Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ekskomuniko

Ekskomuniko

Ekskomuniko estas disciplina sankcio, kiu implicas la ekskludon (en variaj gradoj) el komunumo religia aŭ politika, precipe el eklezio kristana pro doktrinaj "eraroj" aŭ morala manko. Ĝenerale, grupa ekskomuniko kaŭzas la aperon de novaj kristanaj grupoj aŭ disigas frakciojn jam ekzistantajn, kaj estas simptomo de skismo: en la jaro 1054 la papo en Romo kaj la patriarko de Konstantinopolo reciproke ekskomunikis unu la alian; je la 3-a de januaro 1521 la papo Leono la 10-a ekskomunikis Martenon LUTERON; post la ekskomuniko fare de la Roma papo en 1906 mariavitoj malkaŝe deklaras sin kiel nova eklezio. En mezepoko, individua ekskomuniko estas grava ilo de la katolika eklezio eĉ kontraŭ milita perforto, sed ekde la reformacio, ekskomunikata individuo povis lasi sian originan grupon kaj aliĝi al alia. La disigo inter eklezio kaj ŝtato preskaŭ nuligis la efikon de ekskomuniko. En 19-a jarcento, katolika eklezio ekskomunikis la framasonojn, sed tiu preskaŭ ne havis influo en ĝia homforto. La kazo de framasonismo montras, ke ekskomunikado ne nepre estas individua decido, ĉar la ekskomuniko de la framasonoj validas ankaŭ por estontaj anoj de tiu grupo, kiuj per la nura fakto (latine ipso facto) de sia aniĝo ekskomunikiĝas. Ankaŭ aliaj religioj, kiel judismo kaj Ortodoksa Bahaa kredo, havas formojn de ekskomuniko. ja:破門

Kristanismo

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: # katolikismo (53%) # protestantismo (16%) # ortodoksismo (11%) # anglikanismo (3%) Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500 (Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj. Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.) Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto). Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne. La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio. :Kristanismaj Specoj: :Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo :Kristanaĵoj :Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo :Pensintoj, verkistoj, teologoj: :Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich :Postmortolando :Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo :Sakramentoj :Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto Kategorio:Kristanismo ja:キリスト教 ko:기독교 ms:Kristian simple:Christianity th:คริสต์ศาสนา zh-min-nan:Ki-tok-kàu

Frakcio

Frakcio estas vorto plursignifa. En politiko, frakcio povas esti parto de partio aŭ grupo en parlamento; simile en religiaj aŭ aliaj komunumoj. En la esperanto-mondo, oficialajn frakciojn havas SAT. Apartan signifon la vorto havas en matematiko. Vidu ankaŭ: Frakcio (parlamento) Frakcio (matematiko)

1054

Historio > Jarcentoj > 11-a jarcento > 1054 ---- En la jaro 1054 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Eksplodis stelo kiu formigis la Nebulo de Kankro
- Orienta Skismo kiam Eklezioj de Okcidento kaj Oriento fariĝis Katolika Romia Eklezio kaj Ortodoksa Eklezio

Naskiĝoj


-

Mortoj


- ----
1049 | 1050 | 1051 | 1052 | 1053 | 1054 | 1055 | 1056 | 1057 | 1058 | 1059
10-a jarcento - 11-a jarcento - 12-a jarcento
ko:1054년

Papo

] Papo (el la greka vorto, papas "patro") estas titolo de la plej alta estro de kelkaj eklezioj, ekzemple la kopta kaj la katolika. La katolika papo estas episkopo de Romo kaj la ĉefo de la Katolika Eklezio. Laŭ katolika kredo, por esti episkopo de Romo (la Sankta Diocezo) li heredas la rolon kaj potencon de Sankta Petro, la unua episkopo de Romo, per apostola posteuleco. Li do pretendas esti la paŝtisto de ĉiuj kristanoj kaj reprezentanto de Kristo surtere (laŭ Mateo 16:18-19):
    Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
Laŭ la katolika interpreto de ĉi tiuj versoj, la Katolika Eklezio estis fondita de Jesuo Kristo kaj la papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj portas lian aŭtoritaton (simbolita per "la ŝlosiloj"). Nekatolikaj kristanoj, kiuj ne aprobas papan aŭtoriton, asertas ke la 'roko' ne estas Petro, sed la konfeso parolita de Petro en Mateo 16:17. Aliaj, ekzemple adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la malĉastino de Babilono de Apokalipso. La papo ankaŭ estas patriarko de preskaŭ ĉiuj kristanoj sub sia papa aŭtoritato. Inter tiuj ĉi estas ne nur la romkatolika eklezio, sed eklezioj de la Orienta Rito, foje nomataj 'grekkatolikaj'. La lastaj estas en komunio kun la Vatikano, sed adoras Kriston laŭ la liturgio de Sankta Johano Krisostomo Papoj elektiĝas de kaj el la kolegio de kardinaloj. Kvankam ĉiu needziĝinta vira katoliko rajtas esti elektita, plej ofte elektiĝas kardinalo. Ĉar la papo regas la sendependan Vatikanon, li ankaŭ estas ŝtatestro. La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Sed tiu doktrino ne estis formale konfirmita ĝis la 19-a jarcento en la unua vatikana koncilio. Pro tio, la doktrina potenco de la papo estas tre konservema: ĝi ne povas kontraŭdiri antaŭajn papajn dirojn pri oficiala dogmo. Nur unu fojon la papo parolis sub la mantelo de neerareco, en 1950 kiam Pio la 12-a instruis ke Sankta Maria estis prenita korpe en ĉielon. Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. La potenco de la papo, religie kaj politike, kreskis kaj malkreskis tra la jarcentoj. En la tempo de Danto kaj poste, la papo eĉ komandis armeojn kaj batalis kontraŭ la Sankta Romia Imperio. En la 14-a jarcento la papo loĝis en Avinjono, dum kontraŭpapo loĝis en Romo mem. Iuj papoj dum la tempo de la Renaskiĝo estis malvirtaj. Iuj papaj fiaj faroj instigis la Reformacion de Lutero kaj la protestantoj. En la ortodoksaj eklezioj ne ekzistas ekvivalento de la katolika papo kaj anstataŭe la koncilio mem regas. La "ĉefa inter egalaj" episkopoj en ortodoksa kristaneco estas la patriarko de Konstantinopolo.

