Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Fiŝo

Fiŝo

Fiŝoj estas klaso de vertebruloj, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando, kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj Fiŝoj (Pisces) estas grupo (klaso laŭ kelkaj klasifikoj) de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Klasoj estas
- ostaj fiŝoj
- kartilagaj fiŝoj. La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj. La Aktinopterigoj havas superordojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj. vidu ankaŭ: klaŭnfiŝo, fasciato, ruĝbruna rajo, Tinuso

Eksteraj ligoj


- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..." Kategorio:Fiŝoj ja:魚類 ko:물고기 ms:Ikan simple:Fish th:ปลา zh-min-nan:Hî

Vertebrulo

Vertebruloj (latine Vertebrata) estas subfilumo de animaloj kies spino konsistas el vertebroj (endoskeletaj elementoj laŭlonge de la notokordo kaj flanke al la "spina kordo"), kaj kelkajn aliajn ecojn. Ili estas la plej junaj (ekde ordovicio), sed plej evoluintaj animaloj kun simetria korpo, bonegaj organoj de sensoj kaj plej perfekta nerva sistemo.
- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..." Ĉi-dekstre estas montrata la tradicia klasifiko de vertebruloj. Kategorio:Vertebruloj ja:脊椎動物 ko:척추동물 ms:Vertebrata simple:Vertebrate th:สัตว์มีกระดูกสันหลัง

Branko

La branko estas besta spirorgano, kiu ebligas la spiradon en la akvo kaj alkondukas la en akvo solvitan oksigenon al la sango. Ĝi estas tre maldika haŭtokovrita organo, kiu ebligas la la sangocirkuladon en ties specifaj vejnoj aŭ en interspacoj, alporatante la sangon tre proksime al la akvo. La brankoj troviĝas ofte libere, sed ili estas retireblaj al subhaŭto en specifajn kavojn. La brankoj estas tre disbranĉiĝantaj, tiel ebligante la plej granda surfacon por la akv. Ĝi havas la formojn de kombilo, folio, arbusto, arbo. La brankojn en la brankokavo kovras, ŝirmas la t.n. operkulo. La brankoj trovigĉaj ĉe multaj bestoj vivantaj en akvo aŭ en humida cirkonstanco ekz. heliko (escepte de: pulmohelikoj), moluskoj kaj "vermoj", krustuloj katp.; ĝi estas la sola organo ĉe fiŝoj kaj larvoj (kej kelkaj plenkreskuloj) de amfibioj. La per traĥeoj spirantaj insektoj havas nur escepte brankojn, ĉefe ties larvoj vivantaj en la akvo havas tiun. (libeloj, efemeroj, plekopteroj, ŝiminsektoj kaj kelkaj duflugila. La brankaj bestoj sufokas en la aero pro la sekiĝo brankaj platetoj sed ankaŭ en la akvo pro manko de la oksigeno. Kelkaj fiŝoj kaj krustuloj kapablas vivi iomete ekster la akvo. Brankuloj (Branchiata) estas subklado de artikuloj, ampleksante trilobulojn kaj krustulojn. La lamenbrankuloj (Lamellibranchiata) estas klaso de moluskoj kun duvalva konko kaj lamenformaj brankoj. Multaj specioj estas manĝeblaj kaj produktas perlojn. (mitulo, ostro) ja:えら simple:Gill

Ŝovo

Hidraŭliko > Hidraŭla meĥanismo ---- Ŝovo estas cikle ripetebla, formita relativa movo, destinita por fari parton de donita teknologia procedo.

