Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Eŭkarioto

Eŭkarioto

Eŭkarioto estas biologia ĉelo (aŭ organismo de tiaj ĉeloj) kies ĉelkerno enhavas genetikan materialon (apartiganta la DNA-n de la citosolo). Kelkaj el la organeloj de eŭkariotaj ĉeloj, plej rimarkindaj la mitokondrioj kaj la kloroplastoj, havas duoblajn membranojn. Oni vaste opinias ke tiuj estas endosimbiotoj. Ankaŭ ĉelkernoj havas duoblajn membranojn, sed kutime ne estas opiniataj esti endosimbiotoj. Eŭkariotaj ĉeloj estas pli grandaj ol prokariotaj. La volumena malsameco estas ĉirkaŭ milopa. La eŭkariotaj vivaĵoj estas la plej nove aperintaj, kaj inkluzivas kvar el la kvin "regnoj" de la kutima taksonomio -- (mi ne certas pri tiuj nomoj) protistoj, fungoj, plantoj, kaj animaloj -- kun la tri lastaj evoluinte de la unua. Arbo __ Animaloj (Metazouloj) ___/ / \__ Koanoflageluloj _____/ / \ __ Fungoj / \___/ / \__ Mikrosporidiuloj / /_________________ Alveoluloj (dinoflageluloj, ciliuloj, apikompleksuloj) __/  \__________________ Stramenopiloj (diatomacoj, krisofitoj, brunaj algoj, opalinoj, aliaj algoj kaj protozouloj) \   \________________ Rodofitoj (ruĝaj algoj) \  \______________ Verdaj plantoj (=Viridaeplantae/sub-reĝo Klorobiontoj: verdaj algoj, ĉefaj plantoj) \  \____________ Aliaj protistoj (kriptomonadoj, eŭglenidoj, glaŭkofitoj, ktp) ja:真核生物

Biologia ĉelo

Biologio > Biologia ĉelo ---- Ĉiu konata vivaĵo konsistas el bazaj unuoj, la ĉeloj. Ĉelo estas la plej malgranda mem-konservanta kaj mem-reproduktanta ero. =Konsisto= Ĉiu konata ĉelo (krom kelkaj specialigitaj ĉel-tipoj) havas komunajn bazajn elementojn:
- DNA, la genetika informo kiu priskribas la aliajn elementojn.
- Proteinoj, la maŝinaro de la ĉelo.
- Membranoj, kiuj apartigas la ĉelon de ĝia medio, filtras, transdonas mesaĝojn inter la eno kaj la ekstero, kaj dividas pli komplikajn ĉelojn en fakojn (organeloj). =Funkcioj= Ĉeloj ankaŭ havas komunajn kapablojn:
- Reproduktado per ĉela dividiĝo.
- Metabolo, enprenigi krudmaterialojn, konverti ĝin al ĉelaj elementoj kaj energio, kaj delasi kromproduktojn.
- Proteina sintezo per konverti DNA-n al RNA al proteino. =Specoj= Estas 220 specoj de ĉeloj kaj histoj kiuj konsistigas la homan korpon. Estas tri bazaj specoj de ĉeloj: prokarioto, arkio, eŭkarioto

Strukturo

eŭkarioto 1. Nukleolo. 2. Ĉelkerno aŭ nukleo. 3. Ribosomo. 4. Veziketo. 5. Raspa Endoplasma Retikulo. 6. Golĝi-Aparato. 7. Mikrotubulo. 8. Glata Endoplasma Retikulo. 9. Mitokondrioj. 10. Vakuolo. 11. Citoplasmo. 12. Lizosomo. 13. Centrioloj.