Vidu ankaŭ:


- Listo de papoj Kategorio:Katolikismo als:Papst ja:ローマ教皇 ko:교황 simple:Pope

Romo

Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj ----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000) Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio. De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo. Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj. En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.

Legu ankaŭ pri:

[http://www.reisebuero.tk/ Roma Forumo] ~ Imperiestraj Forumoj Kategorio:Italio Kategorio:Urboj de Italio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Rom ja:ローマ ko:로마 simple:Rome

3-a de januaro

Historio > Tagoj > la 3-a de januaro ---- La 3-a de januaro estas la 3-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 362 tagoj restas (363 en superjaroj). Je la 3-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1521 : Papo Leono la 10-a deklaras Luteron herezulo kaj elkomunumigas lin
- 1932 : La Brita Imperio arestas Mohandas GANDHI kaj Vallabhai PATEL
- 1959 : Alasko fariĝis la 49-a ŝtato de Usono

Naskiĝoj


- -106 : Cicerono
- 1829 : Konrad DUDEN, germana germanisto (!)
- 1854 : Basil P. MEGAHY
- 1883 : Clement ATTLEE, angla politikisto
- 1892 : Tolkien, angla verkisto en Sudafriko en la urbo Bloemfontein
- 1904 : Boris KOCHNO
- 1929 : Sergio LEONE, itala reĝisoro
- 1933 : Maxie WANDER, verkistino
- 1956 : Mel GIBSON, usona aktoro kaj reĝisoro

Mortoj


- 1975 : Robert NEUMANN, verkisto
- 1988 : Rose AUSLÄNDER, poetino
- 1898 : Therese GIEHSE, germana aktorino
- 1950 : Emil JANNINGS, aktoro

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 3-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.

Vidu ankaŭ jenon:


- 2-a de januaro | 4-a de januaro
- 3-a de decembro |3-a de februaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:1月3日 ko:1월 3일 simple:January 3

Leono la 10-a

] Dua filo de Laŭrento la Grandiozo kaj de Klarisa Orsino, Johano de Mediĉo naskiĝis la 11-an de decembro 1475 en Florenco kaj mortis en Romo la 1-an de decembro 1521. Li estis papo kun la nomo Leono la 10-a de la 11-a de marto 1513 ĝis sia morto. Dum li estis ankoraŭ tre juna, liaj gepatroj lin destinis por pastreco. Li estis tonsurita en 1482 kaj poste profitis de sinsekvaj promocioj dank' al la potenco kaj al la riĉeco de siaj gepatroj. En 1483 li estis nomumita de Siksto la 4-a apostola protonotario. En 1486 li ricevis sen devo rezidi la faman abatejon de Monto-Kasino, fonditan de Benedikto de Nursio. En 1489, kvankam li ankoraŭ estis 13-jara, li ricevis kardinalan ĉapelon el la manoj de Inocento la 8-a. Tamen li devis sin deteni porti la insignojn de sia altofico ĝis 1492. Tiujare li partoprenis je la konklavo, kiu papigis Rodrigon Borĝon kun la nomo Aleksandro la 6-a, kontraŭ kiu elekto li ege oponis. Post la elekto li revenis al Florenco, kie lia patro ĵuse mortis. Lia familio estis elpelita el la urbo en 1494 kaj li mem devis fuĝi maskovestita kiel franciskano. Li poste vivis kiel diletanto, konservante tamen vivmanieron pli diskretan ol liaj kolegoj kardinaloj. La malsano de Julio la 2-a, en 1511, donis al li la ideon kandidatiĝi por lin postveni. Samjare li estis nomumita legato en Bolonjo kaj li estis kaptita ĉe la batalo de Raveno. Li sukcesis fuĝi, dum lia familio revenis en Florencon. La 21-an de februaro 1513 Julio la 2-a mortis kaj Johano de Mediĉo estis elektita papo kun la nomo Leono la 10-a. Leono la 10-a estis granda protektanto de la belartoj. Li laborigis por li Rafaelon, kiu pentris lian bildon, admireblan nun en la Galerio Pitti de Florenco. Rafaelo ankaŭ finis la ĉambrojn (stanze) de la papa palaco menditajn de Julio la 2-a. Li mendis kritikan eldonon de Danto kaj amasigis grandan aron da manuskriptoj. Bedaŭrinde li komencis sian regadon per serio de grandaj festoj, kiuj rapide elĉerpis la riĉaĵon postlasitan de Julio la 2-a; por havigi al si monon Leono la 10-a tiam utiligis la tradician metodon de la papoj: kreadon de oficoj kaj disvendadon de indulgencoj. Sub lia papado okazis la afero Reuchlin. Johano REUCHLIN [rojĥlin], aŭtoro de hebrea gramatiko luktis kontraŭ la Inkvizicio kun la helpo de la tiamaj humanistoj, koncerne la Talmudon. En 1515 Leono la 10-a decidis favore al la sciencisto. Lin ĉirkaŭadis amikoj de Erasmo kaj li ŝajnis malfermita al la novaj ideoj. Je la 3-a de januaro 1521 li ekskomunikis Martenon LUTERO. Onidiroj estas, ke je sia papiĝo Leono diris al sia frato: "Ĉar Dio donis al Ni la papecon, ni profitu de ĝi." Li trairis Romon kun procesio, en kiu partoprenis burleskuloj, panteroj kaj blanka elefanto kaj servigis al si manĝojn kun 65 pladoj.
Antaŭulo:
Julio la 2-a (1503-1513)
Listo de papoj Posteulo:
Adriano la 6-a (1522-1523)
ja:レオ10世 (ローマ教皇) ko:교황 레오 10세

