Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Demokratio
----
Demokratio estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. (Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.)
En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, amaskomunikilojn liberajn el ĉia subbpremoj, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: la leĝofaranta, la realiganta (praktike administranta) kaj la juĝa branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicio oni pli akcentas la popolan suverenecon.
Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetio, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte, sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estus la socialisma demokratio, kiu estiĝis per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalismaStalinismo, kaj tial nun havas plu nur malmultajn subtenantojn.
Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio
Laŭ la nuntempe plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :
; • Egaleco. : Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. ~ Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj.
; • Leĝeco. : Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto.
; • Libereco. : Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). ~ Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere influas la politikan vivon.
; • Sekvado de la ĝenerala intereso : Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono.
Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.
Ide-historia rimarko
La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum1215. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la 16-a jarcento en LA BOETIE kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel Grotius aŭ Thomas HOBBES ellaboris la koncepton Socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques ROUSSEAU provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo :
; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.
Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malagaleca socio, kaj (legu la "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere pivileĝitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotio de la popolo.).
Intertempe la antaŭe negativa sono de la nocio paliĝis. Tiun negativan sonon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksona tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto SARTORI, oni nomu la modernan demokration "liberaldemokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.
La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civilaj rajtoj, protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la (en Hago, ĝi ricevis internacijuran validecon.
La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭdemokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj! Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj! Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas privileĝiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn.
Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikoloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.
La naskiĝo de demokratio
- En antikva Helenio demokratio ekis en Ateno en jaro -508, kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj.
- En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj la Plebo, poste la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokrata, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlanadaj militoj.
- Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn)
- Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis certaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.
ja:民主主義ko:민주주의simple:Democracyth:ประชาธิปไตย
Juro estas la aro de la reguloj, kiuj ebligas kaj organizas la kunvivon en socio.
De kiam la unuaj homoj vivis en socio (grupo aŭ tribo), ili devis starigi kaj respekti regulojn; homo, "pensanta besto", devis rapide kompreni, ke ekzemple pli bone estas organizi regulojn pri la divido de la ĉasaĵo, ol intermortigi sin post la ĉaso.
La franca juristo DABIN difinas juron "aro de la kondut-reguloj ediktitaj, aŭ almenaŭ ricevitaj kaj agnoskitaj de la civila socio, sub la sankcio de la publika devigo, cele al realigo en la rilatoj inter la grupanoj de tiu iela ordo, kiun postulas la daŭro de la socio kiel ilo dediĉita al tiu celo".
La objektiva juro estas la aro de la juraj reguloj.
Ekzistas multegaj branĉoj en juro, ekz. la juroj naciaj (enlandaj) kaj internaciaj, civila kaj penala, k.t.p... Sed en juro estas ne nur leĝoj, kodoj, sed ankaŭ jurisprudenco, kutimoj, doktrino...
Hejmpaĝo > Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj
----
El registaraj formoj oni celas la formojn de organizoj de la politika potenco en ia socio. Tiam necesas difini la posedanton de la suvereneco.
Jam delonge ekzistas (debatita) distingo, kiu baziĝas sur la nombro de posedantoj de la politika potenco. Tiel distingiĝas :
- Monokratio (potenco al unu homo),
- Oligarkio (potenco al pluraj homoj), kaj
- Demokratio (potenco al la popolo).
Al tiuj ĉi absolutaj formoj aldoniĝas miksaj reĝimoj, kiuj estas reĝimoj miksantaj diversajn elementojn el la tri ĉi-supraj fundamentaj reĝimoj.
Montesquieu
Charles-Louis DE SECONDAT, barono de La Brède et de Montesquieu (la 18-a de januaro1689 - la 10-a de februaro1755) estis franca politika pensanto dum la Lumepoko (Klerismo). Li famiĝis per sia teorio pri la disigo de povoj, grava en modernaj diskutoj pri registaro kaj efektivigita en multaj konstitucioj en la mondo.
Biografio
Montesquieu naskiĝis en 1689 en kastelo La Brède apud Bordeaux. Lia familio konsistis el noblulaj magistratoj. Li iĝis prezidanto de la parlamento de Bordeaux, kiam li estis 27-jara. Mallonge poste li akiris literaturan sukceson publikigante en Nederlando sian libron Lettres persanes (Persaj leteroj), satiro bazita sur imaga korespondo de orientanaj vizitantoj al Paris. En ĉi-tiu libro li portretas la tiuepokan francan societon. Post sia elekto kiel membro de la Franca Akademio en 1727 li ekvojaĝis tra Hungario, Italio, Nederlando kaj Anglio kaj revenis en 1731. Lia ĉefverko, De l'esprit des lois (Pri la naturo de la leĝoj) komence publikiĝis anonime kaj estis tre influhava.
Li suferis malbonan vidkapablon, kaj estis komplete blinda, kiam li mortis en 1755.
