Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ekosistemo

Ekosistemo

Biologio > Ekologio ---- En la scienco ekologio Ekosistemo (ekologia sistemo) sencas kuneca aro de vivaj organismoj (aŭ biocenozo) kaj ilia medio t.e. ties ĉirkaŭaĵo geologia, pedologia, kaj atmosfera (la Biotopovivloko). Kategorio:Ekologio ja:生態系 ko:생태계

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา


Organismo

Organismoj aŭ vivestaĵoj konsistas el ĉelo. Biologio okupiĝas science pri ĉiu konata organismo, ties derivaĵoj kaj prouloj. Liaj karakterizaĵoj estas materialŝanĝo, kresko, ekscitiĝemo kaj generado. Post seksa proceso aperinta samdevena organisma grupo nomiĝas populacio Tiuj populacioj formas asociojn, ekosistemoj, kiuj enloĝas la biosistemon.. La sistematiko provas trovi konvenan grupigon de ĉiu organismo. La plej supra ŝtupo estas la t.n. domeno. Oni distingas laŭ kriterioj de molekulara biologio la verajn bakteriojn (Bacteria), la arĥeobakteriojn (Archaea) kaj la eŭkariotojn (Eucaryota), animaloj, plantoj kaj fungoj. Se oni taksas la ĉelon baza karakterizaĵo de organismoj, la virusoj ne apartenas al la organismoj, ĉar ili konsistas en el ĉeloj. Ili ne havas propran materialŝangon kaj degeneras sin mal-mem. Ili pliiĝo okzasas per mastroĉeloj.

Strukturo de ĉelaj organismoj

Ĉiu konata organismo estas konstruita el unu aŭ pli ĉeloj. Ĉiu ĉelo enhavas en sia genomo (DNA) ĉiun bezonatan instukcion por kresko kaj por multflanka vivproceso. Gravaj (bioĥemie) substancoj (organikaj molekuloj), kiujn organismoj bezonas por vivo
- Proteino,
- Sukero (Karbonhidrato) kaj
- Graso. Krom tiuj, la ĉelo de ĉiu organismo estas provizita grandparte kun akvo kaj en tiu solvitaj mineraloj (saloj) gefüllt. La plej grava kemia elemento por la konstruo de organikaj materialoj estas karbono (C). Krom tio gravas grandparte la elementoj de akvo kiel oksigeno (O) kaj hidrogeno (H). Plie menciindas – amase gravas - nitrogeno (N), fosforo (P), sulfuro (S), kalio (K), kalcio (Ca) kaj natrio (Na) , dum kloro (Cl), jodo (I), fero (Fe), kupro (Cu), seleno (Se) kaj kelkaj aliaj materialoj estas nur ŝpurelementoj (sed ili povas estis esenciaj). Multaj kemiaj elementoj povas esti damaĝaj en diversaj dozoj por la organismoj. ja:生物 ko:생물 th:สิ่งมีชีวิต zh-min-nan:Seng-bu̍t

Medio

Medio estas la fizika ĉirkaŭaĵo en kiu vivas iu estaĵo aŭ okazas iu fenomeno. Tiel ĝi signifas nakaŭ tuton de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas: familia, politika, intelekta medio. Medioj estas nomo por amaskomunikiloj. legu ankaŭ ĉuirkaŭumo,ekologio, vivmedio, sfero, atmosfero, rondo, kampo, regiono, interrilato, mediumo ---- nomo por Medujo, lando de la medoj, malaperintaj antaŭ ĉ. 2500 jaroj.

Vivloko

En ekologio, vivloko, aŭ biotopo estas areo de similaj vivkondiĉoj kiuj formas la lokon favoran por certa flaŭro kaj faŭno (Biocenozo). En tiu ĉi senco, biotopo estas la samo, kiel ekocenozo. Tamen kelkaj ekologoj limigas tiun terminon nur al la aro de fizikaj kondiĉoj, formantaj la certan vivlokon por certa vivkomunumo.

Akvariuma biotopo

La vorto biotopo estas ankaŭ uzata de akvariumistoj por nomi akvariumon kun aeriza sistemo, kiu simulas en la akvariumo certan vivlokon, cele bridi la fiŝojn, kiuj kutime vivas en tiu biotopo. Kategorio: Biologio Kategorio: Akvariumado ja:ビオトープ

Villes de la République centrafricaine

Bangui : capitale économique et administrative du pays
-


Online Casinos gry sportowe cellulitis BIELIZNA diety










































:: RELATED NEWS ::
Santa Croce di Magliano
Santa Croce di Magliano to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Molise, w prowincji Campobasso. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 4 936 osób, 94,9 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKateg
Santa Croce sull'Arno
Santa Croce sull'Arno to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Toskania, w prowincji Piza. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkują 12 472 osoby, 779,5 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincj
Santadi
Santadi to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Sardynia, w prowincji Cagliari. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 3 758 osób, 32,7 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Cag
Santa Domenica Talao
Santa Domenica Talao to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Kalabria, w prowincji Cosenza. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 1 308 osób, 37,4 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Pro
Santa Domenica Vittoria
Santa Domenica Vittoria to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Sycylia, w prowincji Mesyna. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkują 1 172 osoby, 61,7 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prow
Santa Elisabetta
Santa Elisabetta to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Sycylia, w prowincji Agrigento. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkują 3 073 osoby, 192,1 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:P
Santa Fiora
Santa Fiora to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Toskania, w prowincji Grosseto. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 2 730 osób, 44 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja G
Santa Flavia
Santa Flavia to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Sycylia, w prowincji Palermo. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 9 525 osób, 680,4 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Pa
Sant'Agapito
Sant'Agapito to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Molise, w prowincji Isernia. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 1 331 osób, 88,7 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Isern
Sant'Agata Bolognese
Sant'Agata Bolognese to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Emilia-Romania, w prowincji Bolonia. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 5 955 osób, 175,1 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości Włoch
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org