Marteno LUTERO

Dosiero:luther.png
Marteno LUTERO (Martin LUTHER) (10-a de novembro, 1483-18-a de februaro, 1546) aŭgustenana monako kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influa homo de la mondo. Je la 31-a de oktobro 1517 li najlis sian 95 Tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta sekto, kiu ankoraŭ daŭras la precipa sekto en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu regiono, la precipanta protestantismo estas la de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj nun floras precipe inter anglalingvanoj. Kvankam Lutero protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis hereza laŭ katolikismo: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de aŭtoritato en la Eklezio, sed kontraŭ la ideo de aŭtoritato mem: la aŭtoritato de la Eklezio ne nur estis misuzita, sed estis senlegitima en si mem. La ĉefa doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo kiel herezo:
- sola fide
- sola scriptura
- la pastrareco de la kredantaro

Vivo

En julio 1505, Lutero preskaŭ estis frapita de fulmo kaj diris, "Sankta Ana, helpu min. Mi fariĝos monaĥo." Tiel li fariĝis aŭgustenana monaĥo. En 1507, Lutero fariĝis sacerdoto. En 1508 li estis sendita al la universitato de Wittenberg por studi pri Aristotelo. En 1510 la aŭgustenanoj sendis lin al Romo pro iu afero. Romo ŝancelis Luteron: tie li vidis la diboĉadon de la korteganoj de la Eklezio. En 1512 li fariĝis doktoro kaj studis kaj instruis pri la Biblio, precipe pri la epistoloj de Paŭlo. En la monaĥejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la influo de sia amiko Johann VON STAUPITZ, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur profesie, sed por sia eterna savo. En la Biblio li fine trovis la solvon:
Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)
La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiu estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la doktrino sola fide, la koro de lia reformo. Pro lia nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la praktikon de pardon-biletoj ("indulgenc-biletoj"), per kiu la Eklezio korupte vendis pardonojn por la punoj de purgatorio. En 1517, Lutero najlis sian Disputatio pro declaratione virtutis indulgentiarum, alinomatan la 95 Tezoj, al la pordego de preĝejo de Wittenberg, por protesti kontraŭ pardon-biletoj. Dum 1517-21, Lutero ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed penis reformi ĝin. En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraŭ la Eklezio:
  • Pri kristana libereco - letero al la papo. Kristano estas savita sole per fido, ne per faroj (sola fide).
  • La babilona kapto de la eklezio - letero kontraŭ la sep sakramentoj de katolikismo. Lutero akceptis nur tri: komunion, konfeson kaj bapton.
  • Publika letero al la kristana nobelaro de la germana nacio pri la reformo - La pastrareco de la kredantaro. Ĉiuj kristanoj estas egalaj, la Biblio estas la sola aŭtoritato pri la fido, ne la papo (sola scriptura). La diboĉado de la korteganoj de la Eklezio.
En tiuj li klarigas sian reformon kaj doktrinon. Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj reformita -- reveno al veroj forgesitaj -- sed iu nova kaj hereza. Je la 3-a de januaro 1521, papo Leono la 10-a deklaris Luteron herezulo kaj elkomunumigas lin. Poste, en la sama jaro, Lutero estis venigita al Worms, kie li aperis antaŭ la germana imperiestro Karlo la 5-a, ties princoj kaj reprezentanto de la papo. La imperiestro kaj la papo volis, ke Lutero rezignu sian herezon, sed anstataŭe Lutero defendis sian novan doktrinon:
Krom se mi estas konvinkita de la atesto de la Skriboj aŭ de klara rezono, (ĉar mi ne fidas en la papo nek la koncilioj per si mem, ĉar ili klare kaj ofte eraris kaj memkontraŭdiris), mi estas ligita al la Skriboj, kiujn mi citis, kaj mia konscienco estas kaptito de la Vorto de Dio. Mi ne povas rezigni ion ajn kaj ne tiel faros, ĉar agi kontraŭ mia konscienco estas nek sendanĝera nek prava. Mi ne povas fari alie.
La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kaŝis lin en la kastelo de Wartburg. La doktrinoj de Lutero estis disvastigitaj tra Germanio. Ilin subtenis la et-nobelaro kaj kamparanoj, kiuj ribelis en 1522, trenante Germanion en militon. La lukto daŭris ĝis 1536, kvankam milito revenis en la 1540-jaroj. Finfine, en la Paco de Augsburg de 1555, post la morto de Lutero, post jaroj de milito, kie nek katolikaj nek protestantaj armeoj povis venki decidige, Germanio adoptis la principon de cuius regio, eius religio ("kies regiono, ties religio"), laŭ kiu la loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Germanio en tiu tempo estis regata de multaj lokaj princoj, kiuj estis praktike sendependaj de la imperiestro. Ankoraŭ hodiaŭ Germanio estas parte katolika, parte protestanta (kaj nun, parte nekredanta). En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la tutan Biblion (eldonita en 1534). Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban lingvon. La germana de lia Biblio fariĝis la normo. Je la 13-a de junio 1525, Lutero edziĝis al eksmonaĥino, Katarina VON BORA. Li havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. Lia familio loĝis en eks-monaĥejo. Pri la finaj jaroj....

