Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Greka Mitologio

Greka Mitologio

Laŭ la helena mitologio, estas dek du senmortaj gedioj, kiuj loĝas sur la ĉiela Monto Olimpo. La olimpanoj loĝas en belega palaco aŭ palacoj. Ni mortontoj povas nek vidi, nek atingi Olimpon. Se unu dio devas forloĝiĝi de Olimpo, alia dio devas preni lian lokon. Monto Olimpo ne estas Olimpio, urbo en Eliŝa (Helenio), kaj loko de la Olimpiaj Ludoj. La 12 ĉefaj grekaj dioj estis:
- Zeŭso
- Hera
- Pozidono
- Hadeso
- Areso
- Apolono
- Hermeso
- Hefesto
- Afrodita
- Hestia
- Atena
- Artemisa Laŭ Teogonio de Heziodo (ĉ. 700 a.K.), en la komenco estis nur Ĥaoso. Poste aperis Gaja (tero), Tartaro (subtero), Erebo, Nokto kaj Eroso. Super la diino Gaja, la tero, estis la dio Urano, la ĉielo. La unua generacio de la dioj, la gefiloj de Gaja kaj Urano, estis teruraj monstroj, la ciklopsoj. La dua generacio de la dioj, ankaŭ gefiloj de Gaja kaj Urano, estis la 12 titanoj, (6 filoj kaj 6 filinoj): # Oceano (Okeanos)- dio de la maro # Tetisa (Thethys) - fratino kaj edzino de Oceano # Hiperono (Hyperion) - dio de la suno # Teja (Theia) - fratino kaj edzino de Hiperono # Temisa (Themis) - diino de la tero # Rea (Rheia) - diino de la tero, kaj edzino de Krono # Mnemozina (Mnemosyne) - diino de la memoro # Jafeto (Iapetos) # Kojo (Koios) # Feba (Phoibe) # Krejo (Kreios) # Krono (Cronos) - edzo de Rea, kaj dio de la tempo Krono mortigis sian kruelan patron, Uranon, kaj tiam li iĝis la ĉefa dio. Krono edzinigis Rean, kaj de la gefiloj de Krono kaj Rea venis la tria generacio de la dioj- la Olimpanoj. Poste, Zeŭso mortigis sian kruelan patron, Kronon. (Krono manĝis sian gefilojn). Tiam Zeuŝo iĝis la ĉefa dio, kaj nun regas en Olimpo. Aliaj rolantoj: :Andromeda - argonaŭtoj - Belerofono - Ciklopso - Dedalo - Dionizo - Edipo - Hekato - Herakleo - Ikaro - Ioa - Jasono - Mino (reĝo) - Minotaŭro - Pandora - Pegaso - Perseo - Prometeo - Teseo - titanoj ---- Vidu ankaŭ: mito, hindeŭropa mitologio, dioj, herooj, nimfoj, Trojana Milito, Homero, Ovidio, Genealogia Arbo de la dioj, Muzoj Kategorio:Helena mitologio ja:ギリシア神話 ko:그리스 신화

Gedioj

Filozofio > Religio > Dio < Listo de dioj ---- :Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo.
Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire) Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj. La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi. Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita. Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn. Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp. Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo. Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj). Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon. Kategorio:Religio ja:神 ko:하느님 simple:God

Olimpanoj

La olimpanoj estas grupo aŭ rondo de dek du dioj, kiuj regis la mondon post la renverso de la titanoj. La nomo olimpano venas de ilia mitologia loĝejo, la nuba Monto Olimpo. Vidu ankaŭ:
- Genealogia arbo de la grekaj dioj Kategorio:Helena mitologio