Politikaj opinioj
Montesquieu opiniis, ke la aristokratio protektis la ŝtaton de la absolutista despoto (aŭ monarĥio) kaj de la despotismo de la amaso (aŭ anarĥio). Tiu defendo estis tute politika kaj racia, kaj konvene ne-ekonomia. Estante mem membro de la aristokrataro, lia moto estis "Libereco estas la duoninfano de privilegio". Tio ebligis al li defendi konstitucian monarĥion, ĉar li emfazis, ke ĝin regis honoro.
La plej radikala verko de Montesquieu dividis la tri francajn klasojn en "bridoj kaj balancoj" de tri suverenecoj: la monarĥio, la aristokratio, kaj la burĝoj. Montesquieu opiniis, ke ekzistas du specoj de povo: suverena kaj rega. Ekzistas tri specoj de rega povo: leĝdona povo, plenuma povo kaj juĝista povo. Ĉi-tiuj povoj estu dividitaj inter la tri klasoj, kiujn li nomis statoj, por ke ĉiu klaso havu povon super la alia. Ĉi-tiu vizio estas ankaŭ radikala pro tio, ke ne menciiĝas ekleziularo kaj ke ĝi forigas la lastajn vestiĝojn de feŭda strukturo.
La opinioj de Montesquieu unuafoje esprimiĝis en la usona konstitucio kaj poste en la franca revolucia konstitucio.
Verkoj
- L'Esprit des lois - Lettres persanes tradukita en Esperanto kiel La persaj leteroj de J.Gonin (Paris 1986)
- Pensées suivies de Spicilège - Considérations sur les causes de la grandeur des Romains et de leur décadencekategorio: filozofojja:シャルル・ド・モンテスキューko:샤를 루이 드 세콩다 몽테스키외
Marksismo
Politiko > Marksismo < Filozofio
----
Marksismo estis origine scienca metodaro kiun Karl MARX kaj Friedrich ENGELS evoluigis kaj aplikis en historiscienco, filozofio, sociologio, ekonomiko kaj pliaj fakoj. Poste la nocion oni aplikis al ĉiu autoro au politikisto, kiu estis influita de Marx aŭ asertis agi en lia tradicio.
Enhavo:
- Teorio pri socio komunismo - Historia materiismo
- Filozofio: dialektika materiismo
------
EdE-M
Marksismo - kiel universala scienca filozofio, bazita sur principoj de dialektika materialismo, celanta revolucian rekonstruon de la tuta homar-socio kaj starigon de nova tutmonda senklasa kaj sennacia sociordo - liveras solidan teorian bazon por la ideo de L. I. En la verkoj de la kreintoj de marksismo - K. Marx kaj F. Engels - oni povas trovi multajn eldiraĵojn pri la lingvo, ĝia deveno kaj evoluo, kaj ankaŭ gravajn argumentojn pruvantajn necesecon de L.I. En siaj verkoj „La rolo de laboro en procedo de homiĝo de simio“ kaj „Deveno de familio, privata posedaĵo kaj ŝtato“ Engels detale analizis la kondiĉojn, en kiuj kreiĝis kaj evoluis la homa lingvo. En sia komuna verko „Germana ideologio“ Marx kaj Engels skribis: „La lingvo estas same antikva kiel ankaŭ la konscio; la lingvo do estas ĝuste la praktika, ekzistanta ankaŭ por aliaj homoj kaj nur per tio ekzistanta ankaŭ por mi mem reala konscio; kaj simile al la konscio, la lingvo aperas nur el Dezono, el la insista bezono rilati kun la aliaj homoj... La lingvo estas produkto de gento... En ĉiu moderna progresinta lingvo la originale memstara idiomo superiĝis ĝis nacia lingvo, parte pro historia evoluado de lingvo el preta materialo kiel en la romanaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj, kiel en la angla, parte pro kuncentriĝo de dialektoj en unu nacia lingvo kondiĉita de l' ekonomia kaj politika kuncentriĝo. Estas memkompreneble, ke en sia tempo la individuoj plene prenos sub sian kontrolon ankaŭ ĉi tiun produkton de la gento.“ Koncerne al la L I., el tiuj ĉi marksismaj tezoj logike konsekvencas ke: 1. la bezono pri int. rilatoj naskas ankaŭ la bezonon pri L. I., 2. la interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj estas tute natura kaj historie pravigita bazo por L. I. kaj 3. la estonta L I. devas kreiĝi ne spontanee, sed sub plena konscia kontrolo de la homoj, t. e. ĝi devas esti arte orgaizita konforme al aktuala stadio de konomia kaj politika strukturo de la homa scio.
