Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Filozofio

Filozofio

Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj. La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo. Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.

Filozofiaj demandoj

Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?

Fakoj:

Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj: :Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio

Filzofiaj tradicioj

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.

Okcidenta filozofio

La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio. Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).

Orienta filozofio

En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.

Religiaj filozofiaj tradicioj

Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion. Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio

Gravaj filozofiaj terminoj

En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo. Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio: :Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero

Gravaj filozofoj

:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi

Skoloj

:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo

Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo

:Pacismo - Humanismo - Egoismo

Vidu ankaŭ


- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio] ja:哲学 ko:철학 ms:Falsafah simple:Philosophy th:ปรัชญา

Demando

Demando estas ĉia frazo kutime uzata por eltrovi ion de la aŭskultanto. Per la demando, oni sciigas al la aŭskultanto, kion oni volas scii, kaj en normalaj cirkonstancoj li donos la respondos se li povos. Ĉiuj lingvoj havas iun gramatikan manieron esprimi demandojn. Tamen povas okazi, ke gramatika demando ne estas vera demando, sed vere ĝentila ordono (ekz-e "Ĉu vi povas malfermi la fenestron?") aŭ simpla pensiigo (retorika demando). En Esperanto gramatikaj demandoj ĉiam komencas per demando-vorto (ĉu aŭ unu el la tabelvortoj komencanta per ki-).

Ekzisto

]] Ekzisto estas filozofia koncepto malfacile difinebla. La ĉefa filozofia diskuto pri ĝi temas pri tio ĉu ĝi estas predikato aŭ ne, do ĉu ĝi esprimas econ de objektoj aŭ ne. La fako de filozofio, kiu studas la ekziston kaj la diversajn kategoriojn de ekzisto, nomiĝas ontologio. Laŭ la klasika logiko, ekzisto ne estas predikato, sed anstataŭe estu esprimita per la ekzistokvantoro (signita per "∃"). Tiu kvantoro uziĝas por esprimi ke iun econ havas almenaŭ unu objekto. La problemo estas, ke tiam la koncepto de ekzisto nur povas esti aplikata al predikatoj (kiuj ja esprimas ecojn), ne al objektoj. Ekzemple, "hundoj ekzistas" iĝus "∃x: x estas hundo". Por esprimi, ke iu objekto a ekzistas, oni devas uzi la tute malsaman formulon "a=a". Sed tiu formulo estas vera por ĉiuj objektoj. La klasika logiko do neniel povas esprimi senkontraŭdire, ke io ne ekzistas (ekzemple "Zeŭso ne ekzistas").

Ekzisto kiel predikato

Por tamen esprimi tiajn frazojn logike, kelkaj filozofoj argumentis ke oni uzu alternativan logikan sistemon, kiu ja konsideras ekziston predikato. Oni do konstruis neklasikajn logikojn, en kiuj oni diferencas inter esto (kiu similas al la klasika ekzisto, ĉar oni ankoraŭ uzas la "ekzisto-kvantoron" por ĝi) kaj ekzisto. Tiam oni povus diri ke fikciaj objektoj estas, sed ne ekzistas. Tamen la diferencigo inter esto kaj ekzisto kaŭzas novajn problemojn. Kio do estas? Ĉu ĉio pri kio ni povas paroli aŭ pensi? Sed ni povas paroli pri "ekzistanta Pegazo", kaj se tiu estas, tiam Pegazo ekzistas. Oni do devas iel limigi la estaĵojn, kaj ne estas klare kiel.

Alternativaj solvoj

Alia solvo al la problemo de nomoj, kiuj ne esprimas ion realan, estas la libera logiko, aŭ la propono de Bertrand RUSSELL ke nomoj vere estas kaŝitaj difinitaj priskriboj. La libera logiko permesas ke ekzistu nomoj, kiuj ne nomas ion ajn. Tiu propono fakte multe ŝanĝas la regulojn de la klasika logiko, kaj pro tio ne tiom popularas. Laŭ la propono de Russell, nomo kiel "Zeŭso" vere havas signifon kiel "la ĉefdio de la helenoj" (aŭ io pli komplika), kaj "Zeŭso ne ekzistas", do signifas ke ne estas iu objekto, kiu estas la ununura ĉefdio de la helenoj (kion oni ja povas esprimi per klasika logiko). La plejmulto de la filozofoj, kiuj kutime argumentas ke ekzisto ne estas predikato, tamen akceptus ke ĝi povas roli kiel duagrada predikato, se oni uzas duagradan logikon. Tio signifas, ke ĝi povas esti predikato, kiu esprimas econ de predikatoj, ne de objektoj.

Ekzisto de fizikaj objektoj

Ofte oni uzas la vorton
ekzisto por esprimi materian ekziston. Tio signifas, ke io estas en nia universo, kaj kaŭze efikas sur ĝin. Tion ni povas teorie percepti per niaj sentumoj, kvankam tio praktike ofte ne eblas (ekzemple pri iuj objektoj sur la planedoj de foraj steloj). Tiu uzo de la vorto ekzisto certe kontraŭas la klasikan logikon, ĉar ĝi estas uzata kiel predikato. Laŭ defendantoj de klasika logiko, tiu estas aparta signifo de ekzisto, kiun oni ne konfuzu kun la pli ĝenerala filozofia signifo. Aliaj filozofoj argumentas, ke tiu diferencigo ne estas taŭga, kaj ke ekzisto pro tio devas esti predikato.

