Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Gedioj

Gedioj

Filozofio > Religio > Dio < Listo de dioj ---- :Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo.
Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire) Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj. La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi. Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita. Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn. Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp. Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo. Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj). Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon. Kategorio:Religio ja:神 ko:하느님 simple:God

Filozofio

Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj. La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo. Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.

Filozofiaj demandoj

Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?

Fakoj:

Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj: :Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio

Filzofiaj tradicioj

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.

Okcidenta filozofio

La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio. Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).

Orienta filozofio

En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.

Religiaj filozofiaj tradicioj

Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion. Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio

Gravaj filozofiaj terminoj

En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo. Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio: :Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero

Gravaj filozofoj

:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi

Skoloj

:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo

Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo

:Pacismo - Humanismo - Egoismo

Vidu ankaŭ


- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio] ja:哲学 ko:철학 ms:Falsafah simple:Philosophy th:ปรัชญา

Listo de dioj

Lingva noto

La vorto Alaho ne estas nomo de dio, sed aldono de o-finaĵo al la araba vorto "al-lah" signifanta "la dio", t.e. "Dio" (en la araba ne ekzistas majuskloj). Arablingvaj kristanoj kaj islamanoj preĝas ne je "
- Alaho"
, sed je la sama "Dio", kion arabe oni eldiras "al-lah", same kiel angloj diras "God" kaj finnoj "Jumala".

A

:Afrodita - Alaho - Amono - Amono-Rao - Apolonio - Areso - Artemisa - Aŝtar - Atena - Atumo

B

:Beso

D

:Demetra - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo

E

:Eŝuo - Eternulo - Eŭao

G

:Ganeŝo

H

:Hadeso - Hatoro - Hefesto - Hekato - Hera - Hermeso - Hestia - Horuso - Huicilopoktlo

I

:Iasano - Ibeĵioj - Iroko - Iziso

J

:Javeo - Jehovo - Jemanĵao - Jesuo Kristo - Junona - Jupitero

K

:Kecalkoatlo/Kukulkano

L

:Logunedeo

M

:Marso - Merkuro - Minerva

N

:Nanano - Neptuno

O

:Obaluajeo - Obao - Odeo - Oguno - Ojao - Olorumo - Oriŝaoj (Brazilaj dioj) - Osaino - Oŝalao - Oŝosio - Oŝumareo - Oŝumo - Oziriso

P

:Persefona - Plutono - Pozidono

R

:Rao

S

:Sankta Triunuo - Seto

Ŝ

:Ŝangoo - Ŝivo - Ŝuo

T

:Tezkatlipoko

U

:Urano

V

:Venera - Vesta - Viŝnuo - Votano - Vulkano

Z

:Zeŭso

VOLTAIRE

Literaturo > Franclingva Literaturo > Voltero < Franca Lingvo ---- Voltero, france VOLTAIRE (21-a de novembro 1694 - 30-a de majo 1778) estas franca verkisto kaj filozofo el la 18-a jarcento. Lia vera nomo estas François Marie AROUET. 18-a jarcento ... daŭrigota... (la anglalingva artikolo estas TRO longa, prefereble traduku el la franca) Tio aperis en Esperanto:
- Kandid : aŭ la optimismo / Volter. Esperanta trad. de E. Lanti. Ilustr. de R. Bartelmes. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako, 1929. -162 p. : ilustr.
- Tri verkoj de Volter / (Voltaire). En trad. de E. Lanti. - Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1956. - 312 p. : ilustr.
- Kandid / Voltaire. El la franca trad. E. Lanti. - En: Nova Esperanta krestomatio / Hrsg.: William AULD. – 1991. - p.134 – 137

Herooj de Voltero

Zadigo - Kandido - Senartifikulo

Eksteraj ligoj


- [http://www.voltairenet.org/fr libera mondgazeto aŭspiciis sin de la nomo de Voltaire] Recenzo :
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5606/volter.html Tri verkoj de Volter] de Ferenc SZILÁGYI
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/volter.html Tri verkoj de Volter] de Tomáš PUMPR Voltaire Kategorio:Filozofoj ja:ヴォルテール ko:볼테르 simple:Voltaire th:วอลแตร์

Religio

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.

Etimologio

En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno". La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149). Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton. Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo. Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.

Religioj

:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj

Ĉefaj mondaj religioj

Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj): # katolikismo: 1,071 miliardoj # protestantismo: 775 milionoj # orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj) # islamo: 1,1 miliardoj # hinduismo: 1,05 miliardoj # konfucianismo: 400 milionoj # budhismo: 350 milionoj # taoismo: 50 milionoj # ŝintoismo: 30 milionoj # judismo: 12 milionoj # sikhismo: 9 milionoj # jainismo: 6 milionoj

Sanktaj libroj

:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon :Aliaj spiritualaj libroj:

:Kurso pri mirakloj

Sep saĝuloj

:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto

Dioj / Mitologio

:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj

Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj

:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo

Sanktaj agoj

:Komunio - Meditado

Sanktaj lingvoj

Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo

Postmorta ekzisto

:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo ----

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro) # 1165 Islamo (19,6%) # 1050 Sunaismo (islama) # 1027 Katolikismo (kristana) # 762 Hinduismo (12,8%) # 760 nereligia (12,8%) # 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%) # 354 Budhismo (6,0%) # 322 aliaj kristanoj # 316 Protestantismo (kristana) # 249 etnaj religioj (4,2%) # 214 Ortodoksismo (kristana) # 115 Ŝijaismo (islama) # 100 nova religio (1,7%) # 64 Anglikanismo (kristana) # 22 Sikhismo # 20 Taoismo # 14 Judismo # 12 Spiritismo # 12 Mormonismo (kristana) # 7 Bahaa Kredo # 6 Konfuceismo # 4 Ĝajnismo # 3 Ŝintoismo # 0,3 Zoroastrianismo Kategorio:Religio ja:宗教 ko:종교 ms:Agama simple:Religion th:ศาสนา

Monoteismo

Monoteismo aŭ unudiismo estas la kredo ke ekzistas nur unu dio. Religioj strikte monoteismaj estas judismo kaj islamo. Ankaŭ la kristanismo estas ĝenerale rigardata kiel monoteisma, sed pro la doktrino de multaj kristanaj eklezioj pri la triunuo, kelkaj pli striktaj monoteistoj rigardas ĝin kiel speco de politeismo. En la hinduismo multaj opinias ke ĝiaj multaj dioj estas nur aspektoj de unusola, iom simile al la kristana trinuno, do diskutindas ĉu ĝi estas monoteisma aŭ politeisma. La Dio de monoteismo estas ĉionpova, ĉieestanta, ĉionscianta, ĉiam justa kaj bona. Kelkaj religihistoriistoj opinias ke la judismo origine ne estis monoteisma sed monolatria. ja:一神教

Ateismo

La termino ateismo devenas de la greka prefikso a- (kiu signifas "sen" aŭ "ne") kaj la grek-devenita teismo (kiu signifas kredon je dio, aŭ dioj). Tial, la laŭvorta signifo de la termino estas sen kredo je dio aŭ dioj. En ĝenerala parolado kaj argumentado oni renkontas variajn uzadojn de la termino. Inter ili kelkaj ŝajnas rekte kontraŭdiri al la radika signifo. Oni povas kompreni ĝin laŭvorte kiel mankon de kredo je dioj ("implicita ateismo"), sed tre ofte oni uzas ĝin por esprimi tion kaj aldone kredon je la neekzisto de dioj ("eksplicita ateismo"). Ateismo povas esti sekulara, sed ekzistas ankaŭ ateismaj religioj, ekzemple la budhismo kaj la ĝajnismo.

