Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hindia Lingvo

Hindia lingvo

Lingvo > Hindeŭropa > Hindirana > Hinda > Hinda-Urdua lingvo ---- left La hindia lingvo (kodoj laŭ ISO 639: hin, hi) estas el inter la nord-hindaj lingvoj, hindeŭropa lingvo, devena el la antikvaj prakritoj, t. e. la "naturaj" lingvoj, male al Sanskrito t. e. la "kultura" lingvo. La hindia lingvo estas la plej parolata lingvo en Barato. Oni skribas ĝin per Devanāgarī. Se oni sumas
- tiujn, kies gepatralingvo ĝi estas (en granda parto de norda Barato),
- tiujn, kiuj scipovas ĝin - ĉar ĝi estas kune kun la angla oficiala lingvo de la Hindia Unio (aŭ Barato), sume 352 milionoj.
- kaj la parolantojn de la Urdua lingvo (kiu estas fakte la sama lingvo skribita pere de la araba alfabeto, estas parolata aŭ uzita poeziverke de plurdekaj da milionoj da baratanoj, kaj estas oficiala lingvo de Pakistano, sed tute ne la plej parolata de tiu ĉi lando), 92 milionoj se oni sumas la denaskajn kaj la aliajn parolantojn. oni atingas 443 milionoj da homoj, kio fariĝas de ĝi unu el la plej uzita lingvo, post la ĉina kaj la angla, antaŭ la hispana. Krom la ega populareco de la hindaj filmoj en la hindia lingvo, kiuj ĉiuj nepre entenas kanzonojn, kiuj celas iĝi poste furoraĵoj, ĉio en la hindia lingvo forte kunlaboras al disvastigo de la lingvo. La hindia lingvo estas rezulto de kontaktoj inter militista klaso de konkerintoj kaj la idiomo de la indiĝena loĝantaro. La hindia origina lingvo estis la popola idiomo de la regiono de Delhi , la ĥariboli. La eksteraj influoj estis ĉefe el
- Persa lingvo : la oficiala lingvo de la invadintoj kaj de la islamaj kortegoj kaj kleraj medioj ĝis la 16-a jarcento (kaj eĉ plue),
- ankaŭ Araba lingvo, ĉar la persa mem plenas de arabdevanaj vortoj, pro influo de la islmamiĝo ;
- ankaŭ influoj el la Turkeca lingvaro evidentiĝas, ĉar gente la invadintoj estis ĉefe tjurkaj, tiu influo sentiĝas ĉefe en la gramatiko (1). La moderna hindia lingvo proprasence estas kreado de la anglaj koloniantoj, kiuj instigis la hinduajn klerulojn rehindigi la urduan lingvon (interalie per elprenoj rekte el Sanskrito, kiel en eŭropeaj lingvoj oni kreis neologismojn el la Latino) por krei lingvon utiligeblan en la tuta Hinda kolonia imperio.
Tial la vortaro estas riĉega, ĉar duobla, eĉ foje triobla, ekzemple :
- दृष्टि (dŗiŝţi) – el Sanskrito
- निगाह (nigâh) el la persa
- नज़र (nazar) el la araba ĉiuj havas pli-malpli la saman signifon : rigardo, vidado

Ĉefaj gramatikaj proprecoj :


- du genroj (ina, kaj vira) ĉe la substantivoj, kiujn oni devas memori kiam lernante ilin, kiel ĉe la franca
- neniu difina artikolo nek maldifina artikolo, same kiel en la rusa aŭ en Latino.
- la rolmontriloj ne estas prepozicioj, t.e. lokataj antaŭ la vorto, sed « postpozicioj », lokataj post la vorto, ekzemple : Bharat ki bhashaen = la lingvoj de Barato
- preskaŭ neniu neregula verbo. Sed la konjugacia sistemo ofertas tre ampleksan gamon da modoj kaj nuancoj, ankoraŭ pliigita per la uzo de la komponitaj verboj. Ekzemple ne nur ekzistas kiel en la angla (kaj kiel en la angla sisteme uzata kiam temas pri ago konsiderata laŭ ĝia disvolviĝo) tempo « progresiva » sed ankaŭ « kontinue daŭranta », kaj « kutima ». Pere de la uzo en komponitaj verboj de लेना lena (proprasence : preni) kaj देना dena (proprasence : doni) aldonitaj al radiko de verbo oni donas al tiu jen iun ideon de « direktita al la aganto », aŭ « por sia propra intereso », jen tiun de « direktita al la objekto de la verbo » aŭ farita ne por la propra intereso de la aganto sed ekzemple pro devo », simile la aldono de la verbo बैठना baiţhna (proprasence : sidi) indikas ke la ago « ne devis esti farita, ĝenanta, maldeca, altrudanta »
- ekzistas multe da homonimoj kaj paronimoj (vortoj tute malsamaj kun tre proksima elparolo ekzemple : गली (galî) = strateto, sed गाली (gâlî) = insulto)
- la normala ordo de vortoj estas: subjekto komplementoj verbo. Kaj la ordo de la diversaj komplementoj estas reguligita. Sed fakte estas kiel en Esperanto: la "normala" ordo povas ĉiam esti ŝanĝita, sed tiam tio kreas stilajn efektojn, kaj emfazas la elementon kiu ŝanĝis lokon.