Apliko de la teorioj

Ne ofte okazas en praktiko, ke homoj malkonsentas pri la ekzisto de io. Kaj kiam tio fakte okazas, kutime temas nur pri la fizika ekzisto, ne pri la pli ĝenerala filozofia ekzisto. Ekzemple, se en diskuto pri la ekzisto de unukornuloj, oni ja akceptus, ke observo de ĉiu loko de la mondo donus al ni la ĝustan respondon: Se ie ni trovos unukornulon, ili ekzistas. Kaj se en la tuta mondo oni ne povas trovi ilin, ili ne ekzistas. Filozofoj tamen ofte diskutas pri ekzisto de nefizikaj objektoj, ekzemple nombroj kaj ideoj. Fama ekzemplo de ĉiutaga diskuto pri filozofia ekzisto estas la diskutoj ĉu Dio ekzistas aŭ ne (ĉar ja eĉ la plejmultaj kredantoj ne dirus ke Dio fizike ekzistas). Al tiaj diskutoj multe gravas, kiun sintenon oni havas pri ekzisto, ĉu ĝi estas predikato aŭ ne. Ekzemple la fama ontologia argumento de Kartezio por pruvi la ekziston de Dio antaŭsupozis ke ekzisto estas predikato. La germana filozofo Rudolf CARNAP provis solvi la diskuton pri la ekzisto de nombroj (kaj matematikaj objektoj ĝenerale) per la propono de diversaj
lingvaj kadroj: Oni povas mem elekti, laŭ kiu lingva kadro oni parolas (kaj tiu decido estus tute praktika decido), kaj laŭ kelkaj lingvaj kadroj, nombroj ekzistas, kaj laŭ aliaj ne. Kontraŭ tiu propono, aliaj filozofoj argumentis ke la praktika decido pri la elekto de lingva kadro fakte estas samtempe metafizika decido pri tio kion oni kredas vera. Se ni malkovras, ke ni vere devas paroli pri nombroj por klarigi la mondon, tiam nombroj vere ekzistas. Kaj se ni ne bezonas paroli pri ili, tiam ili ne vere ekzistas. Willard Van Orman QUINE uzis ĉi-lastan penson por argumenti ke nombroj vere ekzistas: Ni devas paroli pri nombroj kiam ni priskribas la mondon laŭ la metodo de la natursciencoj, do la nombroj estas nemalhaveblaj por la natursciencoj. Ĉar la natursciencoj estas nia plej bona bazo por eltrovi la veron, ni povas konkludi ke nombroj ekzistas. Tiu ĉi argumento nomiĝas la argumento de nemalhavebleco.

Vidu ankaŭ


- Objekto
- Kvantoro
- Ekzistokvantoro
- Ontologio Kategorio:Filozofio ja:存在


Scio

Scio estas konsciado kaj kompreno de faktoj, veroj, aŭ informoj, akiritaj per spertolernado. ja:知識 simple:Knowledge zh-cn:知识

Vero

Vero estas konformeco de informo kun realo. Vera informo liveras fakto(j)n. ja:真理

Logiko

Logiko estas branĉo de matematiko kaj de filozofio, kiu okupiĝas pri racia rezonado. Tradicie ĝi estis dividita en du ĉefajn branĉojn: la deduktiva logiko kaj la induktiva logiko. Tamen, la vorto logiko plej ofte nur signifas deduktiva logiko, ĉar multaj mordenaj logikistoj ne konsentas ke induktiva logiko apartenas al logiko. La resto de ĉi tiu artikolo temas nur pri deduktiva logiko (de nun simple nomata logiko). Logiko estas la studo de la valideco de argumentoj. Argumento konsistas el du partoj: la premisoj kaj la konkludo. Ĝi estas nomata valida, se la vereco de la premisoj entenas la verecon de la konkludo. Oni ankaŭ povas diri, ke ĝi estas valida, se estas neebla, ke la konkludo malveras kiam la premisoj veras. Logikistoj uzas aron de specialaj simboloj por pli preciza reprezento de propozicioj, ĉar ordinara lingvo ĉiam estas iom ambigua. Ekzemploj de tiaj signoj estas → ("entenas", "nur se"), ∧ ("kaj"), ∨ ("aŭ"), ∃ ("ekzistas"), ∀ ("ĉiuj") kaj ordinaraj literoj (a,b,c,...; P,Q,R,...). Permesitaj kombinoj de tiaj simboloj nomiĝas formuloj. La ĉefaj branĉoj de logiko estas la propozicia logiko kaj la predikata logiko. La predikata logiko estas etendiĝo de la propozicia logiko, ĉar ĝi aldonas pliajn logikajn simbolojn, sed ankoraŭ povas esprimi ĉiujn formulojn de la propozicia logiko. Eblas krei eĉ pli ampleksajn logikajn sistemojn, kiel la epistema logiko aŭ la modala logiko, sed ili estas pli disputeblaj. Alian specon de logiko difinis Lewis CARROLL en siaj verkaĵoj La Ludo de Logiko kaj Simbola Logiko, kun ekzemploj kaj ekzercoj. Ofte menciita logika problemo estas la problemo pri la Aktuala Reĝo De Francio. :Historio:
- Aristotelo
- Stoikismo
- Mez-epoka skolastiko
- LEIBNIZ
- Gottlob FREGE
- Bertrand RUSSELL

Vidu ankaŭ


- Propozicio
- Formulo
- Premiso
- Konkludo
- Matematiko
- Filozofio

Eksteraj ligoj


- [http://www.danielclemente.com/logica/dn.eo.html Enkonduko al natura dedukto] Kategorio:MatematikoKategorio:Filozofio ja:Ĥ ko:ĵĵĴ ms:Logik simple:Logic

Vorto

Lingvistiko > vorto ---- Vorto morfologie estas libera unuo de paroladoskribado kaj simbolas iun signifon. (Per "libera unuo" oni volas diri unuon kion oni povas uzi sen bezoni kummetaĵon.) Ekzemple, en KATO, oni havas du unuojn: KAT- kaj -O, KAT- havas (leksikan) signifon, estas radikalo (vortradiko), kaj -O havas ankaŭ signifon (gramatikan), indikas la klason de la vorto, sed oni ne povas diri "KAT" aŭ "O", aŭ diri "OKAT" anstataŭ "KATO", tial oni nomas "KAT-" kaj "-O" malliberajn formojn, sed "KATO", liberan formon. Vorto povas konsisti el unu aŭ pluraj morfemoj. Se estas unuelementa estas simpla vorto, se estas multelementa estas kunmetita vorto. Vorto semantike estas kutima signo per kiu oni esprimas ideon. Trovi la ideon kiun esprimas proponita vorto, estas vortanalizo. Konstrui la vorton, kiu elvokas proponitan ideon estas vortsintezo. Sekve, sintezi estas tasko de skribanto aŭ de parolanto, dum analizi estas tasko de leganto aŭ de aŭskutanto.

