Biologio > Evoluismo > Dinosaŭroj < Reptilioj
----
Dinosaŭroj, la plej grandaj rampuloj, estis la dominantaj ter-bestoj, kiuj vivis antaŭ 225 - 65 milionoj jaroj. Tio estas multe pli longa tempodaŭro, ol homoj estas sur la Tero. Restaĵoj de dinosaŭroj estis trovitaj preskaŭ ĉie sur la Tero, tamen plej riĉa tombejo de dinosaŭroj troviĝas en Mongolio.
La subita malapero de ĉi tiuj kreitaĵoj neniam estis klarigita kontentige. Unu teorio atribuas la malaperon al dramecaj ŝanĝoj en klimato. Multaj sciencistoj kredas, ke asteroido kolizianta kun la Tero, produktis tiom da polvojn en la atmosfero, ke sunlumo estis blokita dum longa tempo. Ĉi tiu evento povis kaŭzi malaperon de manĝaĵo en ĉirkaŭaĵo kaj malhelpi al la kresko de plantaro.
Pli da subtenoj por la asteroida teorio envenis en 1991, kiam sciencistoj enfokusigis sian atenton sur du grandegaj, antikvaj krateroj en la Tera surfaco. Unu kratero, en Siberio norde de la Arkta Cirklo, mezuris ĉirkaŭ 95 kilometrojn en diametro; la alia, en la Jukatan-duoninsulo de Centra Ameriko, havas grandon pli ol 160 kilometroj en diametro. Krateroj de ĉi tiu grandeco povus esti farita de asteroidoj, kiuj flugis je kelkaj mil km po horo. Dato de la Siberia kratero estas difinita per 66 milionoj jaroj, kiu fakte konformas al la estingo de la dinosaŭroj.
:Dinosaŭr-specioj
:Vegetaranaj
::Anatotitano - Ankilosaŭro - Apatosaŭro - Braĥiosaŭro - Diplodoko - Igvanodonto - Mikropakicefalosaŭro - Nodosaŭro - Pakicefalosaŭro - Plateosaŭro - Stegosaŭro - Triceratopso
:Viandemaj
::Alosaŭro - Arkeopterigo - Barionikso - Eŭripterigio - Spinosaŭro - Tiranosaŭro - Velociraptoro
Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj.
Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.
La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.
Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj.
Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre)E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo
Biologiaj principoj
Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.
Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo
skaraboĈef-artikolo:Vivo
Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.
Evoluo: la centra principo de biologio
Ĉefartikolo:Evoluismo
Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.
Diverseco: La diverseco de la vivuloj
paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]]
Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj.
"Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj:
:Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj
Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon:
:Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj
Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj.
:virusoj -- Prionoj
Daŭreco: La komuna origino de la vivo
Ĉefartikolo:Komuna origino
Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko.
La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.
La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.
Konstanteco: adapto al la ŝanĝo
Interrilatoj: grupoj kaj medioj
organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]]
Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, paraziteco aŭ simbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.
Panoramo de biologio
Strukturo de la vivo
DNA sequence
Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio
Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo.
Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.
La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.
- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985
Biologio > Evoluismo
----
Evoluismo (aŭ evolucio) estas la biologiateorio de Charles DARWIN kiu klarigas la evoluon de specioj per natura selektado: "la pluvivado de la plej taŭgaj". Evoluismo diras, ke specioj evoluas ĉar nur la plej bonaj specianoj povas venki en la lukto por nutraĵo kaj vivo por generi la sekvontan generacion.
Evoluismo antaŭsupozas la originon de vivo kaj la transdonon de trajtoj inter generacioj.
Ankaŭ Alfred Russel WALLACE eltrovis kaj proponis evoluismon. Wallace, kiel Darwin, eltrovis evoluismon post vojaĝo cirkaŭ la mondo kiel biologo, vojaĝo kiel iris tra insularon. Tio montris al ili la variecon de vivo, sed ne la kielon. La ideon por la kielo ili trovis en la libro Population de Malthus.
Darwin eltrovis evoluismon dum ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ŝipo HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, sed klarigis la teorion nur en 1859 en la libro Origin of Species ("Origino de Specioj"), post kiam li ricevis leteron de Wallace, kiu proponis la saman teorion. Laŭ Wallace evoluismo ne povas klarigi la menson de homo. Darwin disputi tion kaj verkis Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.
