Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Budho

Budho

Budho (sanskrite, prakrite kaj palie Buddha, "vekiĝinto" aŭ "ilumiĝinto"), Budao aŭ Buddo estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en la budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon. budhismo La budhismo mencias tri specojn da budhoj (la palia formo antaŭ la streko, la sanskrita post ĝi):
- Sammâsambuddha/samyaksambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la budha dharmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta sanghon kaj sasanaon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "Budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj tre ofte precipe la historian Budhon de nia epoko: Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama - vidu sube!
- Paccekabuddha/pratyekabuddha, "privata budho", ankaŭ ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la dharmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
- Sâvakabuddha/ŝrâvakabuddha, "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), ilumiĝinto en tempo kiam la dharmo ja estas konata, do dum sasanao, kaj kun apogo de sangho. Sed tio ne signifas ke la sangho faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari. Laŭ theravado, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri. Principe, "budho" estas sinonimo de "arahanto", sed en la praktika lingvouzo, "budho" plejofte signifas la kategorion 1 kaj "arahanto" la kategorion 3. Vidu ankaŭ bodhisatvo. ---- La titolo Budho estis donita al Siddhattha Gotama (palie) aŭ Siddhartha Gautama (sanskrite), kiun Budhismo konsideras la sammâsambuddha de nia epoko. Oni ne certe scias ekzakte kiam li vivis; kelkaj diras ĉ. 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956. Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbini (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kusinâra (palie) aŭ Kuŝinagar (sanskrite), nun proksime al la urbo Kasiya en la barata ŝtato Uttar Pradesh, tuj ĉe la alia flanko de la landlimo. Laŭ la tradicio, lia patro estis reĝo aŭ princo (en pluraj hindaj lingvoj oni uzas la titolon râjâ, etimologie identa kun esperanta "reĝo" sed ofte kun pli modesta signifo). 16-jara li, laŭ la tradicio, edzinigis Yasodhara, kaj havis filon, Râhula. Siddhartha foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante la solvon al la problemo de la homa sufero. Finfine, li "vekiĝis" aŭ trovis la grandan lumigon (maha-bodhi) sub la bodhi-arbo en Buddha Gayâ (laŭ hindua nomuzo Bodh Gaya), nun en la hinda ŝtato Biharo Ŝtato, Barato. Li instruis al siaj disĉiploj sian doktrinon - la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo kaj hedonismo. La aktivis precipe en la tiamaj ŝtatoj Magadha kaj Kosala, pli-malpli la nunaj Biharo kaj Uttar Pradesh. Budho predikis kiel unuan instruon pri la "Kvar Noblaj Veroj" - vidu ankaŭ sub budhismo - kiuj estas la jenaj (la vortoj en kursivo sube estas en palio):
- Dukkha - La Vero pri nekontentigo (la kutima traduko "sufero" estas tro malvasta: Naskiĝo estas nekontentiga. Maljuniĝo, malsaniĝo, kaj morto estas nekontentigaj. La karakterizo pli elstara de la homa situacio estas la doloro, devena de nia malfacilaĵo alfronti la fakton, ke ĉio nin cirkaŭanta estas nekonstanta kaj pasonta. Tio estas la malsano de la homa kondiĉo.
- Tanha - La Vero pri la kauzo de la nekontentigo. Ni suferas pro niaj deziroj, niaj alkroĉiĝoj aŭ nia avido al 1. plezuroj (kâma-tanhâ), 2. iĝo (bhava-tanhâ) kaj 3. neniiĝo (vibhava-tanhâ). La homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado. Tio estas la prognozo de la homa malsano.
- Nirodha - La Estingo de la nekontentigo. La sufero kaj la doloro povas alveni al iu fino, eble finfine, per multa spirita laboro, al la eterna beateco de nirvano. La preskribo estas la Nobla Oktobla Vojo.
- Magga - La Nobla Oktobla Vojo de la spirita kreskado havas ok samtempajn padojn; #Ĝusta rigardado, #Ĝusta pensado, #Ĝusta parolado, #Ĝusta agado, #Ĝusta vivtenado aŭ profesio, #Ĝusta penado aŭ strebado, #Ĝusta atentado, #Ĝusta koncentrado. Kategorio:Budhismo Kategorio:Profetoj ja:釈迦 ms:Buddha th:พระพุทธเจ้า

