Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Vikipediistoj de Kolombio. Vi ankaŭ povas kunlabori! ---- Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio ---- SudamerikoSudameriko Kolombio - Colombia [kolombja] Lando en nordokcidento de Sudameriko.
- Landkodo: CO.
- E-nomo: Kolombia Respubliko.
- Nacia nomo: República de Colombia.
- Etimologio: lando estis nomita pro Kristoforo KOLUMBO.
- Areo: 1.138.914 kv. km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alvaro URIBE (2002).
- Muziko de Kolombio: Bambuko , Sanhuanero , Vaĝenato , Horopo , Kumbjo , Ĉampeto , Torbeĝino, Abozao, Buĝerengo, Poro, Ĉoka Son', Kalipso, Pasiĝo, Gvabino.
- Adm. divido: 32 Departementoj kaj 1 ĉefurba distrikto: Amazono, Antjokio, Araŭko, Atlantiko, Bolivaro, Bojakao, Cezaro, Ĉefurba Distrikto de Bogoto, Ĉokoo, Gvajnio, Guaviaro, Kaldaso, Kaketao, Kasanareo, Kaŭko, Kordoba, Kundinamarko, La Gŭahira, Magdaleno, Metao, Narino, Norda Santandero, Putumajo, Kindio, Risaraldo, Sankta Andreo kaj Providenco, Santandero, Sukreo, Tolimo, Ujlao, Valo de Kaŭko, Vaŭpeso, Viĉado
- Ĉefurbo: Bogoto (6.276 mil).
- Urboj: Medeĝino (1.419 mil), Kalio (1.324 mil), Barankiĝo (897 mil).
- Loĝantaro: 36.813 mil (1995), inter ili kolombianoj 97,2%, indiĝenoj 2,3%.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
- MNP: totala - 87 mlrd $; pokapa - 1.910 $.
- Eksporto: kafo, perloj, nafto, karbo, floroj, Smeraldoj. Kaj 80 % da la kokaino en la mondo.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: fariĝis sendependa de Hispanio je la 7-an de aŭgusto de 1819, sed tio ne alportis la pacon. La jaroj 1899-1902 kaj 1948-1958 estis rimarkindaj pro grandaj politikaj kontraŭstaroj. En la 1980-aj jaroj landa registaro komencis batalon kontraŭ krimaj grupoj, kiuj regis la neleĝan eksporton de narkotaĵoj. La nuna Panamo estis parto de Kolombio ĝis 1903, kiam ĝi sendependiĝis sub la pafiloj de Usono, kiu deziris konstrui grandan kanalon tra ĝia teritorio.
- Heredaĵo: Kartaheno, historia centro de Santa Cruz, nacia parko de Los Catios. Laŭ loĝantaro, Kolombio estas la tria plej granda lando en Latinameriko -- nur Brazilo kaj Meksiko estas pli grandaj. En la okcidento estas la Pacifiko, en la nordo la Kariba Maro, en la oriento Venezuelo kaj en sudo la ĝangalo de Amazono. La registaro nur regas duonon de la teritorio, ĉar la nacio nun ŝirita de enlanda milito inter kvar armeoj: # FARK - 18.000 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale stalinista # ELN - 4.500 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale inspirita de la revolucio en Kubo # AUK - 8.500 soldatoj - kvazaŭmilitista, dekstrema # nacia armeo - 55.000 soldatoj - regas la grandajn urbojn, estas helpata de Usono kaj toleras AUK-on Po ĉirkaŭ 3500 homoj mortas en la milito jare. Dum la nacia armeo dependas de impostoj por ĝia enspezo, impostoj kiuj estas malgrandigitaj de la milito mem, la aliaj tri armeoj aĉetas armilojn per kokaino (kaj ankaŭ per nafto, oro kaj smeraldoj). Strategie grava estas la valo de la Arato en la nordokcidento, kiu kunigas la Kariban Maron kaj la Pacifikon. Laŭ la valo fluas la komercon inter kokaino kaj armiloj. Prezidento Andres PASTRANA cedis al FARK teritorion de ĝangalo, montaro kaj ebenaĵo en la mezo de la lando por trakti pri paco. Sed, post jaroj de vana interparolo, li reprenis la teritorion kaj pligrandigis la armeon. Interalie, FARK batalas per forkaptado kaj murdo de eminentuloj(juĝistoj, politikistoj) kaj bombatako de pontoj kaj pilonoj, ktp. Usono donas monon al Kolombio por batali kontraŭ narkotaĵoj, kiun Kolombio laŭvice elspezas por detrui la kampojn de kokao de FARK por malhelpi ĝian produktadon de kokaino. Vidu ankaŭ:Shakira, Silva kaj Villalba, Garzon kaj Collazos, HeKeIsDa, Toto, la MomposinaDosiero:Colombia_regioni_geografiche.jpg ----

Enkonduko

Kolombio (oficiala nomo, República de Colombia - Respubliko de Kolombio), respubliko situanta en la nordokcidenta parto de Sudameriko, limas norde kun Panamo kaj Kariba maro, oriente kun Venezuelo kaj Brazilo, sude kun Peruo kaj Ekvadoro, kaj okcidente kun la Pacifika maro. Kolombio estas la unusola lando de Sudameriko kiu havas marbordojn kun la Pacifika kaj Atlantika oceanoj. Laŭ ĝiaj insuloj Sabkta Andreo, Providenco kaj Sankta Katalino
- kiuj apartenas al al provinco Sankta Andreo kaj Providenco), kaj laŭ la akvoj kij aldoniĝas al la kontinenta teritorio en la kariba maro, Kolombio havas limojn ankaŭ kun Honduraso, Nikarakvo, Kostariko, Panamo, Haitio kaj Dominiko. Inkludante la maraj kaj submaraj akvoj kiuj apartenas al la lando en Pacifiko kaj Karibo, marstrio de 19 km2 sur ĉiu marbordo (kalkulante la insulojn) el kiuj 339.500 km2 estas de Pacifiko kaj 589.160 de Karibo, la totala areo estas 2.070.408 km2. La lando havas 1.141.748 km² de kontinenta areo. La ĉefurbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), kiu estas ankaŭ ĝia plej granda kaj loĝantohava urbo.

