La 4 Galilejaj satelitoj de Jupitero en miksita bildo komparanta iliajn grandecojn kun la grandeco de Jupitero. De supre al malsupre estas Ioo, Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalistoo.
La Galilejaj satelitoj estas la kvar satelitoj de Jupitero malkovritaj far Galilejo. Ili estas je multo la plej grandaj satelitoj de Jupitero, kaj ili estas videblaj eĉ per malforta teleskopo. Ili estis unue observitaj far Galilejo je la 7-a de januaro1610.
La nomojn de la lunoj donis la astronomo Simon MARIUS, kiu asertis, ke li sendepende malkovris la lunojn.
La malkovro de tiuj lunoj estis fakto neklarigebla laŭ la tradicia ptolemea mondkoncepto, laŭ kiu ciuj astroj rivoluas ĉirkaŭ la Tero.
Ĝi tial fortigis la sun-centran teorion de Koperniko.
Ĉiu el la kvar satelitoj estas pli granda ol la ceteraj lunoj de Jupitero kune (konataj estas pli ol 60). Ganimedo estas la plej granda luno de la sunsistemo; ĝi estas pli granda ol la planedoj Merkuro aŭ Plutono. Se ĝi ne estus proksima al Jupitero, ĝi almenaŭ iutempe estus videbla per sen-ila okulo.
Ioo kaj Tero estas la solaj astroj de la sunsistemo, kie aktivaj vulkanoj estas konataj.
La Galilejaj satelitoj estas, de la plej proksima ĝis la plej malproksima:
Kategorio:JupiteroKategorio:Sunsistemoja:ガリレオ衛星ko:갈릴레이 위성
Jupitero
Tiu ĉi artikolo estas pri la planedo Jupitero.
Ekzistas artikolo pri la dio Jupitero.
----
dio Jupitero
Nomo: Jupitero (Sol V)
Diametro:142 984 km
Maso: 1 900,0·1024 kg (318,0 da Tero)
Loko: la 5-a planedo,
778,33 milionoj km for de la Suno (5,20 AU).
Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda
bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa
steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas
unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas
de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.
De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la
firman supraĵon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto, fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.metanan
La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj
de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).
La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.
Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.
Jupitero havas almenaŭ 58 lunojn, plejparte nomitaj la amat(in)oj de Jupitero. La kvar plej grandaj lunoj -- la galilejaj satelitojIoo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalistoo -- estis malkovritaj de Galilejo kiam li celis sian teleskopon al la nokta ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galilejo mem.
Je la 16-a de julio1994 ĝis la 22-a, la kometoShoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj Kalistoo.
Ĉi tiu plej granda planedo de la sunsistemo taŭge prenis sian nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.
----
Kategorio:Sunsistemoals:Jupiter (Planet)ja:木星ko:목성ms:Musytarisimple:Jupiter (planet)th:ดาวพฤหัสบดี
Ioo
- Eltrovo: la 7-a de januaro1610, far Galileo - Diametro: 3630 km
- Maso: 8,94x1022 kg
- Maso: 0,014960 (Tero = 1)
- Surfacogravito: 0,183 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 421.600 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: 5,905 Rj
- Averaĝa distanco el la Suno: 5,20 AU
- Orbita periodo: 1,769138 tagoj
- Rotacia periodo: 1,769138 tagoj
- Denso: 3,57 gm/cm3 - Orbita discentreco: 0,0041
- Orbita kliniĝo: 0,040 gradoj
- Orbita rapido: 17,34 km/s
- Liberiga rapido: 2,56 km/s
- Vidluma albedo: 0,61
- Surfaca ĥemikonsisto: sulfuro
Satelito de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la Sunsistemo. Ĝia nomo devenas el Ioa, kiu estis amoratino de Jupitero.
Ioo estas la plej proksima galileja satelito elde de Jupitero. Ĝia proksimeco de la giganta planedo kaŭzas la fandiĝon de ĝia kerno, pro la efikoj de tajda frapvarmigo. Tiu frapvarmigo respondecas pri la tre aktiva vulkanismo de tiu astro. La vulkanismo estas tiel intensa, ke la Ioa surfaco estas la plej juna de la tuta Sunsistemo - ĝi ĉiam estas renovigita de novaj elvulkanaj materialoj.