Sanskrito

Lingvo > Hindeŭropa > Sanskritida > Sanskrito ---- Sanskritida Nomo: Sanskrito (Sanskrtaṃ)
Parolantoj: inter 500 kaj 100 000
Lando: Barato
Skribo: silabaro Devanāgarī
Specimeno: La Patro Nia :Bho asmākaṃ svargastha pitaḥ: :tava nāma pavitram pūjyatāṃ. :Tava rājyamāyātu Yathā svarge :tathā medinyāmapi tavecchā sidhyatu. :Śvastanaṃ bhakṣyamadyāsmabhyaṃ dehi. :Vayañca yathāsmadaparādhināṃ kṣamāmahe, :tathā tvamasmākamaparādhān kṣamasva. :Asmāṃśca parīkṣāṃ mā naya, :api-tu durātmata uddhara. :Yato rājyaṃ parākramaḥ pratāpaśca yuge-yuge tavaiva eva. Sanskrito estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike korekta" lingvo, estas sankta lingvo de pli da 1000 milionoj da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la theravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel dua lingvo, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon. Multaj lingvistoj nuntempe preferas distingi inter la veda lingo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda. Proksimume en la 15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis la Vedojn (Rig-Veda, Sama-Veda, Jaĝur-Veda, Atharva-Veda). (La Avesto, sankta libro de la zoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.) La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive la Upaniŝadojn. Post la 5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, la prakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, vidu Palio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de la vedanto, la sankhjo, la jogo, la budhismo (precipe mahajano). Ekde la 18a jarcento p.K., oni kutime skribas Sanskriton per la silabaro Devanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron. Sanskrito kaj prakritoj evoluis al la novhindaj, aŭ novaj hindarjaj, lingvoj hindia, urduo, bengala, guĝarata, panĝaba, marata, nepala; sudan grupon formas la sinhala lingvo de Sri-Lanko kaj la maldiva. La sola hindarja lingvo, kiun oni uzas preskaŭ nur ekster Hindio, estas la cigana lingvo.

Esperantaj vortoj el sanskrito

Ĉefe rilate al hindiaj religioj: avataro, Barato, bodisatvo, Budao, Budho, jogo, jonio, lingamo, nirvano, palio, prakrito, sanskrito, ŝaktio La sanskritlingva vikipedio havas la adreson .

Eksteraj ligoj


- [http://sanskrit.gde.to/ Sanskrit Documents] Dokumentoj kaj lerniloj (angle)
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/s/sa/sanskrit.html sanskrito en la barata enciklopedio Asinah (angle)] ja:サンスクリット ko:산스크리트어 ms:Bahasa Sanskrit th:ภาษาสันสกฤต

Budhismo

:Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo ---- Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002. La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

Centraj pensoj

La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj: # La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. # La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. # La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. # La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo: ## ĝusta rigardado, ## ĝusta pensado, ## ĝusta parolado, ## ĝusta agado, ## ĝusta vivtenado, ## ĝusta strebado, ## ĝusta atentado ## ĝusta koncentrado.

Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto

La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. reenkarniĝado] reenkarniĝado] Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon. Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Gautama Siddhartha

Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.) Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
- [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)] ------ EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento. GEO H. YOXON. Kategorio:Budhismo als:Buddhismus ja:仏教 ko:불교 minnan:Hu̍t-kàu ms:Agama Buddha simple:Buddhism th:พระพุทธศาสนา

Dharmo

Dharmo (sanskrite dharma, palie dhamma, hindie dharm, sinhale daruma): koncepto trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, kun malsamaj signifoj. 1. En la hindua triopo dharma-arthra-kâma, "dharma" estas la religiaj - precipe ritaj - devoj laŭ la Vedoj, "arthra" estas la ĉimondaj devoj - precipe ekonomiaj, kaj "kâma" estas la sensĝuoj. 2. En la budhisma triopo Buddha-Dhamma/Dharma-Sangha, "Buddha" (Budho) estas la instruanto, "dhamma/dharma"" la instruo kaj "sangha" (sangho) la instruitaro. La dharmo ĉi tie precipe estas la bazaj kaj objektiva veroj, kiujn la la budhismo ĉiu budho denove trovas; komparu sasanao.

