Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Butero

Butero

Butero estas laktaĵo, farita kun la freŝa kremo de kelkaj mamuloj (precipe bovino) per buterigilo. La laktokremon oni kolektas en la buterigilo kaj en tio batadas la kremon, ĝis la butero apartiĝas de la akvo. La butero konsistas tiukaze el 80% graso kaj 20 % akvo. Estas plej primitiva formo, uzita en Rusio laŭ oni povas legi en libroj de Tolstoj, kaj en Eŭropo dum mezepoko kaj ankoraŭ uzata en kelkaj lokoj, kiel nordoriento de Brazilo. Oni ekfermentas la kremon kaj ekbatas en ujo per culeroj, ĉar la batado ne estas perfekta, oni bezonas kuiri la ekbatitan kremon ĝis la graso apartiĝos de aliaj partoj de la kremo. Tiun specon da butero oni nomas en Brazilo "botelan buteron" ĉar ĝi estas pli likva ol komuna butero. als:Butter ja:バター simple:Butter

Kremo

Kremo - lakta manĝaĵo, kiun oni faras de lakto per forigado de akvo. Kutime ĝi havas de 10% ĝis 30% da graso.

Bovino

Zoologio > Mamuloj > Parhufuloj > Bovedoj > Bovo La bovo estas granda remaĉanta mamulo. Ili estas bredataj pro ilia viando, ilia lakto, ĝia tirpovo kaj ĝia ledo. Kastritan virbovon oni nomas okso; nekastritan, taŭro. Oni grupigas la bovojn laŭ celo de bredado. Do oni povas paroli pri tirbovo, laktobovo (Jersey, Friz), viandobovo (Shorthorn, Hereford) aŭ multcelaj bovoj, ducelaj bovoj (lakto + viando: Simenthali). La frunta osto de la bovoj estas larĝa, la nazo antaŭen mallarĝiĝas. La supra lipo estas senhara.

Biologia klasifikado

genro : BOVO - Bos ::specio : † bovo URO - Bos primigenius : subgenro : bovo - Bos ::specio : bovo (bovo) TAŬRO - Bos (Bos) taurus ::specio : bovo (bovo) ZEBUO - Bos (bos) indicus (ĜIBOBOVO, ZEBUBOVO) : subgenro : bibovo - Bibos ::specio : bovo (bibovo) bitengo - Bos (Bibos) javanicus - banteng ::: subspecio : bovo (bibovo) bitengo java - Bos (Bibos) javanicus javanicus ::: subspecio : bovo (bibovo) bitengo birma - Bos (Bibos) javanicus birmanicus ::: subspecio : bovo (bibovo) bitengo bornea - Bos (Bibos) javanicus lowi ::::specio : bovo (bibovo) GAŬRO - Bos (Bibos) gaurus ::: subspecio : bovo (bibovo) gaŭro hindia - Bos (Bibos) gaurus gaurus ::: subspecio : bovo (bibovo) gaŭro tajlanda - Bos (Bibos) gaurus readei ::: subspecio : bovo (bibovo) gaŭro malaja - Bos (Bibos) gaurus hubbacki ::specio : bovo (bibovo) gajalo - Bos (Bibos) frontalis : subgenro : novibovo - Novibos ::specio : bovo (novibovo) kupreo - Bos (Novibos) sauveli : subgenro : POEFAGO - Poephagus ::specio : bovo (poefago) muta - Bos (Poephagus) mutus (sovaĝa jakeo) ::specio : bovo (poefago) grunta - Bos (Poephagus) grunniens - (hejma jakeo) (GRUNTBOVO)

Vidu ankaŭ:

Hungara griza bovo Kategorio:Bovedoj Kategorio:Mamul-nomenklaturo de Středa als:Hausrind ja:ウシ zh-cn:家牛

Akvo

Akvo (etimologie el la latina aqua) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1. Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0°C ĝis 100°C sub norma premo, kaj estas grava en biologia funkciado de vivo. Sub la fandopunkto de 0°C, ĝi estas en solida formo, glacio; super la bolpunkto de 100°C, ĝi ŝanĝiĝas al vaporo (je normala atmosfera premo de 1 atm). Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj. Movado de akvo de la oceanoj ĝis la aero kaj reen grandparte kreas veteron. Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj animaloj.

