zh-min-nan:Tāng-le̍k
La gravito estas la forto kiu efikas inter masoj.
Ĝi kaŭzas ke ĉiuj mashavaj objektoj altiras, t. e. tendencas alproksimigi, sin reciproke.
La rezultanta forto dependas je la distanco(j) kaj je la rilato(j) inter la masoj.
Gravito ankaŭ tenas
Teron sur ĝia vojo ĉirkaŭ la suno.
Neŭtono unue priskribas la leĝon de tiu fenomenomatematike.
Laŭ li, la forto inter du mashavantaj objektoj estas
kie m1 kaj m2 estas la masoj de la
objektoj, r la distanco inter la du objektoj (aŭ iliaj pezcentroj)
kaj G la gravita konstanto, G ≈ 6,67259 · 10-11N · m2 · kg-2.
Tio estis la unua fizika teorio, kiu aplikeblas en la astronomio,
el kiu sekvis la Leĝoj de Keplero, permesis prognozojn pri la reveno de kometoj, kaj
faris la dinamikon de la sunsistemo komprenebla.
La gravitoteorio de Neŭtono estas limkazo (por malgrandaj rapidecoj kaj relative
malgrandaj masoj) de la ĝenerala teorio pri relativeco de Albert EINSTEIN.
La lasta speciale gravas por la priskribo de la kosmo, ĉar por grandaj distancoj
la gravito estas la dominanta forto.
Se la gravito estas priskribebla per iu kvantuma kampoteorio (kvanta gravito), la gravitono (partiklo, kiu ĝis nun nur estas hipotezo) devas ekzisti.
Tiam la gravitono rolas simile kiel la fotono en la elektromagneta interefiko.
La gravito estas senkontakta interefiko, ekzemple la altiro inter Suno kaj Tero
efikas tra la vakuo. Tiel ĝi similas al la elektromagneta interefiko, kiun
(ĉar pli forta) oni jam povas rimarki en malgrandaĵoj (ekzemple magneto,
elektra motoro, atomoj, molekuloj).
La gravito estas la plej malfortaj de la kvar fundamentaj fortoj, tamen por grandaj distancoj ĝi estas la sola forto, ĉar ĝi estas ŝirmata per nenio kaj la efikoj de la masoj adiciiĝas (ne ekzistas forpuŝa gravito).
Laŭ Neŭtono la gravito estas malproksima forto. Tio signifas, ke ŝanĝo
en la fonto tuj efikas en la tuta spaco. Male, ŝanĝo en elektromagneta kampo
disvastiĝas nur kun rapideco de lumo - temas pri proksima forto.
En la speciala teorio de relativeco, tuja disvastiĝo problemas pro la
relativeco de samtempeco. Tial Albert EINSTEIN formulis sian ĝeneralan teorion de relativeco, laŭ kiu la gravito kauzas kurbecon de la spacotempo, kiu disvastiĝas maksimume rapide kiel la lumo. Vidu gravitokampo.
Maso
La maso estas baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio konsistigantan iun korpon (SI-unuo: kilogramo)
La maso de iu korpo estas sama kie ajn ĝis estas en la universo.
En fiziko estas du manieroj ĝin difini (la ekvivalenteco de tiuj du difinoj ne estas memkomprenebla kaj nomiĝas "ekvivalentec-principo"):
- per la inercio ligita kun ĝi
:aŭ
- per la kampo de gravito, kiun ĝi estigas.
Ne intermiksu la mason kaj la pezon. La pezo de iu objekto mezuras la interagadon de ĝia maso kun kampo de gravito. (La pezo estas forto.)
Vidu ankaŭ
pezo, molekula maso, milgrajna maso
----
Nedifinita kvanto da materio, konsiderata kiel tutaĵo, neatentante pri la eroj nek pri la formo.