En unu el siaj leteroj al Marx, Engels skribis: „Por Weitling estas malfeliĉo, ke li ne konas persan lingvon: li trovus en ,ĝi langue universelle aute trouvée' (tute pretan universalan ingvon)“. Ankaŭ Marx en sia antaŭarolo por „Mizereco de la filozofio“ skribis: „La disĉipla verko de Proudon pri universala lingvo montras, kun kioma senceremonieco li kaptadis eĉ tiajn taskojn, por kies solvo mankis ĉe li la plej elementaj konoj“. Tiuj ĉi ambaŭ citaĵoj montras, ke Marx kaj Engels, ne kontraŭdirante problemon pri lingvo universala, konsideris ĝin tre serioza kaj postulis almenaŭ, ke la personoj dezirantaj solvi ĝin havu necesajn sciencajn konojn por tio.
Verŝajne kun konsento de Marx estis akceptita la sekvanta rezolucio de 2-a kongreso de Unua Laborista Internacio en Lausanne 1867: „La kongreso opinias, ke lingvo universala kaj reformo de ortografio estus universala bonfaro kaj forte akcelus unuecon kaj fratecon de la popoloj“.
Ankoraŭ pli grandan detaligon de lingva problemo laŭ la marksisma vidpunkto oni trovas en la verkoj de Lenin, pri la nacia problemo. Lenin skribis: „La lingvo estas la plej grava rimedo por interrilatado de la homoj. . . Neniun privilegion nek por iu nacio, nek por iu lingvo! Nek la plej etan ĝenon, nek la plej etan maljustaĵon por la nacia minorito - jen estas la principoj de laborista demokratio. . . La proletaro subtenas ĉion helpantan al foriĝo de la naciaj diferencoj, al falo de la naciaj interbaroj, ĉion farantan la rilatojn inter la nacioj ĉiam pli kaj pli densaj, ĉion kondukantan al kunfluiĝo de la nacioj. Agi alimaniere signifas ekstari en la flanko de reakcia naciema filistraro“. El tiuj ĉi tezoj de Lenin logike konsekvencas ke: 1) neniu nacia lingvo estas akceptebla kiel L.I., 2) estonte la nacioj devas kuniĝi „en supera unueco“ kun forigo de ĉiuj naciaj diferencoj, do devas ekesti unu tutmonda lingvo.
Karl Kautsky skribis en sia verko „Liberiĝo de la nacioj“. „Tre strange, sed ekzistas socialistoj, kiuj pasie batalas kontraŭ asimiligo de la nacioj kaj iliaj kulturoj. Ili opinias, ke kun malapero de diverseco inter la nacioj kaj lingvoj la mondo estus kondamnita al monotoneco kaj mensmizeriĝo. . . Sed oni ne devas bedaŭri pri malapero de multlingveco. . . Dividiĝo de la lingvoj malfortigis potencon de la homaro. Unuiĝo de la lingvoj signifus ĝian leviĝon ĝis la apogeo de potenco. Kontraŭstari tion estus reakcio. . .“
Precipe klaran, netan kaj precizan formuligon de la marksisma rilato al la lingvo universala oni trovas en la verkoj de Stalin. Kontraŭdirante la tezon de Kautsky pri eventualeco de germaniĝo de ĉeĥoj se venkus proleta revolucio en Germanlando kaj Aŭstrio en mezo de la pasinta jarcento, Stalin diris: „la naciaj diferencoj ne povas malaperi en la proksima periodo. . . ili devas resti ankoraŭ por longe eĉ post venko de proleta revolucio en tutmonda skalo. . . kiam la socialismo plifortikiĝos kaj enradikiĝos en la moraro, la naciaj lingvoj neeviteble devas kunfluiĝi en unu komunan lingvon, kiu certe estos nek rusa, nek germana, sed io nova. . . Oni devas ebligi al la naciaj kulturoj elevolui kaj disvolviĝi, elmontri ĉiujn siajn potencojn, por krei la kondiĉojn por ilia kunfluiĝo en unu komunan kulturon kun unu komuna lingvo. Plenflorado de la naciaj laŭforme kaj socialismaj laŭenhave kulturoj en kondiĉoj de la diktaturo de proletaro en unu lando por ilia kunfluiĝo en unu socialisman (kaj laŭforme kaj laŭenhave) kulturon en unu komuna lingvo, kiam la proletaro estos venkinta en la tuta mondo kaj la socialismo enradikiĝos en la moraro, - ĝuste en tio ĉi konsistas la dialektikeco de la leninista ekspono de la problemo pri nacia kulturo.“
La problemo pri helpa int. lingvo ĝis nun ne estas prezentita en la marksisma literaturo same klare kiom tiu pri la lingvo universala. Sed ĉiuj necesaj premisoj por ĝia pozitiva solvo logike konsekvencas el la supre eksponitaj tezoj: la neevitebla plua disflorado de la naciaj lingvoj kaj la plua intensiviĝo de l' internaciaj ritatoj necesigas helpan int. lingvon (sen domaĝi al la estonta komuna lingvo tutmonda) ; samtempe la marksisma koncepto pri la lingvo autaŭdifinas la formon de L. I. (sur bazo de interkruciĝo, miksiĝo, kuncentrigo kaj plua progresigo de la lingvoj konforme al la moderna kulturnivelo de la homaro) kaj ankaŭ la manieron de ĝia kreo (konscia artefara reguligo).