pli detalaj eroj


- Vortordo Pri la vortordo aferoj samas kia en Esperanto, sed tion oni priskribas malmaniere ! - En Esperanto oni unue diras al vi : la vortordo estas libera ! Poste oni diras, ke tamen estas « normala » neŭtrala vortordo, kaj, ke nur se oni volas doni emfazon al certa frazparto oni ŝanĝas ĝin. - En hindî oni diras, ke la vortordo estas tute fiksita, ke ĉiu vorto havas sian precizan laŭvican lokon en la frazo. Sed poste oni aldonas, ke oni ĉiam povas ŝanĝi la lokon de parto, kiun oni volas emfazi; kaj se oni legas urduan poezion oni konstatos, ke vortoj povas troviĝi en plej diversaj ordoj ! Do, jen la norma ordo : Unua principo : la ordo estas : 1° subjekto 2° adverboj (esperante : e-vortoj) kun inter ili la ordo : pritempaj, prilokaj, kaj fine primanieraj 3° la nerekta objekto (dativo, al-komplemento) 4° la rekta komplemento 5° la verbo. :आप कल मुझे पैसा दीजिए । vi bonvole donu al mi la monon morgaŭ :मैं हमेशा वहाঁ बस से जाती हूঁ । mi ĉiam iras tien perbuse Se estas nea vorteto ( नहीं, न, मत ) ĝi troviĝas tuj antaŭ la unua elemento de la verbo, la unua elemento de la verbo estas tiu, kiu entenas ties radikon. Kiam la verbo « esti » होना uzatas ĉu kiel ĉefverbo ĉu kiel helpverbo, ĝi povas esti forlasita en neaj frazoj kun नहीं :हमारे गाঁव के लोग गोश्त नहीं खाते Niavilaĝaj homoj ne mangas la viandon Se estas ia demando-pronomo (aŭ pronomo kun komplementa vorto, vidu pliposte la frazon kun कितने दिन) ĝi lokiĝas tuj antaŭ la verbo यह दुकान बंद कब होता है ? Kiam tiu butiko fermiĝas ?
- Kiel diri « havi » ? Ne ekzistas verbon « havi » en hindî.. La ideo esprimeblas diversmaniere ; unue oni devas konsideri ĉu temas pri 1)aĵoj moveblaj 2)aŭ pri aĵoj, kiuj implicas pli intiman aŭ konstantan rilaton 1) por aĵoj, utilaĵoj, varoj ktp la skemo estas: « posedanto »+ के पास+ « verbo esti » : :राम के पास कमप्यूटर है Râm havas komputilon :मेरे पास पैसा नहीं है mi ne havas monon Sed notendas, ke la laŭvorta senco de la kombina genitiva rolmontrilo के पास estas « apud », do se oni diras : :राम कमप्यूटर के पास है tio signifas « Râm staras apud la komputilo » kaj : :कमप्यूटर राम के पास है La komputilo staras apud Râm 2) Por nemoveblaĵoj, parencoj, korpopartoj, kutime uzatas formon per poseda partiklo : :दुकानदार की दो दुकाने हैं la butikisto havas du butikojn :मेरे दो छोटे बेटे हैं mi havas du filetojn 3) aliaj okazoj eblas, kiel ekzemple : :हमारे मकान में सात कमरे हैं nia domo havas sep ĉambrojn
- Se-frazoj :Se-frazojn konsistigas « se+
- » propozocio sekvita de « tiam+
- » propozicio : « Se pluvos, tiam mi ne eliros ». En la hindia, la se-propozicio ekas per अगर aŭ यदि, kaj la tiam propozicio per तो (foje povas okazi, ke अगर / यदि estu forlasita, sed pri तो ne eblas). Se la se-frazo temas pri estonteco, la se-propozicio povas esti per futuro aŭ per subjunktivo (se subjunktivo uzatas signifas, ke la supozo rigardatas kiel malpli certa aŭ malpli neta) : :अगर वह आएगी तो उसे पुस्तक दूँगा। Se ŝi venos, mi donos la libron al ŝi. :अगर वह आए तो उसे पुस्तक दूँगा। Se ŝi eble venos, mi donos la libron al ŝi. :मौसम अच्छा न हो तो हम घर में ही रहें ? Se la vetero ne bonus ĉu ni ja restus en la domo ?
en la tiam-propozicio povas uzati futuro, subjunktivo aŭ ia ordona modo (ordona modo aŭ « ĝentila peta modo ») : :अगर वह नहा रहा हो तो मैं उसे बाद में फ़ोन करूँ ? Se okazus, ke li li estos baniĝanta, do ĉu mi eble telefonu lin poste ? :यदि लड़कों के बीच में झगड़ा हो तो अध्यापक को बुलाना । Se inter la knaboj kverelo estiĝus, voku la instruiston.
- Aliaj sencoj de तो :Ni vidis, ke en tiaj frazoj तो havas sencon de rezulto, ankaŭ en aliaj cirkonstancoj ĝi uzatas tiusence : :अच्छा, तो मैं चलूঁगा । bone, do mi ekiras. :तो आप यहाँ कितने दिन रहेंगे? Nu, kiom da tagoj vi restos ? Kiam तो troviĝas meze de frazo aŭ propozicio, gi donas al la antaŭaĵo(j) emfazon, emfazo, kiu estas kutime opozicia, kaj antaŭe anoncas kontrastigon de unu fakto al la alia. Ekzemple : :मैं तो नहीं जानता, मेरा भाई जानता होगा । Ne scias mi, sendube scias mia frato. नहीं तो signifas « se ne », ekzemple : :पत्र जल्दी लिखो नहीं तो मैं घबराऊঁगा । rapide vi skribu leteron, se ne mi maltrankviliĝos. Aliaj kutimaj uzoj ekzempligatas ĉi sube : :आप अच्छे तो हैं ? vi bone fartas, mi esperas ? :माঁस तो क्या, वह अंडे भी नहीं खाती ! ne parolu pri viando, ŝi ne manĝas eĉ ovojn ! Sufikso वाला :वाला estas sufikso aldonita ĉefe post nomoj adverboj aŭ infinitive en oblikva formo por elfari diversajn sencojn. Ĝi deklinaciiĝas kiel adjektivoj. Tiel el nomoj, ĝi faras nomojn de « istoj » aŭ de « uloj », ekzemple :मिठाई : dolĉaĵo मिठाईवाला : dolĉaĵvendisto :पगड़ी : turbano पगड़ीवाला : iu, kiu surhavas turbanon el adverboj : :ऊपर : supre ऊपरवाला : superŝtupare, supretaĝe (metafore: la dio!) el oblikviaj infinitivoj: :हिंदी बोलना : paroli la hinda हिंदी बोलनेवाला : hindiparolantulo :आना : veni आनेवाला : kiu venas, onta
el oblikvaj infinitivoj ĝi ankaŭ esprimas sencon : « tuj faronta la aferon », ekzemple : :मैं बाहर जाने वाला था : mi estis tuj forironta