Helenio

Historio > Civilizoj > helena civilizo ---- Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas la antikva greka civilizo, kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Falo de Trojo. Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio, de Britio ĝis Egipto, per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio. Ĝi estas la civilizo de Homero, Herodoto, Sofoklo, Platono, Aristotelo, Eŭklido, Arkimedo, Cezaro, Kleopatra, Plutarko, Marko Aŭrelio, Ptolemeo, Galeno, Plotino, ktp. Ĝia belarto, literaturo, filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio, ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike. Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo, kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj) versioj de helena civilizo. De -1000 ĝis -500, ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio. En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon. De -500 al 100, la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio. Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo, kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko. Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo. Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika.
origino Egea Maro, ĉ -1450 el minoa civilizo
daŭro -1450 al 300
loko la landoj konkeritaj de Aleksandro la Granda kaj Romio: okcidenta Eŭropo, la mediteranea baseno, Mezopotamio, Persio, Baktrio.
urboj Ateno, Sparto, Miceneo, Argo, Bizanco, Mileto, Efeso, Sirakuso, Aleksandrio, Antioĥio, Korinto, Romo, ktp
lingvo greka lingvo, latina lingvo
skribo greka skribo
mezuro greka mezuro
kalendaro atena kalendaro, makedona kalendaro
erao olimpiado
numeraloj grekaj numeraloj
ideologio/religio greka religio, greka filozofio
novigoj aksiomo, atomo, demokratio, eŭklida geometrio, falankso, filozofio, fiziko, historio, kodekso, legio, logiko, mekaniko, metafiziko, olimpiko, pergameno, retoriko, scienco, vokala litero, ktp
Vidu ankaŭ: greka mitologio

Zeŭso

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/de/thumb/f/ff/180px-Zeus.jpg
Zeŭso (helene Ζευς, latine ZeusJupiter) estis filo de la titana dio Krono (aŭ Kronos). Zeŭso mortigis sian kruelan patron. Poste, li lotis kun siaj fratoj Pozidono kaj Hadeso por esti la suverena reganto de Olimpo. Zeŭso estas la estro de la ĉielo kaj la pluvo. Lia armilo estas la fulmofrapo. Zeŭso estis la malfidela edzo de la diino Hera. Zoologio zeŭso (Zeus) estas genro de grandaj mediteraneaj fiŝoj de teleosteoj (laŭ nova PIV), kiujn la malnova PIV nomis zeoj. La familio estas nomata zeŭsedoj (Zeidae), la ordo zeŭsoformaj (Zeiformes). Kategorio:Helena mitologio ja:ゼウス ko:제우스

Pozidono

Pozidono (helene Ποσειδων, ankaŭ latine Neptunus) estas la frato de Zeŭso kaj Hadeso. Li loĝas en la maro, kie li estas estro, sed ofte li vizitas la teron kaj la ĉielon. Lia armilo estas la tridento. Pozidono rajdas la ondojn en ĉaro tiriĝita per delfenoj. Foje, Pozidono volis esti la dio de la urbo Ateno, kaj kreis la ĉevalon kiel donaco por la Atenanoj. Sed Atena plantis olivarbon, kaj fariĝis la diino de la urbo. Ofte Pozidono skuas la teron kun sia kolero. Li ankaŭ facile povas ŝanĝi sian formon. Kategorio:Helena mitologio ja:ポセイドン ko:포세이돈

Areso

Areso estas la bonaspekta filo de Zeŭso kaj Hera. Areso estas la frato de Atena, Heba kaj Hefesto. Li estas la dio de la milito aŭ de la milita frenezo. Ofte li portas sangan lancon. Lia birdo estas la vulturo, kaj lia besto estas la hundo. Iam li adultis kun la bela Afrodita. Hefesto, la edzo de Afrodita publike mokis Areson. Aliafoje, li batalis kontraŭ la heroo Heraklo, kaj Heraklo preskaŭ mortigis la senmortulon. Romianoj identigis sian dion pri terkulturo Marso kaj Areso. Kategorio:Helena mitologio ja:アレス ko:아레스

Hermeso

Hermeso estas la filo de Zeŭso kaj la filino de la titano Atlaso, Maia. Li estas la fluga mesaĝisto de sia patro, la ĉefdio. La romianoj nomis lin Merkuro. Hermeso estis la dio de la vojaĝantoj kaj la komercistoj. Li kondukis la animojn de la mortintoj al Hadeso. Li estis amikoj de la homoj, sed li estis ankaŭ trompemulo. Li inventis la liron, la ŝalmojn, la muzikan skalon, la astronomion, la mezurojn, kaj la zorgon pri olivarboj. Hermeso portis ĉapelon kun flugiloj, sandalojn kun flugiloj, kaj la kaduceon, vergon kun du enplektitaj serpentoj. Hodiaŭ, la kaduceo estas la simbolo de la medicina profesio. Kategorio:Helena mitologio ja:ヘルメス

