Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Funto

Funto

Funto estas unuo de maso, kiu valoras proksimume duonon de kilogramo. Tia unuo estis uzata jam en la Romia Imperio kun la latina nomo libra, kaj de tiu vorto devenas kaj la mallongigo lb por funto kaj la simbolo £ por pundo (monunuo). Multaj diversaj difinoj de funto estis uzataj en la historio, sed hodiaŭ nur tri difinoj restas aktualaj:
- La internacia funto (avoirdupois) valoras 0,45359237 kg kaj estas la plej ofte uzata difino. Unu internacia funto egalas al 16 internaciaj uncoj.
- La troja funto valoras 0,3732417216 kg kaj estas uzata en iuj landoj por mezuri oron, arĝenton, platenon, paladion, kaj iujn gemojn. Tamen, pli ofte uzata estas la troja unco. Unu troja funto egalas al 12 trojaj uncoj, do unu internacia funto egalas al precize (14 + 7/12) trojaj uncoj. La nomo troja devenas de la franca urbo Troyes.
- En iuj landoj uzantaj la metran sistemon oni neformale uzas la vorton funto por 0,5 kg. Tian funton oni povas nomi metra funto, sed ĝi ne estas oficiale difinita. Kategorio:Mezurunuoj ja:ポンド (質量)

Maso

La maso estas baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio konsistigantan iun korpon (SI-unuo: kilogramo) La maso de iu korpo estas sama kie ajn ĝis estas en la universo. En fiziko estas du manieroj ĝin difini (la ekvivalenteco de tiuj du difinoj ne estas memkomprenebla kaj nomiĝas "ekvivalentec-principo"):
- per la inercio ligita kun ĝi :aŭ
- per la kampo de gravito, kiun ĝi estigas. Ne intermiksu la mason kaj la pezon. La pezo de iu objekto mezuras la interagadon de ĝia maso kun kampo de gravito. (La pezo estas forto.) Vidu ankaŭ pezo, molekula maso, milgrajna maso ---- Nedifinita kvanto da materio, konsiderata kiel tutaĵo, neatentante pri la eroj nek pri la formo. ---- volumena maso: Fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de certa kvanto da substanco al ĝia volumeno. (unuo ekz. g/cm³) ---- En elektrotekniko kiel mason oni nomas konduktan korpon de la aparato. Tensiojn de ĉiuj aliaj konduktiloj oni kalkulas de potencialo de ĉi tiu maso. ja:質量 simple:Mass

Kilogramo

Kilogramo estas la baza unuo por maso en la Sistemo Internacia de Unuoj. Simbolo: kg. 1 kilogramo (kg) = 1000 gramoj (g) Kilogramo estis origine difinita kiel maso de unu kubdecimetro da akvo ĉe ties maksimuma denseco, sed ekde 1889 ĝin difinas la maso de la "prakilogramo", metala cilindro el alojo de plateno (90 %) kaj iridio (10 %), kiu estas konservata de la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj, en Sèvres apud Parizo, Francujo. Tiun prototipon oni uzas por kompare kontroli la masojn de ĝiaj kopioj, kiujn ricevis landoj uzantaj la metran sistemon. La komparo de la kopioj (same faritaj el plateno-iridio) eblas kun precizeco de 1 miliardono. Oni faras la komparojn en strikte difinitaj kondiĉoj, ekzemple en vakuo kaj post zorga purigo. Kilogramo estas la baza unuo de maso en la Sistemo Internacia, kvankam pro historiaj kaŭzoj ĝia nomo havas la prefikson "kilo", kvazaŭ gramo estus la baza unuo. Kategorio:Mezurunuoj ja:キログラム ko:킬로그램 simple:Kilogram th:กิโลกรัม zh-min-nan:Kong-kin

