:Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo
----
Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002.
La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..
Centraj pensoj
La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj:
# La vero pri la nekontentigo (paliedukkha, sanskriteduhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta.
# La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo.
# La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo.
# La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo:
## ĝusta rigardado,
## ĝusta pensado,
## ĝusta parolado,
## ĝusta agado,
## ĝusta vivtenado,
## ĝusta strebado,
## ĝusta atentado
## ĝusta koncentrado.
Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto
La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado.
reenkarniĝado]
reenkarniĝado]
Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon.
Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj.
Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp.
Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj.
Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahanto aŭ budho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.
Gautama Siddhartha
Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.)
Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado.
En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
- [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)]
------
EdE-B
Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento.
GEO H. YOXON.
Kategorio:Budhismoals:Buddhismusja:仏教ko:불교minnan:Hu̍t-kàums:Agama Buddhasimple:Buddhismth:พระพุทธศาสนา
Budho
Budho (sanskrite, prakrite kaj palie Buddha, "vekiĝinto" aŭ "ilumiĝinto"), Budao aŭ Buddo estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en la budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon.
budhismo
La budhismo mencias tri specojn da budhoj (la palia formo antaŭ la streko, la sanskrita post ĝi):
- Sammâsambuddha/samyaksambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la budha dharmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta sanghon kaj sasanaon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "Budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj tre ofte precipe la historian Budhon de nia epoko: Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama - vidu sube!
- Paccekabuddha/pratyekabuddha, "privata budho", ankaŭ ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la dharmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
- Sâvakabuddha/ŝrâvakabuddha, "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), ilumiĝinto en tempo kiam la dharmo ja estas konata, do dum sasanao, kaj kun apogo de sangho. Sed tio ne signifas ke la sangho faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.
Laŭ theravado, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.
Principe, "budho" estas sinonimo de "arahanto", sed en la praktika lingvouzo, "budho" plejofte signifas la kategorion 1 kaj "arahanto" la kategorion 3.
Vidu ankaŭ bodhisatvo.
----
La titolo Budho estis donita al Siddhattha Gotama (palie) aŭ Siddhartha Gautama (sanskrite), kiun Budhismo konsideras la sammâsambuddha de nia epoko. Oni ne certe scias ekzakte kiam li vivis; kelkaj diras ĉ. 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956. Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbini (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kusinâra (palie) aŭ Kuŝinagar (sanskrite), nun proksime al la urbo Kasiya en la barata ŝtato Uttar Pradesh, tuj ĉe la alia flanko de la landlimo. Laŭ la tradicio, lia patro estis reĝo aŭ princo (en pluraj hindaj lingvoj oni uzas la titolon râjâ, etimologie identa kun esperanta "reĝo" sed ofte kun pli modesta signifo). 16-jara li, laŭ la tradicio, edzinigis Yasodhara, kaj havis filon, Râhula.
Siddhartha foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante la solvon al la problemo de la homa sufero. Finfine, li "vekiĝis" aŭ trovis la grandan lumigon (maha-bodhi) sub la bodhi-arbo en Buddha Gayâ (laŭ hindua nomuzo Bodh Gaya), nun en la hinda ŝtato Biharo Ŝtato, Barato. Li instruis al siaj disĉiploj sian doktrinon - la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo kaj hedonismo. La aktivis precipe en la tiamaj ŝtatoj Magadha kaj Kosala, pli-malpli la nunaj Biharo kaj Uttar Pradesh.
Budho predikis kiel unuan instruon pri la "Kvar Noblaj Veroj" - vidu ankaŭ sub budhismo - kiuj estas la jenaj (la vortoj en kursivo sube estas en palio):
- Dukkha - La Vero pri nekontentigo (la kutima traduko "sufero" estas tro malvasta: Naskiĝo estas nekontentiga. Maljuniĝo, malsaniĝo, kaj morto estas nekontentigaj. La karakterizo pli elstara de la homa situacio estas la doloro, devena de nia malfacilaĵo alfronti la fakton, ke ĉio nin cirkaŭanta estas nekonstanta kaj pasonta. Tio estas la malsano de la homa kondiĉo.
- Tanha - La Vero pri la kauzo de la nekontentigo. Ni suferas pro niaj deziroj, niaj alkroĉiĝoj aŭ nia avido al 1. plezuroj (kâma-tanhâ), 2. iĝo (bhava-tanhâ) kaj 3. neniiĝo (vibhava-tanhâ). La homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado. Tio estas la prognozo de la homa malsano.
- Nirodha - La Estingo de la nekontentigo. La sufero kaj la doloro povas alveni al iu fino, eble finfine, per multa spirita laboro, al la eterna beateco de nirvano. La preskribo estas la Nobla Oktobla Vojo.
