Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Greka Lingvo

Greka lingvo

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo ---- parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia: Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς, αγιασθήτω το όνομά σου. Ελθέτω η βασιλεία σου, Γενηθήτω το θέλημά σου, ως εν ουρανώ κι επί της γης. Τον άρτον ημών τον επιούσιον δος ημίν σήμερον. Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών, Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών. Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν, Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού. Αμήν

Historio

La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo. La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina. Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo. La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo. Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.

Skribo

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto. Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon). Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.

Formoj de la lingvo

Klasikaj ("helenaj") formoj


- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.

Modernaj formoj


- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika. La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.

Influo en Esperanto

La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj. Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".

Vidu ankaŭ


- Esperanto-greka vortaro
- Suido

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero) Kategorio:Lingvo als:Griechische Sprache ja:ギリシア語 ko:그리스어 ms:Bahasa Greek simple:Greek language th:ภาษากรีก

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Hindeŭropa lingvaro

La prahindeŭropa lingvo (ĉ. 6000 a.k.) estis lingvo parolata ie en Azio antaŭ kelkmil jaroj. Ĝi estas la radiko, la pra-lingvo de granda familio de lingvoj kiu enhavas la plimulton de lingvoj en Ameriko, Barato, Eŭropo kaj Irano. Kun nur proksimume cent lingvoj, la hindeŭropa lingvaro ne grandas je kvanto da lingvoj, sed ĝi estas la plej granda familio je kvanto de parolantoj: proksimume 1 700 milionoj da homoj denaske parolas hindeŭropan lingvon. La hodiaŭa hindeŭropa lingvaro dividas sin inter naŭ sublingvaroj: ĝermana, kelta, italika, helena, albana, armena, balta, slava, kaj hindirana. (Noto: Lingvoj "kursive" titolitaj ne plu estas denaskaj lingvoj de grandaj komunumoj.) Vidu ankaŭ la tabelon ĉe lingva familio.
- Hindeŭropa Lingvaro
  - Ĝermana lingvaro
    - Nordĝermana lingvaro
      - Praskandinavia lingvo
      -
- Praislanda
      -
- Islanda
      -
- Feroa
      -
- Norvega
      -
- Dana
      -
- Sveda
    - Okcidentĝermana lingvaro
      - Angla-frisa lingvaro
      -
- Angla
      -
- Frisa
      -
- Skota
      -
  - Ulstera skota
      - Altgermana lingvaro
      -
- Germana
      -
- Jida
      -
- Pensilvanigermana
      - Malaltgermana lingvaro
      -
- Afrikansa
      -
- Flandra
      -
- Nederlanda
      -
- Platgermana
      -
- Platdiĉa
    - Orientgermana lingvaro
      - Gota
  - Helena lingvaro
    - Greka
  - Kelta lingvaro
    - Gaŭla
    - Gaela lingvaro
      - Irlanda
      - Skota gaela
      - Manksa
    - Britona lingvaro
      - Bretona
      - Kimra
      - Kornvala
  - Italika lingvaro
    - Latino
      - Franca
      - Hispana
      - Itala
      - Kataluna
      - Okcitana
      - Korsika
      - Galega
      - Portugala
      - Romanĉa
      - Rumana
      - Valona
  - Anatola lingvaro
    - Hitita
  - Toĥara lingvaro
    - Toĥara-A
    - Toĥara-B
  - Albana lingvaro
    - Albana
  - Armena lingvaro
    - Armena
  - Balta lingvaro
    - Latva
    - Litova
    - Malnovprusia
  - Hindirana lingvaro
    - Dardaj lingvoj
      - Kaŝmira
    - Hinda lingvaro
      - Sanskrito
      -
- Asama
      -
- Bengala
      -
- Guĝarata
      -
- Hindia-Urduo
      -
- Marata
      -
- Nepala
      -
- Panĝaba
      -
- Romaa
      -
- Sinda
    - Irana lingvaro
      - Kurda
      - Oseta
      - Paŝtua
      - Persa
      - Taĝika
  - Slava lingvaro
    - Okcidenta slava lingvaro
      - Ĉeĥa
      - Pola
      - Slovaka
      - Soraba
    - Orienta slava lingvaro
      - Belorusa
      - Rusa
      - Ukraina
    - Suda slava lingvaro
      - Bulgara
      - Serbokroata
      - Slovena ja:インド・ヨーロッパ語族 zh-cn:印欧语系

