Februaro
Februaro (latine, Februarius) estas la dua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 28 tagojn, krom en superjaro kiam ĝi havas 29. Ĝi nomiĝas por Februus, la romia dio de purigo. Ĉi tiu kaj januaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo.
Februaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en februaro estas Verŝisto kaj Fiŝoj.
Februaro venas post januaro kaj antaŭ marto.
Februaro komenciĝas je la sama tago kiel marto kaj novembro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aŭgusto.
Vidu ankaŭ :
February, février, febrero, febbraio, febrièr, Februar, februari, februar, februar, februari, Fevereiro, февраль, luty, Φεβρουα´ριος, Feabhra, febrer, otsail.
ja:2月
ko:2월
ms:Februari
simple:February
th:กุมภาพันธ์
Latina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
----
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno:
la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
als:Latein
ja:ラテン語
ko:라틴어
simple:Latin language
th:ภาษาละติน
zh-min-nan:Latin-gí
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
SuperjaroSuperjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj).
Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro.
Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365.
La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas:
::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400.
Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis.
La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj.
Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj.
Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero.
Kategorio:Tempo
als:Schaltjahr
ja:閏年
ko:윤년
simple:Leap year
th:ปีอธิกสุรทิน
DioFilozofio > Religio > Dio < Listo de dioj
----
:Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo. Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire)
Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj.
La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo
Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi.
Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.
Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.
Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp.
Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.
Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).
Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.
Kategorio:Religio
ja:神
ko:하느님
simple:God
Januaro
Januaro (latine, Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Ianus, la romia dio de pordoj kaj enirejoj. Ĉi tiu kaj februaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton.
Januaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Verŝisto.
Januaro venas inter decembro kaj februaro.
Januaro komenciĝas je la sama tago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.
Vidu ankaŭ :
January, janvier, enero, gennaio, genièr, Januar, januari, januar, januar, januari, Janeiro, январь, styczeń, Ιανουα´ριος, Eanair, urtarril.
ja:1月
ko:1월
ms:Januari
simple:January
th:มกราคม
KalendaroKalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo.
La vorto Kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptio oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraono aŭ dinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.
Specoj de kalendaroj
Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj.
De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo - diurnon, t.e. tago-nokton, la dua - lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria - tropikan jaron, kies averaĝa daŭo estas 365,24 diurnoj.
Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria - sur ambaŭ sistemoj.
Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo.
La patrio de luna kalendaro estas Babilonio. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj.
Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de Israela Ŝtato.
Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:
- Maja Kalendaro
- Azteka Kalendaro
- Ĉina Kalendaro
- Julia Kalendaro
- Franca Respublika Kalendaro
- Pozitivista Kalendaro
Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:
- Gregoria Kalendaro
- Hebrea Kalendaro
- Bahaa Kalendaro
- Hinda Kalendaro
- Islama Kalendaro
- Persa Kalendaro
Eternaj kalendaroj
Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj.
Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronoligiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion.
Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio.
Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kronologio
Kategorio:Tempo
kategorio:Kalendaro
ja:暦
Vintro
La vintro estas la plej malvarma el la kvar sezonoj. Kalendare komenciĝas astronomia vintro kun la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de junio sur la suda hemisfero) kaj finiĝas kun la printempa ekvinokso (la 21-a de marto sur la norda hemisfero kaj la 21-a de septembro sur la suda). En multaj partoj de la mondo, oni ligas vintron al neĝo.
Kategorio:Sezonoj
ja:冬
simple:Winter
Norda hemisferoGeografio > Norda Hemisfero
----
Geografio
La norda hemisfero estas la duono de la surfaco de planedo (aŭ ĉiela sfero) kiu estas norda de la ekvatoro. En la Tero, la Norda Hemisfero enhavas la plimulton el la landoj kaj loĝantaro.