----
volumena maso:
Fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de certa kvanto da substanco al ĝia volumeno. (unuo ekz. g/cm³)
----
En elektrotekniko kiel mason oni nomas konduktan korpon de la aparato. Tensiojn de ĉiuj aliaj konduktiloj oni kalkulas de potencialo de ĉi tiu maso.
ja:質量simple:Mass
Tero
Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemoals:Sonneja:太陽ko:태양ms:Mataharisimple:Sunth:ดวงอาทิตย์zh-min-nan:Ji̍t-thâu
La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro
Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana-
franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca
vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ
pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis
intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.
Matematika vortaro kaj oklingva leksikono
Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm.
Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko.
La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la
tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn
terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel
statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj
terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn
estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas
unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp.
Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn
renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de
universitata scienca fako.
La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia
aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto,
kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej
bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate.
Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn.
Kategorio:EsperantoKategorio:Esperanto-kulturoKategorio:Esperanto-movadoKategorio:Enciklopedio de EsperantoKategorio:Enciklopedio de Esperanto MEdE-M
Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.)
O. SIMON.
Eksteraj Ligoj
- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj]
als:Mathématiquesja:数学ko:수학ms:Matematiksimple:Mathematicsth:คณิตศาสตร์
Gravita konstanto
La gravita konstanto, simbolo G aŭ γ, estas
fizika universala konstanto, kiu en la SI-sistemo havas la valoron
:G = 6,67390 × 10-11 m3 / kg s2
La necerteco (varianca devio de la mezuritaj valoroj) estas
: ± 0,0010 × 10-11 m3 / kg s2
kio signifas, ke G estas la malplej precize konata el la gravaj
universalaj konstantoj.
G estas la koeficiento bezonata por kalkuli la reciprokan
altirforton (graviton) de du korpoj, kies masoj kaj distanco estas
konataj. Laŭ la gravitoleĝo de Newton, tiu forto estas proporcia
al ambaŭ masoj kaj inverse proporcia al la dua potenco de la distanco
inter ili. Matematike notite, se la masoj de la korpoj estas m
kaj M kaj ilia distanco estas r, la altira forto F
estas
: F = G × m × M / r2
Do, se la korpoj ambaŭ havas mason de 1 kilogramo kaj ilia distanco estas
unu metro, ili reciproke sin altiras per forto egala al
: G × 1 kg × 1 kg / 1 m2
el kio rezultas proksimume 6,7 x 10-11 kg m / s2 aŭ
67 pikoneŭtonoj.
Tio estas ege malgranda forto kompare kun la ĉirkaŭaj naturaj fortoj
(ekz. la gravito de la tero, de surteraj objektoj, kaj de la suno), kio
komprenigas, ke estas
malfacile en laboratorio mezuri precizege la koeficienton G.
La unua mezuranto de la gravita konstanto estis Henry Cavendish (li
publikigis sian rezulton en 1798), kiu uzis tordopesilon.
Ĝi konsistis el horizontala ligna stango kun metala globo ambaŭfine
kaj meze pendigita je maldika drato. Pezaj plumbopecoj proksimaj al la
metalgloboj altiris tiujn kaj kaŭzis etan tordiĝon en la pendodrato.
Konante la forton necesan por la tordo kaj la pezojn de la metalpecoj,
Cavendish povis kalkuli la gravitan konstanton.
Post la ekkono de la gravita konstanto G eblis unuafoje kalkuli
masojn de la ĉielkorpoj. Tra la gravita leĝo, G kondukas al
la masoM kaj meza densoρ de korpoj (ekz.
la Tero), dum la meza radiusor kaj la surfaca gravita akcelo
g estas konataj:
Maso:
:
Denso:
:
Tiel, oni povas diri, ke Cavendish estis la unua, kiu sukcesis “pesi
Teron&rdquo.
Vidu ankaŭ Gravito, Pezo, Maso.
ja:万有引力定数ko:중력상수
Metro
Metro estas la baza unuo por longo en la Sistemo Internacia de Unuoj.
