Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Baleno

Baleno

Zoologio > Mamulo > Cetacoj ---- Baleno estas la plej granda besto de la Tero. Balenoj loĝas en la maroj, sed ne estas speco de fiŝo. Striktasence estas nur balenojn la bestoj de la genroj Balaena : specio : baleno gronlanda - Balaena mysticetus kaj Eubalana Vera baleno, Vidu ankaŭ: Balenopteredoj, nigra balano, griza baleno, balenoptero, ĝiba baleno Kategorio:Cetacoj ja:ヒゲクジラ亜目

Zoologio

Biologio > Zoologio ---- Zoologio estas la fako de biologio, kiu temas pri animaloj aŭ bestoj, ilia vivo, strukturo, kaj kresko. Zoologoj (zoologiistoj) okupiĝas pri diversaj fakoj, inter aliaj:
- la klasifiko de animalaj specioj
- la studo de la evoluo de animalaj specioj
- paleontologio de animaloj
- etologio, studo de la konduto de animaloj
- morfologio, studo de la ekstera strukturo de animalaj korpoj
- anatomio, studo de internaj organoj de animaloj
- ekologio de animaloj, studanta la rilato de animaloj kun sia medio

Vidu ankaŭ

Animalo (enhavas informon pri klasifiko de la ĉefaj grupoj de animaloj)
Biologio
Metazooj Kategorio:Zoologio ja:動物学 ko:동물학 ms:Zoologi simple:Zoology th:สัตววิทยา

Mamulo

Biologio > Zoologio > Animalo > Mamulo ---- Mamuloj (Mammalia) estas klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Ilia korpotemperaturo estas konstante regulata (kiel ĉe la birdoj). Plej multaj el ili havas placenton, krom ekzemple monotremoj (tiel nomitaj "kloakuloj", kvankam "kloako" estas ĝenerala vorto kiu aplikiĝas ankaŭ por birdoj, ekzemple) kaj marsupiuloj. Tial, en la 19a kaj frua 20a jarcentoj, mamuloj estis dividitaj je senplacentuloj (Aplacentalia) kaj placentuloj (Placentalia). Nuntempe temas pli-malpli pri triopa divido de vivantaj mamuloj en la grupojn 1) monotremoj aŭ kloakuloj (latine Monotremata, ankaŭ Prototheria); 2) marsupiuloj (Marsupialia, ankaŭ Metatheria); kaj 3) placentuloj (Placentalia, ankaŭ Eutheria). Placentuloj havas internan fekundiĝon. Monotremoj demetas ovon (ornitorinko). Mamuloj kutime vivas sur la tero, nur vespertoj flugas kaj cetacoj vivas en la akvo. Por la akvo estas adaptitaj ankaŭ aliaj bestoj (ekz. fokuloj), kvankam ili noktumas kaj nestas surtere. Ĉiuj spiras per pulmoj. Iliaj kruroj, kranio, dentaro, korpokonstruo varias laŭ vivmaniero. Pliaj ecoj:
- forta diafragmo
- 3 aŭdaj ostetoj (stapedo, maleo, inkudo; amfibioj, rampuloj, birdoj havas nur 1 aŭdan osteton).
- mandiblo konsistas el unu osto.
- laktaj mamglandoj
- maldekstra aorta arko
- sennukleaj ruĝaj globuloj (eritrocitoj) / _____ Monotremoj (ornitorinkoj, ekidnoj) ____/ / \ /\  \/ ____ Marsupiuloj (didelfoj, kanguruoj, koaloj, ktp.) \ / \/ / \__/ \___ Placentuloj (placentohavaj mamuloj) Listo de la ordoj de vivantaj mamuloj:
- Cetacoj
- Fokuloj
- Insektomanĝuloj
- Karnomanĝuloj
- Ksenartroj
- Leporuloj
- Manisuloj
- Marsupiuloj
- Monotremoj
- Neparhufuloj
- Parhufuloj
- Primatoj
- Ronĝuloj
- Rostruloj
- Tubetodentuloj
- Ĥiropteroj Mamul-nomenklaturo Kategorio:Mamuloj ja:哺乳類 ko:포유류 ms:Mamalia simple:Mammal th:สัตว์เลี้ยงลูกด้วยนม zh-min-nan:Chhī-leng tōng-bu̍t

