Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hebrea Lingvo

Hebrea lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida lingvaro > la hebrea lingvo < Judaj lingvoj ---- Judaj lingvoj La hebrea lingvo (hebree עברית, `iv-RIT) estas semida lingvo, la antikva lingvo de hebreoj en la Biblio kaj la komuna lingvo de la judoj. Oni kredas ke post la jaro 200 de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, send ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movadoj de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparigis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel parolata lingvo en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu de la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (la angla, la araba, kaj la hebrea). La hebreo-parolanta komunumo en palestino rapide kreskis kaj jam post la dua mondmilito, ekde la jaroj 1920aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto. Ĝi anstataŭis la pli malnovan hebrea-fenica alfabeto, kiu tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125. Ĉi tiu alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokaloj. Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj semidaj lingvoj, baziĝas sur tri-konsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas libron. Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija (biblioteko), sifrut (literaturo), kaj sipur (rakonto, la konsonantoj /f/ kaj /p/ estas unu fonemo en la hebrea). Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la aramea kaj la araba.

Hebrea influo en Esperanto

La rolo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estas adoptataj en fontolingvoj de Esperanto, kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj. Sen dube, la profonda kono de Zamenhof de la hebrea ankaŭ inspiris lin kun la ideo de "radikoj", de la sufikso "-ig" kaj kun kelkaj aliaj detaloj de la mekanismo de vortderivado kaj kreado. Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al esperanto. Se la angla teksto skribas SH, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto Ŝ (Ŝaron)
- [http://www.israel-catalog.com/seo/Hebrew-Speaking-Dictionary.html Hebre-parolanta vortaro (angle: Hebrew Speaking Dictionary)]
- [http://www.israel-catalog.com/seo/Hebrew-Dictionary.html Hebrea vortaro (angle: Hebrew dictionary)] Multaj personnomoj de okcidenta civilizo estas origine hebreaj: Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Mikaelo, Raĥelo Pluraj venis rekte el la hebrea: aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato, ŝoĥti. Kategorio:Lingvo ja:ヘブライ語 ko:히브리어 simple:Hebrew language th:ภาษาฮีบรู

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Hebreoj

Historio - Hebrea lingvo - Zeloto Tiu ĉi artikolo temas pri la Hebreoj en la genta senco. Por semantike tre parenca temo vidu pri Judoj. "Hebreoj" povas ankaŭ signifi la libron Hebreoj en la Nova Testamento. Origine la termino "Hebreoj" (en hebrea lingvo עברים, עבריים iv-RIM, iv-ri-JIM) nomas anojn de gento aŭ gentaro deveninta (almenaŭ tradicie) de la biblia patriarĥo Eber (Genezo 11:14-17). La tradicie plej grava frua hebreo, ses generaciojn post Eber, estis Abram, poste Abraham, kies tradician historion oni povas legi en la biblia libro Genezo (ĉapitroj 11-25) kaj aliaj fontoj. Laŭ Genezo, Abram ekmigris el Ĥaldeujo (el la urbo Uro kaj post pasloĝado en Ĥaran) al la lando Kanaana, laŭ voko de Dio la Eternulo, kiu promesis doni al li terenon kaj fari el lia idaro sennombran nacion. ko:히브리 민족 ja:ヘブライ人

Biblio

La Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio, de Judismo kaj Kristanismo. Ĝi estis verkita inter la jaroj -1500 ĝis 150 en la greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al la juda biblio la kristanoj aldonis la Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la mormonoj aldonis la Libron de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la Koranon, laŭ islamo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto. Mohameto

Ĉefaj partoj de la Biblio

La Hebrea Biblio

La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento) La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo [torah, תורה] + la Profetoj [neviim, נביאים] + la Skriboj [ketuvim, כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.

La Leĝo:


- Genezo
- Eliro
- Levidoj
- Nombroj
- Readmono La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateŭĥos, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la Tanaĥo kaj la Talmudo).

La Profetoj:


- Josuo
- Juĝistoj
- Samuel (libro unua)
- Samuel (libro dua)
- Reĝoj (libro unua)
- Reĝoj (libro dua)
- Jesaja
- Jeremia
- Jeĥezkel :La Dekduopo: :
- Hoŝea :
- Joel :
- Amos :
- Obadja :
- Jona :
- Miĥa :
- Naĥum :
- Ĥabakuk :
- Cefanja :
- Ĥagaj :
- Zeĥarja :
- Malaĥi La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.

La Skriboj


- Psalmaro
- Sentencoj
- Ijob
- Alta Kanto
- Rut
- Plorkanto
- La Predikanto
- Ester
- Daniel
- Ezra
- Neĥemja
- 1 Kroniko
- 2 Kroniko Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.

La Dua-kanonaj libroj (aŭ Apokrifo)


- Tobit
- Judit
- Aldonoj al Ester
- 1 Makabeoj
- 2 Makabeoj
- Saĝeco de Salomono
- Siraĥ
- Baruĥ :
- Letero de Jeremia
- Aldonoj al Daniel
- 1 Esdras
-

- 2 Esdras
-

- Preĝo de Manase
-

- 3 Makabeoj
- 4 Makabeoj
- Psalmaro de Salomono
- Psalmo 151
- Ĥanoĥ kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma Katolika Eklezio, kaj en la nova eldono (2003) de la Sankta Biblio en Esperanto. La steletitaj libroj troviĝas en anglalingvaj protestantaj "apokrifoj", kaj oficiale presiĝas ankaŭ en apendico de la Romkatolika Biblio, kvankam ne rigardate de la Roma Eklezio kiel kanonaj. La ceterajn en la listo rekonas iuj orientaj ortodoksaj eklezioj (jen greka, jen slavaj, jen etiopia...) sed ne aliaj nek la okcidentaj eklezioj. Libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.

Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)

Pri la Biblia Enhavo

La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aŭ ĵurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon kaj doktrinon de Judismo kaj Kristanismo.

Aliaj aldonoj kaj sintenoj pri Biblio

Talmudo

La Talmudo: laŭ Judismo parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno, kaj ĝia komentaro (la gemaro), finfine estis enskribita en la sesa jarcento. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por Judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la Tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ multe konas) la Talmudon.

Korano

La Korano: Laŭ Islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano. Dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.

