Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Imperio

Imperio

Historio > Imperio Imperio estas granda, multetna regno, kies politika strukturo estas tenata kuna per trudpremo. (Komparu kun federacio, kie granda multetna ŝtato baziĝas sur reciproka konsento inter la partoprenantoj.) La moderna termino venas de la latina imperium ("imperiumo"), kiu estis fabrikita por eble la plej konata ekzemplo de tia politika strukturo, la Romia Imperio, fondita en -31. Tamen, la efektiva politika koncepto antaŭas la Romianojn je kelkmilo da jaroj. Probable la unua ekzemplo estis la Akada Imperio de Sargono de Akado. Imperio povas havi kelkajn formojn. Tradicie, imperioj estas regataj de potencaj monarkioj, sub la gvido de hereda (aŭ iakaze, mem-deklarita) imperiestro. Historie, la plejparto de la imperioj estiĝis kiel rezulto de tio, ke milite forta regno konkeras aliajn regnoj kaj inkluzivas ilin en pli grandan politikan union. Ofte ĉi tiaj multetnaj estaĵoj estis fortigitaj per la enkonduko de komuna religio, kiel okazis sub Konstantino la 1-a de Romio. La malkovra de la Nova Mondo provizis eblecon al multaj eŭropaj regnoj komenci programojn de imperiismo laŭ alia modelo, koloniismo. Laŭ ĉi tiu modelo, regataj regnoj estis laŭjure subalternaj al la imperia ŝtato, anstataŭ laŭfakte kiel en pli fruaj imperioj. Tio kondukis al multe da indigno ĉe la klientaj regnoj, kaj tial probable al la fina forpaso de ĉi tiu sistemo en la frua 20-a jarcento. Alia problemo de la eŭropa imperia modelo eblas priskribi kiel fuŝdislimado. Pro la oportuneco, imperia potenco emis dislimi klientajn ŝtatoj surbaze sole de la oportuneco de geografio, kaj malatendis grandegajn kulturajn diferencojn en la rezulta regiono. Ekzemplon de la sekvantaj problemoj eblas vidi en Hindio. Iam parto de la Brita Imperio, post kiam Hindio gajnis sian sendependecon ĝi rapide krevis laŭ kulturaj linioj, produktante la landon Pakistano, kiu poste krevis denove, kio rezultigis la landon Bangladeŝo. La ideo de "imperio" en la moderna mondo, kvankam ĝi ankoraŭ ekzistas politke, perdas koherecon semantike. Ekzemple, eksa Sovetunio taŭgas al multaj el la kriterioj de imperio, sed tamen ne pretendis estis imperio, nek estis regata de tradicia hereda "imperiestro" (vidu: Soveta Imperio). En la frua 21-a jarcento, oni povas vidi emojn alludi Usonon kiel imperion, laŭ la libro Empire (Imperio) de Antonio NEGRI kaj Michael HARDT. Laŭ diro de Edward SAID, ĉiu imperio diras al si mem kaj al la mondo, ke, malsame al ceteraj imperioj, ĝia celo ne estas ŝteli kaj regi sed eduki kaj liberigi. La Unua Mondmilito estis batalo inter multaj imperioj, post kiu, pluraj malaperis. Subimperio estas regno kiu ludas imperie rilate al aliaj malpli potencaj sed dependas de pli potenca imperio. Ekzemple, dum Malvarma Milito, Sudafriko kaj Kubo batalis en Angolo anstataŭ Usono kaj Sovetio, respektive. Titoloj uzitaj de imperiestroj estis: caro, cezaro, kajsero, mikado, ŝaho, tennoo. Inter la imperioj dum historio estas:
- Akada Imperio
- Araba Imperio
- Aragona Imperio
- Aŭstria-Hungara Imperio
- Azteka Imperio
- Bizanca Imperio
- Brita Imperio
- Franca Imperio
- Germana Imperio
- Gupta Imperio
- Hispana Imperio
- Inkaa Imperio
- Japana Imperio
- Konga Imperio
- Latina Imperio de Oriento
- Magada Imperio
- Mogola Imperio
- Mongola Imperio
- Majaa Imperio
- Maĵapahita Imperio
- Meda Imperio
- Otomana (Turka) Imperio
- Persa Imperio
- Portugala Imperio
- Romia Imperio
- Rusa Imperio
- Sankta Romia Imperio
- Seleŭkida Imperio
- Serba Imperio
- Soveta Imperio
- Sveda Imperio
- Turka (Osmanida) Imperio
- Usona Imperio N.B.: por listoj de imperiestroj vidu al Imperiestro