Kipro

Geografio > Azio > Kipro ----
Dosiero:cy.gif
Kipro - Kypros/Kibris Insula lando en la orienta Mediteraneo, 113 km sude de Turkio.
  • Landkodo: CY.
  • E-nomo: [a] Cipro; [o] Kipra Respubliko.
  • Nacia nomo: Kypros (greke), Kibris (turke); Kypriake Dimukratia (greke), Kibris Cumhuriyeti (turke).
  • Etimologio: la landnomo devenas de latina formo de la vorto "kupro" - cuprum; de antikveco la lando estis riĉa de kupraj krudaĵoj.
  • Areo: 9251 km2, inter ili 37% estas okupita de Turkio.
  • Politika sistemo: dividita demokratia respubliko (greka kaj turka zonoj).
  • Ŝtatestro: prezidento Glafcos Clerides (1993) en la greka zono kaj prezidento Rauf Denktas (1976) - en la turka zono.
  • Ĉefurbo: Nikozio (162 mil, dividita en du partojn).
  • Urboj: Limassol (107 mil), Larnaca (21 mil).
  • Loĝantaro: 734 mil (1995), nur en la greka areo. De la tuta loĝantaro grekoj 78% kaj turkoj 18% jare 1974. En la jaro 2004 ĉirkaŭ grekoj 70% kaj turkoj 30%.
  • Ŝtatlingvo: greka kaj turka.
  • Kredantoj: ortodoksuloj kaj islamanoj.
  • Eksporto: vestaĵoj, ŝuoj, vino, terpomoj, citrusaj fruktoj.
  • Organizoj: UNO (1960), EU (2004)
  • Historio: en 1963 reakciaj fortoj incitis militan kontraŭstaron inter greka kaj turkaj loĝantoj. En 1974 en la norda parto de la insulo turkoj alterigis siajn militfortojn kaj okupis ĝin. Pli frue ĉi tie estis deklarita (1983) "Turka Respubliko de Norda Kipro". Tio estis reago kontraŭ tiuj fortoj, kiuj penis unuigi Kipron kun Grekio.
  • Heredaĵo: Pafoso, monumentoj de Troodosa montaro.
Kategorio:Kipro Kategorio:Insuloj ja:キプロス ms:Cyprus simple:Cyprus

Aŭstralio

Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento ---- Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero. Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
  • Landkodo: AU.
  • E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
  • Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
  • Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
  • Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
    - Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
    - Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
    - Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
    - Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
    - Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
    - Viktorio - ĉefurbo Melburno
    - Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
  • Eksteraj Teritorioj:
    - Aŝmora kaj Kartia Insuloj
    - Aŭstralia Antarkta Teritorio
    - Kokosinsuloj
    - Koralmaraj Insuloj
    - Kristnaskinsulo
    - Norfolkinsulo
    - Makvora Insulo
  • Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
  • Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
  • Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
  • Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
  • Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
  • Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
  • Monunuo: aŭstralia dolaro;
  • GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
  • Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
  • Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." ) Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000). La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon. La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta. -----

Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio. (rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala) EdE-A > Aŭstralio Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado. Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando. Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon. Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn. Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA. Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj. Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj. L. E. THOMSON

vidu


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- [http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/ Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro] Biblio: title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-91284-835-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version) Kategorio:kontinentoj Kategorio:Aŭstralio ja:オーストラリア ko:오스트레일리아 minnan:Ò-tāi-lī-a ms:Australia simple:Australia th:ประเทศออสเตรเลีย

ISO 639

Lingvo > ISO 639 ---- ISO 639 estas internacia normo, kiu listigas mallongigojn de lingvaj nomoj. Normo 639 enhavas 2 listojn :
- ISO 639-1:2002 listigas 2-literajn mallongigojn,
- ISO 639-2:1998 listigas 3-literajn mallongigojn. Uzon priskribas ISO 639-1/B kaj ISO 639-2/T. 22 lingvoj havas du triliterajn mallongigojn. Ekzemple:
- eng en Angla
- epo eo Esperanto
- fra/fre fr Franca
- ido io Ido
- jav jv Java

vidu ankaŭ


- Tabeloj ISO 639 A-F ~ G-K ~ L-R ~ S-Z
Tiuj tabeloj provas listigi ĉiujn lingvojn laŭ ISO 639-kodo (ordigitajn laŭ esperantonomoj kontrolendaj) kun duliteraj kaj triliteraj kodoj kaj angla kaj franca nomoj kiel ili aperas en la paĝoj de Library of Congress, por helpi al ĝustigo de la esperanto-traduko.

Fontoj

[http://purl.oclc.org/net/lanlin Landoj kaj lingvoj] de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert [http://www.loc.gov/standards/iso639-2/ la kongresa biblioteko] (Library of Congress) w:en:ISO 639.

Eksteraj ligoj

http://www.loc.gov/standards/iso639-2/ -- ISO 639-2 ĉefpaĝo http://www.loc.gov/standards/iso639-2/normtext.html http://www.loc.gov/standards/iso639-2/codechanges.html -- ISO 639-2/RA Ŝanĝa anonco. Kategorio:Lingvo ja:ISO 639 ko:ISO 639 th:ISO 639 zh-min-nan:ISO 639