Eksteraj ligoj


- [http://www.geocities.com/bharato/pragajhoj/praag_ishtihaar.htm Praga manifesto] en la hindia lingvo (skribita latinalfabete)
- [http://www.cs.colostate.edu/~malaiya/hindilinks.html Lerniloj, poemoj, ktp] en la hindia lingvo
- (1) [http://www.cs.colostate.edu/~malaiya/turkish.html Kontribuo de la turkaj lingvoj al hindia] (angle)
- [http://www.ncsu.edu/project/hindi_lessons/lessons.html kurso de Hindi en la reto (angle)] Kategorio:Hindeŭropa lingvaro ja:ヒンディー語 ko:힌디어 simple:Hindi

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Hindeŭropa lingvaro

La prahindeŭropa lingvo (ĉ. 6000 a.k.) estis lingvo parolata ie en Azio antaŭ kelkmil jaroj. Ĝi estas la radiko, la pra-lingvo de granda familio de lingvoj kiu enhavas la plimulton de lingvoj en Ameriko, Barato, Eŭropo kaj Irano. Kun nur proksimume cent lingvoj, la hindeŭropa lingvaro ne grandas je kvanto da lingvoj, sed ĝi estas la plej granda familio je kvanto de parolantoj: proksimume 1 700 milionoj da homoj denaske parolas hindeŭropan lingvon. La hodiaŭa hindeŭropa lingvaro dividas sin inter naŭ sublingvaroj: ĝermana, kelta, italika, helena, albana, armena, balta, slava, kaj hindirana. (Noto: Lingvoj "kursive" titolitaj ne plu estas denaskaj lingvoj de grandaj komunumoj.) Vidu ankaŭ la tabelon ĉe lingva familio.
- Hindeŭropa Lingvaro
  - Ĝermana lingvaro
    - Nordĝermana lingvaro
      - Praskandinavia lingvo
      -
- Praislanda
      -
- Islanda
      -
- Feroa
      -
- Norvega
      -
- Dana
      -
- Sveda
    - Okcidentĝermana lingvaro
      - Angla-frisa lingvaro
      -
- Angla
      -
- Frisa
      -
- Skota
      -
  - Ulstera skota
      - Altgermana lingvaro
      -
- Germana
      -
- Jida
      -
- Pensilvanigermana
      - Malaltgermana lingvaro
      -
- Afrikansa
      -
- Flandra
      -
- Nederlanda
      -
- Platgermana
      -
- Platdiĉa
    - Orientgermana lingvaro
      - Gota
  - Helena lingvaro
    - Greka
  - Kelta lingvaro
    - Gaŭla
    - Gaela lingvaro
      - Irlanda
      - Skota gaela
      - Manksa
    - Britona lingvaro
      - Bretona
      - Kimra
      - Kornvala
  - Italika lingvaro
    - Latino
      - Franca
      - Hispana
      - Itala
      - Kataluna
      - Okcitana
      - Korsika
      - Galega
      - Portugala
      - Romanĉa
      - Rumana
      - Valona
  - Anatola lingvaro
    - Hitita
  - Toĥara lingvaro
    - Toĥara-A
    - Toĥara-B
  - Albana lingvaro
    - Albana
  - Armena lingvaro
    - Armena
  - Balta lingvaro
    - Latva
    - Litova
    - Malnovprusia
  - Hindirana lingvaro
    - Dardaj lingvoj
      - Kaŝmira
    - Hinda lingvaro
      - Sanskrito
      -
- Asama
      -
- Bengala
      -
- Guĝarata
      -
- Hindia-Urduo
      -
- Marata
      -
- Nepala
      -
- Panĝaba
      -
- Romaa
      -
- Sinda
    - Irana lingvaro
      - Kurda
      - Oseta
      - Paŝtua
      - Persa
      - Taĝika
  - Slava lingvaro
    - Okcidenta slava lingvaro
      - Ĉeĥa
      - Pola
      - Slovaka
      - Soraba
    - Orienta slava lingvaro
      - Belorusa
      - Rusa
      - Ukraina
    - Suda slava lingvaro
      - Bulgara
      - Serbokroata
      - Slovena ja:インド・ヨーロッパ語族 zh-cn:印欧语系

Prakrito

(परकृित = naturo, do prakritoj estas la naturaj lingvoj kompare kun sanskrito: la kultura lingvo) La prakritoj estas al sanskrito kiel la vulgara latino al la klasika latina. Kronologie, la hindarjaj lingvoj estas dividitaj en tri grupojn: 1. La prahindaj (veda kaj sanskrito). 2. La mezhindaj (prakritoj). 3. La novhindaj (hindia, bengala lingvo, sinhala kaj multaj, multaj aliaj). Prakrito ne estas unueca lingvo, sed lingvoj - aŭ dialektgrupo. La plej konataj variaĵoj estas tiuj uzitaj en la skribaĵoj de la budhismo (vidu palio) kaj ĝajnismo. Kiam la budhisma imperiestro Asoko aŭ Aŝoko, kelkajn jarcentojn post la Budho, disvastigis moralajn konsilojn tra sia regno per siaj rok- kaj kolonediktoj, li skribis ĉiun el tiuj en la loka lingvo, plejofte iu prakrito. Ĉar la sama teksto ofte estas ripetata plurloke, oni do povas ankoraŭ nun interkompari la tiamajn dialektojn. (Ne ĉiuj ediktoj estis prakritlingvaj, tamen. En la plej nord-okcidenta angulo de lia tiama imperio troveblas du ediktoj en la greka kaj unu en la aramea.) ja:プラークリット

Barato

Geografio > Azio > Suda Azio > Barato ---- Suda Azio

Ŝtatoj de Barato

Suda Azio

Geografio

Suda Azio Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ HindioHinda Unio. Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio) Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso), % urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
Religio:
Lingvo:

mapo de la22 oficialaj lingvoj

  • 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
  • 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
  • 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
    (Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)
    m  lingvo
    337,27  hindia
    - 1
    69,59  bengala lingvo
    -
    66,02  telugua
    62,48  maratha
    -
    53,01  tamila
    43,41  urdua
    -
    40,67  guĝarata
    -
    32,75  kanara
    30,38  malajala
    28,06  orija
    -
    23,38  panĝaba
    13,08  asama
    -
    7,77  maithala
    - 2 (en 1981)
    5,22  santhala
    4,4  kaŝmira3
    2,07  nepala
    2,12  sindha
    1,76  konkana
    1,27  manipura
    1,22  bodo
    0,09  dogra
    0,05  sanskrita
  • La lingvoj stelitaj (
    - ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon sanskritidan.