Kategorio:Sunsistemoals:Io (Mond)ja:イオ (衛星)
Ganimedo
- Eltrovo: en 1610, far Galilejo - Diametro: 5262,4 km
- Maso: 1,482x1023 kg
- Surfacogravito: 0,1449 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 1 070 000 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: ??? Rj
- Orbita periodo: 7,15458 tagoj
- Rotacia periodo: 7,15458 tagoj
- Denso: 1,936 gm/cm3
- Orbita discentreco: 0,0015
- Orbita kliniĝo: 0,195 gradoj
- Vidluma albedo: 0,43
Ganimedo estas la plej granda satelito de Jupitero, kaj eĉ la plej granda satelito en la tuta Sunsistemo. Ĝi estas pli granda ol Merkuro sed nur duone peza. Ganimedo estas multe pli granda ol Plutono. Ĝi estis eltrovita en 1610 far Galilejo, kun la aliaj galilejaj satelitoj. Ĝi estas ankoraŭ nomata Jupitero III.
Kategorio:Sunsistemoja:ガニメデ (衛星)ko:가니메데 (위성)
Kalistoo
- Eltrovo: en 1610, far Galilejo - Diametro: 4820,6 km
- Maso: 1,076x1023 kg
- Surfacogravito: 0,1265 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 1 883 000 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: ??? Rj
- Orbita periodo: 16,6803 tagoj
- Rotacia periodo: 16,68903 tagoj
- Denso: 1,851 gm/cm3
- Orbita discentreco: 0,007
- Orbita kliniĝo: 0,281 gradoj
- Vidluma albedo: 0,20
Kalisto (la internacia formo de la nomo) estas satelito de Jupitero, eltrovita en 1610 far Galilejo kun la aliaj galilejaj satelitoj. Ĝi estas la tria plej granda satelito en la Sunsistemo, proksimume same granda al la planedoMerkuro.
Kategorio:Sunsistemoja:カリスト (衛星)
Galilejo (Galileo GALILEI) (15-a de februaro, 1564 – 8-a de januaro, 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento.
En 1583 Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon.
Nova stelo eble ŝajnas eta afero al vi, sed en la tagoj de Galilejo, ambaŭ la universitatoj kaj la
Eklezio kredis la fizikon kaj astronomion de Aristotelo kaj Ptolemeo. Laŭ tio, Tero estas la centro de la Universo kaj, plue, ĉio super la luno -- la Suno, la planedoj, la steloj, ktp -- estas eterna, sendifekta kaj neŝanĝebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Ĉi tiu eltrovo, same kiel multaj aliaj de Galilejo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento.
En 1609, li aŭdis pri teleskopo inventita en Nederlando kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera genio, tamen, montriĝis ne en la konstruo sed la utiligo: li turnis la teleskopon al la ĉielo. Kaj ŝancelis la mondon.
En la ĉielo, Galilejo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la Laktovojo, kaj lunojn ĉirkaŭ Jupitero. Ĉi tiujn eltrovojn li priskribis en Sidereus Nuncius ("Stela Sendito") en 1610.
En 1611 li observis makulojn sur la Suno -- plua pruvo ke la ĉielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris.
Ankaŭ en 1611, Galileo observis ke Venuso kreskas kaj malkreskas, simile al la Luno. Venuso kreskanta montras ke la suncentrismo de Koperniko (ke la Tero iras ĉirkaŭ la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero.
Klavio kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de Tycho BRAHE, en kiu la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno, sed la Suno kaj Luno iras ĉirkaŭ la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu ĉiu tera maso iras nature al la centro de la universo).
Ŝirmita per la atesto de sia teleskopo, en 1632 Galilejo verkis la libron Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis, ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed eĉ en la vera ĉielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ĉiuj malpravas.
Tial la Eklezio konstraŭstaris Galilejon kaj komdamnis Galileojn en 1633 kaj devigis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon (sed post la malkonfeso li laŭdire diris pri la tero, sub spiro, "Kaj tamen ĝi moviĝas"). Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li loĝis ĝis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la papo mem estis amiko lia kaj amiko de scienco.
En 1638 li verkis libron pri fiziko, Du Novaj Sciencoj. Li mortis en 1642. La sekvanta Kristnasko, Neŭtono naskiĝis.