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Regno

Politiko - Ŝtato - Federacio - Nacio - Lando Regno estas ĉiu el la suverenaj politikaj unuoj aŭ regiono, kie suverenas ia gento, ia principo aŭ unu el la tri ĝeneralaj fakoj de la naturo (regno animala, regno vegetaĵa, regno minerala) (PIV) Biologio - Botaniko - Zoologio La Regno estis dum longa tempo la plej alta klasifika kategorio de la organismoj. Oni originale diferencigis nur la bestojn kaj la plantojn. Poste oni aldonis al tiuj la bakteriojn, pli poste disigos la fungojn de la plantoj. Kiel lasta, aperis la regno de la arĥeobakterioj (malpli longe arkioj). La geentikaj esploroj antaŭhelpis la pli profundan analizon de la sistemiko kaj tiel oni enkondukis en la lastaj jaroj novan klasifikan kategorion, la t.n. domenojn kiel la plej altan kategorion en la klasifiko. La Regno estas ankoraŭ dividita je subregnoj. La sekva hierarĥioŝtufo estas la divizio. Regnoj ekzistas nur en la domeno de la eŭkariotoj (organismoj kun ĉelkerno):
- Protistoj (Protista)
- Fungoj (Fungi)
- Plantoj (Plantae)
- Bestoj (Animalia) Vidu:
- Sistematiko

Federacio

Federacio estas ŝtato, kiun konsistigas minimume du, sed plej ofte pluraj, aŭtonome regataj regionoj. Tiujn regionojn oni ofte nomas ŝtatoj aŭ landoj. Komparu kun: Federacia ŝtato (Usono) - Federacia lando (Germanio) - Federacia lando (Aŭstrio) ja:連邦

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Romia imperio

Historio > Romio > Romia Imperio ----
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento, ĉefe kristanismo 500px
- provincoj:(kun jaro de kreado kiel provinco) Akaio(Achaea) (-27) - Egipto (Aegyptus) (-30) - Afriko (Africa) (-146) - Alpes Cottiae - Alpes Maritimae - Alpes Penninae - Aquitania - Arabia Petraea (105) - Armenia Inferior - Armenia - Asia (-129) - Assyria - Baetica - Baleares - Belgica (-16) - Bithynia (-74) - Britannia (43) - Cappadocia (17) - Cilicia (-64) - Commagene - Corsica kaj Sardinia(-231) - Cyprus - Cyrenaica (-74) - Dacia (107) - Dalmatia (-167) - Epirus (pr. 60 p.K.) - Galatia (-25) - Germania Inferior (17) - Germania Superior (17) - Illyria - Italia - Lugdunensis - Lusitania (-27) - Lycaonia - Lycia - Macedonia (-146) - Mauretania (40) - Mesopotamia (115) - Moesia (-29) - Narbonensis (-120) - Noricum (-15) - Osroene - Palaestina - Pamphylia (43) - Pannonia (10) - Pisidia - Pontus - Rhaetia (-15) - Sicilia(-241) - Sophene - Syria (-64) - Tarraconesis (-197) - Thracia (46)
- imperiestroj: Vidu listo de romiaj imperiestroj
- Spartacus La romia imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum la kvin jarcentoj. En 476 Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanaj barbaroj. La orienta, greka duono de imperio, kiu regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la gvido de Konstantinopolo kiel la Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigis la imperion sub la nomo la Sankta Romia Imperio. La romia imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco -- la tiel-nomata Pax Romana aŭ romia paco. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (nuna Rumanio), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion. La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie. ja:ローマ帝国 ko:로마 제국 simple:Roman Empire