Senpere pri E ĝis nun nur malmultaj aŭtoritatuloj de marksismo ion diris en definitiva maniero. Estas konataj favoraj mencioj pri E de la sekvantaj famaj komunistoj: L. Krasin, Sen Katajama, A. Lunaĉarskij, M. Gorkij, H. Barbusse, F. Kon k. a. La vidvino kaj fratino de Lenin asertas ke li negative rilatis al E., sed en la verkoj de L. tiu ĉi aserto trovas neniun konfirmon.
Multaj verkoj pri marksismo estas eldonitaj en E, parte de SAT („Komunista Manifesto“, „Kom. Dokumentaro“, „K. Marx, lia vivo kaj lia verko“), sed precipe de SEU kaj Ekrelo.
N. NEKRASOV
----
- (angla) [http://marxists.org/esperanto/index.htm esperanta fako de marxists.org ("marksistoj.org")]
[http://www.nodo50.org/esperanto/stumblo.htm La stumblo inter socialismo kaj lingvo internacia] - grava eseo de Alberto Fernandez priskribas la negativan sintenon de ĉefaj teoriistoj pri Marksismo je la estonto de lingvo internacia.
Kategorio:Esperanto-kulturoKategorio:marksismoKategorio:Laborista movadoja:マルクス主義ko:마르크스주의simple:Marxismth:ลัทธิมาร์กซzh-min-nan:Marx-chú-gī
Stalinismo
Unu el la ĉefaj frakcioj de la komunismo, apud ekzemple trockiismo (la trockiistoj estis fakte tiuj, kiuj unue uzis la terminon "stalinismo").
Post la morto de Stalin, multaj stalinistoj ne plu volas nomi sin tiaj; kelkaj eĉ asertas ke stalinismo "estas konsiderata ŝiboleto por rifuti la ideon pri komunismo", por citi la anoniman iniciatinton de ĉi tiu artikolo.
Pli serioze, tamen, la termino estas uzata pri la politika teorio kaj politika sistemo lanĉita de Stalin en Sovetunio, kaj formale tie mallanĉita post lia morto. Hannah ARENDT priskribis la stalinismon kiel totalitarisma, kaj kritikantoj de la stalinismo ĝenerale konsentas pri tio.
ja:スターリニズム
Politika partio
En politiko partio estas organizo kiu aliĝas al certa ideologio, kaj celas atingi politikan influon per okupo de politikaj oficoj kaj per publika esprimo de sia opinio.
La ideo havi partiojn naskiĝis en demokratioj, ĉefe en la Britio de la 17-a jarcento. La modernaj partistrukturoj kun loka, regiona kaj nacia agado, naskiĝis en la socialdemokratismo. Tamen nuntempe ankaŭ ekzistas partioj en multaj nedemokrataj landoj, ĉefe en unupartiaj sistemoj.
En demokratio, partioj kutime celas elektiĝi en balotoj. En multaj landoj ili kutime devas post la balotoj kuniĝi kun aliaj partioj en koalicion por formi registaron, ĉar neniu partio havas absolutan plejmulton en la parlamento.
Libro pri politika teorio, skribita en Latina lingvo, okaze de la debatoj igitaj de la Protestantisma Reformo kaj Religio-militoj, sed kiu atingis konkludojn tute ĝeneralaj, kaj kiuj markas gravan etapon en la disvolviĝo de politikaj ideoj pri socia kontrakto pravigo (aŭ malpravigo) de la ŝtata povo kaj demokratio. Ĝiaj aŭtoroj estas laudire la du francoj Philippe DUPLESSIS-MORNAY (1549-1623) kaj Hubert LANGUET (1518-1581); ĝi estis unuafoje eldonita en Amsterdamo far Valckenier en 1660.
Listo de la demandoj pristuditaj en la libro:
- unua demando: Ĉu la regatoj devigitas obei je la regantoj?
- La interkonsento inter Dio kaj reĝoj.
- Dua demando:Ĉu estas rajta rezisti je reganto, kiu malobservas la leĝo de Dio?
