Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Brita Imperio

Brita imperio

Historio > Imperio > Brita Imperio ----
- daŭro: ĉ. 1650-1997
- ĉefurbo: Londono
- teritorio: ĉ. 30.000.000 km² Britio, Irlando, Hindio, Sudafriko, Niĝerio, Kenjo, Kanado, Aŭstralio, ktp.
- loĝantaro: ĉ. 600 milionoj (1940) -- 26% de homaro.
- lingvo: angla lingvo
- religio/ideologio: liberalismo, kapitalismo, anglikanismo
- mezuro: angla mezuro La brita imperio, la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio regis pli da teritorio (35.000.000 km²). Ĝi regnis la maron kaj kvaronon de la tero kaj homaro. Ĝi estis la plej potenca ŝtato dum 1815-1914, sed rapide disfalis post 1945.
Dosiero:BritaImperio.jpg
Teritorioj, iam regitaj de Britio.

Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis al la imperio de Britio

: Antigvo-Barbudo - Aŭstralio - Bahamoj - Bangladeŝo - Barato - Barbado - Barejno - Belizo - Birmo - Bocvano - Brunejo - Butano - Dominiko - Egiptio - Fiĝioj - Gambio - Ganao - Grenado - Gujano - Honkongo - Irako - Irlando - Israelo - Jamajko - suda Jemeno - Jordanio - Kanado - Kataro - Kenjo - Kipro - Kiribato - Kuvajto - Lesoto - Malajzio - Malavio - Maldivoj - Malto - Maŭricio - Minorko - Nauro - Niĝerio - Nov-Zelando - parto el Okcidenta Germanio kaj Okcidenta Berlino - Pakistano - Palestino - Papuo-Nov-Gvineo - Salomonoj - Samoo - Sejŝeloj - Sent-Kristofo kaj Neviso - Sent-Lucio - Sent-Vincento kaj la Grenadinoj - Siera-Leono - Singapuro - norda Somalio - Sri-Lanko - Sud-Afriko - Sudano - Svazilando - Tanzanio - Tongo - Trinidado kaj Tobago - Tuvalo - UAE - Ugando - orienta Usono - Zambio - Zimbabvo Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependa, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco. La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia floto, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceano estis valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la marojn: :Angvilo - Bermudoj - Britaj Virgulininsuloj - Ĉagosarkipelago - Falklandinsuloj - Ĝibraltaro - Kejmaninsuloj - Moncerato - Pitkarna Insulo - Sent-Heleno - Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj - Turkoj kaj Kajkoj La imperio disvastigis, inter aliaj:
- la angla lingvo
- parlamenta demokratio
- liberalismo, kapitalismo, kristanismo ĉefe laŭ la oficiala anglikanismo
- industria teknologio
- angloj, hindoj, negroj
- ora normo de mono
- fervojo
- sporto ĉefe laŭ britaj variaĵoj (kriketo, futbalo, teniso, poloo)
- etnaj konfliktoj Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestinio, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp. La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp. Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch-Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj. Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona ImperioUsono kiel tutmonda potenco.

Etapoj

Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj

16-a jarcento

Hispana imperio koloniis Amerikon. Britio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Britio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko.

17-a jarcento

La Brita Kompanio de Orientaj Indioj ekkonkeris partojn de Hindio. Venkinte Hispanion, Britio akiris la komercorajton al la hispanamerikaj kolonioj, inkluzive la monopolon pri sklavoj (asiento de negros).

18-a jarcento

Usono sendependiĝis. Tamen Kanado restis fidela. Britio anstataŭis Mogolan Imperion en Hindio.

19-a jarcento

La Franca Imperio de Napoleono la 1-a akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita. Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptio. La celo estis la afrika senrompa imperio sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, propraĵo de la belga reĝo. En Azio, Britio venkis Sipajan Ribelon en Hindio. Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ Rusa Imperio, kion Rudyard KIPLING nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al ĝiaj varoj.