Evoluismo klarigas pri la historio de vivo, sed ne pri
la origino de vivo, kiu estas ankoraŭ nekonata, kvankam pluraj teorioj jam ekzista pri tio; pri tio vidu Origino de vivo.
Laŭ evoluismo, ĉia vivo sur la tero estas unu
familio: ĉiu vivaĵo estas kuzo de ĉiuj aliaj, ĉar ili ĉiuj devenas de la sama pravivaĵo.
Evoluismo ne parolas pri progreso de vivo, sed
simple pri ĝia varieco. Fakte, laŭ evoluismo, skarabo aŭ eĉ
bakterio estas iel multe pli sukcesa ol homo.
Kategorio:Biologioja:進化論ko:진화 생물학
Reptilioj
Biologio > Zoologio > Vertebruloj > Reptilioj
----
Reptilioj (Reptilia) estas klaso de vertebruloj inter amfibioj kaj birdoj, kun ŝanĝiĝanta korpotemperaturo, spirantaj per pulmoj. Kelkaj estas senpiedaj, aliaj posedas kvar mallongajn krurojn, tial ili rampas ĉe la tero kaj estas komunuze nomataj rampuloj pro ĉi tiu kvalito. Reptilihaŭto estas seka kun malgranda nombro da glandoj, epidermo tre korniĝinta; ĝi estas ŝatata por produktado de valizoj.
Reptilioj estas klasifikataj je ordoj:
Testuduloj, Rinĥocefaloj, Skvamuloj, Iĥtiosaŭruloj, Dinosaŭroj, Krokodiluloj, Teromorfoj
Kiam oni konsideras la evoluon de reptilioj ("rampuloj"), estas pli logike grupigi ilin en:
Grupo 1 (testud-devenaj):
- Testuduloj (testudoj);
Grupo 2 (lacert-devenaj):
- Lacertojn (igvanoj, etaj lacertoj, kameleonoj/ĥameleonoj, serpentoj, ktp);
- Krokodiluloj (krokodiloj, aligatoroj, gavialoj) kune kun Birdoj.
geko, akva varano, blua igvano
Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Geografio > Azio > Mongolio
----
Dosiero:mn.gifMongol Uls
Lando en Centra Azio.
- Landkodo: MN.
- E-nomo: [a] Mongolio.
- Nacia nomo: Mongol Uls.
- Areo: 1.566.500 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Nacagijn BAGABANDI (1997-2001, 2001-2005).
- Ĉefurbo:Ulan-Batoro (900 mil).
- Loĝantaro: 2.461 mil (1995), inter ili 80% ĥalĥa-mongoloj, 5% kazaĥoj.
- Ŝtatlingvo:mongola.
- Eksporto:mineraloj, viandaĵo, ledaĵo, lano.
- Pokapa GNP: 310 $.
- Esperanto:Movado en Mongolio
Geografia situo
Mongolio, situanta en Centra Azio, inter la 87G 44M - 119G 56M de orienta longitudo kaj inter 41G 35M - 52G 09M de norda latitudo, etendiĝas sur 1566500 kvadratkilometra surfaco. Limas norde kun Rusia Federacio (3485 km) kaj sude kun Ĉina Popola Respubliko (4673 km).
Fiziografio
Mongolio situas 1600 metrojn de super mar-nivelo. Teritorion de Mongolio oni dividas tri latitudcirklajn fiziografiajn zonojn: montara (centra kaj norda parto 32,3%), stepa (meza kaj orienta parto 53,2%) kaj Gobi-dezerta (suda parto 14,5%). La zonoj diferenciĝas per geologia strukturo, reliefeco, akvaro, grundo, klimato ktp. En Mongolio ekzistas kvar grandaj montoĉenoj: Altajo/Altaj (sud-okcidente), Sojon (nord-okcidente), Ĥangaj (centre) kaj Ĥentij (nord-oriente). La plej longa el ili estas Altaj (ĉ.1500 km). La plej alta punkto en Mongolio estas montopinto Ĥujten en montoĉeno Altaj, kiu altas je 4374 metroj de super mar-nivelo. Sed la plej malalta punkto estas nomata Ĥuĥ Nuurijn Ĥonĥor (552 m), en Esperanto "Valo de la Blua lago", en Orienta Mongolio. Ankau ĉi-tie ekzistas granda stepo Dornijn Iĥ (iĥ) Tal, Granda Orienta Stepo (250000 km.kv). Orienta kaj sud-orienta partoj havas tre multe da stepoj.