Monarkio

Politiko > Monarkio ---- Monarkio aŭ Monarĥio estas reĝimo de regno regata de monarko - sendependa regnestro, havanta la titolon cezaro, reĝ(in)o, imperiestr(in)o, car(in)oprinc(in)o, eĉ grandduk(in)o, en islamaj landoj - sultano, ŝaho, emiro. Hodiaŭe kelkaj "prezidentoj" estas veraj monarkoj. Kutime la trono sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp), tio estas nomata dinastio (de la greka dynasteia - regado). Ekzistas: absoluta, konstitucia, teokratia monarkioj.
- Absoluta monarkio prezentas formon de regno, kie al monarko apartenas nelimigita supera potenco. Historie, ĝenerale dum absolutismo la regno atingas la plej altan nivelon de centrismo, kreiĝas disbranĉita burokrata aparato, armeo kaj polico, kaj kutime funkciado de la organoj de popolaj kaj nobelaj reprezentantoj ĉesiĝas. Absolutismo prosperis en la landoj de Okcidenta Eŭropo en 17-18 jc, en Brazilo dum frua 19-a jarcento en Rusio kaj en kelkaj landoj ekster Eŭropo ĝi ekzistis ĝis 20 jarcento. En plimulto de landoj ĝi estis aboliciita per burĝaraj revolucioj, en Rusio per komunisma revolucio kaj en 20-a jarcento ankaŭ pro ekstera premo.
- En konstitucia monarkio la potenco de monarko estas limigita de parlamento. En nuntempo ekzistas konstituciaj monarkioj en multaj evoluitaj landoj: Britio, Hispanio, Svedio, Norvegio, Danio, Belgio, Nederlando, ktp.
- Ekzistas ankaŭ teokratiaj monarkioj, kie la regnestro samtempe prezentas religian gvidanton. Ties ekzemplo estas Vatikano, ankaŭ kelkaj landoj de Azio: Brunejo, Omano, Emirlandoj de Persa Golfo, kaj antaŭe Tibeto.

Vidu ankaŭ

Dinastio, Nobelo ja:君主制

Imperiestro

Politiko > Imperio > Imperiestro < Historio ---- Imperiestro estas plej alta rango de monarĥo, kiu norme kompreneble estras imperion. Historie, la unuaj estroj, kiuj uzis la titulon de 'imperiestro', estis la estroj de la Romia imperio, kvankam oni tradukas tiel ankaŭ la titolojn de multaj pli fruaj regnestroj. Ekde la imperiestro Diokleciano la Romia imperio povis havi du imperiestrojn. De Diokleciano ĝis Napoléon neniam havis plu ol du imperiestroj en la okcidenta signifo. En pluraj eŭropaj lingvoj la vorto devenas de la latina vorto imperator ("generalo, kiu havas imperiumon"). Post la fino de la Romia respubliko, la Romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco. Aliaj lingvoj uzas formojn el caesar. Oni tradukas per "imperiestro" titolojn kiaj estas la japanaj tennoo kaj mikado, kiuj dum epoko estis nur religiaj. Kiam hispanoj atingis Japanion en la 16-a jarcento, ili komence komprenis la imperiestron kiel japanan "papon" kaj la ŝogunon kiel la japanan "imperiestron". Ekde la jaro 1804 "inflacio" de titolo okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti "imperiestro", ĉefe post akiri koloniojn.

Historiaj imperiestroj


- Persiaj imperiestroj: antaŭ 550 a.K. - 330 a.K.
- Partaj imperiestroj
- Romiaj imperiestroj: 27 a.K. - 395
- Romiaj imperiestroj de okcidento: 395 - 476
- Romiaj imperiestroj de oriento: 395 - 1453 (ekde 476 - 800 nur unu imperiestro)
- Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio: 800 - 1804 (ekde 1453 - 1804 nur unu imperiestro, postuloj pri Romia okcidenta imperiestreco)

Historiaj regantoj, nomigitaj imperiestroj post Napoléon


- Imperiestroj de Etiopio: ĉ. 16-a jarcento - 1974 (la titolo estis negus)
- Imperiestroj de Ĉinio: ?/1644 - 1911 (traduko uzita en la okcidento)
- Imperiestroj de Rusio: ĉ. 1400 - 1918 (caro egalvalore imperiestro, postuloj pri Romiaj orienta imperiestreco)
- Imperiestroj de Aŭstrio: 1804 - 1918 (postuloj pri Sankta Romia Imperiestreco)
- Imperiestroj de la Francoj: 1804 - 1814/1815 kaj 1852-1870
- Imperiestroj de Brazilo: 1822 - 1889
- Imperiestro de Meksiko: 1863 - 1867
- Imperiestroj de Japanio: ?/1868 - 1945/hodiaŭ
- Germanaj Imperiestroj: 1871 - 1918 (oficiale neniam "Imperiestro de Germanio")
- Imperiestroj de Hindio: 1877 - 1946 (titolo de la britaj gereĝoj)
- Imperiestroj de Persio: 1925 - 1979 (ŝaho egalvaloras imperiestron)
- Imperiestro de Centr-Afriko: 1976 - 1979 Kategorio:Regnestroj ja:皇帝

Nova Mondo

Pri la subjektiva termino Nova Mondo, uzita kaj uzata de kelkaj eŭropanoj pri Ameriko kaj Oceanio, vidu sub Afrik-Eŭrazio. ja:新世界

Imperiismo

Imperiismo estas speco de diktatoreco, en kiu la diktatoro estas t.n. imperiisto.

