:: wikimiki.org ::
| Dio |
DioFilozofio > Religio > Dio < Listo de dioj
----
:Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo. Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire)
Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj.
La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo
Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi.
Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.
Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.
Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp.
Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.
Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).
Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.
Kategorio:Religio
ja:神
ko:하느님
simple:God
FilozofioFilozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj.
La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo.
Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.
Filozofiaj demandoj
Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?
Fakoj:
Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj:
:Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio
Filzofiaj tradicioj
En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.
Okcidenta filozofio
La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).
Orienta filozofio
En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.
Religiaj filozofiaj tradicioj
Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion.
Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio
Gravaj filozofiaj terminoj
En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo.
Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio:
:Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero
Gravaj filozofoj
:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi
Skoloj
:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo
Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo
:Pacismo - Humanismo - Egoismo
Vidu ankaŭ
- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio]
ja:哲学
ko:철학
ms:Falsafah
simple:Philosophy
th:ปรัชญา
ReligioReligio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Etimologio
En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".
La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149).
Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.
Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.
Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.
Religioj
:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj
Ĉefaj mondaj religioj
Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj):
# katolikismo: 1,071 miliardoj
# protestantismo: 775 milionoj
# orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj)
# islamo: 1,1 miliardoj
# hinduismo: 1,05 miliardoj
# konfucianismo: 400 milionoj
# budhismo: 350 milionoj
# taoismo: 50 milionoj
# ŝintoismo: 30 milionoj
# judismo: 12 milionoj
# sikhismo: 9 milionoj
# jainismo: 6 milionoj
Sanktaj libroj
:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon
:Aliaj spiritualaj libroj:
:Kurso pri mirakloj
:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto
:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj
:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo
Sanktaj agoj
:Komunio - Meditado
Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo
:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo
----
La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
# 1165 Islamo (19,6%)
# 1050 Sunaismo (islama)
# 1027 Katolikismo (kristana)
# 762 Hinduismo (12,8%)
# 760 nereligia (12,8%)
# 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
# 354 Budhismo (6,0%)
# 322 aliaj kristanoj
# 316 Protestantismo (kristana)
# 249 etnaj religioj (4,2%)
# 214 Ortodoksismo (kristana)
# 115 Ŝijaismo (islama)
# 100 nova religio (1,7%)
# 64 Anglikanismo (kristana)
# 22 Sikhismo
# 20 Taoismo
# 14 Judismo
# 12 Spiritismo
# 12 Mormonismo (kristana)
# 7 Bahaa Kredo
# 6 Konfuceismo
# 4 Ĝajnismo
# 3 Ŝintoismo
# 0,3 Zoroastrianismo
Kategorio:Religio
ja:宗教
ko:종교
ms:Agama
simple:Religion
th:ศาสนา
Listo de dioj Lingva noto
La vorto Alaho ne estas nomo de dio, sed aldono de o-finaĵo al la araba vorto "al-lah" signifanta "la dio", t.e. "Dio" (en la araba ne ekzistas majuskloj). Arablingvaj kristanoj kaj islamanoj preĝas ne je " - Alaho", sed je la sama "Dio", kion arabe oni eldiras "al-lah", same kiel angloj diras "God" kaj finnoj "Jumala".
A
:Afrodita - Alaho - Amono - Amono-Rao - Apolonio - Areso - Artemisa - Aŝtar - Atena - Atumo
B
:Beso
D
:Demetra - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo
E
:Eŝuo - Eternulo - Eŭao
G
:Ganeŝo
H
:Hadeso - Hatoro - Hefesto - Hekato - Hera - Hermeso - Hestia - Horuso - Huicilopoktlo
I
:Iasano - Ibeĵioj - Iroko - Iziso
J
:Javeo - Jehovo - Jemanĵao - Jesuo Kristo - Junona - Jupitero
K
:Kecalkoatlo/Kukulkano
L
:Logunedeo
M
:Marso - Merkuro - Minerva
N
:Nanano - Neptuno
O
:Obaluajeo - Obao - Odeo - Oguno - Ojao - Olorumo - Oriŝaoj (Brazilaj dioj) - Osaino - Oŝalao - Oŝosio - Oŝumareo - Oŝumo - Oziriso
P
:Persefona - Plutono - Pozidono
R
:Rao
S
:Sankta Triunuo - Seto
Ŝ
:Ŝangoo - Ŝivo - Ŝuo
T
:Tezkatlipoko
U
:Urano
V
:Venera - Vesta - Viŝnuo - Votano - Vulkano
Z
:Zeŭso
VOLTAIRELiteraturo > Franclingva Literaturo > Voltero < Franca Lingvo
----
Voltero, france VOLTAIRE (21-a de novembro 1694 - 30-a de majo 1778) estas franca verkisto kaj filozofo el la 18-a jarcento. Lia vera nomo estas François Marie AROUET.
18-a jarcento
... daŭrigota... (la anglalingva artikolo estas TRO longa, prefereble traduku el la franca)
Tio aperis en Esperanto:
- Kandid : aŭ la optimismo / Volter. Esperanta trad. de E. Lanti. Ilustr. de R. Bartelmes. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako, 1929. -162 p. : ilustr.
- Tri verkoj de Volter / (Voltaire). En trad. de E. Lanti. - Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1956. - 312 p. : ilustr.
- Kandid / Voltaire. El la franca trad. E. Lanti. - En: Nova Esperanta krestomatio / Hrsg.: William AULD. – 1991. - p.134 – 137
Herooj de Voltero
Zadigo - Kandido - Senartifikulo
Eksteraj ligoj
- [http://www.voltairenet.org/fr libera mondgazeto aŭspiciis sin de la nomo de Voltaire]
Recenzo : - [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5606/volter.html Tri verkoj de Volter]
de Ferenc SZILÁGYI
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/volter.html Tri verkoj de Volter] de Tomáš PUMPR
Voltaire
Kategorio:Filozofoj
ja:ヴォルテール
ko:볼테르
simple:Voltaire
th:วอลแตร์
ReligioReligio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Etimologio
En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".