Historio

- 1665 : Robert HOOKE malkovris ĉelojn en korko, poste en vivantaj plantoj, per mikroskopoj.
- 1839 : Theodor SCHWANN malkovris ke plantoj kaj bestoj konsistas el ĉeloj, konkludante ke ĉeloj estas komuna unuo de strukturo kaj evoluo, tiel fondanta ĉel-teorion. Schwann-ĉeloj estas nomitaj por li.
- La kredo ke vivaĵoj povas spontanee aperi (abiogenezo) estas kontraŭita de Louis PASTEUR (1822-1895).
- Rudolph VIRCHOW asertis ke ĉeloj ĉiam ekiĝas el ĉela dividiĝo (en la latina: omnis cellula ex cellula). ja:細胞 ko:세포 ms:Sel simple:Cell th:เซลล์ (ชีววิทยา)

Ĉelkerno

La ĉelkerno (aŭ nukleo) estas organelo en eŭkariotaj ĉelo. Ĝi havas du ĉefajn funkciojn:
- regi ĥemiajn reakciojn en la ĉela citoplasmo
- enteni informon necesan por kiam la ĉelo dividiĝas. La ĉelkerno regas reakciojn per komandi la formiĝon de proteinoj kaj enzimoj. Ĝi estas ankaŭ la loko kie okazas transskribado de genoj kaj splisado de mRNA.

Strukturo

RNA. (2) Ribosomoj. (3) Nuklea-poraj kompleksoj. (4) Nukleolo.
(5) Kromatino. (6) Nukleo. (7) Endoplasma retikulo. (8) Nukleoplasmo.
La tutan strukturon ĉirkaŭas citoplasmo. (Desegnaĵo baziĝas sur ER-bildoj.)
]] Bildo el la servilo de Nupedia. La diametro de la nukleo varias inter 10 kaj 20 mikrometroj. Ĉirkaŭas ĝin duobla membrano formante la nuklean tegaĵon, ĉirkaŭ 30 milimetrojn larĝe. Tiu ĉi tegaĵo selekteme permesas molekulojn eniri kaj eliri la nukleon, kaj apartigas la ĥemiajn reakciojn okazantajn en la citoplasmo de la reakcioj okazantaj en la nukleo. La ekstera membrano havas ribosomojn. La interna kaj ekstera membranoj kuniĝas je regulaj lokoj, formante nukleajn porojn. Simile al la citoplasmo de ĉelo, la nukleo enhavas nukleoplasmon -- tre viskoza likvaĵo enhavanta la kromosomojn kaj nukleolojn. Kromosomo enhavas informon enkodigitan en DNA fiksita al proteinoj nomitaj histonoj kaj kiuj estas kutime aranĝitaj en densan reton nomitan kromatino. Nukleoloj estas granulecaj strukturoj kiuj faras ribonukleatan DNA (rDNA) kaj kunmetigas ĝin per proteinoj. ja:細胞核 ms:Nukleus

Genetiko

Biologio > Genetiko ---- Genetiko estas la scienco pri la heredeco, ĝia kemia fundamento kaj ĝia efiko sur disvolviĝon de la individuo kaj la evoluon de la specio. Fondinto de genetiko estas Mendel.

vidu ankaŭ

Geno; DNA; RNA; Genetika Kodo; Genetika Elemento gentekniko; Luigi Luca CAVALLI-SFORZA; Genterapio; Mutacio; ja:遺伝学 ko:유전학 ms:Genetik simple:Genetics th:พันธุศาสตร์

DNA

DNA estas la DesoksiriboNuklea Acido - ĝi estas duopa-helica molekulo konsistanta el paroj da nukleotidoj, la eroj de nukleaj acidoj, kiuj konsistas el nitrogenaj bazoj - Adenino, Timino, Guanino, kaj Citozino (A, T, C, kaj G). Tiuj ĉi bazoj estas kiuj ligas la du helicojn unu la alian, kaj ilia ordo tra la DNA-molekulo gravas ĉar ĝi influas la elekton de aminoacidoj en proteinoj. Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.