- Magga - La Nobla Oktobla Vojo de la spirita kreskado havas ok samtempajn padojn;
#Ĝusta rigardado,
#Ĝusta pensado,
#Ĝusta parolado,
#Ĝusta agado,
#Ĝusta vivtenado aŭ profesio,
#Ĝusta penado aŭ strebado,
#Ĝusta atentado,
#Ĝusta koncentrado.
Kategorio:BudhismoKategorio:Profetojja:釈迦ms:Buddhath:พระพุทธเจ้า
Hinajano
Sanskrite kaj palie hînayâna: "malvalora veturilo" (ofte tradukita per "malgranda veturilo", sed hîna havas signifon kvalitan pli ol kvantan): en mahajano uzata malestima termino pri certaj fruaj sanskritbazitaj kaj nun delonge malaperintaj skoloj de la budhismo, kaj pri virtuala budhisma skolo verŝajne ekzistinta nur kiel polemika modelo. La vorto estas ofte uzata, tute erare, pri la palibazita theravado.
Kategorio:Budhismozh-cn:小乘佛教
Zen-budhismo estas branĉo de la mahajana tradicio de budhismo.
Zeno estas esperanta vorto transprenita el la japana nomo de la tradicio. Ankaŭ la moderna angla vorto zen havas la saman originon. Tamen la radikoj de la tradicio, kaj de la vorto, estas en barata budhismo. La sanskrita nomo estas dhyana, la palia estas jhana. Tiu vorto estis pruntita en la ĉinan lingvon, kie ĝi nun havas la formon ch'an (Wade-Giles) aŭ chán (pinyin) (禪). Pli malfrue la ĉinan vorton transprenis la vietnama kiel thien, la korea kiel seon (선), kaj la japana lingvo kiel zen (禅). En la orientaziaj lingvoj, la nomoj volas diri "meditado" ĝenerale; en la hindaj tamen, jhana/dhyana signifas tre altan nivelon de koncentrado, helpa sed ne sufiĉa por la fina liberiĝo.
historio
Laŭtradicie pr. 520 p.K. Bodhidharmo, la 28-a majstro en Hindia sinsekvo, kunportis el Irano en Ĉinion skolon "Lankâ", kiu estus fundamento de Chán. Tamen la vera fondinto estis Hongren (602-674).
En Japanio la plu ekzistantaj Zen-skoloj estas: Rinzaj, Soto, kaj Obaku. Nomita laŭ ties ĉina majtro Linji (japane: Rinzaj), Rinzaj-skolo ekondukitis Japanion en 1191 fare de Eisai, kies disĉiplo Dogen el tio evoluigis la skolo Soto-Zen . Obaku enigitis en 17-a jarcento de Ingen, ĉina monaĥo.
- [http://home.att.net/~dhgibbons/zeno/index.html Esperantlingva prelegaro de usona Zen majstro]
Kategorio:Budhismoja:禅ko:선불교
Tripitako
Tripitako estas unu el pluraj kolektoj de kanonaj tekstoj de la Budhismo:
1. La palia Tripitako (pali Tipitaka), sankta por la theravada skolo,
2. La sanskrita Tripitako (sanskrite Tripitaka), pli malfrua (la Budho mem evitis uzi la sanskritan, lingvo de kleruloj, kaj prefere uzis la lingvojn de la popolo) kaj antaŭ longe malaperintan, sed antaŭ tio bazo de:
3. La ĉina Tripitako, kaj
4. La tibeta Tripitako (tibete Kanjur).
La tripitakoj 2-4 estas sanktaj por la mahajana skolo, 4 ankaŭ por la vaĝrajana.
La pali Tripitako konsistas el tri partoj (pitakoj).
1. Vinaya-pitaka - la korbo de la disciplino, kiu enhavas - krom bibliografio pri la Budho - ĉefe la regulojn pri la vivo de bhikŝuoj (budhismaj monaĥoj) kaj bhikŝuinoj.
2. Sutta-pitaka - korbo de la sutroj, kiu enhavas la la paroladojn de la Budho kaj de liaj ĉefaj personaj disĉiploj en la formo de konversacioj, sed ankaŭ kiel aforismoj, poemoj kaj komentoj.
3. Abhidhamma-pitaka - la korbo de la pura dharmo, kiu enhavas detalan analizon de la budhisma psikologio, priskribata en seka stilo sen la literaturaj ornamoj de la du unuaj pitakoj.
La sutropitako siavice konsistas el kvin ĉefaj partoj:
1. La kolekto de longaj sutroj (Dîgha-nikâya), entute 34.
2. La kolekto de mezlongaj sutroj (Majjhima-nikâya), entute 152.
3. La kolekto de grupigitaj sutroj (Samyutta-nikâya), entute 2889 malpli
longaj tekstoj, laŭteme aranĝitaj en 56 subkolektojn.
