DenaroEkonomio > Mono > Monunuo > Denaro < Historio
-----
Denaro (simbolo: d) estis arĝenta, monero kiu estis la ĉefa monero
en la Okcidento inter jarcentoj 1-a kaj 13-a. Ĝi ankaŭ estas unuo de mono
uzata en la enciklopedio, kies valoro estas ĉirkau:
- US $1,00 de 1980
- la prezo de unu Big Mac de McDonald's
Nuntempe ĝi estas
2,92 dolaroj,
3,28 eŭroj
aŭ
364 jenoj.
Vidu ankaŭ ĝian
[http://www.geocities.com/kalblando/enc/v/valuto.htm nunan valoron]
laŭ la ĉefaj valutoj.
Vidu sube por la preciza difino.
La simbolo por la denaro estas d. La denaro uzas metrajn
prefiksojn:
| simbolo | nomo |
ekzemplo |
| md | milidenaro | 1000 md = 1 d |
| d | denaro | |
| kd | kilodenaro | 1000 d = 1 kd |
| Md | megadenaro | 1 milionoj d = 1
megadenaro |
| Gd | gigadenaro | 1000 Md = 1 gigadenaro |
| Td | teradenaro | 1000 Gd = 1 teradenaro |
Sed la preciza difino de la valoro en usonaj dolaroj estas:
d = m / e
kie e estas la energio konsumita de la usona ekonomio dum unu
jaro,
esprimita en ŭatoj (W), kaj m estas la valoro de tiu ekonomio (la
MEP) dum la sama jaro, esprimita en dolaroj. Tial la denaro estas la valoro
de unu ŭato de ekonomia agado dum unu jaro.
Ekzemple dum la jaro 1995 Usono konsumis 95,95 eksaĵulojn da
energio -- t.e., 3042,5 gigaŭatoj -- kaj produktis 7400,5 gigadolarojn da
produktoj kaj servoj. Tial la valoro de la denaro en usonaj dolaroj en 1995
estis m / e = 7400,5 / 3042,5 = $2,43. Alivorte, la valoro de la dolaro en
1995
estis 0,4111 denaroj.
Laŭ tio, la valoro de la tri ĉefaj valutoj de la mondo je januaro
2001 estis:
eŭro 0,3313 d
dolaro 0,3489 d
jeno 0,003049 d
Tial la eŭro estas ĉirkaŭ unu triono da denaro. Ĉar la denaro ne estas
uzita de iu ajn nacio, ĝia valoro ne suferis pro inflacio. Vidu la
paĝon
pri valuto por sciiĝi pri ĝia nuna valoro
laŭ la senĉese ŝanĝiĝantaj naciaj valutoj.
Por tempoj antaŭ 1914 la difino de la denaro estas:
d = valoro de 115,5 mg da oro
Tial la prezo de oro antaŭ 1914 estis ĉiam, laŭ difino, 8,658 d/g.
Laŭ tio, la prezo de 1 gramo da arĝento:
jaro valoro Ag/Au loko
---------------------------------------------------
2000 0,057 d 57,7 Britio
1900 0,54 d 16,0 Britio
1800 0,58 d 15,0 Usono
1700 0,58 d 15,0 Francio
1600 0,72 d 12,0 Francio
1500 0,72 d 12,0 Francio
1400 0,72 d 12,0 Francio
1300 0,87 d 10,0 Francio
1200 0,72 d 12,0 Francio
1100 0,72 d 12,0 Francio
1000 0,72 d 12,0 Francio
500 0,62 d 14,0 Konstantinopolo
1 0,72 d 12,0 Romo
-500 0,64 d 13,5 Lidio
-1000 0,87 d 10,0 -
La prezo de arĝento falis post la eltrovo de arĝento en Zacatecas kaj Potosí en Ameriko
de la hispanoj en la jarcento 16-a, kaj falis multe pli rapide post la
eltrovoj en Nordameriko en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
La valoro de iuj historiaj unuoj de mono:
valuto valoro lando/jc kvanto da metalo
siklo 7,2 d (babilona, jc -VI) 8,37 g da arĝento
siklo 12,1 d (hebrea, jc -VI) 14,1 g da arĝento
siklo 4,8 d (persa, jc -V) 5,57 g da arĝento
dariko 72 d (persa, jc -V) 8,3 g da oro
talanto 16600 d (atena , jc -V) 25800 g da arĝento
draĥmo 2,77 d (atena, jc -V) 4,325 g da arĝento
obolo 0,46 d (atena, jc -V) 0,7208 g da arĝento
statero 69 d (macedona, jc -III) 8 g da oro
denaro 2,75 d (romana, jc -III) 3,89 g da arĝento 98,0%
pura
denaro 2,27 d (romana, jc I) 3,36 g da arĝento 93,5%
pura
denaro 0,01 d (romana, jc III)
solido 38 d (bizanca, jc VII) 4,4 g da oro
dinaro 38 d (araba, jc VII) 4,4 g da oro
denaro 1,12 d (angla, jc IX) 1,555 g da arĝento
floreno 30 d (florenca, jc XVI) 3,5 g da oro
dukato 30 d (venecia, jc XVI) 3,5 g da oro
guldeno 30 d (nederlanda, jc XVII) 3,5 g da oro
ekuo 17,0 d (franca, jc XVIII) 29,5 g da arĝento
peso 15,6 d (hispana, jc XVIII) 27,0 g da arĝento
dolaro 13,03 d (usona, jc XIX) 1,50465 g da oro
rupio 6,8 d (hinda, jc XIX) 11,7 g da arĝento
franko 2,51 d (franca, jc XIX) 0,29032 g da oro
pundo 63,39 d (brita, jc XIX) 7,322 g da oro
ŝilingo 3,17 d (brita, jc XIX) 0,3661 g da oro
penco 0,26 d (brita, jc XIX) 0,03051 g da oro
pundo 0,51 d (brita, 2001) -
dolaro 0,35 d (usona, 2001) -
exuro 0,33 d (eŭropa, 2001) -
jeno 0,0030 d (japana, 2001) -
La talanto ne estis efektiva monero, sed nur unuo de mono. La
talanto kaj siklo originale estis babilonaj unuoj de pezo. La babilona
siklo estis 8,37 g, la hebrea 14,1 g kaj la persa 5,57 g. La draĥmo kaj
denaro ankaŭ originale estis unuoj de pezo: la draĥmo estis 4,29 g, la
denaro estis 3,89 g. La grekoj difinis la draĥmon kiel unu 6000-ono
da talanto. La araba denaro (dinar) estis 4,2 g.