Aldonaj mormonaj libroj


- La Libro de Mormono
- Doktrino kaj Interligoj
- La Perlo de Granda Prezo aŭ, eble preferinde, "La Multevalora Perlo" (kp Mateo 13.46)

Tradukoj kaj Versioj


- Septuaginto
- Samariana Biblio
- Masora Biblio
- Heksapla
- Vulgato
- King James Version

Esperanto-Tradukoj

Zamenhof tradukis la tutan Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en Esperanton. Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1910, kaj por pruvlegi la tradukon de la Zamenhof versio. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla King James Version. En 1926, ambaŭ tradukoj eldoniĝis sub la nomo La Sankta Biblio. La Duakanonajn Librojn tradukis Gerrit BERVELING; la katolika parto de la Duakanonaj Libroj aldoniĝis je 2003 al La Sankta Biblio de 1926.

La Biblio en Esperanto (eksteraj ligoj)


- [ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/esperanto-texts.dir/estulumo.zip Teksto, iksokonvencie, zipigita] (1339K)
- [http://www.geocities.com/kalblando/biblio Kalblanda, HTML, X-sistemo, versigita]

Biblio - el EdE

EdE-B Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian RUST kaj Alfred Edward WACKRILL kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Zamenhof mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Zamenhof konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J. M. WARDEN. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta E-a Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E', Geneve, 1926, p: l37.) - Nombro de bibliopartoj venditaj en Esperanto ĝis 35 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14,231. M. C. BUTLER. Kategorio:Abrahamaj religioj Kategorio:Sanktaj libroj ja:聖書 ko:성서 nb:Bibelen simple:Bible zh-min-nan:Sèng-keng

Judoj

La Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan ligon al la teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento. Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:
- Sefardoj
- Aŝĥenazoj Je 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: Antaŭ 1930, Rusio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua Mondmilito, Hitlero mortigis 35% el la Judoj en la mondo. La restintoj plejparte migris al Usono aŭ Israelo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento tre antikva kaj profunde influa. Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn judajn. La Judoj, kiuj plej grave influis la nejudan socion en la moderna periodo, estis ĝenerale nereligiaj, almenaŭ laŭ la tradicia senco: Spinozo, Markso, Lev TROCKIJ, Freŭdo, Ejnstejno, Zamenhof, ktp. Iasence, oni povus diri, la Okcidento mem estas civilizo duone greka kaj duone juda.

Kiu estas Judo?

La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento. Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havas aŭ havis judan edukon aŭ identiĝon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio. Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksoj, ricevis la revelacion en Sinai). En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion similan al la reformista. Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu avon aŭ avinon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-Judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj. Kategorio:Judismo ja:ユダヤ人 ko:유대인

200

Historio > Jarcentoj > 2-a jarcento > 200 ---- En la jaro 200 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

----
195 | 196 | 197 | 198 | 199 | 200 | 201 | 202 | 203 | 204 | 205
1-a jarcento - 2-a jarcento - 3-a jarcento
ko:200년

Cionismo

La cionismo (laŭ Ciono) estas juda nacia movado, estiĝinte en la dua duono de la 19-a jarcento, kun la celo por akiro de propra juda regno. La nocion elpensis en 1890 la juda viena ĵurnalisto Nathan BIRNBAUM. La cionismo estiĝis inter la judoj de la eŭropa diasporo. Ĝi estas la moderna formo de la plurmila revo de la judoj, kiuj volis propran landon Israelon kaj liberecon. Tiu ideo vivis en la juda komunumo, post kiam Romio neniigis la judan landon antaŭ 2000 jaroj. Komence, la cionismo estis nereligia kun influoj de la socialismaj ideoj.

Idearo

Cionismo pledas, ke por judoj ne sufiĉas loĝi kiel malplimulto en fremda socio; ili fondu propran nacian hejmon. Malgraŭ la toleremo de KlerismoTurka Imperio, judoj estus ĉiam malĉefaj, regatoj. Pogromoj estas ekstremaj ekzemploj de la riskoj suferataj de judoj. Judoj devas trovi lokon, kie ili memdecidu.

Kritikoj

Cionismo estis multe kritikata pro la fakto, ke en la teritorio, kie oni volis krei novan Judan socion, la plejmulto de la loĝantoj jam estis araboj de longe. Rigardante la verkaĵojn de la cionismaj pioniroj, oni povas konkludi, ke ili serioze opiniis, ke la araba loĝantaro estus feliĉa ricevi tiom multe da eŭropaj enmigrintoj, ĉar ili povus profiti de tio, antaŭenirante ekonomie kaj socie. Ĉi tiu aliro ne malsimilas al tiu de la eŭropaj koloniistoj, kaj multaj homoj kumparis cionismo nal koloniisma movado. Nuntempaj Israelanoj ofte neas tiun akuson, dirante ke la Judoj ne estis la reprezentantoj de imperia povo, sed malbonŝanca minoritato, kiu serĉis hejmon, kaj la plej granda parto de la Juda enmigrado en Palestino nur okazis sekve al la holokaŭsto. Krome, preskau duono el Israelaj Judoj nuntempe ne estas eŭropanoj, sed sefarditoj kaj Mizraĥoj el Nord-Afriko kaj Azio. Komence multaj ortodoksaj Judoj refuzis cionismon, ĉar ili opiniis, ke Judoj devas resti en ekzilo dise en la mondo, por sekvi la volon de dio. Ili ankaŭ malŝatis la laikecon de la cionisma movado; kelkaj volis rezervi la hebrean lingvon al religiaj celoj kaj pledis por la ĉiutaga uzo de la jida lingvo. Nuntempe la plejmulto de la ortodoksaj judoj akceptas la ekziston de Israelo, sed malgrandaj grupoj da ekstremistoj, eĉ ene de Israelo, ankoraŭ rifuzas rekoni la Israelan ŝtaton.