    1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
    2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
    3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )

    Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.

legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)

Literaturoj

(vidu ankaŭ en anglalingva literaturo) - bengallingva literaturo - malajallingva literaturo - urdua poezio - Gjanpith

politiko

Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 26-an de januaro 1950
korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

ekonomio

Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ?? Valuto: 1 rupio (Rs)

Historio


- Mohandas Karamchand GANDHI
- Sonja GANDHI Sonja GANDHI

E-o en Barato


- Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.

vidu ankaŭ


- Ĉefministroj de Barato
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj

Eksteraj ligoj


- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi] Kategorio:Barato als:Indien [[got:

Devanāgarī

Nagario, la esperanta nomo de la skribsistemo devanāgarī (देवनागरी), aŭ nur nāgarī (नागरी), estas uzata por multaj lingvoj de Barato kaj Nepalo, i.a. Sanskrito. Ĝi estas ido de la Brāhmī-skribsistemo kiu aperis jam de 500 a.K.. Laŭ kelkaj teorioj, la Brāhmī-skribsistemo mem devenas de la Indus-Sarasvati skribsistemo de la 3a jarmilo a.K., sed tiu aserto ne estas ĝenerale akceptata. Nagario estas, ekde la 18-a jarcento laŭ okcidenta erao, internacie norma skribsistemo por sanskrito, ĉar tiam oni komencis presigi sanskritajn tekstojn; antaŭ tiu tempo, kiam preskaŭ nur temis pri manskribado, ĉiu skribanto kutime uzis sian lokan skribsistemon. Oni uzas ĉi tiun skribsistemon ankaŭ en kelkaj nuntempaj nord-hindaj lingvoj, en la hinda lingvo interalie por distingi ĝin disde urduo. Deva estas la Sanskrita vorto por "Dio", kaj Nagari signifas "urba" (el nagara, "urbo"); la signifo do estas la skribado de la (dia) urbo, aŭ la dia skribado de la urbo. Nagario estas skribata de maldekstre dekstren. Sanskrite la plejparto de verkoj estas origine skribitaj sen intervortaj spacoj (same kiel ĉiuj antikvaj tekstoj, ankaŭ grekaj kaj latinaj en la okcidento), do la supra horizontala lineo estas nerompita (krom kiam la litero mem enhavas truon en ĝi). En nuntempaj eldonoj de sanskritaj tekstoj, kaj en modernaj lingvoj, oni uzas vortospacojn same kiel en Esperanto. Nagario ne distingas inter majuskloj kaj minuskloj (same kiel origine la skriboj greka kaj latina). Nagario havas 34 konsonantojn (vyanjan) kaj 12 vokalojn (svar). Silabo (akshar) estas formata per la kombino de nul, unu, aŭ multaj konsonantoj kaj unu vokalo. Laŭ hindaj gramatikoj, ĉiu vokalo finas silabon; do vorto kiu finiĝas per konsonanto havas unu silabon pli laŭ hinda pensmaniero ol laŭ okcidenta. La vokalo estas markita per aparta aldono super, sub, antaŭ aŭ post la konsonantsigno. La alfabeta ordo estas sistema (male al tiu de la latina alfabeto, kaj do de la esperanta): unue la vokaloj, poste la konsonantoj; de la konsonantoj unue la langradikaj, poste la supradentaj, dentaj kaj lipaj; inter ĉiu de tiuj kvar listoj unue la plozivoj senvoĉa senaspira, senvoĉa aspira, voĉa senaspira kaj voĉa aspira, kaj fine la nazalo; plej fine la duonvokaloj. Multaj aliaj skribsistemoj laŭ la sama silaba sistemo (adaptita al la respektiva lingvo) estas uzataj en centra, suda kaj sudorienta Azio, de Tibeto al Kamboĝo.

Vokaloj

Punkto super vokalo aŭ silabo (sanskrite anusvāra, palie niggahīta) nazaligas la vokalon (sed en la praktiko, multaj nuntempe elparolas ĝin kiel la postvokala ng-sono de ekzempe la angla sing). Ĝi estas plej ofte transliterata per m kun suba aŭ supra punkto, kaj el tiu fakto devenas kelkaj strangaj esperantovortoj kiel samgo kaj samsaro (preferinde sangho kaj sansaro). La skribsistemo distingas inter mallongaj kaj longaj a, i kaj u, sed ne se temas pri e kaj o. En sanskrito, tiuj du vokaloj estas ĉiam longaj; en palio, ili estas mallongaj se sekvotaj de du konsonantoj (ekzemple semha, "ŝlimo"), aliokaze longaj.