Doktrino

La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de katolikismo:
- sola fide
- sola scriptura
- la pastrareco de la kredantaro Ĉi tiuj diferencoj fariĝis komuna al la plimulto de protestantismo. Meso: Lutero diris meson en la germana, ne en la latina (la tiama kutimo), kaj oferis komunion en ambaŭ formoj -- pano kaj vino (la roma katolika eklezio nur oferis la panon dum 1365-1965). Laŭ Lutero la meso ne estas pri la oferdono de Kristo por niaj pekoj, komunio ne estas la centro de la Diservo, sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon. Sakramentoj: Lutero retenis tri el la sep katolikaj sakramentoj: bapto, komunio kaj konfeso. Lutero kredas ke infanetoj povas baptiĝi. Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas fizike en la pano kaj vino de komunio, ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en kaj sub la pano, sed la substanco de la pano restas. Laŭ Kalvino, aliflanke, la pano kaj vino ne ŝanĝiĝas, sed la kredanto mem kiu manĝas ilin kun fido. Laŭ Zvinglo la rito estas tute simbola. Ĉi tiu malsamo de doktrino fariĝos punkto de granda disputo kaj fendos protestantismon. Monaĥismo: Ĉar merito estas senutila, luteranismo abolis la monaĥejojn. Lutero mem rompis sian monaĥan voton kaj poste edziĝis. La germanaj princoj, kiuj poste protestantiĝis, rabis la havon de la monaĥejoj. Antaŭdestinismo: Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio antaŭdecidis, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino de antaŭdestinismo. Lutero kredis en unuobla antaŭdestinismo kaj ne en la pli severa duobla antaŭdestinismo de Kalvino. Laŭ Kalvino, Dio antaŭdecidis ne nur la savotaron, sed ankaŭ la damnotaron. Erasmo defendis la katolikan doktrinon de libervolo kontraŭ Lutero. Biblia kanono: Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la apokrifo kiel aldonaĵojn post la korpo de la Malnova Testamento kaj la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso kiel aldonaĵojn post la korpo de la Nova Testamento. Lutero vidis tiujn librojn kiel edifajn sed ne kiel la Vorton de Dio. La libroj de Makabeoj de la apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de purgatorio, kaj Jakobo la katolikan doktrinon pri merito, doktrinoj kontraŭ kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la bazo de pardon-biletoj). Sanktuloj: Lutero ne forigis la kulton de Sankta Maria. Li kredis ke ŝi estis virgulino ĝis morto.

Post Morto

Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj remetis la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la Biblio. La doktrino de Lutero pri pravigo sole per fido fendis la eklezion, ekigis la protestantan reformadon kaj du jarcentojn da milito. Tamen, je la 31-a de oktobro 1999, je la 482-a datreveno de la 95 Tezoj, la luterana kaj katolika eklezioj harmoniigis sian komprenon pri la doktrino. Kategorio:Luteranismo ja:マルティン・ルター ko:마르틴 루터 ms:Martin Luther simple:Martin Luther