Pundo

Pundo estas monunuo uzata en diversaj landoj. Origine ĝi estis la valoro de unu funto da arĝento, kaj en multaj lingvoj oni uzas la saman vorto por funto kaj pundo. La simbolo £ por pundo devenas de majuskla L, la komenca litero de la latina vorto libra (funto). Hodiaŭ la plej grava valuto nomata pundo estas la sterlinga pundo de Britio. ja:ポンド (通貨)

Unco

Unco estas la nomo de diversaj lando-specifaj mezurunuoj de maso. Plej grava estas:
- La internacia unco egalas 28,349523125 gramojn; 16 internaciaj uncoj estas unu internacia funto.
- La troja unco egalas 31,1034768 gramojn; 12 trojaj uncoj estas unu troja funto. Etimologie la vorto unco devenas de la latina vorto uncia (dekduono). Kategorio:Mezurunuoj ja:オンス

Oro

= Au - oro =
- Simbolo: Au
- Atomnumero: 79
- Atompezo: 196,967 u
- Kemia Serio: transirmetalo
- Bolpunkto: 3 129,00 K (2 855,85 oC)
- Fandpunkto: 1 337,33 K (1 064,18 oC)
- Denseco: 19 300 kg/m3
- Eltrovinto: antikvulo en prahistorio Oro (la simbolo Au venas de la latina vorto aurum ), estas bela valorega flava metalo, konata ekde la prahistorio. Kiel la metaloj, ĝi estas maleebla, duktila, kaj brila. Pura oro fandiĝas je 1063 oC, kaj bolas je 2966oC. Sed ofte la oro estas en formo de alojo. Pura oro (je 24 karatoj) estas tro mola por produkti uzeblajn objektojn. Oro de 18 karatoj havas 18 partojn de pura oro kaj 6 partojn de alojaĵo. Laŭ la prezoj de 2002 la valoro de unu gramo da oro estas ĉirkaŭ dek usonaj dolaroj aŭ dek unu euroj, kio estas 12-oble la historia valoro de oro antaŭ 1900. Depost 1900, la monda ekonomio kreskis multe pli rapide ol la novaj eltrovoj de oro. Oni trovas oron en formo de buletoj en iuj riveretoj. Ekzemple tio okazis ofte en la usona ŝtato de Kalifornio kaj en Jukonio en Kanado. Oni ankaŭ minas oron en orminoj, kie la oro estas en erco. Estas ankaŭ 64,8 miligramoj da oro en unu tuno da marakvo ($ 0,66 da oro en 2002). La oro estas grava elemento en la elektroniko, juvelaro, kaj en moneroj. Orfolio beligas multajn statuojn kaj altarojn. Maldika tegaĵo da oro sur la vitro de ĉieloskrapantoj reduktas la varmon venantan de sunlumo. Oro formas bazon de multaj monaj sistemoj. En la 19-a jarcento oro estis la bazo de la monsistemo de la brita imperio – la tiel nomata ora normo, forlasita je 1931. Antaŭ la 19-a jarcento arĝento estis la ĉefa formo de mono. Post 1971 mono estis sen iu ajn metala bazo, eĉ teorie. De -1000 ĝis 1900 oro estis 10-oble al 15-oble pli valora ol arĝento. Nun ĝi estas ĉirkaŭ 57-oble pli valora. Oro estas grava por elektroniko, ĉar elektro fluas tra oro tre libere kaj rapide: drato de oro estas pli bona konduktaĵo ol drato de kupro, sed ankaŭ multe pli altekosta! Tial oro ja ekzistas en elektronikaĵoj, sed en malgrandaj kvantoj. Vidu ankaŭ: perioda tabelo

Trovejoj

thumbnail Oro troviĝas en multaj landoj de Tero, sed en tre malsamaj kvantoj. Altaj kvantoj povas konsistigi konsiderindan ekonomian faktoron. La apuda mapo montas la precipajn landojn, kie oro estas nature trovebla. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:金 ms:Emas simple:Gold th:ทองคำ