Historio kaj enmigrado al Palestino

En 1822 aperigis Leo PINSKER sian verkon Aŭtoemancipado, kiu unuafoje vekis emociajn, senefikajn movadetojn por la juda regno. Tion sekvis multaj verkoj de diversaj aŭtoroj, kiel en 1862 Moses HESS' Romo kaj Jerusalemo. Nur la libro de Theodor HERZL "La juda ŝtato. Provo de moderna solvo de la ’’juda demando" (1896), kiu estiĝis reage al la Dreyfus-afero, detaligis la strebadon al ŝtata organizo. Tiu estis nomata "politika cionismo" . En 1897 okazis la 1-a cionista kongreso en Basel, kaj Herzl, kiu restis ĝis sia morto en 1904 prezidento de la agada komitato, postulis malfermitan kaj jure sekuran patrujon en Palestino, la lando de praaj judoj. Dum Herzl vidis sian kaj la kongresan ĉeftaskon en la diplomatiaj penadoj, liaj posteuloj kiel David WOLFFSSOHN (1905-1911) celis jam la praktikan alsetligon de kolonioj en Palestino. En 1901 estis fondita la Juda Nacia Fondaĵo (JNF), en 1903 la Angla-Palestina Banko. En 1907 la judoj akiris la palestinan oficon en Jaffa, kiun gvidis Arthur RUPPIN. En 1909 estis fondita la Juda Kolonia Banko ("Jewish Colonial Trust") -– samkiel la unua kibuco ĉe la Tiberiada lago kaj la urbo Tel Aviv, kiu ĝis la jaro 1938 jam havis ĉ. 150.000 loĝantojn. Oni kalkulis, ke la juda loĝantaro en 1914 jam estis 85.000 en Palestino. La 2-an de novembro 1917 indikis la brita registaro sian apogon al cionismo per la Balfour-deklaro por Akiro de nacia patrujo en Palestino por la juda popolo, nelonge antaŭ la transiro de Palestino kiel mandato en 1918 al Britio, kadre de fino de Unua Mondmilito. En 1920 estis fondita la cionista sindikato Histadrut (?"סת?"ר?·ת "Ĝenerala Unuiĝo de la judaj laboristoj en la lando Israelo"), kiu celis iĝi la plej granda labordonanto en Palestino. En 1923, Palestino estis dividita al la (malgranda) »Palestino« kaj (el la pli granda parto) Transjordanio (tiam nur sultanato, poste kiel reĝlando Jordanio). Ekde la mezo de la 1920-aj jaroj agadis la cionisma Haĥschara ("Antaŭpreparo" por la elmigrado) en Germanio. Hitler iĝis regna kanceliero la 30-an de januaro 1933 post kontraŭjuda balotkampanjo. La judoj post tio estis pli kaj pli minacataj en Germanio (persekuto, bojkoto, bruligo de libroj). Pro tio forlasis Germanion jam en 1933 ĉ. 150.000 judoj, tamen multaj ne al Palestino, sed al la eŭropaj najbarlandoj. Ekde 1935 pli kaj pli malboniĝis la situacio, la juraj rajtoj de la judoj (sangaj atakoj; leĝo de Nürnberg la 15-an de septembro), kio antaŭhelpis la enmigradon al Palestino, kvankam la konservativaj judoj neis tion. Jam en 1933 oni subskribis la kontrakton (Ha'vara-kontrakto, »Transfero«) inter la Juda Agentejo kaj germana ŝtato. La kontrakto – valida ĝis 1938 – celis helpi la elmigradon de la germanaj judoj al Palestino. La nombro de la enmigrintaj judoj ĝis 1938 estis 130.000. Inter 1933 kaj 1941 alvenis ĉ. 55.000 judoj el la Germana Regno al Palestino (tio estis la ĉ. 25% de la tuta almigrantoj. Ekde 1933 ĝis 1938 migris el Germanio ĉ 100.000 judoj al Usono, pli ol 50.000 al Britio, pli ol 30.000 al Francio, pli ol 60.000 al Argentino kaj pli ol 25.000 al Sud-Afriko, sed nur ĉ. 33.000 al Palestino . Oni devas aldoni la nombron de la neleĝaj enmigrantoj (ĉ. 15.000-20.000). Palestino mem ne allogis la judojn krom la reganta registaro, ankaŭ la ribeloj, strikoj (1936) de la araboj. En 1937 (julio), la brita Peel-komisiono finfine rifuzis la dividon de Palestino inter araboj kaj judoj. En 1938, baldaŭ post la germana enmarŝo en Aŭstrio (12-a de marto), akriĝis la situacio eĉ en Germanio. La judoj perdis siajn lastajn esperojn post la t.n Kristala Nokto (nokto kun pogromoj kontraŭ la judoj, 9-a de novembro). En Palestino fortiĝis la arabaj ribeloj ekde 1938 kaj komenciĝis ankaŭ la kontraŭleĝa batalo de juda organizo Etzel kontraŭ la brita registaro.

Sinteno de L.L. ZAMENHOF al Cionismo

[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr35/cionistau.html] Kategorio:Judoj ja:シオニズム zh-min-nan:Sek-an-chú-gī


Palestino

Geografio > Azio > Palestino < Regionoj ---- Ĝenerale, Palestino (فلسطين) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu estas sude de Libano, norde de Egipto kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Laŭ la cionistoj, necesas ke la judoj havu ŝtaton tie, sed delonge Palestino estas lando de la araboj. En nia tempo ĝi estas lando de senĉesa doloro.
- Areo: 27.000 kv km
- Loĝantaro: 9 300 mil (1999)
- Lingvoj parolataj: araba, hebrea, angla lingvo
- Religioj: islamo, judismo, kristanismo
- Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Palestino Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj estonta ŝtato?) de la Palestina Aŭtonomio. La ĝusta nomo por la estonta ŝtato estus Palestinio. Romio nomis la landon Palestino por la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj). Palestino nun konsistas de:
- Israelo
- Cisjordanio
- Gaza Sektoro Je 1947, UNO dividis Palestinon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato. En 1948 Transjordanio anektis Cisjordanion kaj Egiptio Gazan Sektoron. Sed en 1967, Israelo kaptis Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga Milito. Je 1994, Israelo parte redonis la teron al la araba ŝtateto, la Palestina Aŭtonomio por fari pacon. Sed je 2000, submilito (la intifada) denove ekflamiĝis. Antaŭ 1947, Palestino estis sub Britio kiel parto de la brita imperio kaj, antaŭ la 11-a de septembro 1922, sub Turkio kiel parto de la otomana imperio. Inter 1099 kaj 1187, la krucmilitistoj starigis la Reĝlandon de Jerusalemo. Antaŭ 2000 jaroj, en la tempo de Jesuo Kristo, Palestino estis parto de Romio kaj konsistis de:
- Itureo
- Galileo
- Samario
- Judio
- Idumeo
- Pereo Antaŭ la Roma periodo, Palestino estis sendependa ŝtato sub la reĝado de la Hasmoneoj (Makabeoj); la lastaj Hasmoneaj reĝoj agis sub la protekto de Romio. La antaŭhasmonea periodo estas obskura kaj kovrita de legendoj.