La signifo de ateismo

El tiu ĉi baza skismo, oni prave konkludis, ke ateismo estas vidpunkto, kiu estas la fokuso de multege da pasia argumentado. Sekve la vorto ofte estas ŝarĝata per multe pli da signifoj ol la termino mem pravigas. Ekzemple en la filozofia tradicio oni rigardas "ateismon" kredo ke dio ne ekzistas (aparta plia koncepto aldone al la ideo, ke oni ne kredas je dio(j)) kaj prezentas ĝin en kontrasto kun teismo, diismo, kaj agnostikismo. Ĉar la koncepto de kredo estas neniel ligita al scio, la agnostika vidpunkto ne replikas la laŭvortan signifon de ateismo; ankaŭ ĝi ne asertas mezan vidpunkton. Tio iĝas facile komprenebla, se oni konsideras la fakton, ke oni povas havi kredon sen ia ajn specifa scio (ekzemple, kredo je elfoj, neidentigigitaj flugantaj objektoj, fantomoj, ktp). Homo aŭ kredas je dio(j) (kaj estas teisto) aŭ ne (kaj do estas ateisto). Scio ne rilatas al la distingo inter havi, aŭ ne havi ĉi tiun kredon. Oni povas esti ateisma agnostikulo, aŭ teisma agnostikulo; la pozicio de agnostikismo en si mem ne rilatas al la afero de la specifa kredo. Teistoj ĝenerale kunmiksas ateistojn, ambaŭ specojn de agnostikuloj, kaj pozitivistojn kaj sumigas ilin kiel nekredantoj; ofte ili forgesas ke ne ĉiuj ateistoj estas sekularismaj. Filozofoj, kiam ili enkondukas la filozofion de religio, ofte emfazas, ke estas grave distingi inter ĉi sekvaj asertoj: "Mi ne kredas, ke dio ekzistas" kaj "Mi kredas, ke dio ne ekzistas". Filozofoj ofte postulas, ke la unua aserto estas konsekvenca kun kaj agnostikismo (tamen ili devus diri specife ateisma-agnostikismo) kaj ateismo; la dua estas konsekvenca nur kun eksplicita ateismo. Ankaŭ, ĉi tiuj asertoj ne distingas inter eksplicita kaj implicita ateismo, kiel kutime faras la liberpensa tradicio (aparte de la filozofia tradicio).
- "Eksplicita ateismo" (iam nomata kredo-bazita, pozitiva, fortamalmola ateismo) estas la pozitiva aserto (aŭ kredo) ke dio (aŭ iuj dioj, aŭ ĉiuj dioj) ne ekzistas -- tio estas, eksplicita ateisto eble asertas ke la Jud-Kristana Dio ne ekzistas, aŭ ke ĉiuj dioj ne ekzistas.
- La laŭvorta signifo de ateismo estas tre ofte, kaj tre rivele, karakterizata en mallaŭda tono: Malforta, negativa, aŭ mola ateismo. Foje oni renkontas la pli racian terminon "implicita ateismo" por ĉi tiu pozicio. Ĝi estas la rekta manko de kredo je dio. "Ateisto" do estas sinonimo de "ne-teisto" kaj "ne-dikredanto". Plue ekzistas kutimo diferencigi inter eksplicita ateisto rilate al la jud-kristana dio kaj laŭvorta, aŭ implicita, ateisto rilate al iuj aliaj dioj. Iuj skoloj de ateistoj ankaŭ faras plian distingon inter "katolika" kaj "ortodoksa ateismo" uzante la originalajn signifojn de tiuj kristanaj terminoj. Laŭ ili la "katolika" ateisto nur for-neas la ekziston de dio dum la memdeklarita "ortodoksa ateisto" konsentas kun la aserto de Miĥail BAKUNIN ke "se dio ekzistus, oni devus malpermesi ĝin". Tiuj kiuj konceptas ateismon kiel morala pozicio (kontraste al la pozicioj teologia aŭ metafizika), emfazas la signifon de tiu diferenco. Laŭ taksoj proksimume 2,5% de la monda loĝantaro klasifikas sin mem kiel ateistoj, kaj proksimume 12,8% kiel nereligiaj (laŭ Encyclopædia Britannica). Ĉi tiuj procentaĵoj estas ĝenerale pli altaj en eŭropaj kaj eks-socialismaj landoj, kaj pli malaltaj en Usono kaj evoluantaj landoj. La efektiva procentaĵo de ateistoj eble estas pli alta ĉar personoj kiuj respondas al opinisondoj ofte estas hezitemaj malkovri sin mem al eblaj leĝa, ekonomika aŭ socia diskriminacioj. Kiu atingis ĝis ĉi tien, konsciiĝis ke en la ĝenerala uzado la terminoj ateismo ne estas definitivaj, same kiel la vorto teisto ne definitive priskribas la konceptojn kaj vidpunkton de individua kredanto. Por distingi inter la variaj pozicioj estas utile demandi pri bazaj aferoj kiuj ampleksas la distingaĵojn. Ĉu persono kredas je dio aŭ dioj? Se jes, la pozicio estas teisma. Se ne, la pozicio estas ateisma. Ĉu la persono asertas, ke ne povas ekzisti scio pri dio aŭ dioj? Se jes, la pozicio estas ankaŭ agnostika. Se la pozicio estas ateisma, ĉu ankaŭ estas kredo ke dioj ne ekzistas? Se jes, temas pri "eksplicite ateisma" pozicio. Per demandoj pri moralaj demandoj eblas eltrovi, ĉu iun konkretan specon de ateismo motivas moralaj konsideroj. Estus eraro supozi, ke ĉiuj ateistoj malestimas dion aŭ religion. Ofte ili respektas la religiajn sentojn de di-kredantoj kaj rigardas la religiojn kiel parton de la kultura tradicio, tamen ili mem ne vidas kaŭzon aŭ eblecon imagi la ekziston de supernatura estaĵo. Eĉ iuj religioj estas ateismaj, ekzemple jainismo kaj la origina budhismo.

Vidu ankaŭ


- Sekularismo
- Racionalismo
- La Racieco de Ateismo
- Listo de ateistoj
- Naturalismo
- Diismo
- Agnostikismo
- Nevidebla Rozkolora Unukornulo

Eksteraj ligiloj


- [http://ateismo.iespana.es/a3morto.htm en Eo]
- [http://www.infidels.org/news/atheism/ The Atheism Web] - angla (La Ateismo TTT-ejo)
- [http://www.positiveatheism.org Positive Atheism] - angla (Pozitiva Ateismo)
- [http://www.atheists.org American Atheists] - angla (Amerikaj Ateistoj)
- [http://dmoz.org/Society/Religion_and_Spirituality/Atheism/ Open Directory atheism links] - angla (Ateismaj ligiloj) ------ EdE-A > Ateistoj Ateistoj, v. Liberpensuloj. Kategorio:Ateismo ja:無神論 ms:Atheis

Panteismo

Panteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiuj korpoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dio mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo aŭ Li estus la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj. Estas pluraj formoj de panteismo, kelkaj estas dubsencaj kaj egalas al ia ateismo: Spinozo. Ĉefaj panteismaj doktrinoj kaj pensuloj: kategorio:filozofio kategorio:religio ja:汎神論

Deismo

Diismo kredas, ke Dio ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj naturaj leĝoj. Li kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mondo. Do diismo rigardas dian providencon, miraklojn, dogmojn kaj sanktajn librojn kiel fabeloj por infanoj kaj naivuloj. Esence, diisto kredas al Dio, sed ne al preĝado. Diismo estis populara inter la intelektuloj de la Okcidento en la 18-a jarcento kaj poste. La militoj de religio en Eŭropo en la 17-a jarcento kaj la sukceso de moderna scienco multe helpis popularigi diismon, multaj inter la filozofoj kaj verkistoj de la 18-jarcenta Klerismo estis diistoj. Thomas JEFFERSON kaj Ejnstejno estis diistoj, inter aliaj. Jefferson, ekzemple, redaktis la kristanan evangelion por ekskludi la miraklojn de Jesuo Kristo, farinte Jesuon homo tre saĝa sed ne dia. Kategorio:Religio

Listo de dioj

Lingva noto

La vorto Alaho ne estas nomo de dio, sed aldono de o-finaĵo al la araba vorto "al-lah" signifanta "la dio", t.e. "Dio" (en la araba ne ekzistas majuskloj). Arablingvaj kristanoj kaj islamanoj preĝas ne je "
- Alaho"
, sed je la sama "Dio", kion arabe oni eldiras "al-lah", same kiel angloj diras "God" kaj finnoj "Jumala".