4. La kolekto de numeritaj sutroj (Anguttara-nikâya), entute almenaŭ 2308, aranĝitaj en 11 subkolektojn, el kiuj la unua temas pri aferoj de kiuj ekzistas nur unu en ĉiu kategorio, la dua pri aferoj de kiuj ekzistas du en ĉiu kategorio, kaj tiel plu.
5. La kolekto de mallongaj sutroj (Khuddaka-nikâya), malpli kohera aro de pli memstaraj tekstoj, el kiuj la plej fama estas la Dharmo-pado (Dhammapada).
La tutaĵo - ampleksa kiel pli-malpli 11 biblioj - originis kiel literaturo buŝa. Laŭ la klasika tradicio, oni recitis, redaktis kaj parkerigis ĝin dum pluraj sinsekvaj koncilioj (palie sangâyana), el kiuj la unua tuj post la morto de la Budho, la dua cent jarojn poste kaj la tria dum la tempo de la imperiestro Asoko. Tiuj tri okazis en Hindio, kaj la tria fine aldonis la lastan parton de Abhidhammapitaka. Dum la kvara koncilio, en Cejlono en la unua jarcento antaŭ Kristo, oni fine fiksis la tekston ankaŭ skribe, sur palmfolioj. Du pluaj koncilioj okazis en moderna tempo en Birmo: la kvina en Mandalay en 1870, kaj la sesa en Rangoon en 1956.
Kategorio:Sanktaj librojKategorio:Budhismoja:三蔵ko:삼장ms:Tipitakath:พระไตรปิฎก
Nacia oficiala nomo:Prajatantravadi Samajavadi Janarajaya Sri Lanka (si), Ilankaic Cananayaka Cocalicak Kutiyarcu (ta), Democratic Socialist Republic of Sri Lanka (en); la populara nomo sinhala estas Lankāva.
Areo: 65.610 kv.km.
Politika sistemo: respubliko.
Ŝtatestro: prezidento Chandrika Kumaratunga (1994).
Teritorie, la lando konsistas el la ĉefinsulo Cejlono kaj kelkaj apudaj insuletoj.
Lingvohistorie, la insulo estis konata sub diversaj nomoj: Lanka, Lanka-dvīpa (sanskrite) aŭ Lanka-dīpa (palie), Taprobane (el sanskrito Tāmaraparnī), Serendip aŭ Serendib (el Sīhala-dvīpa/Sīhala-dīpa, poste pliŝanĝita al Selan, Ceilán kaj Ceylon). La oficiala nomŝanĝo de la ŝtato, kiam ĝi iĝis respubliko, ne okazis rapide, kaj neniam komplete; la teo de la lando eĉ hodiaŭ nomiĝas "Cejlona teo".
La oficiala nomo de la ŝtato, Sri-Lanka Demokratia Socialisma Respubliko, restis tia dum la tuta ĝisnuna historio de la respubliko, sendepende ĉu la aktuala registaro estas por- aŭ kontraŭsocialisma.
!Kategorio:Insulojja:スリランカko:스리랑카ms:Sri Lankath:ประเทศศรีลังกาzh-min-nan:Sri Lanka
Budho (sanskrite, prakrite kaj palie Buddha, "vekiĝinto" aŭ "ilumiĝinto"), Budao aŭ Buddo estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en la budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon.
budhismo
La budhismo mencias tri specojn da budhoj (la palia formo antaŭ la streko, la sanskrita post ĝi):
- Sammâsambuddha/samyaksambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la budha dharmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta sanghon kaj sasanaon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "Budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj tre ofte precipe la historian Budhon de nia epoko: Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama - vidu sube!
- Paccekabuddha/pratyekabuddha, "privata budho", ankaŭ ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la dharmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
- Sâvakabuddha/ŝrâvakabuddha, "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), ilumiĝinto en tempo kiam la dharmo ja estas konata, do dum sasanao, kaj kun apogo de sangho. Sed tio ne signifas ke la sangho faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.
Laŭ theravado, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.
Principe, "budho" estas sinonimo de "arahanto", sed en la praktika lingvouzo, "budho" plejofte signifas la kategorion 1 kaj "arahanto" la kategorion 3.
Vidu ankaŭ bodhisatvo.