Hindeŭropa lingvaro

La prahindeŭropa lingvo (ĉ. 6000 a.k.) estis lingvo parolata ie en Azio antaŭ kelkmil jaroj. Ĝi estas la radiko, la pra-lingvo de granda familio de lingvoj kiu enhavas la plimulton de lingvoj en Ameriko, Barato, Eŭropo kaj Irano. Kun nur proksimume cent lingvoj, la hindeŭropa lingvaro ne grandas je kvanto da lingvoj, sed ĝi estas la plej granda familio je kvanto de parolantoj: proksimume 1 700 milionoj da homoj denaske parolas hindeŭropan lingvon. La hodiaŭa hindeŭropa lingvaro dividas sin inter naŭ sublingvaroj: ĝermana, kelta, italika, helena, albana, armena, balta, slava, kaj hindirana. (Noto: Lingvoj "kursive" titolitaj ne plu estas denaskaj lingvoj de grandaj komunumoj.) Vidu ankaŭ la tabelon ĉe lingva familio.
- Hindeŭropa Lingvaro
  - Ĝermana lingvaro
    - Nordĝermana lingvaro
      - Praskandinavia lingvo
      -
- Praislanda
      -
- Islanda
      -
- Feroa
      -
- Norvega
      -
- Dana
      -
- Sveda
    - Okcidentĝermana lingvaro
      - Angla-frisa lingvaro
      -
- Angla
      -
- Frisa
      -
- Skota
      -
  - Ulstera skota
      - Altgermana lingvaro
      -
- Germana
      -
- Jida
      -
- Pensilvanigermana
      - Malaltgermana lingvaro
      -
- Afrikansa
      -
- Flandra
      -
- Nederlanda
      -
- Platgermana
      -
- Platdiĉa
    - Orientgermana lingvaro
      - Gota
  - Helena lingvaro
    - Greka
  - Kelta lingvaro
    - Gaŭla
    - Gaela lingvaro
      - Irlanda
      - Skota gaela
      - Manksa
    - Britona lingvaro
      - Bretona
      - Kimra
      - Kornvala
  - Italika lingvaro
    - Latino
      - Franca
      - Hispana
      - Itala
      - Kataluna
      - Okcitana
      - Korsika
      - Galega
      - Portugala
      - Romanĉa
      - Rumana
      - Valona
  - Anatola lingvaro
    - Hitita
  - Toĥara lingvaro
    - Toĥara-A
    - Toĥara-B
  - Albana lingvaro
    - Albana
  - Armena lingvaro
    - Armena
  - Balta lingvaro
    - Latva
    - Litova
    - Malnovprusia
  - Hindirana lingvaro
    - Dardaj lingvoj
      - Kaŝmira
    - Hinda lingvaro
      - Sanskrito
      -
- Asama
      -
- Bengala
      -
- Guĝarata
      -
- Hindia-Urduo
      -
- Marata
      -
- Nepala
      -
- Panĝaba
      -
- Romaa
      -
- Sinda
    - Irana lingvaro
      - Kurda
      - Oseta
      - Paŝtua
      - Persa
      - Taĝika
  - Slava lingvaro
    - Okcidenta slava lingvaro
      - Ĉeĥa
      - Pola
      - Slovaka
      - Soraba
    - Orienta slava lingvaro
      - Belorusa
      - Rusa
      - Ukraina
    - Suda slava lingvaro
      - Bulgara
      - Serbokroata
      - Slovena ja:インド・ヨーロッパ語族 zh-cn:印欧语系

Greka alfabeto

Skribarto > Skriboj > Alfabetoj > Greka alfabeto ---- La antikva greka alfabeto estas grava en la modernaj matematiko kaj scienco. Ĝi ankaŭ kompreneble estas grava en la greka lingvo. Sub "Nomo" en la jena tabelo troviĝas tri kampoj: plene Esperantigitaj nomoj (laŭ PMEG), proksimumaj Esperantaj prononcoj de la tradiciaj Grekaj nomoj, kaj la Grekaj nomoj mem. Pri esperantonomoj de la grekaj literoj vidu [http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/neoficialaj_vortetoj.php#i-n8l nomoj de la grekaj literoj] en PMEG.
 
 
Kategorio:Alfabeto als:Griechisches Alphabet ja:ギリシア文字 ko:그리스 문자 th:อักษรกรีก

Patro Nia

La Patro Nia (latine, Pater Noster) estas la preĝo, kiun Jesuo Kristo instruis je Mateo 6.9-13:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen
En la latina lingvo:
    Pater noster, qui es in caelis,
    sanctificetur nomen tuum.
    Adveniat regnum tuum.
    Fiat voluntas tua,
    sicut in caelo et in terra.
    Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
    et dimitte nobis debita nostra
    sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
    Et ne nos inducas in tentationem,
    sed libera nos a malo.
    Amen.

Kial "Patro nia" aperas en lingvaj specimenoj

"Patro nia" aperas en multaj el la vikipediaj paĝoj pri lingvoj laŭ tradicio el kompara lingvoscienco. "Patro nia" estis elektita de eŭropaj lingvosciencistoj por specimenoj ĉar:
- ili estis kristanoj kaj konis parkere la tekston
- en pluraj lingvoj, Biblio estis la ĉefa (eĉ la ununura) libro zorge eldonita kaj akirebla al ili. Tio okazis, ekzemple, pri la gota lingvo. La nuraj longaj tekstoj restantaj estas partoj el la biblia traduko de episkopo Ulfilas. La gota lingvo estas grava en lingvokomparo kaj studoj pri prahindeŭropa lingvo, ĉar ĝi estas la plej malnova specimeno detala el ĝermana lingvaro. Pluraj libroj titolitaj Mithridates inkluzivis versiojn de "Patro nia" en dekoj da lingvoj. Moderne, oni sugestis uzi alian tradukotaĵon anstataŭe:
- Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, pro sia universaleco kaj neŭtraleco.
- La biblia rakonto pri Babela turo estas pli rakonta, kaj donas pli bonan vidon de komuna uzo de lingvo.
- La legendo pri Norda Vento kaj Suno estas pli rakonta, kaj ne ligita al Kristanismo.