Papo

] Papo (el la greka vorto, papas "patro") estas titolo de la plej alta estro de kelkaj eklezioj, ekzemple la kopta kaj la katolika. La katolika papo estas episkopo de Romo kaj la ĉefo de la Katolika Eklezio. Laŭ katolika kredo, por esti episkopo de Romo (la Sankta Diocezo) li heredas la rolon kaj potencon de Sankta Petro, la unua episkopo de Romo, per apostola posteuleco. Li do pretendas esti la paŝtisto de ĉiuj kristanoj kaj reprezentanto de Kristo surtere (laŭ Mateo 16:18-19):
    Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
Laŭ la katolika interpreto de ĉi tiuj versoj, la Katolika Eklezio estis fondita de Jesuo Kristo kaj la papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj portas lian aŭtoritaton (simbolita per "la ŝlosiloj"). Nekatolikaj kristanoj, kiuj ne aprobas papan aŭtoriton, asertas ke la 'roko' ne estas Petro, sed la konfeso parolita de Petro en Mateo 16:17. Aliaj, ekzemple adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la malĉastino de Babilono de Apokalipso. La papo ankaŭ estas patriarko de preskaŭ ĉiuj kristanoj sub sia papa aŭtoritato. Inter tiuj ĉi estas ne nur la romkatolika eklezio, sed eklezioj de la Orienta Rito, foje nomataj 'grekkatolikaj'. La lastaj estas en komunio kun la Vatikano, sed adoras Kriston laŭ la liturgio de Sankta Johano Krisostomo Papoj elektiĝas de kaj el la kolegio de kardinaloj. Kvankam ĉiu needziĝinta vira katoliko rajtas esti elektita, plej ofte elektiĝas kardinalo. Ĉar la papo regas la sendependan Vatikanon, li ankaŭ estas ŝtatestro. La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Sed tiu doktrino ne estis formale konfirmita ĝis la 19-a jarcento en la unua vatikana koncilio. Pro tio, la doktrina potenco de la papo estas tre konservema: ĝi ne povas kontraŭdiri antaŭajn papajn dirojn pri oficiala dogmo. Nur unu fojon la papo parolis sub la mantelo de neerareco, en 1950 kiam Pio la 12-a instruis ke Sankta Maria estis prenita korpe en ĉielon. Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. La potenco de la papo, religie kaj politike, kreskis kaj malkreskis tra la jarcentoj. En la tempo de Danto kaj poste, la papo eĉ komandis armeojn kaj batalis kontraŭ la Sankta Romia Imperio. En la 14-a jarcento la papo loĝis en Avinjono, dum kontraŭpapo loĝis en Romo mem. Iuj papoj dum la tempo de la Renaskiĝo estis malvirtaj. Iuj papaj fiaj faroj instigis la Reformacion de Lutero kaj la protestantoj. En la ortodoksaj eklezioj ne ekzistas ekvivalento de la katolika papo kaj anstataŭe la koncilio mem regas. La "ĉefa inter egalaj" episkopoj en ortodoksa kristaneco estas la patriarko de Konstantinopolo.

Vidu ankaŭ:


- Listo de papoj Kategorio:Katolikismo als:Papst ja:ローマ教皇 ko:교황 simple:Pope

Mariavitismo

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Plock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“ Mario KOZLOWSKA, antaŭe katolika monaĥino. Komence la movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo en Plock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“. E. WIESENFELD. kategorio: religio

Reformacio

Reformacio estis granda religia movado, kiun iniciatis en la 16-a precipe Lutero kaj Kalvino kaj el kiu rezultis divido de la okidenta eklezio en rom-katolikan kaj protestantajn. vidu: skismo, husita movado, hugenota movado, kontraŭreformacio

Ŝtato

Juro > Internacia juro > Publika internacia juro > Internacia socio ---- Ŝtato estas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari 4 konsideraĵojn: Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp. Ĉiuokaze, la ŝtato havas:
- propran juran ordon,
- organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
- konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon. Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato (la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo). Ili estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 191 ŝtatoj-membroj. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo. Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn... Ekzemple: Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto: USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $ VANUATUO.... 12.000 km² .... 200.000 .... 1.200 $ MONAKO...... 195 ha .... 30.000 (inkl. 5.000 monakanoj) Ilin karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:
- la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
- ilian sendependecon eksterlande.

Vidu ankaŭ


- membra ŝtato
- ŝtata terorismo
- ŝtato (t.e. subŝtato) ja:国家 simple:State th:รัฐ

Framasonismo

Framasonismo estas tutmonda organizo kiu klopodas plibonigi la mondon per tolero. Ĝi estas malnova organizo, kiu uzas sekretajn ritojn de la mezepoka masonista gildo (la franca etimo franc-maçon signifas "libera masonisto". Framasonoj kunvenas ĉe framasona loĝio, celanta la kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale la plibonigon de la moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Framasonoj ĉiuj asertas ekzistadon de unusola dio, kreinto de la mondo, tamen la framasonaj loĝioj ne apogas specifajn religiojn. Plejpartaj framasonoj estas nur viroj, kaj ĝenerale virinoj ne estas permesitaj aliĝi framasonon. En multaj landoj framasonaj reguloj malpermesas framasonigo de virino, kvankam en kelketaj landoj ĉi-tiu regulo estas malpli severa, permesanta ilian aliĝon. Tamen, estas flankogrupoj kiel framasono kiuj bonvenas virinojn. En Francio estas ankaŭ framasona organizo nur por virinoj.

