:: wikimiki.org ::
| Homo |
HomoBiologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio
----
right
Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).
La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.
La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:
Homo, kiel viva estaĵo
Homa Korpo - Sano - Nutrado - Loĝado - Vesto - Homaj malsanoj - Homa anatomio
Homo, kiel racia estaĵo
Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado
Homo, kiel socia estaĵo
Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo
La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ホモ・サピエンス
ko:인간
simple:Human
BiologioBiologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj.
Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.
La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.
Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj.
Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologiaj principoj
Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.
Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo
skarabo
Ĉef-artikolo: Vivo
Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.
Evoluo: la centra principo de biologio
Ĉefartikolo: Evoluismo
Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.
Diverseco: La diverseco de la vivuloj
paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]]
Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj.
"Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj:
:Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj
Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon:
:Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj
Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj.
:virusoj -- Prionoj
Daŭreco: La komuna origino de la vivo
Ĉefartikolo: Komuna origino
Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko.
La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.
La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.
Konstanteco: adapto al la ŝanĝo
Interrilatoj: grupoj kaj medioj
organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]]
Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, paraziteco aŭ simbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.
Panoramo de biologio
Strukturo de la vivo
DNA sequence
Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio
Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo.
Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.
La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.
Fiziologio de la vivuloj
Diverseco kaj evoluo de la vivuloj
Biologia klasado
Rilatoj inter vivuloj
Historio de la vorto "biologio"
Historio
- Famaj Biologoj
Listo de biologiaj fakoj
- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio
Faklibroj en Esperanto
- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985
Ekstera Ligo en Esperanto:
- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html
als:Biologie
ja:生物学
ko:생물학
ms:Biologi
simple:Biology
th:ชีววิทยา
MamuloBiologio > Zoologio > Animalo > Mamulo
----
Mamuloj (Mammalia) estas klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido.
Ilia korpotemperaturo estas konstante regulata (kiel ĉe la birdoj). Plej multaj el ili havas placenton, krom ekzemple monotremoj (tiel nomitaj "kloakuloj", kvankam "kloako" estas ĝenerala vorto kiu aplikiĝas ankaŭ por birdoj, ekzemple) kaj marsupiuloj. Tial, en la 19a kaj frua 20a jarcentoj, mamuloj estis dividitaj je senplacentuloj (Aplacentalia) kaj placentuloj (Placentalia). Nuntempe temas pli-malpli pri triopa divido de vivantaj mamuloj en la grupojn 1) monotremoj aŭ kloakuloj (latine Monotremata, ankaŭ Prototheria); 2) marsupiuloj (Marsupialia, ankaŭ Metatheria); kaj 3) placentuloj (Placentalia, ankaŭ Eutheria).
Placentuloj havas internan fekundiĝon. Monotremoj demetas ovon (ornitorinko).
Mamuloj kutime vivas sur la tero, nur vespertoj flugas kaj cetacoj vivas en la akvo. Por la akvo estas adaptitaj ankaŭ aliaj bestoj (ekz. fokuloj), kvankam ili noktumas kaj nestas surtere. Ĉiuj spiras per pulmoj.
Iliaj kruroj, kranio, dentaro, korpokonstruo varias laŭ vivmaniero.
Pliaj ecoj:
- forta diafragmo
- 3 aŭdaj ostetoj (stapedo, maleo, inkudo; amfibioj, rampuloj, birdoj havas nur 1 aŭdan osteton).
- mandiblo konsistas el unu osto.
- laktaj mamglandoj
- maldekstra aorta arko
- sennukleaj ruĝaj globuloj (eritrocitoj)
/ _____ Monotremoj (ornitorinkoj, ekidnoj)
____/ /
\ /\
\/ ____ Marsupiuloj (didelfoj, kanguruoj, koaloj, ktp.)
\ /
\/ /
\__/
\___ Placentuloj (placentohavaj mamuloj)
Listo de la ordoj de vivantaj mamuloj:
- Cetacoj
- Fokuloj
- Insektomanĝuloj
- Karnomanĝuloj
- Ksenartroj
- Leporuloj
- Manisuloj
- Marsupiuloj
- Monotremoj
- Neparhufuloj
- Parhufuloj
- Primatoj
- Ronĝuloj
- Rostruloj
- Tubetodentuloj
- Ĥiropteroj
Mamul-nomenklaturo
Kategorio:Mamuloj
ja:哺乳類
ko:포유류
ms:Mamalia
simple:Mammal
th:สัตว์เลี้ยงลูกด้วยนม
zh-min-nan:Chhī-leng tōng-bu̍t
HominedoBiologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato > Homedoj
----
Homedoj (Hominidae) estas senvostaj simioj aŭ, pli precize, familio de la ordo Primatoj, kiel ekzemple:
- la orangutango (Pongo pygmaeus);
- la ĉimpanzo (Pan troglodytes);
- la pigmea ĉimpanzo/bonobo (Pan paniscus);
- la gorilo (Gorilla gorilla);
- la homo (Homo sapiens). (kaj ties praformoj, tiuteme vidu liston en Primatoj aŭ apartan artikolon Prahomo) kune ili konsistigas la subfamilion Homenoj.