En la meza regionoj de la hemisfero, vintro daŭras de decembro al februaro, kaj somero de junio al aŭgusto. La perihelio de la tero (kiam la orbita movo de la tero estas plej rapida) okazas en januaro, tiel la nordhemisferaj vintroj emas esti pli mallongaj kaj mildaj ol vintroj en la suda hemisfero ĉe egalavaloraj latitudoj.
Regionoj norde de la Arkta cirklo vidas iujn tagojn dum la somero kiam la suno neniam malleviĝas, kaj tagojn dum la vintro kiam la suno neniam leviĝas.
Vidu ankaŭ
- Suda hemisfero
- Sezonoj
- Ekvinokso
Kategorio:Geografio
ja:北半球
ko:북반구
simple:Northern Hemisphere
Suda hemisferoGeografio > Suda Hemisfero
----
Geografio
La suda hemisfero estas la duono de la surfaco de planedo (aŭ ĉiela sfero) kiu estas suda de la ekvatoro. En la Tero, la Suda Hemisfero enhavas malpli landojn kaj loĝantaron ol la nordo.
En la mezaj regionoj de la hemisfero, vintro daŭras de junio al aŭgusto, kaj somero de decembro al februaro. La perihelio de la tero (kiam la orbita movo de la tero estas plej rapida) okazas en januaro, tiel la sudhemisferaj vintroj emas esti plilongaj kaj malmildaj ol vintroj en la norda hemisfero ĉe egalavaloraj latitudoj.
Regionoj suda de la Antarkta cirklo vidas iujn tagojn dum la somero kiam la suno neniam malleviĝas, kaj tagojn dum la vintro kiam la suno neniam leviĝas.
Vidu ankaŭ
- Norda hemisfero
- Sezonoj
- Ekvinokso
Kategorio:Geografio
ja:南半球
ko:남반구
simple:Southern Hemisphere
ZodiakoAstronomio > Konstelacio > Zodiako < Astrologio
----
La zodiako estas la zono de konstelacioj, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.
Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 konstelacioj de la zodiako (la datoj estas kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio laŭ Okcidenta astrologio):
Laŭ astronomio, estas 13 konstelacioj de la zodiako (kun la datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):
Kategorio:Astronomio
ja:十二宮
Fiŝoj
Fiŝoj estas klaso de vertebruloj, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, ili moviĝas per naĝiloj.
Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando, kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj
Fiŝoj (Pisces) estas grupo (klaso laŭ kelkaj klasifikoj) de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Klasoj estas
- ostaj fiŝoj
- kartilagaj fiŝoj.
La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj.
La Aktinopterigoj havas superordojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj.
vidu ankaŭ: klaŭnfiŝo, fasciato, ruĝbruna rajo, Tinuso
Eksteraj ligoj
- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..."
Kategorio:Fiŝoj
ja:魚類
ko:물고기
ms:Ikan
simple:Fish
th:ปลา
zh-min-nan:Hî
Januaro
Januaro (latine, Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Ianus, la romia dio de pordoj kaj enirejoj. Ĉi tiu kaj februaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton.
Januaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Verŝisto.
Januaro venas inter decembro kaj februaro.
Januaro komenciĝas je la sama tago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.
Vidu ankaŭ :
January, janvier, enero, gennaio, genièr, Januar, januari, januar, januar, januari, Janeiro, январь, styczeń, Ιανουα´ριος, Eanair, urtarril.
ja:1月
ko:1월
ms:Januari
simple:January
th:มกราคม
Marto
Marto (latine, Martius) estas la tria monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Marso, la romia dio de milito, samkiel la tago mardo. Antaŭ la aldono de januaro kaj februaro, marto estis la unua monato de la kalendaro.
Marto estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. Unu el la du ekvinoksoj okazas en marto. La signoj de la Zodiako en marso estas Fiŝoj kaj Ŝafo.
Marto venas post februaro kaj antaŭ aprilo.
Marto komenciĝas je la sama semajntago kiel novembro en ĉiuj jaroj, kaj kiel februaro krom en superjaro.
