Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Bazalto

Bazalto

Bazalto estas vulkana, plej ofte nigra ŝtonaĵo, kiu konsistas el mikso el fer- kaj magnezi-silikato, oliveno, pirokseno kaj plagioklazo. Se lafo malvarmiĝas ne malofte formiĝas plurangulaj metrojn longaj bazaltaj kolonoj en rekta angulo kun la malvarmiĝanta surfaco.
La fundo de ĉiuj oceanoj konsistas el bazalto. Kategorio:Mineraloj ja:玄武岩 ko:현무암

Nigro

Koloroj > Nigro ----
#000000
right Nigro ne vere estas "koloro", sed la totala foresto de reflektata lumo. Tiele ĝi estas la malo de blanko.

Fiziko

Nigra korpo estas teoria koncepto, objekto absolute nigra, kiu ensorbas tutan lumon. Ejnstejno esploris ĝian elsendokapablon. Nigra lumo estas neklera nomo por ekstrema transviola lumo, ĉar, kvankam nevidebla de homoj, ĝi kaŭzas, ke kelkaj substancoj fluoresku.

Simbole

En Eŭropo nigro tradicie estas negativa koloro, asociata kun seriozeco, nokto, malbono, satanismo ktp. Tiukontinente la funebraj vestoj nigras. Nigro plue estas koloro de konservativaj, kristanaj partioj, kaj de anarĥiismo. En Ĉinio nigro reprezentis akvon kaj nordon. Viduloj ankaŭ imagas la vidataĵon de blinduloj kiel nigra, simila al okulfermado. Nigro ofte estas la koloro de timigaj dioj, ekz-e hinduisma Mahakala "La granda nigra". Nigro estas unu el la tutarabaj koloroj.

Homa raso

Oni ankaŭ nomas "nigruloj" homoj kun malhelbruna haŭto: negroj, aboriginoj, melanezoj, dravidoj. Aliaj etnoj estis nomitaj "nigraj", ĉu pro relativa malhelhaŭteco aŭ alikaŭze:
- La nomo de morlakoj venas el greka mavrovalaĥoi ("nigraj valaĥoj.
- La indianoj nigrapieduloj.

Nuancoj de nigro


- karbonigra - intense nigra (<"karbo")

Kombinoj de nigra farbo


- Blanka > Griza
- Flava kaj Ruĝa > Bruna Ĝenerale iom da nigro "malheligas" farbon, ekzemple nigro kun bluo kreas "malhelbluon".
#000000
Kategorio: Koloroj ja:黒 simple:Black

Fero

Fero estas kemia elemento en la perioda tabelo de elementoj kun la simbolo Fe (de la latina Ferrum, fero) kaj ordonumero 26. Ĝi estas metalo de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo.

Gravaj proprecoj

La averaĝa fero-atomo havas 56-oblan mason de unu hidrogen-atomo. Fero estas la deke plej ofta elemento en la universo. La metalo estas ekstraktata el fererco, kiu ne estas pura fero, sed enhavas feran oksidon. La fererco estas reduktita per fandado al kruda fero; tiu procedo forigas la malpuraĵojn (ŝlako). Fero gravas teknike por la produktado de ŝtalo. La ŝtaloj estas alojoj, kiuj enhavas krom fero aliajn metalojn kaj nemetalojn (precipe karbonon). La atomkerno de fer-izotopo 56Fe havas la plej fortan ligenergion je nukleono el inter ĉiuj atomkernoj. La fuzio de la elementoj en la steloj finiĝas je fero. La pli pezaj elementoj aperas ĉe la eksplodo de supernovao, kiu respondecas ankaŭ pri la disĵeto de la kunkerniĝintaj materioj. En spactemperaturo la alotropaj modifoj de la pura fero estas la ferito aŭ α-fero. Tiu-ĉi modifo montras kube spacocentritan kristalan kradon, kio estas sub 911°C . Sube de la Curie-punkto ĉe 760°C, la ferito estas feromagneta. La modifo inter 760°C kaj 911°C nomiĝas β-fero. Ĉar ĝi de la α-fero ne diferenciĝas de la ferito en la magnetaj proprecoj , ĝi estas nomata ankaŭ kutime kiel α-fero. Ĝis 1392°C ekzistas faco-centrita modifo aŭ aŭsternito. Ĉe la pli altiĝanta temperaturo ŝanĝiĝas la fero al δ-ferito, kiu denove montras kube spacocentritan kradon. La fandopunkto estas 1539°C.