La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149).
Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.
Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.
Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.
Religioj
:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj
Ĉefaj mondaj religioj
Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj):
# katolikismo: 1,071 miliardoj
# protestantismo: 775 milionoj
# orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj)
# islamo: 1,1 miliardoj
# hinduismo: 1,05 miliardoj
# konfucianismo: 400 milionoj
# budhismo: 350 milionoj
# taoismo: 50 milionoj
# ŝintoismo: 30 milionoj
# judismo: 12 milionoj
# sikhismo: 9 milionoj
# jainismo: 6 milionoj
Sanktaj libroj
:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon
:Aliaj spiritualaj libroj:
:Kurso pri mirakloj
:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto
:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj
:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo
Sanktaj agoj
:Komunio - Meditado
Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo
:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo
----
La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
# 1165 Islamo (19,6%)
# 1050 Sunaismo (islama)
# 1027 Katolikismo (kristana)
# 762 Hinduismo (12,8%)
# 760 nereligia (12,8%)
# 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
# 354 Budhismo (6,0%)
# 322 aliaj kristanoj
# 316 Protestantismo (kristana)
# 249 etnaj religioj (4,2%)
# 214 Ortodoksismo (kristana)
# 115 Ŝijaismo (islama)
# 100 nova religio (1,7%)
# 64 Anglikanismo (kristana)
# 22 Sikhismo
# 20 Taoismo
# 14 Judismo
# 12 Spiritismo
# 12 Mormonismo (kristana)
# 7 Bahaa Kredo
# 6 Konfuceismo
# 4 Ĝajnismo
# 3 Ŝintoismo
# 0,3 Zoroastrianismo
Kategorio:Religio
ja:宗教
ko:종교
ms:Agama
simple:Religion
th:ศาสนา
PoliteismoPoliteismo estas multdiismo, do kredo je pli ol unu dio, male al monoteismo aŭ unudiismo. La ĉefaj politeismaj religioj nuntempaj estas la ŝintoismo kaj granda parto de la hinduismo (en kiu tamen kelkaj skoloj estas monoteismaj, ateismaj aŭ panteismaj). Multaj mortintaj religioj estis politeismaj, ekzemple la greka (paganismo)kaj la nordia. La kontraŭloj de politeimo, nomas ĝin idolanismon.
Laŭ kelkaj vidpunktoj, kredo en Sankta Triunuo de niceaj kristanoj estas formo de politeismo.
La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homoj aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en iliaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, ili faris dion. Ĉio, kion ili ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo aperis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj.
ja:多神教
AteismoLa termino ateismo devenas de la greka prefikso a- (kiu signifas "sen" aŭ "ne") kaj la grek-devenita teismo (kiu signifas kredon je dio, aŭ dioj). Tial, la laŭvorta signifo de la termino estas sen kredo je dio aŭ dioj. En ĝenerala parolado kaj argumentado oni renkontas variajn uzadojn de la termino. Inter ili kelkaj ŝajnas rekte kontraŭdiri al la radika signifo. Oni povas kompreni ĝin laŭvorte kiel mankon de kredo je dioj ("implicita ateismo"), sed tre ofte oni uzas ĝin por esprimi tion kaj aldone kredon je la neekzisto de dioj ("eksplicita ateismo"). Ateismo povas esti sekulara, sed ekzistas ankaŭ ateismaj religioj, ekzemple la budhismo kaj la ĝajnismo.
La signifo de ateismo
El tiu ĉi baza skismo, oni prave konkludis, ke ateismo estas vidpunkto, kiu estas la fokuso de multege da pasia argumentado. Sekve la vorto ofte estas ŝarĝata per multe pli da signifoj ol la termino mem pravigas.
Ekzemple en la filozofia tradicio oni rigardas "ateismon" kredo ke dio ne ekzistas (aparta plia koncepto aldone al la ideo, ke oni ne kredas je dio(j)) kaj prezentas ĝin en kontrasto kun teismo, diismo, kaj agnostikismo.
Ĉar la koncepto de kredo estas neniel ligita al scio, la agnostika vidpunkto ne replikas la laŭvortan signifon de ateismo; ankaŭ ĝi ne asertas mezan vidpunkton. Tio iĝas facile komprenebla, se oni konsideras la fakton, ke oni povas havi kredon sen ia ajn specifa scio (ekzemple, kredo je elfoj, neidentigigitaj flugantaj objektoj, fantomoj, ktp). Homo aŭ kredas je dio(j) (kaj estas teisto) aŭ ne (kaj do estas ateisto). Scio ne rilatas al la distingo inter havi, aŭ ne havi ĉi tiun kredon. Oni povas esti ateisma agnostikulo, aŭ teisma agnostikulo; la pozicio de agnostikismo en si mem ne rilatas al la afero de la specifa kredo.
Teistoj ĝenerale kunmiksas ateistojn, ambaŭ specojn de agnostikuloj, kaj pozitivistojn kaj sumigas ilin kiel nekredantoj; ofte ili forgesas ke ne ĉiuj ateistoj estas sekularismaj. Filozofoj, kiam ili enkondukas la filozofion de religio, ofte emfazas, ke estas grave distingi inter ĉi sekvaj asertoj: "Mi ne kredas, ke dio ekzistas" kaj "Mi kredas, ke dio ne ekzistas". Filozofoj ofte postulas, ke la unua aserto estas konsekvenca kun kaj agnostikismo (tamen ili devus diri specife ateisma-agnostikismo) kaj ateismo; la dua estas konsekvenca nur kun eksplicita ateismo.