Koloniismo

La koloniismo (el latina: colonia kolonio, setlejo) signifas la politikon de akiro kaj evoluigo de kolonioj kaj funkciigo de tiuj ekonomie, militiste laŭ interesoj de la hejmlando. Tio signifas la politikan subpremon kaj ekonomian ekspluatadon de la dependaj popoloj. Krome ludis gravan rolon la misiigo kaj ofte ekstermo, murdado de la indiĝenaj popoloj. La koloniismo aperis kun la novaj geografiaj malkovroj, kiam en la 15-aj jarcento oni malkovris (1492) Amerikon. En la posta jarcento la eŭropaj ŝtatoj (ĉefe Hispanio, Portugalio, sed ankaŭ Britio) okupis kaj ekspluatis tiun kontinento kaj certigi la sklavojn por la plantejoj koloniigis Afrikon. La koloniigo de Azio kaj Australio okazis pli poste (17-18-a jc) far Nederlando, Britio, Francio. Germanio aperis nur en la 19-a jarcento kaj akiris malgrandan parton de Afriko. Ankaŭ aliaj landoj akiris malgrandajn teritoriojn (Usono, Belgio). La kolonioj proviuzis la eŭropajn landojn (hejmlandojn) per krudmaterialoj (ekz. kansukero, oro, diamanto, kaŭĉuko ktp.), sen redoni la taŭgan ŝanĝan valoron. Tiu unuflanka livero helpis la ekfloron de la kapitalismo en Britio (Hispanio kaj Portugalio misuzis la oraĵojn) kaj eksplodon de la industria revolucio en la 18-19 jarcenta Britio. Ĉar Germanio povis akiri nur restaĵon de la kolonioj en la 19-a jarcento, la lando insigis la novan dividon de la kolonioj. Tio pintumis en la unu mondmilito. Post la milito Britio kaj Francio akiris teritoriojn de laiam Osmana Imperio, sed ili jam ne povis malferme koloniigi ilin, tiel nomis la kolonion protektorato. Tio fakte donis pli gravajn rajtojn por la lokaj politikistoj, sed la vera potenco restis ĉe Britio, Francio. Post la unua monmilito sendependiĝis multaj malgrandaj landoj en Eŭropo. Tio kaj la ekantaj naciaj movadoj strebis, batalis por la nacia sendependiĝo. Post la dua mondmilito multaj grandaj kolonioj de Britio sendependiĝis, sed ili restis en la Brita Commonwealth. La senkoloniigo finiĝis en la 1970-aj jaroj, kiam la lastaj (grandaj) kolonioj (de Hispanio, Portugalio) sendependiĝis. (sed vidu Orienta Timoro) Oni parolas pri novkoloniismo se aperas simila dependeco de potenca strukturo kiel ĉe koloniismo. Kelkaj parolas pri novkoloniismo de Usono, kiam tiu okupas landojn kaj enpotencigas fidelulojn, sendas militistajn, ekonomiajn, politikajn ’’konsildonantojn’’, helpantojn. Fine de la 80-aj jaroj komence de la 90-aj jaroj, la konsildonantoj de IMF (mona organizaĵo sub influo de Usono) aperis en la Latin-Amerikaj, Aziaj, Orient-Eŭropaj landoj kaj devigis la privatigon de (sukcesaj) fabrikoj, dekonstruon de la sociala politiko (fakte tiuj landoj estis ege kreditŝuldaj kaj tiel fakte perdis la sendependan ekonomian politikon). La iamaj kolonioj fakte ne perdis ligojn al la iama koloniiga lando: ili formas organizaĵojn kiel Commonwealth, Fankofonaj landoj. La kulturo kaj ĉefe la lingvo ankaŭ hodiaŭ interligas tiujn landojn: oni uzas por tio la nocion postkoloniismo. vidu: Bandung konferenco - koloniigo - konkurso por Afriko - Imperiismo