Tiu longo-unuo donis nomon al tuta sistemo de mezurado, la metra sistemo,
kiu baziĝas sur strikte difinitaj bazaj unuoj kaj ties dekobloj kaj dekonoj,
centobloj kaj centonoj, milobloj kaj milonoj, ktp., kaj kiu realiĝas en iomete
diferencaj versioj, nuntempe ĉefe en la Sistemo Internacia. La metra sistemo
estas aprobita en la tuta mondo kaj praktike uzata preskaŭ ĉie ekster Usono.
Origine (1791) unu metro estis difinita egala al dekmilion-ono de kvarono de
meridiano, t.e. dekmilion-ono de la distanco de la teraj ekvatoro kaj
poluso. Post precizaj mezuradoj de meridianaj arkoj en Eŭropo kaj Peruo,
oni konstruis t.n. arĥivan metron, platenan bastonon kun longo kiel
eble plej ekzakte egala al la origina difino. Poste oni konstatis, ke difini
la bazan unuon per mezuro de la Tero estas nepraktike kaj eĉ iom dubsence,
kaj la arĥiva metro akiris statuson kiel difino de la nova longo-unuo.
Internacie la metro estis akceptita nur en 1867, post kiam la Asocio por Eŭropa
Gradomezurado, antaŭaĵo de la Internacia Geodezia Asocio, decidis
oficialigi ĝin en la tuta Eŭropo. Post pluraj internaciaj konferencoj pri
pezoj kaj mezuroj, estis subskribita la Internacia Metro-Konvencio (1875)
kaj fondita la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj. La nova Buroo produktis
novajn metro-etalonojn, kun kversekco X-forma, el plateno-iridio, kaj en 1899 unu
el ili estis elektita la nova prototipo de la metro. La prototipo estas daŭre
konservata en Parizo, en kondiĉoj tiam difinitaj.
La scienco kaj tekniko de mezurado evoluis, kaj en 1960 estis adoptita nova, pli
precize komparebla difino: ekde tiam unu metro egalis 1 650 763,73-oble
la ondolongon de difinita radiado de kriptono (la transiro de kriptono-86
inter energio-statoj 2p10 kaj 5d5, la oranĝa spektrolinio
de kriptono).
La difino de 1960 validis ĝis 1983. Tiam la 17-a Ĝenerala Konferenco de Pezoj kaj
Mezuroj akceptis eĉ pli precize mezureblan normon: unu metro egalas la distancon,
kiun lumo trapasas en vakuo en unu 299 792 458-ono de sekundo. Tiu nova difino
samtempe fiksas la lumrapidon, kiu ekde tiam do estas ekzakte 299 792 458
metroj en sekundo.
La redifinoj en 1960 kaj 1983 kompreneble ne celis ŝanĝi la metron, nur doni
bazon por pli preciza mezurado.
Ankaŭ vidu: Aĵoj de 1 m ĝis 10 m longaj aŭ altaj.
Kategorio:Mezurunuojja:メートルko:미터ms:Metersimple:Metreth:เมตร
Kometo estas malgranda astra korpo kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Ĝi estas nomita ofte "malpura balo de neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed ĝi estas plejmulte komponita de karbona dioksido, metano kaj akvaglacio kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj.
Ni pensas ke la kometoj estas rubo de la primitiva formiĝo de la sunsistemo. Tio estas tre grava, ĉar kometoj permesas koni la komponaĵon de la nebulo kiu densiĝis por formi la sunon kaj la aliajn planedojn.
Kometo Halley fotografita per la Plurkolra Kamero Halley ĉe la spacprobo Giotto de la ESA. La nukleon lumigas la suno eldekstre, kaj kelkaj helaj ŝprucaĵoj de gaso kaj pulvo videblas.