Teritorio kaj rimedoj
  -

La topografia elemento plej karaktera de Kolombio estas la montaro Andoj, situanta en la centra kaj okcidenta parto de la lando, kiu etendiĝas nord-suden tra preskaŭ ĝia tuta longeco. Andoj kunformiĝas per tri ĉefaj montaroj paralelaj inter si: la Orienta montaro, la Centra montaro kaj la Okcidenta montaro. Sur la Kariba marbordo troviĝas izolata montara sistemo konata kiel neĝata montaro de Sankta Marto, kies plej altaj punktoj estas la vertoj Kristoforo Kolumbo (5.776 m) kaj Simono Bolivaro (5.535 m). En la Centra montaro troviĝas kelkaj vulkanaj montpintoj, kiuj kunformas la Nacian parkon de La Neĝmontoj (Neĝmonto de Tolim 5.616 m; Neĝmonto Ruiz, 5.400 m; kaj Sankta Isabelo) kaj la Nacia parko de la Neĝmonto Ŭjla (Huila) (Neĝmonto Ŭjla, 5.750 m). Oriente de la Orienta montaro, kie plej alta punkto esta la neĝata montaro Kokuj’ (Cocuy) (5.493 m), troviĝas grandaj vastecoj de malaltaj varmegaj terenoj, malmulte loĝataj kaj nur parte esplorataj de petrolaj kompanioj. La norda parto de tiu ĉi regiono estas kovrata de ĝangalo de abunda vegetaĵaro drenata de la riveroj Kaketa’ (Caquetá), Vaŭpes’ (Vaupés) kaj Putumajo (Putumayo) (tiu ĉi lasta natura landlimo kun Ekvadoro kaj Peruo). La norda parto dela regiono, de pleja areo, estas formata de enormaj ebenaĵoj konataj kiel Los Llanos, kaj estas trakurata de la la riveroj Araŭka (Arauca) (kiu estas la natura landlimo kun Venezuelo), Meta’ (Meta) kaj Gŭavjaro (Guaviare) Inter a montaroj troviĝas altebenaĵoj, la plejmulto rl ili situantaj je pli lo 2.438 m de alteco, kaj fruktodonaj valoj drenataj de la ĉefaj riveroj de la lando. La rivero Magdaleno (Magdalena) estas la plej grava de Kolombio; ĝi fluas norden inter la Orienta kaj Centra montaroj, trairanta preskaŭ la tutan landon, kaj enfluanta en la Kariba maro proksime de la urbo Barankilo (Barranquilla), post deiro de ĉirkaŭ 1.540 km. La rivero Kaŭka (Cauca) ankaŭ estas grava rivero kaj transport-rimedo; ĝi fluas norden inter la Centra kaj Okcidenta montaroj, kaj kuniĝas kun Magdaleno proksimume 320 km antaŭ alveni al la Kariba maro. Okcidenter de la Okcidenta montaro kuras la rivero Atrato, kiu trairas la humida ĝangalo de la Pacifika regiono, ĝi estas la ĉefa vojo de transporte en la regiono, kaj ĝi enfluas en la golfo Urabao (Urabá), en la Kariba maro. Al la okcidenta baseno aŭ de Pacifiko apartenas, inter aliaj, la riveroj Sankta Johano (San Juan), (proponata kiel rivera vojo por kuniĝi kun Atrato kiel vojo Atlantik-pacifika) kaj Patia, kiu formas la kavaĵ-regiono Patia kiam ĝi trairas la Okcidentan montaron antaŭ ĝia elfluiĝo en Pacifikon. La marborda linio de Kolombio havas 3.210 km, el kiuj pli lo 1.600 km etendiĝas laŭlonge de Karibo. Estas multaj elfluejoj de riveroj laŭlonge de la marbordoj, sed ne ekzistas naturaj havenoj kiuj helpu la pason de la ŝipoj.

Klimato

Kolombio situas komplete en la varmega terzono, meteorologia esprimo kiu nomas la areon de la tersurfaco inter la tropiko de Kankro kaj la tropiko de Kaprikorno. Spite de tio, la klimato varias laŭ la surmarnivela alteco. La malaltaj marbordaj regionoj kaj la kavregionoj de la valoj de Patia kaj Magdaleno havas varmegan klimaton, kun jaraj temperaturoj kiuj atingas averaĝon de 24 a 26,7 ºC. Dum la jari alterniĝas periodoj de tri monatoj de pluvo kaj tri monatoj de nepluvo (somero). Laŭlonge de la Pacifika marbordo la pluvfalo estas tre abunda kaj ĝi povas atingi 12.000 mm jare; en Bogoto la kvanto de pluvo kolektita jare estas 1.060 mm kaj en Barankilo 800 milimetroj. En la duoninsulo Guahira (Guajira), kiu limas kun Venezuelo, la pluvo atingas nur 300 mm jare. En la deklivoj de la Orienta montaro ĝenerale estas seka vetero.

Naturaj rimedoj

La mineralaj rimedoj de la lando estas variaj kaj abundaj. Kolombio estas la unua produktanto en la mondo de smeraldoj kaj havas konsiderindajn mineralajn rezervojn konsistantaj el petrolo kaj natura gaso, karbo, oro, arĝento, fero, salo, plateno kaj uranio.

Flaŭro kaj faŭno

La flaŭro kaj faŭno de Kolombio estas tiel variaj kiel ĝia topografio. Laŭlonge de la Kariba marbordo kreskas manglaroj kaj kokosarboj. De la marnivelo ĝis 5.000 m, estas multaj arbaroj kiuj okupas entute 50 milionojn da hektaroj (496.010 km², la 47,8% de la totala areo), en kiuj oni trovas arbojn komerce profiteblajn, kiel mahagono, palosanto
- , kverko, nogal
- , cedro, pino kaj kelkajn variojn de balzamo
- . Inter la tropikaj plantoj oni inkludas: kaŭĉuko, chicle
- , kino, vanilo, sarsaparilo, absinto, goma de copal
- , ipakakuano, fabo tonka kaj frijol
- kastora. Aliaj plantoj propraj el la lando estas: la frajlejon
- , la oca
- kaj la tagua
- . Inter la sovaĝaj bestoj oni trovas la plej grandajn mamulojn de Sudameriko, kiel jaguaro, pumo, tapiro, pekario (pecarí), formikurso, kariakuo (cariacú), mielurso, bradipo, kaj kelkaj specoj de simioj, kiel la simio ĉukuta (chucuto). La lacertojn, kiuj antaŭe abundis laŭlonge de la ĉefaj riveroj, oni ĉazis intense, pro tio ili nuntempe malabundas. En la tropikaj regionoj loĝas multaj varioj de serpentoj. Inter la plej elstaraj birdoj menciendas la kondoro, vulturo, tukano, psitako, pauhilo (paujil), cikonio, tento (tente), kaj kolibro.

Grundoj

Kolombio havas fruktodonajn malaltajn valojn dediĉataj al brutarbredado kaj agroindustrio, kaj deklivoj de la montaroj uzataj por kultivoj de meza grandeco, kaj altajn ebenaĵojn dediĉataj al agrikulturo kaj paŝtado. En 1999 oni kalkulis je 4 milionoj da hektaroj la terno dediĉata al kultivoj, tie estas, 4.2% de la landa areo. E la amazonia regiono kaj en la ĝangaloj dela provinco Ĉokoo (Chocó) de la Pacifika regiono oni uzas ankoraŭ arkaikajn metodojn kultivi per fortranĉo kaj bruligado.