20-a jarcento

En la Unua Mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro ĝia venko, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptio, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjiko, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptio al Sudafriko kaj de Siera-Leono al Zanzibaro. Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonio. La landoj kie blankuloj estis plimulto ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon. En la Dua Mondmilito la imperio staris sole kontraŭ Hitler en 1940 kaj 1941, sed poste venkis Germanion en alianco kun Usono kaj Sovetunio. Sed pro la milito la imperio bankrotis. Post Dua Mondmilito, la kolonioj akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu en Brita Komunumo. En 1997, Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio.

Gravuloj de Brita Imperio


- Francis DRAKE, maristo.
- Rudyard KIPLING, beletristo kiu defendis imperiismon.
- Viktorino la 1-a de Britio, kiu unue estis nomumita imperiestrino.
- James COOK, maristo.
- Horatio NELSON, marmilitisto.
- Benjamin DISRAELI
- George WASHINGTON, kiu sendependigis Usonon.
- Mohandas GANDHI, kiu sendependigis Hindion.
- Doktoro LIVINGSTONE, kiu esploris Afrikon.
- Cecil RHODES
- Thomas Edward LAWRENCE, "Lawrence de Arabio".
- Winston CHURCHILL Vidu ankaŭ: novimperiismo, ŝarĝo de blankulo, Buraj Militoj ja:大英帝国 ko:대영 제국

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

1650

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1650 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1650 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj


- Renato KARTEZIO, franca filozofo, matematikisto kaj sciencisto. ----
1645 | 1646 | 1647 | 1648 | 1649 | 1650 | 1651 | 1652 | 1653 | 1654 | 1655
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1650년 simple:1650

1997

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1997 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1997 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 82-a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo.
- Al Ĉinio redonas Honkongon Britio.
- Francio : Prezidento Jacques CHIRAC malfondas la Nacian Asembleon (parlamenta ĉambro). La sekvaj balotoj starigas politikan plimulton malfavora al li; ĝia estro Lionel JOSPIN fariĝas ĉefministro.
- Albanio : Rexhep MEYDANI elektatas prezidento. Opoziciuloj provas ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro.
- Bosnio kaj Hercegovino: Okazas multnaciaj elektoj.
- Irlando : Mary McALEESE prezidentiĝas.
- Slovenio : Milan KUCAN prezidentiĝas.
- Irano : Hojjat-ol-Eslam Ali Mohamed KHATAMI-ARDAKANI elektatas prezidento.
- Gambio: Yahya JAMMEH elektatas prezidento.
- Malio: prezidentiĝas Alpha Oumar KONARE.
- Kongolo Brazavila: Denis SASSOU-NGUESSO elektatas prezidento.
- Lesoto: Surtroniĝas Letsie la 3-a.
- Kazaĥstano: Astano fariĝis la ĉefurbo, la 1-an de decembro.
- Mongolio: Nacagijn BAGABANDI elektatas prezidento.
- Trinidado kaj Tobago: prezidentiĝo de Arthur ROBINSON.
- UNO: Kofi ANNAN anstataŭigas Boutros BOUTROS GHALI kiel ĝenerala sekretario.
- Somere : Marson alvenas mapist-robotoj el Usono.
- 17-a de januaro: Usono: Morto de Clyde TOMBAUGH

Naskiĝoj

Mortoj


- 14-a de marto: Jurek BECKER
- 2-a de majo: Paulo FREIRE
- 2-a de aŭgusto : James KRÜSS
- 18-a de oktobro: Ĉeĥio, Cilka KOTYZOVÁ
- 24-a de novembro: Francio, Barbara
- Ĉeĥio: Bohumil HRABAL.
- Ĉeĥio: Jaroslav MAŘÍK. ----
1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1997 ja:1997年 ko:1997년 simple:1997 th:พ.ศ. 2540

Londono

Geografio > Eŭropo > Britio > Londono < Urboj ---- Londono (angle London) estas la ĉefurbo de Britio.

