Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hungara Lingvo

Hungara lingvo

nomo: Magyar nyelv
madjara lingvo :parolantoj: 14 milionoj (el kiuj ĉirkaŭ 10 milionoj en Hungario)
origino: Urala, pli precize Finn-ugra.
Oficiala lingvo estas en Hungario (Madjario) kaj Eŭropa Unio. En Eŭropa Unio vivas 11 milionoj da etnaj hungaroj kaj en Eŭropa Unio parolas hungare 12 milionoj da homoj. La Lingva kodo estas hu resp. hun (laŭ ISO 639). Specifa trajto de la finn-ugraj lingvoj estas la regula aglutina vortoderivado. Ekzemple: ház (domo), házban (en domo), házba (en domon), házhoz (al domo), házamhoz (al mia domo) Tie restas la vortoradiko senŝanĝa kaj klare distingebla, la derivadoj estas tre regulaj kaj ekzistas nur malmultaj esceptoj (ĉefe, se la lasta vokalo estas supersignita egér – egeret, muso – muson). Similaj validas por la verboj, ekz.:
látni (vidi): verboradiko (lát) + hat (povas) = láthat (li/ŝi povas vidi)
verboradiko (lát) + hat (povas) + t (pasinto) + (a)m (persona finaĵo) = láthattam (mi povis vidi)

Skribo kaj elparolo La hungara lingvo uzas latinajn literojn. Specialaj hungaraj literoj :sz = s :s = ŝ :zs = ĵ :cs = ĉ :dzs = ĝ :gy = "dj" :ny = "nj" :ty = "tj" :ly = "j" :ö = germana ö, franca eu, latina oe, (greka oi), fermita e en Esperanto, angla Church u=ö :ü = germana ü, franca u, latina y :ő = longa ö :ű = longa ü. La konsonanto r estas formata langofine.

La duoblaj konsonantoj estas pli longe eldiritaj.

La akcento okazas ĉiam sur la unua silabo.


Specimeno: La Patro Nia
Mi atyánk, aki a mennyekben vagy!
Szenteltessék meg a te neved.
Jöjjön el a te országod.
Legyen meg a te akaratod,
amint a mennyben, úgy a földön is.
Mindennapi kenyerünket add meg nekünk ma,
és bocsásd meg a mi vétkeinket,
miképpen mi is megbocsájtunk az ellenünk vétkezõknek,
és ne vígy minket kísértésbe,
de szabadíts meg a gonosztól.
Kategorio:Ugra lingvaro Kategorio:Hungario ja:ハンガリー語 ko:헝가리어

Hungario

Geografio > Eŭropo > Hungario ---- Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
  - bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
  - Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
  - Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
  - areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
  - komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
  - Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
  - stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
  - Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
  - la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002 Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj. La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo. Bruselo

Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio. Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945. La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado

Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif Kategorio:Hungario als:Ungarn fiu-vro:Ungari ja:ハンガリー ko:헝가리 ms:Hungary simple:Hungary th:ประเทศฮังการี zh-min-nan:Magyar-kok

Urala lingvaro

La urala lingvaro konsistas el ĉirkaŭ 20 parencaj lingvoj, kiujn parolas sume ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj en orienta kaj norda Eŭropo kaj en nordokcidenta Azio Finno-Ugra Grupo. La urala lingvaro estas dividita jene:
- Finn-ugra
  - Finnoperma
    - Finna
      - Estona - Finna - Karela - Livona - Maria - Mordva - Samea - Vepsa - Voda
    - Perma
      - Komia - Votjaka
  - Ugra
    - Hungara - Mansia - Ostjaka
- Samojeda
  - Eneca - Neneca - Nganasa - Selkupa Merrit RUHLEN (A Guide to the World's Languages, Stanford University Press, 1991) proponas ke paleosiberia lingvo, la jukagira, estas tria subbranĉo apud la samojeda kaj finn-ugra sublingvaroj. Tamen, tiu teorio ne estas universala opinio inter lingvistoj. Estas iomete da debato pri ebla parenceco inter la urala kaj la altaja lingvaroj; kelkaj aliaj lingvistoj konsideras la uralajn lingvojn kiel parencajn al la hindeŭropaj lingvoj. La plej parolataj anoj de la familio estas la hungara, la finna, kaj la estona, ĉiu de la finn-ugra sublingvaro. Kelkaj trajtoj de tiuj lingvoj estas:
- Ili estas sintezaj lingvoj
- Ofta uzado de sendependaj sufiksoj
- Granda nombro de kazoj
- Vokala harmonio (mankas tamen ekz. al la estona)
- Nenia gramatika genro