vidu ankaŭ

Aliaj interesaj rimarkoj pri DNA:
- Mem-replikiĝo-de-DNA; Kategorio:Genetiko Kategorio:Kemiaĵo ja:デオキシリボ核酸 ko:DNA ms:DNA simple:DNA th:ดีเอ็นเอ

Organelo

En la biologio de ĉeloj, la termino organelo (ĉelorganeto) signifas iun ajn el multaj specoj de subĉelaj strukturoj, tradicie identigitaj pere de iu formo de mikroskopio. Kelkaj organeloj plejeble originis de endosimbiota bakterio:
- kloroplasto
- mitokondrio
- Inter aliaj organeloj estas:
- endoplasma retikulo
- Golĝi-aparato
-
- lizosomo
-
- ĉel-nukleo
- peroksisomo
-
- vakuolo
- veziketo Aliaj rilataj strukturoj:
- flagelo
- ribosomo
- citozolo
-
- endomembrana sistemo La "
- " apud nomo indikas tiujn nomojn kiujn mi kreis ĉar mi ne sukcesis trovi en libro aŭ la reto.
ja:細胞小器官

Mitokondrio

Organelo de Ĉeloj.
http://www.wikipedia.org/upload/6/6d/Mitochondrion.png
Bildo : Skemo de Mitokondrio. 1. Interna membrano. 2. Ekstera membrano. 3. Kresto. 4. Mitokondria Matriĉo (
- matriĉon
- mi inventis por vorto signifanta la medion kiu pro specifaj karakterizoj ebligas strukturajn aŭ kemiajn transformojn en organeloj).
ja:ミトコンドリア ko:미토콘드리아

Membrano

Organika teksaĵo formanta maldikan flekseblan folion: ekz. la muka membrano de la stomako. biologia membrano ---- Maldika fleksebla folio: celuloida membrano por fotografado de filmo; intertavolo. simple:Membranes

Endosimbioto

Vivaĵo endosimbiote vivas, se ĝi vivas en la ĉeloj de alia vivaĵo. Oni pensas, ke diversaj organeloj de la eŭkariotaj ĉeloj origine estis endosimbiotaj bakterioj.

Taksonomio

Biologio > Taksonomio

Difino

Taksonomio (el la greka ταξινομία, kiu signifas « leĝo de ordigo ») estas la parto de biologio, kiu celas sistematikan klasifadon de vivuloj. En la klasika aŭ tradicia taksonomio: la grupigo okazas laŭ morfologiaj trajtoj, karakterizaĵoj. La priskribo okazas surbaze de fotoj, desegnaĵoj, mezuradoj kaj referencaj specimenoj. En la nombra taksonomio, oni kolektas kiel eble plej multajn indikojn (biologian, genetikan, morfologian, kondutan ktp.) pri la klasifikonta taksono. Poste oni grupigas taksonojn, analizas la parencecon nur surbaze de la estantaj aŭ mankantaj indikoj.

Origino kaj evoluado de modeloj

Ĉiuj klasifikadoj apsektas kiel arbo (arboreska ordigo), ekde radiko kiu entenas ĉiujn vivantulojn aŭ ĉiujn vivintulojn ĝis la individuoj. Ĉiu nodo en la arbo difinas taksonon, kiu arigas ĉiujn subtaksonojn generitajn de la nodo.

Linea sistematiko

Sed ne ĉiam estis tiel. La sciencisto Karl von Linné (1707 – 1778) kreis fundamentojn de la sistematiko kaj aŭtoris pri klasifikado, kies grandaj principoj estis bazoj de scienca sistematiko ĝis la mezo de 20-a jarcento. Tiu tradicia klasifikado forte antropocentra ankoraŭ komence de la 21-a jarcento apartenas al la komuna kultura sciaro. Ĝi ja spegulas la kialojn de la diverseco de vivuloj (dikreaĵo) tiaj, kiaj oni pensis ilin antaŭ 250 jaroj, sed kiuj tute ne rilatas kun la ideoj nunaj pri tiuj kialoj (evoluo).