Scienco

Akvo estas tre simpla kemia kombinaĵo. Ĝia formulo estas H2O. Tio signifas, ke molekulo de akvo havas 2 atomojn de hidrogeno, kaj 1 atomon de oksigeno. La temperaturo, ĉe kiu akvo glaciiĝas, estas 0 Celsiuso sub normala atmosfera premo; la temperaturo, kie akvo bolas, difinas 100 Celsiuso ĉe normala (marnivela) atmosfera premo. Ĝi estas la nura substanco, kiu pligrandiĝas, kiam ĝi glaciiĝas. Simpla sed grava kaj unika eco de akvo estas, ke ĝia solida formo flosas sur la likva. La solida fazo estas malpli densa ol likva akvo, pro la geometrio de la fortaj hidrogenaj ligoj kiuj estas formataj nur je malaltaj temperaturoj. Pro tio profunda akvo restas likva, pli varma ol la glacia surfaco, kaj akvaj organismoj (la unuaj vivantaj organismoj sur Tero) povas travivi glaciajn kondiĉojn. Vidu ankaŭ: vaporo, malpeza akvo, glacio, prujno, neĝo, pluvo, hajlo, Arkto, firno, mineralakvo, PH

Peza, duonpeza kaj tropeza akvo

Krom „normala“ akvo ekzistas ankaŭ tiel nomata „duonpeza akvo“, „peza akvo“ (deŭteria oksido) kaj „superpeza akvo“ (tricia oksido). Ĉe peza kaj tropeza akvo la normala hidrogenatomo (procio, simbolo H) estas anstataŭigita per ĝiaj pezaj izotopoj deŭteriotricio. Ĉe la duonpeza akvo, unu hidrogenatomo estas anstataŭigita per deŭterio. La peza akvo diferenciĝas de la kutima akvo en fizikaj kaj kemiaj ecoj, ekz. ĝi havas pli altan fandopunkton, bolpunkton kaj estas pli densa. Surbaze de granda masa diferenco inter procio kaj deŭterio kaj tricio, (kiuj havas duoblan kaj trioblan mason), la kinetika izotopa efekto estas tre akuta. Sekve de anstataŭigo de normala akvo ĉe kemiaj substancoj la ekvilibraj reakcioj ŝanĝiĝas, kio povas konduki ekzemple al korpodamaĝaj sekvoj en la homa korpo. La deŭterizita akvo – surbaze de ties alia spinproprecoj – estas uzata kiel solvenzo en la NMR-analitiko.

Molekula geometrio

La akvomolekulo konsistas el du hidrogenatomoj kaj unu oksigenatomo. Geometrie la akvomolekulo estas angulita kaj konvenas al VSEPR-teorio, al AB2E2-tipo. La du hidrogenatomoj kaj la du elektronparoj estas direktitaj en la angulojn de imagita tetraedro. La angulo, kiun la du O-H-ligiloj fermas, estas 104,45°. Ĝi devenas surbaze de la granda spacobezono de la liberaj elekronparoj for de la ideala tetraedra angulo (~109,47°). La ligila longo de O-H-ligiloj estas ĉ. 95,84 pikometroj.

Biologio

Akvo estas la plej necesa substanco por ĉiu vivanto, ĉar ĝi havas multajn maloftajn ecojn kiuj estas gravegaj por vivo. Ĝi estas bona solvilo, kaj havas fortan surfacan tension. Freŝa akvo estas la plej densa ĉe 4°C; ĝi maldensiĝas, kiam ĝi frostiĝas aŭ varmiĝas. Kiel stabila molekulo en nia atmosfero, ĝi grave rolas kiel absorbilo de transruĝa radiado. Ĉar akvo havas alian specifan varmon kiu stabiligas klimaton tutmonde. Akvo estas tre bona solvilo, kaj dissolvas multajn specojn de substancoj, kiel variajn salojn kaj sukerojn, kaj faciligas sian kemian interagon, kiu helpas kompleksajn matabolismojn. Tamen, iuj substancoj ne bone miksiĝas kun akvo, inkluzive oleojn kaj hidrofobiajn substancojn. Ĉelaj membranoj uzas ĉi tiun econ por zorge kontroli interagojn inter siaj enhavaĵoj kaj eksteraj kemiaĵoj. Ĉi tiu estas faciligata iomete de la surfaca tensio de akvo. Akvaj gutoj estas stabilaj pro la forta surfaca tensio de akvo. Oni povas vidi ĉi tion kiam iometo da akvo estas metata sur malsolveblan surfacon kiel vitron. La akvo kuniĝas en gutojn. Ĉi tiu eco estas necesa por planta transspirado.