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Fiŝo

Fiŝoj estas klaso de vertebruloj, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando, kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj Fiŝoj (Pisces) estas grupo (klaso laŭ kelkaj klasifikoj) de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Klasoj estas
- ostaj fiŝoj
- kartilagaj fiŝoj. La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj. La Aktinopterigoj havas superordojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj. vidu ankaŭ: klaŭnfiŝo, fasciato, ruĝbruna rajo, Tinuso

Eksteraj ligoj


- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..." Kategorio:Fiŝoj ja:魚類 ko:물고기 ms:Ikan simple:Fish th:ปลา zh-min-nan:Hî

Balenoptero

thumbLa dorsnaĝila balenoptero aŭ kutima rorkvalo (Balenoptera physalus) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenopteredoj vivas en ĉiuj oceanoj de la terglobo, precipe en la Antarkta Oceano. La spindel-forma balenoptero longas 19-20 metrojn kaj pezas ĉ. 50 tunojn. Ĝiaj okuloj, tre malgrandaj, troviĝas malantaŭe-supre de la buŝanguloj. La du aer-ŝprucigiloj estas sur la dorsa mezlinio antaŭ la okuloj. Ĝiaj dorsa, brusta kaj ventra naĝiloj ĉiuj estas malgrandaj, la dorso estas nigrebruna, tamen la koloro iom post iom blankiĝas ĉe la ventro. Ĉiu balenoptero havas 350-360 bartojn 70-90 cm. longajn. Somere la balenopteroj naĝas en malvarma maro por serĉi manĝaĵojn kaj vintre naskas idojn en varmeta akvo. Estas interese, ke la balenopteroj de la suda kaj norda hemisferoj neniam kontaktiĝas unu kun alia. Ili vivas arope, moviĝas en grupoj el 10-20 kaj eĉ 100. En la Antarkta Oceano ili manĝas eŭfaŭsiojn (Euphausia) kaj kopepodojn (Copepoda). Sed en la norda Pacifiko ili manĝas haringojn, rubandfiŝojn kaj eĉ sepiojn. Post ĉiu 2-3-minuta malprofunda mergado ili elakviĝas por spiri 5 sekundojn, ŝprucigante nebulan kolonon 6- 10 metrojn altan. Malprofunde merginte sin kelkfoje, ili do enmergiĝas en akvon maksimume 200 metrojn profundan ĉ. 15 minutojn. Ili estas la plej rapidmovaj inter la bartocetacoj (Mysticeti),ili povas naĝi 20 marmejlojn ĉiuhore. Vintre ili seksumas en varrneta maro. En la pariĝa tempo femala kaj maskla balenopteroj ĉiam moviĝas en paro. La gravedeco daŭras 11-12 monatojn. La novnaskita balenoptero longas pli o1 6 metrojn, maturiĝas post 8-10 jaroj kaj povas vivi 90-100 jarojn. Ili havas gravan ekonomikan valoron. Pro sia rapida naĝado la balenopteroj estis tre malfacile kapteblaj antaŭ la apero de moderna balenŝipo. En la lastaj 100 jaroj la balen-ĉasado disvolviĝis tre rapide, kio alportis al ili fatalaon. Antaŭe la proksima maro de Ĉinio abundis je balenopteroj, sed nun ĝi estas malmulte frekventita de ili. ja:ナガスクジラ

Kategorio:Cetacoj

Kategorio:Placentuloj

Peter the Great Egg

Het Peter the Great Egg (Nederlands: Peter de Grote ei, Russisch: яйцо Пётр Великий) is één van de ongeveer 50 paaseieren die de beroemde juwelier Peter Carl Fabergé maakte in opdracht van de russische tsaren. tsaren

Omschrijving van het ei

Dit ei in rococo stijl werd gemaakt ter gelegenheid van de tweehonderste verjaardag van de stichting van de stad Sint-Petersburg door Peter de Grote in 1703. Het ei is gemaakt van goud en is versierd met bloem- en plantmotieven van geel, rood, wit en groen goud & geaccentueerd met diamanten, robijnen en wit emaille. Rondom het ei zijn vier ivoren plaquettes aangebracht. Hierop zijn met waterverf miniatuurtjes geschilderd van tsaar Peter de Grote, het eerste Winterpaleis, tsaar Nicolaas II & het Winterpaleis in 1903.