Konsonantoj

Kiam mankas aparta vokalsigno, 'a' estas aŭtomata. (En ekzemple sanskrito estas ĉiam tiel; en kelkaj nuntempaj lingvoj tamen, kiel la hinda, tiu aŭtomata 'a' estas muta se ĝi aperas laste en vorto, same kiel la franca 'e'; sanskrita "deva" estas do literumita same kiel hinda "dev".) Por specifigi la mankon de vokalo, oni uzas simbolon halant (ankaŭ nomata virama). Se antaŭ vokalo venas du al pluraj konsonantoj, tiuj ĝenerale estas kunigitaj en ligaturo, da kiuj ekzistas longa listo. Se post la konsonantsigno aŭ ligaturo venas alia vokalo ol mallonga a, oni indikas tion tiel: ा longa a ि (antaŭ la kosonanto) mallonga i ी longa i ु (sub la konsonanto) mallonga u ू (sub) longa u ृ (sub) mallonga vokala r ॄ longa vokala r े e ै ai (aj) ो o ौ au (aŭ) ् neniu vokalo (virāma, kiel klarigite supre) La supra listo estas tiu de la sanskrita alfabeto. En ekzemple la hinda lingvo troveblas persaj kaj aliaj pruntvortoj kun konsonantoj ne konataj en la sanskrita. Por tiuj oni uzas ordinaran konsonanton kun diakrita punkto, ekzemple फ़ por "fa", bazita sur फ por "pha". En kelkaj fruaj lingvoj, ekzemple palio, troveblas la konsonanto ळ, kutime transliterata per "la" kun punkto sub "l", kaj elparolata kiel ordinara "la" sed kun la lango fleksita supren-malantaŭen; ळ do rilatas al ल same kiel ट al त.

Ciferoj

Kategorio:Alfabeto ja:デーヴァナーガリー ko:데바나가리 문자

Araba alfabeto

La araba alfabeton oni uzas ĉefe por skribi la araban lingvon. Kiel alfabeto de la lingvo de la Korano, sankta por la islamanoj, ĝia influado etendiĝis kune kun tiu de la Islamo, do oni ĝin uzas por skribi lingvojn tute malsimilaj al la araba, kvankam ĝia emo ne skribi vokalojn malfaciligas la uzon (persa, hindeŭropeaj lingvoj de Pakistano (urduo), azerbajĝana lingvo en la enirana provinco, turka ĝis 1928, hispana lingvo de moriskoj (aljamiado).
La araban oni skribas maldekstren.
La formoj de la literoj ŝanĝiĝas laŭ ilia situo en la vorto (izolite, komence, interne, fine).
izolite komence interne fine nomo transskr. sono
أ, إ, ؤ, ئ
hamza ʾ / ’ et ‚ [ʔ]
ʾalif ā / â [aː]
bāʾ b [b]
tāʾ t [t]
ṯāʾ ṯ / th [θ]
ǧīm ǧ / j / dj [ʤ]
ḥāʾ [ħ]
ḫāʾ ḫ / ẖ / kh [x]
dāl d [d]
ḏāl ḏ / dh [ð]
rāʾ r [r]
zāy z [z]
sīn s [s]
šīn š / sh [ʃ]
ṣād [sˁ]
ﺿ ḍād [dˁ], [ðˤ]
ṭāʾ [tˁ]
ẓāʾ [zˁ], [ðˁ]
ʿayn ʿ / ‘ [ʔˤ]
ġayn ġ / gh [ɣ]
fāʾ f [f]
qāf q / ḳ [q]
kāf k [k]
lām l [l]
mīm m [m]
nūn n [n]
hāʾ h [h]
wāw w [w]
yāʾ y [j]
Kategorio:Alfabeto als:Arabisches Alphabet ja:アラビア文字

Pakistano

Geografio > Azio > Pakistano ---- Azio Azio Azio
- Areo: 778.720 km²
  - el ili semotaŭga: 27%
- Loĝantaro: 141.553.775 (julio 2000, takso),
  - % urbana: 37% (2000)
  - homoj po kv. km: 181,8 (2000)
  - homoj po kv. km da semotaŭga tero: 673,3 (2000)
  - jara kresko: 2,17% (2000, takso)
  - naskoj: 32,11 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
  - mortoj: 9,51 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
  - migrantoj: -0,9 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
  - mortokvanto de beboj: 82,49 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
  - infanoj po virino: 4,56 infanoj naskita po virino (2000, takso)
  - meza longeco de vivo: 61,07 jaroj (60,27 viroj, 61,91 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Islamabado
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: panĝaba, sinda, paŝtua, beluĉa, muhaĝira (islamanoj, kiuj rifuĝis el Hindio)
Religio: 97% islamo (77% sunaismo, 20% ŝijaismo), 3% kristanismo, hinduismo kaj aliaj
Lingvo:
alfabeta: 37,8% (50% viroj, 24,4% virinoj) (1995, takso) Registaro: de generaloj.
sendependeco: la 14-an de aŭgusto 1947 de Britio
organizoj: UNO (1947)
konstitucio: la 10-an de aprilo 1973, nula dum 1977-85 kaj 1999-nun (2002).
korupteco: ?? CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 58 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,1% (1999, takso)
inflacio: 6% (1999, takso)
senokupa: 7% (1998-99) Valuto: 1 rupee (PRe)

Eksteraj ligoj

[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/asie/pakistan.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Pakistano] ! ja:パキスタン ko:파키스탄 ms:Pakistan simple:Pakistan th:ประเทศปากีสถาน zh-min-nan:Pakistan

Ĉina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina Specimeno: La Patro Nia: :我们在天上的父, :愿人都尊你的名为圣。 :愿你的国降临, :愿你的旨意行在地上, :如同行在天上。 :我们日用的饮食, :今日赐给我们。 :免我们的债, :如同我们免了人的债。 :不叫我们遇见试探; :救我们脱离凶恶。 :因为国度,权柄,荣耀, :全是你的,直到永远。 :阿们。 :Wǒ-mén zài tiān-shàng de fù :Yuàn rén dōu zūn nǐ-de míng wéi shèng :Yuàn nǐ-de guó jiàng-lín :Yuàn nǐ-de zhǐ-yì xíng-zài dì-shàng, :Rú-tóng xíng-zài tiān-shàng :Wǒ-mén rì-yòng de yìn-shí, :Jīn-rì cì-gei wǒ-mén :Miǎn wǒ-mén-de zhài, :Rú-tóng wǒ-mén miǎn-le rén-de zhài :Bú jiào wǒ-mén yù-jiàn shì-tan, :Jiù wǒ-mén tuō-lí xiōng èr. :Yīn-wei guó-dù, chuán-bǐng, róng-yào, :Chuán shì nǐ-de, zhí-dào yǒng-yuǎn, :ā-mén. La ĉindevenaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo) Eble, kiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. Tial la normĉina estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la normĉina mem havas multajn dialektojn. La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la skribon pǔtōnghuà en la lernejoj de la tuta Ĉinio kaj en Tajvano. Alia grava ĉina lingvo estas la kantona, (ĉine: yuè aŭ 廣東話 gwong dung wa), la lingvo de Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo. Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la mina 35.000.000. Vidu ankaŭ:
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- sistemoj uzataj por montri prononcon de la lingvo por alilandanoj, kaj ankaŭ landanoj:
  - Pinyin, Wade-Giles, Bopomofo