vidu ankaŭ


- hinduismo
- budhismo
- Zen-budhismo ja:法 (仏教) ko:법보

Sasanao

Sasanao (palie sâsana): laŭvorte "mesaĝo" (same kiel greke angelion en Evangelio), estas budhisma termino pri la budhismo kiel historia fakto. Sasanao havas komencon kaj finon, sed la vero kiun ĝi esprimas (dharmo) estas, laŭ la budhismo, tempe sendependa kaj ekzistas ĉu iu konas ĝin ĉu ne. Kategorio:Budhismo

Arahanto

Religio > Budhismo Arahanto (palie arahant, sanskrite arhat): en la budhismo: homo tute libera de deziro, malamo kaj memtrompo. Arahanto estas unu el la kvar nobluloj (palie: arija-puggala) , tio estas, tiuj kiuj jam realigis unu el la kvar staĝoj de la supramondaj vojoj:
- Kiu realigis la vojon de la kurent-gajninto (sottāpana-magga)
- Kiu realigis la vojon de la unufojon-reveninto (sakadāgāmi-magga)
- Kiu realigis la vojon de la ne reveninto (anāgāmi-magga)
- Kiu realigis la vojon de la perfekta sankteco (arahatta-magga) Vidu ankaŭ budho kaj bodhisatvo.

Bodhisatvo

Bodhisatvo (sanskrite bodhisattva, palie bodhisatta), laŭlitere "enlumiĝulo". En la budhismo, tiu vorto estas en la plej fruaj fontoj uzita pri Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama, antaŭ ol li iĝis budho, pli malfrue pri estonta budho ĝenerale. En theravado, tio estas ankoraŭ la signifo de la vorto, kaj la sola bodhisatvo tie menciita per sia nomo estas Majtrejo, la atendata venonta budho de nia mondo. En mahajano, la vorto poste havis pli vastan signifon, ĝis ne plu estas tute facile distingi inter bodhisatvo kaj budho. Vidu ankaŭ budho kaj arahanto. Kategorio:Budhismo ja:菩薩

Budhismo

:Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo ---- Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002. La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

Centraj pensoj

La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj: # La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. # La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. # La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. # La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo: ## ĝusta rigardado, ## ĝusta pensado, ## ĝusta parolado, ## ĝusta agado, ## ĝusta vivtenado, ## ĝusta strebado, ## ĝusta atentado ## ĝusta koncentrado.

Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto

La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. reenkarniĝado] reenkarniĝado] Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon. Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Gautama Siddhartha

Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.) Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
- [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)] ------ EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento. GEO H. YOXON. Kategorio:Budhismo als:Buddhismus ja:仏教 ko:불교 minnan:Hu̍t-kàu ms:Agama Buddha simple:Buddhism th:พระพุทธศาสนา

1956

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1956 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1956 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 41-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- 4-a Landa Kongreso de ELNA.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Principaron de Frostavallen.
- Curt J. MILKSCHUTZ fariĝis argentina ĉefdelegito.
- Israelo militeniretis Sinajon. Ekestis krizo Liban-rilate.
- Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aniĝas al UNO.
- Sudano sendependiĝis de Britio.
- Maroko sendependiĝis de la rego de Francio kaj Hispanio.
- 20-a de marto : Tunizio sendependiĝis de Francio.
- Angla Togolo unuiĝas kun Ganao.
- En Hungario en la 23-a de oktobro ekestis revolucio kaj liberecbatalo kontraŭ soveta reĝimo.
- Kreita Radiogloto.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 7-a de januaro : Uwe OCHSENKNECHT
- 9-a de julio : Tom HANKS
- Floréal MARTORELL

Mortoj


- 31-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 7-a de julio : Germanio : Gottfried BENN
- 14-a de aŭgusto : Germanio : Bertolt Brecht
- 25-a de decembro : Svislando : Robert WALSER ----
1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1956年 ko:1956년 simple:1956 th:พ.ศ. 2499

Nepalo

Geografio > Azio > Nepalo ---- Dosiero:np.gif Nepalo - Nepāla Adhirāĝja Lando en Himalaja montaro, inter Hindio kaj Tibeto.