Skvamo

Skvamo estas haŭtestaĵo ĉe plimulto de la fiŝoj, kovranta la korpohaŭton. La skvamoestiĝo kaj evoluo komenciĝas tuj post elkovo el la krajo kaj daŭras dum la tuta vivo de la besto. Ĝi estiĝas en la dermo (corium) de la haŭto. Kelkaj fiŝoj ekz. siluro, huzo ne havas skvamojn. Ties konstruo, formo estas karakteriza ĉe la diversaj fiŝoj. tipoj:
- dentohava skvamo ĉe praaj fiŝoj kiel ŝarko (plakoid); estiĝas el la epidermo kaj dermo
- ronda skvamo havas glatan surfacon (cikloid) ĉe karpoformaj, bramoformaj
- kombila skvamo estas unuparte rasposurfaca kun elstraraĵoj (ktenoid) ĉe sandro, perko
- kirasa skvamo (ganoid) La skvamo lokiĝas en la t.n. skvamujo. La skvamoj situas kiel tegoloj sur la domtegmento.La skvamoj havas jarringojn, kiuj helpas difini la aĝon de la fiŝo. (skvamoformulo) ---- ankaŭ kelkaj surteraj vertebruloj havas korniĝintajn haŭtelstaraĵojn nomata korneca (epiderma) skvamo (skvamaj reptilioj. ---- ĥitinaj skvamoj tegas la flugilojn de lepidopteroj Ĉe plantoj skvamo estas plata, membreneca folio, mola aŭ malmola. ---- Ankaŭ skvamo nomiĝas tiuj epidermaj lamenetoj, kiuj disiĝas de la haŭto, speciala de la kapa.
- skvamaj reptilioj
- psoriazo estas hereda haŭta malsano (vidu homaj malsanoj) [[

Fiŝado

=Enkonduko= Fiŝado (aŭ fiŝkaptado) temas pri la klopodo kapti fiŝojn kiel sporto aŭ kiel negoco, aŭ simple pro bezono manĝi.

Kiel sporto

Kiel sporto ni povas trovi multajn manierojn fixsi kiel fiŝhokado kun kano kaj submara ĉasado.

Kiel negoco

Kiel negoco la fiŝado estas pli antikva ol agrikulturo kaj nun iĝis kelkfoje vera industrio, de unu sola homo kun sia boato kaj reto ĝis dekoj da fabrikŝipoj kun moderna aparataro fiŝkaptante kune, fiŝado estas la ĉefa okupo de miloj da homoj kaj fiŝoj reprezentas ĉirkaŭ 16% de la proteinoj manĝataj en la tuta mondo. proteino

Metodoj

Gravaj metodoj estas:
- Trenanta fiŝado
  - Trenante reton, sendube la plej uzata, tre danĝera ĉar kutime nocas la maran fundon, kaj ĉar oni ne povas elekti kian fiŝon kapti.
- Multhoka ŝnuro
  - Trenante ne reton sed ŝnuron kun pluraj hokoj.
- Retlabirinto
  - Tre uzata en Kadizo kie oni nomas Almadraba por kaptado de tinusoj, temas pri veraj labirintoj fiksitaj sur la mara fundo de kie fixsoj ne povas eliri.

Industrio

Laŭ FAO la ĉefaj industrioj en jaro 2000 estis Ĉinio, Peruo, Japanio, Usono, Ĉilio, Indonezio, Ruslando, Barato, Tajlando, Norvegio kaj Islando. Ĉi tiuj landoj kaptis pli ol duono el tuta monda fiŝado, 90% estis mar-devena. Malgraŭ la grandega nombro de fiŝaj specioj nur kelkdeko estas industrie kaptitaj, inter ili la plej gravaj estas haringo, merluĉo, sardino kaj tinuso. =Alternativo= Fiŝkaptado severe malplenigas la oceanojn, moderna alternativo kaj tre profitdona industrio estas fiŝkulturo, iom post iom pli grava, ĉefe bredado de specioj kiel salmo kaj truto. Kategorio:Fiŝoj

Epidermo

Ĉe animaloj, epidermo estas supra, regule maldika tavolo de haŭto, kiu kreas ŝirmaĵojn (harojn, plumojn, skvamojn, platojn, kornojn ktp.). Ĝi evoluas el la ektodermo. Epidermo estas ĉe plantoj la plej ekstera tavolo de ĉeloj, ordinare plataj kaj dense kunigitaj. Ĝi estas kelkfoje kovrita per kutiklo, enhavas ĉe la folioj stomon. La epidermo de la radiko (nomata rizodermo) eligas radikharojn, kiuj pligrandigas la akceptan surfacon. vidu mezodermo, dermo