La Eklezio venkis ja la homon Galilejo, sed ne liajn ideojn.
Galilejo staris kontraŭ ne nur la Eklezio, sed ankaŭ kontraŭ la aŭtoritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la epoko. Galilejo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj.
Sed, kompreneble, Galilejo mem ne estis sanktulo, eĉ intelekte. Ne ĉiu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej
fortan argumenton de Aristotelo kontraŭ suncentrismo: laŭ Aristotelo, se suncentrismo pravas, la steloj ŝajne moviĝus inter si mem pro la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno (la fenomeno de stela paralakso). Galilejo (kaj Keplero) penis eltrovi tian moviĝon, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj.
Plue, Galilejo staris kontraŭ la pli ĝusta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja
klarigis la aperon de Venuso, sed ĉar ĝi uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), ĝi ne estis ĝusta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galilejo sed al Keplero.
Aliflanke, Galilejo pravis, kiam li rimarkis, kontraŭ la tiama Eklezio, ke la ĝusta interpreto de la Biblio ne kontraŭdiras pruvitan fakton. En tio, Galilejo estis subtenata de ambaŭ Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Tomaso de Akvino, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galilejo estis prava, sed ĝi ne gajnis la simpation de la Eklezio, kiu tiam batalis kontraŭ herezo (protestantismo) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio.
Galilejo estis sincera, kredanta kristano ĝis sia morto, pia katoliko, kiu iris al meso ĉiutage, eĉ kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al Darvino, kies scienco detruis lian fidon. Kiel Kartezio, Galilejo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al io vero nova.
Se Galilejo vivintus cent jarojn post aŭ antaŭ 1600, la Eklezio eble ne kondamnus lin; anstataŭe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en la Eklezion. Sed tiam, dum 1520-1650, la Eklezio luktis kontraŭ la nova protestantismo kaj sentis minacon ĉe ĉiu flanko. La protestantoj ankaŭ staris kontraŭ suncentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila).
En 1822, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri suncentrismo, kaj en 1835, la libron de Galilejo, la Dialogo. Kvankam la Eklezio malpermesis la librojn de Galilejo kaj Koperniko kaj kondamnis Galilejon mem, ĝi neniam formale deklaris suncentrismon esti hereza.
Post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Paŭlo la 2-a finfine konfesis, ke la Eklezio maljuste kondamnis Galilejon.
En 1995 esplorilo nomita Galileo iris ĉirkaŭ Jupitero, kies lunojn Galilejo originale eltrovis.
Historio > Tagoj > la 7-a de januaro
----
La 7-a de januaro estas la 7-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 358 tagoj restas (359 en superjaroj).
Je la 7-a de januaro okazis, interalie:
Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Nikolao KOPERNIKO (19-a de februaro1473 - 24-a de majo1543) (latine: Copernicus; pole: Mikołaj Kopernik en lia tempo germane: Nikolaus Koppernigk),
pola astronomo, verkis la libron De revolutionibus orbium
coelestium, en kiu li tezis suncentrismon (heliocentrisma): la Tero kaj
la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en
1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo al la Eklezio kiu kredis la sistemon de
Ptolemeo (kiu metas la Teron en la
centro, ne la Sunon). Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam
ankaŭ kredis al Ptolemeo.
Post lia morto, la Eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika
fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro), sed dum 1611-32Galileo eltrovis la pruvon por la
teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta
evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis
(precipe lia pruvo per tajdomovo). Lia evangeliado fine tiris la atenton
kaj koleron de la Eklezio sur lia kapo. En 1616, la Eklezio
malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en
1633 ĝi fermis la buŝon de Galileon.
Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la
regnanta fiziko de la tago estis la fiziko de Aristotelo, kiu metis la Teron en la centro de la universo ne
pro naiveco aŭ homa vanteco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la
mondo konsistas de kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature
moviĝas al la centro de la Tero aŭ fore: aero fluas, fajro supreniras,
akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar tero nature moviĝas al la centro de
la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de
maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas de kvina elemento,
la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero.
Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta
supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj
fariĝis la ĉefa difekto de la teorio.
Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de
Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo,
Koperniko uzis multe de cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan
movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por
la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui
precizan teorion kiu metus la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika
eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko
simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte
Aristotelon, kredis ke ĉiela movo estas
sendifekta, tial ĝi konsistas el cirkloj.
Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki ĝis
Keplero anstaŭigis elipsojn.
La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave,
Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan fizikon, la fiziko de
Neŭtono. Ĝi ankaŭ renversis la
filozofion kaj sciencon de Aristotelon kaj, tiele, malfermis la pordon por
la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por
modernismo.
Koperniko ne estis la unua kiu hipotezis suncentrismon: antaŭ du mil
jaroj, la greka astronomo Aristarĥo ankaŭ proponis ĝin.
En 1530, Koperniko kalkulis, ke la longecon de la jaro estas 365,2425 tagoj (365 tagoj 05:49:29). Tio fariĝis la fakta bazo de la gregoria kalendaro.
----
KOPERNIKO, Nikolaoja:ニコラウス・コペルニクスko:니콜라우스 코페르니쿠스th:นิโคเลาส์ โคเปอร์นิคัส
- Quaoar - Sedno
La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto.
Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.
Merkuro estas la unua planedo, la plej proksima al la
Suno. Kun Venuso, ĝi ankaŭ estas la
plej varmega: 700 K dum tago, sufiĉe varmega pro fandi plombon. Sed
spite de ĝia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100
K d um nokto, pro la manko de densa atmosfero.
Merkuro estas pli malgranda ol Marso
sed pli granda ol Plutono aŭ ol la
Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: la supraĵo estas plena de
krateroj kaj montoj. La krateroj estas faritaj de la frapado de
asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte
pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli
rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro,
3,6 miliardojn da jaroj en aĝo. La frapo, kiu kreis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.
Unu mistero pri Merkuro estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi sugestas, ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aŭ la Suno multe pli brila.
La tago de Merkuro estas la plej longa -- 176 tertagoj -- kaj --
estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj)! Merkuro turniĝas --
tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rapide ĉirkaŭ la Suno, ke la Suno
iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen!
Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile
studebla. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de >Mariner
10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ĝia supraĵo. Nia nuna scio pri Merkuro similas tiun pri la Luno ĉirkaŭ 1950.
La usona sondilo MESSENGER –- anglalingva akronimo de 'MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging' = Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro -- estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 kaj komencis 6-jaran vojaĝon al Merkuro. Ĉefaj taskoj de la sondilo estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.3-an de aŭgusto
----
Kategorio:Sunsistemoja:水星ko:수성ms:Utaridsimple:Mercury (planet)th:ดาวพุธ
Plutono estas nuntempe la plej malproksima planedo konata, sed probable ekzistas almenaŭ unu alia: la movo de Neptuno ne estas tute klarigebla per la movo de la planedoj konataj. Ĉar Plutono iafoje estas pli proksime de la Suno, ol Neptuno, ĝi eble iam estis luno de Neptuno. (Plutono estis pli proksima de la Suno, ol Neptuno, ekde la 7-a de februaro1979 ĝis la 11-a de februaro1999. Ĝi nun restos la naŭa planedo ĝis la jarcento 23-a).
Plutono havas atmosferon de maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, metana glacio. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn (vintro kaj vintrego!) kaj polusajn glaciojn.
Ĉu estas Plutono vera planedo? Ĝi estas tre malgranda: Merkuro estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Ioo, Eŭropo (luno), Ganimedo, Kalistoo, Titano (luno) kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al la lunoj de Neptuno, kaj eble iam estis ties vera luno. Aliflanke, Plutono povas esti nur la plej granda asteroido de malproksima asteroidaro, la Asteroida Kujper-zono (inter 30 A kaj 100 A), estante frato de la asteroido Ĥirono kaj Hidalgo. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la strio de Zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno.
Du novaj satelitoj eble estis malkovri en 2005.
Tritono
----
Vidu ankaŭ: - Plutono (dio)Kategorio:SunsistemoKategorio:Astronomioja:冥王星ko:명왕성ms:Plutosimple:Pluto (planet)th:ดาวพลูโต
Matrix metering
In photography, the metering mode refers to the way in which a camera determines the correct exposure.
Examples of Metering Modes
Cameras generally allow the user to select between spot, center-weighted average, or matrix metering modes.