filogeneza sistematiko

Antropocentrismo estas kadukigita de Charles Darwin, kiu rekomendas en 1859 nure genealogian klasifikadon. Se estis evoluado, la specioj klasifikendas laŭ siaj evolue samparencgradoj. Sed necesos atendi ĉirkaŭ unu jarcenton por ke ni plenumu tion kaj unue por ke ni agnosku genealogion neatingebla (kiu eliras el kiu ?) por pli klopodi pri filogenezo (kiu estas proksima al kiu ?). En la dua parto de la 20a jarcento aperis la filogeneza aliro, por kiu la fundamenta elektokriterio pri klasifikado estas ke ĝi devas speguli la filogenezon, t. e. la samparencgrado inter specioj. La nocio mem de tia filogenezo estas konsekvenco de la Teorio de evoluo, kaj la divena sukceso de la kladarboj estas unu el la sukcespruvoj de tiu teorio.

Kladiko

La filogeneza aliro postulas, ke la taksonoj estu limigitaj al tiuj, kiuj respektas la du jenajn kondiĉojn :
- Ĉiuj individuoj de la taksono eliras el aparta praindividuo ;
- Ĉiuj elirintoj el tiu ĉi aparta praindividuo estas en la taksono ; Oni tiam nomas tiun taksonon klado kaj la analizmetodon de la kladarboj kladiko aŭ kladistiko. Tiu trudo estigis fundamentajn modifadojn en la scienca klasifikado, kelkaj skuegantaj la komunan sencon modlitan de la kultura heredaĵo. Tiel la dinosaŭroj ne malaperis, la moderna klasifikado inkluzivas la birdojn en la aro « dinosaŭroj » Inter aliaj ekzemploj, la tradiciaj taksonoj kiel reptilioj, fiŝoj, algoj, dikotiledonoj ne plu validas en klada sistematiko ĉar konsiderataj plurkladaj (multoblaj originoj) aŭ parakladaj (neplenaj). Aliaj vivtenis kun kelkaj cikatroj kiel fungoj. Fine certaj senŝanĝe trapasis la ŝtormon kiel animaloj (metazooj) aŭ mamuloj. Ni rimarku, ke ne estis evidente, ke ĉiuj multĉelaj animaloj havas komunan praulon, kiu dispartigas ilin de plantojfungoj.

Estas pluraj teknikaj aliroj por ellabori la kladarbojn :
- La kladika aliro aparte celas determini la karakterojn proprajn al iu branĉo, kiu signas samparencanon.
- La fenetika aliro, kiu estas bazita nur sur distancmezuroj inter taksonoj (taksataj kalkulante la diversajn ADN-sekvencojn) sen interpretcelado pri kladogenezo.
- La probablika aliro kiu starigas la kladarbojn uzante karakterevoluajn modelojn (plejofte molekulaj sed ne devige).
Laŭ la publikaĵoj oni trovas ĉiajn klasifikadojn, de la plej tradicia ĝis la plej renovigita, pasante per diversaj miksaĵoj, ekzemple gardante la kategoriojn sed konsentante kun la freŝaj malkovroj pri kladogenezo.

Specionocio

Grava koncepto de klasifikado ĉiam valida estas la specia. Tiu aro estas rilate bone difinita, almenaŭ por la specioj kun sekshava reproduktiĝo. Specion oni difinas jene : komunumo de vivuloj kapablaj reproduktiĝi inter si, interŝanĝi genetikan materialon kaj naski idojn fekundajn mem (efektive kelkaj individuoj el sama genro sed malsamaj specioj povas doni hibridon, kiu plejofte estas malfekunda). Kaze de senseksa reproduktiĝo, oni larĝsence parolas pri specio kvankam genetika materialo ne estis interŝanĝita. La kazo de vivuloj, kiuj estas lime de vivularo estas ankoraŭ malsama (virusoj, prionoj). Alia malfacilaĵo estas tiu de simbiozoj, kiel ekzemple likenoj, kiuj miksas parton fungodevenan kaj alian fotosintezan de malsama deveno.