plej longaj naciaj vortoj


- hungara: megszentségteleníthetetlenségeskedéseitekért
- ĉeĥa: nejnevykristalizovúvatelnejsími (malplej kristalizeblaj) 31 literoj
- germana: Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz

interesaĵoj


- sensonanta ĉeĥa vorto: ĉtvrthrst (kvarono de plenmano)

Vortoj por vort(spec)oj

Semantike: Sinonimo - Antonimo
Homonimo - Paronimo Vortlude: Anagramo - Palindromo - Logogrifo ---- Komparu kun: vortfarado ---- Kategorio:Lingvo ja:言葉 simple:Word zh-cn:词汇 ko:단어

Demando

Demando estas ĉia frazo kutime uzata por eltrovi ion de la aŭskultanto. Per la demando, oni sciigas al la aŭskultanto, kion oni volas scii, kaj en normalaj cirkonstancoj li donos la respondos se li povos. Ĉiuj lingvoj havas iun gramatikan manieron esprimi demandojn. Tamen povas okazi, ke gramatika demando ne estas vera demando, sed vere ĝentila ordono (ekz-e "Ĉu vi povas malfermi la fenestron?") aŭ simpla pensiigo (retorika demando). En Esperanto gramatikaj demandoj ĉiam komencas per demando-vorto (ĉu aŭ unu el la tabelvortoj komencanta per ki-).

Frazo

Frazo estas kunaĵo da vortoj prezentanta kompletan sencon: frazo (gramatiko)
- simpla frazo (konsistanta el ununura propozicio)
- kompleksa frazo (plurpropozicia) ---- Frazoj estas afektaj, belsonaj, senkernaj, malmultsignifaj paroloj (vidu ankaŭ emfazo, bombasto, afekto, patoso). ---- Frazo estas nelonga kaj pli-malpli kompleta parto de muzika temo, melodio. ---- Frazo en programlingvo estas meznivela unuo de programteksto, prezentanta relative aŭtonoman kaj kompletan informon: deklaron de programa objekto, ordonon aŭ komandon, esprimon.

Esprimoj


- frazaro estas kunaĵo da frazoj aŭ kolekto da modelaj antaŭpretaj frazoj.
- ĉirkaŭfrazo estas stilfiguro, tropo indikanta ideon, personon aŭ objekton ne rekte per la propra vorto, sed per priskribo aŭ karakteriza detalo, ekz-e „la reĝo de Olimpo“ anstataŭ „Zeŭso“; „la Eterna Urbo“ anstataŭ „Romo“, „la aŭtoro de ĉi tiuj linioj“ (anstataŭ „mi“ en aŭtora teksto)
- frazrolo estas funkcio de frazparto en la tuta frazo.

Moralo

Filozofio > Moralo ---- Moralo estas sinteno pri agoj kiujn oni rigardas kiel priskribitajn (de religio, socio, persona konscienco racio). Kelkaj aŭtoroj metas diferencon inter moralo kaj Etiko, kiu estas la penso pri ĝenerala, universala agado.

fundamento de moralo

ordonoj sociaj, religiaj, ktp

(senpripensa moralo, aŭ trudata moralo) kelkaj gravaj tipoj malsamaj de sociaj, sociklasaj, historiaj, religiaj, moraloj:

saĝa serĉo al feliĉo


- Antikvaj filozofioj
- Eŭdemonismo kaj Hedonismo
- Kartezia moralo
- Utiligismo
- "Moralo sen devigoj nek sankcioj" de Jean-Marie GUYAUX, vidu ankaŭ Edmond GOBLOT kaj moralo de Rabindranath TAGORE en Sadhana. (moralo kiel natura konsekvenco de plenumiĝtendenco de homa naturo)

Devo


- (vidu sociaj moraloj)
- stoikisma moralo (tamen, eĉ se ŝajnparadokse, baze feliĉo-moralo, kiel ĉiuj antikvaj)
- Kantio :

Kompato

(vidu Budhismo, Jean-Jacques ROUSSEAU, utiligismo,) ankaŭ tio penso de Claude LEVI-STRAUSS: :"Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo." (Claude LEVI-STRAUSS Kontribuo al « Rousseau », opa verkaĵo, 1962)
- "cinikismo": neeskapebla arbitreco de ĉiuj veroj kaj valoroj André COMTE-SPONVILLE.

Homa digno aŭ libero, humanismo

vidu Kantio: "agu konstante konsiderante homecon, en vi mem kaj en la aliuloj, ĉiam kaj samtempe, kiel celon kaj neniam kiel rimedon"

problemo de relativismo kaj moralo

problemoj inter religio kaj moralo


- Religioj ne moralaj. "La homoj arogordonis al la dioj iĝi moralaj"; ktp
- Moralo rigardita kiel nepensebla ekster religio, la "Dio rekompensonta kaj venĝonta"
- polemikoj por laika moralo
- Ĉu religia moralo estos la sama kiel socia aŭ eĉ kiel humanista moralo? ekzemplo de Kristo
Moraloj de la mistikuloj.

Marksismo kaj moralo

Moralo kaj scienco, provoj de "sciencaj moraloj", ankaŭ devioj


- Socidarvinismo

Skoloj pri moralo

Moralaj universalaĵoj

Ĉu - spite al la diverseco de la moraldoktrinoj - fakte (jam) ekzistas iuj moralaj universalaĵoj? Vd. la kapvorton universalaĵoj, moralaj.