Kontraŭuloj de framasonismo

Kiel iu malnova kaj kaŝema organizo, framasonismo havas multajn malamantojn. Kelkaj malamas framasonon ĉar framasonistoj uzas sekretaj ritojn. Multaj okazoj dum historio framasonoj kondamniĝis. Framasonoj estas ofte riĉaj kaj influaj. Ilia toleremo kaj interhelpo igis ilin konvenaj por burĝaj liberaluloj batalantaj aristokrataron kaj oficialan religion. Pro malhelaj antaŭjuĝoj kaj politikaj kontraŭemoj, en la Francio de jaroj 1930-aj, la faŝismemaj dekstruloj multe parolis pri "la juda-framasona komploto". Kelkaj diras, ke framasonismo estas religio. Plu, aliaj kondamnas framasonojn pro permesado multajn religiajn vidpunktojn, kaj pensas, ke framasono minacas sian religion. Kelkaj masonajtendecoj estas diismaj, aliaj, ĉefe en Francio estas ateaj kaj kontraŭpastrecaj, tial la katolika Eklezio ekskomunikis ilin. Tamen, framasonismo nek estas religio, nek instruas pri religio rekte. Tradiciaj framasonistoj ne permesas ateistojn aliĝi, sed honoras neniun specifan dion. La ritoj estas sekretaj, sed estas uzita por alegorio, salutado, identigado de alia framasonanoj, kaj tiel plu.

Famaj framasonoj


- Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo)
- Ludwig van BEETHOVEN
- Robert BURNS
- Winston CHURCHILL
- Arthur Conan DOYLE
- Henry FORD
- Benjamin FRANKLIN
- Johann Wolfgang von GOETHE
- Wolfgang Amadeus MOZART
- George WASHINGTON
- Oscar WILDE
- L. L. ZAMENHOF1

Vidu ankaŭ


- Framasona Esperanto
- Granda Loĝio de Brazilo

Fontoj

# [http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-074.htm Eventoj, N-ro 074, 02-03-1995], "Boulogne-sur-Mer: Framasona asocio", de Dr-ino Zsuzsanna Berenyi. Zamenhof certe ne estis framasono. - Boris KOLKER ja:フリーメイソン

