar que la piel es negra.
- Castaño: Negro o casi negro, o marrón obscuro. Crin y cola negra.
- Bayo: Es marrón desde que nace. Crines, cola y extremos de manos y pies de color negro.
- Palomino: Marrón claro, cola y/o crin clara o blanca.
- Alazán: Crin y cuerpo de tono rojizo, "pelirrojo".
- Ruano: Pelos rojos, negros y blancos mezclados homogéneamente dando lugar a un extraño color.
- Appaloosa: Nace blanco con manchas negras (parecido a un dálmata). También llamado apalousa ó apalossa.
- Pía: Capa de dos colores (raramente tres) en forma de manchas. Blanco y negro (pío castaño); blanco y rojo (pío alazán), etc.
- Albino: No es capa, es un defecto genético, éste hace que el caballo sea blanco. Los caballos albinos suelen tener problemas de vista al ser tremendamente sensibles a la luz.

Manchas

Grandes diferencias de color. Destacan en la cabeza y en las extremidades. Los tipos de manchas son los siguientes:
- Cabeza:
  - Lucero: En forma de línea.
  - Estrella: Un punto en la frente.
  - Careto: Ancha y desde la nariz que cubre 1 ó 2 orificios.
- Extremidades:
  - Calzado alto: Mancha que cubre gran parte de la extremidad.
  - Calzado bajo: Mancha corta desde el casco hasta la muñeca.
  - Calcetín: Fina línea junto al casco. :En cualquier caso se dirá entonces que el caballo está calzado de una u otra extremidad.

Remolinos

Variación de la dirección del crecimiento del pelo en zonas concretas del cuerpo.

Espejuelos

Zonas de córnea blanda en la parte interna de las extremidades, vestigios del pulgar a la altura de las rodillas y los corvejones.

Reseña

Es la identificación del propietario.

Ejemplos de Razas


- Apaloossa
  - Origen: Estados Unidos.
  - Características: Cuerpo musculoso y potente, escasa crin y cola pequeña.
- Árabe-bereber
  - Origen: Camerún.
  - Características: Cabeza alargada con hocico redondeado, cuerpo corto y extremidades delgadas y largas.
- Árabe-portuguesa
  - Origen: Indonesia.
  - Características: Cabeza alargada, dorso corto, extremidades delgadas y cascos grandes.
  - Historia: Se cree que los caballos llegaron a la isla hace 2000 años. Esa raza primitiva se cruzó con los caballos portugueses en el siglo XVI y con los de raza árabe durante la llegada del islam.
- Asturcón
  - Origen: Principado de Asturias - España.
  - Características: Pequeños ejemplares de la familia de los ponis. Grupa inclinada, cola de abundante pilosidad. Un amplio arco costal con un frente pectoral musculado reposan sobre unas extremidades finas con cascos pequeños y redondeados muy resistentes. Alzada media de 1,20 m.
  - Historia: Difusión y existencia altamente unida a la de los celtas.
- Berberisca
  - Origen: Marruecos, Argelia y Túnez.
  - Características: Frente alargada y recta, lomo curvado y pezuñas pequeñas.
- Camarguesa
  - Origen: Francia.
  - Características: Animal de guarnición de color gris pálido, patas anchas y lomo rústico.
- Criolla
  - Origen: Argentina.
  - Características: Compactos y musculosos, cabeza corta y ancha, lomo corto y tórax amplio. Animal de gran aliento para recorrer largas distancias. Argentina
- Española o andaluza
  - Origen: España.
  - Características: Cuello corto y poderoso, siempre alzado. Línea dorsal corta.
  - Historia: Descendiente del caballo ibérico y del berberisco. Fue criado principalmente por los monjes cartujos a finales de la Edad Media.
- Jaca navarra
- Konik
  - Origen: Polonia.
  - Características: Raza de pequeño tamaño -sin llegar al de un pony- de pelo corto leonado y crines erectas, muy veloz.
  - Historia: Es el resultado de la cruza de caballos domésicos con hembras de tarpán, un caballo salvaje europeo hoy extinto. Es la raza de caballo doméstico más próxima a éste.
- Losina
- Monchina
- Mongol
  - Origen: Mongolia.
  - Características: Caballo robusto y veloz, de gran cabeza y patas cortas. El pelaje, corto, varía entre blanquecino y pardo oscuro, con las crines erectas.
  - Historia: Es muy similar al caballo de Przewalski, una raza salvaje de Mongolia de la que muy probablemente deriva. Fue domesticado hacia el 3000 adC por los pastores nómadas de Asia Central, y con ellos por monturas estos pueblos invadieron China y Europa en repetidas ocasiones.
- Nonius
  - Origen: Hungría.
  - Características: Cuello arqueado, espalda inclinada, dorso ancho y extremidades fuertes.
  - Historia: Tuvo su origen durante las guerras napoleónicas de finales del siglo XVIII, cuando un soldado llamado Nonius, fue capturado por los húngaros y cruzó yeguas de diversas razas, incluidas árabes, holsteiners y lipizanas. siglo XVIII
- Percherón
  - Origen: Francia.
  - Características: Caballo de tiro y de trabajo, de color gris o negro y de gran tamaño y corpulencia. Tienen el cuello muy grueso y las patas fuertes, de pezuñas grandes. El pecho es ancho y la musculatura potente.
- Peruano de paso
  - Origen : Perú
- Pottoka
- Purasangre
  - Origen: Arabia e Inglaterra.
  - Características: Caballo de carreras, nunca mezclado con ninguna otra raza. De color tordillo, aino, alazán y castaño. Inglaterra
- Przewalski
  - Origen: Mongolia.
  - Características: Del tamaño de un poni, color marrón amarillento oscuro, constitución firme y espalda corta.
  - Historia: Con estos caballos salvajes fue con los que los mongoles conquistaron gran parte de Asia y Europa en la Edad Media. Su nombre procede del naturalista ruso Nikolái Przewalski, que en 1879 fue el primer occidental en contemplar varias manadas.
- Shetland
  - Características: Pelaje de color negro o castaño oscuro. Fuertes en relación a su tamaño.
  - Historia: Antigua raza de caballos poni cuya antigüedad se remonta al siglo V a.J.C.

Véase también


- Lista de caballos históricos
- Lista de caballos de ficción
- Caballería
- Equinoterapia categoría:Équidos ja:ウマ ko:말 (동물)

tekst liczniki spielautomaten Pozycjonowanie hotels Amsterdam










































:: RELATED NEWS ::
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org