Ekstera ligo

[http://www.christusrex.org/www1/pater/ en mil lingvoj] [[got:

1450

Historio > Jarcentoj > 15-a jarcento > 1450 ---- En la jaro 1450 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

----
1445 | 1446 | 1447 | 1448 | 1449 | 1450 | 1451 | 1452 | 1453 | 1454 | 1455
14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento
ko:1450년

Ateno

Eŭropo > Grekio > Atiko > Ateno < Urbo ---- Ateno (greke Αθηναι [athinaj]), aŭ grekece Atenoj, estas la ĉefurbo de Grekio. La civito Ateno estis unu el la unuaj demokratioj. Ĝia antikva haveno Pireo estas nun parto de la urbo. Ĝi estis tre grava centro de helena civilizo. Loko: 37.95 Norde 23.70 Oriente. Nuntempe, estas proksimume 4 milionoj da loĝantoj. Ĝia flughaveno estas nomata laŭ Eleftherios VENIZELOS. Estas metroo.

Vizitindaĵoj


- Akropolo
  - Partenono
- Haveno Pireo
- Placo Agora
- Plaka
- Monumento pri Philopappos
- Pnyx
- Monumento pri Lysikrates
- Arko de Hadriano
- Olympeion
- Kerameikon
- Monto Likabitos Ĝi estis ejo de la 1-aj modernaj 1-aj modernaj Olimpikoj en 1896, la interaj Olimpikoj de 1906 kaj ejos la Olimpikoj en 2004.

Historio

La diino de Ateno estis Atena. Sankta Paŭlo predikis al atenanoj pri "nekonata dio". Vidu ankaŭ Atena demokratio, Atena imperio

Esperanto kaj Ateno

En ateno okazis 61-a UK en 1976.

Eksteraj ligoj


- [http://dmoz.org/Regional/Europe/Greece/Prefectures/Attica/Athens/ Kategorio en anglalingva DMoz]
- [http://dmoz.org/World/Greek/%d4%ef%f0%e9%ea%dc/%c5%f5%f1%fe%f0%e7/%c5%eb%eb%dc%e4%e1/%cd%ef%ec%ef%df/%c1%f4%f4%e9%ea%de/%c1%e8%de%ed%e1/ Kategorio en greklingva DMoz] Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:アテネ ko:아테네 simple:Athens th:เอเธนส์ zh-min-nan:Athína

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Malnova Testamento

Religio > Biblio > Malnova Testamento ---- La Malnova Testamento estas la kristana nomo por la juda parto de la Biblio. En judismo, la nomo estas la tanaĥo, hebrea akronimo por "la leĝo, la profetoj kaj la skriboj", ĝiaj tri partoj. La kristanan parton de la Biblio kristanoj nomas la Nova Testamento. La "testamento" de la Malnova Testamento estas inter la Eternulo kaj la judoj. La testamento de la Nova Testamento estas inter Jesuo Kristo kaj homaro. ja:旧約聖書 zh-min-nan:Kū-iok Sèng-keng