La arĝento en la romana
denaro grade malaperis: en -211 ĝi
enhavas 3,9 g da arĝento (2,75 d), sed je 270, ĝi enhavas preskaŭ
neniom da arĝento. Je 304 la denaro valoris nur 0,01 d.
La denaro estis la monero, kiun Kristo uzis
(ekzemple, en la parabolo de Mateo
20:1-16 kaj la monero kun la bildo de
Cezaro en Mateo 22:15-22).
En la 8-a jarcento, Karlo la Granda restarigis la denaron
kiel 1,555 g da arĝento (1,12 d). 12 tiaj denaroj = 1 solido, 24 solidoj =
1 pundo. La arĝenta denaro estis la ĉefa monero de okcidenta Eŭropo
ĝis
la jarcento 13-a. Fakte, la vorto por mono en la hispana (dinero)
kaj la portugala (dinheiro), devenas de la denaro.
- La denaro (1,12 d) fariĝis la
arĝenta penco en Britio (tiele la
mallongiĝo "d"). En la dorso de la penco estis kristana kruco, uzita por
dispecigi la moneron en duonoj (la duonpenco, 0,56 d) kaj kvaronoj (la
farthing, 0,28 d).
- La solido (13,5 d) fariĝis la ŝilingo en Britio, la sou
en Francio, la soldi en Italio kaj la grossi en
Florenco.
- La pundo (269 d) fariĝis la guldeno en Nederlando, la
livre en Francio, la lira Italio kaj la floreno en
Florenco.
En la jarcento 13-a, Italio prosperis kaj bezonis moneron pli
valoran ol la arĝenta denaro. Tial Florenco eldonis la florenon kaj
Venecio la dukaton. Ambaŭ moneroj havis 3,5 g da oro (30 d). Poste
Nederlando faris la oran guldenon (floris jc XVII) kaj Britio la
oran pundon (63 d, floris jc XIX).
La Thaler estis granda arĝenta monero de Germanio (1450-1600),
kiu enhavis 25-30 g da arĝento (14-17 d). Ĝi farĝis la dolaro aŭ
peso, la ĉefa monero de al hispana imperio (1500-1900), kiu
enhavis
27 g da arĝento (15,6 d). Ĝi estis la ĉefa havebla monero en
Nordameriko, tial ĝi fariĝis la valuto de Usono. En 1834 la usona dolaro
enhavis 24,05 g da arĝento (13,0 d). Por facila kalkulado, la usona dolaro
estis difinita kiel 100 pencoj, tial la usona penco (0,14 d) estis simila
en valoro al la brita duonpenco (0,13 d).
En Britio en la 19-a jarcento la krono estis 5 ŝilingoj aŭ 15,9
denaroj kaj la gvineo (angle, guinea) estis 21 ŝilingoj
aŭ 66,7 denaroj.
En la 20-a jarcento, pro la mondmilitoj, papera mono ne jam
estis subtenita de oro kaj arĝento. Tra la jarcenton, la valoro de la
pundo kaj la dolaro rapide falis. Tiele en 2000, la valoro de
la papera dolaro nur estis 0,35 denaroj aŭ $0,03 laŭ la
arĝenta dolaro de la 19-a jarcento. La
pundo, kiu plejparte estis 60-65 denaroj inter 1650 kaj 1900, estis nur
0,54 denaroj je 2000, aŭ malpli 1% da la malnova pundo, falinte multe pli
rapide ol la denaro sub la romanoj.