Fero kiel mineralo

Tre malofte aperas la fero pure. La mineralo kristaliĝas tiam en kuba kristala krado kaj havas la dureco de 4,5 kaj koloron de ŝtalgrizo al nigro. Ankaŭ la kraspa koloro estas griza. Pro la reakcioj kun akvo kaj oksigeno, la pura fero ne estas stabila. Ĝi aperas en ajolo kun nikelo nur en ferometeoritoj kaj en bazaltoj, en kiuj ĝi reduktiĝas el la feroentenaj mineraloj.

Uzado

Fero estas kun 95 pez-procentoj la plej ofte uzata metalo en la mondo. La kialo de tio estas la larĝa uzebleco - pro la dureco kaj la tenaceco de ajoloj - , kio faras ĝin relative malmultekosta. Multe da estas foruzata en la produktado de aŭtoj, ŝipoj kaj en altdom-konstruo (ŝtalbetono). La fero estas unu el la tri feromagnetaj metaloj (kobalto kaj nikelo estas la aliaj du). Tio permesas ĝian teknikan aplikadon de la elektromagnetismo en generatoroj, transformatoroj kaj elektromotoroj. La pura feropulvero uzatas nur en la laborejo. En la industrio disvastiĝis diversaj ŝtaloj, kiuj havas la sekvajn formojn:
- kruda fero entenas 4%-n - 5%-n da karbono kaj ankaŭ diversajn kvantojn da sulfuro, fosforo kaj silicio. Tio estas interprodukto de la giso- kaj ŝtalproduktado.
- Giso entenas 2,06%-n - 6,67%-n da karbono kaj pliajn alojoelementojn kiel ekz. silicion kaj manganon. Depende de la malvarmiga rapido, la karbono aperas en la giso kiel karbido aŭ elementare kiel grafito. Rigardante la aspekton de la romposurfaco, oni parolas en la erste kazo pri blanka kaj en la dua kazo pri griza giso. Giso estas tre malmola kaj nefleksebla.
- Ŝtalo entenas inter 0,06%-n kaj 2,06%-n da karbonon. Male al giso, ĝi estas tre elasta kaj formebla. La mekanikaj ecoj de la ŝtaloj povas varii inter larĝaj limoj ĉe ajoloproduktoj, kiuj produktiĝas per konvana kombino de termaj traktadoj kaj fizikaj prilaboroj, aldono de ajolmaterialo.

Historio

Okcident-Azio

La plej malnova homa aplikado de la fero okazis en Sumero kaj Egiptio, ĉ. en 4000 a. K. Temas pri pura fero de meteorŝtonoj (aerolitoj) kaj uzatis kiel ornamaĵo aŭ lancopinto. Ĝi estis prolaborita ne per metodoj kiel fandado aŭ forĝado, sed per metodoj de la ŝtonprilaboro (ŝtonepoko). Inter 3000 kaj 2000 a. K., oni trovas fanditajn ferojn (ĝi estas distingebla de la aerolitoj per la ĉeesto de nikelo) en Mezopotamio, Anatolio kaj Egiptio. Ĝi uzatis ŝajne nur ceremonie kaj estis pli kara ol oro. Ties origino necertas; laŭ unu ebleco ĝi estas la flankprodukto de la bonzoproduktado kiel spongofero. Inter 1600 kaj 1200 a. K., la fero uzatis pli ofte, sed ĝi ankoraŭ ne anstataŭigis la bronzon. Ekde 1200 montriĝas en Okcidenta Azio la trairo de la bronzepoko al la feroepoko. Oni supozas, ke la trairo okazis ne pro la supereco de la fero, sed pro manko je stano (necesa por la bronzoproduktado). Ĉe la unuaj paŝoj de la ŝtonepoka fandado estiĝis spongofero. Per la uzado de lignokarbo ĉe la plulaborado ligiĝis al fero karbono, tiel estiĝinte finfine ŝtalo (eble nur surface). Per hardado (k.e. abrupta malvarmigo, i.a. en likvaĵo) estiĝis laborpecoj kun elasteco kaj hardeco, kiuj superis la bronzon.

Hindio

La pilieroj starigitaj de imperistro Aŝoko estas el fero escepte pura, kaj kiuj de pli ol 2000 jaroj ne rsutiĝis, spite la malsekan veteron! Ties pureco estas ege pli granda ol tio, kio eblas per la modernaj teknikoj, historiistoj opinias, ke estis uzata meteora fero.