Vidu ankaŭ :
March, mars, marzo, marzo, mars, März, maart, marts, mars, mars, Março, март, marzec, Μαρτιος, Márta, martxo.
ja:3月
ko:3월
ms:Mac
simple:March
th:มีนาคม
NovembroNovembro (latine, November) estas la dekunua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la naŭa monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.
Novembro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en novembro estas Skorpio kaj Sagitario (arkpafisto).
Novembro venas post oktobro kaj antaŭ decembro.
Novembro komenciĝas en la sama semajntago kiel marto en ĉiu jaro, kaj kiel februaro en superjaro.
Vidu ankaŭ :
- Saveno kaj Hallowe'en
November, novembre, noviembre, novembre, novembre, November, november, november, Novembro, ноябрь, listopad,
Νοεμβριος, Samhain, azaro.
als:November
ja:11月
ko:11월
ms:November
simple:November
th:พฤศจิกายน
SuperjaroSuperjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj).
Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro.
Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365.
La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas:
::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400.
Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis.
La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj.
Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj.
Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero.
Kategorio:Tempo
als:Schaltjahr
ja:閏年
ko:윤년
simple:Leap year
th:ปีอธิกสุรทิน
Angla lingvoLa angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
- 223,9 Usono
- 60,0 Niĝerio
- 53,3 Britio
- 32,0 Filipinoj
- 21,0 Barato1
- 16,0 Kanado
- 14,8 Aŭstralio
- 5,5 Malajzio
- 3,7 Tanzanio
- 3,5 Sud-Afriko
- 3,3 Irlando
- 3,2 Nov-Zelando
- 2,7 Liberio
- 2,3 Jamajko
- 1,2 Trinidado kaj Tobago
- 1,0 Singapuro
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla
- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien
Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo
Eksteraj ligiloj
Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Englische Sprache
ja:英語
ko:영어
ms:Bahasa Inggeris
simple:English language
th:ภาษาอังกฤษ
zh-min-nan:Eng-gí
Hispana lingvoĈi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio.
----
La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio.
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas
unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba
kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de
Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de
parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco
kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata
tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.
Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.
Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.
En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.
Historio
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina
vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio,
kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj
Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas
plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame
(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama
de Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Hispana lingvo kaj Esperanto
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:
Identaj (laŭ litero):
al,
de,
gusto,
la,
lago,
libro,
lino,
mano,
mil,
minuto,
oro,
piano,
piloto,
pino,
polvo,
sola,
teatro,
tubo,
veneno,
vino,
ktp.
Tre similaj:
alto (alta),
amar (ami),
barba (barbo),
blanco (blanka),
campo (kampo),
cantar (kanti),
claro (klara),
color (koloro),
comenzar (komenci),
dolor (doloro),
dormir (dormi),
droga (drogo),
estar (esti),
fábrica (fabriko),
flor (floro),
grande (granda),
ir (iri),
lana (lano),
león (leono),
luna (luno),
mar (maro),
miel (mielo),
pan (pano),
pensar (pensi),
pluma (plumo),
picar (piki),
que (ke),
rana (rano),
sal (salo),
seco (seka),
seis (ses),
taza (taso),
té (teo),
tener (teni),
venir (veni),
vender (vendi),
verde (verda),
vivir (vivi),
ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la
sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,
boca [boka] (buŝo),
caballo [kabaljo] (ĉevalo),
playa [plaja] (plaĝo),
ktp.
Hispanaj vortoj en Esperanto
bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo)
Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto
Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio
Famaj kantistoj en la hispana lingvo
La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira
Vidu ankaŭ
- Hispanaj Idiotismoj
Eksteraj ligoj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
- [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
- [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101]
ja:スペイン語
simple:Spanish
Okcitana lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Okcitana Lingvo
----
Estas suspektata ke ĉi tiu paĝo ne havas neŭtralan vidpunkton.