Hefesto

Hefesto (helene 'Ηφαιστος, ankaŭ konata laŭ la latina nomo Vulcanus) estas la filo de Zeŭso kaj Hera, kaj la frato de Areso kaj Hebe. Li naskiĝis malbela kaj lama. Pro tio, Hera kaj Zeŭso malakceptis lin. Tamen Hefesto estis bona al liaj amikoj. Li estis lerta forĝisto kaj laboris je sia amboso. Li faris armilojn, palacojn, kaj virinojn el oro por servi lin. Kreaĵoj de li estis:
- Pandora, la unua homa virino, kaj ties skatolo.
- la flugilaj kasko kaj ŝuoj de Hermeso
- ŝirmilo Aegis.
- la zono de Afrodito
- la kiraso de Aĥilo
- armiloj por Areso.
- la suno-ĉaro de Helio
- pafarko kaj sagoj de Eroto
- la nevidebliga kasko de Hadeso Hefesto edzinigis Afroditan, la plej bela kaj dia virino en la mondo. Sed Afrodito baldaŭ enuiĝis de Hefesto, kaj ŝi havis amaferojn kun la bela Areso, la frato de Hefesto. Kategorio:Helena mitologio ja:ヘパイストス ko:헤파이스토스

Afrodita

Afrodita, la ora diino de beleco, amo, kaj deziro, estas la filino de Zeŭso kaj Diono. Kiel Afrodita Urania. (ĉiela Afrodita), ŝi estas la diino de la ideala amo. Kiel Afrodita Benetrix, ŝi protektis geedzecon. Kiel Afrodita Porne, ŝi estis la diino de la volupto, kaj ŝi protektis la amoristinojn. Laŭ Heziodo, la nomo Afrodita venas de la greka vorto aphros (ŝaŭmo), kaj Afrodita naskiĝis jam matura de la maro de la generaj organoj de Urano. La afrodiziaj festivaloj estis tre popularaj en Ateno kaj Korinto. Afrodita estis tre bela. Kiam Pariso devis elekti en konkurso la plej belan de la diinoj Afrodita, Hera, aŭ Atena, li elektis Afroditan. Fama helena statuo de ŝi nomiĝas belpuga Afrodita. Afrodita fariĝis patrino; Dejmoso (teruro), Foboso (timo), Harmonia, kaj Eroso, la juna dio de amo, estis ŝiaj gefiloj. La mirto estis la arbo de Afrodita, kaj la kolombo, la cigno, kaj la pasero estis ŝiaj birdoj. Kategorio:Helena mitologio ja:アプロディテ ko:아프로디테 simple:Aphrodite

Atena

http://de.wikipedia.org/upload/6/6a/Athene_MK1888.png
Atena estas la protekta diino de sia urbo Ateno, la ĉefurbo de la nuna Grekio. La templo de Atena, la Partenono, ankoraŭ staras sur la supro de la akropolo de la moderna urbo. Antaŭe estis granda statua de la diino Atena en la templo. Apud staras la Ereĉteum kun sia kariatidoj, alia templo dediĉita al Atena. Por protekti sia urbon kaj ŝtaton, Atena uzis la fulmofrapon kaj la ŝildon nomita la egidon (aegis, vorto kiu signifas "protektado" en la greka) de sia patro Zeŭso. Strange, Atena ĉiam estas pura virgulino, kaj ŝi ne havis veran patrinon: Ŝi venis de la kapo de Zeŭso, post ke li manĝis sian edzinon Metisa. Sed oni memoras Atenan pli pro sia inteligenteco kaj saĝeco. Ŝi estis la preferata filino de sia patro. La olivarbo estas la arbo de Atena, kaj la noktuo ŝia birdo. Kategorio:Helena mitologio ja:アテナ ko:아테나

Teogonio

Teogonio estas nomo de poemaro de Heziodo, helena poeto. Ĝi priskribas naskiĝojn de dioj kaj kreiĝon de la mondo. Analoge, oni nomas "teogonio" ĉiujn verkojn kiuj pritraktas saman temon, tiel, oni povas referi al "egipta teogonio", "babilona teogonio" ktp. ja:神統記 Kategorio:Helena mitologio Kategorio:Poezio

7-a jarcento a.K.