Ankaŭ, ĉi tiuj asertoj ne distingas inter eksplicita kaj implicita ateismo, kiel kutime faras la liberpensa tradicio (aparte de la filozofia tradicio).
- "Eksplicita ateismo" (iam nomata kredo-bazita, pozitiva, forta aŭ malmola ateismo) estas la pozitiva aserto (aŭ kredo) ke dio (aŭ iuj dioj, aŭ ĉiuj dioj) ne ekzistas -- tio estas, eksplicita ateisto eble asertas ke la Jud-Kristana Dio ne ekzistas, aŭ ke ĉiuj dioj ne ekzistas.
- La laŭvorta signifo de ateismo estas tre ofte, kaj tre rivele, karakterizata en mallaŭda tono: Malforta, negativa, aŭ mola ateismo. Foje oni renkontas la pli racian terminon "implicita ateismo" por ĉi tiu pozicio. Ĝi estas la rekta manko de kredo je dio. "Ateisto" do estas sinonimo de "ne-teisto" kaj "ne-dikredanto".
Plue ekzistas kutimo diferencigi inter eksplicita ateisto rilate al la jud-kristana dio kaj laŭvorta, aŭ implicita, ateisto rilate al iuj aliaj dioj.
Iuj skoloj de ateistoj ankaŭ faras plian distingon inter "katolika" kaj "ortodoksa ateismo" uzante la originalajn signifojn de tiuj kristanaj terminoj. Laŭ ili la "katolika" ateisto nur for-neas la ekziston de dio dum la memdeklarita "ortodoksa ateisto" konsentas kun la aserto de Miĥail BAKUNIN ke "se dio ekzistus, oni devus malpermesi ĝin". Tiuj kiuj konceptas ateismon kiel morala pozicio (kontraste al la pozicioj teologia aŭ metafizika), emfazas la signifon de tiu diferenco.
Laŭ taksoj proksimume 2,5% de la monda loĝantaro klasifikas sin mem kiel ateistoj, kaj proksimume 12,8% kiel nereligiaj (laŭ Encyclopædia Britannica). Ĉi tiuj procentaĵoj estas ĝenerale pli altaj en eŭropaj kaj eks-socialismaj landoj, kaj pli malaltaj en Usono kaj evoluantaj landoj. La efektiva procentaĵo de ateistoj eble estas pli alta ĉar personoj kiuj respondas al opinisondoj ofte estas hezitemaj malkovri sin mem al eblaj leĝa, ekonomika aŭ socia diskriminacioj.
Kiu atingis ĝis ĉi tien, konsciiĝis ke en la ĝenerala uzado la terminoj ateismo ne estas definitivaj, same kiel la vorto teisto ne definitive priskribas la konceptojn kaj vidpunkton de individua kredanto. Por distingi inter la variaj pozicioj estas utile demandi pri bazaj aferoj kiuj ampleksas la distingaĵojn. Ĉu persono kredas je dio aŭ dioj? Se jes, la pozicio estas teisma. Se ne, la pozicio estas ateisma. Ĉu la persono asertas, ke ne povas ekzisti scio pri dio aŭ dioj? Se jes, la pozicio estas ankaŭ agnostika. Se la pozicio estas ateisma, ĉu ankaŭ estas kredo ke dioj ne ekzistas? Se jes, temas pri "eksplicite ateisma" pozicio. Per demandoj pri moralaj demandoj eblas eltrovi, ĉu iun konkretan specon de ateismo motivas moralaj konsideroj.
Estus eraro supozi, ke ĉiuj ateistoj malestimas dion aŭ religion. Ofte ili respektas la religiajn sentojn de di-kredantoj kaj rigardas la religiojn kiel parton de la kultura tradicio, tamen ili mem ne vidas kaŭzon aŭ eblecon imagi la ekziston de supernatura estaĵo.
Eĉ iuj religioj estas ateismaj, ekzemple jainismo kaj la origina budhismo.
Vidu ankaŭ
- Sekularismo
- Racionalismo
- La Racieco de Ateismo
- Listo de ateistoj
- Naturalismo
- Diismo
- Agnostikismo
- Nevidebla Rozkolora Unukornulo
Eksteraj ligiloj
- [http://ateismo.iespana.es/a3morto.htm en Eo]
- [http://www.infidels.org/news/atheism/ The Atheism Web] - angla (La Ateismo TTT-ejo)
- [http://www.positiveatheism.org Positive Atheism] - angla (Pozitiva Ateismo)
- [http://www.atheists.org American Atheists] - angla (Amerikaj Ateistoj)
- [http://dmoz.org/Society/Religion_and_Spirituality/Atheism/ Open Directory atheism links] - angla (Ateismaj ligiloj)
------
EdE-A > Ateistoj
Ateistoj, v. Liberpensuloj.
Kategorio:Ateismo
ja:無神論
ms:Atheis
PanteismoPanteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiuj korpoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dio mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo aŭ Li estus la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj.
Estas pluraj formoj de panteismo, kelkaj estas dubsencaj kaj egalas al ia ateismo: Spinozo.
Ĉefaj panteismaj doktrinoj kaj pensuloj:
kategorio:filozofio
kategorio:religio
ja:汎神論
Listo de dioj Lingva noto
La vorto Alaho ne estas nomo de dio, sed aldono de o-finaĵo al la araba vorto "al-lah" signifanta "la dio", t.e. "Dio" (en la araba ne ekzistas majuskloj). Arablingvaj kristanoj kaj islamanoj preĝas ne je " - Alaho", sed je la sama "Dio", kion arabe oni eldiras "al-lah", same kiel angloj diras "God" kaj finnoj "Jumala".