Spiritisma Moralo

Laŭ Spiritismo, ĝeneralsence, kiam ni hezitas pri tio, ĉu fari aŭ ne fari ion, ni devas, antaŭ ĉio, proponi al ni mem la jenajn demandojn: 1-e. Ĉu la ago, pri kies efektivigo mi hezitas, povas porti ian malutilon al iu alia? 2-e. Ĉu ĝi povas esti utila al iu? 3-e. Se iu faris tion al mi, ĉu mi estus kontenta? Se la ago interesas nur nin mem, ni devas pesi la sumon da personaj profitoj kaj malprofitoj, kiuj povas el ĝi rezulti. Se ĝi interesas alian personon, sed, utilante al unu, se ĝi eble portos malutilon al alia, oni devas ankaŭ pesi la sumon de la bono kaj de la malbono, por agi aŭ ne agi. Fine, eĉ pri la plej bonaj aferoj, estas ankoraŭ necese konsideri la oportunecon kaj la flankajn cirkonstancojn, ĉar io tre bona per si mem povas rezulti malbone en mallertaj manoj, se ĝi ne estas kondukita kun prudento kaj singardemo. Antaŭ ol komenci, oni devas konsulti siajn fortojn kaj rimedojn por plenumado. En ĉiaj okazoj, oni povas ĉiam peti la helpon de la protektantaj Spiritoj, memorante jenan saĝan maksimon: Se vi dubas, ne agu.

Spiritisma Preĝo por peti Konsilon al Spiritoj

En la nomo de Dio Ĉiopova, Bonaj Spiritoj, kiuj min protektas, inspiru al mi la plej bonan decido en la necerteco, en kiu mi troviĝas. Direktu mian penson al la bono, kaj deturnu la influon de tiuj, kiuj provus devojigi min. ja:道徳

Arto

La vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto (tekne) kiu havis la saman sencon evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimiĝo de percepto de la beleco sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon. El tio, Arto havas 4 gravajn sencojn:

Arto : homa kreo

La vorton "arto" oni ofte perceptas mala al "naturo". Tiele, oni povas nomi "arto" ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto.

Arto : scioj kaj teĥnikoj

Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon.

Arto : esprimo de beleco

Arto : Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo.

Arto : Verko aŭ Aktivado kiu kreas Artverkojn

Tradicie oni nomis ilin belartoj. Ili estis ses : arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun percepton. Hodiaŭ Arto estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi kian ajn homan aktivon kiel bazon. Kontraste al ĉiutagaĵoj artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon, ekzemple: Por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas - la funkcio samas; por necesejo montrata muzee kiel artaĵo tiaj ecoj ja havas signifon.
Arto
estas
ĉio homfarita
(kontraste al la naturo),
kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi
(kontraste al la tekniko),
al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco
(kontraste al la metio),
kaj kiu distingiĝas per valideco por socio kaj individuo, sed ne malvalidigas per tio antaŭajn verkojn, nek devas pruvi la pravecon de aserto
(kontraste al la scienco).

tabelo de artoj kun iliaj ecoj

vortojdudimensiecotridimensiecosonomovo
beletrojes--jes-
bildliteraturojesjes---
origamio-jesjes--
pentrarto-jes---
skulptarto--jes--
kaligrafiojesjes---
kinartojesjesjesjesjes
teatrojesjesjesjesjes
pantomimo--jes-jes
danco--jesjesjes
cirkartojjesjesjesjesjes

Vidu ankaŭ


- Artistoj

Ekstera ligo

ja:芸術 ms:Seni simple:Art

Dio

Filozofio > Religio > Dio < Listo de dioj ---- :Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo.
Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire) Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj. La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi. Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita. Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn. Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp. Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo. Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj). Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon. Kategorio:Religio ja:神 ko:하느님 simple:God

Animo

:Simboloj La simboloj, reprezentantaj la nevideblan animon, estas dependaj de la aspekto elstarigata. Kiel kapablo de nevidebla memmovo, la plej ofta simbolo de la animo estas la imago de spiro, blovo aŭ vento; pro tio, la nomoj de spiro, blovo aŭ vento servis por kreo de la nomo mem de animo. Mikel-Anĝelo uzis la imagon de tuŝo, per kiu la fingro de Dio animigas Adamon, same kiel per tuŝo oni ekvekas la dormanton. Enkadre de la dualisma interpreto, laŭ kiu oni imagas, ke la animo post la morto elmigras en alian lokon, facile formiĝas la imago de forfluganta birdo; ekzemple, kiel kolombo la animo supreniras la ĉielon. Egiptanoj, kiuj kredis, ke la eliranta animo restas fluganta proksime de la mortinta korpo sed nevideble, reprezentis ĝin per birdo kun homa kapo. La sankta Ibiso (cikoniforma birdo, kun longa kaj kurba beko, senplumaj kapo kaj kolo), tre ofta en egipta arto, reprezentas la ĉielan senmortan principon (akh), komuna naturo de la dioj kaj homoj. :Rilate al Homa Psiko Animo estas ne eksperimente perceptebla principo (aŭ kaŭzo) de la tiel nomataj psikaj fenomenoj. Ekvivalentas diri, ke la animo estas kaŭzo de la psikaj fenomenoj menciitaj. Ekzemple, homa animo. En la ordinara semantiko de la vorto animo, ĝi estas nocio dependa de la dualisma interpreto, laŭ kiu tiusenca animo estas substance sendependa de la korpo. :Similaj Nocioj 'psiko', 'spirito', 'vivo' kaj 'vitala principo'; Tiuj proksimaj nocioj, kaj la nocio mem de animo, ofte (sed ne ĉiam) estas uzataj enkadre de adoptita interpreto (tio estas, enkadre de iu elektita ideologio). Oni estu do ĉiam atenta pri la eventuala kunteksto de tiuj vortoj. Psiko, laŭ la greka (= blovo de la vivo, animo) signifas erudicie kaj tutaĵe la animon kun ĉiuj iliaj animfenomenoj. Pro semantika evoluo de la vorto, psiko elstarigas la konscian aspekton, dum animo la kapablon de la spontanea movo. Sekve eblas paroli pri la vegeta animo, sed ne rekte pri la psikeco de la vegeta animo. Spirito tre rilatas al la mensaj operacioj, dum animo rilatas al io, kio aktivigas la korpon. Estas spirito tre kontrasta al korpo kaj materio. Spiritaj aferoj estas dirataj noblaj. Etimologie, spirito devenas el la latina spiritus (= spiro, animo), ekskluzive latina, dum animo, kvankam deveninta tra la latina, apartenas tamen, laŭ jam klarigite, al la ĝenerala hindeŭropa radikaro. Vivo - koresponda al la greka (= vivo), ambaŭ el la sama hindeŭropa radiko, - rilatas la memmovan aktivecon, kontraste kun la ne tiel spontanea aktiveco de la materia korpo. Tiu spontaneeco rilatas antaŭ ĉio al la biologia vivo, kaj tiusence oni diras, ke plantoj, animaloj, homoj estas vivantaj. Kiel spontaneeco, vivo rilatas pli al la nocio de animo ol al tiu de psiko kaj spirito, kiuj tamen estas spontaneaj kaj pro tio ankaŭ diriĝas vivaj. Vitala Principo signifas adjektive la animon. Vitala, el la latina vitalis, siavice el vita (= vivo) kaj la tipe latina sufikso -alis, signifas tion, kio havas la kvaliton esti viva. kategorio:Religio ja:霊魂 simple:Soul