Mediaj temoj

La vastaj pluvĝangaloj de Kolombio, kiuj kovras 47.8% de la lando, aperas inter tiuj de pli granda biologia diverseco en la mondo. Kvankam Kolombio okupas nur ĉirkaŭ dekonon de areo de ĝia najbaro Brazilo, ĝi havas preskaŭ la saman kvanton de bestaj specioj. Kolombio aperas inter la dek unuaj landoj en la mondo pro biologia doverseco. Oni pensas ke Kolombio enhavas ĉirkaŭ 10% de la flaŭro kaj faŭno kombinita de la mondo kaj inkludas multajn specojn minacatajn aŭ ekzotikajn. La lando estas la unua en la mondo per ĝiaj 1.695 malsimilaj specoj de birdoj. Ĉokoo en Kolombio estas unu el la regionoj plej riĉaj en la mondo pro botanika diverseco. Inter 1990 kaj 195, oni elforstigis
- ĉirkaŭ 1.3 milionoj de hektaroj de tero en Kolombio, kvankam la plej granda parto de la arbaroj de la lando restas neekspluatataj. Estas maloftaj la klopodoj revigligi la arbarojn kiun oni ekspluatas komerce. Kolombio protektas 9% (1977) el ĝia teritorio kiel naciaj parkoj kaj aliaj naturaj rezervejoj. Spite de tio, estas tre malfacile kontroli kelkajn el tiuj terenoj, pro la ĉeesto de narkotikistoj. Ĉirkaŭ 4,2% de la teritorio de Kolombio havas konstantan kultivadon. La sola uzado de pesticidoj
- provokis damaĝon al la grundo; la uzado de fruktodonigaj kemiaĵoj kreskis je 3% inter 1994 kaj 1997. Aliaj agrikolaj kutimoj, krom la deforestado, kontribuis al la degenerado del agrundo. Kolombio estas membro de traktatoj pri biodiverseco, klimata ŝanĝiĝo, specoj en danĝero malaperi, konservado de mara vivo kaj tropikaj arbaroj.

Loĝantaro

La kolombia loĝantaro estas rezulto de miksado inter la hispanoj kaj eŭropeoj kiuj konkeris kaj koloniigis la teritorion de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, la afrikanoj (nigroj) importitaj kioel sklavoj de la 17-a jarcento ĝis komencoj de la 19-a, kaj la la praloĝantoj amerikaj (indiĝenoj). De la 19-a jarcento kaj dum la 20-a la inmigrado de araboj, speciale al al kaariba marbordo kaj la insulo Sankta Andreo, estis ĉiujare pli grava. En la diversaj regionoj de la lando oni povas vidiĝi tri grupoj: mestizo (miksaĵo indiĝen-blanka), mulato (miksaĵo nigra-blanka), kaj zambo
- (miksaĵo indiĝena-nigra). La plej granda parto de la loĝantaro de la lando, kiu loĝas en la deklivoj de la montaroj kaj en al altaj ebenaĵoj, estas mestiza. En la Kariba marbordo ĉefas mestizoj kaj mulatoj, kaj en la Pacifika marbordo elstaras mulatoj kaj zamboj. 2.7% el la loĝantaro postulas aparteni al indiĝena etno aŭ al nigra grupo, kaj per tio ili havas specialajn rajtojn (terposedo, edukado, politika partopreno) rekonatajn en la Konstitucio de 1991.

Ĝenerala informo pri la loĝantaro

La projekciojn pri loĝantaro faras la Nacia Administra Departamento pri Statistiko (hisp. DANE). La kalkulata loĝantaro por 2002 estis 41’008.227 loĝantoj. Pli lo 74% loĝas en la urbaj areoj. La ĉefaj homkernoj trovoĝas proksime de la valoj de la riveroj Magdaleno kaj Kaŭko, de la marborda regiono Kariba kaj de la altebenaĵo Kundinamarka-Bojaka, nomata ebenaĵo de Bogoto, kie situas la ĉefurbo dela respubliko.

Oficialaj kaj parolataj lingvoj

La oficiala lingvo estas la hispana. Oni parolas pli lo 60 indiĝenajn dialektojn, kiuj devenas de la lingvistikaj familioj araŭak’ (arawak), karib (kariba), chibcha (ĉibĉa) kaj orienta tukano.

Religio

La Konkordato de 1973 donis privilegian pozicion al katolikismo; ĉirkaŭ 95% el la kolombianoj estas katolikaj. Tamen, la konstitucio de 1991 starigis la liberecon pri kulto. Ekzistas malgrandaj minoritatoj de protestantoj, judoj kaj aliaj religioj.

Administra divido kaj ĉefaj urboj

Kolombio dividiĝas en 32 provincoj kaj ĉefurba distrikto. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), grava administra, industria, financa kaj komerca centro kiu havas loĝantaron (laŭ la popolnombrado de 1999) de 6’273.000 personoj. Aliaj gravaj urboj estas la komercaj kaj tekstilaj centroj de Kalio (2.111.000 loĝantoj) kaj Medeĝino (1’958.000 loĝantoj); ĝiaparte, Barankilo (1’226.000 loĝantoj) kaj Kartaheno (Cartagena 887.000 loĝantoj) estas elstaraj marhavenoj kaj Kartaheno havas petrolan terminalon
- . En Bogoto, Kalio kaj Barankilo situas la ĉefaj internaciaj flughavenoj de la lando.

Edukado

La baza instruado unuagrada (5 jaroj) kaj duagrada (4 jaroj) havas periodon de naŭ jaroj. 97.1% el la loĝantaro estas alfabetigita
- . La Ŝtato garantias la bazan edukadon unuagradan por la plej granda parto de la loĝantaro en la popularaj sektoroj (tavoloj 1, 2 kaj 3). La eklezio, same kiel gepatroj kaj privataj investistoj, rajtas instali kaj gvidi edukigajn ionstituciojn, laŭgvide de la oficialaj programoj kreintaj de la nacia registaro. Laŭ la popolkalkulado de 1993, 49% el al loĝantaro estis tiu jaro atinginta la studoj pri unuagrada edukado, 33% la duagrada kaj 8.1% la supera edukado. En Bogoto koncentriĝas 16% el la universitataj studentoj. Laŭ datumoj de 1998-1999, la nombro da lernantoj enskribitaj en unuagradaj lernejoj estis 5,06 milionoj; kaj en duagradaj lernejoj, inklude de institucioj pri profesia kaj instruista formado, 3.55 milionoj. Dum tiu periodo Kolombio havis proksimume 235 institucioojn pri supera edukado, kun la enskribo de 644.188 lernantoj. La ĉefaj universitataj centroj publikaj kaj privataj estas> la Nacia universitato de Kolombio, starigita en 1967 kaj kun sidejoj en Bogoto, Medeĝino, manizaleso, Palmiro, Leticio kaj la insulo de Sankta Andreo; la Universitato de Antjokio en Medeĝino, la plej antikva de la lando, fondita en 1801; la Universitato de Valo en Kalio; la Universitato de Andoj kaj la Pontifika Universitato Javeriana, ambaŭ en Bogoto, kaj la Industria Universitato de Santandero en Bukaramango. En la ĉefaj urboj de la lando ekzistas publikaj kaj privataj universitatoj.