A

:Afrodita - Alaho - Amono - Amono-Rao - Apolonio - Areso - Artemisa - Aŝtar - Atena - Atumo

B

:Beso

D

:Demetra - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo

E

:Eŝuo - Eternulo - Eŭao

G

:Ganeŝo

H

:Hadeso - Hatoro - Hefesto - Hekato - Hera - Hermeso - Hestia - Horuso - Huicilopoktlo

I

:Iasano - Ibeĵioj - Iroko - Iziso

J

:Javeo - Jehovo - Jemanĵao - Jesuo Kristo - Junona - Jupitero

K

:Kecalkoatlo/Kukulkano

L

:Logunedeo

M

:Marso - Merkuro - Minerva

N

:Nanano - Neptuno

O

:Obaluajeo - Obao - Odeo - Oguno - Ojao - Olorumo - Oriŝaoj (Brazilaj dioj) - Osaino - Oŝalao - Oŝosio - Oŝumareo - Oŝumo - Oziriso

P

:Persefona - Plutono - Pozidono

R

:Rao

S

:Sankta Triunuo - Seto

Ŝ

:Ŝangoo - Ŝivo - Ŝuo

T

:Tezkatlipoko

U

:Urano

V

:Venera - Vesta - Viŝnuo - Votano - Vulkano

Z

:Zeŭso

Politeismo

Politeismo estas multdiismo, do kredo je pli ol unu dio, male al monoteismo aŭ unudiismo. La ĉefaj politeismaj religioj nuntempaj estas la ŝintoismo kaj granda parto de la hinduismo (en kiu tamen kelkaj skoloj estas monoteismaj, ateismajpanteismaj). Multaj mortintaj religioj estis politeismaj, ekzemple la greka (paganismo)kaj la nordia. La kontraŭloj de politeimo, nomas ĝin idolanismon. Laŭ kelkaj vidpunktoj, kredo en Sankta Triunuo de niceaj kristanoj estas formo de politeismo. La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homoj aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en iliaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, ili faris dion. Ĉio, kion ili ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo aperis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj. ja:多神教



Monoteismo

Monoteismo aŭ unudiismo estas la kredo ke ekzistas nur unu dio. Religioj strikte monoteismaj estas judismo kaj islamo. Ankaŭ la kristanismo estas ĝenerale rigardata kiel monoteisma, sed pro la doktrino de multaj kristanaj eklezioj pri la triunuo, kelkaj pli striktaj monoteistoj rigardas ĝin kiel speco de politeismo. En la hinduismo multaj opinias ke ĝiaj multaj dioj estas nur aspektoj de unusola, iom simile al la kristana trinuno, do diskutindas ĉu ĝi estas monoteisma aŭ politeisma. La Dio de monoteismo estas ĉionpova, ĉieestanta, ĉionscianta, ĉiam justa kaj bona. Kelkaj religihistoriistoj opinias ke la judismo origine ne estis monoteisma sed monolatria. ja:一神教

Kristanismo

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: # katolikismo (53%) # protestantismo (16%) # ortodoksismo (11%) # anglikanismo (3%) Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500 (Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj. Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.) Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto). Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne. La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio. :Kristanismaj Specoj: :Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo :Kristanaĵoj :Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo :Pensintoj, verkistoj, teologoj: :Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich :Postmortolando :Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo :Sakramentoj :Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto Kategorio:Kristanismo ja:キリスト教 ko:기독교 ms:Kristian simple:Christianity th:คริสต์ศาสนา zh-min-nan:Ki-tok-kàu

Islamo

:Islamaĵoj :Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo kaj plena listo da Terminoj :Politikaj Islamaĵoj :Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo :Historio :Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser :Pensintoj ::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI ::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb ---- Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon. Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon. Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma. Sufiismo estas mistika formo de islamo. La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala antaŭ Dio. Ktp. Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo. Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
  1. fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara, multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
  2. preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo, posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas predikon.
  3. doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
  4. fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado. Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano, sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
  5. pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.