Arĝento

= Ag - Arĝento =
- Simbolo: Ag
- Atomnumero: 47
- Atompezo: 107.8683 u
- Kemia Serio: Transirmetaloj
- Fandpunkto: 1234.93 K
- Bolpunkto: 2435 K
- Denseco: 10490 kg/m3
- Elektronegativeco: 1.93

Gravaj proprecoj


- Arĝento havas la plej elektra kondukteco kai la plej varmokondukteco el la elementoj.
- Arĝento estas uzata kiel mono depost antikveco.
- Arĝento estas uzata por fabriki juvelumon kaj kelkfoje manĝilojn.

Izotopoj

107Ag estas la plej ofta izotopo, kiu 51.84% je maso. 109Ag estas 48.16% de natura Ag je maso. 28 nenaturaj radiadaj izotopoj estas igitaj. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:銀 simple:Silver th:เงิน

Paladio

Paladio estas kemia elemento en la perioda tabelo tiu havas la simbolon Pd kaj la atomnumeron 46. Ĝi estas argentgriza transira metalo. Ĝi kemie similas al platino, kaj estas ano de la platina grupo. Ĝi estas ĉefe uzata en kataliziloj kaj juveloj. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:パラジウム th:แพลเลเดียม

Unco

Unco estas la nomo de diversaj lando-specifaj mezurunuoj de maso. Plej grava estas:
- La internacia unco egalas 28,349523125 gramojn; 16 internaciaj uncoj estas unu internacia funto.
- La troja unco egalas 31,1034768 gramojn; 12 trojaj uncoj estas unu troja funto. Etimologie la vorto unco devenas de la latina vorto uncia (dekduono). Kategorio:Mezurunuoj ja:オンス

Sistemo Internacia de Unuoj

:La mallongigo SI estas temo de ĉi tiu artikolo pri la sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi apartigilon: Si. Fiziko > Mezuro > Mezurunuo > Sistemo Internacia de Unuoj ---- SI estas franca mallongigo de Système international d'unités, la Sistemo Internacia de Unuoj. SI, la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo (krom Usono), estas moderna versio de la metra sistemo de mezuro, establita per internacia interkonsento en 1960. Ĝi estas uzata por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco. La sistemo estas konstruita surbaze de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo, kaj molo.

Bazaj Unuoj

La sep bazaj fizikaj mezurunuoj kaj du aldonaj geometriaj unuoj:
GrandoUnuoSimbolo Difino
longometrom la longo, kiun trapasas lumo en vakuo dum la tempo de 1/299 792 458 de sekundo.
masokilogramokg La normo por la kilogramo estas cilindro de plateno-iridia kunfandaĵo kun diametro kaj alto je 39 mm. Ĉi tiu etalono troviĝas en la Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj en Parizo.
temposekundos la tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133.
elektra kurentoamperoA La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj forton de 2 × 10-7 neŭtonoj je metro. La ampero nomiĝis pro André Marie AMPÈRE.
temperaturokelvinoK la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo; tio estas punkto, kie akvaj formoj solida, likva kaj gasa koincidas. Ĉi tiu estas difinita kiel 0,01°C sur la Celsia skalo kaj 32,02°F sur la Farenhejta skalo. La temperaturo 0 K estas nomita "absoluta nulo". La kelvino nomiĝis pro Lordo KELVINO.
materikvantomolomol Kvanto de substanco en sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da karbono-12. Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de AVOGADRO).
lumintensokandelocd La kandelo estas la lumintenso, en difinita direkto, de lumfonto, kiu radias unukoloran lumon de frekvenco 540 × 1012 hercoj kaj kiu havas en tiu direkto energi-intenson de 1/683 de vato je steradiano.