Historio


- Tie naskiĝis Robert MURRAY.
- Tie mortis John BUCHANAN.

Vidu ankaŭ jenon:


- Greater London
- Brita Muzeo
- Palaco Buckingham
- Londona Okulo
- Granda Incendio de Londono
- Universitato de Westminister - London
- Esperanto-movado Esperanto-movado Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Kategorio:Urboj de Britio als:London fiu-vro:London ja:ロンドン ko:런던 ms:London simple:London th:ลอนดอน zh-min-nan:London

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Hindio

Geografio > Azio > Suda Azio > Barato ---- Suda Azio

Ŝtatoj de Barato

Suda Azio

Geografio

Suda Azio Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ HindioHinda Unio. Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio) Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso), % urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
Religio:
Lingvo:

mapo de la22 oficialaj lingvoj

  • 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
  • 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
  • 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
    (Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)
    m  lingvo
    337,27  hindia
    - 1
    69,59  bengala lingvo
    -
    66,02  telugua
    62,48  maratha
    -
    53,01  tamila
    43,41  urdua
    -
    40,67  guĝarata
    -
    32,75  kanara
    30,38  malajala
    28,06  orija
    -
    23,38  panĝaba
    13,08  asama
    -
    7,77  maithala
    - 2 (en 1981)
    5,22  santhala
    4,4  kaŝmira3
    2,07  nepala
    2,12  sindha
    1,76  konkana
    1,27  manipura
    1,22  bodo
    0,09  dogra
    0,05  sanskrita
  • La lingvoj stelitaj (
    - ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon sanskritidan.

    1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
    2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
    3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )

    Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.

legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)

Literaturoj

(vidu ankaŭ en anglalingva literaturo) - bengallingva literaturo - malajallingva literaturo - urdua poezio - Gjanpith

politiko

Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 26-an de januaro 1950
korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

ekonomio

Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ?? Valuto: 1 rupio (Rs)

Historio


- Mohandas Karamchand GANDHI
- Sonja GANDHI Sonja GANDHI

E-o en Barato


- Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.

vidu ankaŭ


- Ĉefministroj de Barato
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj

Eksteraj ligoj


- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi] Kategorio:Barato als:Indien [[got:

Sudafriko

Geografio > Afriko > Suda Afriko > Sud-Afriko ---- Dosiero:za.gif Sud-Afriko - South Africa (angle) - Suid-Afrika (afrikanse) Lando en la aŭstrala Afriko.
  • Landkodo: ZA.
  • E-nomo: Sud-Afrika Respubliko.
  • Nacia nomo: Republic of South Africa (en), Republiek van Suid-Afrika (af).
  • Areo: 1.221.037 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Thabo MBEKI.
  • Ĉefurbo: Pretorio (712 mil).
  • Urboj: Johanesburgo (2.600 mil), Kaburbo (1.567 mil), Durbano (714 mil).
  • Adm. divido: 9 provincoj: Ĥaŭtengo (ofte skribite Gaŭtengo, laŭ la oficiala sota "Gauteng", sed ĉiam oni devus elparoli tiu G kiel Ĥ, laŭ la Afrikansa k.t.p), Kvazulu-Natalo, Norda Kablando, Limpopo (ekde 1994, nomita "Norda Transvaalo", kaj baldaŭ oni renomis ĝin "Norda Provinco", kaj poste ĝi estis re-renomita), Nord-Okcidento, Liberŝtato (antaŭ 1994, nomita "Oranĵa Liberŝtato"), Okcidenta Kablando, Orienta Kablando, Mpumalanga.
  • Dependaj teritorioj: Marioninsuloj, Princ-Eduardaj Insuloj
  • Loĝantaro: 41.457 mil (1995), inter ili 20,1% zuluoj, 18,8% kosoj, 9,2% cvanoj, 8,6% afrikansoj, ?,?% angloj.
  • Ŝtatlingvoj: afrikansa, angla, conga, cvana, kosa, ndebela, norda sota, suda sota, svazia, vendaa, zulua.
  • GNP: totala - 130 mlrd $; pokapa - 3.160 $.
  • Eksporto: oro, metalo, diamanto, nutraĵoj.
  • Organizoj: UNO (1945).
  • Historio: de 50-aj jaroj registaro de blankula minoritato realigadis politikon de Apartejdo, kiu daŭris ĝis 1991. En 1994 Nelson MANDELA estis elektita unua nigrula prezidento. La nuna prezidento estas elektita en la dua demokrata balato (1999) kaj denove en 2004
  • Esperanto-movado