- nuntempe oni konsideras ke ne nur la homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj)
- la ne-homaj membroj de ĉi-familio sin distribuas tra Ekvatora Afriko, Sumatro, kaj Borneo. La fosilioj venas de la Mioceno-tempo kaj aperas en Afriko kaj Azio.
- Kelkaj ecoj pri homedoj:
- Pezo: pli malpli 48-270 kg;
- Viroj ĝenerale pli grandas ol inoj;
- Fortikaj korpoj kaj disvolvitaj brakoj;
- Polekso (man-dikfingro) kaj halukso (pied-dikfingro) kontraŭstareblaj, escepte en homoj, kies haluksoj ne estas kontraŭstareblaj;
- Ĉiuj fingroj havas platajn ungojn;
- Neniu havas voston;
- Vertikala aŭ duon-vertikala teniĝo;
- Granda cerbujo/kranio - la dentformulo estas la sama por ĉiuj - 2/2, 1/1, 2/2, 3/3=32, kun larĝaj incizivoj (tranĉodentoj), kaj la kaninoj (kojnodentoj) neniam evoluiĝas ĝis dentegoj (kiel povas okazi en aliaj grupoj);
- Ĉiu estas omnivora (ĉiumanĝulo), speciale fruktmanĝuloj. Ĉiu escepte homoj bone grimpas, sed nur la orangutango estas arbo-loĝema;
- Ĉiu povas teni vizaĝ-esprimojn, konstrui nestojn, ĝenerale nur naskas unu idon, kaj ĝenerale tenas longajn prizorg-tempojn rilate al la idoj.
Homa kromosomo 2 kaj ties similecaj kromosomoj en aliaj homedoj (H= homo; C= ĉimpanzo; G= gorilo; O= orangutango) - rimarkinda estas la fakto, ke la homa kromosomo similas tiel kiel paro da kromosomoj de aliaj homedoj
Homa kromosomo 5 kaj ties simileca kromosomo en ĉimpanzo - la bildo prezentas kromosoman inversigon inter homo kaj ĉimpanzo en la regiono p14.I-q14.I
=Homedoj (Hominidae)=
La simbolo † indikas elmortintan grupon. Tiu ĉi listo ne estas kompleta.
=† Driopiteka subfamilio (Dryopithecinae)=
- † Prokonsula genro (Proconsul)
- † Rangvapiteka genro (Rangwapithecus)
- † Driopiteka genro (Dryopithecus)
=Orangutanga subfamilio (Ponginae)=
- † Ramapiteka genro
- † Gigantopiteka genro (Gigantopithecus)
- Orangutanga genro (Pongo)
- Pongo pygmaeus
=Homa subfamilio (Homininae)=
- Ĉimpanza genro (Pan)
- Ĉimpanzo Pan troglodytes
- Pigmea ĉimpanzo Pan paniscus
- Gorila genro
- Gorilo Gorilla gorilla
- † Aŭstralopiteka genro
- Australopithecus afarensis
- Australopithecus africanus
- † Parantropa genro
- † Paranthropus robustus
- † Paranthropus boisei
- Homa genro
- Homo habilis
- Homo erectus
- Homo sapiens
Kategorio:Primatoj
Kategorio:Mamul-nomenklaturo de Středa
ja:ヒト科
SocioSocio - en larĝa senco ĝi estas aro de historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn.
La grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (Landoj, Urboj), etno-kultura (Etno, Religio, Lingvo, Raso) aŭ socio-ekonomika (Socia Grupo, Ekonomiko) vidpunktoj.
En alia, pli mallarĝa senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).
Pri la studo de la fenomenoj kaj leĝoj de socia vivo okupiĝas sociaj kaj kulturaj sciencoj - Sociologio, Psikologio, Socio-Ekonomia Geografio, Antropologio, Etnografio kaj multaj aliaj.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Homo kaj Socio
[H]: Universo ~ Homo ~ Kulturo ~ Scienco ~ Politiko ~ Ekonomiko
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
GenroLingvistiko > Gramatiko
----
Genro, gramatika sekso, aŭ substantiva klaso estas kategorio precipe de substantivoj. Ĝi estas divido de substantivoj en klasoj, parte sed ne tute laŭ semantikaj kriterioj (sekso kaj viveco en la hindeŭropaj lingvoj). La adjektivoj, artikoloj, pronomoj ktp. akordas kun la genro de la modifita substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro.
En la pra-Hindo-Eŭropa lingvo, estis gramatikaj genroj ina, malina, kaj neŭtra. En la plimulto el modernaj lingvoj hindeŭropaj, la genroj aŭ kunfandiĝis (ina kaj malina en la franca, hispana ktp; viva kaj neviva en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la angla). Sed la germana kaj kelkaj aliaj lingvoj konservas tri genrojn.
En multaj ne-eŭropaj lingvoj, ekzistas aliaj sistemoj de genro, pli ĝenerale nomata substantiva klaso viva/neviva en la araba.