Ĝeneralaj informoj

  • Landkodo: NP.
  • E-nomo: Nepala Reĝlando.
  • Nacia nomo: नेपाल अधिराज्य (Nepāla Adhirāĝja).
  • Areo: 140.797 kv.km.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Ŝtatestro: reĝo Gjānendra Bir Bikram ŜĀH (2001).
  • Ĉefurbo: Katmando (500 mil).
  • Loĝantaro: 25 284 463 (2000).
  • Ŝtatlingvo: nepala lingvo.
  • Kredantoj: hinduoj k budhistoj.
  • Eksporto: greno, lignaĵo, herboj.
  • Pokapa GNP: 200 $.
  • Organizoj: UNO (1955)
  • Heredaĵo: Sagarmāthā nacia parko, valo de Katmanduo, Ĉitvana reĝa parko, Lumbini (naskiĝloko de Budho).

Heredaĵo

Nepalo estas ebria miksaĵo: fascina lando de antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj. Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, la malpli altaj montoj en la mezo kaj bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo. Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga ebenaĵo (Barato), Nepalo tra sia historio sentis la influon de ambaŭ ties diversaj civilizacioj, sed samtempe kreis identecon por si. La lando havas preskaŭ 23 milionojn da homoj, parolantaj 70 lingvojn aŭ dialektojn. Nepalo estas oficiale hindua reĝlando, sed fakte ĝi estas lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinat en Katmando estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva. La Budho, la "Lumo de Azio," naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, farante Nepalon sankta celo por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas siajn proprajn diojn. Kvar lokoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESKO kiel mondheredaĵoj. En la unua, la valo de Katmando, reliefas la urbo de Baktapuro, la reĝaj placoj de Katmando kaj Patano, la stupaoj de Svajam­bunat kaj Baŭdnat, kaj la temploj de Paŝupatinat kaj Ĉangu Narajan. Dua kultura heredaĵo estas Lumbini. Plie estas la naturaj zonoj Everest Nacia Parko (1.148 km2) kaj Reĝa Ĉitaŭn Nacia Parko (932 km2). Vidu apartan artikolon Naciaj parkoj en Nepalo.

La valo de Katmando

Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude. Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron. La Nevaroj, kiuj originale nomiĝis Nepaloj, estas la indiĝenoj de la valoj, kiuj dekoraciis kaj fortigis la valon politike, ekonomie, socie kaj religie dum pasintaj 2,000 jaroj. La elstaraj monumentoj de la valo, kiuj nun estas la zonoj de la Monda Heredaĵo,estas la ekzempleroj de la arto kaj arkitekturo de la Nevaroj. Kaj same, dekoj da festivajoj ankau estas vivantaj heredaĵoj de ili. La urbo Katmando dekomence estis fando­poto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon--kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj skribistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo. Nun, pro amasa migrado, homoj el ĉiuj etnoj loĝas en la ĥaosa ĉefurbo.