ĉinaj dialektoj

HAN-LINGVO estas uzata ĉefe de han-etno, la plejparto de la ĉina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Ĉinio, tial han-lingvo kutime nomiĝas ĉina lingvo. Pro historiaj kaŭzoj han-lingvo havas en diversaj lokoj multajn variojn, t.e. dialektojn. En malsamaj lokoj oni aŭdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne. Diversaj dialektoj malfaciligas interkomunikiĝon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikiĝon, en la 50-aj jaroj Cinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Ĉinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Ĉinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la ĉinaj nacimalplimultoj daŭre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn en siaj regionoj, tamen tutlande ĉiuj popolanoj uzas putonghua. En Ĉinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, tamen komprenas unu alian. Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kaŭzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolviĝo de han-lingvo kaj de longa tempo gi populariĝas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Ĉinio ĝis Kunming en sudokcidenta Ĉinio, de Nankino en sudorienta Ĉinio ĝis Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta Ĉinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikiĝi sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Ĝenerale la dialektoj de la moderna hanlingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jianĝi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(keĝja)-an, kaj ĉiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 ĝis 100 milionoj da homoj. La 7 ĉefaj dialektoj povas dividi sin ankaŭ en multajn branĉojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaŭ historiaj faktoroj. La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata ĉefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca ĉefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto populariĝas ankaŭ en la famaj urboj Ŝanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaŭ en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uziĝas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata ĉefe en Guangdong, sed ĝi estas parolata ankaŭ en Guanĝi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaŭ en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jianĝi. Kejia-dialekto estas tute alia. En la historio la kejia-anoj ĉiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili loĝas ĉefe en Guangdong, Guanĝi, Fujian kaj Jianĝi. Ankaŭ en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Ĉinio, oni parolas ĉefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaŭ kejia-an, sed nun ĉiuj ĝiaj novaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj ĉinaj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon. En Ĉinio ĉiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Ĝenerale, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la branĉoj de la norda dialekto kaj putonghua - plej malgranda. La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en prononco. Tio montriĝas en diferenco de konservado de primitivaj prononcoj de diversaj dialektoj, ekz. n kaj 1 estas konsonantoj tute malsamaj en prononcado en la antikveco, kaj iliaj malsamaj prononcoj estas konservataj eĉ hodiaŭ en la pekina kaj aliaj dialektoj, dum en iuj aliaj dialektoj ili kunfandiĝis, tiel ke aperis fenomeno: anstataŭ lan oni prononcas nan, aŭ inverse. Ĝenerale dirite, la prononca sistemo de putonghua estas multe simpligita, kompare kun tiu de Ia antikva han-lingvo, dum en multaj dialektoj de la suda parto de Ĉinio estas pli-maipli konservataj antikvaj prononcoj. Krome, dum sia evoluado iuj dialektoj estis influataj de eksterai faktoroj aŭ mem evoluis, tiel ke formiĝis en ili apartaj fonemoj. Alia grava diferenco inter la diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en la vortoj, precipe en la ĉiutage uzataj vortoj kaj vortoj esprimantaj apartajn lokajn aferojn, ekz. personaj pronomoj kaj titoloj de parencoj. Tiurilate troviĝas diferencoj ne nur inter diversaj dialektoj, sed ankaŭ inter iliaj branĉoj. Ili montriĝas ĉefe en tio, ke unu vorto havas malsamajn signifojn. Ekz. la vorto faruno signifas nur vermiĉelojn en la dialektoj de suda Ĉinio, dum en tiu de norda Ĉinio ĝi signifas ne nur farunon mem, sed ankaŭ vermiĉelojn. En la Suzhou-a dialekto oni diras "manĝi cigaredon" (fumi) kaj "manĝi teon" (trinki teon). Ankaŭ unusignifa vorto ; povas havi plurajn esprimojn. Kiel ekzemple, oni nomas lampiron vagluma insekto, luminsekto aŭ noktofajra knabino. Videble, la diversaj dialektoj iagrade konservas vortojn de la antikva hanlingvo kaj iuj el ili eĉ enkondukis en sin alilingvajn vortojn. Ekzemple en mia naskiĝloko oni nomas cementon simentin. Gramatike Ia ĉinaj dialektoj havas inter si malpli da diferencoj, kiuj tamen estas diversaj. En han-lingvaj dialektoj ne mankas fenomenoj, ke oni esprimas gramatikan signifon pere de la ŝanĝiĝo de prononco, tio estas tre malofta en putonghua; kaj plie, en la dialektoj substantivo, adjektivo kaj verbo ofte uziĝas duoble por akcenti la sencon. Oni ankaŭ aldonas prefiksojn aŭ sufiksojn por montri ian gramatikan signifon. Koncerne la konstruon de frazo, ĝenerale, estas laŭvice subjekto predikato objekto, kompreneble, estas esceptoj. En Ia dialektoj de suda Ĉinio oni ofte metas antaŭen la objekton, kiu montras aferon, kaj malantaŭen tiun objekton, kiu montras homon. Estas malofte vidataj la abundeco kaj komplekseco de la hanlingvaj dialektoj. Kiel komunikilo en certaj lokoj, la dialektoj ludas gravan rolon en la socia vivo. En iuj literaturaj verkoj, televidaj programeroj kaj fiimoj oni aplikas koncernajn dialektojn cele pliigi la esprimivon. Por riĉigi sin ankaŭ putonghua asimilas utilajn esencajn partojn de iuj dialektoj. Ekz., la fama ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas verkita ĉefe en la norda dialekto. Dank' al popularigo de putonghua, jam en sia infanaĝo oni komencas lerni ĝin, sekve de tio interkomunikiĝo en Ĉinio fariĝas pli kaj pli facila. Kategorio:Lingvo ja:中国語 ko:중국어 minnan:Hàn-gí