Amfibio

Amfibioj estas klaso de la vertebruloj, plej proksima parenca klaso de la fiŝoj. Ili havas 4 piedojn kun ĝenerale 4 fingroj sur la unua, kun 5 fingroj sur la lasta kruro. Ili havas eble naĝmembranojn inter la fingroj. Ilia korpo estas diversa. Ilia haŭto estas senhara kaj entenas multajn glandojn, kiuj igas la surfacon glita. Kelkaj havas eĉ venen-glandojn. Ili kapo estas moveble ligiĝas al la vertebraro, la pelva kaj ŝultra zono estas relative bone evoluinta. En la buŝo troviĝas alkreskitaj, pintaj dentoj, kiuj servas nur kapti la predon. Ĉe kelkaj amfibioj la glandoriĉa lango estas elĵetebla, ĉe aliaj ĝi kreskis al la bazo de la buŝkavo. La digesta sistemo finiĝas per kloako. La spirorgano estas pulmo, sed gravas la trahaŭta spirado. Ĉe kelkaj bestoj, la trakeo iĝis voĉo-eliga organo. La seksaj glandoj estas paraj, ili havas eksterkorpan fekundigon. Ilia evoluo estas trasformiĝo de la larvo – vivanta en akvo, spiranta per branko – ĝis plenkreskulo. La koro havas du atriojn, la la dispartigita kora ventriklo enhavas miksitan sangon. Ili havas du sangocirklojn kaj nekonstantan korpotemperaturon. Ili vivas en humidaj lokoj (kaverno, tero, inter arboj subtropike), akvoj; sed ne ekzistas specio en la maro. La specioj de la kontinenta zono vintrodormas subtere. Ili havas 3 ordojn:
- vostaj amfibioj (Urodela) (salamandro): ili havas ankaŭ plenkreske voston
- ranoj (Anura) kruraj, senvostaj amfibioj
- senkruraj amfibioj (Gymnophiona) (ringohavaj, tropikaj bestoj)
- Salientia (salientuloj)
- Caudata (kaŭdatoj)
- Gymnophiona (gimnofionoj) Kategorio:Amfibioj ja:両生類 ms:Amfibia simple:Amphibian

Ostaj fiŝoj

La ostaj fiŝoj (Osteichthyes) formas speciriĉan klason de la vertebruloj. Kontraste kun la kartilagaj fiŝoj, la skeleto de la ostaj fiŝoj estas tute aŭ preskaŭ ostiĝinta, t.e. la kalcioj enkonstruiĝis. El vidpunkto de la kladistika klasifiko, ankaŭ la teraj vertebruloj (Tetrapoda) apartenas efektive al la ostaj fiŝoj. Tiel oni taksas ekz. la pulmofiŝojn aŭ celakantojn pli proksimaj parencoj al la teraj vertebruloj ol al la ostaj fiŝoj. Pro tio rifuzas la kladistika klasifiko la mencion de taksono de ostaj fiŝoj sen la mencio de teraj vertebruloj. Vikipedio estas konstruita surbaze de la tradicia klasifiko, laŭ kiu la fiŝoj estas samrangaj kun la teraj vertebruloj. La plej granda osta fiŝo de la mondo estas la lunfiŝo.