A
:Afrodita - Alaho - Amono - Amono-Rao - Apolonio - Areso - Artemisa - Aŝtar - Atena - Atumo
B
:Beso
D
:Demetra - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo
E
:Eŝuo - Eternulo - Eŭao
G
:Ganeŝo
H
:Hadeso - Hatoro - Hefesto - Hekato - Hera - Hermeso - Hestia - Horuso - Huicilopoktlo
I
:Iasano - Ibeĵioj - Iroko - Iziso
J
:Javeo - Jehovo - Jemanĵao - Jesuo Kristo - Junona - Jupitero
K
:Kecalkoatlo/Kukulkano
L
:Logunedeo
M
:Marso - Merkuro - Minerva
N
:Nanano - Neptuno
O
:Obaluajeo - Obao - Odeo - Oguno - Ojao - Olorumo - Oriŝaoj (Brazilaj dioj) - Osaino - Oŝalao - Oŝosio - Oŝumareo - Oŝumo - Oziriso
P
:Persefona - Plutono - Pozidono
R
:Rao
S
:Sankta Triunuo - Seto
Ŝ
:Ŝangoo - Ŝivo - Ŝuo
T
:Tezkatlipoko
U
:Urano
V
:Venera - Vesta - Viŝnuo - Votano - Vulkano
Z
:Zeŭso
PoliteismoPoliteismo estas multdiismo, do kredo je pli ol unu dio, male al monoteismo aŭ unudiismo. La ĉefaj politeismaj religioj nuntempaj estas la ŝintoismo kaj granda parto de la hinduismo (en kiu tamen kelkaj skoloj estas monoteismaj, ateismaj aŭ panteismaj). Multaj mortintaj religioj estis politeismaj, ekzemple la greka (paganismo)kaj la nordia. La kontraŭloj de politeimo, nomas ĝin idolanismon.
Laŭ kelkaj vidpunktoj, kredo en Sankta Triunuo de niceaj kristanoj estas formo de politeismo.
La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homoj aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en iliaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, ili faris dion. Ĉio, kion ili ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo aperis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj.
ja:多神教
ViĉoViĉo (angle, Wicca [ŭika], el wicce, "fleksi" - esperantigo proponita de Don HARLOW) estas la moderna religio de sorĉistoj. Speco de novpaganismo, ĝi estas ankoraŭ malgranda religio sed rapide kreskas, aparte en Nordameriko.
La religio baziĝis unue sur la skriboj de Gerald GARDNER, sed poste ege diversiĝis en multajn specojn: gardnerismo, aleksandrismo, la feminisma diana viĉo, kaj fea tradicio inter ili. La plejparto de viĉanoj, tamen, miksas elementojn de diversaj kutimoj de ĉirkaŭ la mondo, kio nomiĝas eklektika viĉo.
Praktikantoj nomas sin viĉanoj (Wiccans), kaj ankaŭ foje sorĉistoj (Witches - en viĉo ĉi tiuj estas geaj terminoj), kvankam ne ĉiuj viĉanoj konsentas pri tiu termino.
Ĉar viĉo estas religio sen dogmo, malfacile fareblas prononcoj pri tio kion kredas viĉoj. Tamen, la plej universalaj temoj estas:
- kredo je imanenta dieco, ofte personigita kiel la Diino, Gedioj, aŭ anoj de variaj panteonoj;
- respekto por naturo kaj la tero;
- kredo je magio, la kapablo influi eventojn per sentado kaj manipulado de naturaj fortoj;
- kredo je karmo, la fakto ke ĉiu ago havas rezultojn (vidu ankaŭ je la Viĉa Sentenco);
- respekto por diversaj pensmanieroj pri religio kaj toleremo por nekutimaj vivstiloj;
- kaj (ree) manko de dogmo aŭ konceptoj de peko aŭ diabloj.
Viĉanoj praktikas aŭ sole, aŭ en bandoj aŭ rondoj (angle, covens). En kelkaj grandaj urboj estas publikaj, "malfermaj" bandoj kaj aranĝoj por viĉanoj kaj/aŭ diversspecaj novpaganoj.
Viĉo rapide kreskas, aparte inter junuloj, feministoj, kaj alternativuloj al kiuj plaĉas ĝia neortodoksa pensmaniero, rezulte ke la vasta plejparto de viĉanoj estas konvertiĝintoj el aliaj religioj, plejparte kristanismo kaj judismo. Ankaŭ estas multaj paroj kiuj instruas siajn viĉajn kredojn al siaj infanoj.
Bedaŭrinde, viĉanoj frontas diskriminacion, aparte en Usono en partoj kie tre fortas laŭdogma kristanismo. Malgraŭ ĝia manko je dogmo, religiestro aŭ eĉ vastaj strukturoj, oni ofte miskredas ke viĉo estas kulto. Viĉanoj foje suferas malkomprenon, insultojn, maltoleremon, turmentadon, diskriminacion (kontraŭ- kaj laŭleĝan), kaj eĉ fizikan atakon pro siaj religiaj kredoj.
Famaj aŭtoroj pri viĉo inkluzivas: Gerald GARDNER, Ray BUCKLAND, Stewart FARRAR, Z. BUDAPEST, Scott CUNNINGHAM, Isaac BONEWITS, Margot ADLER, kaj STARHAWK.
Vidu ankaŭ: Viĉaj festoj, Viĉaj ritoj, diablismo, druido, paganismo.
Kategorio:Viĉo
MonoteismoMonoteismo aŭ unudiismo estas la kredo ke ekzistas nur unu dio. Religioj strikte monoteismaj estas judismo kaj islamo. Ankaŭ la kristanismo estas ĝenerale rigardata kiel monoteisma, sed pro la doktrino de multaj kristanaj eklezioj pri la triunuo, kelkaj pli striktaj monoteistoj rigardas ĝin kiel speco de politeismo. En la hinduismo multaj opinias ke ĝiaj multaj dioj estas nur aspektoj de unusola, iom simile al la kristana trinuno, do diskutindas ĉu ĝi estas monoteisma aŭ politeisma.