----
Ne konfuzu ĝin kun generi, verka ĝenro aŭ sekso
Vidu ankaŭ Socia genro kaj Genro (biologio)
Category:Gramatiko
ja:性 (文法)
HomedoBiologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato > Homedoj
----
Homedoj (Hominidae) estas senvostaj simioj aŭ, pli precize, familio de la ordo Primatoj, kiel ekzemple:
- la orangutango (Pongo pygmaeus);
- la ĉimpanzo (Pan troglodytes);
- la pigmea ĉimpanzo/bonobo (Pan paniscus);
- la gorilo (Gorilla gorilla);
- la homo (Homo sapiens). (kaj ties praformoj, tiuteme vidu liston en Primatoj aŭ apartan artikolon Prahomo) kune ili konsistigas la subfamilion Homenoj.
- nuntempe oni konsideras ke ne nur la homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj)
- la ne-homaj membroj de ĉi-familio sin distribuas tra Ekvatora Afriko, Sumatro, kaj Borneo. La fosilioj venas de la Mioceno-tempo kaj aperas en Afriko kaj Azio.
- Kelkaj ecoj pri homedoj:
- Pezo: pli malpli 48-270 kg;
- Viroj ĝenerale pli grandas ol inoj;
- Fortikaj korpoj kaj disvolvitaj brakoj;
- Polekso (man-dikfingro) kaj halukso (pied-dikfingro) kontraŭstareblaj, escepte en homoj, kies haluksoj ne estas kontraŭstareblaj;
- Ĉiuj fingroj havas platajn ungojn;
- Neniu havas voston;
- Vertikala aŭ duon-vertikala teniĝo;
- Granda cerbujo/kranio - la dentformulo estas la sama por ĉiuj - 2/2, 1/1, 2/2, 3/3=32, kun larĝaj incizivoj (tranĉodentoj), kaj la kaninoj (kojnodentoj) neniam evoluiĝas ĝis dentegoj (kiel povas okazi en aliaj grupoj);
- Ĉiu estas omnivora (ĉiumanĝulo), speciale fruktmanĝuloj. Ĉiu escepte homoj bone grimpas, sed nur la orangutango estas arbo-loĝema;
- Ĉiu povas teni vizaĝ-esprimojn, konstrui nestojn, ĝenerale nur naskas unu idon, kaj ĝenerale tenas longajn prizorg-tempojn rilate al la idoj.
Homa kromosomo 2 kaj ties similecaj kromosomoj en aliaj homedoj (H= homo; C= ĉimpanzo; G= gorilo; O= orangutango) - rimarkinda estas la fakto, ke la homa kromosomo similas tiel kiel paro da kromosomoj de aliaj homedoj
Homa kromosomo 5 kaj ties simileca kromosomo en ĉimpanzo - la bildo prezentas kromosoman inversigon inter homo kaj ĉimpanzo en la regiono p14.I-q14.I
=Homedoj (Hominidae)=
La simbolo † indikas elmortintan grupon. Tiu ĉi listo ne estas kompleta.
=† Driopiteka subfamilio (Dryopithecinae)=
- † Prokonsula genro (Proconsul)
- † Rangvapiteka genro (Rangwapithecus)
- † Driopiteka genro (Dryopithecus)
=Orangutanga subfamilio (Ponginae)=
- † Ramapiteka genro
- † Gigantopiteka genro (Gigantopithecus)
- Orangutanga genro (Pongo)
- Pongo pygmaeus
=Homa subfamilio (Homininae)=
- Ĉimpanza genro (Pan)
- Ĉimpanzo Pan troglodytes
- Pigmea ĉimpanzo Pan paniscus
- Gorila genro
- Gorilo Gorilla gorilla
- † Aŭstralopiteka genro
- Australopithecus afarensis
- Australopithecus africanus
- † Parantropa genro
- † Paranthropus robustus
- † Paranthropus boisei
- Homa genro
- Homo habilis
- Homo erectus
- Homo sapiens
Kategorio:Primatoj
Kategorio:Mamul-nomenklaturo de Středa
ja:ヒト科
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Historio de lingvo
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
KulturoĈio kontraŭa al la naturo, la kulturo estas kion faras la homoj, iliaj manĝoj, konstruoj, vestoj, pensoj, ktp.
Juan José ARREOLA iam diris: Kulturo estas ĉio kion ni faras nia.
Alia aŭtoro, kiu pripensis la temon estis la franca Vercors en "La malnaturitaj bestoj", laŭ li la homeco estas ribelo kontraŭ naturo.
vidu ankaŭ
- Civilizo
- Familio
- Literaturo
- Kulturismo
- Kulturŝoko
- Socio
- Movado kontraŭ kopirajto
ja:文化
simple:Culture
zh-min-nan:Bûn-hoà
MedioMedio estas la fizika ĉirkaŭaĵo en kiu vivas iu estaĵo aŭ okazas iu fenomeno. Tiel ĝi signifas nakaŭ tuton de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas: familia, politika, intelekta medio.
Medioj estas nomo por amaskomunikiloj.
legu ankaŭ
ĉuirkaŭumo,ekologio, vivmedio, sfero, atmosfero, rondo, kampo, regiono, interrilato, mediumo
----
nomo por Medujo, lando de la medoj, malaperintaj antaŭ ĉ. 2500 jaroj.
PrahomoBiologio > Homo > Prahomo
----
Aŭstralopitekoj, kreitaĵoj kun ambaŭ homaj kaj simiaj apartaĵoj, aperis en Afriko almenaŭ antaŭ 4 milionoj jaroj. Fragmentoj de la ostoj de ĉi tiuj 'homedoj', aŭ homsimilaj kreitaĵoj, estas trovita en la Olduvai Interkrutejo kaj aliaj lokoj en Afriko per la sciencistoj Raymond Dart, Louis Leakey kaj Maria Leakey.