La usona dolaro tra la 20-a jarcento:
jaro valoro inflacio
---------------------------------
2000 0,3543 d
1990 0,4846 d 3,1 %
1980 0,9355 d 6,4 %
1970 2,1822 d 8,4 % 1973: prezo de petrolo triobliĝis
1960 2,8525 d 2,6 % 1965-73: milito en Vjet-Namo
1950 3,9341 d 3,2 %
1940 8,00 d 6,9 % 1941-45: mondmilito
1930 8,25 d 3,1 %
1920 7,21 d -1,4 % 1929: ekonomia falego
Papera mono (mono sen la subteno de metalo) ne nur rapide falis en
valoro, sed la valoro por interŝanĝo senĉese kaj freneze variis, kio
subpremis la interkomercon de Eŭropo, kie ĉiu nacio havis sian propran
valuton. Tial nova valuto, la eŭro, estis enkondukita en la fina
jaro de la jarcento, 1999.
Iuj prezoj kaj valoroj esprimitaj en denaroj:
12,6 Td monda ekonomio
3,2 Td usona ekonomio
59,1 Gd GM (enspezo, 1999)
36,9 Gd Exon (enspezo, 1999)
36,5 Gd Toyota (enspezo, 1999)
25,1 Gd la riĉo de Bill GATES (2001,02,06)
2 Gd meti unu homon sur la Luno
300+ Md la riĉo de Steven SPIELBERG (1995)
140 Md la riĉo de Oprah WINFREY (1995)
20,8 Md la domo de Bill GATES (1998)
13 Md Codex Leicester, notolibro de Leonardo (ankaŭ la posedaĵo de
Bill GATES)
13 Md Michael JORDAN (enspezo, 1994)
55,0 kd nova domo (1970-95, Usono)
10,6 kd meza salajro de usonano
20 kd BMW
5-15 kd nova aŭto
500-1000 d persona komputilo
330 d fridujo
250 d monata luprezo (Novjorko)
135 d televido
80 d fotilo
10 d ĉemizo, robo, libro
1-2 d magazino
Kategorio:Moneroj
EkonomioEkonomiko
----
Ekonomio estas sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno. Ĝin studas la ekonomiko kiu estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj. Ĝi estas grava branĉo de homscienco kaj havas multajn branĉojn (...).
Ekzistas multaj diversaj ekonomiaj teorioj, kiuj priskribas la faktojn tre diverse.
Terminaro:
- Malneta Enlanda Produkto
- Monda Ekonomia Forumo
- Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon. (angle OECD)
- tralima luo
Esperanto-fakasocio
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas faka asocio de UEA, kiu okupiĝas pri Ekonomio.
vidu:
ekonomia kresko
MonoMono estas:
- aĵo uzata por pagi kaj ĉiuj monoj de la mondo
- Esperanta nomo de la insulo Anglesey / Môn
ja:貨幣
ko:돈
simple:Money
MonunuoEkonomio > Mono > Valuto
----
Valuto aŭ monunuo estas nacia formo de mono (escepte, por ekzemplo, eŭro -- tia ĉi mono estas oficiala pag-rimedo en landoj de EU). Ĉiu ajn valuto havas certajn elementojn:
- nomo;
- bazaj kontantaĵaj specoj;
- nominala strukturo;
- ekskluziveco de uzado de mono kiel laŭleĝa pag-rimedo sur certa teritorio
- laŭleĝaj reguloj por emisio kaj protekto de valuto
- aliaj elementoj: metodo de determinado de valutkurzo, ktp.
Rezulte de internaciaj rilatoj, valutoj de iuj landoj akiras internacian karakteron. Por ekzemplo, dolaro servas kiel internacia pag-rimedo inter iuj landoj.
ISO 4217 fiksas triliteran kodon por ĉiu valuto. Rigardu la artikolon ankaŭ por vidi liston de multaj monunuoj de diversaj landoj.
kategorio:ekonomio
ja:通貨 simple:Currency
Arĝento
= Ag - Arĝento =
- Simbolo: Ag
- Atomnumero: 47
- Atompezo: 107.8683 u
- Kemia Serio: Transirmetaloj
- Fandpunkto: 1234.93 K
- Bolpunkto: 2435 K
- Denseco: 10490 kg/m3
- Elektronegativeco: 1.93
Gravaj proprecoj
- Arĝento havas la plej elektra kondukteco kai la plej varmokondukteco el la elementoj.
- Arĝento estas uzata kiel mono depost antikveco.
- Arĝento estas uzata por fabriki juvelumon kaj kelkfoje manĝilojn.
Izotopoj
107Ag estas la plej ofta izotopo, kiu 51.84% je maso. 109Ag estas 48.16% de natura Ag je maso.
28 nenaturaj radiadaj izotopoj estas igitaj.
