Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Germanio

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์


Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

Federacio

Federacio estas ŝtato, kiun konsistigas minimume du, sed plej ofte pluraj, aŭtonome regataj regionoj. Tiujn regionojn oni ofte nomas ŝtatoj aŭ landoj. Komparu kun: Federacia ŝtato (Usono) - Federacia lando (Germanio) - Federacia lando (Aŭstrio) ja:連邦

Ŝtato

Juro > Internacia juro > Publika internacia juro > Internacia socio ---- Ŝtato estas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari 4 konsideraĵojn: Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp. Ĉiuokaze, la ŝtato havas:
- propran juran ordon,
- organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
- konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon. Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato (la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo). Ili estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 191 ŝtatoj-membroj. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo. Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn... Ekzemple: Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto: USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $ VANUATUO.... 12.000 km² .... 200.000 .... 1.200 $ MONAKO...... 195 ha .... 30.000 (inkl. 5.000 monakanoj) Ilin karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:
- la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
- ilian sendependecon eksterlande.

Vidu ankaŭ


- membra ŝtato
- ŝtata terorismo
- ŝtato (t.e. subŝtato) ja:国家 simple:State th:รัฐ

Eŭropa Unio

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo > Eŭropa Unio ---- La Eŭropa Unio estas organizo de ŝtatoj en Eŭropo; formas ĝin nun 25 membraj ŝtatoj. La Unio kreskadis el provoj instigi politikajn kaj ekonomiajn ligojn inter la eŭropaj nacioj por revivigi la regionon post la detruado de la dua mondmilito, kaj por preventi tian militon en la estonteco.

Membroj

Fondintoj (1950)


- Belgio
- Francio
- Germanio
- Italio
- Luksemburgio
- Nederlando

Aliĝintaj en 1973


- Danio
- Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Respubliko de Irlando

en 1981


- Grekio

en 1986


- Hispanio
- Portugalio

Kun la germana reunuiĝo en 1990


- La teritorio de GDR

en 1995


- Aŭstrio
- Finnlando
- Svedio

en 2004


- Ĉeĥio
- Estonio
- Hungario
- Kipro
- Latvio
- Litovio
- Malto
- Pollando
- Slovakio
- Slovenio

Aliĝontaj post 2007


- Bulgario
- Rumanio

Aliĝontaj poste


- Kroatio
- Turkio

Lingvoj

Oficialaj lingvoj

La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas:
- angla
- ĉeĥa
- dana
- estona
- finna
- franca
- germana
- greka
- hungara
- hispana
- itala
- irlanda (ekde 2007)
- latva
- litova
- malta
- nederlanda
- pola
- portugala
- slovaka
- slovena
- sveda

Kromaj lingvoj uzataj traktate

La hispana registaro baldaŭ proponos la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficiala lingvo en la estonta Eŭropa Konstitucio.

Valutoj

La ĉefa valuto estas eŭro. La eŭro estas oficiala valuto en 12 de la 25 membrostatoj de la Eŭropa Unio, en:
- Aŭstrio
- Belgio
- Francio
- Germanio
- Grekio
- Finnlando
- Hispanio
- Italio
- Luksemburgo
- Nederlando
- Portugalio
- Respubliko de Irlando Aliaj unianaj landoj daŭre uzas la proprajn monvalutojn.

Simboloj

Detale ĉe Eŭropaj simboloj
- Eŭropa flago
- Eŭropa himno: eltiraĵo el la Simfonio 9-a de Ludwig van BEETHOVEN, ankaŭ alnomata Himno al Ĝojo.

Konstitucio

Detale ĉe Eŭropa Konstitucio

Institucioj kaj organoj

; Eŭropa Parlamento : Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU, ĝi situas en Strasburgo, Bruselo kaj Luksemburgo. La plenkunsidoj okazas ĉefe en Strasburgo. Ĝi kontribuas al la leĝfaro de la Eŭropa Unio kun la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj alportas demokratan kontrolon al la funkciado de EU. ; Eŭropunia Konsilio : Ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj. ; Eŭropa Konsilio : Ĝi konsistas el la registarestroj de la membroŝtatoj, escepte por Francio, kiun reprezentas la ŝtatestro. Ne konfuzenda kun la Konsilio de Eŭropo, internacia organiizo sidanta en Strasburgo. ; Eŭropa Komisiono : Ĝiaj membroj estas elektataj de la estraroj de la membroŝtatoj. La Eŭropa Komisiono estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. La eŭropa komisiono situas en Bruselo. ; Jura Kortumo : ; Revizora Kortumo : ; Eŭropa Centra Banko : Situas en Frankfurto. Ĝi estas la eldona banko de la eŭro, la komuna valuto de 12 membroj de EU. Ĝi celas regi la inflacion ene de Eŭrolando. ; Ekonomia kaj Socia Komitato : ; Komitato de regionoj : ; Eŭropa Banko de investoj : ; Eŭropa Ombudsmano : ; Eŭropa pacperanto :

Programoj kaj politikoj


- Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko aŭ KAP (longtempe la ununura Eŭropunia politiko)
- Programo Phare : programo por helpi aliĝontajn landojn
- Programo Comenius : prilingvaj edukaj interŝanĝoj (kiuj ŝajnas preteratenti tion, kion diris antaŭvidante Esperanton!)