Kulturo

En Kolombio oni parolas pri kelkaj kulturaj regionoj, en kiuj la indiĝena, nigra kaj eŭropea (speciale hispana) influoj estas diversaj. La mestizigo permesas paroli pri marbordaj kulturoj, deklivaj kulturoj kaj kulturoj de la altebenaĵo. Studemuloj parolas pri antjokia aŭ montarana kulturo, santandera aŭ novhjispana kulturo, anda kulturo aŭ kulturo de intensa akulturado
- , nigra aŭ marbnorda-rivera-minregiona kulturo kaj kulturoj aŭtente indiĝenaj disetenditaj en la tuta nacia teritorio (ekzistas 65 etnoj rekonataj en al lando). En la regionojn de ebenaĵoj de la orienta parto nun estas kunformiĝanta la ebenaĵa kulturo. Pro la vestaĵoj, la loĝejoj, la manĝaĵoj, la religio, kaj ĝenerale, pro la moroj, oni povas kapti la malsimilecon de socikulturaj grupoj pro la kontakto efektivigita dum la lastaj jaroj. Kolombio havas kontinentan tradicion parolante pri pensuloj kaj verkistoj; oni devas elstarigi, inter aliaj nomoj: José Asunción Silva, Rafael Pombo, José Eusebio Caro, Gregorio Gutiérrez González, José Eustasio Rivera, Luis Carlos López, Porfirio Barba, León de Greiff, Guillermo Valencia, Jorge Rojas, Eduardo Carranza, Baldomero Sanín Cano, Pedro Gómez Valderrama kaj Germán Arciniegas. Inter la plej ekstaraj kolombiaj verkistoj troviĝas la romanisto de la 19-a jarcento Jorge Isaacs kaj, en la 20-a jarcento, la poeto kaj romanisto Alvaro Mutis, gajninto de la Premio Princo de Asturias pri la Verkado en 1997, kaj la romanisto Gabriel García Márquez, Nobelpremiito en 1982. La Nacia Biblioteko de Kolombio, situanta en Bogoto, havas ĉirkaŭ 700.000 volumenoj; ekzistas bibliotekoj ankauix en la urbetoj kaj volaĝoj de la tuta lando. La ĉefaj muzeo situiĝas en la ĉefurbo. La Nacia Muzeo enhavas kolektojn kiuj rakontas la hispanan konkeron kaj la kolonian periodon. La Nacia Muzeo pri Arkeologio elmontras ilarojn, skulptaĵojn en ŝtono, teksaĵojn, oraĵojn kaj aliajn objektojn kiujn oni trovis en la tuta nacia teriotorio. La fama Muzeo pri Oro montras gravan kolekton de objektoj antaŭhispanaj faritaj el oro de la diversaj indiĝenaj kulturoj.

Ekonomio

Kolombio estis ĝis nelongej jardekoj lando ĉefe agra, kun ekonomio kiu dependis tradicie de la kafo. Ĉirkaŭ 27% el la aktiva loĝantaro sin dediĉas ankoraŭ hodiaŭ al agrikulturo, ĉefe al kultivado de kafo, banano, kotono, rizo, sukerkano kaj panelkano
- , maizo, terpomo, sorgo, platano kaj floroj. Pligrandiĝis al ĉerpado de petrolo, karbo kaj oro, kaj konserviĝas la produktado de smeraldoj; sammaniere disvolviĝas birdkulturado, la mara fiŝkaptado, la leĝera kaj peza industrio kun fortaj investoj de eksterlandaj kapitaloj. La bruta interna produkto en 2000 estis 81.283 milionoj da dolaroj, kiujn signifas 1.920 dolaroj per capita
-

Ekonomio

La kafo estas la ĉefa kultivo. Post Brazilo, Kolombio estas la dua produktanto en la mondo kaj la unua en la produktado de fajna kafo. Oni kultivas ĉefe en la deklivoj de la montaroj iner 914 m kaj 1.828 m de alteco, ĉefe en la provincoj Kaldaso (Caldas), Antjokio, Kundinamarko, NordSantandero, Tolimo, Santandero, Risaraldo kaj Kindio. En preskaŭ miliono da hektaroj oni trovas pli lo 150.000 kultivejoj de kafo, ĝenerale malgrandaj. En 2001 la prokuktado estis 700.000 tunoj, la plej granda parto el ili eksportiĝis al Usono. Aliaj konsiderindaj kultivoj estas: sukerkano, rizo, banano, tabako, kotono kaj trokikaj kaj duontropikaj floroj. Kelkaj malpli gravaj kultivoj konsistas el celealoj, legomoj kaj larĝa diverseco de fruktoj. Oni ankaŭ kultivas plantojn kiuj produktas pita
- , henequén
- kaj kanabo, kiujn oni uzas en fabrikado de ŝnuroj kaj kostaloj (sakoj faritaj el fibroj). En 2001, la brutaro konsistis de 28.3 milionoj da bovoj, 2.8 milionoj de porkoj, 2.2 milionoj da ŝafoj kaj 2.5 milionoj da ĉevaloj.

Forstkulturado kaj fiŝkaptado

La forsta areo situiĝas precipoe en la kolombia amazonio, en la Pacifika marbordo, la la regiono de Katatumbo (en la landlimo kun Venezuelo) kaj en kelkaj regionoj de forstoj en al altaj kaj mezaj deklivoj de la rivberoj Magdaleno kaj Kaŭko. La jara produktado de ligno estas 17,8 milionoj de m³. La plej granda parto de la ligno estas uzata en la industrio, bruigado, la meblaro kaj alioj sektoroj. En la marbordaj akvoj kaj en multaj riveroj kaj lagoj estas larĝa diverseco de fiŝoj, inter kiuj elstaras: truto, tarpón
- , pez vela
- , blanquillo
- , jaiba
- , mojarra
- kaj tinuso. La jara kaptado en 1997 estis 199.227 tunoj, el kiuj preskaŭ la duono korespondis al fiŝoj de sensala akvo.

Ekspluatado de mineraloj

Petrolo kaj oro estas la ĉefaj mineralaj produktoj. Ono ĉerpas konsiderindajn kvantojn de aliaj mineraloj, kiel arĝento, smeraldoj, plateno, kupro, nikelo, natura gaso kaj karbo. Unu el la karbominoj pli elstaraj estas tiu de Cerrejón
- , la Guahiro. En 1999 oni produktis ĉirkaŭ 32.8 milionojn da tunoj de karbo kaj 5.097 milionojnda natura gaso jare. La petrola industrio estas sub kontrolo de nacia kompanio kaj de kelkaj koncesioj al eksterlandaj kapitaloj. La produktado de kruda petrolo koncentriĝas en la valo de la rivero Magdaleno, proksimume je 645 km de la kariba maro, kaj en la regiono situanta inter la Orienta montaro kaj Venezuelo; la jara produktado estas 301’695.500 bareloj. En Kolombio ekzistas kelkaj rafinejoj, inter kiuj elstaras tiu situanta en Barankabermeho (Barrancabermeja), krom tiuj situantaj en la golfo de Moroskilo (Morrosquillo) kaj Kartaheno. La mineralekspluatado de oro ĉeestas de antaŭhispanaj tempoj, kaj disvolviĝas ĉefe en la provincoj Antjokio kaj, malpli intense, en Kaŭko, Kaldaso, Narino, Tolimo kaj Ĉokoo. Kolombio estas ;a unua produktanto de oro de LatinAmeriko, kun jarac produktado de 19.000 kg en 2000. La ĉefaj mineralekspluataj centroj pri smeraldoj estas ;la minejoj El Muzo kaj Ĉivoro (Chivor). Aliaj mineralaj produktaĵoj estas: fero, arĝento, plateno, plumbo, nikelo, kalkoŝtono, sulfuro, gipso, dolomito
- , marmoro, feldespato
- , argilo kaj kaolino
- , siliko kaj kvarco, tera salo kaj mara salo.