Websites in english


- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]

Islamidaj religioj


- Ahmadismo
- Baba Kredo
- Bahaa Kredo
- Druzoj
- Nigraj islamanoj
- Sikismo Kategorio:Islamo ja:イスラム教 ko:이슬람교 ms:Islam simple:Islam th:ศาสนาอิสลาม



Sikhismo

Sikismo, sikhismo aŭ siĥismo (laŭ PIV2) estas unudia religio fondita en 16-a jarcento en Panĝabo (Hindio). La panĝaba vorto sikh signifas "disĉiplo". Sikh estas kiu kredas je unu dio kaj je la doktrino de la Dek Guruoj, tenitaj en Guru Granth Sahib, la sankta libro de sikismo. Kaj budaismo kaj ĝajnismo estis inspiritaj de religiaj kaj socia ideoj el nur prahindua etoso. Sikismo, tamen, estas pli nova kaj same influita de islamo. (Vidu sinkretismo). Sikismaj kredoj koincidas kun islamo (ekzemple, unudiismo) aŭ hinduismo (ekzemple, bhakti). Tamen, ĝi ne estas nur mikso de du antaŭaj religioj sed io nova. Sikoj kredas, ke nova dia revelacio igas ĝin prava. Guru Nanak (1469-1538), fondinto de sikismo, estis naskita en Talwandi, nun Nankana Sahib, proksime de Lahore nun en Pakistano. Liaj gepatroj estis hinduoj kaj li estis en la kasto de komercistoj. Eĉ jam en knabado, Nanak estis fascinita de religio. Dezirante esplori la misteriojn de vivo, li elhejmiĝis. Li vagadis tutan Hindion kiel hinduaj sanktuloj. En tiu periodo, Nanak trovis Kabir (1441-1518), sanktulo respektita kaj de hinduoj kaj de islamanoj. Post jaroj da vagado, Nanak sentis sin vokita instrui. Li predikis antaŭ ĝajnaj, hinduaj kaj islamaj preĝejoj, kaj logis plurajn disĉiplojn. Li pensis, ke religio estis ligo por unuigi homojn, sed ke, en realo, kontraŭmetis homon. Li speciale bedaŭris la kontraŭemo inter hinduoj kaj islamanoj. Li volis transiri tion, tial li diris "Ne estas hinduo kaj ne estas islamano". Nanak rifuzis kastismon. Liaj anoj lin nomis guruo, majstro. Antaŭ lia morto, li nomumis novan guruon. La lasta (la deka) en la serio de guruoj Guru Gobind Singh (1666-1708) komencis la ceremonion de sika bapto en 1699, tiel apartigante la sikojn. La unuaj baptitaj sikoj (Panj Pyare "Kvin amatoj") tiam baptis la guruon. Tiel la estro agnoskis la ĉefecon de la komunumo (la khalsa). Iom antaŭ sia morto, la guruo ordonis, ke Guru Granth Sahib, la sankta libro de sikismo, estu la spirita aŭtoritato kaj la malspiritan aŭtoritaton havu Khalsa Panth, la sika komunumo. La libro estis kompilita kaj eldonita de la kvina guruo Guru Arjun en 1604. En historio, malmultaj sanktaj libroj estas kompilataj de la kredofondintoj mem. Ĝi estas verkita en panĝaba lingvo kun parto en bhojpuri kaj urduo. La doktrino de Nanak estas simpla, malgraŭ la impreso de mikso. La kerna koncepto, kiu koherigas sikismon, estas la suvereneco de ununura dio, kreinto . Nanak vokis tian dion la "Vera Nomo", por eviti limigan terminon por Dio. Li predikis, ke la Vera Nomo, kvankam multmaniere kaj multloke aperanta, estas eterne unu, suverena kaj ĉiopova dio, , kaj kreanto kaj detruanto. Nanak ankaŭ kredis je maya. Kvankam li taksis materiaĵojn realaj kaj esprimoj de la vero de Dio, ili emas konstrui "muron el malvero" ĉirkaŭ tiuj vivantaj en la malspirita sfero de materiaj deziroj. Tio malebligas al ili vidi la vera Dio, kiu kreis materio kiel vualo ĉirkaŭ Dio, tiel ke spiritaj mensuloj, liberaj je deziro, kapablas ĝin travidi. Mondo estas ekanalize reala ĉar maya sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur Drio estas vere reala. Nanak konservis la hinduan leĝon de reenkarnigo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi la ciklon de reenkarniĝo prr apartiĝi de Dio, elektante per egoismo kaj frandemo, abandoni Dion. Tiel agi estas akumuli karmon. Oni devas nur pensi ke Dio kaj senĉese ripeti ties nomon (Nama Japam) por tiel unuiĝi al Dion. Savo ne estas iri en Paradizon post Fina Juĝo, sed unuiĝo kaj ensorbiĝo en Dion, la vera nomo. La politika premo de ĉirkaŭaj islamaj regnoj trudis sindefendon al sikoj. Meze de 19-a jarcento, ili regis Panĝabon (nun divide en Barato kaj Pakistano). La sika armeo samvaloris la invadan britan armeon Nun, sikoj estas en tuta Hindio kaj ceterloke en mondo. Viroj estas distingeblaj per ĉiam vesti turbanon sur ilia longa hararo. La turbano estas ja malsama ol tiu de islamaj klerikoj (en kelkaj landoj, la leĝoj kiuj ordonas, ke motorbiciklistoj vestu kaskojn devis estis adapatitaj al sikoj. Nuntempe la kelkaj sikhoj en Francio timas, ke oni malpermesos ilin iri en la lernejaj establoj kun, kaj la nuna registaro malpermesis ĉiujn religiajn signojn (sed ankoraŭ ne la kristanajn antaŭnomojn). Ankaŭ la dua nomo Singh ("virleono") estas distingiga. (Kvankam ne ĉiu Singh estas siko). Sikinoj devas uzi familinomon Kaur ("leonino"), sed plimulto da regnoj permesas nur la viran Singh. Ekster Hindio, por multaj sikoj ĝi estas familinomo, ĉar:
- Malaltaj kastoj estas rekoneblaj per familinomo. Tial oni povas elekti uzi Singh anstataŭe.
- Miskompreno de dokumentaj oficistoj.
- Por akcenti onian sikecon. Sikaj viroj devas ankaŭ porti kombilon, mallongajn pantalonojn, ŝtalan braceleto kaj glavon aŭ ponardon. En moderna societo, tamen, poŝtranĉilo aŭ malgranda ponardo sufiĉas por simboli. Air India toleras tion. Per armiĝado, sikoj memoras pri persekuto kontraŭ sia religio kaj pri la devo defendi malpotenculojn. La pantalonoj simbolas ĉaston kaj unuedzinecon. La braceleto (kara) estas ligo al Dio. Siko submetu antaŭ neniu krom Dio, lia mastro. Siko neniam tondu lian hararon, por montri tutviva serĉo pri spiriteco kaj akcepton de diaj donacojn al homoj. La kombilo ordigas la hararon, simbolante ke oni ne nur akceptu la dian donon sed ankaŭ konservu ĝin. Pro ilia batalema tradicio, sikoj aperas en pli granda proporcio en la barata kaj pakistana armeoj ol en ĝenerala loĝantaro. En finaj 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, separatismo ekkreis celante apartan sikan regnon, Khalistan, en Panĝabo. Nune, estas ĉirkaŭ 23 milionoj da sikoj en mondo, la 5-a monda religio laŭ kredantaro. Ĉirkaŭ 19 millionoj loĝas en Barato, ĉefe en Panĝabo. Granda nombroj da sikoj estas Britio, Kanado kaj Usono.