Klimato
Mongolio havas kontinento-specifan klimaton, pro tio, ke la teritorio de Mongolio troviĝas fore de oceanoj, je la alteco de 1600 metroj super mar-nivelo kaj trapasas tra la lando la suda limo de eterna frosto de la Norda Terglobo kaj la norda limo de la centra Azia Granda dezerto. Ankaŭ Mongolio situas en modera zono de norda parto de la Terglobo, en meza latitudo. Kvankam en la sama latitudo ankaŭ situas Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio, Francio, Italio, Anglio, landoj de meza Azio, postkomunismaj landoj de orienta Eŭropo, sed kompare al ili nur Mongola klimato multe malsamas. Vintro estas malvarma kaj longdaŭra, sed somero estas mallonga kaj varma. Averaĝaj temperaturoj de la aero vintre estas -15-20G.C, somere 20-25G.C, sed absolutaj temperaturoj atingas vintre ĝis -50G.C, somere 40G.C. Ventas ne tiel forte, averaĝe 3 m/s, sed povas ŝanĝiĝi. Dum printempo kaj aŭtuno ĝi povas atingi ĝis 15 m/s kaj pli. Tutjara atmosfera precipitado: 200-220 ml.
Hidrografio
Multaj el Mongolaj akvaj rezervoj konsistas el surfacaj akvoj kaj ĝia tutjara averaĝa flueco estas 34.3 mlrd.m.kub. 51% de akvaj rezervoj koncernas al basenaro de Nordglacia oceano, 12% al basenaro de Pacifika oceano kaj 37% al interna basenaro de centra Azio. En la lando fluas ĉirkau 4000 grandaj kaj malgrandaj riveroj, kiuj longas entute ĉ. 67000 km, multaj el ili estas montaraj riveroj diafanaj kaj rapidfluaj. Plej longaj riveroj: Orĥon (1124 km), Ĥerlen (1090 km), Selenge (1024 km), Zavĥan (808 km), Tuul (704 km), Ĥovd (593 km), Juroo (323 km), Onon (298 km), Ĥaraa (291 km). En montara kaj stepa regionoj estas sennombraj fontoj kaj riveretoj, el kiuj multaj havas mineralan akvon. Sufiĉe grandan parton de Mongolaj surfacaj akvoj okupas lagoj kaj troviĝas ĉ. 3000 lagoj, kiuj havas areojn pli granda ol 0,1 km.kv. Plej grandaj lagoj: Uvs (3350 km.kv), Ĥuvsgul (2760 km.kv), Ĥar-Us (1852 km.kv), Ĥjargas (1407 km.kv), Bujr (615 km.kv). Stepa kaj dezerta regionoj havas tre multe da putoj.
Mongolio havas 2,5 miliono da loĝantaro. El ili urbanoj estas 1,5 miliono, sed kamparanoj 1 miliono. Oni konsideras Mongolion kiel junulara lando, ĉar pli ol 70% de loĝantaro estas gejunuloj malpli 35 jaraĝaj. Mongolio estas preskaŭ unuetna lando. Pli ol 90% de loĝantaro estas mongoloj, kiuj konsistas el ĉ. 20 etnogrupoj: ĥalĥoj, ojratoj, burjatoj, bargoj, darĥatoj, uzemĉinoj, caĥaroj ktp. Naciaj malplimultoj (6-7%): kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj, kiuj estas idaro de tjurkaj triboj, nun ili loĝas en plej okcidenta kaj nord-okcidenta partoj de Mongolio.
Lingvo
Mongola lingvo estas aglutina lingvo, apartenas al grupo de Altaja lingvaro. Ĝenerale, mongolan lingvon oni dividas en du grandajn partojn: nordan kaj sudan, kaj multajn dialektojn. Mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Ĉinio, burjat-mongoloj en Burjatio, respubliko de Rusia Federacio, kalmik-mongoloj en Kalmikio, respubliko de Rusia Federacio, kaj moguloj en Afganio parolas nordan mongolan, sed daguroj, dunsjanoj, mongoroj kaj baoanoj en Ĉinio parolas sudan mongolan. Naciaj malpli multoj: kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj parolas tjurkan lingvon. Dum sia historio, mongoloj verkis kaj uzis ch.10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ĉ. 1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde 8-a jarcento pere de Sogdoj (kiuj loĝis inter meza kaj centra Azio). Kvankam nun (ekde 1940-aj jaroj) oni uzas cirilan skribon por oficialaj aferoj, la malnova mongola skribo devige instruatas en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankau en kolegioj kaj universitatoj.