Eksteraj ligoj


- [http://www.proel.org/mundo/finougrica.htm mapo de urala lingvaro] ja:ウラル語族

Aglutina lingvo

Aglutina lingvo estas lingvo en kiu la vortoj estas formataj ĉefe per aldono de unusignifaj sufiksoj. Tiu termino estis enkondukita far Wilhelm von Humboldt en 1836 por klasifiki la lingvojn. La vorto estas derivaĵo de la latina verbo agglutinare, kiu signifas "kungluigi". La aglutina lingvo estas formo de sintetika lingvo kie ĉiu afikso tipe reprezentas unu signifon (kiel "pasinto", "pluralo", ’’loko’’, ktp.). Ekzemploj por la aglutinaj lingvoj estas Urala lingvaro, Altaja lingvaro, Japana lingvo, Korea, Dravidia lingvaro, Inuktituto, Suahila linvo, malaja lingvo, kaj kelkaj mezamerikaj lingoj (Nahuatla lingvo, Huasteka lingvo, akaj totonaka lingvo. En la pasinto Sumera lingvo, Elamita lingvo, Huria lingvo, Urartia lingvo, Hatika lingvo, Gutiana lingvo, Lullubia lingvo, Kassita lingvo. La aglutinaj lingvoj ne estas grupigitaj al unu lingvofamilo (kvankam la Urala lingvaro estas karakterizita pri tio). La agluitnaj lingvoj estas tre logikaj, kun malmultaj esceptoj. Ekz. , Japana lingvo havas nur tri neregulajn verbojn, Nahuatla lingvo nur du, kaj Turka lingvo havas nur unu. Vidu: Aglutina karaktero de Esperanto Kategorio:Lingvistiko ja:膠着語

Akcento

Akcento estas fonologia eco kiu igas kelkajn silabojn pli elstare aŭdeblaj ol aliaj ene de frazo.

Akcento en Esperanto

En Esperanto, la akcento kutime estas sur la antaŭlasta silabo de plursilabaj vortoj: En la MONdon VENis NOVa SENto. Unusilabaĵoj havas akcenton laŭ cirkonstanco, ekzemple en la frazoj Ho, mia kor', ne batu maltrankvile kaj "ho" kaj "kor'" portas akcenton, dum pli senakcentas "ne". Esceptas:
- neleksikaj vortoj en multaj cirkonstancoj: Ĉu vi VIDas la HUNdon kiu KURas preter la DOMo? Jen kaj "kiu" kaj "preter" emas perdi siajn laŭfundamentajn akcentojn en proza interparolo. Tio ankaŭ ofte validas por la verbo "esti", pro kio atesteblas senakcentaj formoj kiel "'stas": Mi ne 'stas ĉi tie!
- emfazitaj vortoj en kelkaj cirkonstancoj: Ne, ne tien! Iru MALdekstren, mi diris!"
- plursilabaj radikoj kiuj perdis finaĵon pro elizio:
Skribi "anstat'" anstataŭ "anstataŭ" estas neoficiala Esperant'
- kelkaj akronimoj en la elparolo de kelkaj, ekzemple TEJO [tejo]
sed UEA [U E A] aŭ [ueA] aŭ [Uea] sed malofte [uEa].
- la nomo "Zamenhof" (tiel Zamenhof esperantigis sian germanan nomon
Samenhof) kiu prononcatas ZAMenhof anstataŭ laŭfundamente kiel zamENhof. Oni ĉiam devas memori ke SE ONi ĈIam KAJ sennuANCe akcentIGus LAŬ LA fundaMENto NIa LINGvo ESTus TRE robotECa.