Postaj specoj de homedoj, Homo habilis, vivis antaŭ 2 milionoj jaroj. Kiel la Aŭstralopitekoj, ankaŭ ili vivis nur en Afriko. Kvankam iliaj cerboj estis pli grandaj ol tiuj de Aŭstralopitekoj, ili estis malgrandaj en grandeco, ne havis mentonon, kaj havis grandajn dentojn, ĝuste kiel iliaj antaŭuloj. Tre malgrava estas scio pri ilia konduto.
Homo erectus, posta homa praulo, vivis antaŭ 1,6 milionoj jaroj, originale en Afriko. Ili havis dikajn brovojn super okuloj, ne havis mentonon, kaj estis verŝajne samaltaj kiel modernaj homoj. Iliaj cerboj estis pli malgranda ol tiuj de nuntempaj homoj.
Homo erectus estis la unua homedo kiu lasis Afrikon. La speco disvastiĝis ĝis Ĉinio en Azio kaj Germanio en Eŭropo. Ĉi tiu kapablo lasi la subtropikojn verŝajne estis rezulto de iliaj pli superaj teknikaj kapabloj. Ekzemple, 'Homo erectus' estis verŝajne la unua homedo, kiu regis fajron kaj faris altnivelajn ŝtonajn ilojn. 'Homo erectus' estis antaŭŝtupo al la moderna homo, nomita Homo sapiens, kies subspecio homo neandertala estus malaperinta jam de 35 000 jaroj.
Faktoj montras, ke fruaj homedoj unue aperis en Eŭropo antaŭ 1,5 - 1 milionoj jaroj; en la Britaj Insuloj - antaŭ 450,000 jaroj; kaj en Aŭstralio - antaŭ 30,000 jaroj. Iuj sciencistoj kredas, ke primitivaj homoj transiris de Azio al Nord-Ameriko sur terponto, kiu tiam ligis Alaskon kun Azio.
vidu ankaŭ : Homo floresensis
Rilataj artikoloj:
- Primatoj
- Neandertala Homo
- Prahomaj Laboriloj
- Prahomaj Pentraĵoj
- Restaĵa homeculo
Kategorio:Primatoj
NutradoNutrado estas la procezo dum kiu organismoj konsumas nutraĵojn por sano kaj vivo. Pli specife, ĝi ankaŭ estas fako de sanscienco kaj kuirarto kiu studas homajn nutrajn mankojn kaj bezonojn, kaj kiel certaj manĝaĵoj povas esti sanaj aŭ malsanaj.
Nutradaj movadoj
- Slow Food
- Veganismo
- Vegetarismo
Vidu ankaŭ
- Dieto
- Genmodifita manĝaĵo
- Hastmanĝo
- Kuirarto
- Manĝaĵo
- Sanscienco
- vitamino
- oligoelemento
ja:栄養学
VestoHomoj ofte portas veston aŭ kostumon sur la korpo por ne esti nudaj. La vesto kutime konsistas el pluraj aferoj aparte surmeteblaj, nomitaj vestaĵoj (aŭ simple vestoj). Kelkaj vestaĵoj kovras la torson, la brakojn, kaj la krurojn; aliaj kovras la manojn (ekzemple gantoj), la piedojn (ŝuoj), kaj la kapon (ĉapelo).
La kategorio vesto ekskluzivas diversajn aferojn, kiujn homoj ofte kunportas, surmetas aŭ alimaniere montras ĉe la korpo: dorsosakon, monujon, ombrelon, lambastonon, kaj aliajn uzaĵojn; ŝminkon, parfumon, juvelaron, kaj similajn ornamaĵojn; kaj hararanĝon, tatuojn, kaj aliajn fenomenojn de la korpo mem.
Kial oni vestas sin?
Homoj portas veston por protekti la korpon kontraŭ ĉio, kio povus malutili al ĝi: la suno, la pluvo, varmo, malvarmo, insektoj, venenaj kemiaĵoj, armiloj, premo, vakuo, kaj tiel plu.
Oni vestas sin ankaŭ pro sociaj kialoj, por montri sian:
- Rangon. En multaj socioj, altranguloj rezervas al si specialan veston: en Romio nur la imperiestroj rajtis surmeti vestaĵon kun purpura tinkturo el Tiro; en Havajo nur al la ĉefoj estis permesite porti plummantelon. Foje oni faris leĝon por reglamenti la laŭrangan vestadon. Eĉ kiam mankas tia leĝo, la altrangulaj vestaĵoj ofte kostas tiom, ke plejmultaj homoj ne povas aĉeti ilin.
- Oficon. Inter multaj aliaj, la policistoj, militistoj, fajrbrigadanoj, lernejanoj, kaj anoj de religiaj ordenoj ofte portas uniformon. Foje unu vestaĵo povas per si mem montri la oficon de sia portanto: alta blanka ĉapelo signas ĉefkuiriston.