Kulturo
Krome de filosofia, religia kaj geografia klasifikado de homara kulturo kaj civilizacio, aliflanke oni povas dividi ĝin en du grandajn partojn laŭ vivmaniero de homaro: loksida kaj migrada (aŭ nomada). Mongoloj estas nomada popolo kun antikva kulturo. Spirita kulturo de mongoloj, ekzemple popola kutimo kaj mordevo, mitoj, legendoj, fabeloj, Popolaj Eposoj, proverboj, aforismoj, skriba literaturo, popola folkloro, tradicia kredo kaj religio, popola saĝeco, tradiciaj scioj kaj teknologioj estis malmulte pruntitaj de aliaj nacioj, sed progresis surbaze de kulturo de antikvaj mongolaj triboj. Tradicia loĝejo, vestaĵo, manĝaĵo, viv-instrumentoj kaj teknologioj, manlaboroj, kiuj apartenas al materiala kulturo de mongoloj evoluinte perfektiĝis sub influo de nomada kulturo, vivmaniero kaj naturaj specifikecoj. Kvankam, mongola tradicia vivmaniero kaj kulturo relative profunde konservitaj en nuna globalisma epoko kompare al aliaj nomadaj popoloj, kulturaj elementoj de Hindujo kaj Tibeto relative multe aperas en Mongolio, ĉar de antikva tempo en tiu lando disvastiĝis kaj multe prosperis Budhismo kaj ĝi faris grandan influon al vidpunkto, filosofio, tradicio kaj vivmaniero de mongoloj. Nuntempe, en Mongolio jam atingis altan nivelon de progreso ĉiuj ĝenroj de arto, ekzemple opero, baleto, kino, dramo, plastikaj artoj, literaturo, eĉ moderna muziko ktp.
Religio
De antikvaj tempoj mongoloj kredis Ŝamanismon, eĉ nun ĝi estas daŭrigata. Sed religio Budhismo la unuan fojon ekpenetris en nian landon dum periodo de Ĥunnu, la unua ŝtato en Mongola teritorio, antaŭ 2000 jaroj. Kvankam en 7-8 jarcentoj Budhismo ankoraŭfoje ekkomencis disvastiĝi trans la Ujgurio (nun ujguroj loĝas en okcidenta regiono de Ĉinio), tamen ne sukcesis esti kredo de ĉiuj mongoloj. Dum periodo de imperio de Ĉinggis ĥaan kaj liaj posteuloj, en Mongolio egalrajte prosperis multaj religioj: Ŝamanismo, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo. Sed dum periodo de Mongola Juana imperio, Ĥubilaj ĥaan, nepo de Ĉinggis ĥaan, akceptis Hinajanan sekton de Budhismo kaj ĝi fariĝis kiel ŝtata religio. En 16-a jarcento Mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la Gvidanton de Tibeta Mahajana sekto de Budhismo Sodnomghamc kaj donis al li la titolon Dalaj Lamao (Dalaj estas mongola vorto, en Esperanto kiel Oceano). De tiam Tibeta religia gvidanto nomiĝas Dalaj Lamao, kiel signifas Ocean-Lamao. Pro tio, tra la tuta Mongolio ekdisvastiĝis Mahajana sekto de Budhismo kaj ĝi jam fariĝis tutnacia religio. Tamen eĉ nun multaj mongoloj kredas du religiojn, Budhismon kaj Ŝamanismon. Dum jaroj de popola revolucio estis malpermesitaj religiaj rajtoj de mongolaj civitanoj, estis ekzekutitaj pli ol 30000 lamaoj kaj detruitaj pli ol 700 grandaj temploj. Oni diras, ke antaŭ popola revolucio en la lando estis ĉ.100000 lamaoj. Poste la venko de demokrata movado en la jaro 1990 Mongola registaro plene permesis religiajn aferojn al mongolaj civitanoj kaj temploj. Nun estas Budhismo ĉefa religio en Mongolio (sed ne ŝtata, ne oficiala). Pli ol 90% de loĝantaro kredas Budhismon. Tamen en la lando jam multiĝis ateistoj. En lastaj jaroj ekkomencis ekpenetri aliaj religioj, ekzemple Katolikismo, Bahaismo ktp. Nacia malplimulto - Kazaĥoj kredas Islamon.