La orbito de la kometoj, kelkfoje, estas perturbita, kaj la kometo falas tre proksime al suno en eliptega orbito. Kiam la kometo proksimiĝas al suno, la suna varmo degeligas parton de la kometo. La fluo de gaso kaj polvo formas grandegan atmosferon, kaj la premo de la suna vento donas al ĝi la formon de vosto aŭ hararo (el kio ĝi ekhavas sian nomon kometes (κομητης) signifas Hararo en la greka).
Multoj pensas ke la kometa vosto estas ĉiam malantaŭe la direkto de la movado de la kometo, sed ĝi ne estas vera: La vosto ĉiam foriras kontraŭ la suno. La solida korpo de la kometo estas la nukleo.
Kiam la kometo eniras la internan sunsistemon, la kometa nukleo kaj vosto estas spektakle lumita per la suno: la polvo reflektas la lumon kaj la gasoj brilas pro la jonigo. Preskaŭ neniu kometo estas videbla sen la helpo de teleskopo. Kelkaj kometoj, jardeke, brilas sufiĉe kaj videbliĝas.
Antaŭ la invento de la teleskopo, la homoj pensis ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El ĉina historio, ni scias ke la homoj observis kometojn ekde miljaroj.
Tycho BRAHE malkovris je la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento, Edmond HALLEY uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac NEWTON, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris ke unu kometo revenis ĉiu 76 aŭ 77 jaroj. Baldaŭ, ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde je la 66a jaro A.K.
La vera naturo de la kometoj estis spekulativita dum jarcentoj. Je la frua 19-a jarcento, la germana matematikisto Friedrich Wilhem BESSEL kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence WHIPPLE sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita kiam multaj kosmosondoj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam, la kosmosondoj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la evaporanta nukleo.
Ni pensas ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kuiper zono, kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj kiuj provas ekspliki la originon de la perturbo kiu okazigas la falon de la kometoj en eliptegan orbiton: hipoteza steloNemesis, nekonata planedo Ikso, ktp.
Ironie, kometoj estas unu de la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondo Giotto malkovris ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4% de la suna lumo. Ni povas kompreni la mallumon de la kometo se ni scias ke la asfalto reflektas 7% de la lumo!
Ni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion, bezonita por krei la belan spetaklan kosman degelon.
- Listo de kompleksaj ĥemiaj kombinaĵoj, precipe organikaj, malkovritaj en kometoj:
-
- Quaoar - Sedno
La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto.
Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.
Einstein naskiĝis en Germanio, sed iris al Svislando por studi kaj labori kaj, post kiam la nazioj forprenis lian germanan civitecon je 1933, li iris al Usono, instruinte ĉe Princeton (loĝinte ĉe 112 Mercer St).
Ejnŝtejno simpatiis al la ideoj pri tutmonda civitaneco. En 1923 li akceptis la honorprezindantecon de la tria kongreso de SAT.
En Usono je 1939 li sendis leteron al Prezidento Roosevelt, konsilante lin konstrui atombombon bazitan sur liaj teorioj, supozante (erare) ke Germanio konstruis tian bombon. Post ses jaroj, Usono konstruis du atombombojn, sed bombis per ili ne Germanion sed Japanion, je 1945 por fini la Duan Mondmiliton.
(Pri la veraj motivoj de la bombado historiistoj multe disputas.)
Verko
El lia teorio de relativeco venis la fama formulo:
:
La formulo diras ke energio (E) kaj materio (m) estas radike du formoj de la samo, kun materio egalanta energion laŭ la kvadrato de la rapideco de lumo (c = 299.792,458 km/s). Sur ĉi tiu formulo estas bazita la forto de la atombombo kaj la lumo de la suno kaj la steloj.
La teorio de relativeco ankaŭ diras ke nenio povas plirapidiĝi tra la rapideco de lumo (c). Sed ju pli io proksimiĝas al la rapideco c, des pli malrapide fluas tempo kaj des pli granda iĝas ĝia maso. Ekzemple, se unu el juna paro de ĝemeloj iras al la steloj per tre rapida stelŝipo kaj revenis al Tero, li ankoraŭ estus juna sed lia frato estus maljuna aŭ eĉ delonge mortinta ĉar tempo sur la stelŝipo fluis tre malrapide.