Manieroj marki akcenton en Esperanto

Ekzistas diversaj manieroj montri akcenton en skriba Esperanto. Pro tio, ke en Esperantaj vortoj akcento estas fiksita, komuna tradicio ankoraŭ ne estas ellaborita, kvankam ĝi estas bezonata por la okazoj, kiam necesas montri akcenton en prononcindikoj. Uzatas la sekvaj sistemoj:
- ne marki akcenton sur la antaŭlasta silabo kaj marki ĝin sur la lasta per apostrofo fine de la vorto: /Oĝalan'/. En tiu ĉi sistemo ne klaras, kiel marki aliajn situaciojn. Tiun sistemon rekomendas kelkaj lernolibroj de Esperanto.
- marki akcenton per majuskligo de la akcentita silabo: /OĝaLAN/. Tiun sistemon plej ofte uzas Esperanta Vikipedio (ankaŭ tiu ĉi artikolo).
- simila sistemo kun majuskligo nur de la akcentita vokalo: /OĝalAn/ aŭ pli ofte /oĝalAn/. Tiu sistemo tamen povas esti misgvida, kiam la unua silabo estas akcentita kaj kiam du vokaloj (kiel diftongo) estas akcentitaj.
- marki akcenton per dekstra korno super la akcentita vokalo: /Oĝalán/. Tiun sistemon uzas kelkaj E-periodaĵoj kaj E-lernolibroj (i. a. la renoma Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris KOLKER). La sistemo estas sufiĉe belaspekta por uzi ĝin en presita teksto, sed oni foje akuzas ĝin pri malneŭtraleco (la dekstra korno markas akcenton en la lingvoj hispana, rusa kaj kelkaj aliaj, dum en la ĉeĥa, ekz., ĝi signifas alian kvaliton de la vokalo, ne la akcenton).
- marki akcenton per stilo (oblikva, substrekita, grasa aŭ kolore alia) de akcentita litero aŭ silabo: /Oĝal
an/, /Oĝalan/ aŭ /Oĝalan/.

Akcento en diversaj lingvoj

Lingvoj kiel la angla aŭ la germana havas t.n. dinamikan aŭ elspiran akcenton, t.e. la akcentata silabo elparolate estas kun pli laŭta premo. Sekve ofte la ne akcentitaj silaboj malfortiĝis, komparu malnovgermana "ápful" (pomo) > germana "Apfel" aŭ latina "ágo" "éx-igo". Lingvoj kiel la helena aŭ la litova havas t.n. muzikan akcenton, t.e. la akcentata silabo estas elparolata je alia (pli alta) tono. Ankaŭ la supozita hindoeŭropa lingvo verŝajne havis tonan akcenton. Grave estas, ke nenie en iu lingvo ekzistas nur la unua aŭ la dua maniero de akcentelparolo, oni nur povas diri, ke unu lingvo ĉefe havas tian aŭ tian akcenton. Laŭ la pozicio ni konas la sekvantajn kvar specojn, aranĝitaj laŭ rilativa pozicio kaj movebleco: # libera kaj movebla: La akcento povas esti ĉie en la vorto, kaj dum la gramatikaj ŝanĝoj ĝi povas ŝoviĝi al alia silabo. Tiaj lingvoj estas ekz. la rusa, litova aŭ la helena. # libera kaj senmova: La akcento povas esti ĉie en la vorto, sed ĝi neniam ŝanĝas sian pozicion. Tiaj lingvoj estas ekz. la angla aŭ la germana. # nelibera kaj movebla: La akcento estas ĉiam sur difinita silabo en la vorto, sed dum fleksiado kaj similaĵoj (se la vorto estas plilongigata) ĝi povas (devas) ŝovi sin al alia silabo por plenumo de la poziciregulo. Tiaj lingvoj estas ekz. la pola, latino aŭ Esperanto. # nelibera kaj senmova: La akcento estas ĉiam sur difinita silabo kaj neniam ŝanĝas tiun pozicion. Tiaj lingvoj estas ekz. la hungara aŭ la ĉeĥa, kie ĉiam la unua silabo estas akcentata. Aliaj lingvoj kiel dialektoj de la eŭska havas frazan akcenton. La akcento dependas ne de la vorto sed de la silabosituo en la tuta frazo. Aldonindas lingvoj, en kiuj la akcento vagas kaj apenaŭ ludas rolon. Tiaj lingvoj estas ekzemple la kartvela aŭ la japana. Ortografioj varias, pri kiel noti akcenton, kiam ĝi povas distingi sameskribitajn vortojn:
- En kelkaj lingvoj, kiel la angla, leganto devas distingi ambaŭ per la apudteksto (
record povas esti rEcord, "sondisko", aŭ recOrd, "registri").
- Aliaj notas la akcenton en iuj kazoj sed ne en aliaj. La itala, notas ĝin kiam lastsilaba per ` (
città), sed neniel en la aliaj kazoj.
- En la hispana, la portugala aŭ la kataluna, kono de ortografiaj reguloj ebligas malambiguan determinon de akcentopozicio. Ekzemple, hispane,
régulo, "reĝeto"; regulo, "mi regulas"; reguló, "li regulis", malsamas per supersignoj montrantaj akcenton sur unua, dua (ĉi-kaze sensupersigno) kaj tria silaboj respektive. Kategorio:Fonetiko