Edukado
Mongola edukada sistemo konsistas el antaŭlerneja (infanĝardena), elementa lerneja (1-4), mezlerneja (5-9), altlerneja (10-11) kaj (inkluzive kolegian) universitata klerecoj. Oni senpage posedas ĝeneralan edukadon. Pli ol 90% de loĝantaro estas legoscia. Nuntempe en Mongolio funkcias ŝtataj kaj privataj klerigejoj: pli ol 700 ĝeneral-edukaj lernejoj kaj ĉirkaŭ 100 kolegioj kaj universitatoj.
Ŝtata strukturo
Mongolio - konstitucia, parlamentisma, unitara lando. Ŝtatestro de Mongolio estas la Prezidento kun limigitaj rajtoj, kiu estas elektata de tutpopolo por 4 jaroj. La Prezidento ankaŭ estras Nacian Armeon kaj Konsilion pri Nacia Sekureco de Mongolio. Nuna Prezidento estas N. Bagabandi (1997-2001, 2001-2005). Ŝtata supera kaj leĝdona organo estas Granda Ŝtata Ĥuralo (Parlamento) kun 76 membroj, kiuj estas elektataj kun 4 jara limtempo (Prezidanto N. Enkhbayar /2004.08.13-/). Ĉiuj teritori-administraj unuoj de Mongolio havas siajn Ĥuralojn. Plenuma kaj administra supera organo estas Registaro, kiu estas formata de Parlamento. Registaro de Mongolio konsistas el Ĉefministro kaj 12 aliaj ministroj. Nuna Ĉefministro estas Ts. Elbegdorj (2004.08.19-).
Ĉefurbo
Ĉefurbo de Mongolio - Ulanbatoro estis fondita en jaro 1639 kun nomo Urgoo, ruse Urga, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Ĥaraĥorum, kaj translokighinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge, Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. En jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉura imperio (Qing Dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kiel signifas Ruĝa Heroo. Dum socialismaj jaroj Ulanbatoro pluvastiĝis kaj multe prosperis, kaj fariĝis kiel sufiĉe moderna urbo. Nun Ulanbatoro havas 1 milionon da loĝantaro. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio.
Asteroido estas malgranda ĉiela objekto, kiel etigita planedo, kiu moviĝas en nia sunsistemo. Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el interstelaj nuboj, kiuj ne kungluiĝis al planedoj dum ties estiĝado.
Kelkaj plej konataj asteroidoj:
- Cerero, Vesto, Palado, Junono, Ĥirono, Sedno
----
Lingvaspekte: ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido" :
:"He! ĉu vi loĝas sur asteroido" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, ne atentas)
:ankaŭ pri homoj havante ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estante for de la mondo. Tiuj esprimoj devenas de la rolulo la Eta Princo.ja:小惑星ko:소행성ms:Asteroidsimple:Asteroidth:ดาวเคราะห์น้อย
Geografio > Azio > Rusio >Siberio
----
Vastega parto de Azia teritorio de Rusio. Ĝi etendas de Uralo, en okcidento, ĝis ĉepacifikaj akvodividaj montoĉenoj, en oriento, kaj de la bordoj de Arkta oceano, en nordo, ĝis stepoj de Kazaĥio kaj bordoj de Mongolio, en sudo. Areo ĉ. 10 mln kv.km — pli granda ol Ĉinio aŭ Usono.
Laŭ natura karaktero oni distingas Okcidentan Siberion kaj Orientan Siberion, kie troviĝas Okcident-Siberia Ebenaĵo, Mez-Siberia Plataĵo, montaroj de Sud-Siberio (Altajo, Okcidenta Sajano, Orienta Sajano, Bajkala regiono). Klimato plejparte estas severa, kontinenta, la averaĝa temperaturo de januaro estas -16 (en sudo de okcident-Siberia ebenaĵo) kaj -48 (en oriento de Jakutio).