De surprise

Als het ei geopend wordt, wordt eerst de binnenkant van de schaal zichtbaar, versierd met transparant geel emaille op een guilloché ondergrond. Door een vernuftig mechanisme veert vervolgens de surprise uit de onderste helft van het ei naar boven. Zichtbaar wordt dan een kopie van het ruiterstandbeeld van Peter de Grote in Sint-Petersburg. Het standbeeld, ook wel de Bronzen Ruiter genaamd, is gedetailleerd uitgevoerd en gemonteerd op een stuk saffier dat de sokkel voorsteld. guilloché en zijn leerling Marie-Anne Collot werkten er twaalf jaar aan voor het onthuld kon worden in 1782. De sokkel bestaat uit een 275 ton zware blok graniet, de Dondersteen genaamd, en draagt de inscriptie PETRO PRIMO CATHARINA SECUNDO MDCCLXXXII (voor Peter I van Catharina II 1782)]]

Externe links


- [http://www.mieks.com/Faberge_Introductie.htm Meer informatie over Fabergé-eieren] Categorie:Sieraad

darmowe statystyki Zapraszamy sylwester na sowacji odywki aminokwasy










































:: RELATED NEWS ::
Fleinhausen
Das Dorf Fleinhausen, ein Ortsteil von Dinkelscherben im westlichen Landkreis Augsburg, liegt an dem westlichen Flußufer der Zusam. Fleinhausen liegt 2,5 km nordwestlich der Hauptgemeinde und hat mit der abgelegenen Elmischwangmühle ungefähr 360 Einwohner.

Geschichte

Die Entstehungsgeschichte des Siedlungsmittelpunkts Fleinhausen geht bis in achte Jahrhundert zurück, außerdem befanden sich dort eine 1304 gegründe
Horst Tappe
Horst Tappe (
- 13. Mai 1938 in Westfalen, Deutschland; † 21. August 2005 in Vevey, Schweiz) war ein deutscher Fotograf, der seit
Daniel Ducruet
Daniel Ducruet war von 1995 bis 1996 der Ehemann von Stephanie von Monaco. Noch vor der Hochzeit kamen die gemeinsamen Kinder Louis (
- 1992) und Pauline (
- 1994) auf die Welt. 1996 wurde die Ehe geschieden, nachdem e
Marineversorgungsschule
Die Marineversorgungsschule (MVS) ist ein Standort de Deutsche Bundeswehr in List auf Sylt. In der Marineversorgungsschule werden folgende Waffengattungen in der Grundausbildung ausgebildet:
- MilFachAusb (1.MVS)
- Stabsdienst (2. MVS)
-
Venerea
Venerea ist eine schwedische Skatepunk-Band. Allerdings wird sie in letzter Zeit diesem Stil nicht mehr "gerecht" und von Musikmagazinen vermehrt als Melodic Punk bezeichnet. Selbst in der Wikipedia scheint Verwirrung zu herrschen, wird die Band doch sowohl als Skatepunk als auch als Melodic Punk-Band geführt.

Bandgeschichte

Venerea wurde 1991 in Falkenberg (

Xeroderma Pigmentosum
Xeroderma pigmentosum (oder synonym Melanosis lenticularis progressiva, auch Mondscheinkrankheit oder Lichtschrumpfhaut), ist eine Hautkrankheit, die auf einem genetischen Defekt beruht. Sie ist eine sehr seltene Krankheit, regional unterschiedlich liegt die Häufigkeit zwischen 1:40.000 (Japan) und 1:250.000 (USA); in den USA leben ungefähr 250 dokumentierte Fälle, die meisten davon sind Kinder. Die Lebenserwartung dieser Patienten ist unbehandelt gering, in der Regel sterben sie im ersten Lebensjahrzehnt Da die bet
Kavernenspeicher
Ein Untergrundspeicher dient der Lagerung von Erdgas.

Arten

Porenspeicher

In porösem Gestein wird Gas schwammähnlich aufgenommen. Bei der Anlage wird auf vorhandene geologische Formationen zurückgegriffen. In den Poren und Klüften unterirdischer Kalk- und Sandsteinschichten sammelte sich vor Millionen von Jahren Erdgas, das bereits gefördert wurde. Porenspeicher sind natürliche Lagerstätten. Nach oben dichtet eine geschlossene, dichte Gesteinsschicht den Speicher ab, damit k
William Lindley
William Lindley (
- 7. September 1808 in London, † 22. Mai 1900 in Blackheath) war ein bekannter britischer Ingenieur, der zusammen mit seinen Söhnen Wasserver- und -entsorgungssysteme für über 30 europäische Städte entwarf. Als junger Ingenieur arbeite
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org