----
La titolo Budho estis donita al Siddhattha Gotama (palie) aŭ Siddhartha Gautama (sanskrite), kiun Budhismo konsideras la sammâsambuddha de nia epoko. Oni ne certe scias ekzakte kiam li vivis; kelkaj diras ĉ. 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956. Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbini (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kusinâra (palie) aŭ Kuŝinagar (sanskrite), nun proksime al la urbo Kasiya en la barata ŝtato Uttar Pradesh, tuj ĉe la alia flanko de la landlimo. Laŭ la tradicio, lia patro estis reĝo aŭ princo (en pluraj hindaj lingvoj oni uzas la titolon râjâ, etimologie identa kun esperanta "reĝo" sed ofte kun pli modesta signifo). 16-jara li, laŭ la tradicio, edzinigis Yasodhara, kaj havis filon, Râhula.
Siddhartha foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante la solvon al la problemo de la homa sufero. Finfine, li "vekiĝis" aŭ trovis la grandan lumigon (maha-bodhi) sub la bodhi-arbo en Buddha Gayâ (laŭ hindua nomuzo Bodh Gaya), nun en la hinda ŝtato Biharo Ŝtato, Barato. Li instruis al siaj disĉiploj sian doktrinon - la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo kaj hedonismo. La aktivis precipe en la tiamaj ŝtatoj Magadha kaj Kosala, pli-malpli la nunaj Biharo kaj Uttar Pradesh.
Budho predikis kiel unuan instruon pri la "Kvar Noblaj Veroj" - vidu ankaŭ sub budhismo - kiuj estas la jenaj (la vortoj en kursivo sube estas en palio):
- Dukkha - La Vero pri nekontentigo (la kutima traduko "sufero" estas tro malvasta: Naskiĝo estas nekontentiga. Maljuniĝo, malsaniĝo, kaj morto estas nekontentigaj. La karakterizo pli elstara de la homa situacio estas la doloro, devena de nia malfacilaĵo alfronti la fakton, ke ĉio nin cirkaŭanta estas nekonstanta kaj pasonta. Tio estas la malsano de la homa kondiĉo.
- Tanha - La Vero pri la kauzo de la nekontentigo. Ni suferas pro niaj deziroj, niaj alkroĉiĝoj aŭ nia avido al 1. plezuroj (kâma-tanhâ), 2. iĝo (bhava-tanhâ) kaj 3. neniiĝo (vibhava-tanhâ). La homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado. Tio estas la prognozo de la homa malsano.
- Nirodha - La Estingo de la nekontentigo. La sufero kaj la doloro povas alveni al iu fino, eble finfine, per multa spirita laboro, al la eterna beateco de nirvano. La preskribo estas la Nobla Oktobla Vojo.
- Magga - La Nobla Oktobla Vojo de la spirita kreskado havas ok samtempajn padojn;
#Ĝusta rigardado,
#Ĝusta pensado,
#Ĝusta parolado,
#Ĝusta agado,
#Ĝusta vivtenado aŭ profesio,
#Ĝusta penado aŭ strebado,
#Ĝusta atentado,
#Ĝusta koncentrado.
Kategorio:BudhismoKategorio:Profetojja:釈迦ms:Buddhath:พระพุทธเจ้า
Suda Azio
Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ Hindio aŭ Hinda Unio.
Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio)
Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso),
% urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Nov-Delhio La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
La lingvoj stelitaj ( - ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon
sanskritidan.
1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )
Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi]
Kategorio:Baratoals:Indien
[[got:
Heredaĵo:Sagarmāthā nacia parko, valo de Katmanduo, Ĉitvana reĝa parko, Lumbini (naskiĝloko de Budho).
Heredaĵo
Nepalo estas ebria miksaĵo: fascina lando de antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj. Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, la malpli altaj montoj en la mezo kaj bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo. Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga ebenaĵo (Barato), Nepalo tra sia historio sentis la influon de ambaŭ ties diversaj civilizacioj, sed samtempe kreis identecon por si. La lando havas preskaŭ 23 milionojn da homoj, parolantaj 70 lingvojn aŭ dialektojn.
Nepalo estas oficiale hindua reĝlando, sed fakte ĝi estas lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinat en Katmando estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva. La Budho, la "Lumo de Azio," naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, farante Nepalon sankta celo por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas siajn proprajn diojn.
Kvar lokoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESKO kiel mondheredaĵoj. En la unua, la valo de Katmando, reliefas la urbo de Baktapuro, la reĝaj placoj de Katmando kaj Patano, la stupaoj de Svajambunat kaj Baŭdnat, kaj la temploj de Paŝupatinat kaj Ĉangu Narajan. Dua kultura heredaĵo estas Lumbini.
Plie estas la naturaj zonoj Everest Nacia Parko (1.148 km2) kaj Reĝa Ĉitaŭn Nacia Parko (932 km2). Vidu apartan artikolon Naciaj parkoj en Nepalo.
La valo de Katmando
Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude.
Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron.
La Nevaroj, kiuj originale nomiĝis Nepaloj, estas la indiĝenoj de la valoj, kiuj dekoraciis kaj fortigis la valon politike, ekonomie, socie kaj religie dum pasintaj 2,000 jaroj. La elstaraj monumentoj de la valo, kiuj nun estas la zonoj de la Monda Heredaĵo,estas la ekzempleroj de la arto kaj arkitekturo de la Nevaroj. Kaj same, dekoj da festivajoj ankau estas vivantaj heredaĵoj de ili.
La urbo Katmando dekomence estis fandopoto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon--kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj skribistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo. Nun, pro amasa migrado, homoj el ĉiuj etnoj loĝas en la ĥaosa ĉefurbo.
Historio
Dum sia historio de kelkmil jaroj Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a jarcento p.K. Laŭ legendoj menciitaj de kronistoj, la Budho vizitis Katmandon en la sepa reĝado de la sekva dinastio, la Liĉavioj, kaj la imperiestro Aŝoka venis al la valo kaj konstruis kvin stupaojn en kaj ĉirkaŭ Patano. Dank ' al tre granda surskribita ŝtona kolono konstruita tie, oni scias ke Aŝoka vizitis ankaŭ Lumbini.
Historiistoj estas certa ke Aŝoka venis al Lumbini sed ankoraŭ mankas evidentoj kiuj atestas ke Aŝoka ja venis en Katmando, kvankam ekzistas famaj Aŝokaj monumentoj en Patan. Anstataŭ, oni diris ke lia fratino venis en Nepalo kaj starigis templon "Charumati".
La Liĉivioj regis de siaj palacoj en Katmando de la 1a ĝis la 9a jarcento p.K. Neniu el tiuj konstruaĵoj restas, sed oni trovas epigrafojn kaj skulptaĵojn faritajn tiam diversloke en la valo. Post la Liĉavioj venis la dinastio Malla, komence unuigita sed poste disfalonta en tri regnojn. Ankaŭ dum tiu tempo tre riĉaj kulturaĵoj estis kreitaj, multe el kiuj ankoraŭ ekzistas. Kvankam ili men ne esitis Nevaroj, ili akceptis la Nevaran (tiam nomitan kiel Nepalbhasa) kiel la oficialan lingvon kaj multe helpis kreski la lingvon kaj ĝian literaturon.
Poste venis la dinastio Ŝaha. De ĝia bazo en Gorka (100 km nordokcidente de Katmando) ĝi etendis sian potencon ĝis la valo de Katmando, kaj poste unuigis la tutan teritorion de Nepalo. La reĝo Prithvi Naraajn Ŝhaj kiu atakis la valon en ĉ 1768 estis tiom kruela ke li tranĉis nazojn de la venkintoj el Kirtipur. Do sekvis subpremo al la loka lingvo, kulturo kaj tradicio. Dum ĉ 100 jaroj - de1850 ĝis 1950 - la Rana dinatio regis la landon. Kvankam ili ne estis reĝoj, ili herede regis ĝin kiel ĉefministroj, kiam la reĝoj nur estis kiel bildoj. Ili regis la landon kun helpoj de la Britoj kiuj tiam regis la Hindan subkontinetoj.
La nuna reĝo Gjanendra, kiu sidis sur la reĝan tronon, post la reĝa masakro de 2001, devenas de tiu familio. Dum la masakro, laŭ la oficiala raporto, la Princo Dipendra mortigis siajn patron, patrinon gefratojn kaj aliajn kaj poste mortigis sin.
La reĝo Gjanendra nun reĝas rekte, ekde februaro 2005. Nun ne estas parlamento kaj li mem elektas homojn por igi ministrojn.
Literaturo pri Nepalo
Tibor SEKELJ: "Nepalo malfermas la pordon" (1959) (esperantlingve)
Geografio > Azio > Pakistano
----
AzioAzioAzio - Areo: 778.720 km²
- el ili semotaŭga: 27%
- Loĝantaro: 141.553.775 (julio 2000, takso),
- % urbana: 37% (2000)
- homoj po kv. km: 181,8 (2000)
- homoj po kv. km da semotaŭga tero: 673,3 (2000)
- jara kresko: 2,17% (2000, takso)
- naskoj: 32,11 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- mortoj: 9,51 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- migrantoj: -0,9 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: 82,49 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj po virino: 4,56 infanoj naskita po virino (2000, takso)
- meza longeco de vivo: 61,07 jaroj (60,27 viroj, 61,91
virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Islamabado La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Bangladeŝo estas lando en suda Azio (24 No, 90 Or). Ĝiaj najbaroj estas Hindio kaj Birmo.