Taksnomio kaj Nomenklaturiko

Oni nomas la speciojn laŭ la dunoma sistemo inventita de Linné. Specinomo konsistigas el latina genronomo kaj latina kvalifikanto specia, sekvata de nomo de la aŭtoro kaj de la kredato. Ekzemple Panthera leo Linnaeus 1758 estas la specionomo de la leono.
La nomojn de vivuloj oni donas laŭ internaciaj regularoj :
- La Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturiko por la plantoj
- La Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturiko por la animaloj La disciplino kiu celas la nomojn de vivuloj ne estas scienco sed jura disciplino : Nomenklaturiko

Rilate al la esperantaj (kaj nacilingvaj) nomoj

La problemo de la esperantigo de la latinaj, naciaj nomoj estas granda, ĉar kelkaj konataj bestoj, plantoj havas tre diversajn naciajn nomojn. Ĉiu popolo rimarkis ebla alian trajton de la besto, planto kaj nomis ĝin laŭ tiu trajto. Ekz. Parus palustris en diversaj lingvoj nomiĝas (post laŭvorta traduko) marĉa paruo, sed la paruo vivas en falfolia arbaro, en aliaj lingvoj ĝi nomiĝas monaĥineta aŭ monaĥa paruo. Kelkaj aŭtoroj nomas ĝin foliarparuo. En scienca, enciklopedia artikolo estas ĉiam proponita la aldono de la latina nomo per kurbaj literoj, tiel ebligante la kontrolon en la nacia lingvo.
Oni ne esperantigas la nekutimajn, preskaŭ nur en la taksonomio uzatajn latinajn nomojn. simple:Taxonomy th:อนุกรมวิธาน zh-cn:生物分类学 zh-tw:生物分類學

Protistoj

Protistoj estas eŭkariotaj organismoj, kiuj hodiaŭ estas kalkulitaj kiel unu regno de la organismoj kaj ne al la plantoj, bestojfungoj. Ilia plimulto estas unuĉelulo, kvankam kelkajn pli grandan multĉelulan organismon oni kalkulas al protistoj. Al la protistoj apartenas algoj, mukfungoj kaj unuĉelulaj protozooj. La protistoj estas interne – kiel ĉiu organismo – per citoplasmo (kiel viva materialo) plenigita kaj ekstere per ĉelmembrano ĉirakŭvolvita. En la citoplasmo troviĝas plej ofte ĉelkerno por la direkto de la vivfenomenoj; foje troviĝas tie pliaj ĉelkernoj. Ĉe iuj protistoj formiĝas ekstere ankoraŭ ŝelo-estaĵoj; multaj kapablas formi cistovualon? (aŭ cistoŝelon), por travivi la malkonvenajn mediajn kondiĉojn. La ĉeloj havas plej ofte tre etan grandon, kaj nur kelkaj atingas la diametron de kelkaj milimetroj aŭ eĉ centimetroj. La antaŭen-moviĝo okazas ofto naĝante per flageloj aŭ cilioj aŭ per formo de ŝajnpiedoj. Kelkaj specioj ŝvebas en la akvo simple nur per longaj ĉelaj eletendiĝoj. La plimulto de la protistoj vivas en maro, parte proksime al la surfaco, parte ŝvebante en la akvo, parte surfunde rampante, parte sur ŝtonoj, plantoj k.t.p. fikse sidante; aliaj troviĝas en dolĉakvo, malmultaj surtere. Tiel formas la tribo] de [[verdalgoj]] plimulton de en la dolĉakvo vivantaj [[fitoplanktonoj. La tribo de sulkoalgoj (kirasalgoj) donas la ĉefmason de la de la maraj fitoplanktonoj. Ekzistas heterotrofaj, autotrofaj, aerobaj kaj anaerobaj formoj. Kelkaj protistoj vivas ankaŭ parazite en la pli evoluintaj bestoj. Multaj aperas en mirakla grandnombro, kaj la neputriĝantaj postrestaĵoj de la formortitaj reprezentantoj – kiel la silikaj ŝeloj de la radiobestetoj aŭ la kalkaj ŝeloj de ĉambretaj rizopodoj (truŝelaj, foraminiferoj) (Foraminifera) – formas kelkloke tutan montaran tavolon. La protistoj multobliĝas per la kutima neseksa duoniĝo (vidu mitozo). Ĉe kelkaj specioj ekzistas ankaŭ multobliĝoj, ĉe aliaj seksaj procesoj (vidu izogamio, konjugacio). Dum la evoluado formiĝis el la praaj protistoj ĉiu pli evoluinta multĉelula organismo, verŝajne tra la vojo de formado de ĉelkolonioj, kio estas ankoraŭ hodiaŭ spektabla ĉe kelkaj algoj. Ĉar la plej gravaj vivfenomenoj de la protistoj – kiel moviĝo, ekscitebleco, pliiĝo - estas tre bone studeblaj, ili estas ŝatataj objektoj de la biologia esplorado. Vidu: Biologia klasifiko, organismo ja:原生生物