La teorio ankaŭ skribas pri gravito kiel kurba spaco....
Implice en la teorio de Einstein estas la nigra truo: objekto (kutime stelo morta) kun gravito tiel forta ke por eskapi, io el ordinara materio devus iri pli rapide ol lumo, kio laŭ Einstein estus neebla. Iuj opinias, ke la plimulto de maso en la Universo (kiu ja estas malluma) estas ĉiam kaptita en tiaj truoj.
Spite de tiaj paradoksaj rezultoj, Einstein ne povis kredi al kvantummekaniko, la alia granda atingo en fiziko en la 20-a jarcento, plejparte disvolvita dum la 1920-oj. Laŭ kvantuma mekaniko, la universo estas radike bazita sur okazoj ne precize determineblaj. Sed ĉi tio ne estas aserto pri la krudeco de niaj instrumentoj, sed pri la efektiva nedetermineco de la universo mem! Sed tian Einstein ne povis kredi, dirinte (je 1926 en letero al Max BORN):
:Mi neniam kredos, ke Dio ludas je ĵetkuboj pri la mondo.
Kvantuma mekaniko staris kontraŭ lia kredo ke la universo estas radike simpla, eleganta kaj tute determinebla. Liaj teorioj spegulis tian universon, sed ne kvantummekaniko.
Post 1915, post lia eltrovo de relativeco, Einstein esploris pri la Grandioza Unuigita Teorio (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso. Eĉ hodiaŭ fizikistoj penas eltrovi tian teorion.
Cerbo
La cerbo de Einstein ankoraŭ ekzistas, en tranĉaĵoj, en laboratorioj en Usono kaj Kanado. Post morto lia korpo estis kremaciita escepte de la cerbo, kiu estis studita por trovi ian ajn diferencon. Kvankam ĝia grandeco estas tute norma, la parieta lobo estas 15% pli larĝa ol la norma, la fendo de Sylvia tre mallonga kaj la tempia lobo iomete pli malgranda ol la norma. Lia cerbo probable estis tiele ekde naskiĝo. Einstein ja ne parolis ĝis la aĝo de tri jaroj. Aliflanke, la parto de lia cerbo, kiu estas tre granda, estas la loko, pri kiu sciencistoj nun kredas, ke tie la cerbo pensas pri spaco kaj matematiko, en kio Einstein ja estis genio.
IK
Laŭ legendo la Intelekta koeficiento de EINSTEIN estis super 200. Sed verŝajne, laŭ analizo de dokumentoj, lia IK estis pli-malpli 150. Ankaŭ tio estas elstara poentonombro; ja la meznombro estas 100 kaj homoj kun IK>130 estas troveblaj malofte, tamen la gravecon de tiu konsidero oni ne supertaksu,ĉar Intelekta koeficiento - La genio de EINSTEIN -- kiel tiu de PICASSO aŭ de Edisono -- ne estas tio, kion oni povas mezuri facile per ekzameno. Genio ne estas inteligenteco. La vera genio de EINSTEIN estis la kapablo demandi simplan, infanan demandon kaj respondi ĝin laŭ vidpunkto tute neatendita. "Se unue la ideo ne estas absurda, ĝi estas sen espero," li unufoje diris.
- Kiel diris Edisono, genio estas inspiro je 10 por cento, kaj ŝvito je 90 por cento. Kaj tio estis vera pri EINSTEIN, kiu diris pri si mem, ke li ne estis la plej inteligenta fizikisto, sed la plej laborema.
Skribtablo
La skribtablo de Einstein...