La ideo de Esperanto kiel la oficiala lingvo

Programo Comenius Ĉi tiu parto de la artikolo ankoraŭ ne estas preta. Vi povas helpi post klako al la butono «redaktu».

Eksteraj ligiloj

el Monato (gazeto) (2003/4, p.17)

Vidu ankaŭ


- Afrika Unio fiu-vro:Õuruupa Liit ja:欧州連合 ko:유럽 연합 ms:Kesatuan Eropah simple:European Union th:สหภาพยุโรป zh-min-nan:Europa Liân-bêng


Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Svisio

Geografio > Eŭropo > Svislando ---- right right germane Schweiz [ŝvajc] france Suisse [sŭis] itale Svizzera [ZVICcera] romanĉe Svizra [ŜVICra] svisgermane Schwyz [ŝvi:c] Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera (
- ) (AR)
Herisau 49.300 germ.
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna (
- ) (AI)
Appenzell 13.100 germ.
Bazelo Kampara (
- ) (BL)
Liestal 225.800 germ.
Bazelo Urba (
- ) (BS)
Bazelo 194.300 germ.
Berno (BE) Berno 925.500 germ., fr.
Friburgo (FR) Friburgo 194.700 fr., germ.
Ĝenevo (GE) Ĝenevo 363.600 fr.
Glarus | Glaruso (GL) Glarus 36.600 germ.
Grizono (GR) Chur 166.500 germ., rom., it.
Ĵuraso (JU) Delémont 64.700 fr.
Lucerno (LU) Lucerno 306.100 germ.
Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) Neuchâtel 156.200 fr.
Nidwalden | Nidvaldo (
- ) (NW)
Stans 31.000 germ.
Obwalden | Obvaldo (
- ) (OW)
Sarnen 27.600 germ.
St. Gallen | Sankt-Galo (SG) St. Gallen 403.900 germ.
Ŝafhaŭzo (SH) Ŝafhaŭzo 69.800 germ.
Schwyz | Ŝvico (SZ) Schwyz 103.400 germ.
Solothurn | Soloturno (SO) Solothurn 219.500 germ.
Thurgau | Turgovio (TG) Frauenfeld 192.400 germ.
Tiĉino (TI) Bellinzona 277.200 it.
Uri | Urio (UR) Altdorf 33.500 germ.
Valezo (VS) Sion/Sitten 232.600 fr., germ.
Vaud | Vaŭdo (VD) Laŭzano 550.300 fr.
Zug | Cugo (ZG) Zug 827.840 germ.
Zuriko (ZH) Zuriko 1.131.500 germ.

- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.

-
als:Schweiz ja:スイス ko:스위스 ms:Switzerland simple:Switzerland th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์ zh-min-nan:Sūi-se

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Belgio

Geografio > Eŭropo > Belgio ---- Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj. Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.

Provincoj


- Flandrio konsistas el la provincoj
Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpenio, Limburgo, Flandra Brabanto;
- Valonio konsistas el la provincoj
Valona Brabanto, Henegovio, Namurio, Lieĝio, Luksemburgio
- la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.

Ĉefaj urboj


- Flandrio: Antverpeno, Bruĝo, Gento kaj Loveno
- Valonio: Charleroi, Lieĝo kaj Namur
- Bruselo, kie i.a. troviĝas la sidejo de la Eŭropa Parlamento

Historio

Belgio fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.

Federacia ŝtato

1994 1994 Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn, tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.

La Komunumoj


- la Nederlandlingva Komunumo (ankaŭ nomata "Flandra Komunumo")
- la Franclingva Komunumo
- la Germanlingva Komunumo

La Regionoj


- la Flandra Regiono
- la Valona Regiono
- la Brusela Ĉefurba Regiono

Ceteraj informoj

Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU

Famaj Belgoj


- Georges REMI (aŭ Hergé), desegnisto de Tintin (Tinĉjo)
- Justine HENIN, tenisulino
- Kim CLIJSTERS, tenisulino
- Eddy MERCKX, biciklisto
- Benoît POELVOORDE, aktoro
- Jean-Claude VANDAMME, aktoro
- Helmut LOTTI, kantisto
- Jacques BREL, kantisto
- René MAGRITTE, pentristo

Vidu ankaŭ


- Esperanto-movado
- Listo de belgaj reĝoj
- Listo de urboj de Belgio
- Landnomoj
- [http://www.famousbelgians.net/ Famaj belgoj] (angle)

Eksteraj ligoj


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/E%C5%ADropo/Belgio/ Belgio en DMOZ] als:Belgien fiu-vro:Belgiä ja:ベルギー ko:벨기에 ms:Belgium simple:Belgium th:ประเทศเบลเยียม zh-min-nan:Belgien

Nederlando

Geografio > Eŭropo > Nederlando ---- __TOC__ Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.