La Dio de monoteismo estas ĉionpova, ĉieestanta, ĉionscianta, ĉiam justa kaj bona.
Kelkaj religihistoriistoj opinias ke la judismo origine ne estis monoteisma sed monolatria.
ja:一神教
JudismoJudismo aŭ judaismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
- ortodoksa judismo
- konservativa judismo
- reformisma judismo
- rekonstruisma judismo
Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis:
- La Fariseoj
- La Sadukeoj
- La Esenoj
kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento ankaŭ estis la malgranda sekto de la kristanoj.
Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale
rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj.
La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj
ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo.
Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaitoj, kiuj
fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj,
kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.
La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la unua jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel
filon de Dion, kaj sin mem kial kulmino de judismo. Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel
la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ
vidpunktojn.
En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese
postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la
babilona kaptperiodo, la israela religio devenis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj.
La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio etabliĝis
multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.
Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filosofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis
kredantoj je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto,
ekzemple - etabliĝis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuele
venkinta flanko en la Biblio mem.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la
Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj
sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentiĝitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris heretikajn. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj
kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda
nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la etabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficiaj hierarkiaj rilatoj
inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tie:
# Dio ekzistas
# Dio estas ununura
# Dio estas senkorpa
# Dio estas eterna
# Preĝu nur al Dio
# La vortoj de la profetoj estas veraj
# La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
# La Torao estis donita al Moseo
# La Torao estas neŝanĝebla
# Dio estas ĉioscia kaj ĉiopova
# Dio punas kaj rekompencas
# La Mesio venos kaj regnos
# La mortintoj releviĝos
Tradiciaj kristanoj kredas same, krom ke ili diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj originala peko. La islamano kredas same krom li diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj -- la Korano -- estas veraj.
Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksoj kaj la konservativoj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("chumash") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la chumash, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la chumash al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la
reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.
Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesio, kiel Jakob FRANK, Sabetai CVI, Simon BAR-KOĤBA.
La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto
de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis
tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon
je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruktionisma judismoj malakceptas ĝin.
Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa
kaj konservativa judismo ankaŭ devigas manĝadon de ne-koŝeraj manĝaĵoj, dum la reformisma judismo
ĝenerale vidas la ritaj leĝoj de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝoj pri koŝeraj manĝajĝoj kiel tradicioj.
Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiun regionon rekonitan kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.
Post morto ....
Fino de la mondo ...
Ĉefaj Festoj
- Pesaĥo (aŭ Pasko)
- Ŝavuot
- Tisha B'av
- Roŝ Haŝana
- Jom Kipur
- Sukot
- Ĥanuka
- Tu Biŝvat
- Purim
La Diasporo (Disiĝo)...
Distingoj kiel Aŝĥenazoj kaj Sefardoj...
Por trovi liston de pluraj vortoj rilataj al judismo vidu ĉe Judaj terminoj.
----
Vidu ankaŭ antisemitismo, falasha, Garizim, hebreoj, hebrea lingvo, ĥazaroj, Kabalo, karaitoj, samaritanismo.
Kategorio:Judismo
ja:ユダヤ教
ko:유대교
ms:Yahudi
nb:Jødedom
simple:Judaism
th:ยูได
zh-min-nan:Iu-thài-kàu
KristanismoKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo
:Kristanaĵoj
:Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
:Pensintoj, verkistoj, teologoj:
:Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich
:Postmortolando
:Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
:Sakramentoj
:Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
Kategorio:Kristanismo
ja:キリスト教
ko:기독교
ms:Kristian
simple:Christianity
th:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Ki-tok-kàu
DiismoDiismo kredas, ke Dio ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj naturaj leĝoj. Li kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mondo. Do diismo rigardas dian providencon, miraklojn, dogmojn kaj sanktajn librojn kiel fabeloj por infanoj kaj naivuloj. Esence, diisto kredas al Dio, sed ne al preĝado.
Diismo estis populara inter la intelektuloj de la Okcidento en la 18-a jarcento kaj poste. La militoj de religio en Eŭropo en la 17-a jarcento kaj la sukceso de moderna scienco multe helpis popularigi diismon, multaj inter la filozofoj kaj verkistoj de la 18-jarcenta Klerismo estis diistoj.
Thomas JEFFERSON kaj Ejnstejno estis diistoj, inter aliaj. Jefferson, ekzemple, redaktis la kristanan evangelion por ekskludi la miraklojn de Jesuo Kristo, farinte Jesuon homo tre saĝa sed ne dia.
Kategorio:Religio
AteismoLa termino ateismo devenas de la greka prefikso a- (kiu signifas "sen" aŭ "ne") kaj la grek-devenita teismo (kiu signifas kredon je dio, aŭ dioj). Tial, la laŭvorta signifo de la termino estas sen kredo je dio aŭ dioj. En ĝenerala parolado kaj argumentado oni renkontas variajn uzadojn de la termino. Inter ili kelkaj ŝajnas rekte kontraŭdiri al la radika signifo. Oni povas kompreni ĝin laŭvorte kiel mankon de kredo je dioj ("implicita ateismo"), sed tre ofte oni uzas ĝin por esprimi tion kaj aldone kredon je la neekzisto de dioj ("eksplicita ateismo"). Ateismo povas esti sekulara, sed ekzistas ankaŭ ateismaj religioj, ekzemple la budhismo kaj la ĝajnismo.
La signifo de ateismo
El tiu ĉi baza skismo, oni prave konkludis, ke ateismo estas vidpunkto, kiu estas la fokuso de multege da pasia argumentado. Sekve la vorto ofte estas ŝarĝata per multe pli da signifoj ol la termino mem pravigas.