Morto

Difino

Morto estas la fino de vivo. Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortas nature, estas mortigatamortigas sin mem.

Morto el biologia vidpunkto

La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo de vivo; kiel evento, la malo de naskiĝo. La evento morto estas la fino de la vivo de organismo. En biologio, mortado estas baza kondiĉo por la evoluo de specioj. Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individua ĉelo, kaj eĉ organo, kaj tamen la organismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu. Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj por transplantogrefto. Tiukaze, tamen, la histojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj transplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke de gastiganto.

Morto el medicina vidpunkto

Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grave, ekzemple por determini la ekvalidon de ties testamento, por aranĝi la funebrajn preparojn, aŭ, okaze de transplantado, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto. Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentis problemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso de korbatoj kaj spirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen nuntempe ekzistas teknikoj por restarti la korbatadon kaj spiradon post jama halto. Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la elektra aktivado en ties cerbo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu fiksado ne montriĝas tute senproblema.

Morto el religia vidpunkto

Al religioj kiuj kredas la koncepton de animo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de la spirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pri transtomba vivo.

Homa morto

Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.

Morto kiel natura fino


- Por multaj, morto estas la natura fino de vivo, kaj do kvazaŭ parto de ĝi.
- Surbaze de tiu ideo oni povus diri ankaŭ, ke ĝuste la fakto, ke la vivodaŭro estas limigita, valorigas ĉiun unuopan momenton de la vivo.
- La ĉina verkisto LIN Yutang komparis la pensmanieron de tiu, kiu deziras senmortecon, kun tiu de sinmortiganto: neniu el ambaŭ kontentas pri la vivo tia kia ĝi estas, malsenfina. Liaopinie, oni devus koncepti homan vivon kiel diurnon, kun mateniĝo, tagmezo, vespero kaj, fine, nokto.

Morto kiel la malo de vivo


- Por aliaj, morto estas la malo de vivo, ĝia plej absoluta malamiko. La penso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakceptebla imagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se la korpo devas morti, tamen almenaŭ la animo pluvivos.

Vivo postmorta?

Kio okazas al la spirito, konscioanimo de homo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ pri reenkorpiĝo (aŭ reenkarniĝo) aŭ pri spiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto. Aliflanke, la timo pri inferopurgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan. Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitaj religioj.

Renversebleco aŭ retroigebleco de morto

Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne'retro'igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis. Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je la resurektoreviviĝo de Jesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo de kriogena konservado kaj revivigo de korpoj.

Senmorteco

Oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlima tempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiauon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.

Morto kaj sinmortigo

Ĉu plu vivi -- aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutaga filozofio.

Ludoviko Zamenhof pri morto

" ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputas por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ?"

Personigoj de morto

La Morto estas ankaŭ mitologia figuro. En ĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis viran genron, kaj pro tio oni prezentas Morton kiel viron en pentraĵoj kaj eĉ en filmoj (ekzemple "La sepa sigelo", de Ingmar BERGMAN). En latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon. Tiajn genrajn personigojn de Morto (eventuale Mortino) oni povus respekti en beletra Esperanto. Verŝajne eblas ankaŭ neŭtra varianto.

Libroj pri la temo morto

Legu ĉe: libroj pri morto

Vidu ankaŭ

murdo - sinmortigo - mortigo

Artikoloj pri ritoj

mortigo
- ĉerko
- enterigo
- funebrado
- kremacio
- tombo
- tombejo

Artikoloj pri morto el medicina vidpunkto


- komato
- cerba morto
- klinika morto ---- ja:死 ms:Ajal simple:Death

Estetiko

La estetiko (el greka vorto kiu signifas sensaĵo) estas la parto de la filozofio, kiu prizorgas la esencon kaj la percepton de la Belo. Ĝi studas la juĝadon kaj la estetikajn emociojn, plie la diversajn formojn de la arto. La estetiko estas do teorio de la Belo ; du ĉefaj aspektoj povas esti aparte rimarkataj :
- la estetiko estas teorio, kiu volas esti normiĝa scienco, apud logiko kaj moralo (depende de la ĉefaj homaj valoroj : la vero, la bieno, la belo). Ĝi estas do teorio de distinga tipo de valorjuĝadoj, kiu eldiras la ĝeneralajn normojn de la Belo;
- la estetiko estas ankaŭ metafiziko de la Belo, kiu strebas malkaŝi la originan fonton de tutaj senseblaj belaĵoj : speguliĝo de la inteligenteblo en la materio (Platono), manifestado de la ideo (Hegelo), natura belo kaj arbitra belo, ktp. Kategorio:Filozofio ja:美学