Silabo

Lingvistiko > Fonologio > Silabo Silabo (de la antikva greka συλλαβή) estas unuo de parolo, kiu konsistas el unu aŭ kelkaj fonoj (simplaj sonoj aŭ "fonetikaj segmentoj"). El silaboj konsistas vortoj.
- De la fiziologia vidpunkto: silabo estas sono aŭ kelkaj sinsekvaj sonoj, prononcataj per unu puŝo de elspirata aero.
- De la akustika vidpunkto: silabo estas parto de parolado, en kiu unu sono estas distingebla per pli klara sonado disde la najbaraj sonoj. Difino de silabo, kvankam ĝenerale "intuicie komprenebla", varias ĉe diversaj lingvistoj kaj lingvistikaj skoloj (ĝis plena neo de tiu nocio, kiel en la frazo de sovetia esploristo Zinder: "Silabo estas fikcio"). En Esperanto kaj aliaj lingvoj, nur vokaloj povas esti centro de silabo, sed estas lingvoj en kiu duonvokaloj (j, ŭ) aŭ eĉ duonkonsonantoj (s, ŝ, r, l, m aŭ n) povas esti centro de silabo, ĉar ili havas sufiĉon da aeron (pruvu prononci ssss, rrrrr). Vere, fonetike ne estas malsamo inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/, ili havas la samajn formantojn en sama frekvenco, nur la daŭro estas malsama. Sekve la diferenco inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/ estas fonemika, t. e., gramatika, ne fonetika, t. e., fizika. Ekzemple, en la portugala lingvo, nur oksitonaj vortoj povas fini per vokaloj, paroksitonaj kaj proparoksitonaj finas per konsonantoj aŭ duonvokaloj, kiu formas silabojn ĉar en tiu lingvo tio eblas (kiel en kelkaj slavaj kaj barataj lingvoj ankaŭ).

Eksteraj ligoj

Ken MINER: [http://www.sunflower.com/~miner/LIMIGOJ_package/limigoj.html Limigoj al esperanta elizio] (studo pri la strukturo de silaboj) ja:音節 ko:음절 simple:Syllable

Patro Nia

La Patro Nia (latine, Pater Noster) estas la preĝo, kiun Jesuo Kristo instruis je Mateo 6.9-13:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen
En la latina lingvo:
    Pater noster, qui es in caelis,
    sanctificetur nomen tuum.
    Adveniat regnum tuum.
    Fiat voluntas tua,
    sicut in caelo et in terra.
    Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
    et dimitte nobis debita nostra
    sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
    Et ne nos inducas in tentationem,
    sed libera nos a malo.
    Amen.

Kial "Patro nia" aperas en lingvaj specimenoj

"Patro nia" aperas en multaj el la vikipediaj paĝoj pri lingvoj laŭ tradicio el kompara lingvoscienco. "Patro nia" estis elektita de eŭropaj lingvosciencistoj por specimenoj ĉar:
- ili estis kristanoj kaj konis parkere la tekston
- en pluraj lingvoj, Biblio estis la ĉefa (eĉ la ununura) libro zorge eldonita kaj akirebla al ili. Tio okazis, ekzemple, pri la gota lingvo. La nuraj longaj tekstoj restantaj estas partoj el la biblia traduko de episkopo Ulfilas. La gota lingvo estas grava en lingvokomparo kaj studoj pri prahindeŭropa lingvo, ĉar ĝi estas la plej malnova specimeno detala el ĝermana lingvaro. Pluraj libroj titolitaj Mithridates inkluzivis versiojn de "Patro nia" en dekoj da lingvoj. Moderne, oni sugestis uzi alian tradukotaĵon anstataŭe:
- Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, pro sia universaleco kaj neŭtraleco.
- La biblia rakonto pri Babela turo estas pli rakonta, kaj donas pli bonan vidon de komuna uzo de lingvo.
- La legendo pri Norda Vento kaj Suno estas pli rakonta, kaj ne ligita al Kristanismo.