Ekzemple en la filozofia tradicio oni rigardas "ateismon" kredo ke dio ne ekzistas (aparta plia koncepto aldone al la ideo, ke oni ne kredas je dio(j)) kaj prezentas ĝin en kontrasto kun teismo, diismo, kaj agnostikismo.
Ĉar la koncepto de kredo estas neniel ligita al scio, la agnostika vidpunkto ne replikas la laŭvortan signifon de ateismo; ankaŭ ĝi ne asertas mezan vidpunkton. Tio iĝas facile komprenebla, se oni konsideras la fakton, ke oni povas havi kredon sen ia ajn specifa scio (ekzemple, kredo je elfoj, neidentigigitaj flugantaj objektoj, fantomoj, ktp). Homo aŭ kredas je dio(j) (kaj estas teisto) aŭ ne (kaj do estas ateisto). Scio ne rilatas al la distingo inter havi, aŭ ne havi ĉi tiun kredon. Oni povas esti ateisma agnostikulo, aŭ teisma agnostikulo; la pozicio de agnostikismo en si mem ne rilatas al la afero de la specifa kredo.
Teistoj ĝenerale kunmiksas ateistojn, ambaŭ specojn de agnostikuloj, kaj pozitivistojn kaj sumigas ilin kiel nekredantoj; ofte ili forgesas ke ne ĉiuj ateistoj estas sekularismaj. Filozofoj, kiam ili enkondukas la filozofion de religio, ofte emfazas, ke estas grave distingi inter ĉi sekvaj asertoj: "Mi ne kredas, ke dio ekzistas" kaj "Mi kredas, ke dio ne ekzistas". Filozofoj ofte postulas, ke la unua aserto estas konsekvenca kun kaj agnostikismo (tamen ili devus diri specife ateisma-agnostikismo) kaj ateismo; la dua estas konsekvenca nur kun eksplicita ateismo.
Ankaŭ, ĉi tiuj asertoj ne distingas inter eksplicita kaj implicita ateismo, kiel kutime faras la liberpensa tradicio (aparte de la filozofia tradicio).
- "Eksplicita ateismo" (iam nomata kredo-bazita, pozitiva, forta aŭ malmola ateismo) estas la pozitiva aserto (aŭ kredo) ke dio (aŭ iuj dioj, aŭ ĉiuj dioj) ne ekzistas -- tio estas, eksplicita ateisto eble asertas ke la Jud-Kristana Dio ne ekzistas, aŭ ke ĉiuj dioj ne ekzistas.
- La laŭvorta signifo de ateismo estas tre ofte, kaj tre rivele, karakterizata en mallaŭda tono: Malforta, negativa, aŭ mola ateismo. Foje oni renkontas la pli racian terminon "implicita ateismo" por ĉi tiu pozicio. Ĝi estas la rekta manko de kredo je dio. "Ateisto" do estas sinonimo de "ne-teisto" kaj "ne-dikredanto".
Plue ekzistas kutimo diferencigi inter eksplicita ateisto rilate al la jud-kristana dio kaj laŭvorta, aŭ implicita, ateisto rilate al iuj aliaj dioj.
Iuj skoloj de ateistoj ankaŭ faras plian distingon inter "katolika" kaj "ortodoksa ateismo" uzante la originalajn signifojn de tiuj kristanaj terminoj. Laŭ ili la "katolika" ateisto nur for-neas la ekziston de dio dum la memdeklarita "ortodoksa ateisto" konsentas kun la aserto de Miĥail BAKUNIN ke "se dio ekzistus, oni devus malpermesi ĝin". Tiuj kiuj konceptas ateismon kiel morala pozicio (kontraste al la pozicioj teologia aŭ metafizika), emfazas la signifon de tiu diferenco.
Laŭ taksoj proksimume 2,5% de la monda loĝantaro klasifikas sin mem kiel ateistoj, kaj proksimume 12,8% kiel nereligiaj (laŭ Encyclopædia Britannica). Ĉi tiuj procentaĵoj estas ĝenerale pli altaj en eŭropaj kaj eks-socialismaj landoj, kaj pli malaltaj en Usono kaj evoluantaj landoj. La efektiva procentaĵo de ateistoj eble estas pli alta ĉar personoj kiuj respondas al opinisondoj ofte estas hezitemaj malkovri sin mem al eblaj leĝa, ekonomika aŭ socia diskriminacioj.
Kiu atingis ĝis ĉi tien, konsciiĝis ke en la ĝenerala uzado la terminoj ateismo ne estas definitivaj, same kiel la vorto teisto ne definitive priskribas la konceptojn kaj vidpunkton de individua kredanto. Por distingi inter la variaj pozicioj estas utile demandi pri bazaj aferoj kiuj ampleksas la distingaĵojn. Ĉu persono kredas je dio aŭ dioj? Se jes, la pozicio estas teisma. Se ne, la pozicio estas ateisma. Ĉu la persono asertas, ke ne povas ekzisti scio pri dio aŭ dioj? Se jes, la pozicio estas ankaŭ agnostika. Se la pozicio estas ateisma, ĉu ankaŭ estas kredo ke dioj ne ekzistas? Se jes, temas pri "eksplicite ateisma" pozicio. Per demandoj pri moralaj demandoj eblas eltrovi, ĉu iun konkretan specon de ateismo motivas moralaj konsideroj.
Estus eraro supozi, ke ĉiuj ateistoj malestimas dion aŭ religion. Ofte ili respektas la religiajn sentojn de di-kredantoj kaj rigardas la religiojn kiel parton de la kultura tradicio, tamen ili mem ne vidas kaŭzon aŭ eblecon imagi la ekziston de supernatura estaĵo.
Eĉ iuj religioj estas ateismaj, ekzemple jainismo kaj la origina budhismo.