Fungo

Biologio > Fungo ---- Fungoj estas vivuloj kiuj havas ne-sinmovajn korpojn (taloj), kompozitaj el kresk-kapablaj filamentoj (hifoj). La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, en kunlaboro de plantoj (mikorizo) aŭ kiel parazitoj. :Ĉirkaŭ 70 000 specioj da ili estis priskribitaj, sed oni taksas ke 1,5 milionoj povas ekzisti ankoraŭ ne konataj. La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas kitino (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj glukanoj ĉefe alpha-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj). Esceptoj por ĉi-priskribo pri fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomicetoj havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (Blastocladiales) konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Zigomiketoj, Askomiketoj, kaj Bazidiomiketoj povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj, anstataŭe, produkante ĝermemaj "gistofungo"-ĉeloj. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungosimilan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da kitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en ties muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (Coelomomycetales) mankas muroj.

seksa reproduktado

Nek bestoj, nek vegetaloj, fungoj estas parto de la "tria regno", La seksa reproduktado de tiuj ĉi originalaj estajoj estas ege mistera afero. Fakte oni malkovris, ke nur streso instigus ilin al sekso. En idealaj kondiĉoj ili kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekíĝas kaj pariĝas kondiĉe ke iii amasigis sufiĉe da nutrajo. Kiam iii estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (karboforo), kiun iii fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn.Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko (" ĉampinjono de Parizo") produktas 40 milionojn da sporoj hore, Le. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. luj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapabian reproduktiĝi siavice. Sed malantaŭ tiu idilia ciklo foje sin kaŝas kruela realaĵo. Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, maimuite da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por maigrandigi la perdojn. Ekzemple pilobolus vivas sur bovidfekajoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia ceio: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino. La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi. La pulvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta pulvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili! Kontakto 1997/2 __________ Kitridiomicetoj (akvo-ŝimoj, Allomyces, ktp) / / /____________ Zigomicetoj (pan-ŝimoj, Rhizopus, Mucor, ktp) / __/  \   \ ____ Bazidiomicetoj (klabfungoj, lamenfungoj, muŝfungoj, ĉampinjonoj, planto-rustoj) \ / \_____/ \  \____ Askofungoj (sakfungoj, gistofungoj, Penicillium, ktp)

Vidu ankaŭ

- Gisto
- Likeno
- manĝeblaj fungoj
- mikozio
- sigelvaksa fungo

Eksteraj ligoj

- [http://www.geocities.com/retoklubo/fungojl.html kelkaj fungoj]
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/fung.html#fung.klab0oj ReVo] el Monato (gazeto) (2004/11, p. 13) Kategorio:Vivaĵoj ja:菌類

