Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Blazonŝildo

Blazonŝildo

Heraldiko ---- right La blazonŝildo, ĉefa portilo de la blazono, fontas rekte el la ŝildoj de la mezepokaj batalantoj, kaj poste ekuziĝis same por ne-militecaj posedantoj: urboj, asocioj, virinoj, burĝoj, ktp... Laŭ la epokoj kaj lokoj, ĝiaj formoj estas tre diversaj. Sed kia ajn estu ĝia formo, ĝia surfaco, nomita kampo ĉiam estas organizita kiel rektangulo trione dividita laŭ ambaŭ direktoj, kio do difinas 9 fakojn: right
- 1 dekstra kapa kantono
- 2 kapa fako
- 3 liva kapa kantono
- 4 dekstra flanka fako
- 5 centra (aŭ kora) fako
- 6 liva flanka fako
- 7 dekstra baza kantono
- 8 baza fako
- 9 liva kapa kantono Notu ke dekstro kaj livo, (same kiel ĉiuj elementoj de la blazono,) difiniĝas laŭ la vidpunkto de la portanto. Ekzistas du kromaj fakoj samsurfacaj: la "honor-fako" (duone sur 2 kaj 5), kaj la "umbilik-fako" (duone sur 5 kaj 8).

Partigoj kaj suraĵoj

la ŝildo povas esti dividita en diversaj partigoj kaj ŝarĝitaj per suraĵoj. Ĉiuj formoj definitaj per tiuj partigoj kaj suraĵoj ricevas nomojn, kiuj laŭbezone estas precizigitaj per diversaj aldonitaj elementoj, sed ĉiam per la plej grava: sia koloro.

Heraldiko

historio > Heraldiko ---- Heraldiko aŭ scienco de blazono estas help-scienco de Historio. Ĝi studas la konsiston kaj la signifon de la blazonoj.

Blazono

Blazono estas abstrakta nocio: ĝi estas la tuto de la insignoj, devizoj, ornamoj, kiuj rolas kiel identigilo de homo, familio, gento aŭ eĉ de ajna grupo. Ĝi konkretiĝas sub du formoj:
- bilda: la blazonŝildo kaj ties ornamoj
- lingva: la blazonado, kiu estas la vorta priskribo (difino) de la blazono La bilda formo de la blazono naskiĝis mezepoke ekde la 12a jarcento en Eŭropo. Ĝi ekis kiel simplaj, kolorklaraj simboloj sur ŝildoj por distingi diversflankajn batalantojn unu disde la aliaj. Poste, la figuroj kaj kolorkombinoj iĝis pli kaj pli komplikaj pro la kreskanta nombro de uzantoj, ne nur nobeloj sed ankaŭ urboj, gildoj kaj eĉ simplaj burĝoj. La lingva formo naskiĝis okaze de la turniroj. Ĝin faris la heroldoj (origino de la vorto heraldiko), kiuj bezonis fidelan lingvan priskribon de la blazonoj, ĉu por komuniki inter si, ĉu por registri en librojn sen desegnoj, almenaù sen koloraj desegnoj. Kadrita de efikaj fiksitaj reguloj, la blazonsistemo konsistigas koheran tuton de identigado, kun "agentoj" (la heroldoj) kaj "registroj" (la blazonlibroj).

Kreado

Ekde la unuaj tempoj, ĉiu ajn rajtis krei por si blazonon, kondiĉe ke oni respektu la regulojn, kaj ĉefe la plej gravan: oni ne uzu jam ekzistantajn blazonojn. Ĉe la komenco sufiĉis homa memoro, sed rapide blazonlibroj - veraj mezepokaj jarlibroj - montriĝis nepre necesaj. Malgraŭ tio, homonimaj blazonoj ekzistas, pli pro nescio ol pro plagiata volo. Oni kutime ordigas la blazonojn en tri kategoriojn, laŭ la gvidlinio de la kreanto:
- laŭnomaj blazonoj kiuj bildigas la nomon de la posedanto per asonancoj, per vortludo aŭ rebus-maniere;
- aludaj blazonoj en kiuj la figuroj uzitaj rememorigas eventon (historian aŭ mitan) aŭ spegulas econ de la posedanto (ofte mem difinitan);
- arbitraj blazonoj kiuj estas kreitaj sen precizaj kialoj aŭ pro kialoj ne konataj.

Evoluigo

Iuj gravaj eventoj kapablas evoluigi blazonon. Eksterordinaraj eventoj (batala granda faro, mirakla okazaĵo, ktp) estis ja motivoj de aldonoj en la blazonon. Sed pli kutime, la eventoj kiuj evoluigas blazonojn estas:
- kunigo: aliancoj, geedziĝoj kaj similaj, el kiuj fontas plej ofte la partigoj;
- heredo: ĝenerale estas pli ol unu heredanto, kaj ne ĉiuj povas heredi la patran blazonon. La "brizuroj" , laŭ la grado de heredeco modifas la hereditan blazonon...
- rekompenco: Feŭdestro povas rekompenci vasalon, permesante al li uzi prestiĝan parton el sia blazono. Tio konsistigas "plibonigon" transdoneblan al la heredantoj.