Aleksandro la Granda


Aleksandro la Granda (helene Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon), signifante "Defendanto de Viroj") (naskiĝis malfrue en Julio en Pella, -356, mortis la 10-an de junio, -323) estis Reĝo de Makedonio; li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egipton, kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio. Naskite Aleksandro la 3-a, li estis la filo de Reĝo Filipo la 2-a de Makedonio kaj la fifama epira princino Olimpia, en Pella, Makedonio. Laŭ kelkaj legendoj, Olimpia estis gravedigita ne de Filipo, kiu timis ŝin kaj ŝian logatecon al dormado kun serpentoj, sed de Zeŭso. Konante ĉi tiujn legendojn kaj ilian politikan utilecon, Aleksandro kutime aludis al sia patro kiel Zeŭso, anstataŭ kiel Filipo. Norde kaj oriente de klasika Grekio, Makedonio estis konsiderata de la plejparto de la grekoj kiel fremda kaj duon-barbara. Olimpia mem devenis de Epiro, alia duon-greka ŝtato nordokcidenta de la greka duoninsulo. Filipo elektis Aristotelon kiel repetitoron de la juna Aleksandro, kaj ilia rilato daŭris dum la tuto de la vivo de Aleksandro; eĉ post la ekzekuto de sia nevo, Kalisteno, Aristotelo daŭris ricevi donacojn de la reĝo. En -336, li sukcedis sian patron al la trono. La murdon de Filipo, kvankam faritan de malbonhumora junulo, kiu estis amanto de Filipo, oni nun opinias planita kun la scio kaj eble partopreno aŭ de Aleksandro aŭ de Olimpia, kaj eble de ambaŭ. Filipo milite kaj diplomatie establis makedonan hegemonion en Grekio, kaj Aleksandro ekiris en -334 al siaj famaj konkeroj, la unua kaj plej bone konata el kiuj estis la venko kaj subjugigo de Persio (kiu tiam regis grandan areon inkluzivan la modernajn landojn Irano, Irako, Sirio, kaj Turkio). Ĝis post du jaroj, li konkeris la orientan mediteranean marbordon, eniris Persion, kaj apud la urbeto Isso venkis la grandan persan reĝon Dario la 3-a. De -332 ĝis -331, li konkeris Egipton kaj, post kiam li revenkis Darion ĉe la Batalo de Gaŭgamela, okupis Babilonon. Tiam li iris al Medio kaj Skitio, kaptis Herat kaj Samarkandon kaj daŭrigis al Hindio. Li adoptis iujn elementojn de la persaj kostumo kaj kutimoj ĉe li kortego, inkluzive notinde la kutimon de mankisado, simbola kisado de la mano, kiun la persoj faris al siaj socialaj superuloj, sed praktikon, kiun la grekoj malestimis. Tio kostis al li multe de simpatio de liaj grekaj samlandanoj. Liaj provoj kunigi persan kulturon kun siaj grekaj soldatoj ankaŭ inkluzivis amase edzigi siajn oficirojn al persaj edzinoj, kaj trejni regimenton de persaj knaboj laŭ la kutimoj de la makedonoj. Aleksandro edziĝis al kelkaj princinoj de ekspersaj teritorioj: Roksana de Baktrio; Statira, filino de Dario la 3-a; kaj Parisato, filino de Oĥo. Iuj asertis, ke la plej granda amo de lia vivo estis lia plej bona amiko, Hefestiono; tamen, tio estas kontestata de kleruloj. Roksana finfine naskis la knabon Aleksandro la 4-a "Ego", supozeble lia filo. Multaj el liaj soldatoj mortis kiam li kondukis sian armeon pli kaj pli orienten, tra dezertoj kaj alispeca malamika tereno. Batalinte en Hindio, li revenis okcidenten tra Makran, provante fortikigi sian imperion. Li invadis Hindion en -326 kaj batalis kontraŭ Reĝo Rupushotthama aŭ Poro ĉe la Batalo de Hidaspo. Laŭ unu rakonto, la filozofo Anaksarĥo kontrolis la orgojlon de Aleksandro, kiam li aspiris al la honoroj de dieco, per montrado de lia vundita fingro, dirante, "Vidu la sangon de mortonto, ne de dio." Laŭ alia versio, Aleksandro mem montris la malsimilecon responde al lakea soldato. Aleksandro havis legendan ĉevalon kun la nomo Bucefalo (bov-kapa), supozeble ido de la Ĉevalinoj de Diomedo. La 10-an de junio, -323, antaŭ ol li revenis, li mortis pro subita febro, en la palaco de Nebukadnecaro la 2-a de Babilono. Aleksandro la Granda havis nur 33 jarojn. Li lasis grandegan imperion de persa-greka kulturo al siaj sukcedantoj, kiuj luktis inter si por supereco super partoj de lia imperio. Kiam ĉio retrankviliĝis, preskaŭ ĉiuj liaj oficiroj forigis siajn persajn edzinojn, kaj ĉiuj krom du el liaj superaj oficiroj, lia patrino, lia edzino Roksana, lia filo Aleksandro la 4-a de Makedonio (-323 - -309), lia eksteredzeca filo Heraklo (-327 - -309, lia fratino Kleopatra, lia duonfratino Eŭridika, lia duonfrato Filipo Arrideo, estis mortaj, kaj nur unu el ili (Antipater) mortis pro naturaj kaŭzoj. Lia imperio komence estis dividita en kvar ĉefajn partojn: Kasandro regis en Grekio, Lisimaĥo en Malgrandazio kaj Tracio, Seleŭko la 1-a Nikator en Mezapotamio kaj Sirio, kaj Ptolemeo la 1-a (aŭ Ptolemeo Soter) en Levanteno kaj Egipto. Baldaŭ, Lisimaĥo atingis la parton de Kasandro, kaj la imperio dividiĝis en tri ĉefajn partojn, regatajn de la idoj de Ptolemeo Soter en Egipto, Antigono Monoptalmo (laŭvorte "unu-okula") en Grekio, kaj Seleŭko en subokcidenta azio. Ĝis proksimume -281, nur du dinastioj restis en la iama imperio de Aleksandro — la seleŭkida dinastio en la nordo kaj la ptolemea dinastio en la sudo. Restis multaj eponimaj urboj: Aleksandrioj, Aleksandropoloj kaj aliaj Aleksurboj troviĝis dise tra la areo de la stranga kosmopolita miksamaso, kiun li konkeris. Kiaj ajn revoj pri ia kunigo de greka kaj persa kulturoj mortis baldaŭ post lia morto, kiam la makedonoj kaj la grekoj puŝis la persojn en malpli pontencajn postenojn -- kvankam estis grekaj sukcedantoj (notinde Eŭmeno), neniuj el la sukcedantoj estis persoj. Oni memoras Aleksandron kiel popola heroo en Eŭropo kaj granda parto de okcidenta Azio. En Irano, aliflanke, oni memoras lin kiel la detruanton de ilia unua granda imperio kaj detruanton de Persepolo. Antikvaj fontoj ĝenerale estas verkitaj kun celo aŭ glorigi aŭ kalumnii lin, kio malfaciligas taksadon de lia efektiva karaktero. La plejparto aludas kreskantan nestabilecon kaj megalomanion en la jaroj post Gaŭgamela, sed oni ankaŭ sugestas, ke tio simple respegulas la grekan stereotipon de mediiĝinta reĝo. La murdon de lia amiko Klejto dum ebria rabio, kiun Aleksandro profunde bedaŭris, oni ofte montras, kaj ankaŭ lian ekzekuton de Filoto kaj ties patro Parmeniono pro netransdono de la detaloj de komploto kontraŭ li, sed tio eble estis prudento kaj ne paranojo. Modernaj opinioj akre dividiĝas pri tio, ĉu li estis heroa konstruanto de imperio aŭ antikva Hitlero. Modernaj historiistoj traktas la morton de Aleksandro la Granda kaj la naskiĝon de la sukcedaj regnoj kiel la eventon, kiu dividas helenan civilizon disde heleneca civilizo. La konkeroj de Aleksandro kaj la administraj bezonoj de liaj greklingvaj sukcedantoj antaŭenigis la disvastigon de la greka lingvo kaj la greka kulturo trans orientan Mediteraneon kaj en Mezopotamion. Vidu ankaŭ: :Ptolemeida dinastio :Seleŭkida dinastio :Antigonida dinastio :Konataj militaj komandantoj ja:アレクサンドロス3世 ko:알렉산드로스 대왕