Sistematiko

La plimulto de la fiŝ-specioj apartenas al la ostaj fiŝoj. La trarigardo pri la unuopaj ordoj kaj ekzemplaj genroj kaj specioj troviĝas en la Sistematiko de la ostaj fiŝoj. Jen unu el la multaj eblaj klasifikoj de la ostaj fiŝoj. La divido en ordojn estas tio de [http://www.fishbase.org FishBase]. Ekzemplaj anoj estas montrataj post iuj ordoj.
- Sarkopterigoj (Sarcopterygii)
  - Krosopterigoj (Crossopterygii)
    - Celakantoformaj (Coelacanthiformes)
  - Dipnoj (Dipnoi)
    - Ceratodontoformaj (Ceratodontiformes)
    - Lepidosirenoformaj (Lepidosireniformes)
- Aktinopterigoj (Actinopterygii)
  - Kondrosteoj (Chondrostei)
    - Polipteroformaj (Polypteriformes)
    - Acipenseroformaj (Acipenseriformes; huzo, sevrugo, sterledo, sturgo)
  - Holosteoj (Holostei)
    - Lepizosteoformaj (Lepisosteiformes)
    - Amiaoformaj (Amiiformes)
  - Teleosteoj (Teleostei)
    - Osteoglosoformaj (Osteoglossiformes)
    - Elopoformaj (Elopiformes)
    - Albuloformaj (Albuliformes)
    - Notakantoformaj (Notacanthiformes)
    - Angiloformaj (Anguilliformes; angilo)
    - Sakofaringoformaj (Saccopharyngiformes)
    - Klupeoformaj (Clupeiformes; haringo, sardelo)
    - Gonorinkoformaj (Gonorynchiformes)
    - Ciprinoformaj (Cypriniformes; bramo, gobio, karaso, karpo, ploto, tinko)
    - Ĥarakoformaj (Characiformes)
    - Siluroformaj (Siluriformes; siluro)
    - Gimnotoformaj (Gymnotiformes)
    - Ezokoformaj (Esociformes; ezoko)
    - Osmeroformaj (Osmeriformes)
    - Salmonoformaj (Salmoniformes; salmo, truto)
    - Stomioformaj (Stomiiformes)
    - Ateleopodoformaj (Ateleopodiformes)
    - Aŭlopoformaj (Aulopiformes)
    - Miktofoformaj (Myctophiformes)
    - Lampridoformaj (Lampr(id)iformes)
    - Polimiksioformaj (Polymixiiformes)
    - Perkopsoformaj (Percopsiformes)
    - Gadoformaj (Gadiformes; gado, lojto, merlango, moruo)
    - Ofidioformaj (Ophidiiformes)
    - Batrakoidoformaj (Batrachoidiformes)
    - Lofioformaj (Lophiiformes)
    - Gobiesokoformaj (Gobiesociformes)
    - Aterinoformaj (Atheriniformes)
    - Ciprinodontoformaj (Cyprinodontiformes)
    - Belonoformaj (Beloniformes)
    - Stefanoberikoformaj (Stephanoberyciformes)
    - Berikoformaj (Beryciformes)
    - Cetomimoformaj (Cetomimiformes)
    - Zeŭsoformaj (Zeiformes)
    - Gasterosteoformaj (Gasterosteiformes)
    - Singnatoformaj (Syngnathiformes)
    - Sinbrankoformaj (Synbranchiformes)
    - Skorpenoformaj (Scorpaeniformes)
    - Perkoformaj (Perciformes; perĉo, perko)
    - Pleŭronektoformaj (Pleuronectiformes; pleŭronekto, soleo)
    - Tetraodontoformaj (Tetraodontiformes) Kategorio:Fiŝoj ja:硬骨魚綱 ko:경골어류

Gadoformaj

La gadoformaj fiŝoj estas ordo de ostaj fiŝoj. Ilin karakterizas, ke ili ne havas en la naĝiloj ostajn dornojn. La ventraj naĝiloj troviĝas ĉegorĝe tio estas antaŭ la brustaj naĝiloj. Ili vivas plej ofte en la maroj. Ili havas familiojn, el kiuj la plej grava estas la

Gadedoj

gravaj genroj
- gado (Gadus) kun 3 dorsaj 2 anusaj naĝiloj
  - merlango (Gadus merlangus) malhela makuleto ĉe la bazo de la brustnaĝiloj.
  - moruo aŭ kutima gado (Gadus morrhua) ĝi havas fadenon sub la malsupra lipo kaj hela flanka linio. Oni manĝas ĝin peklitan kaj sekigitan. Ĝi estas la plej grava specio de la monda fiŝmerkato. Ĝi oftas en la norda parto de Atlantiko. Ĝi pezas 5-10, malofte eĉ 40 kg. Ĝi demetas frajon printempe en la akva temperaturo de 4-6 C. La infiŝo demetas ĉ. 5 milionojn da frajo, kiuj havas la diametron de 1,5 mm. La frajoj havas pli malgrandan specifan pezon ol la akvo, tiel ili supreniĝas al la akva surfaco. La 5 mm longal larvoj koviĝas post 2-4 semajnoj kaj manĝas planktonojn. La plenkreska moruo manĝas ĉion
  - eglefino (Gadus eglefinus) ekkonebla per malhela makulo sub la unua dorsa naĝilo
- lojto genro (Lota!!!)
  - (Lota lota) La lojto estas manĝebla rabfiŝo, kiu longas 30-60cm, pezas 1-4 kg. Ĝi estas dolĉakva fiŝo, vivanta ĉefe en riveroj (sed ankaŭ en lagoj kiel Balatono). Ĝi simials iomete al siluro.
- molvo (Molva) havas pintajn dentojn
- brosmo (Brosmius)kun longaj dorsa kaj anusa naĝiloj. La naĝiloj similas al tiu de la siluro