Antaŭekzila periodo

Laŭ la rakontoj de la Biblio, Palestino estis unuigita sub unu reĝo en la tempo de Reĝo David, antaŭ 3000 jaroj, kaj frakasis poste, fariĝanta du regnoj:
- Izraelo
- Judio Tamen, ĉio sur la tempo de la reĝo David restas konjektura; lia povo kaj la grandeco de lia regnaro estis ŝajne troigitaj en la Biblio - oni ankoraŭ ne trovis menciojn de Davido en nehebreaj dokumentoj de la periodo, kaj arĥeologiaj trovajĝoj sugestas ke la ekonomio de la lando tiutempe ne sufiĉis por subteni organizaĵojn kiel tiuj priskribitaj en la tradiciaj rakontoj. La rakontoj Bibliaj sur la antaŭa periodo estas eĉ pli dubaj; ili ofte tute malkonkordas kun arĥeologiaj trovaĵoj (vd. ekz. la pasintaĵoj en la libro de Joŝuo). Asirio kaj Babilonio englutis la regnojn de Izraelo kaj Judio ĉe la fino de la oka kaj komenco de la sesa jarcentoj, respektive. Post la konkero de Babilonio far la persoj, parto de la ekziliita estra klaso de Judio reiris al Palestino.

Vidu ankaŭ


- Palestinaj politikaj organizoj ja:パレスチナ zh-cn:巴勒斯坦

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

Fenica alfabeto

La Fenica alfabeto estas pra-alfabeto kiu originis ĉiujn la nunajn alfabetojn. Aperis unue foje en Bibloso. Ĝi ne havis vokalojn, sed nur 22 konsonantojn.

La Fenica Alfabeto

Fenicaj kaj Hebreaj liternomoj tre similas, do la nomoj de la Hebreaj literoj laŭ PMEG uziĝas ĉi tie. Kategorio:Alfabeto als:Phönizisches Alphabet ja:フェニキア文字 ko:페니키아 문자