Ĉinio

Ankaŭ en Ĉinio okazis la unuaj spertoj per feroj el meteorŝtonoj. Oni trovis la unuajn arkeologiajn spurojn de forĝitaj feroj nord-okcidente, malproksime al Xinjiang, datitajn al la 8-a jarcento a.K.. Oni supozas, ke tiuj ĉi produktoj estas importitaj el Orienta Azio. En ĉ. 550 a. K. okazis la teknika eltrovo de altkamenoj, kio ebligis la produktadon de gisoj.

Eŭropo

Ĉar la prilabora tekniko atingis nur ĉ. 1.300°C-n, la evoluo de la fandado okazis nur en la 14-a jarcento en Svedio. Tio disvastiĝis per la uzado de kanonkugloj dise en Eŭropo. Kiam la malaperantaj arbaroj jam ne kovris la bezonon je lignokarbo, estis evoluita la kokso far Abraham Darby kiel alternativa bazmetarialo por la feroproduktado. Tiu ŝanĝo kun la eltrovo de la vapormaŝino signifis la komencon de la industria revolucio.

Trovejoj

La fero kune kun nikelo estas verŝajne la ĉefa parto de la terkerno. La ŝanĝiĝo de la interna solida fero kaj la likva ekstera fero de la terkerno produktas verŝajne la termagnetan kampon. La fero estas la plej ofta elemento de la terkrusto kun proporcio de 5%. La unuaj fontoj, kiujn oni ekspluatis, estis la tielnomataj gazonferoercoj kaj la liberaj ercoj, ekstere kuŝantaj . Hodiaŭ jam 40 % estas magneta feroerco. La plej grava materialo por la feroproduktado estas la hematito, kies grandparto konsistas el Fe2O3. La fero estas produktata tra kemia redukto per karbono en altforno, kie estiĝas temperaturo de ĉ. 2000°C. Oni aldonas unue kokson , kie ĝi reakcias kun la oksigeno de la aero al karbona monoksido: : 2 C + O2 → 2 CO La karbona monoksido reakcias kun fera oksido: : 3 CO + Fe2O3 → 2Fe + 3CO2 La estiĝanta fero estas likva pro la alta reakcia temperaturo. La produkto cetere enhavas ankoraŭ malpuraĵojn ekz. silician dioksidon. Per la aldono de kalko (CaCO3), la silicia oksido departiĝas kiel ŝlako. La unua reakcia paŝo ŝanĝas la kalkon al kalcia monoksido: : CaCO3 → CaO + CO2 Poste la kalcia monoksido reagas kun silicia dioksido: : CaO + SiO2 → CaSiO3 La estiĝinta ŝlako uzatas en la subtera konstruado (uzatis pli frue kiel sterkaĵo). Oni ekspluatis en jaro 2000 tutmonde ĉ. 1.000 megatunojn de feroerco, en valoro de ĉ. 25 md. de eŭro. La plej grandaj liverantoj de feroerco estas Ĉinio, Brazilio, Aŭstralio, Rusio kaj Barato. Ili liveras kune la 70% de la monda bezono. Oni produktas el 1.000 Mt de ercoj ĉ. 572 Mt feron. Oni povas gajni ankoraŭ plian feron el la defalaĵo.

Ekspluatado

La feroerco estas ekspluatata surtere aŭ subtere. Surtera ekspluatado (tiel malmultekosta) okazas hodiaŭ en Sudameriko (Brazilio), en okcidenta Aŭstralio, Ĉinio, Ukrainio kaj Kanado. En landoj, kie la facilaj trovejoj jam pli frue estis ekspluatitaj, la minado de la feroercoj malpligrandiĝis. Ĉiama problemo estas la rekultivado de la forlasitaj minejoj.

Kemiaj ligoj

La fero ligas oksidojn 2- aŭ 3-valore. Ĉar la fero ne havas iun defendan tavolon, ĝi oksidiĝas (rustiĝas). Oftaj oksidaj statoj kaj ligoj:
- Fe2+,
- Fe3+,
- Fe4+, troviĝas en kelkaj enzimoj (ekz. peroksidazo).
- Fe6+, estas malofta (ekz. K2FeO4)
- Fe3C La Fe2+ kaj Fe3+ jonoj povas aperi kiel solvebla aŭ nesolvebla Berlina bluo (malhelblua kombinaĵo) per kalia heksacianferato (II/III) (uzatas ĉe 2+ III kaj 3+ II).