Geografio
73 elcentoj de la areo de Bangladeŝo estas semotaŭgaj.
La plej grandaj urboj estas la ĉefurbo Dako (9,60 milionoj da loĝantoj) kaj Ĉitagongo (3,35 milionoj) (nombroj el la jaro 2000).
Loĝantoj
25 elcentoj de la loĝantoj estas urbanoj. La loĝantaro kreskas je 1,59 elcentoj jare. 8,73 el 1000 homoj mortas ĉiujare. 71,66 el 1000 beboj mortas. Virinoj havas mezume 2,85 infanojn. La meza vivolongeco estas 60,16 jaroj (60,4 jaroj por viroj, 59,91 jaroj por virinoj). (Taksoj el la jaro 2000.)
98 elcentoj estas bengaloj. 88,3 elcentoj apertenas al islamo, 10,5 elcentoj al hinduismo.
Ĉirkaŭ 3 milionoj da loĝantoj parolas la anglan.
Nur 38,1 elcentoj de la loĝantoj (49,4 elcentoj de la viroj, 26,1 elcentoj de la virinoj) scias skribi kaj legi (takso el la jaro 1995).
Artikolo Palio (Sieno) temas pri ĉevalkurado en Sieno.
-----
La palia lingvo estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta lingvo de la budhismo. La Budho, kiu loĝis en Norda Hindio, parolis almenaŭ unu formon de prakrito, eble plurajn; la budhisma kanono de la theravado, la unua versio de la Tripitako), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo pāli-bhāsa, poste pli mallonge pāli (kio do fakte signifas "teksto").
Palio estas parenca al sanskrito, sed ne estas ido de sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de la Budho en palio venis al Cejlono/Sri Lanko en la 4-a jarcento a.K., kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu Tripitako). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie Suvanna-bhūmi, sanskrite Suvarna-bhūmi. "Or-lando", kie nun estas Birmo, Siamo/Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.
Palio kaj Budhismo
Krom la Tripitakon, oni verkis en la palia multajn postkanonajn tekstojn. La unua estis Milinda-pañhā, "La demandoj de Milinda", pri dialogo inter la monaĥo Nāgasena kaj la greka reĝo Menandros (palie Milinda), kiu regis en Baktrio en la nordokcidenta parto de la hinda subkontinento. Grava palia verkisto, ĉirkaŭ mil jaroj post la Budho, estas Buddhaghosa (5a jarcento p.K.), kiu verkis unue la dikan kompendion Visuddhi-magga, "Vojo del puriĝo", kaj poste longajn komentariojn al multaj tekstoj de la Tripitako (surbaze de antaŭa komentario en la sinhala, nun malaperinta); lin postsekvis la pli juna komentariisto Dhammapāla. La birma monaĥo Ledi Sayadaw verkis palilingvajn disertaciojn ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj.
Fine de la 19a jarcento, fondiĝis en Britio Pali Text Society, por eldoni la paliajn tekstojn en originalo (latinlitere) kaj en angla traduko.
Hodiaŭ, multaj homoj ankoraŭ lernas la lingvon. Oni regule recitadas en ĝi en theravadbudhismaj temploj.
La palilingva vikipedio havas la adreson ja:パーリ語th:ภาษาบาลี
Sanskrito
Lingvo > Hindeŭropa > Sanskritida > Sanskrito
----
Sanskritida
Nomo: Sanskrito (Sanskrtaṃ)
Parolantoj: inter 500 kaj 100 000
Lando: Barato Skribo: silabaro Devanāgarī Specimeno: La Patro Nia
:Bho asmākaṃ svargastha pitaḥ:
:tava nāma pavitram pūjyatāṃ.
:Tava rājyamāyātu Yathā svarge
:tathā medinyāmapi tavecchā sidhyatu.
:Śvastanaṃ bhakṣyamadyāsmabhyaṃ dehi.
:Vayañca yathāsmadaparādhināṃ kṣamāmahe,
:tathā tvamasmākamaparādhān kṣamasva.
:Asmāṃśca parīkṣāṃ mā naya,
:api-tu durātmata uddhara.
:Yato rājyaṃ parākramaḥ pratāpaśca yuge-yuge tavaiva eva.
Sanskrito estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike korekta" lingvo, estas sankta lingvo de pli da 1000 milionoj da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la theravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel dua lingvo, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.
Multaj lingvistoj nuntempe preferas distingi inter la veda lingo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda.
Proksimume en la 15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis la Vedojn (Rig-Veda, Sama-Veda, Jaĝur-Veda, Atharva-Veda). (La Avesto, sankta libro de la zoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.)
La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive la Upaniŝadojn.