pliaj familioj


- Merlucciidae
- Ranicipitidae
- Euclichthyidae
- Macrouridae
- Steindachneriidae
- Moridae
- Melanonidae
- Macrouridae
- Bregmacerotidae
- Muraenolepididae
- Phycidae

Fasciato

La fasciato (Trachidermus fasciatus) el la ordo de fasciatuloj kaj familio de kotidedoj (cottidae) vivas en la proksima maro de Bohaj-golfo ĝis Ŝjamen de Ĉinio, kaj estas la plej famaj tiuj, kiuj vivas en Songĝjang-rivero. Ĝi estas videbla ankaŭ ĉe la marbordoj de Koreio, Japanio kaj la Filipinoj. Ĝi kun longeco de 12-14 cm. havas grizbrunan koloron sur la dorso kaj dorsflanko de la kapo, brunajn makuletojn sur la dorso, kapo kaj naĝiloj kaj du oranĝkolorajn striojn sur ĉiu brankmembranoj. Ĝiaj kapo kaj antaŭa korpo estas plataj. Ĝi ne havas skvamojn sur la korpo kaj vidiĝas sur la haŭto multaj malgrandaj elstaraĵoj aŭ faldoj. Ĝiaj brusto kaj bazo de la postaj naĝiloj estas oranĝflavaj kaj ĝiaj dorsnaĝiloj flavbrunaj. La fasciato estas migranta fiŝo. Ĝi ne nur povas vivi en saleta akvo, sed ankaŭ en dolĉa akvo. Printempe la fiŝidoj ennaĝas en Jangzi-riveron kontraŭflue. Grasiĝinte, ĝi revenas , vintre laŭ la rivero al maro por fraji. Tage ĝi kaŝas sin en la akvofundo, kaj nokte serĉas nutraĵon. Ĝi manĝas c"efe salikokojn kaj ankaŭ iujn malgrandajn fiŝojn. En januaro la fiŝino frajas. La frajoj algluiĝas al ŝtonetoj. Elfrajiĝinte la fiŝidoj denove eniras en dolĉan akvon. La fasciato estas unu el la kvar famkonataj fiŝoj en Ĉinio. Ĝi, kiel frandajo, ĝuas grandan ŝaton de la loĝantoj en Ĝjangsu. Ĝiaj hepato kaj viando ĉe la kólo estas aparte bongustaj. Por kontentigi la bezonon de la loĝantoj, oni jam komencis fari artan fekundigon por pliprodukti la fiŝojn. Kategorio:Fiŝoj

Tinuso

Ostaj fiŝoj > Aktinopterigoj > Teleosteoj > Perkoformaj > Skombroidoj > Skombredoj > Tinuso ---- Skombredoj Skombredoj Tinuso estas genro (Thunnus) de maraj fiŝoj, el la ordo de la perkoformaj. Pro sia delikata karno tinuso estas multe kaptata kaj manĝata. Kategorio:Fiŝoj ja:マグロ simple:Tuna

Vertebrulo

Vertebruloj (latine Vertebrata) estas subfilumo de animaloj kies spino konsistas el vertebroj (endoskeletaj elementoj laŭlonge de la notokordo kaj flanke al la "spina kordo"), kaj kelkajn aliajn ecojn. Ili estas la plej junaj (ekde ordovicio), sed plej evoluintaj animaloj kun simetria korpo, bonegaj organoj de sensoj kaj plej perfekta nerva sistemo.
- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..." Ĉi-dekstre estas montrata la tradicia klasifiko de vertebruloj. Kategorio:Vertebruloj ja:脊椎動物 ko:척추동물 ms:Vertebrata simple:Vertebrate th:สัตว์มีกระดูกสันหลัง

Kategorio:Fiŝoj

Kategorio:Makzeluloj

1180-luku eaa

Tärkeitä tapahtumia


-

Tärkeitä henkilöitä


- 1186 eaa: Ramses III syntyi. Luokka:1100-luku eaa

narkotyki Online Casinos low cost car hire witaminy narty w szwajcarii










































:: RELATED NEWS ::
Eine Leiche zum Dessert
Eine Leiche zum Dessert ist ein Parodiefilm von 1975 mit hochkarätiger Starbesetzung, der berühmte Kriminalromanhelden auf die Schippe nimmt.