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Hindio

Geografio > Azio > Suda Azio > Barato ---- Suda Azio

Ŝtatoj de Barato

Suda Azio

Geografio

Suda Azio Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ HindioHinda Unio. Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio) Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso), % urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
Religio:
Lingvo:

mapo de la22 oficialaj lingvoj

  • 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
  • 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
  • 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
    (Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)
    m  lingvo
    337,27  hindia
    - 1
    69,59  bengala lingvo
    -
    66,02  telugua
    62,48  maratha
    -
    53,01  tamila
    43,41  urdua
    -
    40,67  guĝarata
    -
    32,75  kanara
    30,38  malajala
    28,06  orija
    -
    23,38  panĝaba
    13,08  asama
    -
    7,77  maithala
    - 2 (en 1981)
    5,22  santhala
    4,4  kaŝmira3
    2,07  nepala
    2,12  sindha
    1,76  konkana
    1,27  manipura
    1,22  bodo
    0,09  dogra
    0,05  sanskrita
  • La lingvoj stelitaj (
    - ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon sanskritidan.

    1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
    2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
    3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )

    Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.

legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)

Literaturoj

(vidu ankaŭ en anglalingva literaturo) - bengallingva literaturo - malajallingva literaturo - urdua poezio - Gjanpith

politiko

Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 26-an de januaro 1950
korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

ekonomio

Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ?? Valuto: 1 rupio (Rs)

Historio


- Mohandas Karamchand GANDHI
- Sonja GANDHI Sonja GANDHI

E-o en Barato


- Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.

vidu ankaŭ


- Ĉefministroj de Barato
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj

Eksteraj ligoj


- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi] Kategorio:Barato als:Indien [[got:

Pakistano

Geografio > Azio > Pakistano ---- Azio Azio Azio
- Areo: 778.720 km²
  - el ili semotaŭga: 27%
- Loĝantaro: 141.553.775 (julio 2000, takso),
  - % urbana: 37% (2000)
  - homoj po kv. km: 181,8 (2000)
  - homoj po kv. km da semotaŭga tero: 673,3 (2000)
  - jara kresko: 2,17% (2000, takso)
  - naskoj: 32,11 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
  - mortoj: 9,51 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
  - migrantoj: -0,9 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
  - mortokvanto de beboj: 82,49 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
  - infanoj po virino: 4,56 infanoj naskita po virino (2000, takso)
  - meza longeco de vivo: 61,07 jaroj (60,27 viroj, 61,91 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Islamabado
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: panĝaba, sinda, paŝtua, beluĉa, muhaĝira (islamanoj, kiuj rifuĝis el Hindio)
Religio: 97% islamo (77% sunaismo, 20% ŝijaismo), 3% kristanismo, hinduismo kaj aliaj
Lingvo:
alfabeta: 37,8% (50% viroj, 24,4% virinoj) (1995, takso) Registaro: de generaloj.
sendependeco: la 14-an de aŭgusto 1947 de Britio
organizoj: UNO (1947)
konstitucio: la 10-an de aprilo 1973, nula dum 1977-85 kaj 1999-nun (2002).
korupteco: ?? CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 58 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,1% (1999, takso)
inflacio: 6% (1999, takso)
senokupa: 7% (1998-99) Valuto: 1 rupee (PRe)

Eksteraj ligoj

[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/asie/pakistan.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Pakistano] ! ja:パキスタン ko:파키스탄 ms:Pakistan simple:Pakistan th:ประเทศปากีสถาน zh-min-nan:Pakistan



Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok



Unua Mondmilito

Historio > 20-a jarcento > Unua Mondmilito < Mondmilito ---- La Unua Mondmilito (1914-1918), estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj transetendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Alianco (Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono) kaj la Centraj Povoj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario). Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito aŭ iafoje La milito por fini ĉiujn militojn ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kvankam la nomo Unua mondmilito estis lanĉita jam en 1920. Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel nur la unuan fazon de 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945.
Dosiero:Guetteur_au_poste_de_l%27%E9cluse_26.jpg
Haut-Rhin, Francio 1917