Post la 5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, la prakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, vidu Palio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de la vedanto, la sankhjo, la jogo, la budhismo (precipe mahajano).
Ekde la 18a jarcento p.K., oni kutime skribas Sanskriton per la silabaro Devanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron.
Sanskrito kaj prakritoj evoluis al la novhindaj, aŭ novaj hindarjaj, lingvoj hindia, urduo, bengala, guĝarata, panĝaba, marata, nepala; sudan grupon formas la sinhala lingvo de Sri-Lanko kaj la maldiva. La sola hindarja lingvo, kiun oni uzas preskaŭ nur ekster Hindio, estas la cigana lingvo.
- [http://sanskrit.gde.to/ Sanskrit Documents] Dokumentoj kaj lerniloj (angle)
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/s/sa/sanskrit.html sanskrito en la barata enciklopedio Asinah (angle)]
ja:サンスクリットko:산스크리트어ms:Bahasa Sanskritth:ภาษาสันสกฤต
Bodhisatvo
Bodhisatvo (sanskrite bodhisattva, palie bodhisatta), laŭlitere "enlumiĝulo". En la budhismo, tiu vorto estas en la plej fruaj fontoj uzita pri Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama, antaŭ ol li iĝis budho, pli malfrue pri estonta budho ĝenerale. En theravado, tio estas ankoraŭ la signifo de la vorto, kaj la sola bodhisatvo tie menciita per sia nomo estas Majtrejo, la atendata venonta budho de nia mondo. En mahajano, la vorto poste havis pli vastan signifon, ĝis ne plu estas tute facile distingi inter bodhisatvo kaj budho.
Vidu ankaŭ budho kaj arahanto.
Kategorio:Budhismoja:菩薩
Demono
Religio > Demonoj
----
Demono, el la greka vorto daimon, estas supernatura ento inter homo kaj la gedioj (aŭ Dio). Demonoj rolis en la religioj de helena civilizo kaj eĉ hodiaŭ en kristanismo. "Diablo" estas sinonimo, sed tiu vorto kutime estas rezervata por Satano ("La Diablo"), la estro de la demonoj.
SatanoEn la antikva greka religio, demonoj loĝis en la aero inter homo kaj la dioj. Iuj demonoj estas bonaj, aliaj malbonaj. Sokrato en la Apologio de Platono diris, ke li havis sian propran demonon, kiu gvidas lin kaj funkcias kiel gardanĝelo.
Demonoj fifamiĝis sub kristanismo, kiu rigardis ilin kiel malbonaj anĝeloj, kiuj sekvis Satanon. En la Nova Testamento, demonoj estas la kaŭzo de malsano, precipe de tiu, kiun ni nomas mensan malsanon -- por ekzemplo, Maria Magdalena. Jesuo Kristo, kaj poste kristanaj pastroj, famiĝis pro la elpelado de demonoj.
Dum la kristana Nova Testamento mencias demonojn 61-foje, la juda Biblio nur mencias ilin dufoje.
Laŭ Justino Martiro, Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj, la romiaj kaj grekaj dioj estis en realo demonoj.
Ekde 1700, kredo pri demonoj ĝenerale velkis en la Okcidento, sed la kredo estas ankoraŭ forta inter kristanoj en la Antiloj kaj subsahara Afriko.
Laŭ Spiritismo, demono estas nomo donita de iuj popoloj al nepuraj spiritoj.
Vidu ankaŭ: anĝeloj, gedioj, infero, mitologio, sorĉismo, vuduismoKategorio:folklorokategorio:religio
Arahanto
Religio > Budhismo
Arahanto (palie arahant, sanskrite arhat): en la budhismo: homo tute libera de deziro, malamo kaj memtrompo.
Arahanto estas unu el la kvar nobluloj (palie: arija-puggala) , tio estas, tiuj kiuj jam realigis unu el la kvar staĝoj de la supramondaj vojoj:
- Kiu realigis la vojon de la kurent-gajninto (sottāpana-magga)
- Kiu realigis la vojon de la unufojon-reveninto (sakadāgāmi-magga)
- Kiu realigis la vojon de la ne reveninto (anāgāmi-magga)
- Kiu realigis la vojon de la perfekta sankteco (arahatta-magga)
Vidu ankaŭ budho kaj bodhisatvo.
Budho
Budho (sanskrite, prakrite kaj palie Buddha, "vekiĝinto" aŭ "ilumiĝinto"), Budao aŭ Buddo estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en la budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon.
budhismo
La budhismo mencias tri specojn da budhoj (la palia formo antaŭ la streko, la sanskrita post ĝi):
- Sammâsambuddha/samyaksambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la budha dharmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta sanghon kaj sasanaon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "Budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj tre ofte precipe la historian Budhon de nia epoko: Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama - vidu sube!