Geografio

Sur la surfaco de Tero kolektiĝas akvomasoj fluantaj malsupren — ekzemple rojoj kaj riveroj — kaj stagnantaj sur certa nivelo — ekzemple lagoj, maroj, kaj oceanoj. oceano Ĉar akvo estas bezonata por homa, besta kaj planta vivo, ĝia disponebleco havas altan gravecon socian kaj politikan. La apuda mapo montras per ruĝa koloro landojn, kiuj jare posedas malpli ol 500 m³ da renovigata akvo por ĉiu loĝanto. Flava koloro montras disponeblecon inter 500 kaj 1700 m³. Ĉar kelkaj riveroj, kiuj gravas por akvoprovizado (ekz. Jordano, Kolorado), transiras landlimojn, eblas interŝtataj konfliktoj pri trinkakvo.

Ekzisto de akvo aliloke en la sunsistemo

Akvo sur Luno

Oni supozas, ke sur Luno ĉe la ombraj partoj de la poluso ekzistas akvo en formo de glacio. En la 1990-aj jaroj, du sondiloj (Lunar Prospector kaj Clementina) trovis verŝajne spurojn de ĉ. unu kubkilometro da akvo ĉe la poluso. La signoj ŝajnis konvinkaj, ĉar, kvankam la neŭtronspektometro montras nur ekziston de hidrogeno, la sola ebla fonto de hidrogeno estas akvo. Oni volis kontroli la mezuradojn somere de 1999, kiam oni intence allunigis la sondilon Lunar Prospector en ĉiam-ombran krateron. Oni atendis, ke aperus super la surfaco ĉ. 20 kg da akvovaporo, sed nenio okazis. NASA volas plu esplori la lunon: la asocio lanĉos en 2008 la sondilon Lunar Reconnaisance Orbiter (LRO), kies unu el la ĉefaj taskoj estos la esploro de la akvospuroj.

Mezuriloj por esplori akvoglacion


- Lyman-Alpha Mapping Project (LAMP) analizas la stelan lumon, respegulantan el la profundo de la kratero.
- Lunar Orbiter Laser Altimeter mezuras la surfacon de Luno kaj eĉ analizas la forton de la respegulanta lumo.
- Lunar Exploration Neutron Detector (LEND), la hidrogeno absorbas la neŭtronojn, tiel la valo en la spektro montras ĉeeston de hidrogeno. La akvo gravus por la konstruo kaj funkciigo de lunbazoj, ĉar oni ne povus kunporte malmultekoste la akvon el Tero.

Akvo sur Marso

En 2005 oni publikigis, ke rekte sub la surfaco de Marso troviĝas glaciiĝinta maro ĉe la ekvatoro. La sondilo Mars Express de ESA (la Eŭropa Spaca Agentejo) volviĝas jam unu jaron ĉirkaŭ la planedo. Oni supozas, ke antaŭ ĉ. 5 milionoj da jaroj okazis inundo en la regiono kaj la glaciiĝintan akvon kovris cindro kaj polvo, malhelpante la sublimadon. Ĉe la polusoj de Marso bone videblas kaj akvaj kaj karbondioksidaj glacioj.

Kulturo kaj mitaro

Sulis estis kelta diino pri varmaj fontoj. En kristanismo bapto okazas per akvo. En klasika mitaro Neptuno estis la dio de la maroj. Akvo estis unu el kvar klasikaj elementoj en antikva greka filozofio (kun fajro, aero kaj tero). En taoismo ĝi estas unu el kvin elementoj.

Industrio kaj teknologio

Akvo en betonfako

:Betonada akvo :Agresiva akvo :Akvocementa faktoro

Forsolvilo

Malvarmigilo en nuklea energikreadsistemoj

Vapormaŝinoj

La akvo servis en la industria revolucio en formo de vaporo kiel trasformilo de kemia energio (per forbruligo de karbo, ligno) al mekanika energio per vapormaŝinoj. Ĝi ankaŭ nun havas saman rolon ĉe la elekrocentraloj, forbrulantaj fosilaĵojn.