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


La Ortodoksa Bahaa Kredo

Pri la ortodoksa Bahaa Kredo

Ortodoksa Bahaa Kredo: Movado kreita de Mason Remey en 1960 kiu defendis la daŭrigadon de la gardanteco en la Bahaa Kredo, konforme al la Bahaaj skriboj. Mason Remey: Prezidanto de la Internacia Bahaa Konsilantaro, embrio de la Universala Domo de Justeco. Gardanto de la Bahaa Kredo: La unua estis Shoghi Effendi, nomumita testamente de `Abdu'l-Bahá. La dua estis Mason Remey, nomumita proklame de Shoghi Effendi. La tria nun estas Joel Bray Marangella, nomumita letere de Mason Remey. Manoj de la Bahaa Kredo: Posteno en la Bahaa Kredo de homoj kleraj pri tiu religio. Ili ne havas administrajn respondecojn, nur povas disvastigi kaj protekti la Kredon. La Manojn de la Bahaa Kredo nomumis plejparte la unua gardanto, Shoghi Effendi, kvankam kelkaj estis nomumita de `Abdu'l-Bahá kaj Bahá'u'lláh. Universala Domo de Justeco: Unu el la kolonoj ĝemelaj de la Bahaa administra ordo. Ĝi povas aldoni leĝojn en la Bahaa Kredo laŭ la bezonoj de la epoko. La alia kolono estas la gardanteco, kiu interpretas la sanktajn skribojn. La ĉefo de la Universala Domo de Justeco estas la Gardanto de la Bahaa Kredo. La prezidanto de la Internacia Bahaa Konsilantaro estis potenciale la ĉefo de la estonta Universala Domo de Justeco. Heterodoksaj Bahaanoj: Ili asertas ke la gardanteco en la Bahaa Kredo daŭras nur kun la skriboj de Shoghi Effendi kaj ne plu estus posteuloj en tiu posteno de gardanto. La Universala Domo de Justeco de la Heterodoksaj Bahaanoj ne havas gardanton kiel prezidanton. Kunligilo: _Covenant_ en la angla. Promeso inter Dio kaj la Bahaanoj ke ĉiam ekzistos kontakto inter Tiu kaj ili.
      -
- Ni nun koncentros pri la historiaj faktoj ĉirkaŭ la naskiĝo de la Ortodoksa Bahaa Kredo. Poste, ni serĉos rilatojn inter Esperanto kaj la ortodoksa Bahaa Kredo. Jen kion signifas la a-vorto _ortodoksa_:
- Konforma al la tradicia doktrino
- . Kio do estas tiu Ortodoksa Bahaa Kredo? Historie, la Ortodoksa Bahaa Kredo naskiĝis en 1960 per la Proklamo de Mason Remey, kiu montris ke Shoghi Effendi nomumis sian posteulon kiel gardanton de la Bahaa Kredo. En 1957, Shoghi Effendi mortis pro kor-atako sen-testamente. La Manoj de la Bahaa Kredo serĉis solvon al problemo giganta: kiu estos la Kapo de la Kredo, kiel Shoghi Effendi ne lasis testamenton kiu nomumus sian posteulon? Dum la tri sekvaj jaroj, Mason Remey defendis la tezon ke la Bahaa Kredo devas havi gardanton. Kelkaj unue opiniis ke li pravis, tamen, fine, ĉiuj sekvis la opinion de Ruhiyyih Khanum, la vidvino de Shoghi Effendi: ne plu estus gardanto de la Bahaa Kredo. La Manoj de la Bahaa Kredo decidis krei Universalan Domon de Justeco en 1963, kiu ne estus direktata da gardanto, kiel la Skriboj de `Abdu'l-Bahá kaj leteroj de Shoghi Effendi tion preskribas. Anstataŭe, teorie ia gardanteco ĉiam ekzistus, sed ne gardanto, almenaŭ tion provas kredigi tiun Heterodoksan Universalan Domon de Justeco. Tiun tezon la ortodoksaj Bahaanoj kontraŭas. La Testamento de `Abdu'l-Bahá klare asertas ke la gardanto de la Bahaa Kredo devas nomumi sian posteulon
- dum sia vivo
- kaj ke se neniu el sia familio povas, tiam li
- devas elekti alian branĉon
- . Tiun tezon la Manoj de la Bahaa Kredo kaj la posta laŭnoma Universala Domo de Justeco rifuzis kaj deklaris ke Mason Remey estis rompanto de la Kunligilo (Covenant). Mallonge, la ortodoksa Bahaa Kredo estas en favoro de gardantoj de la Bahaa Kredo, dum la heterodoksaj Bahaanoj asertas ke post la morto de Shoghi Effendi, ne plu estas necesa la institucio gardantoj de la Kredo, sed ke sufiĉas la Universala Domo de Justeco. La nuna gardanto de la Bahaa Kredo nomiĝas Joel Bray Marangella. Shoghi Effendi diris ke la gardantoj kaj la Universala Domo de Justeco ambaŭ kompletigas la aŭtoritateco kaj reciproke funkcias, ke ili estas ne-separeblaj kaj ke ili estas
- la kolonoj ĝemelaj kiuj subtenas la grandan Strukturon Administran
- . Se la vortoj de Shoghi estas konsiderataj kiel decidigaj inter la Bahaanoj, tiam kiel Universala Domo de Justeco povas ekzisti sen la ekzisto de la gardantoj de la Kredo? Retejoj pri la ortodoksa Bahaa Kredo ekzistas plurlingve, Esperante, angle, france, hispane kaj eĉ Ide! La ĉefaj estas
      -
- Pri la rilatoj inter Esperanto kaj la Ortodoksa Bahaa Kredo: Doktoro Adelbert Muhlschlegel, Mano de la Bahaa Kredo, iam klarigis la instruojn de Bahá'u'lláh, inter kiuj troviĝas la neceso de lingvo internacia. Li citis la multajn laŭdojn pri Esperanto kaj ĝia iniciatinto. Tio kion oni scias malpli, estas la rilatoj de Doktoro Muhlschlegel kun la fondinto de la Ortodoksa Bahaa Kredo, Mason Remey. En 1960, Mason Remey sendas al la Nacia Asembleo de la Bahaanoj de Usono la Proklamon en kiu li klarigas ke la unua Gardanto de la Kredo, Shoghi Effendi, nomumis sian posteulon konforme al la Testamento de `Abdu'l-Bahá. Preskaŭ ĉiuj manoj kontraŭas lin kaj volas ekskomuniki lin el la Kredo: preskaŭ ĉar sinjoro Balyuzi kaj doktoro Muhlschlegel leviĝas kontraŭ tiu ago, kvankam poste tiuj lastaj akceptos deklari Mason Remey-n kiel rompanton de la Kredo. Sufiĉe interesa estos por la legantoj scii ke sinjoro Hasan Balyuzi sialibre senhezite citis la surprizan aserton de `Abdu'l-Bahá kiam li gratulis la penojn disvastigi la uzon de Esperanto, dum doktoro Muhlschlegel scipovis la zamenhofan lingvon. Ambaŭ povas esti konsiderataj kiel por-esperantaj Bahaanoj, simpatiantoj de malplimulto. Ambaŭ tro bone sciis la problemon de forpelo: se vi tion faras, iu komplekso de savemo montriĝas kaj provas defendi la atakaton. La nacia spirita Asembleo de la Bahaanoj de Francio akceptis la proklamon de Mason Remey kiel dua Gardanto de la Bahaa Kredo. La prezidanto de tiu nacia spirita asembleo estis Joel Bray Marangella, nuna gardanto de la Ortodoksa Bahaa Kredo. Interese, ke ambaŭ manoj (Balyuzi kaj Muhlschlegel) kontraŭis la forpelon de Mason Remey surbaze de la Testamento de `Abdu'l-Bahá, en kiu estas klare skribita ke la Manoj de la Kredo povas forpeli iun nur se li kontraŭas la Gardanton de la Kredo. Tion ne faris Mason Remey, kiel Shoghi Effendi estis jam mortinta. Tamen, la Manoj interpretis tiun kontraŭstaron kiel malobei la ne-elekton de posteulo far Shoghi Effendi! [http://www.bahai-guardian.com The Guardian of the Bahá'í Faith]