Industrio

La industrio, stimulita en la jardeko de 1950 per starigo de tre altaj impostoj sur la importado, estas kunformata ĝenerale de entreprenoj malgrandskalaj kiuj produktas por la nacia kaj anda merkato, precipe. Ĉiuj kune reprezentas 20% de la jara produktado. Ankaŭ havas grandan gravecon la industriejoj kie oni produktas ŝpinadoj de kotono, situantaj ĉefe en la urboj de Barankilo, Manizaleso kaj Medeĝino. Aliaj elstaraj industrioj estas tiuj dediĉataj al farado de manĝaĵoj, produktoj de tabako, fero kaj ŝtalo, kaj transportaĵoj, same kiel la eldona industrio. La kemiaj produktoj estas havantaj kreskantan apogeon, same kiel ŝuproduktado, la teksa industrio kaj la petrola. Oni faras ĉapelojn el palmo kaj kristalaĵojn. La kolombia politiko de ekonomia malfermeco, disvolviĝanta de la komencoj de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigado de la ekstera komerco, kiu produktis gravajn efektojn en la nacia industrio pro reestrukturiĝo, moderniĝo, aliancoj, kunfandiĝoj, vendadoj al internaciaj konsorcioj, eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligado de la infrastrukturo
- por potencigi la landon kiel platformo konkurpova je internacia nivelo. La eksportado de hejtaĵo estis en 1999 40.6% el la tuta eksporto; tiuj de manfaritaj produktoj, 29.7%; kaj tiuj de manĝaĵoj, 23.8%; tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis 71.8% el la kolombia eksportado.

Energio

La lando havs multajn hidroelektajn instalaĵojn kiuj generas 72,71% de la elektra produktado. En 2001 la tiujara produktado estis 42.992 milionoj de KWh. La ĉefaj hidroelektraj sistemoj troviĝas en Antiokio, Kundinamarko, Ŭilo kaj Tolimo. En la provinco Bojakao elstaras la hiidroelektra centro Ĉivoro kaj en Antiokio tiu de Guatapeo, la plej granda de la lando.

Mono kaj Banksistenmo

La Colombia monunuo estas la peso, dividita en cent centavoj (2.504,24 pesoj egalis al 1a usona dolaro en 2002, kun averaĝa jara devaluto de 5 al 6%). La Banko de la Respubliko estas la unusola emisianto de mono kaj la regulilo de la mona político de la lando, sendepennde de la nacia registaro. Ĝi ankaŭ cunabas respondecojn pri la monaj politikoj kun la mona konsilantaro de la registaro. En kolombio aktivas pli ol 25 bankaj komenrcaj institucioj, krom la registaraj bankoj kaj aliaj financaj institucioj oficialaj ka duonoficialaj. La merkato de divizoj troviĝas en Bogoto, Medeĝino kaj Kalio.

Komerco

La político de malfermo de la Kolombia ekonomio, en progreso dekomence de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigo de la ekstera komerco, kio produktis gravajn efektojn en al naciaj industrioj rilate al reestrukturigo, renovigo, modernigo, alaincoj, kunigoj, vendoj al internaciaj konsorcioj
    - , eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligo de konstruaĵoj de infraestrukturo por potencigi la landon kioel konkurencan platformon internacie. La eksportoj de hejtaĵo (karbo kaj petrolo) estis en 2002 la 35,9% de la totala exportado; tiuj de manfaritaj produktoj, la 37,8%; kaj tiuj de manĝaĵoj, la 18,5% (kafo: la 8,14%); tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis la 71,8% de la kolombiaj eksportadoj. La poreksportaj cellandoj estas Usono (preskaŭ 50%), la Anda Komunumo kaj la Eŭropa Unio. Oninimportas ĉefe metalajn kaj kemiajn produktaĵojn (60%) kaj al deveno coincidas kun la landoj al kiuj oni exportas. Usono estas la ĉefa komerca partnero de Kolombio, sekvara de Germanio, Brazilo, Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Argentino, Ĉilio, Meksiko, japanio kaj Venezuelo. En 2002 oni kalkulis ke la valoro de la tiujaraj eksportoj estis 11.897 milionoj de usonaj dolaroj kaj de la importoj 12.690 milionoj de dolaroj.

Transporto kaj komunikadoj

En la tuta montara teritorio, kie troviĝas la plej granda kvanto de loĝantoj de la lando, existas ampleksa voja reto, kun ŝoseoj kiuj ebligas la trasporton de vehikloj por leĝera kaj peza kargo. Ne estante vojoj konstruitaj laŭ perfektaj normoj (kompare kun la eŭropaj aŭ usonaj ŝoseoj), oni povas aserti ke ili prmesas la komunikadon inter la diversaj vilaĝoj kaj urboj de la lando. Pli ol 90% de la municipoj enretiĝas per tiuj ŝoseoj. Siaflanke, la Ebenaĵoj kaj la amazona ĝangalo, kiuj kovras proksimume la alian duonon de la lando, komunikiĝas per rivera transporto, kelkaj teraj vojoj kaj vasta reto de malgrandaj flughavenoj kaj ekflugejoj. La aera transporta estas tre grava por la lando, ĉar kunigas la ĉefajn urbajn centrojn kun mezaj kaj malgrandaj lokoj de economía graveco. El terreno irregular de Colombia obliga a que la construcción de carreteras y vías de tren sea muy costosa. Colombia cuenta con 3.154 km de vías férreas, nacionalizadas a partir de 1954 y actualmente en desuso, excepto para el transporte de mercancías. La mayor parte de estos ferrocarriles nacionales eran líneas que llegaban al río Magdalena, la principal arteria de transporte del país durante el siglo XIX y buena parte del siglo XX, pues era navegable a lo largo de casi 1.100 km a partir de su desembocadura. Las carreteras suman 112.988 km y comprenden una parte de la autopista que une Caracas, la capital venezolana, con Quito, la capital de Ec
Hispana Lingvo