Izotopoj

La fero havas 4 naturajn stabilajn izotopojn, relative oftajn: 54Fe (5.8%), 56Fe (91.7%), 57Fe (2.2%) kaj 58Fe (0.3%). La izotopo 60Fe havas duoniĝan tempon de 1,5 milionoj de jaroj. La ekziston de 60Fe ĉe apero de la planeda sistemo pruvis korelativeco inter ofteco de 60Ni, produkto de 60Fe, kaj la ofteco de la stabila Fe-izotopo en kelkaj meteorŝtonoj (ekz. ĉe Semarkona und Chervony Kut). Hodiaŭ ĉiu originala (estante ĉe la formiĝo de la planedoj) 60Fe tute al 60Ni transformiĝis. La diferenco de nikel- kaj feroizotopoj en la meteorŝtonoj permesas la mezuradon de izotop- kaj elementoftecon ĉe estiĝo de la Sunsistemo kaj la ekkonon de la regantaj cirkonstancoj antaŭ kaj dum la estiĝo de la sunsistemo. Nur la feroizotopo 57Fe havas kernan spinon kaj pro tio uzatas en kemio kaj biologio.

Biologio

Fero estas esenca oligoelemento por preskaŭ ĉiu vivulo. Kiel centra atomo en hemoglobino kaj mioglobino, troviĝas ĝi en multaj bestoj kaj respondecas pri la oksigen-transporto, uzado. Tio estas en tiuj proteinoj ĉirkaŭita per porfirina ringo. Fero estas parto de fero-sulfuro-komplekso en multaj enzimoj kiel ekz. nitrogenazo kaj hidrogenazo. La tria grava grupo de la feroenzimoj estas la t.n. nehema feroenzimo, ekz. metan-monooksigenzo, ribonukleotid-reduktazo kaj la hemoeritrino. Tiuj ĉi proteinoj funkciigas en diversaj organismoj la oksigen-aktivigon, oksigentransporton, redoksaj reakcioj kaj hidrolizon. La infektaj bakterioj uzas ofte feron, tiel la defenda mekanismo de la korpo aperas kiel la ’’kaŝado’’ de la fero.

Rimedoj de singardo

Kvankam la fero estas grava spurelemento por la homo, la tro multa fero en la korpo povas esti toksa. La granda kvanto de Fe2+-jonoj reagas kun peroksidoj, tiel estiĝas liberaj radikoj. La korpo kontrolas en normala stato la ferocirkulon. Ĉirkaŭ 1 gramo da fero kaŭzas ĉe dujara infano seriozajn venenajn aperaĵojn, 3 gramo eble letale. La fero akumuliĝas en la hepato kaj kaŭzas tie siderozon (akumuliĝo de feraj saloj) kaj damaĝojn de la organo. Tiel oni proponas la feraĵojn nur ĉe feromanko. Vidu ankaŭ jenon: fero-materialŝanĝo. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:鉄 ko:철 ms:Besi simple:Iron th:เหล็ก

Magnezio

= Mg - Magnezio =
- Simbolo: Mg
- Atomnumero: 12
- Atompezo: 24,305
- Kemia Serio: teralkala metalo
- Specifa Pezo: 1,738
- Fandopunkto: 600 oC
- Bolpunkto: 1090 oC
- Eltrovinto: Black Kategorio:Kemiaj elementoj ja:マグネシウム ko:마그네슘 th:แมกนีเซียม

Oliveno

Olivino (el la latina oliva: olivo post aldono de ’’in’’, pli frue aperis la vorto kiel oliveno, pro timo de la in-finaĵo) estas komuna nomo de silikat-mineraloj, kiuj fakte havas la kemian konsiston (Mg,Fe)2SiO4; la natura olivino entenas ankaŭ ankoraŭ etan kvanton de nikelo, kiu anstataŭas Mg aŭ Fe. La krampigo signifas, ke fero kaj magnezio povas aperi kune en ia ajn rilato, sed ĉiufoje du metalatomoj je unu silikata unuo SiO4. La tielnomataj finmembroj de la oliveno estas la pli densa feroriĉa Fayalit Fe2SiO4 kaj la magnezioriĉa Forsterit Mg2SiO4, la t.n. intermembroj estas Hyalosiderit kaj Hortonolith. La klaraj kaj grandaj olivinkristaloj estas aprezitaj juvelŝtonoj kaj estas nomataj kiel peridoto aŭ Chrysolith (Krisolit). Oliveno kristaliĝas en ortoromba kristala sistemo, havas duron inetr 6,5 kaj 7, kaj flavverdan koloron en pura stato, cetere de flavbrunan ĝis nigran koloron kaj blankan skrapokoloron. La kristaloj estas plej ofte prismaj aŭ tavolaj.