- ĉu la privatuloj rajtas rezisti armile
- ĉu rajtas preni armilojn pro religio
Tria demando:
- reĝoj faratas de la popolo
- la plena korpo popola staras super la reĝo
- asembleo de la tri sociaj "statoj"
- ĉu paso de tempo forsvenigas la popolan rajton
- kiucele reĝoj kreitas
- de la popolo reĝoj ricevas la leĝojn
- ĉu la reganto rajtas fari novajn leĝojn
- ĉu la regantoj hava povon pri vivo kaj morto super siaj ragatoj
- ĉu reĝo povas pardoni al tiuj, kiujn leĝo kondamnas
- la regatoj estas la gefratoj de la reĝo kaj ne liaj sklavoj
- ĉu la posedaĵojn de la popolo posedas la reĝo
- ĉu la reĝo estas posedanto de la reĝlando
- ĉu la reĝo estas la fruktouzulo de la reĝlando
Kvara demando:Ĉu la najbaraj regantoj rajtas, aŭ leĝe devas, helpi al la regatoj de aliaj regantoj?
Tiu libro kompreneble entiu epoko renkontis fortan oponon de la ŝtatoj, kaj ĝi estis leĝe bruligita en jaro 1683 pro enteni tiun tezon: "ke se la perleĝaj regantoj iĝas tiranoj, aŭ regas alimaniere ol ili dvus fari pro la leĝoj de dio aŭ de de homo, ili tial perdas sian rajton al sia rego."
Eksteraj ligoj
- [http://www.constitution.org/vct/vindiciae.htm la plena teksto angligita]
Locke
Filozofio > John LOCKE
----
John Locke [ĝan lak] (29-a de aŭgusto1632 - 28-a de oktobro1704) estis
angla filozofo, kiu disvolvigis kaj popularigis la bazan
politikan filozofion de moderna demokratio. Locke ankaŭ fondis
la skolon de brita empiriismo, kiu staris kontraŭ la de
racionalismo, fondinte de Kartezio.
Locke plejparte filozofiis pri la naturo de scio kaj pri politiko.
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/thumb/6/6e/250px-JohnLocke.jpg
naturo de scio
Kiel filozofo pri la naturo de scio, Locke fondis la skolon de empiriismo. En sia tago, la
regnanta skolo estis la de Kartezio, racionalismo, kiu diris, ke la
bazo de homa scio estas racio kaj iuj denaskaj ideoj. Locke malkonsentis
kaj klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri Homa Kompreno") en 1690.
naturo de registaro
La revoluciistoj kiuj fondis Usonon uzis la ideojn de Locke. Por
deklari la sendependecon de Usono for de Britio,
Thomas JEFFERSON skribis la jenon, trafe kaj koncize resuminte la
politikan filozofion de Locke (la dika tipo kaj numeroj estis aldonitaj
de mi):
Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj:
ke ĉiu homo estas kreinta egala,
ke ili estas dotitaj de sia Kreinto kun iuj nealiproprigeblaj
rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post
feliĉeco;
ke por teni ĉi tiujn rajtoj, registaroj estas starigitaj inter homoj,
haviĝante siajn justajn potencojn de la konsento de la regitoj;
ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝas detruema al ĉi tiuj celoj,
la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝin kaj starigi novan
registaron, kuŝante ĝian fundamenton sur tiaj principoj, kaj
organizante ĝiajn potencojn en tian formon kiu ŝajnas al ili la plej
probable efiki sian sekurecon kaj feliĉon.
Locke kredas ke homo estas nature bona, racia, tolerema kaj
egala, ke li celas esti feliĉa kaj racie komprenas ke si devas pace
kunlabori kun aliaj por prosperi. La nune tipa burĝa kredo. En tio, Locke
staris kontraŭ Hobbes, kiu supozas ke homo
estas nature perforte egoisma. Tial la politiko de Locke estas multe pli
libera ol la de Hobbes. Kie Hobbes donas ĉiun rajton al la registaro kaj
neniun al la popolo (kies prauloj fordonis siajn rajton por gajni pacon kaj
socian ordon), Locke donas al la popolo, al la individuo la rajton de
"vivo, sano, libereco kaj posedaĵo", donante al la registaro la
minimume necesan rajton kaj potencan por gardi tian rajton. Plue, laŭ
Locke registaro estas bazita sur la konsento de la regitoj, t.e., la
popolo. Tial se la registaro detruas ilian liberecon, la popolo rajtas
renversi la registaron. La registaro ile servas la popolon, ne inverse. Al
Hobbes (kiu vidis Brition ŝiritan de enlanda militio), la grava danĝero
estis socia malpaco kaj ĥaoso, sed al Locke ĝi estis tiraneco kaj la
perdo de libereco. La fondintoj de Usono konsentis kun Locke.
Se Locke estas la baptopatro de moderna, liberala demokratio,
Hobbes estas la de la banana respubliko.
Locke kredas ke registaro devas gardi la posedaĵon kaj rajton al
posedaĵo de siaj civitanoj (laŭ Locke, tio estas la ĉefa celo de
registaro) tiel, ke homo povas ĝui la frukton de sia laboro en paco. La
registaro ankaŭ devas gardi liberecon de religio -- escepte de
katolikismo kaj ateismo.