Konsonanto

La homoj produktas sonojn elpuŝante aeron el la pulmoj tra la buŝa kavo. Se estas obstrukco, plena aŭ parta, en la buŝo, la sono nomiĝas konsonanto aŭ kontoido. Sekvas detala priskribo de la konsonanta sistemo de Esperanto. Por produkti la /b/ de 'buŝo' oni momente haltigas la aerofluon, kunpremante la supran kaj la malsupran lipojn, kaj poste reebligas ĝin. La kaŭzata turbulo estas la sono kiun la homa orelo interpretas kiel /b/. Ĉar la obstrukco estas tuta kaj la aero subite refoje elfluas, oni nomas tiun sonon eksploda. Ĉar la du lipoj formas la obstrukcon, oni nomas ĝin dulipa, kaj ĉar la voĉkordoj vibras dum ĝia produkto, oni nomas ĝin voĉa. /b/ estas do voĉa dulipa eksploda sono, aŭ voĉa dulipa eksplodaĵo. La /p/ de 'poŝo' produktiĝas sammaniere escepte ke la voĉkordoj ne vibras. /p/ estas senvoĉa dulipa eksploda sono. Ĝenerale la konsonantoj ekzistas en paroj: unu membro de la paro estas voĉa kaj la alia estas senvoĉa. (La voĉkordoj estas en la laringo (Adampomo) kaj oni povas sensi la vibradon, tenante fingrojn sur ĝi.) La /t/ de 'tuŝi' estas senvoĉa apeksa-denta eksplodaĵo, en la senco ke la apekso (pinto) de la lango formas obstrukcon kontraŭ la malantaŭan supraĵon de la supraj dentoj. La /d/ de /dento/ estas la alia membro de la paro. Ĝi estas voĉa apeksa-denta eksplodaĵo. La /k/ de 'kisi' estas senvoĉa dorsa-vela eksplodaĵo, en la senco ke la dorso aŭ malantaŭa parto de la lango fermas la buŝan kavon ĉe la velo, kiu estas la malantaŭa parto de la palato, kiu siavice estas la tuta supra parto (tegmento) de la buŝa kavo. La /g/ de /legi/ estas voĉa dorsa-vela eksplodaĵo. Do ni havas 6 eksplodajn sonojn. Ofte oni mallongigas la terminojn kaj diras ke /b/ kaj /p/ estas lipaj, ke /t/ kaj /d/ estas dentaj, kaj ke /k/ kaj /g/ estas velaj. Alia termino por eksplodaĵo estas plozivo. lipa denta vela voĉa b d g malvoĉa p t k Se ni ne tute haltigas la aerofluon per tuta fermo de la buŝo, sed lasas malgrandan aperturon per kiu la aero trafluas, ni produktas alian klason de konsonantoj kiuj nomiĝas frotaj sonoj. Alia termino por frotaĵo estas frikativo. Ekzemple, por produkti la /z/ de /uzi/ la pinto de la lango preskaŭ sed ne tute tuŝas la malantaŭan surfacon de la supraj dentoj. Tiu sono daŭras tiel longe kiel oni povas elpuŝi aeron el la pulmoj, kaj oni povas tre facile sensi la vibradon de la voĉkordoj kun fingro. /z/ estas voĉa apeksa-denta frota sono. La /s/ de 'sep' estas la senvoĉa membro de la paro. Eblas produkti dulipajn frotajn sonojn, sed en la lingvoj de la mondo, lipaj-dentaj frotaj sonoj estas multe plej oftaj. Por produkti la /f/ de 'forta', la malsupra lipo preskaŭ tuŝas la suprajn dentojn, kreante partan obstrukcon. /f/ estas senvoĉa. La /v/ de 'voĉa' estas la voĉa membro de la paro. Se oni premas la langon kontraŭ certan parton de la supra surfaco de la buŝo por produkti eksplodan sonon kaj poste subigas ĝin iomete, la lango okupas la ĝustan pozicion por produkti la respondan frotan sonon. Do se oni metas la langon kontraŭ la velon por produkti /k/ kaj subigas ĝin iomete, oni produktas la senvoĉan dorsan-velan frotaĵon /ĥ/ en 'eĥo'. Eblas produkti la voĉan kontraŭparton, sed tiu sono ne ekzistas en Esperanto. Se ni memoras ke la eksplodaĵoj estas dulipaj kaj la frotaĵoj estas lipaj-dentaj, ni povas arangi la konsonantojn ĉi tiel: lipa denta vela voĉa eksploda b d g malvoĉa eksploda p t k voĉa frota v z malvoĉa frota f s ĥ Antaŭ ol ni pritraktos aliajn klasojn de konsonantoj, ni parolu iomete pri vario. En la hispana la dentaj konsonantoj produktiĝas kiel ĉi-supre priskribitaj. En la angla la pinto de la lango tuŝas ne la dentojn mem sed la elstaraĵon malantaŭ la supraj dentoj kiu nomiĝas alveola elstaraĵo. Fakte ne ekzistas oficiala regulo kiu diras kiu el la du elparolmanieroj estas ĝusta. La malsameco aŭdiĝas sed ne estas granda. Certe la hispaneparolantoj daŭrigos sian kutiman prononcadon, kaj la angleparolantoj agos same. Interkompreniĝo inter la du grupoj ne suferas. La kazo de /v/ estas simila. Angle ĝi estas lipa-denta, sed hispane ĝi estas dulipa. La /ŝ/ en 'ŝipo' estas antaŭpalata en la senco ke la antaŭa parto de la lango preskaŭ tuŝas la antaŭan parton de la palato tuj malantaŭ la alveola elstaraĵo. Ĝi estas senvoĉa. La /ĵ/ en 'elstaraĵo' estas la voĉa kontraŭparto. Por produkti nazan konsontanton oni fermas la buŝon ie kaj lasas la aeron de la pulmoj pasi tra la nazo. La /m/ en 'fama' estas dulipa kaj la /n/ en 'nazo' estas denta. Kelkaj lingvoj havas velan nazan fonemon. Ekzemple, en la angla, 'sin' = peko, kaj 'sing' = kanti distingiĝas nur de la malsameco inter la denta /n/ kaj la vela /ng/. Esperanto ne havas tian fonemon, sed en multaj lingvoj naza konsonanto antaŭ alia konsonanto produktiĝas en la pozicio de la dua konsonanto kaj kiam en Esperanto naza konsonanto, skribita kiel 'n', okazas antaŭ /k/ aŭ /g/, oni ĝenerale prononcas ĝin kiel la /ng/ en la angla 'sing'. La /l/ en 'lango' estas flanka konsonanto en la senco ke la lango fermas la buŝan kavon en la meza parto kaj la aero elfluas ĉe la flankoj. Por produkti la /r/ en 'rido', la pinto de la lango tuŝas la antaŭan parton de la palato kaj tuj falas; ĝi frapetas la palaton. Tiu /r/ estas tre simila a la hispana 'r' en 'pero'. La /h/ en 'hela' rezultas de frotado en la gloto. Ni nun devas analizi la /c/ en 'certa'. Se la lango fermas la buŝon ĉe la dentoj por produkti /t/ kaj poste rapide malfermas, oni aŭdas nur la eksplodan sonon /t/, kvankam la lango estas dum tre mallonga tempodaŭro en la pozicio de /s/. Se oni malfermas pli malrapide, oni aŭdas la /s/. /c/ estas kombinaĵo de /t/ sekvata de /s/. Tia sono nomiĝas ekfrota sono aŭ afrikato. /c/ estas senvoĉa denta afrikato. Ĝi troviĝas ofte. Multe malpli ofta estas la kombinaĵo 'dz' en 'edzo'. Oni povas diri ke ĝi estas la voĉa kontraŭparto de /c/, tio estas, voĉa denta afrikato. Diri ke /dz/ estas voĉa fonemo havas la malavantaĝon ke la principo ke ĉiu fonemo reprezentiĝas per ununura litero havas difekteton. Diri ke la dulitera kombinaĵo 'dz' estas sinsekvo de du fonemoj /d/ + /z/ havas la malavantaĝon ke ni traktas malsame du tre similajn sonojn (la 'c' en 'eco' kaj la 'dz' en 'edzo') nur por ortografia kialo kaj ke la tabelo de fonemoj estas malpli konsekvenca. La afero ne havas perfektan solvon, sed la problemo estas nur teoria. Ĝi ne havas praktikajn konsekvencojn. /ĉ/ kaj /ĝ/ estas antaŭpalataj afrikatoj. /ĉ/ estas kombinaĵo de senvoĉa antaŭpalata eksplodaĵo kaj /ŝ/. Kelkaj lingvoj, ekzemple la hungara, havas senvoĉan (antaŭ)palatan eksplodan sonon. Ĝi ankaŭ havas senvoĉan (antaŭ)palatan afrikaton. Esperanto, kiel multaj oftaj lingvoj (la angla, la hispana), havas nur la afrikaton. Se ni reprezentas la eksplodan sonon per [t'], /ĉ/ estas [t'] + /ŝ/. /ĝ/ estas la voĉa kontraŭparto de /ĉ/. La hungara havas en la voĉa kazo kaj (antaŭ)palatan eksplodaĵon kaj afrikaton. Esperanto havas nur la afrikaton. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren ĉe [http://www.bertilow.com www.bertilow.com] ĝenerale havas tre bonan priskribon de la strukturo de la lingvo kaj specife ĝi havas bonan priskribon de konsonantoj en la sekcio 'Bazaj elparolaj reguloj'. Tie priskribiĝas la akcepteblaj limoj de vario. Do Esperanto havas la sekvantajn 22 konsonantajn fonemojn: lipa denta antaŭpalata vela glota voĉa eksploda b d g senvoĉa eksploda p t k voĉa frota v z ĵ senvoĉa frota f s ŝ ĥ h naza (voĉa) m n flanka (voĉa) l frapeta (voĉa) r voĉa afrikato dz ĝ senvoĉa afrikato c ĉ Oni kelkfoje vidas la terminon gingivalo uzatan por la antaŭpalataj konsonantoj, kaj oni diras ke ili produktiĝas per la gingivo. Tio estas eraro. Gingivo estas la karno ĉirkaŭ la dentoj kaj ne rolas en la produktado de tiuj (aŭ aliaj) sonoj. Tiu eraro aperis en Plena Analiza Gramatiko de Waringhien kaj ankoraŭ vivas. NPIV diras ke gingivalo estas palatalalveolaropalatalveolsono. La du lastaj terminoj ĝuste priskribas tiajn sonojn. Mi preferas la terminon antaŭpalata. Gingivalo laŭgrade malaperos de la lingvo. La preciza estiĝloko (pozicio de produktado) de tiaj sonoj varias iomete inter la naturaj lingvoj. Kategorio:Fonetiko ja:子音 ko:닿소리