Sejm wielki

Sejm Czteroletni (także Sejm Wielki) - Sejm zwołany w 1788 w Warszawie, mający na celu, w zamyśle organizatorów, przywrócenie pełnej suwerenności i przyśpieszenie rozwoju gospodarczego Rzeczypospolitej. Od początku sejmowi towarzyszyła powódź publicystyki i emocje społeczne, m.in. odbyła się tzw. "czarna procesja" mieszczan, żądających większych praw. Niewątpliwy wpływ na nastroje w sejmie, i w ogóle w Polsce, miała Wielka Rewolucja Francuska, która w 1789 obaliła władzę króla Ludwika XVI i wprowadziła rządy republikańskie. Głosząc hasła wolności, równości i braterstwa obywatelskiego stanowiła ona wielkie zagrożenie dla wszystkich monarchii absolutystycznych w Europie. Ich społeczna treść była niebezpieczną także dla trzech sąsiadów Rzeczypospolitej, tj. Prus, Austrii i Rosji, jak również dla polskich magnatów i bogatej szlachty, którzy też głosili konieczność wytępienia "zarazy paryskiej". Nastąpił wtedy szybki wzrost opozycji do króla, grupującej się wokół Stronnictwa Patriotycznego, złożonego zarówno z konserwatywnych magnatów jak i części dotychczasowego obozu reformatorskiego tzw. Familii, związanej z królem Stanisławem Augustem Poniatowskim. Jedną z ważniejszych decyzji Sejmu była likwidacja Rady Nieustającej, działającej przy królu, w wyniku czego na trzy lata władzą naczelną stał się wyłącznie Sejm, co było równoznaczne z odzyskaniem przez Rzeczpospolitą niezależności od wpływów politycznych sąsiadów. Od 1790 główną rolę w sejmie sprawował król i powiązany z nim obóz reformatorski. Powołał on liczne komisje, które zajęły się sprawami finansowymi, gospodarki i wojskowości. Uchwalono m.in. powiększenie armii do 100 tys. (z braku pieniędzy ograniczono ją jednak do 46 tys. żołnierzy). Głównym dziełem Sejmu Wielkiego było uchwalenie w dniu 3 maja 1791 nowej Konstytucji ustrojowej. Zniosła ona podział państwa na Koronę i Litwę, wprowadzała podział władzy na ustawodawczą, wykonawczą i sądowniczą, zwiększyła uprawnienia mieszczan, zapowiadała poprawę doli warstwy chłopskiej, zlikwidowała konfederacje i liberum veto w Sejmie, ograniczyła prawa polityczne gołoty szlacheckiej. Ustalała też, że po Stanisławie Auguście Poniatowskim, dziedzicznym królem Polski miał zostać elektor saski Fryderyk, wnuk Augusta III. Nowa konstytucja zmieniła ustrój Rzeczypospolitej z monarchii parlamentarnej na monarchię konstytucyjną. Ostatecznie Sejm Wielki trwał do 29 maja 1792, a Konstytucja 3 Maja utrzymała się 14 miesięcy i 3 tygodnie. Obalona została przez konfederację targowicką i zbrojną interwencję Rosji. Kategoria:I Rzeczpospolita

apartment madrid zujer warsaw map online slots mp3 download










































:: RELATED NEWS ::
Common Crane

The Common Crane (Grus grus), also known as the Eurasian Crane, is a bird of the family Gruidae, the cranes. This species breeds in northern parts of Europe and western Asia. It is a long distance migrant wintering in Africa and southern Europe. Migrating flocks fly in a V formation. In

AGA saga
The AGA Saga is a sub-genre of the family saga. The popularity of the AGA cooker in certain parts of English society (owners of medium to large country houses) led to the term "AGA saga" being used to refer to a genre of fiction set amongst stereotypical AGA owners. The nickname "AGA Saga" is sometimes used condescendingly about this type of work. The best known exponent of this type of work in the United Kingdom is the author Joanna Trollope.
Leavening agent
A leavening agent (sometimes called just leavening or leaven) is a substance used in doughs and batters that causes them to rise. In the presence of moisture, heat, acidity, or other triggers the leavening agent reacts to produce gas (often carbon dioxide) that becomes trapped as bubbles within the dough. When a dough or batter is baked, it "sets" and the holes left by the gas bubbles remain. This
Wuer Kaixi
Wú'ěr Kāixī (Traditional Chinese:吾爾開希; Uyghur: Uerkesh Daolet) (1968-) is a famous Uyghur student leader in the Tiananmen protests of 1989. He achieved prominence while studying at Read More...
Chicago (1927 film)
Chicago is a 1927 silent film produced by Cecil B. DeMille and directed by Frank Urson. It was drawn from a play by Maurine Dallas Watkins which was in turn based on the true story of Beulah Annan, fictionalized as "Roxie Hart" (played by Phy
Chaminda Vaas
Warnakulasuriya Patabendige Ushantha Joseph Chaminda Vaas, (born January 27, 1974 in Mattumagala) usually known by his last two names, is a Sri Lankan cricketer (fast bowler). A past student of the prestigious St. Joseph's College in Colombo, he made his debut for the
Tuskegee
:Tuskegee re-directs here; for alternate uses see Tuskegee (disambiguation) Tuskegee is a city located in Macon County, Alabama. As of the 2000 census, the population of the city is 11,846. The city is the county seat of Macon County, and is known as the home of Tuskegee University.

Geography

19321972) was a clinical study, conducted around Tuskegee, Alabama, where 400 poor, mostly illiterate African American sharecroppers became part of a study on the treatment and natural history of syphilis. This study be