----
Nomo: Occitan [ucita']
Parolantoj: 12 milionoj (ne eblas precize scii la nombron da parolantoj, ĉar en Francio ne ekzistas statistikoj pri la lingvo-uzado. Oni ofte asertas ke 50% de la loĝantaro de Okcitanio parolas aŭ komprenas la okcitanan)
Landoj: suda Francio en la regiono Okcitanio
Origino: 500-1000 el la Vulgara latina de suda Francio
Skribo latina alfabeto
Specimeno : la Patro Nia.
Paire nòstre que siás dins lo cèl,
que ton nom se santifique,
que ton rènhe nos avenga,
que ta volontat se faga
sus la tèrra coma dins lo cèl.
Dona-nos nòstre pan de cada jorn,
perdona-nos nòstres deutes
coma nosautres perdonam
als nòstres debitors.
e fai que tombèm pas dins la tentacion
mas deliura-nos del mal.
Atal siá!
Teritorio kie la okcitana lingvo estas parolata en Francio
http://mescladis.free.fr/france-occit-mapS.gif
Nomo
La vorto occitan estas moderna kreaĵo el etimo oc [ok] ("jes"). Oni dividas la mezepokajn latinidajn dialektojn de Francio laŭ la vorto por "jes". La nordaj dialektoj uzis oïl kaj evoluis al la nuna franca lingvo, kiu uzas oui.
Oni ankaŭ uzis provençal ("provenca"), sed estas pli science rezervi la nomon por la dialekto de Provenco.
- Auvernes
- La gaskona lingvo estas taksata de kelkaj aŭtoroj kiel lingvo mem pro siaj apartaj trajtoj. Ties dialekto estas kunoficiala kun kataluna kaj hispana lingvoj en valo Arano (val d'Aran) en Katalunio (Hispanio)
- Langvedoka lingvo
- Limousin
- Provenca lingvo
- Shuadit aŭ judprovenca lingvo. Ne uzata de 1977.
Stato
Malgraŭ la neoficialeco (ekster valo Arano), okcitanistoj kreis infanajn lernejojn calandretas, kie oni instruas per la lingvo.
Historio
Eko kaj ora epoko
Dum la 8-a jarcento aperas la unuaj tekstoj en la okcitana, kies radiko estis unu el la dialektoj de la vulgara latina. En la 11-a jarcento tiu lingvo estis parolata en la suda duono de la hodiaŭa Francio, la norda duono de la hodiaŭa katalunaj landoj, la okcidenta duono de la nuna norda Italio kaj, krom en la nordeto, ĉie en la niatempa franclingva Svislando.
Poste pro manko de centra ŝtato aŭ konscio pri la kuneco, la regiono disfalis en plurajn dialektojn.
La oriento iom italiĝis, dum nur en la sudo okazis ekspansio pro katalunaj konkeroj. Sed unue okazis la ora epoko de la okcitana kulturo dum la tempo de la trobadoroj. La unua estis Guilhèm d'Aquitània. Ankaŭ lia fama nepino Alienor d'Aquitània, kaj ties filo Ricard Còr de Leon (Rikardo la 1-a aŭ Rikardo Leonkora), reĝo de Anglio poeziis, same kiel ekzemple MARCABRUN, Bernat de VENTADORN au Pèire VIDAL.
De la 11-a ĝis la 13-a jarcento ili produktis en Eŭropo tute novstilan poezion - la amkanton. Tiun arton ili portis ĝis alta nivelo, tiel ke ĝi disradiis tra Eŭropo. Tia literaturo estis multfaceta, havis diversajn poeziajn formojn, filozofion kaj pensadon pri la lingvo mem. Tiuj trobadoroj laboris por aŭ parte mem estis princoj.
Malgraviĝado
Pro interveno de la nordfrancaj reĝoj kontraŭ la katara religio en regiono, la literaturo malpliiĝis ĝis sia ĉeso en la 16-a jarcento.