Spot Metering
exposure
With spot metering the camera will only take a tiny spot of the scene into account when calculating the exposure. This will typically be the very center of the scene, but some cameras allow the user to select a different, off-center spot, or to recompose by moving the camera after metering. Some cameras, including the Olympus OM-4 and Canon T90, support a Multi-Spot mode, allowing multiple spot meter readings to be taken of a scene, which are averaged. Both of those cameras, and others, also support metering of highlight and shadow areas.
Spot metering is useful when the scene consists of objects with varying brightness (high contrast). For example, if your subject's back is being hit by the rising sun and the face is a lot darker than the bright halo around their back and hairline. This is called being backlit. Spot metering allows the photographer to measure the light bouncing off of the subject's face and expose properly for that instead of the much brighter hairline and a dark face. The area around the subject's back and hairline will then become over-exposed, but this is usually considered a decent natural highlighting effect, or if that part is to be removed afterwards anyway, then the overexposure is not a problem either way.
Spot metering is a method upon which the zone system depends.
Center-weighted average metering
In this metering mode the camera will use the light information coming from the entire scene, but will give the light in the center a higher priority. This basically does what one would expect: the camera will ensure that the entire scene is correctly exposed, while taking extra care of the exposure in the center, where one would expect the most interesting subjects to be.
Partial area metering
Some cameras support metering of just the central area of the frame. This mode meters a wider area than spot metering, and is generally used when very bright or very dark areas on the edges of the frame would otherwise influence the metering unduly.
Matrix metering
This mode is also called multi metering mode on some cameras. This metering mode was first introduced by the Nikon FA, where it was called Automatic Multi-Pattern metering. Here the camera measures the light intensity in several points in the scene (more expensive cameras generally measure in more points) and then combine the results to find the settings for the best exposure. How they are combined varies from camera to camera. Many cameras use focus distance from the lens (if that is available) or data from the autofocus system to help with this decision. More advanced cameras with many autofocus points will know what parts of the matrix of metering zones are in focus and thus likely to be part of the main subject. Such metering is sometimes called 3D Matrix Metering.
On cameras where one finds this setting, it is supposed to give the best general overall result, and is thus the default setting. However, some photographers, including some advanced photographers and some older photographers who are accustomed to more traditional metering methods, may be uncomfortable with matrix metering, as it is not always easy to predict how it meter a given scene.
External links
- [http://www.dpreview.com/learn/?/Glossary/Exposure/Metering_01.htm Metering] in the [http://www.dpreview.com/ Digital Photography Review] glossary.
- [http://www.cambridgeincolour.com/tutorials/camera-metering.htm Camera Metering & Exposure]: discusses incident vs. reflected light, evaluative, partial and spot metering.
Category:Photographic terms
חרמון
הר החרמון הוא ההר הגבוה ביותר בישראל, החלק הישראלי נמצא בצפון רמת הגולן, החלקים הלא ישראלים נמצאים מצפון לרמת הגולן ומצפון מזרח לו. שטחו מחולק בין לבנון,
ארגון הבריאות העולמי (WHO - World Health Organization) נוסד בשנת 1948 כאחת הזרועות של האו"ם.
חברות בו 192 מדינות. הארגון מגדיר את המושג "בריאות" בצורה רחבה ומכליל בו תקינות פיזית, נפשית וסביבתית. הארגון מובי
חרן
חרן (Harran) עיר קדומה הנמצאת כיום בתורכיה ליד הגבול הסורי ידועה בעיקר בזכות בתי הבוץ שבה ובכך שאברהם (אבינו) התגורר בה לפני שנדד לארץ כנען.
מולקולות (של חמצן) לא יציבות בעלות אלקטרון חופשי, שנוצרות כתוצרי לוואי באופן טבעי בתהליך הנשימה וממלאים בגוף תפקידים ח
הרמת משקלות
הרמת משקולות היא פעילות ספורטיבית. מתבצעת כפעילות עממית שמטרתה העלאת מסת השריר בגוף וכן משמשת כמקצוע אולימפי.
הרמת משקולות כפעילות פופולרית בחדר הכושר
מטרת הפעילות בחדר הכושר היא גידול מסת השריר בגוף לשם השגת התכליות הבאות:
- העלאת RMR (כמות הקלוריות שהגוף שורף במנוחה)
- חיזוק הגוף והכנתו לעונת אימונים
כך למשל, מי שעושה