Historio > Jarcentoj: 8-a jarcento a.K. - 7-a jarcento antaŭ Kristo - 6-a jarcento a.K. Jaroj:
-699-698-697-696-695 -694-693-692-691-690
-689-688-687-686-685 -684-683-682-681-680
-679-678-677-676-675 -674-673-672-671-670
-669-668-667-666-665 -664-663-662-661-660
-659-658-657-656-655 -654-653-652-651-650
-649-648-647-646-645 -644-643-642-641-640
-639-638-637-636-635 -634-633-632-631-630
-629-628-627-626-625 -624-623-622-621-620
-619-618-617-616-615 -614-613-612-611-610
-609-608-607-606-605 -604-603-602-601-600
ja:紀元前7世紀

Gaja

Gaja (Greke Gaea, aŭ Ge) estis la greka diino de la tero, la unua dio kiu venis el la mallumo de ĥaoso. La romianoj ŝin nomis Terra. De la utero de la patrino Gaja venis la titanoj, la ciklopsoj, la hekatoncheires, kaj multaj aliaj kreitoj mitaj. Nuntempe, multaj modernaj homoj adoras Gajan, ĉar por ili, ŝi estas simbolo de la tero kiel viva, spiranta organismo. Ŝi estas la nutranto kaj protektanto de la humanaro, de bestoj kaj plantoj, de la vivmedio, kaj de la universo. Laŭ ili, Gaja ligas nin al la universala fonto de patrinumo kaj nutrado. Etimologie, la vortoj geografio, geologio, geometrio, geofiziko, kaj geocentra venas de la greka vorto rilata al la nomo Gaja. Ankaŭ estas scienca teorio nomata pri Gaja, Teorio Gaja. ja:ガイア

Nokto

Nokto estas en iu loko, kiam tiu loko fortuniĝis de la suno, kaj pro tio mallumiĝis. Sur la tero, estas nokto ĉe iomete malpli ol duono de la planedo ĉiam. Kiam nokto estas ĉe unu flanko de la planedo, la alia estas tago. Pro la rotacio de la Tero ĉirkaŭ ties akso, tago kaj nokto ĝenerale alternas dum 24-hora periodo. Tamen, pro la kliniĝo de la Tero, noktoj estas pli longaj en vintro ol en somero.

Vidu ankaŭ:


- Tago
- Noktumo Kategorio:Astronomio ja:夜 simple:Night

Urano (dio)

Urano (greke Ouranos, latine Uranus) estas la plej antikva greka dio. Lia nomo estas ankaŭ nomo de la planedo Urano. Urano estas la dio de la ĉielo, kaj lia edzino Gaja estas la diino de la tero. La antikvaj grekoj lin adoris, ĉar li donis varmon, lumon kaj pluvon al la tero. Urano estas la patro de la titanoj, la ciklopsoj kaj la Hekatoncheires: monstroj kun 100 manoj kaj 50 kapoj. La titano Krono, lia plej juna filo, detronigis Uranon, mutilis lin, kaj detranĉis liajn testikojn. De la sango aperis la gigantoj, la Melioj aŭ Meliai, kaj la Furioj. Oni ankaŭ ofte diras ke kiam la sango de Urano trafis la maron, Afrodita naskiĝis. Urano