Kaŭzoj de la milito

Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de la kapitalismo en tiuj landoj. Ekzemple en Britio la moderna ekonomio evoluis jam frue kaj povis ekregi grandan parton de la mondaj merkatoj kaj krudmaterialoj. Kontraste la germana ekonomio sekvis malfrue sed tre dinamike en tempo kiam la "kolonia kuko" estis jam preskaŭ komplete dividita inter Britio kaj Francio. Politike formiĝis du diplomatiaj-militaj kontraktsistemoj, kiuj pli kaj pli evoluis je antagonismaj blokoj. Dum okazis la ĝis tiam plej enorma armado kaj floris naciismo, samtempe malkreskis la preteco solvi intereskonfliktojn pace.(Vidu sube). La okazo por komenci la militon, certe ne ĝia kaŭzo, estis la murdo je la 28-a de junio, 1914 de la heredonto al la Aŭstria-Hungara trono, Franz Ferdinand, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia morganata edzino Sophia en Sarajevo, Bosnio fare de serbi-favora naciisto, la (bosnia-serbia studento nome de Gavrilo PRINCIP). Princip estis unu el aro da sep murdistoj, kiuj ĉeestis tiun tagon en Sarajevo. Ĉiuj estis membroj de la anarkiisma societo Nigra Mano. Li kaj liaj ses komplicoj estis arestitaj kaj juĝitaj de la aŭtoritatuloj. Laŭ raportoj publikigitaj de unu el la komplicoj de Nigra Mano, implikiĝis 21 murdistoj, sed ĉi tiu aserto ne estas konfirmita.

Imperiaj interesoj

Ekzistis kompleksa situacio inter la ĉefe monarkiaj landoj kaj imperioj, kiuj ekzistis en Eŭropo de 1914. Estas malkonsento inter historiistoj pri tio, kiam kaj kie ĉi tiu situacio estiĝis, sed estas konsento, ke ĝi estas grava faktoro por kompreni, kiel la murdo kondukis al senprecedenca mortigo en milito, kiu implikis naciojn, kiuj havis nenian ajn rektan koncernon kun la murdo de Arkiduko Franz Ferdinand nek kun lia lando. Multaj el ĉi tiuj eŭropaj imperioj kaj landoj havis ankaŭ transmarajn koloniojn. Laŭ la iniciato de Britio sub Benjamin DISRAELI, eĉ la iam heziteme imperiisma Otto von BISMARCK finfine konstatis la valoron de kolonioj por sekurigi (laŭ liaj vortoj) "novajn merkatojn por germana industrio, la ekspansion de komerco, kaj novan kampon por germana agado, civilizo, kaj kapitalo". La absolutismaj Centraj Potencoj, gvidataj de nove unuigita, diname industriiĝanta Germana Imperio, kun ekspansianta mararmeo, kiu duobliĝis laŭ grando inter la Franca-Prusa Milito kaj la Granda Milito, estis strategiaj minacoj al la merkatoj kaj sekureco de la pli establitaj Aliancaj Potencoj kaj Rusio. La Kora Entento estis do neformala konsento inter Britio kaj Francio planita por plu malrapidigi germanan ekspansiismon. La Kora Entento, kune kun la franca-rusa alianco, servis komunan geopolitikan intereson. Francio kaj Britio estis do devigitaj fini sian jarcent-daŭran malamikecon. Britaj politikistoj timis la eblecon de ankoraŭ unu germana milita venko sur Francio kiel la Franca-Prusa Milito, el kiu racie povus rezulti germana preno de la transmaraj kolonioj de Francio, iel malo de la efektiva rezulto de la Granda Milito, post kiu Britio okupis la plejparton de la germanaj kaj otomanaj kolonioj kiel "protektoratojn". Ĉi tiu ebleco estis speciale timiga konsiderante, ke la francaj kolonioj ĝenerale estis proksimaj al la britaj; Nigerio, ekzemple, estis ĉirkaŭata de franca teritorio, Hindio estis proksima al Franca Hindoĉinio, ktp. Post la morto de kajsero Vilhelmo la 1-a de Germanio en 1888, lia filo, Frederiko (aŭ Friedrich) la 2-a heredis la kronon de Prusio kaj la tronon de la Germana Imperio. Li mortis mallonge post kiam li sukcedis al la trono pro kancero de la laringo, kaj sukcedis lin lia filo Vilhelmo la 2-a de Germanio. Malbonega diplomato kaj pli malbona politikisto, Vilhelmo ĉefe malhelpis al la provoj de la maljuniĝanta Kanceliero Bismarck konservi la diplomatian potenco-ekvilibron kiu tenis Francion izolita, kaj malhelpis al la enlanda realpolitiko de Bismarck, kiu tenis konservativajn partiojn en relativa potenco en la Reichstag. Post la elektoj de 1890, en kiu la centraj kaj maldekstraj partioj faris grandajn gajnojn, parte pro la malŝato de tio, ke la kajsero havis la saman Kancelieron kiu gvidis lian avon dum la plejparto de lia kariero, Bismarck devis demisii. Li mortis post ok jaroj kaj, feliĉe por li, antaŭ ol li povus spekti Vilhelmon la 2-an detrui la diplomatiajn kaj militajn gajnojn, kiujn li atingis. Strategia konkurenco inter la Brita kaj Germana Imperioj post la emeritiĝo de Bismarck pliintensigis la klopodon fortikigi la ekzistantajn influsferojn kaj preni novajn koloniojn. Ekzemploj de ĉi tiuj konfliktoj inkluzivas la Marokan Krizon de 1905 kaj la Krizon de Tanĝero. Ĉi tiuj konfliktoj komenciĝis, kiam Vilhelmo agnoskis la marokan sendenpendecon de Francio, la nova strategia partnero de Britio. Dum la Dua Maroka Krizo, la Germana Imperio sendis sian mararmeon al Maroko, ree provante la necertan Anglan-Francan Ententon. La specifa disfalo de la alianca sistemo, kiu tenis la Germanion de Bismarck ĉefa, estas preskaŭ tute kaŭzita de Vilhelmo la 2-a. Rusio eniris defendan akordon kun la Germana Imperio dum la tempo de Bismarck. Wilhelm rifuzis renovigi ĝin pro necertaj kialoj. Kiam Britio -- kiu estis izolismema, kontenta regi sian transmaran imperion, kaj ĝenerale la oceanojn -- eliris el sia izoliteco, ĝi unue penis alianciĝi kun la Germana Imperio. Oni notu, ke la britaj monarkoj estis de la Domo de Hanovro, kiu estis parenca aŭ intergeedza kun multaj germanaj noblaj domoj, inkluzive Hohenzollern, la regantoj de la Germana Imperio. Plie, Vilhelmo la 2-a, nepo de la reĝino Viktoria estis, do, nevo de ŝia filo, la reĝo Eduardo la 7-a. Ne profitante de tiuj ligoj, Vilhelmo ofendis sian onklon, kiu poste alportis sian helpon al la faro de la angla-franca Entento, li mallaudis la "malestimindan etan armeon" de Britio, malakceptis ilian oferton, kaj komencis sencelan mararmean armilkonkurson. Wilhelm tiel gajnis la malamikecon de du el la grandaj potencoj de Eŭropo, kiuj alianciĝis, kiel oni vidos, kun la tria kaj plej venena, kvankam plej malforta, malamiko de Germanio: Francio.