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Lingvoj de Hispanio

Eŭropa Unio > Hispanio > Lingvoj de Hispanio < Lingvo ---- Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Kelkaj estas oficialaj en regiono. En iuj regionoj, aperas miksaj formoj kaj neprestiĝaj dialektoj. Inter ili estas:
- la araba lingvo, en Ceŭto, Melilio kaj inter enmigrintaj maŭroj.
- la berbera lingvo, en Ceŭto, Melilio kaj inter enmigrintaj maŭroj.
- la asturia lingvo, en Asturio kaj León.
- la aragona lingvo, en la nordo de Aragono.
- la eŭska lingvo, oficiala en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj parto da Navaro.
- la galega lingvo, oficiala en Galegio, ankaŭ en Bierzo (León).
- la hispana lingvo, oficiala en la tuta regno.
- la kataluna lingvo, oficiala en Katalunio, Valencia Regiono (nomite valencia lingvo), Balearoj kaj parto da Aragono.
- la okcitana lingvo, pli precize la aranvala dialekto de la gaskona oficiala en Val d'Aran.
- la portugala lingvo, en Olivenza kaj apud la portugala landlimo. La movado lusismo taksas la galegan dialekto de la portugala. En turismaj marbordaj regionoj, loĝas kaj turismas multaj eŭropanoj, ĉefe dum somero. Tial estas komunumoj de parolantoj de la angla, germana kaj aliaj. La nomo de la hispana lingvo estas politike disputata afero. Plejofte en nehispaniaj lingvoj (kaj ankaŭ en Esperanto) oni nomas ĝin la hispana lingvo. Vidu kastilia lingvo. Eksteraj ligoj
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/europe/espagne.htm lingva situacio kaj leĝaro en Hispanio]]

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Hispanio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio ---- Dosiero:es.gif Hispanio - España Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].

Ĝeneralaj informoj


- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado ----

Administra organizado

Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio

Lingvoj

Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska Vidu:
- Lingvoj de Hispanio

Geografio

La ĉefaj riveroj estas Miño (
- ), Doŭro (
- ), Taĵo (
- ), Gvadiano (
- ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia. (
- ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj": Mapo de aŭtonomaj komunoj

Naciaj Parkoj


- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)]) ----

Historio de Hispanio

Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio :Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio

Prahistorio

Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

Antikva epoko

Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo. (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj. 409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

Mezepoko

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo. 900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo. 1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon 1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon. 1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

Moderna epoko

1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon. 1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro. Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio. Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

Nuntempa epoko

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi. 1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. 1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko. 1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn. 1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion. 1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio. 1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro). 1986: Hispanio aniĝas EEK-n. 2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12) fiu-vro:Hispaania ja:スペイン ko:에스파냐 ms:Sepanyol simple:Spain th:ประเทศสเปน zh-min-nan:Se-pan-gâ

Argentino

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino ---- Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.

Bazaj informoj

vidu ankaŭ


- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio

Eksteraj ligoj:


- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo] Kategorio:Argentino Kategorio:Sudameriko fiu-vro:Argentina ja:アルゼンチン ko:아르헨티나 ms:Argentina simple:Argentina th:ประเทศอาร์เจนตินา

Ĉilio

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio ----
250px
250px
250px
Ĉilio - Chile Lando en Suda Ameriko. EdE-Ĉ Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. SEPÚLVEDA Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E-ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista Junularo de Ĉilo". En sept. Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPÚLVEDA Cuadra. Kategorio:Ĉilio fiu-vro:Tsiili ja:チリ ko:칠레 ms:Chile simple:Chile th:ประเทศชิลี zh-min-nan:Chile

Domingo

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispaniolo > Domingo < Nordameriko ---- Insula lando ĉe Kariba Maro, en la orienta parto de insulo Hispaniolo. Ankaŭ konata kiel Dominikio (sed Dominiko estas alia insula nacio en la Kariba Maro).
República Dominicana
Kariba Maro Kariba Maro
(Pli detale) (Pli detale)
Nacia devizo: Dios, patria, libertad
(Hispane: Dio, patrolando, libereco)
Image:LocationDominicanRepublic.png
Ĉefurbo Sankta Domingo
Oficiala lingvo Hispana
Areo 48.730 km²
Loĝantaro
 - Sume (2002)
 - Loĝantara denseco
8.581.477
139,5/km²
Prezidento Leonel FERNÁNDEZ REYNA
Politika sistemo Respubliko
Sendependiĝo
 - Deklarita
 - Rekonita
(De Hispanio kaj Haitio)
1821
1844
Pokapa MEP 1.460 $
Valuto Dominga peso
Eksporto sukero, kafo, kakao, fero-nikela degelaĵo
Tempozono UTC -4
Nacia himno Quisqueyanos valientes
Interretkodo.DO
Telefonkodo+1 809 kaj +1 829
Membro de: OAŜ, UNO

Historio

Kristoforo Kolumbo kaj liaj viroj alvenis al la insulo Hispaniolo en la unua vojaĝo al la Nova Mondo en la jaro 1492. En la antaŭtago de Kristnasko, la ŝipo "Santa Maria" detruiĝis ĉe la norda marbordo de Haitio, kaj Kolumbo konstruis lignan fuorton tie. La loko nomiĝis La Villa de Navidad ("La Vilaĝo de Kristnasko"). Kiam Kolumbo revenis al la loko en 1493, la 39 hispanaj viroj lasitaj antaŭjare estis mortaj. Tiam Kolumbo konstruis la unan daŭran setlejon de eŭropanoj en la Nova Mondo, La Isabela, 1493, en la norda marbordo de la nuna Dominga Respubliko. La diktatoro Rafael Leónidas TRUJILLO estigis kulton al si. Li ŝangis la nomon de la ĉefurbo Santo Domingo al Ciudad Trujillo kaj nomis la ĉefan monton Pico Trujillo, krom plenigi la insulojn per statuoj pri li. Li varbis hispanajn enmigrantojn por rasblankigi la loĝantaron. Paradokse, dum dominganoj elmigras amase al Usono kaj Hispanio, haitianoj penas enmigri en Domingon, kie ili estas diskriminaciataj.

Geografio

Aparta artikolo: Geografio de Domingo La ĉefurbo estas Sankta Domingo. La due plej granda urbo estas Santiago de los Caballeros, ofte konata nur kiel "Santiago". En la lando ekzistas tri ĉefaj montaroj:
- La Centra Montoĉeno, kiu devenas de Haitio kaj etendiĝas suden tra la centra parto de la insulo. En tiu ĉiu montaro estas la plej alta monto en Antiloj, la monto Duarte (3175 m).
- La Norda Montoĉeno, paralela al la Centra Montoĉeno, deseparas la valon Valle del Cibao de la nordaj ebenaĵoj ĉe la Atlantika Oceano. La plej alta loko estas la monto Diego de Ocampo.
- La Orienta Montaro, malpli alta ol la aliaj montaroj. Sudokcidente ankaŭ estas du pli mallarĝaj montoĉenoj: Bahoruco kaj Neiba. Tra la lando fluas kelkaj riveroj, eĉ tranavigeblaj: Soco, Higuamo, Romana, Yaque del Norte, Yaque del Sur, Yuna, Yuma kaj Bajabonico.