Post tio, mirinde la homoj tute forgesis pri la trobadoroj, ĝis kiam jarcentfine kelke da homoj, kiel Loís Belaud de la Belaudièra el Ais de Provença o Pèire Godolin el Tolosa (Tuluzo), rekomencis verki okcitane. Oficiale la lingvoneniiga politiko komencis en 1539 kun la edikto de Villers-Cotterêts kiu postulis ke ĉiu skribita dokumento estu en la franca lingvo (ĝis tiam en norda Francio oni ankoraŭ uzis la latinan). Tamen en la malfacile alireblaj Pireneoj oni primokis tion, plu skribante okcitane ĝis 1660.
En 19-a jarcento, renaskiĝis la literaturo interalie kun Frédéric MISTRAL kiu kun aliaj aŭtoroj fondis en 1854 tutokcitanan movadon "Felibritge", kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige". En 1904 li ricevis Nobel-Premion por sia verkaro inkluzivanta poezion "Mirelha".
20-a jarcento
Samjare la "ruĝa" (maldekstrema) regiono Lengadòc ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj sentis kiel koloniismo. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la mondmilitaj tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje.
Tuj post la milito la Langvedokanoj Perbòsc kaj Estieu renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple o [u] disde ò [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan -a laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. Alibèrt al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en 1935. En 1945 fondiĝis Institut d'Estudis Occitans en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema Felibritge. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en Parizo.
Vigle ĝi subtenas diversajn agadojn kaj eldonas multajn librojn. Tiujn oni tamen malfacile trovas, ĉar multaj homoj supozas sin nekapablaj legi la lingvon, kiun ili neniam lerneje studrajtis. Certan plibonigon, kontraste al la lastjarcenta alvoko instruisten, elradikigi ĉiun lingvon krom unu, oni konstatas.
La lingvon jarcentkomence ekskluzive uzitan, oni hodiaŭ apenaŭ plu aŭdas, kvankam duono de la loĝantaro komprenas kaj triono kapablas paroli ĝin. Ofte ĝi jam estis mortdirita vane, tamen la situacio ankoraŭ malfaciliĝas. Ankaŭ kadre de tutmonda vekiĝo pri tiaj problemoj, homoj ekkonsentas pri sia riĉa heredaĵo.
Esperantaj vortoj el okcitana origino
mistralo el mistrao ("reganta vento"), trobadoro el trobador ("trovanto"),
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.net/info/index_oc.html Okcitana lingvo en esperanto.net]
- [http://mescladis.free.fr/lingvo-okcitana.htm La lingvo okcitana]
- [http://esperanto.net/EsperantOC/ EsperantÒC: Esperanta kaj okcitana informilo]
- [http://dmoz.org/World/Occitan/ Okcitanlingva fako] de DMoz
- [http://www.esperanto-ct.org/e/retalls/lingvoj/okcitana.htm La kaŭzoj de lingvo malapero: La ekzemplo de la okcitana]
als:Okzitanische Sprache
ja:オック語
ko:오크어
Germana lingvo
Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn.
En la plej norda provinco de Italio,
Sudtirolo,
ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala
kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas V2 vortordon.
Famaj aŭtoroj de la germana
Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp
Kuriozaĵoj
- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo
Eksteraj ligiloj
- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla)
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Deutsche Sprache
ja:ドイツ語
ko:독일어
ms:Bahasa Jerman
simple:German language
th:ภาษาเยอรมัน
Dana lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > Nord-Ĝermana > Orient-Nordia > Dana
----
La dana lingvo (dane: Dansk [densk]) estas ĝermanida lingvo.
Oni skribas ĝin per latina alfabeto kun kelkaj kromsignoj: Æ, æ [e, ä]; Ø, ø [o, ö]; Å, å [o]). La dana lege tre similas al la norvega kaj la sveda, sed pro ĝia stranga son-evoluo la dana kutime kaŭzas problemojn por aliaj skandinavoj - kaj inverse - se parolata rapide.
Specimeno
La Patro Nia:
:Vor Fader, du som er i himlene!