Locke ankaŭ diris ke registaro bezonas sistemon de bridoj kaj
saldoj por gardi liberecon kaj gardi kontraŭ tiraneco. Tia sistemo
estas konstruis en la konstitucio de Usono.
En la jarcento XVIII, Adam SMITH, skota ekonomikisto, poste
klarigis kiel tia lokea socio povus funkcii ekonomike per libera
merkato, t.e., kapitalismo. Sed la ideo ke la ekonomio
funkcius pli bone sen registara regado devenas de Locke.
Poste, en la jarcento XIX, la brita filozofo Mill
disvolvigis la politikon de Locke pri demokratio, socio kaj libereco.
Locke klarigis sian politikon en la verko
Second Treatise of Government ("Dua Traktaĵo pri
Registaro") en 1690.
La unua, malpli fama traktaĵo, parenteze, argumentas kontraŭ la
ideo ke la rajto de reĝo al regado devenas de Dio.
Hobbes ankaŭ argumentis kontraŭ tio. Dum
ambaŭ Hobbes kaj Locke konsentis ke tia rajto devenas de la popolo, Hobbes
diras ke la rajto estis fordonita por ĉiam, dum Locke diras ke ĝi estas
retenabla.
ja:ジョン・ロックko:존 로크th:จอห์น ล็อก
Jean-Jacques ROUSSEAU
Filozofio > Klerismo
-----
Jean-Jacques ROUSSEAU (1712-1778) estas grava svisa filozofo de Ĝenevo, la baptopatro de
romantikismo kaj la Franca Revolucio, lia penso fundamenta formiginte
la maldesktranisman mondbildon. Kvankam, kiam oni legas lian
Pri kontrakto socia oni vidas ke ĝi ja povas pli bone konduki al faŝismaj ideoj kaj reĝimon (nacia religio, esence militisma ideo, kie la alilandanoj estas esence malamikoj, rajto de la registaro mensogi al la "civitanoj" por politikaj celoj, kaj la fama ideo, laŭ kiu trudi individuojn obei al la leĝo estas "trudi ilin esti liberaj" (tiel).
Rousseau estis edukita de sia onklino kiel kalvinisto. Ekde la aĝo de 16, Rousseau vagis tra Eŭropon kaj loĝis en Svislando,
Italio, Francio kaj eĉ Britio, kie li loĝis ĉe
Hume. Liaj verkoj estis brulitaj, lia domo
ŝtonbatita kaj post tempo li freneziĝis. Li ŝatis naturon, verki muzikon
(kaj eĉ inventis novan notometodon), kaj loĝis kun sia senleĝa edzino,
Tereza La Vasseur, duonalfabeta servistino.
Laŭ Rousseau, homo estas bona de naturo, sed estas malbonigita de
socio. En la komenco de historio estis epoko ora kie ĉiu homo estis
feliĉa kaj egala. La originala stato de naturo. La nobla sovaĝulo. Tial
la solvo estas la reformo de socio, precipe per politiko (vidu la verkon
Pri kontrakto socia) kaj edukado (vidu la verkon
Emile).
Lia Konfesoj, estis la plej persona aŭtobiografio ekde la
Konfesoj de Aŭgusteno, kaj
starigis novan modan inter tiaj verkoj.
Goethe diris pri, ke kun li "nova mondo komencas" (idee, kaj literature kaj sente).
....
Rousseau verkis konstitucion por Korsiko kaj Pollando.
Inter aliaj, Rousseau profunde influis
Kantion, Robespieron, Goeton, Tolstojon kaj Pol-Poton. Vidu ankaŭ Nobla sovaĝulo. Moderna avataro de la problemaro starigita de li estas la primitivisma movado.
Verkoj
- Discours sur les sciences et les arts - Diskurso pri sciancoj kaj artoj (1750)
- Le Devin du village - La vilaĝa Oraklisto (1752) (Opero)
- Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes - diskuso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj (1755)
- La nouvelle Héloïse - La nova Helojzo (1761)
- Du Contrat social - Pri la socia kontrakto (1762)
- Émile ou De l'éducation - Emilo aŭ pri edukado (1762)
- Primuzika vortaro (komencita en 1755, eldonita en 1767)
- Les Confessions - Konfesoj (postmorte eldonita)
- Rêveries du promeneur solitaire - Revvagoj de solula promenanto (postmorte eldonitae)
----
Rousseau, Jean-JacquesRousseau, Jean-Jacquesja:ジャン=ジャック・ルソーko:장 자크 루소th:ชอง-ชาก รุสโซ
Platono
Platono (-429 al -347) (greke Πλάτων; latine Plato; propre Aristokles, greke Αριστοκλής)) estis tre grava greka filozofo de Ateno kaj
fondinto de platonismo. Li estis la plej fama sekvinto de
Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio pri
Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono
instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis
la fundamenton de okcidenta filozofio. Kiel diris la usona
filozofo Alfred North WHITEHEAD, "Okcidenta filozofio nur
estas piednoto al Platono, lia ombro estas sur tute de okcidenta
penso". Platono ankaŭ profunde influis kristanan penson, precipe
per Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la
Okcidento inter 400-1250 estis plejparte
platona.