Eksteraj ligiloj


- 'Akvo' ĉe [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/akv.html Reta Esperanto Vortaro] kaj [http://eo.wiktionary.org/wiki/akvo Vikivortaro].
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5801/muelilo.html Poemo pri akvo] Kategorio:Kemiaĵo Kategorio:Trinkaĵoj als:Wasser ja:水 ko:물 ms:Air simple:Water th:น้ำ

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


Mezepoko

La Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": klasikan civilizon, la Mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia Imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517. Dum la Romia Imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia Imperio (kutime nomata la Bizanca Imperio de modernaj eŭropanoj). La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado kaj juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito. Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco. La disvastiĝo de Kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054). Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.

Periodigo

Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la Renesanco en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la 15-a jarcento, ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la turkan kapton de Konstantinopolo aŭ la finon de la angla-franca Centjara Milito (ambaŭ en 1453), aŭ la falo de islama Iberio, aŭ la vojaĝo de Kolumbo al Ameriko (ambaŭ en 1492), aŭ la Reformacio komencanta en 1517 por signi la finon de la epoko. Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia Imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia Imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia Imperio (4-a jarcento), dum aliaj, kiel Henri PIRENNE rigardas la epokon ĝis la estiĝo de Islamo (7-a jarcento) kiel "malfrua klasika". En la Okcidento, oni ofte dividas la Mezepokon en fruan periodon (iafoje nomata la "Malluma Epoko", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj (slavoj, araboj, skandinavoj, madjaroj); mezan periodon (la Alta Mezepoko) de disvolviĝintaj institucioj de sinjoreco kaj vasaleco, kastel-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la 14-a jarcento. Vidu ankau: blazono, foiro, Gotiko, Katedralo, kavaliro, komunuma movado, mezepoka sieĝa armilaro, Mezepoka literaturo, mezepoka militado, mezepokaj fortikaĵoj, mezepoka Inkvizicio, mezepoka eŭropa muziko, monaĥo, Okcidenta Skismo, pilgrimado, Romaniko, Romanika Arkitekturo, Trobadoroj, Trouvères, vikingoj. Kategorio:Historio ja:中世 simple:Middle Ages

Albert Gobat

Charles-Albert Gobat, dit Albert Gobat, né le 21 mai 1843, décédé le 16 mars 1914 est un homme politique suisse. Député au Grand Conseil en 1882, il siège au Conseil d'État du Canton de Berne de 1884 à 1912, il est Chef du Département de l'instruction publique (1884-1906) et de l'intérieur (1906-1912). Il est parallèlement membre du Conseil national de 1884 à 1890 et siège ensuite au Conseil des Etats 1890 à 1914. Il est Secrétaire général de l'Union interparlementaire de 1892-1909; et Directeur du Bureau international de la paix de 1911-1914, dont le secrétaire général fut Élie Ducommun. En raison de leur engagement conjoint pour la paix, notamment pour l'établissement de la Convention de La Haye pour le règlement pacifique des différends en 1899, Gobat et Ducommun reçurent ensemble, en 1902, le Prix Nobel de la paix. L'historienne Verdiana Grossi donne, dans le Bulletin de l'UIP, quelques précisions sur son activité en faveur de l'arbitrage et de la promotion du parlementarisme: "Gobat se montra très favorable à la défense de l'égalité de salaires entre hommes et femmes, en particulier dans le cas des télégraphistes. En 1902, il fit adopter une résolution par laquelle la Confédération aura toujours recours à la voie arbitrale pour la solution des contestations qui surgiraient lors de l'interprétation des traités de commerce. Cette démarche s'inscrivait dans la ligne d'action politique que Gobat se donnait comme Secrétaire général de l'Union interparlementaire. En 1892, eut lieu à Berne la IVe Conférence interparlementaire. La présidence et l'organisation furent confiées à Gobat qui s'attela à la préparation d'un projet d'organisation d'un "Bureau central permanent", sous la dénomination de "Bureau interparlementaire pour l'arbitrage permanent". Son projet qui sera, pour la plus grande partie, accepté par les délégués nationaux prévoyait que le siège du Bureau serait établi à Berne et le directeur serait nommé par les délégués des groupes nationaux. Dès sa nomination à la tête de l'Union interparlementaire, Albert Gobat prit en charge de nombreuses activités dont la rédaction de La Correspondance parlementaire qui renseignait les parlementaires sur toutes les nouvelles des groupes nationaux parvenues au Bureau de l'Union. Gobat rédigea cette correspondance entre 1892 et 1897 pendant son temps libre. Il était aussi chargé de rédiger des rapports sur les activités annuelles de l'Union. Son expérience d'homme politique le porta à vouloir ouvrir l'Union à des pays dans lesquels le parlementarisme n'était qu'en voie d'éclosion. Ainsi, fit-il tout son possible pour faire avancer la cause du parlementarisme en Russie, en allant jusqu'à faciliter l'admission de cet Empire par une clause spéciale qui stipulait l'admission au sein de l'Union interparlementaire de pays non constitutionnels, munis de l'autorisation de leur gouvernement. Gobat se rendit chez le ministre de Russie à Berne afin de lui communiquer la décision de la VIIe Conférence interparlementaire d'admettre des représentants d'Etats non-constitutionnels au sein des Conférences interparlementaires. En 1899, le comte de Mouraiev invita les Etats à participer à une conférence de la paix à La Haye. Les parlementaires, et Gobat en particulier, accueillirent la nouvelle avec satisfaction. Enfin les gouvernements s'intéressaient aux idées pour lesquelles ils travaillaient depuis plusieurs années. Leur œuvre ne demeurait pas vaine. Gobat développera ses conceptions juridiques du recours à l'arbitrage international et de l'établissement de la périodicité des Conférences de La Haye dans la Conférence qu'il donna à l'Institut Nobel de Kristiania (auj. Oslo) en 1899". Gobat, Albert Gobat, Albert Gobat, Albert Gobat, Albert ja:シャルル・ゴバ