Ekstera ligo

[http://www.christusrex.org/www1/pater/ en mil lingvoj] [[got:

Kategorio:Ugra lingvaro

Kategorio:Finn-ugra lingvaro

Neutroncsillag

A neutroncsillagok nagy mennyiségű szabad neutront tartalmazó maradványcsillagok. Nagy sűrűségeknél a csillagok belsejében az atommagok befogják a szabad elektronokat, ezáltal neutronban gazdagabb atommagok keletkeznek. A 12<=A<=56 atommagok esetében ez a folyamat a 1011<=ρ<=1014 g/m³ sűrűségtartományban zajlik. Ahogy az atommagokban egyre több neutron keletkezik, ezek kötési energiája negatív lesz, így ρ>~1015 kg/m³ sűrűségnél a fehér törpéket alkotó atommagok és szabad elektronok helyett kevés magot, elektront, és nagy mennyiségű szabad neutront tartalmazó degenerált gáz jön létre. Ezért a 1016 - 1018 kg/m³ sűrűséggel rendelkező kompakt objektumot neutroncsillagnak nevezzük. Egy ilyen objektumot gyakorlatilag úgy tekinthetünk, mint amit kizárólag neutronok alkotnak. Ez a konfiguráció egy hatalmas atommaghoz hasonlítható, melynek tömegszáma A~1057 és a Z/A~10-2. A gravitációs nyomást a neutronok rövid hatósugarú nukleáris taszítóereje egyenlíti ki. Egy naptömeggel rendelkező neutroncsillag átmérője k.b. 10 km, ezért optikai távcsövekkel lehetetlen megfigyelni. Vannak neutroncsillagok, melyek periodikus rádióimpulzusokat bocsátanak ki. Ezeket nevezzük pulzároknak. A szokásosnál erősebb mágneses térrel rendelkező neutroncsillagok a magnetárok. Kategória:Csillagok ja:中性子星 th:ดาวนิวตรอน

Rolety narty we francji reykjavik hotels spielautomaten backup software download










































:: RELATED NEWS ::
Cronos
Cronos (gr. Κρόνος - algumas grafias tratam erroneamente como Χρόνος, que significa "tempo" em grego) é um Deus grego, que corresponde ao Deus romano Saturno. Ele é representado como velho homem de cabelos brancos e barba longa. É o mais novo dos seis grandes Cupido, também conhecido com Amor, é o deus equivalente ao deus grego Eros, no panteão romano. Filho de Vênus, e de Marte, andava sempre com seu arco, pronto para disparar sobre o coração de homens e deuses. Teve um romence muito famoso com a
Minerva
Minerva era a deusa romana das artes e sabedoria. É correspondente a grega, Atena.

Origens

O nome "Minerva" pode derivar da raiz indo-européia
- men-, da qual também se originam "memória" e "mental". No entanto, a existência entre os Etruscos de língua não indo-européia de uma deusa chamada Menvra coloca em cheque a primeira hipótese. Minerva era filha de Júpiter, após este engolir a deusa Métis (Prudênci
Dionísio
Dionísio, (ou Dionisius) é o deus grego equivalente a Baco, no panteão romano, deus das festas, do vinho e do lazer. Filho de Zeus e da princesa Sêmele, é o unico deus filho de uma mortal. Passou parte de sua gestação na coxa de seu pai, pois sua mãe morreu antes de ele nascer. Zeus, depois de conceder um pedido irracional a Sêmele, o qual levou-a

Hefesto
] Hefesto, que tem com Deus equivalente Vulcano, é o deus do fogo, ferreiro dos deuses, filho de Zeus e Hera. Uma vez, tentando defender a mãe em uma briga entre seus pais, Zeus o jogou para fora do Monte Olímpo a pontapés; Hefesto quebrou as pernas e tornou-se coxo (manco) desde então. Outras histórias dizem que ele nasceu coxo e tão feio que nem sua pr
Júpiter (mitologia)
Júpiter (latim: Iuppiter) deus romano do dia, comumente identificado com o deus grego Zeus. Também era chamado de Jovis. Filho de Saturno e Cibele, foi dado por sua mãe às ninfas de uma floresta distante onde o havia parido. Criado longe para não ter o mesmo destino cruel dos irmãos, que foram devorados pelo pai pois este não queria dividir seu mando com nenhum rival, voltou à morada dos progenitores após saber p
Deméter
Deméter é o nome de Ceres na mitologia grega. Deméter, uma das filhas de Cronos, é a deusa da terra fértil, dos campos e dos cereais, especialmente do trigo. Era uma das divindades mais antigas, associada a Gaia e à sua própria mãe, Rhea. Seu culto era pratica
Indochina
Indochina é um termo designando uma região do sudeste asiático, incluindo Vietnã, Laos, Camboja, e, às vezes, Tailândia e Myanmar, antiga Birmânia. O termo foi cunhado pelos francêses, que assim alcunharam sua colônia que compreendia os atuais países Vietnã
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org