Vidu ankaŭ


- Laurens VAN DER POST
- Umkhonto we Sizwe ja:南アフリカ共和国 ko:남아프리카 공화국 zh-min-nan:Lâm-hui ms:Afrika Selatan simple:South Africa

Kenjo

Geografio > Afriko > Kenjo ---- Dosiero:ke.gif Kenjo - Kenya Lando en Orienta Afriko.
  • Landkodo: KE.
  • E-nomo: Kenja Respubliko.
  • Nacia nomo: Jamhuri ya Kenya (sw), Republic of Kenya (en).
  • Areo: 582.646 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Mwai Kibaki (2002).
  • Ĉefurbo: Nairobo (1.162 mil).
  • Loĝantaro: 26.688 mil (1995), inter ili kikujo 21,7%, luhia 13,8%, ankau' luo, kamba, gusai.
  • Ŝtatlingvo: svahila kaj angla.
  • Eksporto: teo, kafo, frukto, legomaro, naftoproduktoj.
  • Pokapa GNP: 280 $.
  • Historio: en 1963 akiris sendependecon de Britio. La unua prezidento estis Jomo KENYATA, kiu regadis landon ĝis 1978.
  • Heredaĵo: Sibiloja nacia parko, Mount-Kenya natura arbaro.

    Geografio

    Historio


    - Maŭ Maŭ

    Eksteraj ligoj


    - [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/afrique/kenya.htm lingvaj situacio kaj leĝoj en Kenjo]
Kategorio:Kenjo ja:ケニア ko:케냐 ms:Kenya simple:Kenya th:ประเทศเคนยา zh-min-nan:Kenya

Aŭstralio

Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento ---- Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero. Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
  • Landkodo: AU.
  • E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
  • Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
  • Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
  • Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
    - Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
    - Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
    - Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
    - Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
    - Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
    - Viktorio - ĉefurbo Melburno
    - Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
  • Eksteraj Teritorioj:
    - Aŝmora kaj Kartia Insuloj
    - Aŭstralia Antarkta Teritorio
    - Kokosinsuloj
    - Koralmaraj Insuloj
    - Kristnaskinsulo
    - Norfolkinsulo
    - Makvora Insulo
  • Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
  • Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
  • Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
  • Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
  • Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
  • Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
  • Monunuo: aŭstralia dolaro;
  • GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
  • Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
  • Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." ) Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000). La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon. La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta. -----

Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio. (rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala) EdE-A > Aŭstralio Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado. Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando. Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon. Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn. Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA. Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj. Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj. L. E. THOMSON

vidu


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- [http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/ Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro] Biblio: title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-91284-835-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version) Kategorio:kontinentoj Kategorio:Aŭstralio ja:オーストラリア ko:오스트레일리아 minnan:Ò-tāi-lī-a ms:Australia simple:Australia th:ประเทศออสเตรเลีย

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Liberalismo

Klasika liberalismo estas termino fabrikita de libertarianismaj politikaj teoriistoj je la 20-a jarcento por distingi inter ilia ideologio kaj tiu de 20-aj jarcentaj liberaluloj kaj signifi ke libertarianismo, ne liberalismo, estas fidela al historia liberala pensado. Ĝi sekvas tradicion de pensado de John LOCKE al Adam SMITH al Frederic BASTIAT al Ludwig von MISES al Friedrich August VON HAYEK al Anthony de JASAY, de filozofoj, ekonomikistoj, kaj politikaj pensuloj, kiuj studias kaj antaŭenigas individuan liberecon, notinde kontraŭ la arbitra povo de registaroj. Vidu Libertarianismo.