Persekuto de sikoj

En 1984, grupo da separatismaj (laŭ iuj, terorismaj) sikoj anoj de Jarnail Singh BHINDRANWALE sin ŝirmis en Ora Templo de Amritsar, sika sanktejo. La barata armeo, laŭ ordonoj de Indira GANDHI, sturmis la templon. 83 armeanoj kaj 493 sikoj mortis, kaj multaj estis vunditaj. Multaj sikoj taksis perforton en ilia sanktejo nepardonebla. Sikaj gardistoj de Indira Gandhi poste murdis sin, ŝajne venĝeme. Post la murdo, multaj sikaroj estis atakitaj de la Kongresa Partio de Gandhi, tiam regita de ŝia filo, Rajiv GANDHI. Multaj sikoj mortis tiel. Post la atakoj de 11 de septembro 2001, iuj usonanoj atakis sikojn, taksante iliajn kaptukojn kaj barbojn kiel tiuj de la atakintoj. Ĉirkaŭ 300 kazoj de minaco kaj perforto estis registritaj de sikoj. Usona Senato kondamnis atakojn al usonaj sikoj.

Vidu ankaŭ

gurmukhi

Ekstera ligo


- [http://bertilow.com/piv/lande.php Kritikaj notoj pri la Nova PIV] de Bertilo WENNERGREN praviganta la formon "sikismo". Kategorio:Religio ja:シク教

Agnostikismo

Agnostikismo estas la kredo ke la demando pri la ekzisto de dioj ne estas decidebla. La agnostiko kredas ke oni ne povas pruvi aŭ dio ekzistas aŭ dio ne ekzistas. Agnostikismo akordas kun Malforta Ateismo, sed ne kun Forta Ateismo. La terminoj agnosticism kaj agnostic estis kreitaj en la angla de Thomas Henry HUXLEY en 1869. Li devenigis la radikon de la greka a- ("ne") kaj gnosis ("scio"). Ankaŭ vidu: Ateismo Diismo Gnostikismo Kategorio:Religio ja:不可知論

Budhismo

:Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo ---- Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002. La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

Centraj pensoj

La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj: # La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. # La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. # La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. # La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo: ## ĝusta rigardado, ## ĝusta pensado, ## ĝusta parolado, ## ĝusta agado, ## ĝusta vivtenado, ## ĝusta strebado, ## ĝusta atentado ## ĝusta koncentrado.

Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto

La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. reenkarniĝado] reenkarniĝado] Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon. Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Gautama Siddhartha

Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.) Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
- [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)] ------ EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento. GEO H. YOXON. Kategorio:Budhismo als:Buddhismus ja:仏教 ko:불교 minnan:Hu̍t-kàu ms:Agama Buddha simple:Buddhism th:พระพุทธศาสนา

Ĝajnismo

, suda Barato]] (La PIVa formo "ĝainismo" estas franceca; la hinda radiko jain estas diftonga, ne dusilaba.) Ĝajnismo estas hinda religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluiĝis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimso); kiel ekzemple tia praktita de Mahatma GANDHI.