- Membrecon. En multaj mondpartoj, nacia aŭ regiona kostumo signas apartenon al certa vilaĝo, religio, kasto aŭ tribo. Francaj kamparaninoj montradis per la kufo sian membrecon en vilaĝo; skotoj povas sciigi sian klanecon portante tartanon kun difinita aspekto.
- Sendependecon. Per la vesto oni povas anonci sian malkonsenton pri la kutimaj sintenoj de sia socio, au sian sendependecon ĝenerale. En Eŭropo en la 19-a jarcento, artistoj kaj aŭtoroj vivis bohemie kaj vestis sin kontraŭnorme. Hipioj kaj punkuloj agis simile en la 20-a jarcento. Nuntempe la alta vestmodo emas tiel rapide akcepti al si la plej novajn ŝokstilojn, ke ĉi tiuj apenaŭ plu ŝokas — inverse, ili nun forte influas la konduton de la laŭmoduloj.
- Edz(in)econ. Hindua virino, edziniĝinte, ekportas ruĝan pulvoron en sia hardivido; vidvinigite, ŝi forlasas la pulvoron kaj portas simplan blankan veston. En la okcidenta mondo, gefianĉoj kaj geedzoj ĝenerale portas ringon surfingre.
- Seksan modestecon. Multaj islamaninoj kovras la kapon aŭ korpon per ĉadoro aŭ simila vestaĵo, kia montras ilin respektindaj. Alispeca vesto povas signi flirtemecon: okcidentanino povas montri sin sekse preta, se ŝi surmetas ŝuojn kun tre altaj kalkanumpintoj, striktan nigran aŭ ruĝan formvidigan veston, kaj aldonajn juvelojn, ŝminkon, kaj parfumon. La seksa allogeco de certaj vestaĵoj kaŭzas en multaj homoj la estiĝon de fetiĉismo pri tiuj objektoj.
Kiel oni kreas kaj prizorgas veston?
La plej frua vesto konsistis verŝajne el feloj, ledo, folioj aŭ herbo, kiujn oni drapiris aŭ nodis ĉirkaŭ la korpo por protekti sin kontraŭ la vetero. Ni scias malmulton pri tiaj pravestaĵoj, ĉar ili forputriĝis, sed en Rusio arkeologoj trovis ostajn kaj eburajn kudrilojn de antaŭ proksimume tridek mil jaroj.
Ĝis antaŭnelonge, kelkaj homaj socioj, ekzemple en la Arkta regiono, ankoraŭ faris sian veston el ornamitaj feloj kaj ledo. En aliaj mondpartoj, aldoniĝis al tio (aŭ anstataŭis ĝin) ŝtofo teksita aŭ trikita el diversaj fibroj animalaj kaj vegetaĵaj.
Jen kelkaj oftaj ŝtofoj kaj teksaĵoj:
- akrilaĵo
- elastano
- felto
- flanelo
- gazo
- kanabaĵo
- kordurojo
- kotono
- lano
- lanugo
- linaĵo
- muslino
- nilono
- poliestero
- punto
- rajono
- sateno
- silko
- tolo
- tulo
- zenano
Antaŭ ol oni maŝinigis la procedon, la teksado estis tre laboriga, do oni emis malŝpari neniun parton de la produktita ŝtofo, kiam oni faris veston el ĝi. En multaj mondpartoj oni simple drapiradis tukon, fiksante ĝin per pingloj aŭ per zono, ekzemple ĉe la malaja sarongo aŭ la skota kilto. Homoj de diversaj grandoj povis porti tian veston. Se oni devis tamen tranĉi la ŝtofon, oni emis ne forĵeti la pecetojn sed alkudris ilin por plifortikigi la vestaĵon; tiel oni tradicie kreis ĉemizojn en Eŭropo. La moderna vestindustrio ne tiom ŝparas la ŝtofon.
Dum oni portas veston, oni konstante malpurigas kaj kadukigas ĝin per falintaj haŭteroj, per ŝvito, per frotado kontraŭ mebloj kaj muroj, kaj per koto ĝenerale. Homoj evoluigis multajn metodojn por purigi portitan veston, de simpla batado kontraŭ la rokoj en rivereto ĝis elektronikaj lavmaŝinoj. Kelkaj vestaĵoj (ofte la formalaj) ruiniĝus, se oni malsekigus ilin; oni devas do sekpurigi ilin, forsolvante la malpuraĵojn ne uzante akvon.
Malnovaj vestaĵoj emas ŝiriĝi kaj disfali; ekzemple ĉemizo povas perdi butonon. Eblas ripari ŝiritan ŝtofon per flikaĵo, sed pro la relativa malmultekosteco de la ĉiutaga kostumo en la okcidenta mondo, multaj homoj emas simple aĉeti novan vestaĵon anstataŭ fliki kadukan.
Tradicia vesto
La okcidenta vestmodo (kvankam multspeca) iagrade internaciiĝas, dum okcidentaj konceptoj kaj stiloj atingas ĉiujn mondpartojn. Restas tre malmultaj lokoj, kie la homoj ne portas malmultekostajn vestaĵojn okcidentajn, eĉ se foje brokantajn. Tamen oni ankoraŭ ofte kostumas sin laŭetne aŭ laŭnacie por gravaj kunvenoj aŭ en certaj oficoj. Ekzemple, plejmultaj japaninoj adoptis okcidentecan veston por la ĉiutago, sed ankoraŭ portas luksan silkan kimonon en specialaj okazoj; tongano eble portas brokantan T-ĉemizon kun la tradicia jupo.