Vokalo

Vokaloj estas el pure elparola vidpunkto sonoj, kiuj ne metas obstaklon al la trairanta aerblovo (dum konsonantoj ja havas tian obstaklon). El fonologia vidpunkto vokalo estas sono, kiu formas la kernon de silabo (dum konsonantoj aperas antaŭ kaj post tia kerno). Por distingi inter tiuj du sencoj, oni foje uzas la terminon vokoido, kiam temas pri la pure elparola senco de la ideo "vokalo" (dum pure elparolan konsonanton oni tiam nomas kontoido). Vokalojn oni distingas per du ĉefaj trajtoj: antaŭeco kaj vasteco kaj akustike laŭ iliaj formantoj. Ĉe elparolo de antaŭaj vokaloj la lango troviĝas proksime al la antaŭo de la buŝo (proksime al la lipoj). Ĉe elparolo de malantaŭaj vokaloj la lango troviĝas malantaŭe en la buŝo. Ĉe elparolo de vastaj vokaloj estas granda malfermaĵo inter la lango kaj la supro de la buŝo. Ĉe malvastaj vokaloj la lango estas proksima al la supro de la buŝo. Sed ekzistas ne nur du gradoj de antaŭeco kaj vasteco. En multaj lingvoj estas almenaŭ tri gradoj de vasteco, kaj ofte ankaŭ tri aŭ pli da gradoj de antaŭeco. Tiam oni parolas pri vokaloj mezvastaj, kaj pri vokaloj centraj, k.s. Plej ofte malantaŭaj vokaloj estas aldone elparolataj kun rondigitaj lipoj, dum antaŭaj vokaloj plej ofte estas elparolataj sen tia liprondigo. Sed en lingvoj kun multaj vokalfonemoj ekzistas ofte ankaŭ rondigitaj antaŭaj vokaloj, kaj en iuj lingvoj ankaŭ nerondigitaj malantaŭaj vokaloj. Esperanto havas kvinvokalan sistemon. Tiu sistemo estas efektive la plej ofta inter la homaj lingvoj. Oni povas ĝin prezenti en jena skemo, t.n. vokaltriangulo: antaŭe centre malantaŭe malvaste i u mezvaste e o vaste a Kategorio:Fonetiko ja:母音 ko:홀소리

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Jehovo

Javeo kaj Jehovo estas esperantigoj de la sama hebrea vorto יהוה, kiu estas kvazaŭnomo de la Eternulo en la Biblio. Ĝi ne estas ties vera nomo, sed nur estas oportuna alinomo kun la signifo "Mi estas tio, kio mi estas". La nomo venas de okazaĵo en Genezo, kaj laŭ hebrea kredo lia vera nomo estas nekonata al ni. Liaj kredantoj kutime nomas lin simple "Dio". La antikva hebrea skribo ne montras vokalojn. Kiam oni inventis signojn por la vokaloj, oni aldonis al JHVH la vokalajn signojn de la vorto "Adonaj", ĉar pro respekto oni ne prononcis la nomon de Dio, sed diris anstataŭe "Adonaj" (Sinjoro). Tiel aperis latina formo de la nomo, kiu iĝis Jehovo en Esperanto. Fakuloj nun opinias, ke la originala pronconco de JHVH similis al [JA-ŭej]. Tial la formo Javeo estas ĝenerale preferata de fakuloj por nomi la Dion de Abrahamo kaj Moseo. Laŭ iuj, en la antikva epoko, Javeo havis edzinon, la diino Aŝtar. Kategorio:Abrahamaj religioj ja:ヤハヴェ

Kabalo

Hebrea קבלה , qabbalah, ricevado, tradicio Hebrea Kripta tradicio de la juda mistikismo, precipe la esotera pensado komenciĝinta en Eŭropo en la 7-a-8-a jarcento.
La kabalistoj sin bazis sur la Biblio, kiun la ekzegeza tradicio igis ĉefa staplo de la kolektiva memoro. Rakonta prezento de la Tanaĥ (Biblio) troviĝis jam en la haggadah, jura prezentado en la halaĥah. Vasta eksegezo rabena estis la du Talmudoj (jerusalema kaj babilona) kaj la multaj midraŝim (komentaroj). La kerno de la doktrino pri la sekreta aspekto de la kreado estis libro verkata verŝajne en Palestino en la 6-a7-a jarcento, la Sefer jecirah (Libro pri la formado), kie estas desegnitaj la sekretaj fortoj de la kosmo. La nocio pri la sзfirot, enhavata en tiu klasikaĵo, iĝis unu el la fundamentaĵoj de la kabalisma pensado. Laŭvorte sefirah (sing. de sefirot) signifas "kalkulo". En la Sefer jecirah la vorto ricevas pli vastan signifon: la sëfirot estas nune aludaj manifestoj de la dia energio.
Ĉe la fino de la 12-a jarcento kaj la komenco de la 13-a aperis bone aranĝita literaturo mistika pri la sefirot. Ili estas la gradoj, per kiuj la forto de Dio aktivas en la kreitaro. Ĉiuj rabenoj kaj mistikuloj atestis ke la sefirot estas dek. Iliaj nomoj estas keter (krono), la plej proksima al Dio, binah (scienco) kaj ĥoĥma (saĝeco), gevurah (forto) kaj ĥesed (mizerikordo), tiferet (beleco), hod (gloro) kaj necah (eterneco), jesod (fundamento), malkut (regno). Alia nomo de gevurah estas din (juĝo), de ĥesed estas gedullah (grandeco), de gedullah paĥad (teruro), de tiferet raĥamim (mizerikordo).
La sefirot estas aranĝitaj laŭ figuro, kiu nomiĝas Arbo de la Vivo. dosiero:sefirot.gif La Arbo de la Vivo La sefirot, aŭ elementoj, ne estas videblaj per okuloj, sed perceptataj de la mistikulo. Ili estas emanoj de Dio, kies esenco ne estas konebla. Unue Izako la Blinda en la 13- jarcento nomis Dion la "En Sof" (sen fino, t.e. neatingebla). Je la komenco de la 14-a jarcento oni distingis kvar mondojn: la acilut, la emanado propra, la beriah la kreado, la jecirah (formado) kaj la acijah (aĵiĝado). La mondon de la emanado, la plej proksiman al la Emananto, regas tute nemateriaj fortoj. De la mondo de la kreado suben la sëfirot agas per fortoj pli kaj pli materiaj. La problemo pri la pasado de la En Sof al la mondo de la emanado estas unu el la plej duboplenaj punktoj de la kabala spekulativado. Laŭ Moseo la Kordovano Dio kuntiriĝis "por montri al la popoloj Sian gloron". Tiu kuntiriĝo (cimcum) estis centra en la spekulativado de Izako Luria. La emanado, laŭ Luria, estigis vazojn por enhavi la lumon de la En Sof. La superaj vazoj estis fortaj, sed la subaj rompiĝis kaj ilia energio perdiĝis. La eroj de la rompiĝintaj vazoj ankoraŭ enhavas partiklojn de la lumo. Ili estas la qelippot (ŝeloj), la fortoj de malbono. La kabalo de la nomoj
La hebrea vorto ceraf signifas kaj la alkemia transmutacio de la metaloj kaj la interŝanĝado de la literoj de la hebrea alfabeto. La judoj ekzegezistoj interŝanĝis la literojn de la Tanaĥ por malkovri verecajn signifojn.
La numera interŝanĝado nomiĝas gimatrejah. Krom sonon, ĉiu litero hebrea indikas numeron. Ĉiu vorto de la Biblio havas numeran valoron (la sumo de la numeroj de ĝiaj literoj) kaj oni povas ĝin anstataŭi per alia vorto samvalora. Per gimatrejah eblas malkovri en ĉiu vorto la unuajn literojn de aliaj vortoj. Mistika meditado en la hebrea literaturo aperis jam en la 3-a jarcento, kiam estis verkata la Miŝnah, jura korpuso kiu enhavas ankaŭ kelkajn indikojn de mistika spekulativado. Je tiu epoko naskiĝis la esprimoj ma'aseh be-reŝit (verko de la kreado), kiu okupiĝas pri la kreado kiel ĝi estas pritraktata en la Libro de Genezo, kaj ma'aseh merkavah (verko de la ĉaro), t.e. la studado de la dia ĉaro (libro de Ezekielo). La ma'aseh merkavah traktas pri la sekretaĵoj de Dio kaj estas rezervita nur al la plej inteligentaj.
Ni jam pritraktis la Sefer jecirah.
La unua granda kabalisto estis Izako la Blinda(1160-1235) de Nîmes, en suda Francio.
Aliaj kabalistoj estis Ja'aqov ben Ŝeŝet de Gerono, 'Ezra ben Ŝëlomo, Elazar de Worms, Moŝeh ben Naĥman (Moseo Naĥmanido) Vidu: Abulafia, Sefer ha-zohar, Moŝeh de León, Yohanan Alemanno, Giovanni Pico della Mirandola, Ŝabbetaj Cëvi, Eli'ezer Ba'al Ŝem Tov, Adolf Jellinek, Franz Joseph Molitor, Gerschom Scholem. En 2004 ekkredis en Kabalo la konata kantistino Madonna, kiu popularigas la pensojn de Kabalo inter la halivudaj steluloj.