Handlung

Der exzentrische Millionär Lionel Twain (gespielt von Truman Capote) lädt die 5 größten lebenden Detektive aller Zeiten in sein Schloss ein, um zu beweisen, dass er der größte Kriminologe aller Zeiten ist. Er sagt voraus, dass punkt Mitternacht jemand aus der Runde sterben wird und keiner in der Lage sein wird, dieses Verbrechen zu lösen. Jeder ist sich sicher, dass nur Mr. Twain der Täter sein kann, da er den Zeitpunkt und
Erd-Innenweltkosmos
Die Vorstellung vom Innenweltkosmos, welche auch Innenwelttheorie genannt wird, besagt, dass wir auf der Innenseite einer hohlen Erde mit dem Durchmesser von 12.740 km leben. Die Planeten, die Sonne und die Sterne befinden sich im Inneren dieser Kugel. Der Mond kreist ca. 3000 km hoch über der Erdoberfläche als nächster Himmelskörper mit der größten Bahn um die Innenweltachse der fest stehenden Erdschale, dann kommt die Sonne in ca. 4500 km Höhe über der Erdoberfläche. Im Gegensatz zum Inversionsweltbild verkleinern sich hier d
Natan
Natan (hebräisch: נתן - der Name bedeutet "Geschenk") war ein alttestamentlicher Prophet. Er lebte zur Zeit des israelitischen Königs David. Seine uns aus der Bibel bekannten Botschaften waren an David gerichtet. Natan richtete David unter anderem aus, dass nicht er, sondern sein Sohn einen Tempel für den Wikipedia:Taxoboxen. --> Der Polarfuchs oder Eisfuchs (Alopex lagopus) ist ein arktischer Wildhund.

Merkmale

Die Gestalt des Polarfuchses ist typisch fuchsartig, allerdings ist er hochbeiniger als beispielsweise ein Rotfuchs. Er ist knapp 60 Zentimeter lang
Manualalphabet
Das Fingeralphabet (engl: manual alphabet) dient dazu, die Schreibweise eines Wortes mit Hilfe der Finger zu buchstabieren. Es wird bei Hörgeschädigten, (Tauben oder Schwerhörigen) benutzt, um innerhalb einer gebärdensprachlichen Kommunikation insbesondere Namen und
Deutsches Institut für Entwicklungspolitik
Das Deutsche Institut für Entwicklungspolitik (DIE) ist ein wissenschaftliches Ressortforschungsinstitut, das sich als Think Tank der deutschen Entwicklungspolitik versteht. Seine drei Aufgaben sind
- Forschung auf dem Feld der Entwicklungstheorie und Entwicklungspolitik
- Beratung von deutschen und internationalen Akteuren der Entwicklungszusammenarbei
Urocyon cinereoargenteus
Der Graufuchs (Urocyon cinereoargenteus) ist neben dem Rotfuchs und dem Kitfuchs die dritte wichtige Fuchsart Nordamerikas. Zur Unterscheidung vom Insel-Graufuchs wird er manchmal auch
Baltische Studentenverbindung
Als Baltische Studentenverbindungen bezeichnet man die Studentenverbindungen der Deutsch-Balten, einer historischen, deutschsprachigen Minderheit im Gebiet der heutigen Länder Estland und Lettland (in den historischen Landschaften Livland und Kurland) an den Universitäten Read More...
Urocyon littoralis
Der Insel-Graufuchs oder Kalifornische Insel-Graufuchs (Urocyon littoralis) ist eine Art der Graufüchse. Er lebt nur auf sechs der acht Kanalinseln vor der Küste Kaliforniens und ist damit eine endemische Art. In Nordamerika ist der Insel-Graufuchs die kleinste unter den dort heimischen Fuchsarten. Weltweit ist nur noch der
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org