Kategorio:Kemiaj elementoj
ja:銀
simple:Silver
th:เงิน
Okcidenta civilizoHistorio > Civilizoj > Okcidenta civilizo
----
Okcidenta civilizo (500- ) estas la civilizo, kiu evoluis en okcidenta Eŭropo post la falo de la romia imperio. Ĝi estas miksaĵo de greka, romia, kelta, ĝermana, afrikaj kaj (per kristanismo) juda kulturoj, sed la fundamenton ĝi heredis de la romia imperio. Dum 1500-2000, ĝi disvastiĝis al Ameriko, Oceanio kaj subsahara Afriko, nun enhavante 33% de homaro. Nuntempe ĝi estas la plej granda kaj avangarda civilizo, sed antaŭ 1750, la ĉina kaj islama civilizo estis egalaj aŭ pli altaj ol la okcidenta civilizo. Kvankam ĝia teknologio kaj ekonomio estas tre alta, ĝi estas civilizo tre sanga kaj malstabila politike (ekzemple, du mondmilitoj kaj la holokaŭsto). Malsimile al aliaj civilizoj, universala imperio mankas al ĝia historio (spite de la penoj de Karolo la Granda, Napoleono la 1-a de Francio kaj Hitlero).
Per Romio, la Okcidento estas ido de helena civilizo. La Okcidento esence estas kristanigita formo de helena civilizo, sed ekde 1900, ĝi evoluis postkristane.
Laŭ ekonomia senco, Okcidento estas la riĉaj kapitalismaj landoj, ĉefe Usono kaj Eŭropa Unio. Japanio estas ankaŭ okcidenteca laŭ tiu senco.
En senco pli ĝenerala, ŝatata de profesoroj de literaturo, la Okcidento estas la kultura tradicio kiu komencis kun Homero.
En la 13-a jarcento la Okcidento nomis sin la "latinoj", dum la grekoj de la bizanca imperio nomis la Okcidenton la "frankoj" aŭ "francoj". En la 20-a jarcento, la Okcidento nomis sin la "moderna mondo" aŭ la Unua Mondo.
La landoj de Turkio, Japanio, Rusio, ktp, estas duon-okcidentaj.
| origino | okcidenta Eŭropo, 500-1000, ido de helena civilizo per Romio |
| daŭro | 500 - nun |
| loko | la landoj, kiuj estas tradicie katolikaj aŭ protestantaj: okcidenta Eŭropo, Ameriko, Oceanio, urbega subsahara Afriko. |
| urboj | Romo, Florenco, Parizo, Londono, Berlino, Novjorko, Los-Anĝeleso, ktp. |
| lingvo | 500-1700: latina lingvo; post 1500: la
itala,
franca,
angla kaj
germana lingvo, ktp.
|
| skribo | latina skribo |
| mezuro | romia mezuro, poste metrika sistemo aŭ SI; ankaŭ angla mezuro |
| kalendaro | julia kalendaro, poste reformita kiel la gregoria kalendaro |
| erao | kristana erao |
| numeraloj | romiaj numeraloj, poste la arabidaj numeraloj |
| ideologio/religio | kristanismo (katolikismo, protestantismo), poste modernismo (humanismo, socialismo, liberalismo, ktp) |
| novigoj |
kalsono,
butero,
pantalono,
hospitalo,
universitato,
presarto,
transoceana navigado,
moderna scienco,
kapitalismo,
motoro,
nacio,
industria teknologio,
publika klerigo,
antibiotiko,
raketo,
atombombo,
komputilo,
Interreto,
ktp. |
Iuj ecoj de la Okcidento:
Sinteno pri la vero: La genio de la Okcidento eble devenas de ĝia naiva kaj aŭdaca ideo pri la vero: la vero estas afero de preciza difino kaj formulo, atingebla de homo, kaj ne la afero de mistika sperto, tradicio, rito aŭ prava praktiko. Tio montriĝas en la Kredo Nicea kaj en la formuloj de Ejnstejno. Kaj en tia naiva vido de la vero, la Okcidento penas trovi sian savon. Tiu ideo devenas de greka filozofio kaj estas konata al aliaj civilizoj (ekzemple, la islama civilizo), sed nur en la Okcidento ĝi estas fundamenta elemento kaj principo de evoluado.
Universalismo: De kristanismo al moderna scienco, la Okcidento ne rigardas sin kiel etnan civilizon, sed kiel universalan civilizon -- civilizon por la tuta homaro, la finan produkton de homa evoluo. Tuta historio, laŭ tiu vidpunkto, nur estis preparado, blindaj paŝoj aŭ antaŭombro de ĝia evangelio de la momento (kristanismo, Klerismo, industriiĝo, kapitalismo, komunismo, tutmondiĝo, ktp). Tio faras la civilizon tre memfida.
Eĉ ĝia postmodernismo, multkulturismo kaj tutmondiĝo nur estas penoj por interkrampi la mondon en la Okcidenton.
Esperanto mem estas produkto tre okcidenteca en konstruo kaj spirito: ĝi estis konstruita el la skribo kaj ĉefaj lingvoj de la Okcidento sed intence estas universala lingvo por la tuta mondo.
Historio
La ĉefaj epokoj de okcidenta historio (la datoj estas tre proksimumaj!):
- Mezepoko (395/476 - 1453/1492)
- Malluma Epoko (~500 - 1050)
- Moderna Epoko (1453/1492 - 1776/1789)
- Renesanco (1400-1600)
- Klerismo (1700-1800)
- Industriiĝo (~1700-)
- Kontemporanea Epoko (1776/1789 - )
- ĝis la 20-a jarcento
- 20-a jarcento
Vidu ankaŭ: helenismo
DolaroDolaro estas:
- Monunuo en pluraj landoj: Dolaro (monunuo)
- Urbo en Britio: Dolaro (urbo)
Ĉeno
Longa aro de etaj metalaj partoj kunigitaj inter si (1-a al 2-a, 2-a al 3-a, ..., kaj ofte lasta al 1-a).