Vidu ankaŭ

Francisko Valdomiro LORENZ, Kabala Centro, mistiko, Jakob BÖHME] [[Kategorio:Judismo]] [[cs:Kabala ja:カバラ

Rabeno

Rabeno estas honora titolo de hebreaj kaj judaj kleruloj kaj leĝistoj. La vorto devenas de la hebrea rabbi (רִבִּי) aŭ de la aramea rabbuni, kiuj signifas proksimume "mia majstro". Por la reformistoj, la konservatistoj kaj la modernaj ortodoksuloj, la titolo estas kutime donata de religia akademio, post plurjara programo de studoj. Por la plejmulto de la ortodoksuloj, la titolo estas donata persone de alia rabeno, laŭ liaj personaj kriterioj. En la ortodoksa judismo, kaj la procezo de rabenigo kaj la titolo mem estas nomataj "semiĥa". Taskoj de rabeno estas la religia instruado, interpretado de torao kaj la decido pri religiaj demandoj. Rabeno ne estas sacerdoto, ĉar judismo ne konas perantojn inter homoj kaj Dio. Tamen, inter la ĥasidoj, la ĉefaj ĥasidaj rabenoj, konataj kiel rebbe, estas vidataj kiel preskaŭ absolutaj religiaj gvidantoj, kun speciala ligo al Dio, kaj eĉ magiaj povoj. En kelkaj landoj ekzistas la posteno de "supera rabeno", supera spirita kaj leĝa aŭtoritatulo de la juda religia vivo. Israelo havas du superajn rabenojn, unu aŝkenazan kaj unu sefardan. Kategorio:Judismo ja:ラビ

Sabato

Sabato. Laŭ la Internacia Prinorma Komitato (ISO) la sabato tutmonde fariĝis la sesa tago de la semajno, ekde la 1-a de Januaro 1976 (por la ekonomie-teknika sfero). Verŝajne ne ĉiuj homoj konscias pri tio. Por la eklezioj ĝi kompreneble restas ĉie la sepa kaj lasta tago de la semajno. En Esperanto, la nomo venas el la latina sabbatum, kiu siavice venas de la hebrea shabbat, ŝabato en Esperanto, tago de ripozo kaj religia observo, kiun la judoj festas sabate. La hebrea vorto "shabbat" verŝajne originas el la babilona "ŝappatu", kiu iam signifis "plenluno", poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa. El ŝabat venas la vortoj samedi, sábado, Samstag kaj sabato ankaŭ. Pli malnova nomo por la tago estis dies Saturnis, tago de la dio Saturno, el kiu venis la vorto Saturday. En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, sabato estas la unua tago de la semajnfino. Ne nur la judoj sed ankaŭ kelkaj kristanaj sektoj kiel la Adventistoj de la Sepa Tago observas ŝabaton sabate. Sabato sekvas vendredon kaj antaŭvenas dimanĉon. Vidu: Gregoria kalendaro. ja:土曜日 ms:Sabtu nb:Lørdag