Vidu ankaŭ
- Sekularismo
- Racionalismo
- La Racieco de Ateismo
- Listo de ateistoj
- Naturalismo
- Diismo
- Agnostikismo
- Nevidebla Rozkolora Unukornulo
Eksteraj ligiloj
- [http://ateismo.iespana.es/a3morto.htm en Eo]
- [http://www.infidels.org/news/atheism/ The Atheism Web] - angla (La Ateismo TTT-ejo)
- [http://www.positiveatheism.org Positive Atheism] - angla (Pozitiva Ateismo)
- [http://www.atheists.org American Atheists] - angla (Amerikaj Ateistoj)
- [http://dmoz.org/Society/Religion_and_Spirituality/Atheism/ Open Directory atheism links] - angla (Ateismaj ligiloj)
------
EdE-A > Ateistoj
Ateistoj, v. Liberpensuloj.
Kategorio:Ateismo
ja:無神論
ms:Atheis
AgnostikismoAgnostikismo estas la kredo ke la demando pri la ekzisto de dioj ne
estas decidebla. La agnostiko kredas ke oni ne povas pruvi aŭ dio
ekzistas aŭ dio ne ekzistas. Agnostikismo akordas kun Malforta
Ateismo, sed ne kun Forta Ateismo.
La terminoj agnosticism kaj agnostic estis kreitaj en la angla de Thomas Henry HUXLEY en 1869. Li devenigis la radikon de la greka a- ("ne") kaj gnosis ("scio").
Ankaŭ vidu: Ateismo Diismo Gnostikismo
Kategorio:Religio
ja:不可知論
Ĝajnismo, suda Barato]]
(La PIVa formo "ĝainismo" estas franceca; la hinda radiko jain estas diftonga, ne dusilaba.)
Ĝajnismo estas hinda religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluiĝis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimso); kiel ekzemple tia praktita de Mahatma GANDHI.
La Origino de Ĝajnismo
Kiel la fondinto de la ĝajnismo estas kutime rigardata Mahavira ("granda viro", sanskrite kaj prakrite Mahâvîra). Neniu certas precize kiam li vivis, sed la tradiciaj jaroj estas de -599 ĝis -517) -- pli aĝa samtempano de la Budho Gotama. Mahavira estas el la regiono Biharo, kaj li (same kiel Budho) atingis sian allumiĝon sidante sub arbo. Laŭ la ĝajnismo, Mahavira estas la tirthankara de nia epoko, la 24-a. Tirthankara estas la ĝajnisma koncepto plej proksima al la budhisma budho; la vorto "ĝajnismo" venas el la hinda vorto jaina, sekvanto de jîna, = la venkinto, kiu estas koncepto paralela al la budhisma arahanto.
Kelkaj religihistoriistoj opinias, ke ankaŭ antaŭa tirthankara (la 23-a do), Parŝva, eble vivis dum historia tempo, verŝajne en la 9-a jarcento a.K., kaj kolektis kaj kompilis tekstojn kaj tradiciojn pli antikvajn. Se vere, la ĝajnismo estus kelkajn jarcentojn pli aĝa ol la budhismo.
En la budhisma palilingva kanono - Tripitako - Mahavira aperas kiel konkurencanto sub la nomo Nigantha Nâthaputta, kaj estas tie forte kritikita.
Kredoj de Ĝajnismo
La ĝajnisma simbolo konsistas el svastiko kaj mano.
Pro alispeca karmo-doktrino, la ĝajnismo estas pli ekstrema ol la budhismo pri ne-perforto, kaj provas eviti perfortaĵojn ne nur intencajn sed ankaŭ ne-intencajn. La ĝajnismaj monaĥoj, male al la budhismaj, vivas ege asketisme kaj entuziasme suferigas sin mem. Anoj estas ofte vegetaraj. Kelkaj monaĥoj vestas maskon por ne enspiri insektojn kaj balaas antaŭ sia vojo. En ekstremaj kazoj, monaĥoj suicidas per nemanĝado.
Same kiel la budhismo, la ĝajnismo ekde la komenco evitis la uzon de la lingvo de la kleruloj, sanskrito; ĝia kanono estas verkita en unu el la prakritoj.
Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpoiĝo, ktp, iom simile al ia novplatonismo. Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismo, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj la formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lente evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu : en kristianismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalasititaj el ĉia materio pere de meditado kaj acketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-ojn kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, ni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo.
Ĉirkaŭ ducent jarojn post Mahavira, la ĝajnismo splitiĝis en du skolojn: la pli liberala svetambara, "blanke vestitaj", kies monaĥoj vestis sin blanke kaj kiu akceptas ankaŭ monaĥinojn, kaj la pli konservema digambara, "ĉiele vestitaj", kie la monaĥoj konservis la kutimo de la praa ĝajnismo esti nudaj kaj kiu havas monaĥojn nur virajn.
La antikvaj helenaj filizofoj ekhavis konon pri ili, okaze de la konker-vajaĝoj de Aleksandro la Granda, ili estis de tiuj nomitaj la "Gymnosophistes" (=la nudaj saĝoj).
Kiel en Albigensismo la devoj de la laikoj estas malpli severaj ol tiuj de la monaĥoj, tiuj lastaj praktikante ekstreman asketismon.
- La laikoj devas respekti 5 malpermesojn (klasike moralaj) kaj cetere: ne manĝi nokte, esti modera, ne sin dediĉi al ĉia senutila agado, mediti plurfoje en la tago, fasti almenaŭ po unu fojo semajne, doni almozojn.
- La monaĥoj devas praktiki : paciencon, humilecon, rektanimecon, verdiron, memregon, asketismon, seksan abstinecon, senposedon, obeon. Ili devas elporti 22 korpajn aŭ spiritajn malagrablaĵojn, inter ili: malsato, soifo, la insektoj, la nudeco, la insultoj, la incitiĝo pro nekompreno.