Oni kutime uzas ĉenon por transdoni turnan momanton de unu denta rado al alia.
Vidu ankaŭ: biciklo
ja:チェーン
EkonomioEkonomiko
----
Ekonomio estas sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno. Ĝin studas la ekonomiko kiu estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj. Ĝi estas grava branĉo de homscienco kaj havas multajn branĉojn (...).
Ekzistas multaj diversaj ekonomiaj teorioj, kiuj priskribas la faktojn tre diverse.
Terminaro:
- Malneta Enlanda Produkto
- Monda Ekonomia Forumo
- Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon. (angle OECD)
- tralima luo
Esperanto-fakasocio
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas faka asocio de UEA, kiu okupiĝas pri Ekonomio.
vidu:
ekonomia kresko
Vato (unuo)Vato (simbolo W) aŭ ŭato estas, en la Sistemo Internacia de Unuoj, la derivita mezurunuo de povumo, t.e. la rapido de konsumado, produktado aŭ transformado de energio. Ĝi egalas al 1 ĵulo en sekundo (1 J/s), per bazaj unuoj tio estas 1 kg·m2·s-3, per elektraj mezurunuoj 1 volt-ampero (1 V·A).
La nomo vato estas donita honore al James WATT, inventinto de vapormotoro.
La termino en Esperanto havas interesan historion:
En PIV 1970 ĝi havis duoblan "t" ("vatto"),
kaj ekzistis krome la alternativa termino "ŭato";
evidente oni sentis bezonon diferencigi de la fundamenta
homonimo,
kiu signifas kombitan kotonon.
En PIV 2002 restas nur la terminoj "vato" kaj (malrekomendata) "ŭato".
Strangege estas, ke laŭ PIV 2002 "ŭato" estas sinonimo de "vato"
en ĉiuj signifoj, ankaŭ la fundamenta;
eble tio estas eraro, kiu enŝteliĝis ĉe la anstataŭigo de
"vatto" per "vato".
Kategorio:Mezurunuoj
ja:ワット
simple:watt
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
InflacioInflacio estas ĝenerala kaj daŭra pliigo de la preznivelo. Tiu ekonomika malekvilibro povas havi multajn kaŭzojn, kaj pro tio oni difinas ĝin per tiu komuna simptomo. Ekzistas pluraj inflaciaj situacioj:
- mona inflacio, kiun kaŭzas troa plimultiĝo de la kvanto da mono cirkulanta ene de la ekonomio. La alveno de arĝento el Ameriko dum la 16-a jarcento kaŭzis la Prezan Revolucion. La troa presado de papermono post la Unua Mondmilito estas alia ekzemplo.
- mendada inflacio, kaŭzita de ekscesa mendado kaj nesufiĉa ofertado.
- inflacio per kostoj, kaŭzita de plialtiĝo de la kostoj (salajroj, maŝinoj, krudmaterialoj). Eŭropo suferis tia inflacio post la 1973-a plialtiĝo de petrolprezo.
- la nunaj ekonomikistoj ofte pensas, ke inflacio devenas strukturajn kaŭzojn, kiuj malpermesas elekton de ekvilibranta prezo (ne sufiĉe fleksebla labormerkato)
Inflaciego
En ekstremaj kazoj, aperas inflaciego: Prezoj kreskas tage, salajroj ne kapablas sekvi ilin, la tuta ekonomio frakasiĝas.
Ekzemploj
- La germana Reichsmark dum Vajmara Respubliko. Tiu estis unu el kaŭzoj de naziismo. Federacia Respubliko Germanio decidis kontraŭbatali inflacion per decidoj de Bundesbank.
- La hungara pengő post Dua Mondmilito.
- Serbobosnia dinaro dum Bosnia milito.
- Argentina peso dum la 1980-aj jaroj.
Vidu ankaŭ
Malinflacio, stagflacio (stagnado+inflacio),
Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko
ja:インフレーション
ko:인플레이션
ms:Inflasi
simple:Inflation
Zacatecas
geografio > Ameriko > Meksiko > Zacatecas < provinco
----
Zacatecas [sakaTEkas] estas provinco en la nordo de Meksiko.
Ĝi havas tre neregulan formon kun longa landlimo, kiu tuŝas ok aliajn provincojn:
Coahuila, San Luis Potosí, Aguascalientes, Jalisco, Durango, Nayarit, Nuevo León. Guanajuato.
(La limo al Nayarit tamen longas nur kelkajn kilometrojn, kaj tiuj al Nuevo Leon kaj Guanajuato estas nur "kvarlandaj punktoj".)
La provinco situas en la centra altebenaĵa parto de la lando kaj havas mezan altecon de pli ol 2000 metroj super marnivelo.
Iam ĝia tuta ekonomio baziĝis sur la minado de arĝento, poste ankaŭ kupro, kaj ĉiuj signifaj urboj ekestis ĉe minejoj.