Etiko

Filozofio > Etiko ---- Principoj kaj normoj de agado devigaj en iu medio. Moraleco. Etikoscienco esploras, analizas kaj klarigas kaŭzojn de etika konduto. Laŭ PIV etiko estas la scienco pri moralo; alivorte, moralo diras, kion oni faru, etiko esploras, kial. Kelkaj teologoj pretendas ĝin kiel branĉon de teologio. Kategorio:Filozofio ja:倫理 simple:Ethics

Filozofio de lingvo

La filozofio de lingvo estas tiu branĉo de la filozofio kiu studas la lingvon. Ĝi ĉefe traktas la ecojn de signifo, nomado , lingva kompreno, vero, komunikado, interpreto kaj traduko. Estas kvin fundamentaj demandoj en la filozofio de lingvo:
- Kiel frazoj kunmetiĝas la signifohavaj tutoj?
- Kiuj estas la signifoj de frazeroj (vortoj)?
- Kion ni faras per lingvo? (Kiel ni socie uzas ĝin? Kio estas ĝia celo?)
- Kiel lingvo rilatas al la menso?
- Kiel lingvo rilatas al la mondo?

Komparu kun:

Lingvistiko ~ semantiko ~ signifo ja:言語哲学 ko:언어철학

Filozofio de matematiko

Filozofio de matematiko estas branĉo de filozofio kiu provas respondi al demandoj kiel "Kial matematiko taŭgas por priskribi la naturon?", "En kiu senco matematikaj entoj ekzistas?" kaj "Kial kaj kiel veras matematikaj propozicioj?".

Matematika realismo aŭ platonismo

Matematika realismo asertas, ke matematikaj entoj ekzistas memstare, sendepende de homa menso. Do tio iel similas al la platona teorio pri ideoj, aŭ al la metafizika graveco kiun matematiko ĝuas en pitagora penso. Famaj advokatoj de realismo: Paul ERDÖS kaj Kurt GÖDEL

Formalismo

David HILBERT - Rudolf CARNAP

Logikismo

Logikismo asertas, ke logiko estas la fundamento de matematiko, kaj ke la tuto de matematiko estas necesaj logikaj veroj. Gottlob FREGE fondis la logikismon per sia libro Die Grundlagen der Arithmetik (La bazoj de la Aritmetiko).

Konstruismo kaj intuiciismo

Teorioj pri enkorpigita menso

Tiuj teorioj asertas, ke matematika penso estas natura disvolviĝo de la homaj konaj kapabloj kaj praktikoj. Ekzemple la koncepto pri nombro venas de la spertoj pri nombrado de distingeblaj aĵoj. Konsekvenco de tio estas, ke matematiko ne estas universala, kaj ne havas veran ekziston krom ties ĉeesto en la homaj cerboj. Ĝi estas konstruaĵo de homoj, ne malkovro.

Socia konstruismo

Tiu teorio rigardas matematikon kiel socia elfaraĵo, produktita de kulturo en certa historia kaj socia kuteksto, kaj tiel determinita de la socio, en kiuj ĝi aperas kaj disvolviĝas. Ĝi do entenas grandan parton de arbitreco kaŭzita de ties homaj kaj hazardaj kondiĉoj. La ĉefa advokato de tiu ĉi vidpunkto estis Imre LAKATOS (proksima de li, en la filozofio de scienco estas Thomas KUHN).

Strukturismo

Strukturismo estas la teorio ke matematiko esence estas la studo de strukturoj kaj la pozicioj en strukturoj. Ekzemple laŭ strukturismo nombroj ne ekzistas aparte unu de la aliaj, sed nur estas la pozicioj en certaj strukturoj, ekzemple la strukturo de naturaj nombroj. Strukturoj estas ecoj de sistemoj, kiuj precizigas la rilaton inter laa diversaj objektoj en la sistemo. Estas diversaj versioj de strukturismo kiuj dependas de tio, kiel oni komprenas la terminon strukturo. Oni ĉefe povas distingi inter antaŭ-objekta kaj en-objekta strukturismo: Laŭ la antaŭ-objekta strukturismo, strukturoj ekzistas sendepende de tio, ĉu iu sistemo havas tiun strukturon, dum laŭ la en-objekta strukturismo, strukturo nur povas ekzisti se ekzistas iu sistemo, kiu havas tiun strukturon. En-objekta strukturisto do devas havi iun teorion pri apartaj sistemoj, kiuj povas esti la bazoj por la matematikaj strukturoj. kategorio:filozofio kategorio:matematiko

Logiko

Logiko estas branĉo de matematiko kaj de filozofio, kiu okupiĝas pri racia rezonado. Tradicie ĝi estis dividita en du ĉefajn branĉojn: la deduktiva logiko kaj la induktiva logiko. Tamen, la vorto logiko plej ofte nur signifas deduktiva logiko, ĉar multaj mordenaj logikistoj ne konsentas ke induktiva logiko apartenas al logiko. La resto de ĉi tiu artikolo temas nur pri deduktiva logiko (de nun simple nomata logiko). Logiko estas la studo de la valideco de argumentoj. Argumento konsistas el du partoj: la premisoj kaj la konkludo. Ĝi estas nomata valida, se la vereco de la premisoj entenas la verecon de la konkludo. Oni ankaŭ povas diri, ke ĝi estas valida, se estas neebla, ke la konkludo malveras kiam la premisoj veras. Logikistoj uzas aron de specialaj simboloj por pli preciza reprezento de propozicioj, ĉar ordinara lingvo ĉiam estas iom ambigua. Ekzemploj de tiaj signoj estas → ("entenas", "nur se"), ∧ ("kaj"), ∨ ("aŭ"), ∃ ("ekzistas"), ∀ ("ĉiuj") kaj ordinaraj literoj (a,b,c,...; P,Q,R,...). Permesitaj kombinoj de tiaj simboloj nomiĝas formuloj. La ĉefaj branĉoj de logiko estas la propozicia logiko kaj la predikata logiko. La predikata logiko estas etendiĝo de la propozicia logiko, ĉar ĝi aldonas pliajn logikajn simbolojn, sed ankoraŭ povas esprimi ĉiujn formulojn de la propozicia logiko. Eblas krei eĉ pli ampleksajn logikajn sistemojn, kiel la epistema logiko aŭ la modala logiko, sed ili estas pli disputeblaj. Alian specon de logiko difinis Lewis CARROLL en siaj verkaĵoj La Ludo de Logiko kaj Simbola Logiko, kun ekzemploj kaj ekzercoj. Ofte menciita logika problemo estas la problemo pri la Aktuala Reĝo De Francio. :Historio:
- Aristotelo
- Stoikismo
- Mez-epoka skolastiko
- LEIBNIZ
- Gottlob FREGE
- Bertrand RUSSELL