Klasika Liberalismo kontraŭ Politika Liberalismo

Klasika liberalismo estas tradicio de pensuloj kiuj evoluigis ideologion kontraŭa politiko. Politika liberalismo aliflanke, estas tradicio de politikistoj (precipe de britaj kaj usonaj liberalaj partioj), kiuj nur pretendas malprecizan rilaton kun iuj liberalaj pensuloj. Ekzistas malmulte da komunaĵoj inter la du. Ekzemple, John STUART MILL, kies verkoj estis notinde influitaj de lia socialisma edzino, laŭ libertarianoj estas periferia aŭtoro en ilia filozofia tradicio, dum politikaj liberaluloj konsideras lin, kiel parlamentano, kiel ĉefa persono en ilia tradicio. Lord ACTON, klasika liberala aŭtoro, ankaŭ agnoskite influis Gladstone, liberala politikisto. Fine, iuj renomaj ekonomikistoj je la 1920-a kaj 1930-a jardekoj, tia kia John Maynard KEYNES, kiam kolektivismaj teorioj estis plej influaj, forkonfesis la fundamentajn principoj de klasika liberalismo dum ili ankoraŭ pretendis la nomon "liberalulo" kontraste al malkaŝe kolektivismaj ekonomikistoj. Tio estas la limo de la rilato inter ĉi tiuj du tradicioj.

Disputata signifo de la termino

Iuj provas limigi la terminon klasika liberalismo do ĝi haltis en la 19-a jarcento proksimume. Libertarianoj argumentas ke ne ekzistas interrompon, neniun amasan forkonfesadon de la pasinteco kaj neniun branĉigon en la klasika liberala tradicio - nur solan neinterrompitan tradicion, la sola kiu pretendas rajton al iaj teoriistoj kiaj Locke, Hume, Smith, Say, kaj Bastiat, kontraŭe ol Hobbes, Rousseau, Proudhon kaj Marx. Simile, iuj dividas klasikan liberalismon inter politika liberalismo kaj ekonomika liberalismo, por ebligi konsiderado de liberalaj pravigoj de demokratio sendepende de liberalaj pravigoj de kapitalismo. Sed libertarianismaj pensuloj sin mem argumentas ke tiu vidpunkto maltrafas la puntko, ĉar la klasika liberala tradicio estas nek politika nek ekonomika: ĝia estas teorio de juro - de tio kio estas aŭ ne estas legitima por fari. Nuntempe la tielnomata Liberalismo signifas la liberon por la kapitaloposedantoj je ekspluati libere la laboristaron kaj riĉfontojn de la mondo. Ĉio, kio povas kontraŭmeti reziston je la maksimumigo de l'profitoj - sindikatoj, reguloj cele protekti Ĉirkaŭaĵon, Publikaj servoj, aŭ nacia sendependeco - devas esti rompita kaj detruita.
- Vidu Libertarianismo, kapitalismo.
- Rilataj temoj: Anarki-kapitalismo, Minarkiismo.
- Partoj de la klasika liberala tradicio: Aŭstria skolo de ekonomiko, Ĉikaga skolo de ekonomiko.
- Vidu ankaŭ Liberalismo, Politika liberalismo, Novliberalismo
- Kontraŭa vidpunktoj: Socialismo, Merkantilismo, Konservatismo. Kategorio:Politiko Kategorio:Filozofio ja:自由主義 simple:Liberalism