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Persa lingvo

Lingvo > Hindeŭropa lingvaro > Hindirana lingvaro > Irana lingvaro > Persa lingvo < Irano ---- La Persa Lingvo - فارسی

Historieto

5000 jaroj antaŭ Kristo en regiono inter sud-Rusio kaj oriento de Deniper-rivero, norde de Kaŭkazio kaj okcidente de Ural-montaro vivis etno, kiun la germano Franz BOPP (1791 - 1867) nomis “Hindo-Eŭropa”. Meze de la 2-a jarmilo a.K, grupo de tiu etno – kiuj nomis sin la Arjoj – okupis regionon, kiu nomiĝis Irano. Ĉirkaŭ komence de la unua jarmilo a.K, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano,en la regionoj Herat kaj Marv. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de irananoj ; Shahname verkite de Ferdoŭsi. Je la finaj jaroj de la 8a jarcento a.K, DiakoDiaoko - (Deioces) fondis la Med-registaron en Hamadan (antikvforme Hegmatane). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio Asirio (Aŝur). Komence de la 7-a jarcento a.K Aĥaŝveroŝo (nunperse Hahhamanesh) en la regiono Parsumaŝ proksime de la urbo Shush fondis la persan ŝtaton Aĥemenidojn. Tiu ĉi ŝtato subis la Medan ŝtaton. Je 612 a.K, Huvahhŝtra la medo, uzurpinte Nejnava- la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas Mad-oj) dinastion. Ciro (nunperse Kurosh), la persa, –el nepoj de Aĥaŝveroŝo (Hahhamanesh), je la jaro 550 a.K. venkinte Astiages-on (la plej lasta reĝo de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis Aleksandro la Granda je 331 a.K. Ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K, en la irana historio nomiĝas antikva erao. La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas Antikva Irana lingvo. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la lingvogrupo Hindeŭropa (Indoeŭropa). Ĝis la jaro 1786, neniu sciis ke la persa lingvo –kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo— estas samdevena kun la lingvoj Latina , Helena , antikva hindaangla. Je tiu jaro, Sir William JONES, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de Kalkato pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon… Je la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis je diversaj formoj el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj deveninte de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:

La Sekaa Lingvo

La Sekaoj estis irana etno kiuj loĝis en vasta regiono ekde Nigra-Mar-bordoj ĝis la landlimoj de Ĉinio de la unua jarmilo a.K ĝis la unua jarmilo p.K. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj- en la skribaĵoj Helena , Latina kaj Hinda.

La Meda Lingvo

Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .

La Antikva Persa

La plej grava restintaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de Dario La Granda (reĝis 521 - 486 a.K), kiu estas gravurita sur la monto Bistun en tri lingvoj: Antikv-Perse , Elame , Akade. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas Najlalfabetokojnoforma alfabeto. Tiu alfabeto havis 36 literojn , 2 vortdisigilojn kaj 8 ideogramojn. Ĝi estis skribite de maldekstre al dekstre. Pliaj informoj pri tiu lingvo kaj alfabeto estas trovebla en la libro:
Kent , R.G Old Persian ,…, New Haven , Connecticut 1953 p. 9 Seq .

La Avesta Lingvo

Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto?! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La Avesto, la sankta libro de la zoroastranoj. La avesta lingvo estas skribite je alfabeto kies nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre. …

La Meza Erao

Je la jaro 331 a.K Dario la III-a (aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro 867 p.K (= 254 post Heĝiro) kiam Jaqub Lejs Saffar fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la araba lingvo estis la oficiala lingvo de Irano). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, nur estis uzata inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas "Sasanida Pahlavi". Kvar tipoj da skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:

Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj

Tiuj epigrafoj estas skribite en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao, ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj Aŝkanid-Pahlavia tradukoj.

Pahlavia Psalmaro

Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la persa meza aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Nur restis parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la maniĥeaj skribaĵoj de ĉina Turfan. La origino rilatas al la 6-a jarcento kaj la manuskripto al la 8-a p.K. La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo ; La Kristana Mez-Persa.

Zaratuŝtraj Verkaĵoj

La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la zaratuŝtranoj dividiĝas je jenaj:
- Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persan , kiun en la nunpersa lingvo oni nomas Zand.
- Religiaj tekstoj
- Pahlaviaj Konsillibroj
- Ne-religiaj tekstoj La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo kaj ties alfabeto : Libra Alfabeto.

Alfabetoj de la mezeraa persa

La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la Aramea alfabeto, rekte aŭ malrekte. La Aramea gento, el semida gentaro, fondis la ŝtaton Kaldeon en Babiloni. Tiun ŝtaton malfondis Ciro la Granda (nacilingve Kuroŝ) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (satrapio) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la aramean lingvon en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj ,la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la 3-a jarcento a.K. malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj aŝkanida pahlavio kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas Hozvaresh. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la kristan mezpersan alfabeton kaj zoroastran mezpersan alfabeton. El tiuj ĉi du alfabetoj je la 6-a jarcento p.K naskiĝis la avesta alfabeto. Maniĥeo (nacilingve: Mani) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la Tadmora (palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn: #- Nyberg , H. S. , Manual Of Pahlavi , I , Wiesbaden 1964 #- Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan , Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934

La persa lingvo en la nova erao

Je la jaro 31 p.H (post Heĝira) Jazdgerd la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio. Je la 254 p.H.L Jaqub Lejs Saffar fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo Zarangh de la gubernio Sistan. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve : Farsi Dari). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj musulmanoj : la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan. Je la jaro 261 p.H.L Nasr filo de Ahmad el la samanida familio fondis la samanidan ŝtaton. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis Buĥara la oficiala lingvo estis la daria persa (farsi) lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la gaznavida dinastio. Mahmud la gaznavida aldonis parton de Hindio al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion. Je 932, Baber, kies praularo post kvin generacioj rilatas al Timur Lenk, (perslingve: Tejmur lang) fondis la Mongol-Hindan imperion. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la brita imperio venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la Urdua lingvo nun uzata en Pakistano. Je 699 p.H.L Otomano fondis la otomanan imperion en la malgranda Azio. La otomanidoj dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel Sultan Mohammad la Venkinto kaj Sultan Salim la 1-a- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj salĝugida dinastioj eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj. Dum la rego de Ĝingis Ĥano kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la Safavida dinastio (907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la gaĝarida dinastio (1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca). Ahmad Ŝah Dorrani, generalo de irana Nader Ŝah Afŝar, fondis Afganion je 1160 p.H (= 1747 p.K). Afganio ĝis 1919 p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de Britio kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de Taĝikistano estas la persa.