Ŝtatorganizo

Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningen (Groningen)
- Friesland/Fryslân (Frisio) (Leeuwarden)
- Drenthe (Assen)
- Overijssel (Zwolle)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhem)
- Utrecht (Utrecht)
- Noord-Holland (Nord-Holando) (Haarlem)
- Zuid-Holland (Sud-Holando) (Hago)
- Zeeland (Zelando) (Middelburg)
- Noord-Brabant (Nord-Brabanto) ('s-Hertogenbosch)
- Limburg (Maastricht) Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 483, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvoadministracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.

Historio

Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio. Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a. Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina. Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio. Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n. Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

Politiko

Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn) Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo

Kulturo

Ĥabrohaŭso

Nederlandaj Esperantistoj


- Nederlandaj esperantistoj
- Nederlando:Esperanto-movado

Mapo

http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Netherlands_map_large.png [[got:

Danio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio ---- Danio - Danmark (da) [denmak] Lando en norda Eŭropo, inter Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 405 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 82 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas Fyn kaj Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago). Sude havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat. Kattegat
- Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Reĝlando Danio.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark (da) [KONGeĥiid/-iiz denmak].
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Administra divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo) kaj 2 aŭtonomiaj teritorioj.
- Aŭtonomiaj teritorioj: Ferooj kaj Gronlando.
- Urboj: Kopenhago (1.377 mil), Arhuzo (182 mil), Odense (137 mil).
- Lingvoj parolataj: dana, platdiĉa, germana
- Kredantoj: evangeli-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandaĵo, fiŝo, laktaĵo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1849 estis anoncita kiel konstitucia monarkio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredaĵo: katedra templo de Roskilde.

Partoj


- Jutlando: Vendsyssel, Sønderjylland
- Fyn kaj insuletoj:
- Sjælland:
- Bornholm:

Plej grandaj urboj (2001)

# Kopenhago - 499.263 # Arhuzo - 286.903 # Odense - 183.617 # Aalborg - 161.906 # Frederiksberg - 91.079 # Esbjerg - 82.691 # Randers - 62.291 # Horsens - 55.103 # Næstved - 46.536

Insuloj laŭ enloĝateco

# Sjælland - 2.033.467 # Fyn - 438.521 # Amager - 151.593 # Lolland - 71.473 # Als - 51.268 # Bornholm - 44.924 # Falster - 42.902 # Mors - 23.028 # Langeland - 14.708 # Møn - 10.368 # Ærø - 7.600 # Tåsinge - 6.256 # Samsø - 4.331 # Thurø - 3.638 # Fanø - 3.241 # Læsø - 2.362 # Bogø - 1.014 # Fur - 999 # Orø - 936 # Rømø - 805 # Fejø - 625 # Jegindø - 548 # Sejerø - 405 # Agersø - 279 # Strynø - 211 # Femø - 204 # Enø - 203 # Aarø - 199 # Bjørnø - 54

EdE-D Danio

Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis. La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian NIELSEN aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso. La konata lingvisto, prof. Otto JESPERSEN (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm THOMSEN verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco." Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger WIEHE kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar MONSTER. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster. En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend REHLING. En laboristaj rondoj gvidis Leo ABRAHAM kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe. Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. CARLSEN faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. HEILSKOV) kaj en 1910 "ES de Esbjerg." La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Arhuzo 1909. Poste en Kopenhago en 1910, Odense en 1911, Vejle en 1912, Arhuzo en 1913, Horsens en 1914, Odense en 1915, Kopenhago en 1916, Kolding en 1919, Grenaa en 1925, Sönderborg en 1927, Odense en 1928, Holbak en 1929, Kopenhago en 1930, Odense en 1931, Arhuzo en 1932, Odense en 1933. Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj. Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. NOLL, Kopenhago. En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la 31 de decembro 1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n. Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918 P. Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. En 1924 aperis lernolibreto de M Noll. En 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis. Vortaroj La unuan E-vortaron eldonis Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la morto de Skeel-Gibrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron. En 1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun E-dana kaj dana-E partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj. Perkorespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando. Post fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907-1912 Dana E-isto, red. A. Nissen; 1912-1913 Danlando, sama redaktoro. Dum la mondmilito ne aperis dana E-gazeto. En l919-1920 E-raporto de CDEL. Dum 1920-1922 denove ne ekzistis dana E-gazeto. En 1922-1926 aperis raporto pri dana E-movado en ,E' de UEA. En 1926-1928 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj kaj risko "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo "Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus. E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamenregularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj. La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danio. En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron. En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de T. Morariu. En 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderhorg, Lunderskov, Kolding, Arhuzo, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin, por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev, kaj Rand