En la ĝajnismo, same kiel en la budhismo, pro la idealo de ne-perforto jam frue multaj laikoj preferis vivteni sin per komercado, kaj ne devi rekte ekspluati vivantajn estaĵojn. Tial ili specialiĝis en intelektaj, monaj kaj komercaj profesioj, kio donis al ili, malgraŭ ilia malgranda nombro, grandan influon en la hinduja socio, kaj ofte riĉecon, iom simile al la judoj, sed ne pro elekstera persekuto sed deinterna moralaj malpermesoj. Ankoraŭ hodiaŭ, la ĝajnismanoj estas statistike superreprezentataj en la komerca vivo de Barato.
Pro ilia klero-tradicio kaj zorgemo, la plej fidindaj dokumentoj pri antikva historio de hindio estas ĝajnismaj, ankaŭ ĝajnismaj la plej malnovaj ĝis nun konservitaj hindaj manskribaĵoj.
La Ĝajna Universala Preĝo
Jen la baza preĝo, kiu la ĝajnismano diras ĉiutage. Ĉiujn bonajn laboron kaj eventon oni benu per ĉi tiu preĝado saluta.
Namo Arihantanam: Mi riverencas al la allumiĝintaj estaĵoj.
Namo Siddhanam: Mi riverencas al la liberiĝintaj animoj.
Namo Ayariyanam: Mi riverencas al la religiaj gvidantoj.
Namo Uvajjayanam: Mi riverencas al la religiaj instruistoj.
Namo Loe Savva Sahunam: Mi riverencas al ĉiuj asketoj en la mondo.
Eso Panch Namukkaro: Tiuj kvin riverencoj
Savva Pava Panasano: Povas detrui ĉiujn pekojn.
Mangalancha Savvesin: Inter la sanktaj ripetaĵoj
Padhamam Havai Mangalam: Ĉi tio estas la supera.
Influado kaj Disvastiĝado de Ĝajnismo
Ĝajnismo jam estis antikvaj religio kaj kulturo en Biharo dum la tempo de Budho kaj Mahavira. Pro tio la ĝajnisma filozofio forte influis la budhisman. Ĝajnismo kaj Hinduismo ankaŭ influis unu la alian dum la miljarojn.
Ĉar ĝajna moralo devigas, ke ĝajnismanoj ne ligiĝu al siaj materiaj posedaĵoj, ili multe elspezis mecenate. Riĉaj ĝajnismanoj pasintece konstruigis multegajn templojn ege belajn kaj multekostajn. Sur la monto de Palitano en Guĝarato konstruiĝis templo, kiu povas enhavi 870 da homoj, kaj ĉe la landlimo inter Guĝarato kaj Raĝasthano sur Monto Abu, kie la temploj estas el blanka marmoro, la marmoro-skulptistoj estis pagataj laŭ la kvanto de marmora pulvoro forigita, do ili faris plej ellaboritajn kaj detalo-riĉajn skulptaĵojn! Nunepoke la riĉaj ĝajnismaj mecenatoj prefere fondas malsanulejojn, por la homoj, kaj ankaŭ por la bestoj.
Historie, la religio ĝajnismo troviĝis ĉie tra suda Azio -- en Afganio, Birmo, Nepalo, Bangladeŝo, Sri-Lanko, ktp. Sed ju pli islamo, hinduismo, ktp kreskas en tiuj landoj, des pli ĝajnismo malkreskas, kaj hodiaŭ ĝajnismo estas tre malgranda religio ekster Barato.
La ĝajnismaj komercistoj, male al la budhismaj, ĉefe entreprenis ene de Barato. Dum la budhismo iom post iom disvastiĝis ekster Barato, kaj dum mil jaroj preskaŭ ne troveblis en la lando de sia origino, la ĝajnismo restis religio hinda, kun anoj plejparte en Barato kaj en la hinda diasporo. Tamen, ĉu influo, ĉu paralela evoluo, multaj el iliaj ideoj kaj praktikoj troviĝas en aliaj mistikaj skoloj de la Mezoriento kaj Mediteraneo.
Kategorio:Religio
ja:ジャイナ教
HumanismoHumanismo estas ĝenerala termino por multaj malsamaj pensaroj, kiuj fokusiĝas je komunaj solvoj por komunaj homaj problemoj. Humanismo iugrade iĝis etika doktrino (tial sufikso “-ism-”), kies kampo inkluzivis la tutan homan rason, malsame de tradiciaj etikaj sistemoj, kiuj aplikiĝis nur al apartaj etnikaj grupoj.
Multaj fruaj doktrinoj, kiuj nomis sin “humanismaj”, estis bazitaj sur fama aserto de Protagoro ke “homo estas mezurilo de ĉio.” T.e. ke homoj estas la finaj difinantoj de valoro kaj moralo — kaj ne objektivaj aŭ absolutaj kodeksoj. Siatempe la aserto de Protagoro estis radikala kaj objektiva rigardo al la stato de homo, kiu konvinke kontraŭstaris absolutismon dum la plejparto de la sekvinta okcidenta historio de filozofio. Postaj interpretoj de tiu ĉi “principo” disiĝis inter relativismo kaj universalismo — la unua rigardas ĉiujn etikojn kiel devenantajn el individuo (individualismo), dum la dua rigardas etikon sencohava, nur se ĝi estas aplikebla al ĉiuj. Kvankam relativismo gajnis popularecon dum industria erao, tutglobaj interkomunikoj kaj transkulturiĝo malpliigis la rolon de relativismo favore al universalisma vidpunkto de humanismo.
-
ja:ヒューマニズム
KomunismoPolitiko > Komunismo
----Komunismo evidente estas tre antikva nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Europa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.
Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al | | |