Troviĝejo

Olivino estas la plej ofta silikato kaj ŝtonaroformiga mineralo. Ĝi formas la ĉefan parton de la supera terokrusto, kie Mg kaj Fe havas la rilaton en oliveno ĉ. 9:1, kaj estiĝas en baza intrusia magma ŝtonaro kiel gabroperidoto, sed ankaŭ en ekstrusia kiel bazalto. Dunito estas intrusia ŝtonaro, kio preskaŭ senescepte konsistas el oliveno kaj en kiu troviĝas ĝis grando de 15 cm forsterit-kristaloj. Tra metamorfozo estiĝas olivino kiel forsterito el dolomitriĉa kalkŝtono; retroe ĝi formiĝas tra efloreskoproceso kaj tra kontakto kun la mineralriĉaj hidrotermaj solvitaĵoj de serpentino el la olivino. La erozio de bazaltlafo kondukas sur kelkaj lokoj al estiĝo de melhelverdaj olivensablo. Finfine troveblas oliveno ankaŭ en grupo de ŝton-fero-meteoritoj, en palasitoj. La olivinkristaloj estas ĉikaze en nikel-fero-matrikson alkonstruitaj. En la supera krusto, olivino trapasa du fazoŝanĝiĝojn, tra kiuj ĝi transformiĝas al altprema formo: en profundo de ĉ. 410 km al "Wadsleyit" ("modifiĝinta spinelo", ofte signita per β), kaj en profundo de ĉ. 520 km al "Ringwoodit" ("spinelo", ofte signita per γ ); la nocio "spinelo" aludas nur al la kristala strukturo kaj ne estas ŝanĝeble kun la vera mineralo spinelo. Ĉe la limo de inter la suba kaj la supera krusto en profundo de 660 km disfalas Ringwoodit fine al "Perovskit" (Mg,Fe)SiO3 kaj "Magneziowüstit" (Mg,Fe)O. La usona spacesplorilo ’’Spirit’’ trovis olivinon sur la planedo Marso en la kratero de Gusev (2004).

Uzo kiel krudmaterialo

Oni uzas la precipe purajn, diafan-verdajn variojn de olivino kiel "Peridot" kaj "Chrysolith" kiel juvelŝtonojn. Normala olivino uzatas en la poduktado de varmego-rezistaj vitroj.

Historio

"Peridot" estis jam ekpluatita ekde la 15 jarcento (post Kristo) sur la insulo Zebirget (Zabargad) ĉe la ruĝa maro. Ĝi estis konata en Eŭropo ĉefe pere de la krucmilitoj. Oni unuafoje rekonis normalan olivinon en 1772, en meteorito. Legu: Listo de mineraloj

Eksteraj ligiloj

[http://www.mineralienatlas.de/phpwiki/index.php/Olivin Olivino/germane] Kategorio:Mineraloj ja:カンラン石

Kolono

1. Geografio > Ameriko > Mezameriko Norda provinco de Panamo. Hispane, oni ĝin nomas "Colon". La ĉefurbo estas Kolonurbo (hispane, "Ciudad de Colón"), dua urbo de la lando laŭ nomo de loĝantoj. 2. Arkitekturo > Betono > Verga elemento Verga elemento Kolono - rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenasVerga elemento Komparu kun: pilastro, steleo, masto, fosto ja:柱

Oceano

Geografio > Oceano ---- Oceano estas seninterrompa akva envolvilo de la Tero, kiu borderas kontinentojn kaj insulojn, kaj havas komunecan salkonsiston. Ĝi kovras ĉirkaŭ 71% de la Tersurfaco (en norda hemisfero - 61% kaj en la suda - 81%). La akvo de la oceano estas salita, ĉar riveroj alportas en ĝin grandkvante mineralajn salojn. Post vaporiĝo de la akvo, la saloj restas en oceano. 100 g da oceana akvo enhavas ĉirkaŭ 35 g da salo. Teraj plantoj kaj animaloj uzas nur nesalitan, trinkeblan akvon. (Pri la ebleco transvivi sur oceano trinkante maran akvon Vidu Alain BOMBARD) Per la kontinentoj Oceano dispartiĝas en 4 partoj: Pacifiko (aŭ Pacifika Oceano), Atlantiko (aŭ Atlantika Oceano), Hinda Oceano kaj Arkta (aŭ Norda Glacia) Oceano. En literaturo oni povas trovi ankaŭ Aŭstralian (Sudan) kaj Antarktan Oceanojn, sed fakte ili estas partoj de supremenciitaj oceanoj. Averaĝa profundo de la monda oceano estas 3711 m, la plej profunda - 11022 m (Mariana kavaĵo). Averaĝa akvotemperaturo en surfacaj tavoloj estas 17,5, ĉe la ekvatoro - ĉirkaŭ 28, kaj proksime al polusoj ĝi malaltiĝas ĝis -2 gradoj. Monda oceano posedas grandegajn biologiajn (fiŝoj, moluskoj, algoj), energetikajn (energio de alfluoj), mineralajn (kemiaj elementoj, mineraloj) riĉofontojn. Estas grava ĝia signifo por navigado.