Ĉielo

Antikvaj ĉinoj opiniis, ke la ĉielo estas la plej granda kaj la plej alta. Tial, ili konis la ĉielon pere de alternado de la kvar sezonoj kaj irado de la steloj. En la prahistorio ĉiuj ŝanĝiĝoj de la naturo, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, kaŭzis maltrankvilon de homoj, ĉar ili havis striktan rilaton kun la homa vivo: Vintre la sunlumo portis al ili varmon, somere pluvego kaŭzis inundon kaj forrabis de ili la loĝejon... Sunlumo, pluvo kaj neĝo devenas de la ĉielo, tial ili opiniis, ke la ĉielo estas reganto de la universo. Ĉio en la universo naskiĝis laŭ volo de la ĉielo. Tiu, kiun la ĉielo volas fari reganto, estas imperiestro. La imperiestro ja regas la homan socion en la nomo de la ĉielo, tial la popolo devas obei lin senkondiĉe. Ankaŭ la imperiestroj kredis al la volo de la ĉielo. Foje la unua imperiestro de la Okcidenta Han-dinastio Liu Bang (206-194 a.K. sur la trono) grave malsaniĝis. Lia edzino volis venigi kuraciston, sed Liu diris, ke li suverenas kaj malsanas laŭ la volo de la ĉielo, kaj kontraŭ tio kuracisto povas fari nenion. La teorio de ĉiela volo naskiĝis en pratempo, tamen ĝi ne estas la unika aserto de la antikvaj ĉinoj pri la ĉielo. Xunzi (313-238 a.K.), granda pensulo de la periodo Militantaj Regnoj, opiniis, ke irado de la suno kaj luno, alternado de la kvar sezonoj, vento, pluvo kaj kresko de ĉiuj vegetajoj estas naturaj fenomenoj. La ĉielo ne estas dio. Wang Chong (27-97 p.K.), filozofo de la Orienta Han-dinastio, diris, ke samkiel la tero, ankaŭ la ĉielo estas korpo. Ĝi, je dekoj da miloj da kilometroj super la tero, havas neniun volon kaj ne povas fari spiritan efekton al la homoj. Laŭ li, se la ĉielo koleras per tondro kaj gojas per pluvo, kial do ĝi ofte ĝojas kaj koleras samtempe? Ĉu ĝi estas freneza? Se la ĉielo ofte faras tondron por puni krimulojn sur la tero, kial ĝi ofte tondrumas ŝafojn en arbaroj, sed ne senkompatajn buĉistojn? Ĉu la ŝafoj estas krimaj? Laŭ Wang Chong la ĉielo havas formon. La konstelacioj en la ĉielo estas ripozejoj por la suno kaj luno, kiel postiljonaj stacioj sur la tero por poŝtistoj. Poste iuj montris, ke la ĉielo estas senlima kun neniu formo, dum la suno, luno kaj steloj ne havas devenon kaj agas ne tute same. Ilia irado kaj halto dependas de la aero. Zhang Zai (1020-1077), filozofo de la Norda Song-dinastio, opiniis, ke la ĉielo ja estas aero kaj la leviĝon de la suno kaj luno en la oriento kaj ilian malleviĝon en la okcidento kaŭzas ne la rotacio de la ĉielo, sed tiu de la tero. Jen la unua fojo, ke antikvaj ĉinoj metis la tezon pri la rotacio de la tero.