La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-ZAC". Ĝi havas 57 komunumojn (municipojn), areon de ĉ. 73.000 km² kaj loĝantaron de 1,4 milionoj. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Zacatecas.
Ekstera ligo
[http://www.zacatecas.gob.mx oficiala retejo]
AmerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko
----
Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko.
(vidu Abya Yala)
Nordameriko
Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono
:Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.
Mezameriko
Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago
Sudameriko
Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo
Dosiero:ameriko-eta.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko]
[http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko]
En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj".
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Vidu ankaŭ
- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko
ja:アメリカ州
ko:아메리카
simple:The Americas
th:ทวีปอเมริกา
zh-min-nan:Bí-chiu
FrankoFranko povas esti:
Pluraj monunuoj estas nomataj "franko":
- Belga franko (BEF)
- Franca franko (FRF)
- Franko CFA de Francalingva Komunumo de Afriko
- Svisa franko (CHF)
----
Ano de ĝermana gento frankoj. Post ĝermanaj migradoj, ili akiris Gaŭlion kaj parton da Ĝermanio. Tial, la nomoj de Francio kaj Frankonio.
----
La imperio de frankoj estis semo de Sankta Romia Imperio. Tial, dum krucmilitoj, araboj nomis ĉiujn okcidenteŭropajn kristanojn frankoj.
----
La hispana diktaturestro Francisco FRANCO
----
La individua nomo (antaŭnomo) Franko
La Evangelio laŭ Sankta MateoLa Evangelio laŭ Sankta Mateo estas la 1a libro de la Nova Testamento kaj en ĝi oni rakontas la vivo kaj la eldiroj de Jesuo Kristo.
Laŭ tradicio, ĝin verkis la evangelisto Mateo, nomita ankaŭ Levi, kiu i.a. estis apostolo de Jesuo. Jesuo lin vokis (ĉap. 9,9) kaj li forlasis sian laboron (fakte li laboris ĉe impostejo).
Ankoraŭ laŭ tradicio, oni diras ke Mateo skribis origine en aramea, la komuna lingvo en Palestino tempe de Jesuo. La aktuala teksto estas greka eldono pli malpli egala je originalo kaj jam konita dum la unua jarcento p. K., kaj oni diras ke ĝi baziĝas sur la Evangelio de Sankta Marko.
La grava parto de la evangelio konsistas el kvin grandaj paroladoj de Jesuo (ĉap. 5-7; 9, 35-11, 1; ĉap. 13 kaj ĉap. 24-25, al kiuj antaŭiĝas unu atakparolo kontraŭ la fariseoj, ĉap. 23)
La libro malfermiĝas per ero pri infaneco de Jesuo (ĉap. 1-2), sekvata de eventoj esencaj kiuj enkondukis lian publikan agadon (ĉap. 3, 1-4, 11) kaj finata de la rakonto de la paska mistero de Kristo (ĉap. 26-28).
La evangelion, kiun jam la antikvuloj konsideris adresata al Judoj, mastris la tezo diranta ke Jesuo estas la Mesio profetita en la Malnova Testamento kaj nejuste forpuŝita de Israelo.
La originala teksto en la aramea publikiĝis eble inter la 40 kaj 50 p. K..
Teksto en Esperanto
La traduko de anglaj pastoroj estas trovebla diversloke surrete:
- http://home.att.net/~novtest/40.htm (Unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versnombroj)
- http://www.esperanto.nu/upsala/biblio/mateo.html (Unikode, sen nombroj)
- http://www.geocities.com/kalblando/biblio/mateo.htm (Xe, kun versnombroj)
ja:マタイによる福音書
ko:마태오 복음서
Karlo la Granda
Karolo la Granda, alie nomita Karlomagno (la nomo venas el la latina lingvo Carolus Magnus, sed en preskaŭ ĉiu lingvo oni uzas la diversan formon de Karlo) (2-a de aprilo de 742- Aĥeno, 28-a de januaro de 814), reĝo de la frankoj (768-814), imperiestro de okcidento (800-814), unuenaskito de Pipino la Malgranda.
Post la morto de sia frato Karlomano (771), li regis sole. Li venkis la lombardojn kaj dominis la nordon de Italio (774). Tiu milito klare montris, kiom la povo de la frankaj reĝoj progresis de Pipino la Malgranda al lia filio: Pipino jam intervenis en Italio kontraŭ la Lombardoj, kiuj minacis la papon; ilia reĝlando, kiel ĉiuj fonditaj de la Barbaroj, estis tre malforta kaj energia ago povus facili ĝin detrui; sed Pipino ne havis sufiĉe da aŭtoritato sur siaj soldatoj. Venkite, la Lombardoj enfermiĝis en Pavio (sufiĉe montras ilian malgrandan nombron tio, ke unu sola urbo kapablis enteni ilin tute); venis la malbona sezono; tiam la armeanoj de Pipino la Malgranda postulis reveni hejmen kaj ilia reĝo ne povis devigi ilin resti. Li subskribis haste ian traktaton kun la Lombardoj, kiuj sin devontigis fari, kion li deziras, ja decidinte forgesi la promeson.