Flanke

Unuopaj heraldikaĵoj estis ankaŭ transpentrataj al flagoj, standardoj, dekorŝildoj kaj diversaj platoj. Hodiaŭ, oni trovas heraldikaĵojn ĉefe sur flagoj kaj blazonŝildoj de urboj, ŝtatoj kaj asocioj.

Paralele

En Japanio disvolviĝis, eĉ iom pli frue, sistemo simila nomata MON'. Kelkaj modernaj japanaj komercosimboloj estas bazitaj el familiaj blazonoj de firmafondintoj. Ekzemplo estas la tri romboj de Mitsubishi. ja:紋章学

Heraldikaj partigoj

En heraldiko, oni nomas partigoj la regulaj disigoj en pluraj geometrikaj zonoj de kampo, de suraĵo aŭ de zono kiu rezultas el antaŭa partigo. La zonoj tiel kreitaj kuŝas samnivele, flanko ĉe flanko (kontraste al la suraĵoj, « lokitaj sur »). suraĵoj :La 4 ĉefaj partigoj estas :
- 1. fendita (el lazuro kaj el gorĝo) :
- 2. tranĉita (el lazuro kaj el oro) :
- 3. bende duonigita (el sinoplo kaj el oro) :
- 4. malbende duonigita (el sinoplo kaj el sablo) :Tiu bazaj partigoj povas kombiniĝi senlime :
- 5. kruce kvaronigita (tre ofta) (ĉe 1: el lazuro; ĉe 2: el gorĝo, ĉe 3: el oro kaj ĉe 4: el sinoplo) :
- 6. saltiere kvaronigita (ĉe la 1 kaj la 4: el gorĝo; ĉe la 2 kaj la 3: el oro) :
- 7. kojnumita (en 2 alternaj koloroj) (el arĝento kaj el lazuro) :La vorto streko uziĝas kiel nomo de partiga limo-linio. Per ĝi, eblas priskribi, ajnajn partigojn, ekzemple : :
- 8. fendita per tri strekoj kaj tranĉita per du. (ĉe la 1: el lazuro; ĉe la 2: el oro;.....) :Tamen, ĉaj plej oftas la regulaj partigoj, oni ne ofte bezonas la supran sistemon : :
- 9. malbende trionigita (= malbende disigita per du strekoj) (el gorĝo, el oro kaj el lazuro) :
- 10. palisforke trionigita (el sinoplo, el sablo kaj el gorĝo) :"Ripetado" uziĝas kiam partigo kreas paran nombron da zonoj uzantaj alterne du kolorojn: (analoge tio ankaŭ uziĝas por pecoj: vidu la specialan paĝon) :
- 11. trabumita en 6 zonoj (el gorĝo kaj el oro) :
- 12. palumita kontraŭpalumita en 8 pecoj (el sinoplo kaj el gorĝo) :Repartigo okazas kiam la sama partigo ripetiĝas sur zono ĵus kreita: :
- 13 tranĉita el oro, retranĉita el gorĝo kaj el lazuro. :fine, sufiĉe oftas partigojn kiu kreas pavimadojn alterne uzantajn du kolorojn, nomataj "ŝakumita" por simileco kun la ŝaktabulo : :
- 14. ŝakumita en 9 zonoj (el lazuro kaj el gorĝo) La partigoj ne obeas la regulon pri kontrastigo de la koloroj. Rimarko pri la esperantaj vortoj: La partigoj estantaj rezultoj de divido, ili nomiĝas per la dividiga verbo en "ita" formo, eventuale akompanata per adverbo kiu precizas la direkton. La Ripetado de du samaj formoj alterne uzantaj du kolorojn, nomiĝas per la nomo de la formo ripetata kun "umita".

René II de Rohan

René II de Rohan, 20è vicomte du même lieu, est le père d'Henri II de Rohan. Il est seigneur de Blain où naît son fils.

ebay online casinos sluby suplementy online slots










































:: RELATED NEWS ::
Heiden, Schwitzerland
Heiden is a municipality in the canton of Appenzell Ausserrhoden in Switzerland (800 m a.s.l.). It has a population of 4,000 (as of 2002). The area of Heiden is 7.48 km². Around 1650 Wolfhald
Nudibranch
See text Nudibranchs (Nudibranchia), form the largest suborder of the order Opisthobranchia, subclass Orthogastropoda, class Gastropoda in the phylum Mollusca. The Nudibranchs are represented by more than 3,000 species.

Description

These sea slugs are jelly-bodied
Graham Swift
Graham Swift (born May 4, 1949) is a well-known British author. He was born in London, England. Some of his works have been made into movies, including Last Orders which starred Michael Caine and Bob Hoskins. The novel L


Sciurid

Fossil Range: Late Eocene - Recent
There are 2 subfamilies:
Petauristinae - flying squirrel
Sciurinae - tree squirrel, ground squirrel
The Sciurids or squirrels are a large family of rodents. It includes tree squirrels, ground squirrels,
Chasse, Pêche, Nature, Traditions
Hunting, Fishing, Nature, Tradition (French: Chasse, Pêche, Nature, Traditions) is a French political party of the right, which aims to defend the traditional values of rural France. Its leader and founder is Jean Saint-Josse. Until 2004 it had members in the European Parliament who sat in the MOUT are related to urban warfare, but while MOUT refers mainly to the macro of it (i.e. sending troops, using of heavy
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org