Dio
Einstein estis judo laŭ gento kaj kultura heredaĵo, sed ne laŭ religio. Li kredis al Dio, sed ne la tradicia Dio de la Biblio kaj judismo. La Dio de Einstein kreis la universon kun intelekto subtila kaj eleganta. Dio ne estas kaprica, malica, "ne uzas la universon por kubludi". Ĝi kreis universon, kiu estas racia kaj komprenebla de homoj, sed ankaŭ mistera. Esence temas pri pala, diisma versio de la Eternulo. Kvankam lia Dio ne donas moralordonojn, Einstein ankoraŭ kredis (kiel multaj kredantoj de la Eternulo) ke la plejalta devo de homo estas vivi morale.
Pri religio kaj scienco, Einstein unufoje diris, "Scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda."
Einstein ja rigardis sin kiel judo kaj kredis, ke la judoj bezonas nacion por si mem (vidu cionismo). Kiam Israelo naskiĝis, oni ofertis al li la postenon de prezidento, sed li rifuzis.
Honore al Einstein oni nomis la kemian elementon 99 ejnŝtejnio.
Partiklo en fiziko estas tre malgranda korpo, ĝenerale de subatoma grandeco.
Precipe la eroj de atomoj estas nomataj partikloj.
Vidu la liston de partikloj.
Pli ĝenerale partiklo estas memstara korpo, kiu estas malgranda kompare al iu konsiderata fizika sistemo.
ja:粒子Kategorio:Fiziko
Ĉirkaŭ 400 a.K. la greka filozofo Demokrito postulatis, ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegan erojn de materio atomos, vorto kiu en la greka signifas "netranĉebla". Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo reale estas dividebla.
La atomo konsistas el la negativaj elektronoj, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno aŭ nukleo. La atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la elektronoj similas la ĉirkaŭantajn planedojn. La atomoj estas tiel malgrandaj, ke neniam oni vidis iun el ili, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10-10m). Kaj unu gramo de aluminio havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022).
La atomkerno konsistas el du specoj de nukleonoj: la pozitiva protono kaj la neŭtra neŭtrono. Estas ankaŭ multaj aliaj subatomaj partikloj: fotono, leptono, hadrono, mezono kaj kvarko.
La atomoj de la elementoj kuniĝas por formi molekulojn. Ekzemplo de ordinara molekulo estas tiu de akvo, H2O, formita el du atomoj de hidrogeno, kaj unu de oksigeno.
This page is an archive of the proposed deletion of the article below. Further comments should be made on the appropriate discussion page (such as the article's talk page or on a Votes for Undeletion nomination). No further edits should be made to this page.
The result of the debate was SPEEDY DELETED by Texture. Note that this does not preclude a new article with different content being written. -Splashtalk 00:41, 25 September 2005 (UTC)
Problem: Simply the text above within article area and nothing else. I added a speedy template also. Molotov (talk)25px 21:49, 15 September 2005 (UTC)
- speedy delete empty & pointless Anetode 22:03, 15 September 2005 (UTC)
- Strong Keep. A well-known music club in New Haven, CT. where major performers (Rolling Stones, Bob Dylan, U2, David Bowie, Bruce Springsteen) have played. Nearly 100,000 Google hits. Monicasdude 23:43, 15 September 2005 (UTC)
- Keep per Monicasdude, although it seems to have been speedied already. This is a very notable club. Bikeable 02:27, 16 September 2005 (UTC)
- This shouldn't have been put on vfd, as it was a clear speedy candidate, but if anyone were able to write a real article, it might be kept. Meelar(talk) 03:36, 16 September 2005 (UTC)
- Comment Sorry if this is a dumb question, but how would we do that if it's already been speedied? The information in Monicasdude's vote above would be sufficient for a stub, and it'd be easy to add more. Bikeable 23:44, 18 September 2005 (UTC)
:The above discussion is preserved as an archive of the debate. Please do not modify it. Subsequent comments should be made on the appropriate discussion page (such as the article's talk page or in an undeletion request). No further edits should be made to this page.