Afriko
- Nuntempa Afrika virina vesto
- Nuntempa Afrika vira vesto
- bubuo
Azio
- Arabaj landoj
- burnuso
- ĉadoro
- fezo
- Irano
- Tradiciaj vestoj de Irano
- Japanio
- kimono
- Uzbekio
- Tradiciaj vestoj de Uzbekio
Eŭropo
- Francio
- Tradiciaj vestoj de Batz
- Tradiciaj vestoj de Bulonjo-ĉe-Maro
- Tradiciaj vestoj de Piktavio
- Germanio kaj germankulturaj regionoj
- Tradiciaj vestoj de Alta-Silezio
- Hispanio
- mantilo
- Italio
- Abruzoj: [http://www.concapeligna.it/terrad%27abruzzo/costumi/home/costumi.htm tradiciaj vestoj de Abruzoj]
- Basilikato: [http://www.basilicata.cc/artistilucani/sab_cost/002.htm tradiciaj vestoj de bazilikato]
- Kalabrio: [http://www.pianetacalabria.com/dicola/Fototeca-costumi.html tradiciaj vestoj de Kalabrio]
- Sardio: [http://www.sarnow.com/sardegna/costu1.htm tradiciaj vestoj de Sardio]
- Triesto: [http://digilander.libero.it/lopreda/costumip.htm tradiciaj vestoj de Triesta regiono]
- Judoj
- Tradiciaj judaj vestoj
- Kimrio
- Tradiciaj vestoj de Kimrio
- Pollando
- Rumanio
- Tradiciaj vestoj de Rumanio
Sud-Ameriko
- Bolivio
- ponĉo
Arkaika mondo
- bisino
- efodo
- kitono
- togo
- tuniko
Listo de vestaĵoj
- Kapvesto
- ĉapo
- ĉapelo
- kapoto
- kapuĉo
- kasko
- kufo
- vualo
- turbano
- Brustvesto
- bluzo
- ĉemizo
- ĵerzo
- lanveŝto
- pulovero
- svetero
- T-ĉemizo
- Pantalonoj
- bicikla ŝorto
- ĝinzo
- kuloto
- ledkuloto
- ŝorto
- Jupoj
- froko
- kilto
- kimono
- pareo
- robo
- sario
- sarongo
- Kompletoj
- lerneja uniformo
- Manvesto
- gantoj
- Piedvesto
- botoj
- botetoj
- kalsonŝtrumpoj
- ŝuoj
- ŝtrumpoj
- ŝtrumpetoj
- zorioj
- Supervesto
- anorako
- antaŭtuko
- jako
- ĵaketo
- kiraso
- kitelo
- mantelo
- palto
- pelerino
- pluvmantelo
- raglano
- supertuto
- surtuto
- trudkitelo
- veŝto
- Subvesto
- gaino
- ĵartelo
- ĵartelzono
- kalsono
- kamizolo
- kombineo
- korseto
- mamzono
- subĉemizo
- subjupo
- subrobo
- subŝorto
- subvesto
- ŝtrumpkombineo
- tangao
- torsujo
- vindaĵo
- Noktvesto
- negliĝo
- noktoĉemizo
- noktrobo
- noktosurtuto
- piĵamo
- Banvesto
- bikino
- bankostumo
- bankalsono
- banŝorto
- Ornamaĵoj
- agrafo
- basko
- kolumo
- kravato
- kvasto
- laĉo
- maŝo
- stringoŝnuro
- ŝelko
- zekino
- zono
- kategorio:folkloro
ja:衣類
simple:Clothing
Homaj malsanojSansciencoj > Medicino
----
Alfabetvice
- afto
- aidoso
- akneo
- Alzheimer-malsano, alchajmero
- anoreksio
- antrakso
- apendicito
- artrito
- atopia dermito
- astmo
- bakteria vaginozo
- beribero
- brulumaj malsanoj
- bulimio
- dengo
- diabeto
- ekzemo
- emfizemo
- epilepsio
- glaŭkomo
- gonoreo
- gripo
- herpeto
- ĥolero
- ĥoreo
- iktero
- kancero
- kandidiozo
- kardiovaskula malsano
- karieso
- katarakto
- klamidiozo
- kokluŝo
- konjunktivito
- lambliozo
- lepro
- malario
- meningito
- neŭrodermito
- papilomo-virusa infekto
- Parkinson-malsano, parkinsono
- pesto
- psikozo
- rabio
- sasoso
- sifiliso
- skabio
- skorbuto
- ŝankroido (la mola ŝankro)
- trodikiĝo
- triĥomonozo
- tuberkulozo
- variolo
Infektaj malsanoj
- pesto
- tuberkulozo
- variolo
- Kvin-sekunda regulo
Religia Vidpunkto
Laŭ Religia vidpunkto, la malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝanĝoj de la surtera vivado; ili estas esence propraj al la maldelikateco de nia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu ni vivas. La pasioj kaj la ĉiuspecaj ekscesoj semas en ni la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn. Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, Li ne metus kuracigajn rimedojn al nia dispono. Lia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montras, ke estas nia devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.