Dorota Rabczewska heavy metal tablice Odszkodowanie warsaw bars and cafes










































:: RELATED NEWS ::
Battle honours
The custom has been to award, to those units who took part, the right to display the name of a particular battle, campaign or war. Since the 17th century, units of the British and British Commonwealth Armed Forces, including their forebears of the Empire and the Dominions: ships, Regiments and Air Force squadrons, have been granted this right by authority of the soverign in order to commemorate meritorious participation in a notable action or campaign. Well known examples would include 'Blenhe
Branton Files
The Branton Files are a series of documents espousing various conspiracy theories. They have circulated on the internet since at least the mid-1990's. "Branton" is the editor of the documents. The UFO conspiracy theory is prominently featured, but many other conspiratorial ideas are also mentioned. Many wild claims are made and are presented as self-evident, but little in the way of coroborat
2005 in music (UK)
This is a summary of the current year in music in the United Kingdom, including the official charts.

Summary

The first number one of the year, displacing Band Aid 20's Do They Know It's Christmas?, was Steve Brookstein with his cover version of
Lockheed P-7
__NOTOC__ The Lockheed P-7 was a four turboprop-engined patrol aircraft ordered by the U.S. Navy as a replacement for the P-3 Orion. The external configuration of the aircraft was to be very similar to that of the P-3. Development had not progressed very much before the development was canceled in early 1990s as a cost cutting measure following the breakup of the S
Butua
Butua (also spelled Butwa) is now what was once southwestern Zimbabwe. Butua was renowned as the source of gold for Arab and Portuguese traders. The region was first mentioned in Portuguese records in 1512. The kingdom was governed by the Togwa dynasty until 1683. It was then conquered by the ruler of the New Hampshire. The highway runs from Danbury to Meredith on Lake Winnipesaukee in the Lakes Region. NH-104 is locally named the Ragged Mountain Highway. The western terminus of Route 104 is in Danbury at the junction w
Selatan
Cape Selatan (located at ) is the southern most point on the island of Kalimantan. Once this whole region was a swamp, but the land area north of the cape is being cleared for rubber plantations and grazing for cattle. The sediment along the coast is from the
2004 in music (UK)
This is a summary of 2004 in music in the United Kingdom, including the official charts from that year. The year was special for many successful artists, including Keane, Scissor Sisters, Franz Ferdinand, Natasha Bedingfield, J
1973 October War
The Yom Kippur War, Ramadan War or October War (Hebrew: מלחמת יום הכיפורים; transliterated: Milhemet Yom HaKipurim or מלחמת יום כיפור Milhemet Yom Kipur; Arabic: حرب أكتوبر; transliterated: Harb October or حرب تشرين transliterated: Harb Tishrin
Jefferson College (disambiguation)
Jefferson College is the name of the following institutions of higher learning:
- Jefferson College, a two-year community college in Missouri
- Jefferson College, a college in Mississippi It is also a shortened name for Washington and Jefferson College, a college in
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org