Kiam siavice Karolo la Granda venis en Italion kontraŭ la Lombardoj, ili rekomencis la saman strategion, sed tiufoje la Frankoj sieĝis Pavion kaj restis eĉ dum la vintro. Rezisti ne plu eblis; la Lombardoj kapitulacis kaj ilia reĝlando malaperis por ĉiam. Teorie ĝi daŭris, kun nura ŝanĝo de reĝo (Karolo la Granda aldonis al siaj titoloj la titolon «reĝo de la Lombardoj»). Fakte ĝi estis aneksita.
Li kreis la reĝlandon de Akvitanio, sturmis Bavarion, enkorpigis Saksion (799), kaj submetis la frizonianojn (785), la avarojn de Panonio (796) kaj la saksianojn (804), kun pli ol tridek jaroj da batalado. Post malsukcesi en la venko de islama Iberio, li kreis zonon de sekureco sude de la Pireneoj, la Hispana Markio (Marca Hispanica); simile li fondis okcidente la markion de Bretonio (789-790). Tiom da potenco kuraĝigis lin por revivigi la Romian Imperion de Okcidento. La papo lin kronis kiel romian imperiestron (25-a de decembro de 800 en Romo), kreante la Sanktan Romian Imperion, samnivela ol Bizancio kaj la Kaliflando de Bagdado. Page, li prestiĝis la papon kiel estro de eklezio kontraŭ bizanciaj patriarĥoj. El Aĥeno li kontrolis la administradon de la imperio sendante duopojn el unu nobelo kaj unu episkopo. Kleraj eklezianoj permesis malsimplan regon trans ligojn de barbara tribo. Inspiranto de kultura renaskiĝo, li kreis palacan lernejon. Li plimultigis la artlaborejojn en la monaĥejoj, zorgis la evoluon de Kristanismo kaj savis la komercajn kontaktojn kun orienta Mediteraneo. En 813 li kronigis sian filon Ludoviko la Pia, komencante la dinastion Karolidoj.
Mezepokaj eŭropanoj taksis lin kavalira modelo, unu el la Naŭ Prodoj, kaj verkis epopearon pri agoj liaj kaj de liaj kavaliroj (la Dekdu Paruloj de Francio).
En la slavaj lingvoj lia nomo fariĝis bazo por la esprimo "reĝo" (ruse koroľ, pole król, ĉeĥe kaj slovake král, serba-kroata kralj ktp.). Komparu "cezaro".
Laŭ li estas nomita Premio de Karolo, kiun oni en la germana urbo Aachen donas ĉiujare al persono kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.
Kategorio:Germanio
Kategorio:Historio
ja:カール大帝
ko:카롤루스 대제
PundoPundo estas monunuo uzata en diversaj landoj. Origine ĝi estis la valoro de unu funto da arĝento, kaj en multaj lingvoj oni uzas la saman vorto por funto kaj pundo. La simbolo £ por pundo devenas de majuskla L, la komenca litero de la latina vorto libra (funto).
Hodiaŭ la plej grava valuto nomata pundo estas la sterlinga pundo de Britio.
ja:ポンド (通貨)
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
Florenco
Florenco () (Itale, Firenze) estas urbo en la centro de Toskanio, en centra Italio, apud la Rivero Arno. Ĝi grandas 102 km2 kaj ĝia loĝantaro estas ĉirkaŭ 375,000, krom antaŭurba loĝantaro de 200,000. Florenco estas la ĉefurbo de la regiono de Toskanio, kaj mallonge (1865-1871) estis la ĉefurbo de la reĝlando de Italio. Florencon longe (1434-1494, 1512-1527 kaj 1530-1737) regis la Mediĉoj.
Florenco estis centro de mezepoka eŭropa komerco kaj financo kaj kelkfoje konsideriĝas la naskloko de la Italia Renesanco. Florenco estas fama pro ĝia riĉo de arto kaj arkitekturo. Oni diras, ke el la 1000 plej gravaj eŭropaj artistoj de la dua jarmilo, 350 loĝis aŭ laboris en Florenco.
Historio de Florenco
La registrita historio de Florenco komencis kun la fondiĝo en 59 a.K. de kolonio far romiaj eks-soldatoj, kun la nomo Florentia. Ĝi estiĝis la ĉefurbo de episkopejo en la frua 4-a jarcento, kaj sekve estis sub la regno de Bizanca Imperio, Ostrogotoj, Lombardoj kaj Frankoj, dum kiu la loĝantaro eble malkreskis al 1000 homoj.
Frankoj
Ĝi fariĝis Aŭtonoma Urbo de 1115 kaj komencis sian progreson ĝis konvertiĝo en grava ekonomia potenco en Eŭropo kun la kreado de sia propra valuto floreno en 1252.
1252
El 80.000 loĝantoj antaŭ ol pesto de 1348, multaj laboris en lano-industrio. Florencanoj vivis kelkaj rebeloj ĝis alveno al magistrata posto de familio Mediĉoj. Plurfoje Mediĉoj lasis kaj reprenis urbestradon ĝis 1537 kiam ili fariĝis per papa helpo Dukoj, unue de Florenco kaj poste de Toskanio en 1569. Ilia regado tiamaniere daŭris du jarcentoj.