Mohameto

Mahometo (aŭ Mohamedo aŭ Mohameto, arablingve Muhammad) (naskiĝis 570, mortis 632) estas, laŭ islama doktrino, la Fina Profeto de Dio, ricevinto de la sankta libro Korano predikanto de islamo, Perfekta Homo (sed certe ne dia), kaj la Parakleto promesita de Jesuo Kristo en la Biblio. Li estas ĝenerale konsiderata la fondinto de islamo, (kvankam islama doktrino asertas ke islamo estas eterna), la religio de pli ol unu miliardo da homoj. La profeto Mahometo ne faris miraklojn, kiel JesuoMoseo, sed laŭ Islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio. Mahometo estis araba komercisto de Mekao, kiu ĉiujare dum la monato de Ramadano iris al kaverno en la monto Hira por preĝi, fasti kaj doni almozojn. En la jaro 610 la Anĝelo Gabrielo komencis paroli kun li. Unuafoje Mahometo nur aŭdis sonorilon, sed post tempo li povis aŭdi la vortojn de Gabrielo. Gabrielo daŭre parolis kun Mahometo ĝis lia morto kaj Mahometo parkeris la diraĵojn. Post la morto de Mahometo, liaj anoj skribis la diraĵojn, kaj tiel ekaperis la Korano. Laŭ Islamo, Mahometo estas la Fina Profeto de Dio, posteulo de miloj de jaroj de profetoj: Adamo, Noa, Abrahamo, Moseo, Jesuo Kristo, ktp. La profetaĵoj antaŭ Mahometo estis aranĝitaj en la Biblio, sed estis difektigitaj de homoj. La Korano, aliflanke, estas la sendifekta Vorto de Dio. Laŭ Mahometo, li ne fondis novan religion, sed nur malkaŝis la veran religion sub la kutimaj homaj aldonaĵoj, kiuj kovras ĉiun religion. Do islamo esence estas judismokristanismo purigita. Kristanismo, ekzemple, sen la sacerdotoj kaj sakramentoj, sen la dieco de Jesuo Kristo. Mahometo konis kaj judojn kaj kristanojn, sed li mem ne estis judo aŭ kristano. Sperte al Mahometo, kristanismo estis plejparte la nestorianismo de Levantenio, ne la ortodoksismokatolikismo de Eŭropo. Lia nova religio estos populara inter la nestorianoj. La prediko de Mahometo estis akceptita komence inter araboj, kaj urbaj kaj beduenoj. Mahometo kiel la Fina Profeto kaj fondinto de islamo nur montriĝis en jarcentoj postaj. Sed spite de tia puriganta spirito, Mahometo ja retenis iom de la idolkulta praktiko de la araboj. Ekzemple, kvankam li forprenis la 360 idolojn, kiuj staris ĉirkaŭ la Kaaba, Mahometo ne forigis la devon de pilgrimado al la Kaaba: kontraŭe, li faris la pilgrimadon devo religia de islamo. Do, kiel Jesuo kaj Budho, Mahometo ne konstruis novan religion el nenio, sed konstruis sur la tradicia religio de sia lando kaj epoko, profundiginte kaj puriginte ĝin. En la tempo de Mahometo, la araboj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ klanoj, laŭ sango. Mahometo enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkcias kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali. Pro la minaco de la nova klano al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj socia ordo, Mahometo kaj la islamanoj devis forfuĝis de Mekao en la somero de 611 al Jatrib (nun Medino, "[la] urbo"). Tio estis la heĝiro ("fuĝo") kaj markas la komencon de la islama erao. En Medino Mahometo fondis la unuan moskeon (islama preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj moskeoj. Sed kvankam Mahometo kaj la islamanoj nun estis en Medino, Mekao ankoraŭ batalis kontraŭ Mahometo, ĉar nun la islamanoj subtenis sin per rabatakoj kontraŭ la karavanoj kiuj vojaĝis al Mekao. Mahometo fine venkis la armeon de Mekao en 627 en la Batalo de la Tranĉeo. Tiam islamo disvastiĝis kiel fajro tra Arabion. En 630 li kaptis Mekaon. Ĉar la islamanoj promesis ne interbatali, la islama parto de Arabio estis regiono de paco. Tio fortigis la islamanojn kontraŭ la aliaj araboj, kiuj estis troe disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Mahometo mortis en 632, la plimulto de araboj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mahometo fariĝis regantoj de araba imperio granda kaj donis bazan formon al islama civilizo. Cent jaroj post lia morto, la islama imperio regis de Iberio ĝis Hindio. Post 200 jaroj, multe de la homoj de la imperio estis islama. Laŭ ortodoksa islama doktrino, ne ekzistu bildoj de Mahometo. Eĉ ŝijaanaj artaĵoj reprezentas lin per malplena blankaĵo aŭ flamo. En filmoj, oni uzas nerektajn aludojn por ne montri lin en sceno. En la reala arthistorio, bildoj de Mahometo jes ja ekzistas, malgraŭ la malpermeso, parte en malpli ortodoksaj islamaj rondoj, sed ankaŭ ekster islamo, parte en kontraŭislama propagando. Ekzemplo de tio estas la ilustraĵoj de Gustave DORÉ al la Dia Komedio de Dante ALIGHIERI, el kiuj unu bildigas Mahometon en la infero, kie la katoliko Dante lokigis Mahometon en tre malsupra loko (iom ironie, ĉar la infero de Dante estis parte inspirita de islama tradicio). Aiŝa estis lia edzino. Kategorio:Islamo Kategorio:Profetoj ja:ムハンマド・イブン=アブドゥッラーフ ko:무함마드 ms:Nabi Muhammad s.a.w. simple:Muhammad th:มุฮัมมัด