Okcidenta civilizo

Historio > Civilizoj > Okcidenta civilizo ---- Okcidenta civilizo (500- ) estas la civilizo, kiu evoluis en okcidenta Eŭropo post la falo de la romia imperio. Ĝi estas miksaĵo de greka, romia, kelta, ĝermana, afrikaj kaj (per kristanismo) juda kulturoj, sed la fundamenton ĝi heredis de la romia imperio. Dum 1500-2000, ĝi disvastiĝis al Ameriko, Oceanio kaj subsahara Afriko, nun enhavante 33% de homaro. Nuntempe ĝi estas la plej granda kaj avangarda civilizo, sed antaŭ 1750, la ĉina kaj islama civilizo estis egalaj aŭ pli altaj ol la okcidenta civilizo. Kvankam ĝia teknologio kaj ekonomio estas tre alta, ĝi estas civilizo tre sanga kaj malstabila politike (ekzemple, du mondmilitoj kaj la holokaŭsto). Malsimile al aliaj civilizoj, universala imperio mankas al ĝia historio (spite de la penoj de Karolo la Granda, Napoleono la 1-a de Francio kaj Hitlero). Per Romio, la Okcidento estas ido de helena civilizo. La Okcidento esence estas kristanigita formo de helena civilizo, sed ekde 1900, ĝi evoluis postkristane. Laŭ ekonomia senco, Okcidento estas la riĉaj kapitalismaj landoj, ĉefe Usono kaj Eŭropa Unio. Japanio estas ankaŭ okcidenteca laŭ tiu senco. En senco pli ĝenerala, ŝatata de profesoroj de literaturo, la Okcidento estas la kultura tradicio kiu komencis kun Homero. En la 13-a jarcento la Okcidento nomis sin la "latinoj", dum la grekoj de la bizanca imperio nomis la Okcidenton la "frankoj" aŭ "francoj". En la 20-a jarcento, la Okcidento nomis sin la "moderna mondo" aŭ la Unua Mondo. La landoj de Turkio, Japanio, Rusio, ktp, estas duon-okcidentaj.
origino okcidenta Eŭropo, 500-1000, ido de helena civilizo per Romio
daŭro 500 - nun
loko la landoj, kiuj estas tradicie katolikajprotestantaj: okcidenta Eŭropo, Ameriko, Oceanio, urbega subsahara Afriko.
urbojRomo, Florenco, Parizo, Londono, Berlino, Novjorko, Los-Anĝeleso, ktp.
lingvo 500-1700: latina lingvo; post 1500: la itala, franca, angla kaj germana lingvo, ktp.
skribo latina skribo
mezuro romia mezuro, poste metrika sistemoSI; ankaŭ angla mezuro
kalendaro julia kalendaro, poste reformita kiel la gregoria kalendaro
erao kristana erao
numeraloj romiaj numeraloj, poste la arabidaj numeraloj
ideologio/religio kristanismo (katolikismo, protestantismo), poste modernismo (humanismo, socialismo, liberalismo, ktp)
novigoj kalsono, butero, pantalono, hospitalo, universitato, presarto, transoceana navigado, moderna scienco, kapitalismo, motoro, nacio, industria teknologio, publika klerigo, antibiotiko, raketo, atombombo, komputilo, Interreto, ktp.
Iuj ecoj de la Okcidento: Sinteno pri la vero: La genio de la Okcidento eble devenas de ĝia naiva kaj aŭdaca ideo pri la vero: la vero estas afero de preciza difino kaj formulo, atingebla de homo, kaj ne la afero de mistika sperto, tradicio, rito aŭ prava praktiko. Tio montriĝas en la Kredo Nicea kaj en la formuloj de Ejnstejno. Kaj en tia naiva vido de la vero, la Okcidento penas trovi sian savon. Tiu ideo devenas de greka filozofio kaj estas konata al aliaj civilizoj (ekzemple, la islama civilizo), sed nur en la Okcidento ĝi estas fundamenta elemento kaj principo de evoluado. Universalismo: De kristanismo al moderna scienco, la Okcidento ne rigardas sin kiel etnan civilizon, sed kiel universalan civilizon -- civilizon por la tuta homaro, la finan produkton de homa evoluo. Tuta historio, laŭ tiu vidpunkto, nur estis preparado, blindaj paŝoj aŭ antaŭombro de ĝia evangelio de la momento (kristanismo, Klerismo, industriiĝo, kapitalismo, komunismo, tutmondiĝo, ktp). Tio faras la civilizon tre memfida. Eĉ ĝia postmodernismo, multkulturismo kaj tutmondiĝo nur estas penoj por interkrampi la mondon en la Okcidenton. Esperanto mem estas produkto tre okcidenteca en konstruo kaj spirito: ĝi estis konstruita el la skribo kaj ĉefaj lingvoj de la Okcidento sed intence estas universala lingvo por la tuta mondo.

Historio

La ĉefaj epokoj de okcidenta historio (la datoj estas tre proksimumaj!):
- Mezepoko (395/476 - 1453/1492)
  - Malluma Epoko (~500 - 1050)
- Moderna Epoko (1453/1492 - 1776/1789)
  - Renesanco (1400-1600)
  - Klerismo (1700-1800)
    - Industriiĝo (~1700-)
- Kontemporanea Epoko (1776/1789 - )
  - ĝis la 20-a jarcento
  - 20-a jarcento Vidu ankaŭ: helenismo

Johano

Johano estas vira persona nomo, venante el la hebrea nomo Yohhanan. La nomtago de la Johanoj etsas k 26-a de junio kaj 27-a de decembro.

Alilingvaj variantoj


- germane: Johann, Johannes, Hans, Jan;
- pole:: Janusz;
- angle: John;
- hungare: János
- france: Jean.
- ĉeĥe: Jan.
- itale: Giovanni

Karesnomo

Joĉjo

Konataj nomportantoj


- Áder János hungara politikisto
- Apáczai Csere János
- Arany János poeto
- Batsányi János poeto
- Bolyai János
- Bródy János
- Csernoch János
- Csonka János inventisto
- Damjanich János
- Gálvölgyi János aktoro
- Hunyadi János
- Irinyi János inventisto
- KÁDÁR János politikisto
- Kodolányi János
- Kornai János ekonomo
- Kulka János aktoro
- Neumann János
- Rajz János aktoro
- Selye János
- Szentágotai János
- Xantus János
- János Zsigmond iama reganto en Transilvanio
- Johano Paŭlo la 1-a papo
- Johano Paŭlo la 2-a papo

Johanoj en la literaturo


- Hári János fabela figuro
- Johano la Brava (Maiza Johano), de PETŐFI Sándor vidu: Johana, virina formo de Johano ja:ヨハネ

Lazaro

Lazaro laŭ la Evangelio estis mortinto revivigita de Jesuo, frato de Marta kaj Maria.

Aŝkenazo

Judaj homoj de orienta Eŭropo. Hebree Aŝkenazim (אשׁכּנזים). ja:アシュケナジム

Gojo

Gojo estas hebrea kaj jida vorto (גוי), kiun judoj uzas por paroli pri nejudoj. Ĝia signifo de la hebrea estas "nacio" aŭ "homo". Ĝi uziĝas en la juda biblio kaj por celi la judan popolon, kaj por celi la nejudan. Ĝia uzo estas maloftiĝanta. La vorto ne havas aparte negativan aŭ insultan signifon, tamen en la pasinteco kontraŭ-semita propagando ofte prezentis ĝin kiel ofendan vorton.

Hans Reimann

Der Name Hans Reimann bezeichnet
- einen deutschen Autor, siehe Hans Reimann (Autor)
- einen DDR-Sportler, siehe