La malapero de tiu ĉi dinastio inkludis Toskanon ene de Aŭstrio-Hungario ĝis la unuiĝo de Italio. Toskanio fariĝis provinco de la Itala Reĝlando en 1861, la unua itala parlamento estis en Florenco, kiu iĝis ĉefurbo de la nova lando inter 1865 kaj 1871 (post Torino kaj antaŭ Romo)
En la 20-a jarcento la urbo multe kreskis precipe dank'al turismo (tre grava pro siaj pluraj artaĵoj), industrio kaj komerco.
En Florenco okazis la 1-a Eŭropa Socia Forumo, de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 2002, kaj ĝi estas la urbo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en 2006.
Monumentoj
2006
La Rivero Arno fluas tra antikva parto de la urbo kaj okupas gravas poston en ĝia historio, portante riĉecon per komerco kaj malriĉeco pro oftaj inundoj. Sur ĉi rivero troviĝas grava kaj bela ponto, la Ponte Vecchio (Olda Ponto), komece konstruita far la etruskoj kaj la nura ne difektita dum la Dua Mondmilito
Centre de la urbo troviĝas la Fontano de Neptuno, skulptaĵo farita el marmoro ĉe romia akvodukto ankoraŭ funkcianta.
romia
La plej fama palaco estas la Palazzo Vecchio (Olda Palaco), monumento dediĉita a la familio Mediĉoj, kiuj regis la urbon dum la 15-a jarcento. Tre proksima estas la Galleria degli Uffizi (unu el plej famaj artaj muzeoj en la mondo) kaj la skulptarta muzeo Bargello kun pluraj laboroj de Michelangelo kaj Donatello.
En alia bordo de la Arno (Oltrarno laŭ florencanoj) troviĝas la granda Palazzo Pitti kun gastigas la privatan artan kolekton de familio Mediĉoj, ĉe ĉi tiu palaco troviĝas la ĝardeno Giardino di Boboli dekorita per interesaj skulptaĵoj.
La arkitektura juvelo de la urbo estas sendube la Katedralo Santa Maria del Fiore konata ankaŭ kun la nomo "il Duomo", alia grava preĝejo estas Santa Croce (Sankta Kruco) oni povas vidi tombojn de Galileo, Michelangelo kaj aliaj famuloj de la florenca historio.
Sporto
La loka futbala teamo estas Fiorentina.
Florenca piedpilko estas revivigo de mezepoka piedpilko.
Notindaj homoj el Florenco
- Baccio D'AGNOLO
- Dante ALIGHIERI
- Giovanni BOCCACCIO
- Bartolomeo KARDUĈO
- Vincento KARDUĈO
- Lorenzo dei MEDICI
- Michelangelo
- Eugenio MONTALE
- Leonardo DA VINCI
- Girolamo SAVONAROLA
- Niccolò MACHIAVELLI
Ĝemelaj urboj
Florenco havas multajn ĝemelajn urbojn.
- Eŭropo:
- Dresdeno (Germanio)
- Edinburgo (Skotlando, Unuiĝinta Reĝlando)
- Reims (Francio)
- Turku (Finlando)
- Ateno (Greklando)
- Aliaj urboj tra la mondo:
- Ajuno (Okcidenta Saharo)
- Asmara (Eritreo)
- Esfahano (Irano)
- Fez (Irano)
- Filadelfio (Usono)
- Kiev (Ukrainio)
- Kyoto (Japanio)
- Kuvajto (Kuvajto)
- Nankino (Ĉinio)
- Nazareto (Israelo)
- Riga (Latvio)
- Salvadoro de Bahia (Brazilo)
- Tirano (Albanio)
Vidu ankaŭ
- Sindromo Stendhal
- [http://www.comune.firenze.it Oficiala ttt-paĝo]
- [http://www.compart-multimedia.com/virtuale/us/florence/florence_italy.htm Florence: Virtual travel in the city of Renaissance] (English/Italian)
- [http://www.ukflorenco2006.it/ Aliaj informoj pri Florenco]
Kategorio:Urboj de Italio
ja:フィレンツェ
ko:피렌체
Biermes
Biermes to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Szampania-Ardeny, w departamencie Ardennes.
Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwały 272 osoby, a gęstość zaludnienia wynosiła 34 osób/km².
Linki zewnętrzne
- Źródło danych: [http://www.insee.fr Insee]
- Mapy i zdjęcia satelitarne: [http://kvaleberg.com/extensions/mapsources/index.php?params=49_29_N_4_23_E_region:fr_type:city link do Wiki mapsources]
- Zdjęcie satelitarne: [http://maps.google.com/maps?ll=49.4833,4.3833&spn=0.1,0.1&t=k Google maps]
- Mapa: [http://maps.msn.com/(cgxnej455qpgxeu5vurxtejz)/map.aspx?&lats1=49.4833&lons1=4.3833&alts1=14®n1=2 MSN World Atlas]
Kategoria:Miejscowości FrancjiKategoria:Departament Ardennes
gadu Zapraszamy kultura motorola gry java cellulitis
|