Loĝantaro

Aparta artikolo: Demografio de Domingo La plej parto el la dominganoj estas miksaĵo el idoj de afrikanoj kaj eŭropanoj. Proksimume 11% de la loĝantaro estas afrikdevena, kune de enmigrintoj el Haitio kaj ties idoj. Hispan- kaj eŭropdevenaj estas 16% de la enloĝantoj. La resto estas azianoj, plejparte ĉinoj, kaj araboj. La dominga kulturo estas ĉefe hispaneca, sed ankaŭ ekzistaj multaj influoj el Afriko, Antiloj kaj Usono. Ekde la 1960-oj la ekonomiaj problemoj instigis multajn forlasi sian landon kaj vojaĝi al Usono, ĉefe al la urbegoj ĉe la orienta marbordo. La kvartalo Washington Heights en Novjorko estas tiel dense loĝata de dominganoj, ke foje oni nomas ĝin Quisqueya Heights. Oni pensas, ke la praloĝantoj de la insulo nomis ĝin Quisqueya, tamen ankoraŭ multaj historiistoj dubas tion. Plie, la dominganoj estas unu el la plej vastaj hispandevenaj grupoj en Usono. En la lastaj jaroj la enmigrado el Haitio en Domingon multiĝis pro la kresko de la loĝantaro en tiu unua lando kaj la pliboniĝo de la ekonomio de tiu lasta.

Ekonomio

Aparta artikolo: Ekonomio de Domingo Ekonomio de Domingo La dominga ekonomio dependas ĉefe de la agrikulturo kaj la turismo, speciale de ĉi tiu lasta ekde la mezo de la 1990-oj. La turismo donas al Domingo pli ol unu miliardon da dolaroj (2000). Tamen la mono sendata de la migrintoj en aliaj landoj, ĉefe Usono kaj la Eŭropa Unio, estas pli ol 1,5 miliardoj da dolaroj, kaj kune de la turismo ĝi la plej grava branĉo de la dominga ekonomio. Domingo travivis ekonomian prosperon dum la 1999-oj, tamen en 2002 okazis ekonomia malkresko pro bankaj fraŭdoj. La inflacio altiĝis je 42% kaj en 2003 eĉ la MEP malkreskiĝis je 1%. Tamen, dank' al la daŭra perado kun la IMF kaj la Amerika Banko por Evoluo (angle IDB), de 2004 la dominga ekonomio estas pli stabila kaj la dominga valuto (dominga peso) iĝis pli forta, kio malaltigis la inflacion.

Arto

En Domingo aperis la muzikostiloj kaj dancoj merengo (merengue) kaj baĉato (bachata). Kategorio:Domingo ja:ドミニカ共和国 ko:도미니카 공화국 ms:Republik Dominican zh-min-nan:Dominic Kiōng-hô-kok

Ekvadoro

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Ekvadoro ---- Sudameriko Ekvadoro - Ecuador Lando en Sudameriko.

Ĝeneralaj informoj

  • Landkodo: EC.
  • E-nomo: Ekvadora Respubliko.
  • Nacia nomo: República del Ecuador.
  • Etimologio: landan teritorion trapasas Ekvatoro, de kie devenas landnomo.
  • Areo: 281.335 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Alfredo PALACIO (provizore)
  • Ĉefurbo: Kito, Quito (1.093 mil).
  • Urboj: Guayaquil (1.509 mil), Cuenca (193 mil).
  • Adm. divido: 20 provincoj.
  • Loĝantaro: 13,2 milionoj (2002), inter ili 25% indianoj, 55% mestizoj (miksrasaj), 10% kreoloj t.e. blankuloj, 8% nigruloj.
  • Ŝtatlingvo: hispana lingvo
  • Parollingvoj: Hispana, Keĉua
  • Kredantoj: katolikoj.
  • Eksporto: banano, nafto, kafo, kakao, sukero.
  • Kapa MEP: 1.390 $.
  • Organizoj: UNO (1945)

Geografio

Ekvadoro situas en la okcidenta parto de Sudameriko, ĉe la Pacifika Oceano. La plej granda tera landlimo tuŝas Peruon, dum 1.420 kilometroj. La landlimo ne estas internacie fiksita, kaj kondukis plurfoje al militaj eventoj inter ambaŭ landoj dum la lastaj jaroj. La norda landlimo longas 490 km, kun Kolombio. En la oceano, apartenas al la lando la insuloj Galapagoj, kies granda riĉeco je bestaj specioj estis studiita de Charles DARWIN kiam li studis la teorion de natura selektado. Grandan parton de la lando okupas la montaro de la Andoj. La du plej grandaj montoj estas la Cotopaxi, la plej alta aktiva vulkano en la mondo, kaj la Chimborazo, alta 6.267 metrojn, kaj kies pinto estas la loko plej malproksima de la centro de la tero, pro la elipsa formo de la planedo.

Administra organizado

Ekvadoro estas administracie dividita en 22 provincoj:

Ekonomio

La lando estas ĉefe agrara kaj fiŝista. Tamen, dum la lastaj jardekoj la nafto iĝis la ĉefa fonto de enspezoj de la ŝtato. Dum la lastaj jaroj ekonomia krizo tre frapis la landon, kio kondukis al forta elmigrado, ĉefe al Usono kaj Hispanio kaj aliaj eŭropaj landoj. En 2000 la dolaro fariĝis la oficiala kurzo de la lando, anstataŭante la sukron.

Historio

Antaŭ la 15-a jarcento diversaj indianaj kulturoj floris en la zono kie nun situas la lando. Poste ili regataj de la inkaaj dinastioj. En 1534, alvenis la hispanaj konkerantoj kaj fariĝis la nova elito. En 1563 Quito fariĝis la sidejo de "audiencia" (administra distrikto) de la hispana monarĥio. Post la napoleonaj militoj en Eŭropo, la norda parto de Sudameriko fariĝis sendependa, kaj per la gvidado de Simón BOLÍVAR kaj Antonio José de SUCRE kreiĝis en 1822 la Respubliko de Granda Kolombio, el kiu Ekvadoro komence estis parto. Ĝi fariĝis sendependa respubliko en 1830. Dum la 19-a jarcento la lando estis regata de konservemaj oligarkoj, kun politika malstabileco. Dum la 20-a jarcento estis diversaj prezidentoj, el kiuj plej longe José María VELASCO IBARRA. En 1972 okazis militista naciista puĉo. De post 1979 ekzistas denove parlamentaj elektoj. Tamen, daŭras la politika malstabileco, kun diversaj prezidentoj akuzitaj je korupteco. En 2003 estis elektita prezidento kolonelo Lucio GUTIÉRREZ. Ĝi devis rezigni en aprilo 2005 post popola ribelo, kaj anstataŭita de tiama vicprezidento Alfredo PALACIOS.

Eksteraj ligoj


- [http://www.darwinadventure.com Galapagos]
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/equateur.htm lingva situacio kaj leĝaro en Ekvadoro] Kategorio:Ekvadoro ja:エクアドル ko:에콰도르 ms:Ecuador zh-min-nan:Ecuador

Salvadoro

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Salvadoro :Por aliaj uzoj de Salvadoro aŭ Salvador, vidu: Salvador ---- Dosiero:sv.gif Salvadoro - El Salvador Lando en Centra Ameriko.