Animalo

Animaloj (teknike metazooj) estas organismoj kiuj konsistas el pli ol unu ĉelo (multĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kiuj malkiel plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn), ktp. Zoologio estas la scienco pri animaloj. Oni povas dividi la animalojn je la sekvantaj grupoj (notu ke en preskaŭ ĉiu zoologia libro estas iom diferenca disdivido de la animala regno): :duflankuloj (scienc-latine Bilateria) - preskaŭ ĉiuj "kutimaj" animaloj, inkluzive ĥorduloj; :kniduloj (Cnidaria) - hidrozooj, maranemonoj, koraluloj, meduzoj; :ktenoforoj (Ctenophora); :miksozooj (Myxozoa, ankaŭ konsiderata kiel protistoj); :plakozooj (Placozoa); :sponguloj (Porifera) - spongoj.

Vidu ankaŭ

- Listo de taksonoj de animaloj Kategorio:Animaloj Kategorio:Zoologio ja:動物

Algo

La nocio algo uzatas diversmaniere en la scienca branĉo algologio. #Ĝi signifas ĝenerale plantosimilan organismon vivantan en la akvo kaj uzanta fotosintezon. #blualgo nomiĝas la cianobakterioj, kiuj apartenas al prokariontoj. #algoj estas en strikta senco la multnombraj protistaj, ekz. ruĝa algo, bruna algo, verda algo. Ĉi-tien apartenas ankaŭ la unuĉeluloj kaj ankaŭ multĉelulaj organismoj. La algoj ĝenerale vivas en maro kaj dolĉakvo, sed multaj unuĉelaj algoj vivas en aero sur malsekaj surfacoj: cemento, arboŝeloj, subĉielaj plankoj, ktp. Tie ili produktas la fitoplanktonon, la plantan parton de planktonoj. Je tio aldonendas ankaŭ la algoj partoprenantaj en likenoj. ja:藻類

Verda-Planto

Biologio > Verda Planto ---- Verdajn plantojn konsistas fotosintezaj organismoj kiuj enhavas klorofilojn a kaj b, stokas ties fotosintezajn produktojn sub la formo amelo (interne de kloroplastoj ligitaj per duopa membrano en kiuj ĝi estas produktita), kaj havas ĉel-murojn konsistantaj el celulozo. : : Ĉi tiu grupo inkluzivas verdajn algojn (ĉiujn grupojn escepte "embriofitojn"), kaj ter-plantojn. ____________________________ Prazinofitoj /  / __ Kloroficeoj / ___/  /________________________/ \__ Trebuksioficeoj __/ \  \ \_____ Ulvoficeoj \  \  \ ____________ Klorokibaloj \_Streptofitoj_/  \ _________ Klebsomirdialoj \_/  \ ______ Zignemataloj \_/  \ _ Karaloj \ /  \_/__ Koleoketaloj \  \_ Embriofitoj (ter-plantoj)  