Ni devas rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien nin metas nia malsupereco, ĝis fine ni meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ni faru tion, kio dependas de ni, por plibonigi nian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ni ne povas sukcesi, religio instruas al ni elteni kun rezignacio niajn dumtempajn malfeliĉojn.
Krom la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, religio malkaŝis al ni aliajn fortojn kaj la influon de la preĝo.
ja:病気とリダイレクトの一覧
simple:List of diseases
Homa anatomioBiologio > Anatomio > Homa Anatomio < Sansciencoj
Homo>
La homa korpo, kiel korpoj de ĉiuj animaloj, konsistas el sistemoj, kiuj konsistas el organoj, kiuj konsistas el histoj (aŭ ĉelaro, aŭ teksaĵo, aŭ fibroj), kiuj konsistas el ĉeloj. Homa anatomio emas esti la studado de organoj kaj organaj sistemoj, lasante la studado de histoj al histologio kaj de ĉeloj al citologio.
Ĉefaj sistemoj de la homa korpo:
- Digesta sistemo
- Urina sistemo
- Endokrina sistemo
- Imuna sistemo
- Kardiovaskula sistemo
- Muskola sistemo
- Nerva sistemo
- Reprodukta sistemo
- Skeleta sistemo
- Spira sistemo
- Tegumenta sistemo
Listo de korpopartoj:
Haŭto
Kapo - Frunto - Okulo - Buŝo - Dentoj - Makzelo - Vizaĝo - Vango - Mentono - Kolo - Gorĝo - Laringo - Tireoido - Ŝultro
Brako - Kubuto - Pojno - Mano - Fingroj - Dikfingro
Spino - Abdomeno - Brusto - Mamo - Torako - Peniso - Skroto - Klitoro - Vagino - Rektumo - Anuso
Kokso - Gluteo - Gambo - Femuro - Kruro - Suro - Genuo - Kalkano - Maleolo - Piedo - Piedfingroj
Eksteraj ligiloj
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/inx/fx_ana.html ReVo terminaro pri homa anatomio kaj histologio]
ja:人体解剖学
zh-min-nan:Sin-khu
PerceptoPercepto estas psika procezo, kiu kreas subjektivan koheran bildon de rigardata objekto.
Oni eligas sekvajn specojn de percepto:
- vida
- aŭda
- tuŝa
- gusta
- flarsenta
Kategorio:Psikologio
ja:知覚
EmocioEmocio estas psika, subjektiva kaj interna travivado, de unuopulo aŭ grupo, de biologiaj reagoj (adrenalino), kiu alvenas responde al iuj situacioj (male al emocio konscie dezirata). Tiu respondo povas esti afektiva (tristeco, kolero, ĝojo), psika (ŝanĝo en la interna korpa funkciado), scikapableca (interpretado de la situacio) aŭ agmaniera.
Oftaj emocioj
- Amo
- Enuo
- Ĝojo
- Kolero
- Malamo
- Surprizo
- Timo
- Tristeco
ja:感情
Animo:Simboloj
La simboloj, reprezentantaj la nevideblan animon, estas dependaj de la aspekto elstarigata. Kiel kapablo de nevidebla memmovo, la plej ofta simbolo de la animo estas la imago de spiro, blovo aŭ vento; pro tio, la nomoj de spiro, blovo aŭ vento servis por kreo de la nomo mem de animo.
Mikel-Anĝelo uzis la imagon de tuŝo, per kiu la fingro de Dio animigas Adamon, same kiel per tuŝo oni ekvekas la dormanton.
Enkadre de la dualisma interpreto, laŭ kiu oni imagas, ke la animo post la morto elmigras en alian lokon, facile formiĝas la imago de forfluganta birdo; ekzemple, kiel kolombo la animo supreniras la ĉielon.
Egiptanoj, kiuj kredis, ke la eliranta animo restas fluganta proksime de la mortinta korpo sed nevideble, reprezentis ĝin per birdo kun homa kapo. La sankta Ibiso (cikoniforma birdo, kun longa kaj kurba beko, senplumaj kapo kaj kolo), tre ofta en egipta arto, reprezentas la ĉielan senmortan principon (akh), komuna naturo de la dioj kaj homoj.
:Rilate al Homa Psiko
Animo estas ne eksperimente perceptebla principo (aŭ kaŭzo) de la tiel nomataj psikaj fenomenoj. Ekvivalentas diri, ke la animo estas kaŭzo de la psikaj fenomenoj menciitaj. Ekzemple, homa animo.
En la ordinara semantiko de la vorto animo, ĝi estas nocio dependa de la dualisma interpreto, laŭ kiu tiusenca animo estas substance sendependa de la korpo.
:Similaj Nocioj
'psiko', 'spirito', 'vivo' kaj 'vitala principo';
Tiuj proksimaj nocioj, kaj la nocio mem de animo, ofte (sed ne ĉiam) estas uzataj enkadre de adoptita interpreto (tio estas, enkadre de iu elektita ideologio). Oni estu do ĉiam atenta pri la eventuala kunteksto de tiuj vortoj.