Vidu ankaŭ


- Propozicio
- Formulo
- Premiso
- Konkludo
- Matematiko
- Filozofio

Eksteraj ligoj


- [http://www.danielclemente.com/logica/dn.eo.html Enkonduko al natura dedukto] Kategorio:MatematikoKategorio:Filozofio ja:Ĥ ko:ĵĵĴ ms:Logik simple:Logic

Moralo

Filozofio > Moralo ---- Moralo estas sinteno pri agoj kiujn oni rigardas kiel priskribitajn (de religio, socio, persona konscienco racio). Kelkaj aŭtoroj metas diferencon inter moralo kaj Etiko, kiu estas la penso pri ĝenerala, universala agado.

fundamento de moralo

ordonoj sociaj, religiaj, ktp

(senpripensa moralo, aŭ trudata moralo) kelkaj gravaj tipoj malsamaj de sociaj, sociklasaj, historiaj, religiaj, moraloj:

saĝa serĉo al feliĉo


- Antikvaj filozofioj
- Eŭdemonismo kaj Hedonismo
- Kartezia moralo
- Utiligismo
- "Moralo sen devigoj nek sankcioj" de Jean-Marie GUYAUX, vidu ankaŭ Edmond GOBLOT kaj moralo de Rabindranath TAGORE en Sadhana. (moralo kiel natura konsekvenco de plenumiĝtendenco de homa naturo)

Devo


- (vidu sociaj moraloj)
- stoikisma moralo (tamen, eĉ se ŝajnparadokse, baze feliĉo-moralo, kiel ĉiuj antikvaj)
- Kantio :

Kompato

(vidu Budhismo, Jean-Jacques ROUSSEAU, utiligismo,) ankaŭ tio penso de Claude LEVI-STRAUSS: :"Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo." (Claude LEVI-STRAUSS Kontribuo al « Rousseau », opa verkaĵo, 1962)
- "cinikismo": neeskapebla arbitreco de ĉiuj veroj kaj valoroj André COMTE-SPONVILLE.

Homa digno aŭ libero, humanismo

vidu Kantio: "agu konstante konsiderante homecon, en vi mem kaj en la aliuloj, ĉiam kaj samtempe, kiel celon kaj neniam kiel rimedon"

problemo de relativismo kaj moralo

problemoj inter religio kaj moralo


- Religioj ne moralaj. "La homoj arogordonis al la dioj iĝi moralaj"; ktp
- Moralo rigardita kiel nepensebla ekster religio, la "Dio rekompensonta kaj venĝonta"
- polemikoj por laika moralo
- Ĉu religia moralo estos la sama kiel socia aŭ eĉ kiel humanista moralo? ekzemplo de Kristo
Moraloj de la mistikuloj.

Marksismo kaj moralo

Moralo kaj scienco, provoj de "sciencaj moraloj", ankaŭ devioj


- Socidarvinismo

Skoloj pri moralo

Moralaj universalaĵoj

Ĉu - spite al la diverseco de la moraldoktrinoj - fakte (jam) ekzistas iuj moralaj universalaĵoj? Vd. la kapvorton universalaĵoj, moralaj.

Spiritisma Moralo

Laŭ Spiritismo, ĝeneralsence, kiam ni hezitas pri tio, ĉu fari aŭ ne fari ion, ni devas, antaŭ ĉio, proponi al ni mem la jenajn demandojn: 1-e. Ĉu la ago, pri kies efektivigo mi hezitas, povas porti ian malutilon al iu alia? 2-e. Ĉu ĝi povas esti utila al iu? 3-e. Se iu faris tion al mi, ĉu mi estus kontenta? Se la ago interesas nur nin mem, ni devas pesi la sumon da personaj profitoj kaj malprofitoj, kiuj povas el ĝi rezulti. Se ĝi interesas alian personon, sed, utilante al unu, se ĝi eble portos malutilon al alia, oni devas ankaŭ pesi la sumon de la bono kaj de la malbono, por agi aŭ ne agi. Fine, eĉ pri la plej bonaj aferoj, estas ankoraŭ necese konsideri la oportunecon kaj la flankajn cirkonstancojn, ĉar io tre bona per si mem povas rezulti malbone en mallertaj manoj, se ĝi ne estas kondukita kun prudento kaj singardemo. Antaŭ ol komenci, oni devas konsulti siajn fortojn kaj rimedojn por plenumado. En ĉiaj okazoj, oni povas ĉiam peti la helpon de la protektantaj Spiritoj, memorante jenan saĝan maksimon: Se vi dubas, ne agu.

Spiritisma Preĝo por peti Konsilon al Spiritoj

En la nomo de Dio Ĉiopova, Bonaj Spiritoj, kiuj min protektas, inspiru al mi la plej bonan decido en la necerteco, en kiu mi troviĝas. Direktu mian penson al la bono, kaj deturnu la influon de tiuj, kiuj provus devojigi min. ja:道徳

Ontologio

Ontologio (de la greka ον [on] = estanta, λόγος [logos] = vorto, parolo) estas fako ene de la filozofio, pli precize ene de la metafiziko. Ĝi okupiĝas pri ekzisto kaj la kategoriojn de ekzisto, provante eltrovi kiaj entoj ekzistas. Kategorio:Filozofio ja:存在論

Politiko

Politiko estas scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato. La scienco kiu studas la politikon estas la politika scienco.