La strukturo de la persa lingvo

La nuna persa lingvo – kiun la nune angle parolantoj, kiel la irananoj mem, nomas farsi -estas la oficiala lingvo de Irano. Ĝia alfabeto estas pli malpli la sama alfabeto kiun nuntempe la araboj uzas. Nur troviĝas esceptoj : :پ P :چ ĉ :ژ Jj :گ G
kiuj mankas en la araba lingvo kaj literaro.
La persaj vokaloj estas : :آ A –kiel A en la esperanta vorto esperAnto
:أ a - kiel a en la angla vorto apple
:إ e – kiel e en la esperanta vorto Esperanto
:وا U - kiel U en la esperanta vorto Universala
:و O - kiel O en la esperanta vorto Oni
:يا I - kiel I en la esperanta vorto Irano
Ankaŭ troveblas duonvokalo : :ي J per kiu oni faras Aj- aj- ej- uj- oj
kaj duonvokalo :Ŭ per kiu oni faras la diftongojn OŬ وا .
Persaj literoj laŭ alfabeto estas: :آ, ا A - ب B - پ P - ت T - ث kiel angla th - ج ĝ - چ ĉ - ح H- خ Hh - د D- ذ Z - ر R - ز Z -ژ Jj- س S- ش ŝ - ص S - ضZ- طT- ظz- عE- غQ (iom kiel francoj kaj germanoj elparolas R) ف F- ق Q- ك K- گ G- ل L- مM- نN- و V- ه h- ي J,I .
Entute 32 literoj.
Iaj opinioj ekzistas inter la iranaj intelektuloj ke la alfabeto fariĝus latindevena, ĉar la persa lingvo ne estas semida lingvo sed Hindeŭropa lingvo. Tio kaŭzis multajn politikaĵojn. La persa lingvo estas belsona. Nun kelkajn vortojn mi ekzemplas: (Mi evitas skribi la originalan skribmanieron, anstataŭe mi skribas la prononcon de la vortoj – aŭ frazoj- en esperantaj literoj)
PERSA Esperanto
AB Akvo
ABI Blua
APARAT Aparato
APARTEMAN Apartamento
AST Estas
ATEŝ Fajro
ARJA Ario
ASFALT Asfalto
ASIA Azio
AJA ĉu
ABRU Brovo
OTOMOBIL Aŭtomobilo
ARTEŝ Armeo
OSTOHHAN Osto
AMIN Amen
ANDaRUN Interno
BAD Vento
BaD Malbona
BAZAR Bazaro
BOZORG Granda
BUSE Kiso
BIM Timo
PA Piedo
PAK Pura
PIADE Piede
PAPA Paĉjo
PARSA Pia
PEDaR Patro
TAFTE Tafto
TANBUR Tamburo
TO Ci
TOK Beko
TONDaR Tondro
TURI Tulo
ĝAN Animo
ĝAŝN Festo
ĝANGAL ĝangalo
GITI Mondo
ĉaHAR Kvar
ĉARHH ĉaro
HHARAK Kriko
HHERS Urso
DaH Dek
DaRJA Maro
DEĵIM Diademo
DO Du
ZIST Ekzisto
SETARE Stelo / Astro
SaR Sur
SINE Sino
ŝEŝ Ses
KERM Vermo
KaL Kalva
KONUN Nun
GaRM Varma
MORD Mortis
Na Ne
NOH Naŭ
NOŬ Nova
La nuna persa vortaro estas plena de arabaj , eŭropaj kaj alilingvaj vortoj , sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribute per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn:
PERSA Esperanto
Ma`n nan mihhora`m (a`= kiel a en la angla vorto apple) Mi manĝas panon
Mada`r da`r hhane a`st La patrino estas en la hejmo
Bazar koĝast? Kie estas la bazaro?
Telefon kon taksi bijaja`d ma`ra be hotel beba`ra`d Telefonvoku taksion veni min al hotelo irigi.
Sigar darid? Ĉu vi havas cigaredon?
Guŝte gav mihhorid? Ĉu vi manĝas la bov-viandon?
Na` mersi ma`n kalbas mihhora`m Ne dankon mi manĝas kolbason.
Se iu havus aliajn demandojn pri la persa lingvo mi volonte respondus.
Snmozaffari@yahoo.com
S.N.Mozaffari / Tehran / P.O Kesto 11365/1935 IRANO

Esperantaj vortoj el persa deveno

Tra historio, pluraj persaj vortoj atingis Esperanton tra la araba kaj la eŭropaj fontolingvoj de Esperanto: babuŝo, bezoaro, magio, melongeno, paradizo, parsio, paŝao, piĵamo, ŝaho (shah), ŝako (ankaŭ el shah), ŝakmato, tafto, tapiso, tigro, zirkono, zirkonio ja:ペルシア語 ko:페르시아어 th:ภาษาเปอร์เซีย

Araba lingvo

Titola teksto

Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo ---- nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto, Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj: abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo, ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko, matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano. La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj. Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo. Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj. Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo. Ortografio, prononco, elparolo La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj. Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in. Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde. ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3 ja:アラビア語 ko:아랍어 ms:Bahasa Arab simple:Arabic language th:ภาษาอาหรับ

Latino

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sons