La Origino de Ĝajnismo

Kiel la fondinto de la ĝajnismo estas kutime rigardata Mahavira ("granda viro", sanskrite kaj prakrite Mahâvîra). Neniu certas precize kiam li vivis, sed la tradiciaj jaroj estas de -599 ĝis -517) -- pli aĝa samtempano de la Budho Gotama. Mahavira estas el la regiono Biharo, kaj li (same kiel Budho) atingis sian allumiĝon sidante sub arbo. Laŭ la ĝajnismo, Mahavira estas la tirthankara de nia epoko, la 24-a. Tirthankara estas la ĝajnisma koncepto plej proksima al la budhisma budho; la vorto "ĝajnismo" venas el la hinda vorto jaina, sekvanto de jîna, = la venkinto, kiu estas koncepto paralela al la budhisma arahanto. Kelkaj religihistoriistoj opinias, ke ankaŭ antaŭa tirthankara (la 23-a do), Parŝva, eble vivis dum historia tempo, verŝajne en la 9-a jarcento a.K., kaj kolektis kaj kompilis tekstojn kaj tradiciojn pli antikvajn. Se vere, la ĝajnismo estus kelkajn jarcentojn pli aĝa ol la budhismo. En la budhisma palilingva kanono - Tripitako - Mahavira aperas kiel konkurencanto sub la nomo Nigantha Nâthaputta, kaj estas tie forte kritikita.

Kredoj de Ĝajnismo

La ĝajnisma simbolo konsistas el svastiko kaj mano. Pro alispeca karmo-doktrino, la ĝajnismo estas pli ekstrema ol la budhismo pri ne-perforto, kaj provas eviti perfortaĵojn ne nur intencajn sed ankaŭ ne-intencajn. La ĝajnismaj monaĥoj, male al la budhismaj, vivas ege asketisme kaj entuziasme suferigas sin mem. Anoj estas ofte vegetaraj. Kelkaj monaĥoj vestas maskon por ne enspiri insektojn kaj balaas antaŭ sia vojo. En ekstremaj kazoj, monaĥoj suicidas per nemanĝado. Same kiel la budhismo, la ĝajnismo ekde la komenco evitis la uzon de la lingvo de la kleruloj, sanskrito; ĝia kanono estas verkita en unu el la prakritoj. Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpoiĝo, ktp, iom simile al ia novplatonismo. Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismo, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj la formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lente evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu : en kristianismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalasititaj el ĉia materio pere de meditado kaj acketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-ojn kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, ni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo. Ĉirkaŭ ducent jarojn post Mahavira, la ĝajnismo splitiĝis en du skolojn: la pli liberala svetambara, "blanke vestitaj", kies monaĥoj vestis sin blanke kaj kiu akceptas ankaŭ monaĥinojn, kaj la pli konservema digambara, "ĉiele vestitaj", kie la monaĥoj konservis la kutimo de la praa ĝajnismo esti nudaj kaj kiu havas monaĥojn nur virajn. La antikvaj helenaj filizofoj ekhavis konon pri ili, okaze de la konker-vajaĝoj de Aleksandro la Granda, ili estis de tiuj nomitaj la "Gymnosophistes" (=la nudaj saĝoj). Kiel en Albigensismo la devoj de la laikoj estas malpli severaj ol tiuj de la monaĥoj, tiuj lastaj praktikante ekstreman asketismon.
- La laikoj devas respekti 5 malpermesojn (klasike moralaj) kaj cetere: ne manĝi nokte, esti modera, ne sin dediĉi al ĉia senutila agado, mediti plurfoje en la tago, fasti almenaŭ po unu fojo semajne, doni almozojn.
- La monaĥoj devas praktiki : paciencon, humilecon, rektanimecon, verdiron, memregon, asketismon, seksan abstinecon, senposedon, obeon. Ili devas elporti 22 korpajn aŭ spiritajn malagrablaĵojn, inter ili: malsato, soifo, la insektoj, la nudeco, la insultoj, la incitiĝo pro nekompreno. En la ĝajnismo, same kiel en la budhismo, pro la idealo de ne-perforto jam frue multaj laikoj preferis vivteni sin per komercado, kaj ne devi rekte ekspluati vivantajn estaĵojn. Tial ili specialiĝis en intelektaj, monaj kaj komercaj profesioj, kio donis al ili, malgraŭ ilia malgranda nombro, grandan influon en la hinduja socio, kaj ofte riĉecon, iom simile al la judoj, sed ne pro elekstera persekuto sed deinterna moralaj malpermesoj. Ankoraŭ hodiaŭ, la ĝajnismanoj estas statistike superreprezentataj en la komerca vivo de Barato.
Pro ilia klero-tradicio kaj zorgemo, la plej fidindaj dokumentoj pri antikva historio de hindio estas ĝajnismaj, ankaŭ ĝajnismaj la plej malnovaj ĝis nun konservitaj hindaj manskribaĵoj.

La Ĝajna Universala Preĝo

Jen la baza preĝo, kiu la ĝajnismano diras ĉiutage. Ĉiujn bonajn laboron kaj eventon oni benu per ĉi tiu preĝado saluta. Namo Arihantanam: Mi riverencas al la allumiĝintaj estaĵoj.
Namo Siddhanam: Mi riverencas al la liberiĝintaj animoj.
Namo Ayariyanam: Mi riverencas al la religiaj gvidantoj.
Namo Uvajjayanam: Mi riverencas al la religiaj instruistoj.
Namo Loe Savva Sahunam: Mi riverencas al ĉiuj asketoj en la mondo.