Romio

Geografio > Mediteraneo > Romio < Antikva Epoko < Historio Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
- Romia Regno
- Romia Respubliko
- Romia Imperio
  - Romia Imperio de Okcidento
  - Romia Imperio de Oriento La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina. Laŭ Romia tradicio, la urbon Romo fondis en Latio du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo sur la Monteto Palatino je 21-a de aprilo, -753. Ĉefaj kaj famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba, Trajano Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties skribo, ciferoj, interlingvo, valuto, leĝo, religio, kalendaro, mezuro, vort-provizo, literaturo, arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ en la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj". La prestiĝo de Romio kauzis, ke Rusa imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj Germana imperio regita de "kajsero" (= cezaro) pledis heredon de mezepoka germana Sankta Romia Imperio. Ankaŭ revolucianoj Usonaj kaj Francaj ligis sin al Romia Respubliko

Vidu ankaŭ:


- Senato
- Konsulo
- tribuno
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- sklavoj
- Jaro de la Kvar Imperiestroj ja:ローマ帝国 simple:Roman Empire

Romo

Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj ----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000) Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio. De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo. Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj. En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.

Legu ankaŭ pri:

[http://www.reisebuero.tk/ Roma Forumo] ~ Imperiestraj Forumoj Kategorio:Italio Kategorio:Urboj de Italio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Rom ja:ローマ ko:로마 simple:Rome

Bizanca imperio

Historio > Imperio > Bizanca Imperio < Mediteraneo < Geografio < Bizanco ----
- daŭro: 395-1453
- ĉefurbo: Konstantinopolo
- teritorio: Anatolio, Grekio kaj aliaj landoj ĉirkaŭ la orienta Mediteraneo
- lingvo: greka lingvo
- religio: kristanismo La bizanca imperio (395-1453) estis la greka, orienta parto de la romia imperio, kiu travivis la atakojn de la ĝermanoj en la 5-a jarcento, de la araba imperio en la 7-a jarcento sed, en la finaj jarcentoj, estis formanĝita iom post iom de la turkoj kaj Venecio ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453. La turkoj poste starigis la otomanan imperion, kiu regis multe de la samaj landoj, sed estis turka kaj islama, ne greka kaj kristana. La rusa imperio, regita de caro (= cezaro), rigardis sin kiel la vera heredinto de la bizanca imperio. Moskvo estis la "tria Romo". Ni nomas la imperion "bizancan", laŭ franca kutimo, pro la helena urbeto Bizanco, sur kiu Konstanteno fondis Konstantinopolon, sed la bizancianoj mem nomis sin "romianoj" (Rhomaioi): kvankam ili ne estis kulture romia kaj ne eĉ regis Romon, ili sin rigardis kiel la daŭrigo de Romio, kaj kromnomis Konstantinopolon Nea Rhome, "Nova Romo".

Historio

Romio Romio Romio Romio Ekde 395 la romia imperio havis du imperiestrojn: unu imperiestro regis la latinan okcidenton el Romo kaj la alia regis la grekan (kaj multe pli riĉa) orienton el Konstantinopolo. La oriento ne estis tute sendependa de la okcidento, sed plejparte administris sin libere. Sed en la 5-a jarcento, la okcidento falis al la ĝermanoj. Romo mem falis je 476. En la 6-a jarcento, la imperiestro Justiniano, dezirinte rekapti la disfalintan okcidenton, kaptis kaj portempe tenis nordan Afrikon, marbordan Hispanion kaj sudan Italion. Je 636, la araba imperio venkis la bizancojn ĉe la batalo de Jarmuk en Palestino. La araboj poste forkaptis ankaŭ Sirion, Egipton kaj nordan Afrikon. Pro la bizanca persekutado de la nestorianoj kaj aliaj herezuloj en tiuj landoj, multaj favoris la arabojn kontraŭ Konstantinopolo. La imperio nun konsistis plejparte de Anatolio kaj Grekio. Sed ĝi estis riĉa kaj forta dum la sekvintaj kvar jarcentoj. Sed en la 11-a jarcento, la imperio fariĝis malsana kaj malforta. Pro la atakoj de la turkoj en la sudoriento, la imperio petis la helpon de la papo, kiu laŭvice starigis la krucmilitojn je 1095. Sed en 1204 la 4-a Krucmilito perfidis la imperion: la krucmilitistoj turnis kontraŭ Konstantinopolo kaj bruligis kaj kaptis ĝin, stariginte la latinan imperion. Tio ne estis la fino, ĉar la latina imperio estis efemera, sed tio estis ja la mortovundo al la bizanca imperio kaj venenis la rilaton inter kristanoj orientaj kaj okcidentaj. La turkoj iom post iom konkeris Anatolion kaj Grekion kaj en 1453 Konstantinopolo mem falis. Inter aliaj, la bizanca imperio donis al multe de orienta Eŭropo ĝian skribon kaj fidon.