La ekvilibro de potenco

Je la komenco de la 20-a jarcento estis en Eŭropo delikata potenco-ekvilibro, kiun sapeis aro da eventoj:
- Brita altiro al la franca-rusa alianco, kuraĝita de la timo pro la kontesto de la Germana Imperio al la brita mara supereco.
- Sekvantaj Germanaj kaj aŭstriaj-hungariaj kontestoj al la angla-franca-rusa "Triobla Entento"
- Germana timo pro la rapida resaniĝo de Rusio post ĝia malvenko en 1905 de Japanio kaj sekvanta revolucia malordo.
- La estiĝo de potencaj naciismaj aspiroj inter la balkanaj ŝtatoj, kiuj laŭvice rigardis al Berlino, VienoPeterburgo por diplomatia subteno. La regionaj sekurecaj koncernoj de Aŭstrio kreskis kun la preskaŭ-duobligo de la teritorio de la najbara Serbio kiel rezulto de la Balkanaj Militoj de 1912-1913. Post la sarajeva murdo, la Aŭstria-Hungara Imperio, agante ĉefe sub la influo de la Ministro por Eksterlandaj Aferoj Leopold von BERCHTOLD, sendis efektive neplenumeblan ultimaton enhavantan dek kvin postulojn al Serbio la 23-an de julio, 1914, akceptenda ĝis post 48 horoj. Serbio konsentis al ĉiuj krom unu el la postuloj. La Aŭstria-Hungara Imperio tamen rompis diplomatiajn rilatojn (25-a de julio) kaj deklaris militon (28-a de julio) per telegramo al la serba registaro. La rusa registaro, kiu vidis sin kiel garantianton de serba sendependenco, mobilizis sian armeon la 30-an de julio. Tion ordonis Nikolao la 2-a de Rusio, kiun premis lia militista stabo. Tio sekvis rompon en gravega telegrama komunikado inter Nikolao kaj Vilhelmo. La Germana Imperio, alianco laŭ traktato kun la Aŭstria-Hungara Imperio, postulis ke Rusio retiru siajn fortojn (31-a de julio), sed la rusa registaro persistis, ĉar malmobilizo malebligus al ĝi reaktivigi ĝian militan planon dum mallonga periodo. La Germana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio (1-a de aŭgusto) kaj, post du tagoj, kontraŭ ties aliancano Francio.