- Paccekabuddha/pratyekabuddha, "privata budho", ankaŭ ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la dharmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
- Sâvakabuddha/ŝrâvakabuddha, "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), ilumiĝinto en tempo kiam la dharmo ja estas konata, do dum sasanao, kaj kun apogo de sangho. Sed tio ne signifas ke la sangho faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.
Laŭ theravado, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.
Principe, "budho" estas sinonimo de "arahanto", sed en la praktika lingvouzo, "budho" plejofte signifas la kategorion 1 kaj "arahanto" la kategorion 3.
Vidu ankaŭ bodhisatvo.
----
La titolo Budho estis donita al Siddhattha Gotama (palie) aŭ Siddhartha Gautama (sanskrite), kiun Budhismo konsideras la sammâsambuddha de nia epoko. Oni ne certe scias ekzakte kiam li vivis; kelkaj diras ĉ. 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956. Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbini (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kusinâra (palie) aŭ Kuŝinagar (sanskrite), nun proksime al la urbo Kasiya en la barata ŝtato Uttar Pradesh, tuj ĉe la alia flanko de la landlimo. Laŭ la tradicio, lia patro estis reĝo aŭ princo (en pluraj hindaj lingvoj oni uzas la titolon râjâ, etimologie identa kun esperanta "reĝo" sed ofte kun pli modesta signifo). 16-jara li, laŭ la tradicio, edzinigis Yasodhara, kaj havis filon, Râhula.
Siddhartha foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante la solvon al la problemo de la homa sufero. Finfine, li "vekiĝis" aŭ trovis la grandan lumigon (maha-bodhi) sub la bodhi-arbo en Buddha Gayâ (laŭ hindua nomuzo Bodh Gaya), nun en la hinda ŝtato Biharo Ŝtato, Barato. Li instruis al siaj disĉiploj sian doktrinon - la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo kaj hedonismo. La aktivis precipe en la tiamaj ŝtatoj Magadha kaj Kosala, pli-malpli la nunaj Biharo kaj Uttar Pradesh.
Budho predikis kiel unuan instruon pri la "Kvar Noblaj Veroj" - vidu ankaŭ sub budhismo - kiuj estas la jenaj (la vortoj en kursivo sube estas en palio):
- Dukkha - La Vero pri nekontentigo (la kutima traduko "sufero" estas tro malvasta: Naskiĝo estas nekontentiga. Maljuniĝo, malsaniĝo, kaj morto estas nekontentigaj. La karakterizo pli elstara de la homa situacio estas la doloro, devena de nia malfacilaĵo alfronti la fakton, ke ĉio nin cirkaŭanta estas nekonstanta kaj pasonta. Tio estas la malsano de la homa kondiĉo.
- Tanha - La Vero pri la kauzo de la nekontentigo. Ni suferas pro niaj deziroj, niaj alkroĉiĝoj aŭ nia avido al 1. plezuroj (kâma-tanhâ), 2. iĝo (bhava-tanhâ) kaj 3. neniiĝo (vibhava-tanhâ). La homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado. Tio estas la prognozo de la homa malsano.
- Nirodha - La Estingo de la nekontentigo. La sufero kaj la doloro povas alveni al iu fino, eble finfine, per multa spirita laboro, al la eterna beateco de nirvano. La preskribo estas la Nobla Oktobla Vojo.
- Magga - La Nobla Oktobla Vojo de la spirita kreskado havas ok samtempajn padojn;
#Ĝusta rigardado,
#Ĝusta pensado,
#Ĝusta parolado,
#Ĝusta agado,
#Ĝusta vivtenado aŭ profesio,
#Ĝusta penado aŭ strebado,
#Ĝusta atentado,
#Ĝusta koncentrado.
Kategorio:BudhismoKategorio:Profetojja:釈迦ms:Buddhath:พระพุทธเจ้า
Dharmo
Dharmo (sanskrite dharma, palie dhamma, hindie dharm, sinhale daruma): koncepto trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, kun malsamaj signifoj.
1. En la hindua triopo dharma-arthra-kâma, "dharma" estas la religiaj - precipe ritaj - devoj laŭ la Vedoj, "arthra" estas la ĉimondaj devoj - precipe ekonomiaj, kaj "kâma" estas la sensĝuoj.
2. En la budhisma triopo Buddha-Dhamma/Dharma-Sangha, "Buddha" (Budho) estas la instruanto, "dhamma/dharma"" la instruo kaj "sangha" (sangho) la instruitaro. La dharmo ĉi tie precipe estas la bazaj kaj objektiva veroj, kiujn la la budhismo ĉiu budho denove trovas; komparu sasanao.