En -385 li fondis la lernejon, la Akademio, kiu daŭris
ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita de la imperiestro
Justiniano pro ĝia nekristana instruo.
Platono verkis en la greka lingvo kun la plej bona stilo de
iu ajn aŭtoro. En lia juneco li deziris esti poeto verkanta
teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion: ili estis
verkita kiel dialogoj: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas
pri iu demando, demandante kaj respondante unu al alian. Sokrato
kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la
ĉefrolanto -- kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas
jesantoj. Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de
"jes" ol iu ajn alia greka verko. El la dialogoj venas la Sokrata
metodo de instruado en kio la lernisto estas instruata per
demandoj.
greka lingvo
La dialogoj diskutas pri la plej bazaj demandoj de nia ekzisteco, ekzemple:
- Kio estas justeco? (Respubliko)
- Kio estas esto mem kaj neesto? (Parmenides)
- Kio estas lingvo? (Teeteto)
- Kio estas reala? (Respubliko)
- Kiel estas realo konstruita? (Timeo)
Lia ĉefa verko estis la Respubliko (greke, Politeia). En
tiu verko, Platono rezonis pri la perfekta civito aŭ ŝtato
kaj per tiu pri justeco. Li diris ke justeco kuŝas ne en la bono
de la individuo sed en la bono de la ŝtato. Fakte, en lia
civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobela mensogo")
kaj legus purigitan literaturon -- purigita laŭ
la bezono de la civito. En lia civito, kaj viroj kaj virinoj
batalus en milito kaj viroj ne private havus edzinon, infanojn,
domon aŭ teron. Platono kredis, ke homo estas nature nek bona
nek malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Kiel
diris Sokrato, "Homo pekas pro nescio".
En la Respubliko, Platono ankaŭ skribas pri lia teorio
de ideoj, kiun ni nomas idealismo: ĉiuj,
kiujn ni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas, ktp, estas ne tute realaj
aŭ fidindaj, sed estas nur palaj spegulitoj de la Ideoj, kiuj
estas la ververa realo. Lia fama ilustraĵo pri la Ideoj estas la
Parabolo de la Kaverno, kie la kavernanoj nur scias pri la
aĵoj de la ekstera mondo per iliaj ombroj sur la muro de la
kaverno. Esence ni loĝas en tia kaverno.
Poste, en sia maljuneco, Platono denove traktas la demandon de la
perfekta civito en Leĝoj, esence lia konstitucio de
utopio. Pli milda ol la Respubliko, ankoraŭ li metis la
bonon de la civito super tiu de la individuo. Kaj, kvankam Platono
faris leĝojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas, ke
leĝoj ekzistas pro la bono de la regantoj, ne de la regatoj aŭ
eĉ de la civito.
La tri verkoj Apologio, Krito, Fedo rakontas pri la
proceso kontraŭ Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la
senmorteco de la animo.
La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estis aprobita la 10-an de decembro1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, post la preparlaboroj de René CASSIN. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. La teksto de la Deklaracio haveblas en preskaŭ 300 lingvoj, pere de la oficejo de la Alt-Komisaro de Homaj Rajtoj de la UN (AKHRUN).
Legebla ĉe :
- [http://sources.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (ĉe sources.wikipedia.org)]
- [http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm Esperanto-traduko de la Deklaracio] - [http://www.unhchr.ch/udhr/navigate/alpha.htm Tradukoj de la Deklaracio en ĉirkaŭ 300 lingvoj]
Ekde la 17-a de julio1789 la temo estis lanĉita al voĉdoni oficialan deklaracion pri la homaj rajtoj. Sine de la Konsitiga Asembleo la pridiskutoj daŭris...
(pluigonta)
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/5/55/Droitsdelhomme1789.jpg
Torturo estas kruela turmento (fizika aŭ morala), per kiu oni provas eltiri konfeson el akuzito aŭ pere de kiu oni iam punis kondamnitojn.
homaj rajtoj
La torturo, turmento estas malpermesita laŭ artikolo 5 de homrajta klarigo de la Unuiĝintaj Nacioj:
"Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aù sendignigan traktadon aù punon."
Sama malpermeso ripetiĝas en la artikolo 3 de la Eŭropa Homrajta Konvencio.
La historio de torturo en Eŭropo
En la okcidenta jurisdikcio (juĝopovo) la torturo estis praktikata (en Germanio) ekde la unua kvarono de la 14-a jarcento. Tio evoluis ĝis fino de la mezepoko kiel rimedo de punproceso por eltiri konfeson el akuzito. Laŭ la mezepokaj konceptoj, gravis por la juĝo aŭ kredindaj vid-atestantoj aŭ konfeso; kaj ne la indikaĵoj.