Psiko, laŭ la greka (= blovo de la vivo, animo) signifas erudicie kaj tutaĵe la animon kun ĉiuj iliaj animfenomenoj. Pro semantika evoluo de la vorto, psiko elstarigas la konscian aspekton, dum animo la kapablon de la spontanea movo. Sekve eblas paroli pri la vegeta animo, sed ne rekte pri la psikeco de la vegeta animo.
Spirito tre rilatas al la mensaj operacioj, dum animo rilatas al io, kio aktivigas la korpon. Estas spirito tre kontrasta al korpo kaj materio. Spiritaj aferoj estas dirataj noblaj. Etimologie, spirito devenas el la latina spiritus (= spiro, animo), ekskluzive latina, dum animo, kvankam deveninta tra la latina, apartenas tamen, laŭ jam klarigite, al la ĝenerala hindeŭropa radikaro.
Vivo - koresponda al la greka (= vivo), ambaŭ el la sama hindeŭropa radiko, - rilatas la memmovan aktivecon, kontraste kun la ne tiel spontanea aktiveco de la materia korpo. Tiu spontaneeco rilatas antaŭ ĉio al la biologia vivo, kaj tiusence oni diras, ke plantoj, animaloj, homoj estas vivantaj. Kiel spontaneeco, vivo rilatas pli al la nocio de animo ol al tiu de psiko kaj spirito, kiuj tamen estas spontaneaj kaj pro tio ankaŭ diriĝas vivaj.
Vitala Principo signifas adjektive la animon. Vitala, el la latina vitalis, siavice el vita (= vivo) kaj la tipe latina sufikso -alis, signifas tion, kio havas la kvaliton esti viva.
kategorio:Religio
ja:霊魂
simple:Soul
Familiosociologio>familio
La vorto familio devenas de la latina familia (= familio, parencaro, tutaĵo de enloĝantaj homoj, inkluzive servistoj, en la sama domo), siavice el famulus (= servisto), enkadre de specife latina radiko. Semantike do familio evoluis el pli vasta signifo, formata per gepatroj kaj gefiloj, kune kun la servistoj vivantaj en la sama loĝejo, aŭ almenaŭ subordigataj al la familia ĉefo. Tiu vasta senco supozas iom da homogeneco kaj kelkajn rilatojn de origino.
Striktasignife la familio estas la vivokomunumo de geedza paro kaj ties infanoj (kernfamilio).
En pli vasta senco ĝi ampleksas ankaŭ komunumon el pluraj kernfamilioj kiuj vivas kun komuna mastrumo.
La familio estas biologia, ekonomia, spirita kaj anima komunumo kies ĉefa celo estas la edukado de ka infanoj. Ĝia restanta trunko estas la geedzeco.
El la vidpunkto de la socio familio lestas ĝia baza institucio aŭ "ĉelo".
'Figurasence', familio estas logika klaso, kiel aro da individuoj, homoj aŭ aliaj estaĵoj, simile vivantaj kiel familia grupo, kaj ofte pro sama deveno kaj ia simileco. Ekzemple, religia familio, familio de plantoj, familio de animaloj, familio de lingvoj, vortfamilio, logikaj familioj.
Oni povas koncepti familion laŭ diversaj vidpunktoj:
- familio kiel aro da personaj travivitaj homaj rilatadoj kaj ligoj;
- familio kiel ekonomia unuo;
- familio kiel intima nesto (kaj kun "homaj rajtoj" al protekto de libereco);
- familio kiel institucio;
- familio figure kiel logika klaso;
- familio kiel unua lernejo;
- familio postulanta naskoplanadon;
- familio kun antaŭa preparo;
- familio protektenda de la ŝtato.
Pluraj alia temoj rilatas al la sama afero: laŭforme - bigamio, monogamio; samseksa kunedziĝo, lauleĝe - divorco; individue - edzo kaj edzino, filo, klono, koncipo, kontraŭkoncipo, infano ktp.
Seksumadon kun familiano oni nomas incesto.
[http://www.esperanto.mv.ru/PMEG/aldonoj/parencoj_familianoj.html Parencoj kaj familianoj]
als:Familie (Begriffsklärung)
ja:ファミリー
Laboro:Por la fizika signifo, vidu Laboro (fiziko).
Laboro estas peno por fari, produkti, verki, aŭ krei aĵon, kutime por mona kompenso (salajro).
Vidu ankaŭ
labormerkato, laborforto, senlaboreco
KulturoĈio kontraŭa al la naturo, la kulturo estas kion faras la homoj, iliaj manĝoj, konstruoj, vestoj, pensoj, ktp.
Juan José ARREOLA iam diris: Kulturo estas ĉio kion ni faras nia.
Alia aŭtoro, kiu pripensis la temon estis la franca Vercors en "La malnaturitaj bestoj", laŭ li la homeco estas ribelo kontraŭ naturo.
vidu ankaŭ
- Civilizo
- Familio
- Literaturo
- Kulturismo
- Kulturŝoko
- Socio
- Movado kontraŭ kopirajto
ja:文化
simple:Culture
zh-min-nan:Bûn-hoà Tépale
Catégorie:Morphologie végétale
Les tépales sont des pièces florales externes et internes du périanthe, dont on ne peut pas dire s'il s'agit de pétales ou de sépales.
Dans ce cas, l'ensemble des tépales est appelé périgone.
diety madrid accommodation metal SYLWESTER gry |
|
|
| |