Kapitalismo

Politiko > Kapitalismo ---- Ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto kaj/aŭ kreo de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la konsumanto. Ĝi elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj. La efika maksimumigo per la serĉado de profito (profitigo de la investo en kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro. Kapitalismo esta evoluanta koncepto, kiu deriviĝas de pli fruaj eŭropaj praktikoj (vidu: Feŭdismo, Imperiismo, Merkantilismo). Kapitalismo estas vaste konsiderata kiel la dominanta ekonomia sistemo en la mondo. Ekzistas daŭra debato pri la difino, naturo, kaj amplekso de ĉi tiu sistemo. Kapitalismo ĝenerale aludas
- aron da ekonomikaj praktikoj, kiuj eninstituciiĝis en Eŭropo inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, speciale koncernantaj la formadon kaj kormercadon en posedo de korporacioj (vidu: Korporacia personeco kaj Kompanioj) por aĉetado kaj vendado de varoj, speciale kapitalaj varoj (inkluzive de tero kaj laboro), en relative libera (t.e., libera de ŝtata regado) merkato
- konkurantajn (kaj disputemajn) teoriojn, kiuj disvolviĝis en la 19-a jarcento, en la kunteksto de la industria revolucio, kaj en la 20-a jarcento, en la kunteksto de la Malvarma Milito, kiuj celis pravigi la privatan posedadon de kapitalo, klarigi la funkciadon de tiaj merkatoj, kaj gvidi la aplikadon aŭ forigon de registara reguligo de posedaĵoj kaj merkatoj
- kaj kredojn pri la avantaĝoj de tiaj praktikoj. Post kolapso de la socialismo, la kapitalisma produkta sistemo reaperis en iamaj socialismaj landoj. Tie oni privatigis (kaj reprivatigis t.e. redonis la alŝtatigitajn proprietojn) la ŝtatan proprieton kaj tiel ili atingiskelkfoje pli grandan proporcion de la privata ekonomio ol en kelkaj malnovaj kapitalismaj landoj. Fine de la 20-a jarcento, komence de la 21-a jarcento, la ŝtatoj pli kaj pli dekonstruas la doganojn (vidu MOK), malpliigas la subvenciojn tiel formanta veran konkurson surmerkatan. Sed la fortiĝanta globalismo (libere moviĝanta kapitalo) kaŭzis streĉon en la pli evoluintaj landoj, ĉar la laboristoj devas konkuri kun la laboristoj de la evoluantaj landoj. Tiel okazis ekzemple en 2004, ke Siemens kaj aliaj grandaj firmaoj ĉantaĝis la laboristojn, postulante plian laboron kontraŭ sama salajro.
- vidu: Listo de Firmaoj (listo de la plej gravaj kapitalismaj mondfirmaoj)

Ekstera ligo:


- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=105 Funkciado de la kapitalisma ekonomio] skizo de Petro LEVI Kategorio:Ekonomio ja:資本主義 th:ทุนนิยม