Freon
Freon is een verzamelnaam voor een groep van chloorfluorkoolstofverbindingen (CFK's) die vooral in koelsystemen en spuitbussen gebruikt werden. Het woord Freon is een merknaam die toebehoort aan de firma DuPont. Freon was een van de gassen die mede het gat in de ozonlaag deed ontstaan en speelde een kleine rol i
Onegameer
Het Onegameer is een meer in het westen van Rusland en na het Ladogameer het grootste meer van Europa. De oppervlakte bedraagt 9616 km². De grootste diepte is 127 meter. Het meer ligt op een hoogte van 33 meter boven NAP. De rivier de Svir verbindt het meer met het zuidwestelijker gelegen Ladogameer, vanwaar verdere afwatering plaatsvindt via de Neva op de
Berggamander
Berggamander (Teucrium montanum) is een vaste plant en ook in de winter groene plant met een diep wortelstelsel, die onder andere in Nederland groeit, maar vooral in Zuid-Europa voorkomt. De plant groeit in Nederland alleen in Zuid-Limburg en is daar zeer zeldzaam geworden. Bergamander staat op de Nederlandse Rode lijst van planten en wordt dus in fei
Wikipedia:Wikipedianen naar besturingssysteem
Volgens Nedstat, de teller die sinds 27 oktober 2002 het bezoek op de Hoofdpagina van Wikipedia NL meet [http://www.nedstatbasic.net/s?tab=1&link=5&id=1940085], hebben de bezoekers van deze hoofdpagina het volgende besturingssysteem (stand van zaken op 13 jan 2005 19:45 (CET)):
1. Windows XP 78.4 %
2. Windows 2000 9.5 %
3. Linux 4.1 %
4. Windows 98 4.1 %
5. Windows ME 2.7 %
6. Windows 95 1.4 %
Totaal 100.0 %
Wikipedia:Wikipedianen naar internetbrowser
Volgens Nedstat, de teller die sinds 27 oktober 2002 het bezoek op de Hoofdpagina van Wikipedia NL meet [http://www.nedstatbasic.net/s?tab=1&link=5&id=1940085], hebben de bezoekers van deze hoofdpagina de volgende browser (stand van zaken op 13 jan 2005 19:45 (CET)):
1. Internet Explorer 6.x 70.3 %
2. Mozilla Firefox 1.x 16.2 %
3. Opera 7.x 4.1 %
4. Internet Explorer 5.x 4.1 %
5. Konqueror 1.4 %
6. Opera 8.x 1.4 %
7. Mozilla Firef
- 1930: Jaapvanderkooij - 1934: computer kan internetten. Soms kan men er wat drinken (zoals in een gewoon café) maar dat hoeft niet. Een lokaal met computers die verbonden zijn met internet kan al een internetcafé zijn.
Wanneer iemand geen computer heeft, of geen snelle internetverbinding, dan kan gebruik gemaakt worden van een internetcafé. Ook toeristen maken veel gebruik van internetcafés, om bijvoorbeeld via e-mail cont
Donner *)
Donner Boeken BV, opererend onder de handelsnaam Donner - ), is een boekwinkel aan de Lijnbaan in Rotterdam. Het bedrijf maakt deel uit van de Boekhandels Groep Nederland.
Donner is een van de grootste boekwinkels van Nederland. De winkel is dermate groot (6000m²) en uitgebreid dat men
Catoblepe
De catoblepas (ook wel catoblepe genoemd) is een fabeldier dat bij de bron van de Nijl zou leven, in Ethiopië. Het heeft zijn naam te danken aan zijn kop, die zo zwaar is dat hij op de grond hangt; catoblepas is Grieks voor “dat wat naar beneden kijkt”. Het dier heeft vier poten en is van gemiddelde afmetingen, en zou op een stier of zwijn lijken. Het bezit een krullende staart, gespleten hoeven, een geschubde huid en lange manen bedekken zijn ogen. Het dier lijkt onschuldig en loom, m