La historiaj radikoj de torturo en la germana malfrua mezepoko devenas el la romia juro, kiu la torturon permesis originale kontraŭ la sklavoj, sed ekde la 1-a jarcento p.K. eĉ ĉe krimoj kontraŭ moŝto („crimen laesae maiestatis“), do ĉe ŝtatperfido kontraŭ civitanoj.
La ekleziaj estroj kaj la papo rifuzis la torturon antaŭ la miljara turniĝo, sed tio ŝanĝiĝis en la batalo de la eklezio kontraŭ herezaj movadoj de ’’Kataroj (ĉefgrupo: Albigensoj) kaj Valdanoj’’. En 1252 papo Innocento la 4-a eldonis faman-fifaman buleon „Ad extirpanda“, en kiu li instigis la komunumojn de norda Italio torturi la herezo-suspektitajn personojn, „sen rompi korpopartojn kaj kaŭzi vivdanĝeron“.
Tiuj metodoj poste disvastiĝis en la tuta Italio kaj jam en la 13-a jarcento ekuzatis en Germanio.
La dua vojo por transpreni la romian juron estis la t. n. kultura akcepto. La mezepoka germana juro estis ĉefe – nur parte skribita – kutimjuro, kiu evoluis en tempo kaj loko diverse. En Italio kontraŭ tio ekzistis komence de la 12-a jarcento – antaŭ ĉio en la Universitato de Bologna - jam unueca juro surbaze de manskribo trovita en la 11-a jarcento, kiu estis granda romia jurkolekto el la 6-a jarcento (Corpus iuris civilis). Tiu jurkolekto reiras ĝis la malnova romia juro, kiu evoluis jam mil jarojn en la antikva epoko.
...
Homoj, kiuj iuepoke subtenis torturon:
- Jean BODIN en sia "Demonomanio", gvidlibro pri sorĉistopriĉasado.
Homoj, kiuj admonis kontraŭ torturo:
- Montaigne - Voltaire
Reveno de torturo en modernaj tempoj:
- en Sovetio - en Nazia reĝimo
- en Latinameriko - aktualaĵe: en Abu Ghraib - Policaj misfaroj - en
=Eksteraj ligoj=
- [http://esperanto10.free.fr/fichiers/latin3/homrajt.htm Deklaracio de Homaj Rajtoj]
- [http://www.rano.org/europa-abc/05.html Pri la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj]
ja:拷問ms:Siksa
Hago ekestis en 1248,
kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando igis tie konstrui kastelon.
Lia filo Floris konstruis la "kavaliran salolon" (Ridderzaal), kiu nun estas urba vidindaĵo.
La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina;
omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo),
analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).
Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo.
Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.
En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900
okazis du pac-konferencoj.
La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro
Nikolao la 2a Aleksandroviĉ;
ĝi proktektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj
kaj malestimis certajn batalilojn.
La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de
civiluloj.
Tria konferenco estis planita por 1925,
sed ne povis okazi pro la Unua Mondmilito.
Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski.
Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando.
Kune kun proksimaj urbo (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).
La urbocentro situas ĉ. 6 km de la bordo de la Norda Maro.
Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen (SĤEveninge].
Eŭropo > Grekio > Atiko > Ateno < Urbo
----
Ateno (greke Αθηναι [athinaj]), aŭ grekece Atenoj, estas la ĉefurbo de Grekio. La civito Ateno estis unu el la unuaj demokratioj. Ĝia antikva haveno Pireo estas nun parto de la urbo. Ĝi estis tre grava centro de helena civilizo.
Loko: 37.95 Norde 23.70 Oriente.
Nuntempe, estas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.
Ĝia flughaveno estas nomata laŭ Eleftherios VENIZELOS. Estas metroo.
- [http://dmoz.org/Regional/Europe/Greece/Prefectures/Attica/Athens/ Kategorio en anglalingva DMoz]
- [http://dmoz.org/World/Greek/%d4%ef%f0%e9%ea%dc/%c5%f5%f1%fe%f0%e7/%c5%eb%eb%dc%e4%e1/%cd%ef%ec%ef%df/%c1%f4%f4%e9%ea%de/%c1%e8%de%ed%e1/ Kategorio en greklingva DMoz]
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropoja:アテネko:아테네simple:Athensth:เอเธนส์zh-min-nan:Athína
8th & I
Marine Barracks, Washington, D.C. is located at 8th and I streets SE in Washington, D.C..
Established by the U.S. Marine Corps in 1801, it is an historical site and home to the Commandant and to enlisted Marines who perform ceremonial functions, such as honor guards and funeral escorts. The Marines assigned to the D.C. barracks must meet strict height and weight sta