Imperio

Historio > Imperio Imperio estas granda, multetna regno, kies politika strukturo estas tenata kuna per trudpremo. (Komparu kun federacio, kie granda multetna ŝtato baziĝas sur reciproka konsento inter la partoprenantoj.) La moderna termino venas de la latina imperium ("imperiumo"), kiu estis fabrikita por eble la plej konata ekzemplo de tia politika strukturo, la Romia Imperio, fondita en -31. Tamen, la efektiva politika koncepto antaŭas la Romianojn je kelkmilo da jaroj. Probable la unua ekzemplo estis la Akada Imperio de Sargono de Akado. Imperio povas havi kelkajn formojn. Tradicie, imperioj estas regataj de potencaj monarkioj, sub la gvido de hereda (aŭ iakaze, mem-deklarita) imperiestro. Historie, la plejparto de la imperioj estiĝis kiel rezulto de tio, ke milite forta regno konkeras aliajn regnoj kaj inkluzivas ilin en pli grandan politikan union. Ofte ĉi tiaj multetnaj estaĵoj estis fortigitaj per la enkonduko de komuna religio, kiel okazis sub Konstantino la 1-a de Romio. La malkovra de la Nova Mondo provizis eblecon al multaj eŭropaj regnoj komenci programojn de imperiismo laŭ alia modelo, koloniismo. Laŭ ĉi tiu modelo, regataj regnoj estis laŭjure subalternaj al la imperia ŝtato, anstataŭ laŭfakte kiel en pli fruaj imperioj. Tio kondukis al multe da indigno ĉe la klientaj regnoj, kaj tial probable al la fina forpaso de ĉi tiu sistemo en la frua 20-a jarcento. Alia problemo de la eŭropa imperia modelo eblas priskribi kiel fuŝdislimado. Pro la oportuneco, imperia potenco emis dislimi klientajn ŝtatoj surbaze sole de la oportuneco de geografio, kaj malatendis grandegajn kulturajn diferencojn en la rezulta regiono. Ekzemplon de la sekvantaj problemoj eblas vidi en Hindio. Iam parto de la Brita Imperio, post kiam Hindio gajnis sian sendependecon ĝi rapide krevis laŭ kulturaj linioj, produktante la landon Pakistano, kiu poste krevis denove, kio rezultigis la landon Bangladeŝo. La ideo de "imperio" en la moderna mondo, kvankam ĝi ankoraŭ ekzistas politke, perdas koherecon semantike. Ekzemple, eksa Sovetunio taŭgas al multaj el la kriterioj de imperio, sed tamen ne pretendis estis imperio, nek estis regata de tradicia hereda "imperiestro" (vidu: Soveta Imperio). En la frua 21-a jarcento, oni povas vidi emojn alludi Usonon kiel imperion, laŭ la libro Empire (Imperio) de Antonio NEGRI kaj Michael HARDT. Laŭ diro de Edward SAID, ĉiu imperio diras al si mem kaj al la mondo, ke, malsame al ceteraj imperioj, ĝia celo ne estas ŝteli kaj regi sed eduki kaj liberigi. La Unua Mondmilito estis batalo inter multaj imperioj, post kiu, pluraj malaperis. Subimperio estas regno kiu ludas imperie rilate al aliaj malpli potencaj sed dependas de pli potenca imperio. Ekzemple, dum Malvarma Milito, Sudafriko kaj Kubo batalis en Angolo anstataŭ Usono kaj Sovetio, respektive. Titoloj uzitaj de imperiestroj estis: caro, cezaro, kajsero, mikado, ŝaho, tennoo. Inter la imperioj dum historio estas:
- Akada Imperio
- Araba Imperio
- Aragona Imperio
- Aŭstria-Hungara Imperio
- Azteka Imperio
- Bizanca Imperio
- Brita Imperio
- Franca Imperio
- Germana Imperio
- Gupta Imperio
- Hispana Imperio
- Inkaa Imperio
- Japana Imperio
- Konga Imperio
- Latina Imperio de Oriento
- Magada Imperio
- Mogola Imperio
- Mongola Imperio
- Majaa Imperio
- Maĵapahita Imperio
- Meda Imperio
- Otomana (Turka) Imperio
- Persa Imperio
- Portugala Imperio
- Romia Imperio
- Rusa Imperio
- Sankta Romia Imperio
- Seleŭkida Imperio
- Serba Imperio
- Soveta Imperio
- Sveda Imperio
- Turka (Osmanida) Imperio
- Usona Imperio N.B.: por listoj de imperiestroj vidu al Imperiestro

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Aŭstralio

Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento ---- Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero. Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
  • Landkodo: AU.
  • E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
  • Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
  • Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
  • Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
    - Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
    - Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
    - Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
    - Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
    - Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
    - Viktorio - ĉefurbo Melburno
    - Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
  • Eksteraj Teritorioj:
    - Aŝmora kaj Kartia Insuloj
    - Aŭstralia Antarkta Teritorio
    - Kokosinsuloj
    - Koralmaraj Insuloj
    - Kristnaskinsulo
    - Norfolkinsulo
    - Makvora Insulo
  • Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
  • Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
  • Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
  • Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
  • Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
  • Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
  • Monunuo: aŭstralia dolaro;
  • GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
  • Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
  • Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." ) Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000). La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon. La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta. -----

Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio. (rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala) EdE-A > Aŭstralio Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado. Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando. Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon. Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn. Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA. Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flanke