Plimulto de riveroj — Objo, Irtiŝo, Jeniseo, Leno, apartenas al baseno de Arkta oceano. Gravaj lagoj — Bajkalo, Tajmira lago. Granda parto de la Siberia teritorio estas okupita de tundro kaj tajgo, en la sudo — de stepo kaj arbara stepo. La regiono estas riĉa de naturaj krudaĵoj: karbono, nafto, gaso, fero, almazo, oro, grafito ka. Grandaj urboj de Siberio: Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Barnaul, Tomsk.
Kategorio:Siberioja:シベリアko:시베리아
Arkta Cirklo
Geografio > Arkta Cirklo
----
La Arkta Cirklo estas la paralelo de latitudo kiu situas proksimume 66.5 gradoj norde de la ekvatoro de la Tero kaj kiu ĉirkaŭiras la nordan malvarmegan terzonon. La Suno neniam subiras en la someraj monatoj super la Arkta Cirklo kaj neniam leviĝas en la vintraj monatoj.
Kategorio:Geografio
Centra Ameriko
Geografio > Ameriko > Mezameriko < Nordameriko
----
Mezameriko aŭ Centrameriko estas tiu longa istmo kiu kuras ekde Jukatano en suda Meksiko ĝis la Panama kanalo aŭ la limo de Kolombio, konektante la du kontinentojn de Ameriko. Mezameriko estas laŭ geologia mezurilo sufiĉe nova tero, kun multe da vulkana aktivo.
Krom anglalingva Belizo, ĝi entute apartenas al Latin-Ameriko.
Landoj, denorde suden:
- Gvatemalo - Belizo - Honduraso - Salvadoro - Nikaragvo - Kosta-Riko - Panamo
Ankaŭ troviĝas Franca insuleto:
- KlipertonoMezameriko estas, ĝenerale, geografia termino kaj Centra Ameriko, politika. La politika termino celas la kvin mezamerikajn landojn, kiuj sendependiĝis de la Regno de Hispanio je la 15-a de septembro de 1821. Kiel moderna esprimo, kelkfoje, Centra Ameriko inkludas Panamon kaj, eĉ pli malofte, Belizon. Pro ekonomiaj kaj politikaj bezonoj, pli moderne, kiam oni parolas pri Centra Ameriko, ankaŭ oni inkludas Domingon.
En la geografia esprimo Mezameriko estas ofte inkludataj la Grandaj Antiloj (Kubo, Jamajko, Puerto-Riko, kaj la Hispanjolo -Haitio kaj Domingo) plus kelkaj insuloj.
Biologie centra Ameriko ege gravas, ĉar sur tiu siĉe malvasta regiono konsistanta el suda Meksikio kaj sep malgrandaj landoj troviĝas 11% el la surtera totalo de specioj animalaj kaj vegetalaj. Ĝi estas neansatataŭeble riĉotrezoro da Biodiverseco.
ja:中央アメリカsimple:Central Americazh-min-nan:Tiong Bí-chiu
End user retro-engineering
End user retro-engineering (EURE) is the redesign of a product, not for resale, but by a consumer (end user). Marketing deadlines, cost pressures, and short term profit paradigms in manufacturing can lead to shortsighted design. This can be found in some products today. In previous times more thought and craft was applied to products and they were intended to last indefinitely (with proper maintenan
Adit
An adit is a type of entrance to an underground mining operation in which the entrance shaft is horizontal or nearly horizontal. dits are usually built into the side of a hill or mountain, and often occur when a measure of coal or an ore body is located inside the mountain but above the adjacent valley floor or coastal plain. The use of adits is generally called
The Honeymooners The Honeymooners is a 1950stelevisionsituation comedy and one of the best-loved (and most-imitated) television programs of all time. It is based on a series of skits by the same name that appeared on The Jackie Gleason Show
In the early 1950s,
Clerk of the Works
The Clerk of the Works or Clerk of Works (often abbreviated CoW) is a person employed by the client on the site of a building construction project to represent his interests and verify that the design brief and quality standards are complied with.
Historically the CoW would have been employed by the Architect or Landscape Architect, see landscape architecture. The landscape architect will refer to this person as a building construction project to represent his interests and verify that the design brief and quality standards are complied with.
Historically the CoW would have been employed by the Architect or Landscape Architect, see landscape architecture. The landscape architect will refer to this person as a