:Helliget blive dit navn,
:komme dit rige,
:ske din vilje
:som i himlen således også på jorden;
:giv os i dag vort daglige brød,
:og forlad os vor skyld,
:som også vi forlader vore skyldnere,
:og led os ikke ind i fristelse,
: men fri os fra det onde.
:(For dit er Riget og magten og æren i evighed!)
:Amen.
Son-sistemo
La najbaroj de Danio kutimas diri, ke danoj parolas kun terpomo en la gorĝo, kaj ne malprave:
Unu el la plej trafaj trajtoj de la dana estas ties stød [stoz] aŭ ekpuŝeto je vokaloj en certaj pozicioj: La ununura prononc-malsamo inter mand [men] "viro" kaj man "oni" estas, ke la unua eldiratas kun forta kunpremo de la laringo, aŭ raŭkigo de la gorĝa aer-fluo, simila al, sed pli forta ol, tiu trovata en nord-anglaj dialektoj (ekzemple en butter [ba?a]).
La dana estas tre vokal-riĉa lingvo, kaj montras la naŭ vokal-signoj de ĝia alfabeto (a, e, i, o, u, y, æ, ø, å) nur malbone la realon: Pluraj vokalsonoj ne havas propran literon, ekzemple a povas reprezenti kaj e-ecan sonon similan al angla a en man, kaj esperantan a en "galapaga". Aldone, ĉiu vokalo povas esti longa aŭ mallonga, kun-puŝeta aŭ sen-puŝeta, kaj formi parton de diftongo aŭ eĉ triftongo - (ekzemple færge [faoŭe]).
Kiam la signoj g aŭ r troviĝas postvokale, ili iĝas parto de diftongo, aŭ tute malaperas: og [oŭ] "kaj", flag [flej] "flago", bar [bao] "nuda", Norge [noŭ] "Norvegio".
Preskaŭ ĉiuj vortolastaj, senakcentaj vokaloj de la praskandinava lingvo havis evoluon en la dana jene:
[vokalo] > e > ŝuvao (> [nenio]). Notu la prononcon [tre malferma] o por -er(-). Tiu fina e restas ortografie, sed en multaj dialektoj jam malaperis, samkiel en la angla: angle take [tejk], dane tage [ta], ambaŭ "preni".
Konsonante, la ĉefaj diverĝoj de la aliaj skandinavaj lingvoj jenas:
- r- prononcatas gorĝe, sed multe pli malforte ol en la franca: rige [ĥij(e)] "regno".
- postvokalaj p, t, k fariĝis b, d, g skribe, kio siavice elbuŝiĝis b/ŭ, z (kiel en la angla vorto the "la"), j/ŭ/-.
Norvege: løpe "kuri", måte "maniero", bake "baki"
Dane: løbe [lob(e), loŭ(e)], måde [moz(e)], bage [bej(e)]
Gramatiko
La gramatiko similas al tiuj de la aliaj skandinavaj lingvoj, kaj ankaŭ iom al tiu de Esperanto:
Kazoj malaperis, krom en la pronomaro; personaj formoj de la verboj malaperis; subjunktivo arkaikas.
La vortordo estas S-V-O, iom fiksa pro la kazoforesto.
Genitivecon donas al substantivoj -s: Manden "La viro"; Mandens hus "La domo de la viro".
La substantivoj apartenas al komuna (pli fruaj ina kaj iĉa kunfandiĝis) aŭ neŭtra seksoj; kaj la-a kaj mal-la-a artikoloj troviĝas, la la-aj aldoniĝas al la vortradikoj sufikse:
- hest "ĉevalo"; en hest "(iu) ĉevalo"; hesten "la ĉevalo"; heste "ĉevaloj"; hestene "la ĉevaloj"
- træ "arbo"; et træ "(iu) arbo"; træet "la arbo"; træer "arboj"; træerne "la arboj"
Ankaŭ pronomoj kaj adjektivoj flekseblas: gul "flava" - en gul hest - gule heste; et gult træ - gule træer; min, mit, mine "mia(j(n))"
La verboj falas en du grupojn, fortaj aŭ malfortaj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo je la radiko aŭ per nura redono de la radiko:
løbe "kuri" - løber "kuras" - løb "kuris" - er løbet "kurintas" (forta)
skyde "pafi" - skyder "pafas" - skød "pafis" - har skudt "pafintas" (forta)
ae "man-karesi" - aer "man-karesas" - aede "man-karesis" - har aet "man-karesintas" (malforta)
Simile al la aliaj skandinavaj lingvoj kaj al Esperanto, sed malsimile al la germana kaj la angla, la dana havas refleksivajn aŭ iĝajn verbojn. Ili formatas per -(e)s: møde "renkonti" - mødes "renkontiĝi".