Regadaj Teorioj


- Anarkiismo
- Anarki-Kapitalismo
- Demokratio
- Faŝismo
- Kapitalismo
- Komunismo
- Liberalismo
- Libertarianismo
- Marksismo (teorioj de Karl MARX)
- Monarĥismo (ĉu Monokratio estas vera vorto?) > Vidu: Monarkio
- Naciismo
- Oligarĥismo (ismo pri oligarkioj)
- Respublikismo
- Socia movado
- Socialismo
- Demokrata Socialismo
- Trockismo
- Vivantismo
- ktp Literaturo:Vindiciae contra tyrannos

Politikaj aktivuloj, pensistoj kaj teoriistoj

krom tiuj jam trovotaj sub la ĉisupraj ismoj
- Michel AFLAK
- Louis DE BONALD
- Mohandas «Mahatma» GANDHI
- Makiavelo

Ŝtatformo

Politikaj organizaĵoj

:Unuiĝintaj Nacioj :aliaj diversaj internaciaj Politikaj institucioj

Politikaj distriktoj

:Gerrymander ?????

Rilataj temoj

:Juro, Administracio, Leĝo, Senperforto, Voĉdonado, Ne-Registaraj Organizoj, nepotismo

Fontoj


- Deklingva Manlibro pri Politiko eldonita de la Flandra Esperanto-Ligo

Politikaj partioj

:Politikaj partioj

Politikistoj

:Tomáš Garrigue MASARYK - Jan MASARYK :Binyamin NETANYAHU :Ralph NADER

Vidu ankaŭ


- Spionorganizaĵoj
- Rasismo
- pensfabriko ! ja:政治 ko:정치 ms:Politik simple:Politics th:การเมือง

Teologio

Teologio (greke: θεoς theos = Dio, λoγoς logos = parolo) signifas laŭvorte instruo pri Dio, pli ĝenerale instruojn pri la kredosistemoj kaj sanktaj skriboj kadre de iu certa fido. Ekzemple: kristana teologio. La scienco, kiu studas religiojn de ekstere nomiĝas religioscienco. ja:神学 simple:Theology Kategorio:Scienco Kategorio:Religio

Kulturo

Ĉio kontraŭa al la naturo, la kulturo estas kion faras la homoj, iliaj manĝoj, konstruoj, vestoj, pensoj, ktp.
Juan José ARREOLA iam diris: Kulturo estas ĉio kion ni faras nia. Alia aŭtoro, kiu pripensis la temon estis la franca Vercors en "La malnaturitaj bestoj", laŭ li la homeco estas ribelo kontraŭ naturo.

vidu ankaŭ


- Civilizo
- Familio
- Literaturo
- Kulturismo
- Kulturŝoko
- Socio
- Movado kontraŭ kopirajto ja:文化 simple:Culture zh-min-nan:Bûn-hoà

Greka filozofio

Filozofio > Greka Filozofio ---- La ĉefaj skoloj de antikva greka filozofio estis kvin:
- Platonismo - Sokrato Platono Karneado Cicerono R Plotino Damascius
- Aristotelismo - Aristotelo
- Epikuranismo - Epikuro Lukrecio R - antaŭ ili la Atomismo de Demokrito
- Cinikismo - Diogeno
- Stoikismo - Epikteto Seneko R Markaŭrelio R R: tiuj estis romianoj Tiuj ĉi floris de la tempo de Sokrato ĝis 529, kiam la imperiestro Justiniano fermis la lernejojn de filozofio kiel kontraŭ-kristana. La plej influaj skoloj estas la de Platono kaj Aristotelo, plejparte ĉar Aŭgusteno kaj Tomaso de Akvino sukcesis sintezi ilian penson kun kristanismo. Gravas ankaŭ la Antaŭ-Sokrata Filozofio (la ĉisubaj datoj estas la proksimumaj jaroj a.K.):
- Taleso de Mileto (ĉ.624- 546)
- Anaksimandro

תבנית:Accesskey-recentchanges

r

jastrzbia gra gry strategiczne Pozycjonowanie hoteles amsterdam online slots










































:: RELATED NEWS ::
בריטניה המודרנית
לאחר מלחמת העולם הראשונה ב-1919 האימפריה הבריטית המשיכה לגדול ולהוסיף לעצמה שטחים. אולם בשנות העשרים והשלושים פקדו את בריטניה מספר משברים כלכליים גדולים שבמידה מסוימת קשורים לשפל הכ
שמריהו יוסף חיים קנייבסקי
הרב שמריהו יוסף חיים קנייבסקי הוא בנו של הרב יעקב ישראל קנייבסקי (הסטייפלר) ואחיינו של החזון אי"ש. על אף היותו רב ל
בנימין זאב כהנא
בנימין זאב כהנא, בנו של מנהיג תנועת כ"ך, הרב מאיר כהנא. בנימין זאב כהנא נולד בארה"ב ועלה ארצה בגיל ארבע בשנת 1971 יחד עם משפחתו. למד במלחמת העולם השנייה וחיסול האימפריה נפגעה כלכלת הממלכה המאוחדת והיא איבדה את מקומה כמעצעמת-על כלכלית. אף שלא שבה למעמדה הקוד
קטגוריה:שפות איברו-רומאניות
השפות שמדוברות בחצי האי האיברי. מקבוצת השפות הרומאניות. השפה הבסקית אינה שייכת לקבוצה זו, אך גם היא מדוברת בחצי-האי האיברי. מובלעת ספרדית בצפון אפריקה הממוקמת בקצה הצפוני של המגרב במרוקו לחוף

צלב הדרום
הצלב הדרומי היא קבוצת הכוכבים הקטנה ביותר, אבל גם בין המפורסמות ביותר. בעולם היא בד"כ נקראת "הצלב" בפשטות, אולם לפעמים היא נקראת "הצלב הדרומי" (כמו בעברית) כדי להבדילה מהצלב הצפוני - קבוצת ברבור. הי
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org