Vidu ankaŭ


- Nomoj de Oceanoj
- Marfluoj
- Oceano (mitologio) ! ---- ja:大洋 ko:대양 ms:Lautan simple:Ocean th:มหาสมุทร zh-min-nan:Hái-iûⁿ

Jan E. Purkinje

Jan Evangelista Purkyně (also written Johannes Evangelists Purkinje, ) (17th December,1787 - 28th July, 1869) was a Czech anatomist, patriot, and physiologist. Purkyně was born in Libochovice, Bohemia. In 1819 he graduated from the University of Prague with a degree in medicine, where he was appointed a Professor of Physiology after writing his doctoral dissertation. Working at the university, he discovered the Purkinje effect, whereby as light intensity decreases red objects seem to fade faster than blue objects of the same brightness. He published two volumes Observations and Experiments Investigating the Physiology of Senses and New Subjective Reports about Vision, which contributed to the emergence of the science of experimental psychology. He created the world's first Department of Physiology at the University of Breslau in Prussia in 1839 and the world's first official physiology laboratory in 1842. He is best known for his 1837 discovery of Purkinje cells, large neurons with many branching fibres found in the cerebellum. He is also known for his discovery, in 1839 of Purkinje fibres, the fibrous tissue that conducts electrical impulses from the atrioventricular node to all parts of the ventricles of the heart. He also introduced the scientific terms plasma (for the component of blood left when the suspended cells have been removed) and protoplasm (the substance found inside cells). Purkinje was the first to use a microtome to make wafer thin slices of tissue for microscopic examination and was among the first to use an improved version of the compound microscope. He described the effects of camphor, opium, belladonna and turpentine on humans in 1829, discovered sweat glands in 1833 and recognised fingerprints as a method of indentification in 1823. ---- The Masaryk University in Brno, Czech Republic, bore his name from 1960 to 1990, as did the standalone military medical academy in Hradec Kralové (1994 - 2004). Today a university in Ústí nad Labem bears his name: Jan Evangelista Purkyně University in Ustí nad Labem (Univerzita Jana Evangelisty Purkyně v Ústí nad Labem). Purkyně crater on the Moon is named after him, as is the asteroid 3701 Purkyně. Purkyne, Jan Evangelista Purkyne, Jan Evangelista Purkyne, Jan Evangelista Purkyne, Jan Evangelista Purkyne, Jan Evangelista Purkyne, Jan Evangelista

kalorie pozycjonowanie stron narty austria katpar wadysawowo pokoje










































:: RELATED NEWS ::
Tepping
The Edison Phase (TEP) is a state of consciousness which occurs when the body is sleep deprived. This state is often instanced by physical exhaustion coupled with seeming mental clarity. Often, those affected by this state of mind believe everything is either hilarious or profound, and they are often prone to extreme emotional states. In many ways, The Edison Phase is a type of drugless euphoria.

Etymology

The Edison Phase is named after Thomas Alva Edison, the pr

Early Medieval Alliance
An Early Medieval Alliance, or EMA, is one of the largest medieval reenactment umbrella groups in the United Kingdom. Originally founded by the three British groups Harlech Medieval Society, Crimson Sword & Shield and The Swords of Albion, the EMA now consists of more more than 20 member groups from all over the British Islands and now even Eastbourne, East Sussex, and are members of the Conference South division. Compared to many other so-called 'non-league' clubs (i.e. those outside English football's top four professional divisions), Eastbourne Borough are relative newcomers to this level of football. They were formed in 1964 as Langney FC, nam

Thorley Walters
Thorley Walters was a British film and TV character actor. He was born in Devon, England in 1913 and died in London in 1991. He is probably best remembered for his comedy films including Blue Murder at St Trinia
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org