Ekonomio

La bizancia ŝtato monopolis eksteran komercon, kaj silkokultivon, post kiam bizanciaj monaĥoj ŝtelis silkvermojn el Ĉinio, kaj rolegis en la ekonomia vivo. Ties valuto estis norma en tiama Eŭropo kaj Mediteraneo. Oni elfosadis bizanciajn monerojn en Skandinavio kaj laŭ la silka vojo al Ĉinio. Tamen, en la finaj jarcentoj, la ŝtato devis koncedi privilegiojn kaj eĉ konstantinopolajn kvartalojn al italaj komercaj civitoj Venecio kaj Ĝenovo. Malllongadaŭre, tio savis la imperion, sed longadaŭre rompis la ekonomian sanon de la ŝtato. Granda parto el la ekonomia historio de Bizancio estas batalo inter imperia ŝtato, feŭdema nobelaro kaj liberaj kamparanoj.

Religio

Konstanteno, kvankam pagana, vidis en kristanismo strukturon ĉirkaŭ kiu rekonstrui la imperion. Li oficialigis kaj favoregis la Kristanan Eklezion. La imperiestro iĝis reprezentanto de Dio en Tero, laŭ la modelo de aziaj imperioj kaj religioj. Tamen, la dinastia principo ne endiĝis kaj imperiestriĝi ofte temis pli pri potenca armeo ol pri heredaj rajtoj. Pluraj skoloj aperis en bizancia kristanismo kaj imperiestroj vokis konciliojn por pacigi la teologiajn konfliktojn. Ne oficialajn tezojn oni nomis "herezo". Oni sloganas, ke "En Bizancio, teologio estis popola ŝatokupo". Ofte herezanoj tenis siajn kandidatojn al imperiestreco, aŭ migris ĉe najbarajn barbarojn aŭ Persan Imperion, do religio kaj politiko aperas miksitaj. Inter la skoloj, oni nomas ikonoklastoj, ikonoduloj, monofizismo, arhiismo, pelagianismo, montelismo,...

Politiko

La potenco estis centrita en monarko. Ŝtataj oficistoj regis la imperion, ofte batalante la aŭtonomiemajn nobelojn. La Romia sistemo kun senato restis sed nur honore. La popolo influis en Hipodromo. La ĉarkuraj teamoj (ĉefe Bluaj kaj Verdaj) dividis la konstantinopolanaron ne nur sporte, ankaŭ religie, klase kaj por la urba administro. La streĉoj de la sistemo akriĝis ĝis ribelado Nika.

Armeo

La forto de bizancia armeo restis tere en kirasitaj rajdistoj katafraktoj. Mare, la floto bruligis malamikajn ŝipon per greka fajro, naftomiksaĵo brulanta sur akvo.

Kulturo

vidu ankaŭ:
- Suido

Listo de ties imperiestroj

vidu al Listo da Romiaj imperiestroj de oriento Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo ja:東ローマ帝国 ko:비잔티움 제국

1821

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1821 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1821 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 10-a de aŭgusto : Misurio fariĝis la 24-a ŝtato de Usono.
- 15-a de septembro : Centra Ameriko (Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Nikaragvo kaj Salvadoro) sendependiĝas.
- Egipto komence regas Sudanon.

Kulturaj eventoj


- Nordameriko: Arkansaso: La Ĉerokan skribon lanĉas Sequoyah.

Naskiĝoj


- 17-a de majo : Sebastian KNEIPP
- 26-a de majo : Amalie DIETRICH
- 31-a de oktobro : Karel HAVLICEK Borovsky
- 12-a de decembro : Francio : Gustave FLAUBERT

Mortoj


- 23-a de februaro : Italio : John KEATS ----
1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823 | 1824 | 1825 | 1826
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1821년 simple:1821

La demotika

La demotika estas la "popola" formo de la moderna greka lingvo. Kompare al la klasika greka, ĝi estas gramatike simpligita kaj prenis multajn vortojn el la turka, la slavidaj lingvoj kaj la latina lingvo. Ĝi ne firme estis la oficiala lingvo de Grekio ĝis 1975, kiam demokratio revenis al Grekio. La malsamo inter la demotika kaj la klasika greka lingvo estas simila al la malsamo inter la franca lingvo kaj la latina. Ankaŭ estis greka dialekto parolita en Egipto nomata demotika. Vidu ankaŭ: la katarevusa

Planlingvo

Planlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio. Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj. ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj". Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.

Ekzemploj de planlingvaj projektoj

3CL - Adĵuvanto - Afrihilio [afh] - Americai Speak - Atlango - Baza Angla lingvo - Concorde - Dilpok - Earth Language - Esata - Esperanto [epo, eo] - Eŭrolingvo - Eŭrolango - Europanto - Folkspraak - Frater - Gestuno - Gloso - Gumosopo - Ido [ido, io] - Intergloso - Interlingu - Interlingvao [ina, ia] - Klingona [tlh] - Latinesce - Latino sen fleksio - Latinvlo - Ling - Lingua Komun - Linguum Islianum - Lingva Xronari - Loglano - Loglio - Loĵbano [jbo] - Marparolo - Mondial (planlingvo) -