FORMO DE LA ĈIELO

Jam antaŭ pli ol 3 000 jaroj antikvaj ĉinoj inventis ĉaron. Por ŝirmi sin de pluvo kaj vento ili tegmentis ĝin. Pro tio iuj opiniis, ke la tero similas al la ĉaro, dum la ĉielo al la tegmento. En iliaj okuloj la ĉiela tegmento estas volba kaj ŝvebas super la tero. Aliaj supozis, ke la tero similas al kvadrata ŝaktabulo, dum la ĉielo al la ronda kovrilo, tio ja estas la tezo pri Ia ronda ĉielo kaj kvadrata tero. Tiu koncepto montriĝas ankaŭ en formo de tomboj de hanoj: La rektangula kavo aludas pri la tero, dum la ronda teramaso pri la ĉielo. Sur iuj ĉerkoj pentriĝis pordo, fenestroj kaj gardistoj, tio montras, ke la hejmo de la mortinto daŭre troviĝas inter la ĉielo kaj tero. Antikvaj ĉinoj faris rondan teramason altaro por kulti Ia ĉielon, dum la kulta ceremonio oni portis kostumojn kun broditaj suno, luno kaj steloj por fandiĝi kun la ĉielo. Ili prenis ankaŭ la teramason kiel kultejon de la tero kaj metis ĝin en akvon, opiniante, ke Ia akvo kaj tero formas la terglobon. La Ĉiela Altaro en Pekino konstruita antaŭ 400 jaroj ja estas ronda halo kaj la Tera Altaro - kvadrata konstruaĵo. Antaŭe ĉi tiu estis ĉirkaŭita de akvo. Kaj triaj opiniis, ke la tuta universo similas al ovo. En la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25 p.K.) oni faris ĉielglobuson kun signitaj konstelacioj sur ĝi. Oni klarigis per la globuso, ke kiam la suno enteriĝis, tagiĝis kaj post ĝia enteriĝo noktiĝis. Poste Wang Chong neis tiun ĉi tezon, dirante, ke se la suno vere enteriĝas, do kial oni povas ĉerpi akvon el la tero? Ĉu la suno iras en akvo? Li opiniis, ke la suno rivoluas laŭ difinita direkto, sed ne enteriĝas. Nelonge post Wang, Zhang Heng, alia fama sciencisto, aldonis ion gravan al la teorio de la ĉielo-sfero. Li diris, ke la ĉielo similas al ovoŝelo, dum la tero al ovoflavo, tial la ĉielo rivoluas ĉirkaŭ la tero. Laŭ la teorio de la ĉielo-sfero en la tuta mondo la tago kaj nokto ne nur estas samlongaj, sed ankaŭ okazas samtempe. Post la 7-a jc., kiam armeo de Tang-dinastio ekspediciis norden, oni trovis, ke tie la tagoj estas longaj, dum la noktoj daŭras nur unu aŭ du horojn. Pro tio oni malkovris eraron de la teorio de la ĉielo-sfero. Kompare kun tiu teorio, la tezo pri la ĉielo kiel tegmento estas preskaŭ scienca. Laŭ tiu tezo la ĉielo estas ronda tegmento kaj la suno iras sur ĝi laŭ certa orbito. Oni supozis, ke sur la ĉielo estas 7 cirkloj kun sama centro. Kiam la suno atingas ekstreman nordon, la nordo estas en tagmezo, dum la sudo en noktomezo kaj sekve ankaŭ la tago kaj nokto estas en malsamaj horoj en diversaj lokoj. Kaj kiam la suno atingas la internan sferon plej proksime de Arkto, estas somera solstico en ĝi kaj la tago estas la plej longa kaj varma. Kiam la suno atingas Ia eksteran sferon plej malproksime de Arkto, estas vintra solstico en ói kaj la tago estas la plej malvarma kaj mallonga. Kiam la suno atingas la mezan sferon, la tago estas longa samkiel la nokto kaj Ia vetero estas ne varma nek malvarma. Tiam estas ekvinokso printempa aŭ aŭtuna. Tiu teorio havas ion komunan kun la moderna astronomio. La interna sfero sur la ĉiela tegmento similas al tropiko de la Kankro, dum la ekstera al tropiko de la Kaprikorno kaj la meza al ekvatoro. Laŭ la tezo pri la ĉielo kiel tegmento la loko, kie la tago daŭras 6 monatojn kaj la nokto ankaŭ tiom longe, kaj somere glacio ne degelas, ja estas nenio alia ol Arkto, dum la loko, kie greno dufoje maturiĝas en la jaro, kaj vintre verdas herboj, ja estas la tropikaj zonoj proksime al ekvatoro. Modernaj astronomoj opinias, ke tio ne estas hazardo, sed la rezulto akirita de antikvuloj probable en Arkto kaj tropikaj zonoj. Sed kiamaniere ili atingis la lokojn antaŭ miloj da jaroj? ORIGINO DE LA ĈIELO En la komenco oni opiniis, ke la ĉielo estis kreita de dioj. Antaŭ naskiĝo de la ĉiélo, en la tuta universo regis granda ĥaoso, kaj poste aperis du dioj, kiuj malfermis la ĉielon kaj teron. Poste cirkulis alia mito, ke la universo estis ovoforma kun la dio Pan Gu ene. Li faris la klaran aeron supren, tio ja estis la ĉielo, kaj la malklaran malsupren, tio ja estis la tero. Jen la ĉielo apartiĝis de la tero. Kaj poste la korpo de Pan Gu kreskis kun 1eviĝo de la ĉielo kaj dikiĝo de la tero. Tiamaniere forpasis 18 000 jaroj, La ĉielo fariĝis ekstreme alta kaj la tero ekstreme dika. Tiam mortis Pan Gu. Sed lia dekstra okulo fariĝis la luno, iia maldekstra - la suno, liaj dentoj - steloj, liaj kvar membroj - altaj montoj, lia sango - rivero kaj maro, liaj haroj - arboj kaj herboj. En la periodo Militantaj Regnoj naskiĝis granda filozofo Zhuangzi (369-286 a.K.). Li opiniis, ke la ĉielo, tero kaj homoj devenis de aero, origino de la tuta universo. Post kelkaj jarcentoj iuj metis jenan tezon: la aero devenis de akvo, origino de la tuta universo kaj kompreneble, la ĉielo, suno, luno kaj ĉiuj steloj devenis de la akvo. Wang Chong opiniis, ke la ĉielo kaj tero ne havas naskiĝon nek morton. La ĉielo ĉiam restas la sama estinte, estante kaj estonte. Laŭ li la ĉielo estas neŝanĝiĝanta. Tamen multaj opiniis, ke la ĉielo kaj tero havas sian originon kaj pereon. En Ĉinio cirkulas jena fablo: iu timas disfalon de la ĉielo kaj rompiĝon de la tero. Ĉar tiaokaze li povas nenie vivi, li do maltrankvilas tuttage. Lia amiko diris, ke la ĉielo estas akumulita aero, kiu ne povas fali teren, tamen la maltrankvilanto kontraŭdiris: " Ĉu la steloj povas ne fali, se la ĉielo estas el aero?" La amiko respondis, ke la steloj estas lumantaj objektoj, kiuj ne vundus la homojn, eĉ se ili falus. La maltrankvilanto diris, ke la ĉielo kaj tero ja povas detruiĝi, sed pro sia grandeco ili detruiĝas malrapide kaj oni certe maltrankviliĝos ĉe ilia detruiĝo. La fablisto opiniis, ke detruiĝo de la ĉielo kaj tero ja ne estas malbona afero, ĉar kiam pereos la nuna mondo, naskiĝos la nova kaj la homoj eble vivos pli feliĉe en la nova mondo. Laŭdindas, ke jam antaŭ pli ol 2 000 jaroj la homoj havis tian koncepton pri la ĉielo kaj tero. En la 1-a jc. sciencisto Zhang Heng montris, ke Ia universo estas senlima. En la 13-a jc. laŭ makroskopa vidpunkto iu erudiciulo eksplikis la koncepton pri la universo. Li diris, ke en la patrina ventro oni ne scias, ke ekstere estas granda mondo kun multege da homoj. Laŭ li en la senlima universo estas multaj mondoj, en ĉiu el ili la homoj naskiĝas kaj mortas kaj ankaŭ la ĉielo kaj tero naskiĝas kaj mortas, sed en malsamaj tempoj, ili ŝanĝiĝas senfine. Modernaj sciencistoj observas stelojn per teleskopo kaj sciiĝas, ke ekster la suna sistemo estas aliaj sistemoj en Galaksio kaj ekster Galaksio estas aliaj similaj kosmaj unuoj. Tio ja konformas al la supozo de niaj antikvuloj. Kompreneble antikvaj ĉinoj multe esploris la ĉielon. [[got:

TEJA

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T EdE-T TEJA - Tutmonda E junulara Asocio. v. Junularo.

Catégorie:Festival de techno

articles connexes : Techno | Rave Techno catégorie:techno

szkolne konsultant slubny spalacze tuszczu Hotel in Sofia Aloes










































:: RELATED NEWS ::
Basia Frydman
Basia Frydman född 17 juni 1946 i Swiebodzie Dolny Slask Polen, svensk skådespelare. Gift med Tomas Laustiola. Frydman utexaminerades 1972 från Teaterhögskolan i Stockholm.

Filmografi<




Edvard Danielsson
Edvard Danielsson född 1887 död 1948, svensk skådespelare. Danielsson var gift med skådespelaren Gertrud Danielsson.

Filmografi i urval


- 1948 - Hamnstad
- 1947 - Pappa sökes
- 1947 - Jens Månsson i Amerika
- 1947 - Djurgårdskvällar
- 1946 - Medan porten var stängd
- 1946 - Iris och löjtnantshjärta
Pontus Gustafsson
Pontus Gustafsson född Pontus Karl Fredrik Gustafsson 15 augusti 1955 i Stockholm, svensk skådespelare. Gjorde den svenska rösten till Mowgli i Disneyfilmen Djungelboken när han var 12 år 1967.

Filmografi


- 2001 - Eva & Adam - fyra födelsedagar och ett fiasko
- 1997 - Pippi Långstrump
- 1996 - Beep's värld
- 1995 - Den vita lejoninnan
- 1995 - Jönssonliga
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org