Vort-provizo
Pro la interponta funkcio de Danio, la dana enhavas pli da fremdvortoj ol ĝiaj skandinavaj kuzoj. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al germanaj, nederlandaj ktp:
mand "viro", kvinde "virino", hund "hundo", hjem "hejmo", gård "bieno", rød "ruĝa"
Kelkaj estas pli nure skandinavaj:
barn "infano", skov "arbaro"
Ĵustempe, la amasa influo de la angla lingvo forte minacis la koheron kaj danecon de la dana vortprovizo.
Dialektoj
Malgraŭ la eteco de la Dana reĝlando, antaŭ cent jaroj estis centoj da dialektoj en Danio; tiugrade, ke la nordaj enloĝantoj de insuleto Samsø malbone komprenis la saminsulajn sudulojn!
Hodiaŭ la Kopenhagiĝo de la lando preskaŭ forigis la verajn dialektojn, restas nur regionaj diferencoj je vortomelodio ktp, tiel, ke oni facile aŭdas, ĉu persono devenas de Jutlando aŭ Fyn, ekzemple. En kelkaj kamparaj areoj sudaj kaj okcidentaj en Jutlando restas iuj puraj dialektoj kiuj ankoraŭ tre malsamas al la ĉefurba lingvo. Interalie ili havas tute alian artikolan sistemon kaj prononcmanieron, kia plisimiligas ilin al la angla:
ordinar-dane ormen "la vermo" - dialekte æ worm (kp. angle the worm)
ordinar-dane æblet "la pomo" - dialekte æ æwl (kp. angle the apple, kimre y aval)
Kelkaj famaj aŭtoroj jutlandaj de la 19-a frua 20-a jarcentoj parte verkis dialekte.
La dana kaj Esperanto
Multaj vortoj en Esperanto simil(et)as al danaj (flagostango - flagstang; hundo - hund; hejme - hjemme, ks.) , sed tion kaŭzis la germana, unu el la ĉef-fontoj de Zamenhof. La ĉefaj similoj kuŝas en la gramatiko. Cetere, alia internacia lingvo preskaŭ morta pluvivas en la dana vortprovizo, nome Volapuko: La frazo Det er det rene volapyk. (laŭvorte "tio estas pura volapuko") signifas "tio estas sensencaĵo/volapukaĵo".
Famaj aŭtoroj de la dana
Hans Christian ANDERSEN, Karen BLIXEN, Johannes V. JENSEN, Piet HEIN, Adam OEHLENSCHLÄGER, N. F. S. GRUNDTVIG
----
- Noto: Laŭ ies analizo de antaŭvokala j-, eĉ troviĝas "tetraftongo", t. e. kvar-ona vokalĉeno: jærv [jeoŭ] "gulo".
Kategorio:Nordĝermana lingvaro
ja:デンマーク語
ko:덴마크어
Sveda lingvo - Nomo: Svenska
- Parolantoj: proksimume 9.000.000 en Svedio kaj proksimume 300.000 en Finnlando
- Skribo: latina
- Kodo laŭ ISO 639-1: sv
- Kodo laŭ ISO 639-2: swe
La sveda lingvo apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo.
platdiĉa lingvo
Specimeno (la Patro Nia):
Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)
Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
til |