Historio

Dum sia historio de kelkmil jaroj Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a jarcento p.K. Laŭ legendoj menciitaj de kronistoj, la Budho vizitis Katmandon en la sepa reĝado de la sekva dinastio, la Liĉavioj, kaj la imperiestro Aŝoka venis al la valo kaj konstruis kvin stupaojn en kaj ĉirkaŭ Patano. Dank ' al tre granda surskribita ŝtona kolono konstruita tie, oni scias ke Aŝoka vizitis ankaŭ Lumbini. Historiistoj estas certa ke Aŝoka venis al Lumbini sed ankoraŭ mankas evidentoj kiuj atestas ke Aŝoka ja venis en Katmando, kvankam ekzistas famaj Aŝokaj monumentoj en Patan. Anstataŭ, oni diris ke lia fratino venis en Nepalo kaj starigis templon "Charumati". La Liĉivioj regis de siaj palacoj en Katmando de la 1a ĝis la 9a jarcento p.K. Neniu el tiuj konstruaĵoj restas, sed oni trovas epigrafojn kaj skulptaĵojn faritajn tiam diversloke en la valo. Post la Liĉavioj venis la dinastio Malla, komence unuigita sed poste disfalonta en tri regnojn. Ankaŭ dum tiu tempo tre riĉaj kulturaĵoj estis kreitaj, multe el kiuj ankoraŭ ekzistas. Kvankam ili men ne esitis Nevaroj, ili akceptis la Nevaran (tiam nomitan kiel Nepalbhasa) kiel la oficialan lingvon kaj multe helpis kreski la lingvon kaj ĝian literaturon. Poste venis la dinastio Ŝaha. De ĝia bazo en Gorka (100 km nordokcidente de Katmando) ĝi etendis sian potencon ĝis la valo de Katmando, kaj poste unuigis la tutan teritorion de Nepalo. La reĝo Prithvi Naraajn Ŝhaj kiu atakis la valon en ĉ 1768 estis tiom kruela ke li tranĉis nazojn de la venkintoj el Kirtipur. Do sekvis subpremo al la loka lingvo, kulturo kaj tradicio. Dum ĉ 100 jaroj - de1850 ĝis 1950 - la Rana dinatio regis la landon. Kvankam ili ne estis reĝoj, ili herede regis ĝin kiel ĉefministroj, kiam la reĝoj nur estis kiel bildoj. Ili regis la landon kun helpoj de la Britoj kiuj tiam regis la Hindan subkontinetoj. La nuna reĝo Gjanendra, kiu sidis sur la reĝan tronon, post la reĝa masakro de 2001, devenas de tiu familio. Dum la masakro, laŭ la oficiala raporto, la Princo Dipendra mortigis siajn patron, patrinon gefratojn kaj aliajn kaj poste mortigis sin. La reĝo Gjanendra nun reĝas rekte, ekde februaro 2005. Nun ne estas parlamento kaj li mem elektas homojn por igi ministrojn.

Literaturo pri Nepalo

Tibor SEKELJ: "Nepalo malfermas la pordon" (1959) (esperantlingve)

Eksteraj ligoj

[http://www.amikeco.com La 4-a Azia Kongreso de Esperanto] 2005-08-25/29 en Katmando. Kategorio:Nepalo ja:ネパール ko:네팔 ms:Nepal simple:Nepal th:ประเทศเนปาล zh-min-nan:Nepal

Biharo

Geografio > Barato > Biharo ---- Biharo, hindie बिहार, estas subŝtato de Barato en la orienta valo de Gango; Ĝi estas antikv-historie riĉa, sed ankaŭ nuntempe unu regiono kie multas mizeruloj kaj ankaŭ akras kaj ofte perfortas socipolitikaj kontraŭadoj. Dosiero:Bihar.png Imperio Gupto Budho Universitato Nalando Sarnato Kasto Naksaloj

Vidu ankaŭ

Agra reformo

Eksteraj ligoj


- [http://india.gov.in/maps/bihar.php detala mapo en oficiala registara TTT-ejo]

Asketismo

Asketismo (el greka ασκητής – fakulo kaj sence laŭ greka άσκημα, άσκησις – ekzerco, vivmaniero de la atletoj) estas ofte religie motivita fastado, abstino, silentado, ĉasteco, nedormado, elsociiĝo, ankaŭ rezigno pri korpa purigado, memskurĝado, senhejmeco kaj ankaŭ tolerado de humiligoj. Asketismo rilatas al korpo kaj animo. Ĝi estas ĉefe spirita sinteno: Oni eltenas ĉion libervole kaj pro iu celo ekster si. La radikoj de la asketismo kuŝas en la hebrea biblio, eĉ se la vorto mem ne aperas tie. Por la frua kristanismo Johano la Baptisto estis ekzemplodona. Jesuo mem ne praktikis specialan asketismon, kvankam laŭ Mat. 4, 2 li fastis dum 40 tagoj.

Budhismo

:Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo ---- Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002. La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

Centraj pensoj

La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj: # La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. # La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. # La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. # La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo: ## ĝusta rigardado, ## ĝusta pensado, ## ĝusta parolado, ## ĝusta agado, ## ĝusta vivtenado, ## ĝusta strebado, ## ĝusta atentado ## ĝusta koncentrado.

Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto

La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. reenkarniĝado] reenkarniĝado] Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon. Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Gautama Siddhartha

Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.) Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
- [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)] ------ EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento. GEO H. YOXON. Kategorio:Budhismo als:Buddhismus ja:仏教 ko:불교 minnan:Hu̍t-kàu ms:Agama Buddha simple:Buddhism th:พระพุทธศาสนา

Kategorio:Budhismo

Budhismo Kategorio:Religio ja:Category:仏教 ms:Category:Agama Buddha

Kategorio:Profetoj

Kategorio:Religio

Fredrik Reinfeldt

Fredrik John Reinfeldt (born August 4, 1965) is a Swedish politician and the current leader of the Swedish liberal conservative Moderate Party (Moderata samlingspartiet). He was elected Party Leader on October 25, 2003, succeeding Bo Lundgren.

Biography

Reinfeldt was born in Täby. He joined the Moderate Youth League (Moderata Ungdomsförbundet or MUF) in 1986. He was elected a Member of Parliament in the parliamentary elections of 1991, in which the Moderate Party and its allies had considerable success, leading to the formation of the first centre-right government in Sweden since 1982, under Moderate prime minister Carl Bildt. From 1992 to 1995, Reinfeldt was the chairman of the Moderate Youth League. He ousted the former chairman, Ulf Kristersson at the controversial congress known as The Battle of Lycksele. Under Reinfeldt's leadership, the Moderate Party has changed its rhetoric and started to focus their calls for tax cuts on low and middle income groups rather than on major tax cuts more to the benefit of high-income earners. Also, Reinfeldt tends to be less vehement in his criticism of the Swedish welfare state than his predecessors. People both within and outside the party differ on their analysis of this, with some arguing that the party is mainly honing the way it describes its visions, and others suggesting that it constitutes a substantial policy change towards the middle.

Bibliography


- (1993) Det sovande folket
- (1993) Projekt Europa: sex unga européer om Europasamarbetet
- (1995) Nostalgitrippen
- (1995) Stenen i handen på den starke
- (2001) Väljarkryss: personvalshandbok Reinfeldt, Fredrick Reinfeldt

slots biako Biuro Rachunkowe Kielce free poker alkomaty










































:: RELATED NEWS ::

Horse Sand Fort
Horse Sand Fort, is one of the larger Royal Commission sea forts in the Solent off Portsmouth. It is 240' across, built between 1865 and 1880, with 2 floors and a basement, armour plated all round. The original armament was to have been 45 10" and 44 12.5" RML guns on the gun floors and 10 12" RMLs on the roof in 5 turrets. In fact the turret
William Brooke O'Shaughnessy
Disambiugation: This article is about the toxicologist and chemist. For the English poet: Arthur O'Shaughnessy Sir William Brooke O'Shaughnessy, M.D. (1808 - 1889) was born in Limerick in October 1808. O'Shaughnessy graduated from the University of Edinburgh Medical School in 1829. He studied forensic toxicology and
Wrangler (disambiguation)
The word wrangler has a number of meanings:
- The Wrangler® brand, based in Greensboro, North Carolina, is one of the oldest and most popular jeans brands in the world.
- At the University of Cambridge, a wrangler is a student who has completed the third year of the mathematical
Ternopil’s’ka oblast’
Ternopil Oblast (Тернопільська область, Ternopil’s’ka oblast’ or Тернопільщина, Ternopil’shchyna in Ukrainian) is an oblast (province) of Ukraine. Its capital is Ternopil. Before World War II the area was a part of the Pentecostal denomination founded in Brazil in the 1950s. It was founded by Manoel de Mello (1929-1990), a construction worker who called himself "Missionary". Mello came to Sao Paulo from the semi-arid
John Wodehouse, 2nd Earl of Kimberley
John Wodehouse, 2nd Earl of Kimberley (December 10, 1848 - January 7, 1932) was a British peer and landowner, who was the first member of the Labour Party in the House of Lords. Wodehouse was born at the family
K-os
right Kheaven Brereton (born Kevin Brereton, February 20, 1972 in Port-of-Spain, Trinidad and Tobago) is a Canadian musician from Toronto, Ontario who records and performs as k-os. His music is freque
Åsa-Nisse
Åsa-Nisse is a Swedish literary character created by Stig Cederholm. The character first appeared in the weekly magazine "Tidsfördriv" in 1944, and was then a series of 20 films, produced between 1949 and 1969. In 1960 it, also became a comic series, which is still produced and published periodically in its own magazine.

Concept

The character Åsa-Nisse, literally Nils on the Ridge or Ridge-
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org