Ĝeneralaj informoj

Dosiero:LocationElSalvador.png

Historio

Salvadoro kun ceteraj centramerikaj landoj atingis la sendependecon de Hispanio la 15-an de septembro de 1821, por formi la Centramerikan Federacion. Tiu ĉi dissolviĝis en 1839. En 1932 la tiama prezidento generalo Maximiliano HERNÁNDEZ MARTÍNEZ, alveninta al la povo per puĉo en 1930 subpremis ribelon de kamparanoj, kaj ekis serion de militistaj diktaturoj kiuj daŭris ĝis la 90-aj jaroj. En 1969 okazis milito kun Honduro, konata kiel la Milito de la Futbalo. Dum 12 jaroj (1980-1992) intensiĝis la civila milito inter gerilo kaj la militista povo, kiu uzis taktikojn de malpura milito, kun granda kvanto de mortigoj kaj atencoj kontraŭ homaj rajtoj. Je la 16-a de januaro de 1992 oni subskribis la Pacakordojn, kiuj certigis politikajn reformojn, sed ne socialajn. De tiam, okazas regulaj voĉdonoj, kvankam la grado de perforto estas ankoraŭ relative grava.

Geografio

Salvadoro estas la plej malgranda lando de Centrameriko, kaj la nura sen aliro al la Kariba Maro. Ĝi estas plejparte montara, kun bordo ĉe la Pacifiko. Ĝi estas konata pro la granda nombro de vulkanoj kaj tertremoj.

Administra organizado

La lando estas dividita en 14 departementoj: Okcidenta Zono
- Ahuachapán
- Santa Ana
- Sonsonate Orienta Zono
- Usulután
- San Miguel
- Morazán
- La Unión Centra Zono
- La Libertad
- Chalatenango
- Cuscatlán
- San-Salvador
- La Paz
- Cabañas
- San Vicente

Esperanto-movado

Vidu: Salvadoro:Esperanto-movado

Eksteraj ligoj


- [http://www.turismo.com.sv Turismo de Salvadoro]
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/salvador.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Salvadoro] Kategorio:Salvadoro ja:エルサルバドル ko:엘살바도르 ms:El Salvador th:ประเทศเอลซัลวาดอร์ zh-min-nan:El Salvador

Gvatemalo

---Sidenote START---
Gvatemalo (hispane: Guatemala) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi estas membro de UNO ekde 1945. La nomo de la lando kaj la ĉefurbo ne estas tute fiksita en Esperanto. Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo. Aliaj eblecoj estas Gvatemalio por la lando kaj Gvatemal-urbo aŭ Nova Gvatemalo por la ĉefurbo.

Loĝantoj

Inter la 14,7 miljonoj da loĝantoj 54 % estas maja-kiĉeoj (familio de indianaj triboj), 42 % estas mestizoj. 40 % de la loĝantaro parolas en indianaj lingvoj. La plejmulto de la loĝantoj estas katolikoj. La lando eksportas ĉefe kafon, bananojn, kotonon jah sukeron.

Geografio

Banita de la du oceanoj, Gvatemalo estas en sia pleja parto montara lando, kun tropika klimato. La ĉefaj urboj troviĝas en la suda parto. Aparte de la ĉefurbo, aliaj urboj estas Quetzaltenango kaj Escuintla.
Vidu: Listo de urboj de Gvatemalo La lando organiziĝas laŭ 22 departementoj:
- Alta Verapaz
- Baja Verapaz
- Chimaltenango
- Chiquimula
- El Progreso
- Escuintla
- Guatemalurbo
- Huehuetenango
- Izabal
- Jalapa
- Jutiapa
- El Petén
- Quetzaltenango
- El Quiché
- Retalhuleu
- Sacatepéquez
- San Marcos
- Santa Rosa
- Sololá
- Suchitepéquez
- Totonicapán
- Zacapa La granda Lago de Izabal situas proksime de la kariba marbordo.

Historio

Inter la jarcentoj 4-a kaj 11-a la regiono de Petén estis la kerno de la majaa civilizo kiu perdis sian potencon post tiuj jaroj. En 1523 unuafoje alvenis la hispanaj konkerantoj, kaj okupis la areon. Gvatemalo sendependiĝis de Hispanio en 1821, unue kiel parto de la Centramerika Konfederacio, kaj en 1840 kiel sendependa lando. La gvatemalan historion karakterizis sinsekvo de revolucioj, puĉoj kaj nedemokrataj registaroj, kiujn elstare priskribis la gvatemala nobelpremiita verkisto Miguel Ángel ASTURIAS. Je la 17-a de junio 1954 grupo de pagsoldatoj trejnitaj de CIA eniras la landon kaj faligas la demokrate elektita prezidanto Jacobo ARBENZ, kiu planis agro-reformon, koncernante interalie vastajn bienojn poseditajn de usonaj firmaoj (United Fruit Company, ktp). La ŝtato longe havis konflikton kun Belizo, kun kiuj diplomataj rilatoj estis restarigitaj en 1991. Dum multaj jaroj kontinua sanga enlanda milito malstabiligas la landon. Nur en 1996 ĝin ĉesigas pacakordoj. En 1985 estis elektita prezidento la konservativa Vinicio CEREZO. De 2003 la prezidento estas Óscar BERGER.

Esperanto-movado

(laŭ Ivan ŜIRJAEV en Enciklopedio de Esperanto) Pioniro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la registaro per ora medalo por la propagando de Esperanto. Liaj propagandaj artikoloj aperis en Boletín de la Exposición kaj La República. En urbo Guatemala la Antigua li fondis Esperanto-grupon kaj klubon de junaj Esperantistoj Geinfana Zamenhofa Grupo, eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centrameriko Esperantista. Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj troviĝis nur en San Pedro. Laŭ la ICK-raporto 1929 la propagando de kurs-finintoj sekvigis kreon de kurso inter la skoltaro de Gvatemalo. Anonciĝis tuj 50 junuloj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.inguat.gob.gt Turismo de Gvatemalo]
- [http://www.guatemala.gob.gt Prezidenteco de la Respubliko] Kategorio:Gvatemalo ja:グアテマラ ko:과테말라 ms:Guatemala th:ประเทศกัวเตมาลา zh-min-nan:Guatemala

Honduro

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Honduro ---- Dosiero:hn.gif Honduro - Honduras Lando en Centra Ameriko.

Bazaj informoj

Historio

Honduro fariĝis sendependa de Hispanio en 1838, post kio sekvis milita regado. En 1980 estis elektita civila registaro. Honduro havis longdaŭran limkonflikton kun Salvadoro.

Vidu ankaŭ


- Esperanto-movado
- Listo de urboj de Honduro Kategorio:Honduro ja:ホンジュラス ko:온두라스 ms:Honduras zh-min-nan:Honduras

Kolombio

Esperanto-movado en Kolombio