Protisto

Protistoj estas eŭkariotaj organismoj, kiuj hodiaŭ estas kalkulitaj kiel unu regno de la organismoj kaj ne al la plantoj, bestojfungoj. Ilia plimulto estas unuĉelulo, kvankam kelkajn pli grandan multĉelulan organismon oni kalkulas al protistoj. Al la protistoj apartenas algoj, mukfungoj kaj unuĉelulaj protozooj. La protistoj estas interne – kiel ĉiu organismo – per citoplasmo (kiel viva materialo) plenigita kaj ekstere per ĉelmembrano ĉirakŭvolvita. En la citoplasmo troviĝas plej ofte ĉelkerno por la direkto de la vivfenomenoj; foje troviĝas tie pliaj ĉelkernoj. Ĉe iuj protistoj formiĝas ekstere ankoraŭ ŝelo-estaĵoj; multaj kapablas formi cistovualon? (aŭ cistoŝelon), por travivi la malkonvenajn mediajn kondiĉojn. La ĉeloj havas plej ofte tre etan grandon, kaj nur kelkaj atingas la diametron de kelkaj milimetroj aŭ eĉ centimetroj. La antaŭen-moviĝo okazas ofto naĝante per flageloj aŭ cilioj aŭ per formo de ŝajnpiedoj. Kelkaj specioj ŝvebas en la akvo simple nur per longaj ĉelaj eletendiĝoj. La plimulto de la protistoj vivas en maro, parte proksime al la surfaco, parte ŝvebante en la akvo, parte surfunde rampante, parte sur ŝtonoj, plantoj k.t.p. fikse sidante; aliaj troviĝas en dolĉakvo, malmultaj surtere. Tiel formas la tribo] de [[verdalgoj]] plimulton de en la dolĉakvo vivantaj [[fitoplanktonoj. La tribo de sulkoalgoj (kirasalgoj) donas la ĉefmason de la de la maraj fitoplanktonoj. Ekzistas heterotrofaj, autotrofaj, aerobaj kaj anaerobaj formoj. Kelkaj protistoj vivas ankaŭ parazite en la pli evoluintaj bestoj. Multaj aperas en mirakla grandnombro, kaj la neputriĝantaj postrestaĵoj de la formortitaj reprezentantoj – kiel la silikaj ŝeloj de la radiobestetoj aŭ la kalkaj ŝeloj de ĉambretaj rizopodoj (truŝelaj, foraminiferoj) (Foraminifera) – formas kelkloke tutan montaran tavolon. La protistoj multobliĝas per la kutima neseksa duoniĝo (vidu mitozo). Ĉe kelkaj specioj ekzistas ankaŭ multobliĝoj, ĉe aliaj seksaj procesoj (vidu izogamio, konjugacio). Dum la evoluado formiĝis el la praaj protistoj ĉiu pli evoluinta multĉelula organismo, verŝajne tra la vojo de formado de ĉelkolonioj, kio estas ankoraŭ hodiaŭ spektabla ĉe kelkaj algoj. Ĉar la plej gravaj vivfenomenoj de la protistoj – kiel moviĝo, ekscitebleco, pliiĝo - estas tre bone studeblaj, ili estas ŝatataj objektoj de la biologia esplorado. Vidu: Biologia klasifiko, organismo ja:原生生物

Category:Brown County, Wisconsin

Articles related to Brown County in the U.S. state of Wisconsin. Category:Wisconsin counties

zakady sportowe hotels edinburgh uk tablice keno rozstpy

:: RELATED NEWS ::
Michael Fracasso
Michael Fracasso is a singer-songwriter based in Austin, Texas. His music spans country and rock as he sings in a high tenor that evoke's the "high lonesome" sound of early country. He was a regular performer at the Cornelia Street Cafe's Monday night songwriter workshops in t
God Spede the Plow
God Spede the Plough is the name of an early sixteenth-century manuscript text that borrows twelves stanzas from Chaucer's Monk's Tale. It is a short, satirical complaint listing all the parasitic clergy who are going to demand a piece of the plowman's harvest, rendering his work futile. Perhaps there is an allusion to 1 Corinthians 9:10--"...when the plowman plows and the thresher threshes, they ought to do so in the hope of

Alan Turning
Alan Mathison Turing (June 23, 1912June 7, 1954) was a British mathematician, logician, and cryptographer. Turing is often considered to be a father of mod
Wikipedia:Copyright problems/2005 December 8

2005-12-08

- from [source]. ~~~~
- Michael N. Gianaris ([ history] · [ last edit]) from [http://www.mikegianaris.com/about.html]. Shawnc 00:27, 8 December 2005 (UTC)
- Michael Gianaris ([ history] · [ la
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org