Eso Panch Namukkaro: Tiuj kvin riverencoj
Savva Pava Panasano: Povas detrui ĉiujn pekojn.
Mangalancha Savvesin: Inter la sanktaj ripetaĵoj
Padhamam Havai Mangalam: Ĉi tio estas la supera.

Influado kaj Disvastiĝado de Ĝajnismo

Ĝajnismo jam estis antikvaj religio kaj kulturo en Biharo dum la tempo de Budho kaj Mahavira. Pro tio la ĝajnisma filozofio forte influis la budhisman. Ĝajnismo kaj Hinduismo ankaŭ influis unu la alian dum la miljarojn. Ĉar ĝajna moralo devigas, ke ĝajnismanoj ne ligiĝu al siaj materiaj posedaĵoj, ili multe elspezis mecenate. Riĉaj ĝajnismanoj pasintece konstruigis multegajn templojn ege belajn kaj multekostajn. Sur la monto de Palitano en Guĝarato konstruiĝis templo, kiu povas enhavi 870 da homoj, kaj ĉe la landlimo inter Guĝarato kaj Raĝasthano sur Monto Abu, kie la temploj estas el blanka marmoro, la marmoro-skulptistoj estis pagataj laŭ la kvanto de marmora pulvoro forigita, do ili faris plej ellaboritajn kaj detalo-riĉajn skulptaĵojn! Nunepoke la riĉaj ĝajnismaj mecenatoj prefere fondas malsanulejojn, por la homoj, kaj ankaŭ por la bestoj. Historie, la religio ĝajnismo troviĝis ĉie tra suda Azio -- en Afganio, Birmo, Nepalo, Bangladeŝo, Sri-Lanko, ktp. Sed ju pli islamo, hinduismo, ktp kreskas en tiuj landoj, des pli ĝajnismo malkreskas, kaj hodiaŭ ĝajnismo estas tre malgranda religio ekster Barato. La ĝajnismaj komercistoj, male al la budhismaj, ĉefe entreprenis ene de Barato. Dum la budhismo iom post iom disvastiĝis ekster Barato, kaj dum mil jaroj preskaŭ ne troveblis en la lando de sia origino, la ĝajnismo restis religio hinda, kun anoj plejparte en Barato kaj en la hinda diasporo. Tamen, ĉu influo, ĉu paralela evoluo, multaj el iliaj ideoj kaj praktikoj troviĝas en aliaj mistikaj skoloj de la Mezoriento kaj Mediteraneo. Kategorio:Religio ja:ジャイナ教

Humanismo

Humanismo estas ĝenerala termino por multaj malsamaj pensaroj, kiuj fokusiĝas je komunaj solvoj por komunaj homaj problemoj. Humanismo iugrade iĝis etika doktrino (tial sufikso “-ism-”), kies kampo inkluzivis la tutan homan rason, malsame de tradiciaj etikaj sistemoj, kiuj aplikiĝis nur al apartaj etnikaj grupoj. Multaj fruaj doktrinoj, kiuj nomis sin “humanismaj”, estis bazitaj sur fama aserto de Protagoro ke “homo estas mezurilo de ĉio.” T.e. ke homoj estas la finaj difinantoj de valoro kaj moralo — kaj ne objektivaj aŭ absolutaj kodeksoj. Siatempe la aserto de Protagoro estis radikala kaj objektiva rigardo al la stato de homo, kiu konvinke kontraŭstaris absolutismon dum la plejparto de la sekvinta okcidenta historio de filozofio. Postaj interpretoj de tiu ĉi “principo” disiĝis inter relativismo kaj universalismo — la unua rigardas ĉiujn etikojn kiel devenantajn el individuo (individualismo), dum la dua rigardas etikon sencohava, nur se ĝi estas aplikebla al ĉiuj. Kvankam relativismo gajnis popularecon dum industria erao, tutglobaj interkomunikoj kaj transkulturiĝo malpliigis la rolon de relativismo favore al universalisma vidpunkto de humanismo.
-
ja:ヒューマニズム

Materialismo

Filozofio > Materialismo ---- Materialismo estas filozofiomondkoncepto kiu asertas, ke la mondo estas tute komprenebla kiel materio, energio kaj la leĝoj de fiziko. Estas naturo sed ne supernaturo. Dio estas hipotezo nenecesa, kiel diris Voltaire. Eĉ vivo kaj menso nur estas tre kompleksaj fizikaj sistemoj. Sekve de tio, providenco kaj libervolo nur estas iluzio kaj la universo agas tute reguleme sed ankaŭ tute sencele. Notu bone: ateismo ne necese estas materialisma aŭ inverse. Budhismo estas ateisma sed ne materialisma, dum epikuranismo estas materialisma sed ne ateisma. Pensintoj: :Epikuro - Darvino - Demokrito - Dennett - Foucault - Freŭdo - Hobbes - Hume - Lenino - Lukrecio - Markso - Mao - Minksy - B.F. Skinner - E.O. Wilson Ismoj: :epikuranismo - komunismo - marksismo - moderna scienco ja:唯物論

Komunismo

Politiko > Komunismo ----Komunismo evidente estas tre antikva nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Europa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio. Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono". La [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio] redaktita fare de Karl MARX en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj kaj poste Komunista Partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj. La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario). (Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista Partio", sub influo de Karl MARX kaj Friedrich ENGELS. Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) kom