Derivitaj Unuoj

GrandoNomo de la unuoSimboloMezuro en bazaj unuoj
Frekvenco herco Hz s-1
Forto neŭtono N kg · m / s2
Premo paskalo Pa kg / (m·s2)
Laboro/Energio/Varmokvanto ĵulo J kg·m2 / s2
Elektra ŝargo/Elektrokvanto kulombo C A·s
Povumo/radia flukso vato W kg·m2 / s3
Elektra tensio/Elektromoviga forto volto V kg·m2 / (A·s3)
Elektrostatika kapacitanco farado F=C/V kg-1·m-1·s4·A2
Magneta flukso vebero Wb kg·m2 / (A·s2)
Induktanco henro H kg·m2 / (A2·s2)
Elektra rezistanco omo Ω=V/A m2.kg.s-3.A-2
Elektra konduktanco simenso S=A/V m-2.kg-1.s3.A2
Magnetfluksa denseco teslo T=Wb/m2 kg.s-2.A-1
Celsia temperaturo celsia grado ºC K
lum-fluksolumeno lm=cd.sr m2.m-2.cd=cd
iluminancolukso lx=lm/m2 m2.m-4.cd=m-2.cd
Aktiveco de radionuklido bekerelo Bq s-1
ensorbita dozograjo Gy=J/kg m2.s-2
doz-ekvivalento siverto Sv=J/kg m2.s-2
kataliza aktiveco katalo kat s-1.mol
plata anguloradianorad 1m.m-1
spaca angulosteradianosr 1m2.m-2
Unuoj sen speciala nomo
GrandoNomo de la unuoSimboloMezuro per bazaj unuoj
Areo kvadratmetro m2 m2
Volumeno kubmetro m3 m3
Denseco kilogramo je kubmetro kg / m3 kg / m3
Rapido metro je sekundo m / s m / s
Akcelo metro je sekundo en kvadrato m / s2 m / s2
Tensio de kampo volto je metro V / m kg·m / (A·s3)
Ekzistas ankaŭ aliaj internaciaj mezursistemoj, ekzemple CGS, kiu konsideras la ĉefunuojn centimetro, gramo, sekundo por longo, maso kaj tempo respektive (la nomo de la sistemo CGS devenas de la komencliteroj de ĉefunuoj).

Vidu ankaŭ


- Mezurunuoj
- Mezuriloj, angla mezuro
- Prefiksoj de SI ja:国際単位系 simple:Systeme internationale th:หน่วยเอสไอ Kategorio:Internaciaj normoj Kategorio:Mezurunuoj

Kategorio:Mezurunuoj

Vidu la ĉefan artikolon ĉe Mezurunuo. ---- ja:Category:単位系 Kategorio:Scienco

Wikipedia:Votes for deletion/List of Jewish prayers and blessings



gry zrcznociowe Architekci wntrz gry rpg bwin london cheap hotel










































:: RELATED NEWS ::

PAM
Pulsamplitudmodulering, PAM (engelska: Pulse-Amplitude Modulation), är en linjär metod för att interpolera vid konvertering av en tidsdiskret funktion eller en sekvens till en tidskontinuerlig funktion. Det används bland annat för att rekonstruera samplat material. Pulsamplitudmodulering av en t
Henrik S. Järrel
Henrik S Järrel, född 9 november 1948 i Stockholm, svensk TV-personlighet, mediekonsult och politiker (moderat). Son till skådespelarna Ingrid Backlin och Stig Järrel. Järrel var under fler
Knutna Nävar
Knutna nävar, kommunistiskt göteborgskt proggband som var aktivt på 1970-talet. Dom gav ut två skivor på KPML(r)s skivbolag proletärkultur och två singlar gavs ut av Clarté ML. Några av deras mera kända inspelningar är Bild:Arvikabasket.gif
Grundad -
Medlemmar - st
Ordförande Bengt Kling
SM-Guld damer 6 st 1989, 1990, 1991, 1992, 1993, 1994,
Färger Röd och vitt
Arvika basket är en klassisk basketförening på damsidan. Under klub
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org