La komenco

1914:


- 28-a de julio, La Aŭstria-Hungara Imperio deklaras militon kontraŭ Serbio;
- 1-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Rusio;
- 3-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Francio;
- 4-a de aŭgusto -
  - Germanio invadas unue malgrandan Luksemburgon kaj poste ekinvadas neŭtralajn Belgion kaj Moresneton;
  - Britio deklaras milion kontraŭ la Germana Imperio post kiam la germanoj rifuzis respekti la neŭtralecon de Belgio;
  - Aŭstralio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
  - Kanado deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
  - Nov-Zelando deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 23-a de aŭgusto, Japanio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio.
- Septembro de 1914, Unia Pakto estas subskribita de Francio, Britio, kaj Rusio;

1915:


- 23-a de majo, Italio deklaras militon kontraŭ Aŭstrio-Hungario;

1916:


- 28-a de aŭgusto, Italio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;

1917:


- 24-a de februaro, Oni donis al la usona ambasadoro al la Unuiĝinta Reĝlando, Walter H. PAGE, la Telegramon de Zimmerman, en kiu la Germana Imperio ofertis doni la usonan sudokcidenton reen al Meksiko, se Meksiko deklarus militon kontraŭ Usono;
- 6-a de april, Usono deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 7-a de aprilo, Kubo deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 14-a de aŭgusto, Ĉinio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio. Oni ofte atribuas la komencon de la konflikto al la aliancoj kiuj establiĝis dum la antaŭaj jardekoj -- Germanio-Aŭstrio-Italio kontraŭ Francio-Rusio; kun Britio kaj Serbio aliancaj kun tiu lasta. Fakte neniuj el la aliancoj estis aktivigitaj dum la komenco, kvankam la rusa ĝenerala mobilizo kaj la germana deklaro de milito kontraŭ Francio havis kiel motivon la timon de la aktivigo de la kontraŭa alianco. La deklaro de milito de Britio kontraŭ la Germana Imperio (4-a de aŭgusto) estis oficiale la rezulto ne de ĝiaj komprenoj kun Francio kaj Rusio (formale Britio ne estis alianco de ambaŭ potencoj), sed de la germana invado de Belgio, kies sendependecon Britio garantiis subteni en 1839, kaj kiu staris en la vojo de la planita germana itinero por la invado de la alianco de Rusio, Francio. La plano de la Germana Imperio (nome la plano de Schlieffen) por trakti la francan-rusan aliancon estis elvenki Francion kaj tiam turni sin al la pli malrapide mobiliziĝanta rusa armeo. La germana plano inkluzivis postuli liberpasadon trans Belgio kaj Luksemburgo. Kiam oni malpermesis tion, Germanio invadis, kaj rapide okupis Luksemburgon sed renkontis reziston antaŭ la fortresoj de la belga urbo Liége. Britio sendis armeon al Francio, kiu antaŭeniris en Belgion. La malfruoj kaŭzitaj de la rezisto de la belgaj, francaj, kaj britaj fortoj kaj la neatendite rapida mobilizo de la rusoj malhelpis la germanajn planojn. Rusio atakis en Orienta Prusio, kio deturnis germanajn fortojn kiuj estis planitaj por la okcidenta fronto, kio ebligis al la francaj kaj britaj fortoj halti la germanan antaŭeniro al Parizo ĉe la Unua Batalo de la Marno (septembro 1914) dum la Centraj Potencoj (la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperio) estis devigitaj militi ĉe du frontoj.

Eniro de la Otomana Imperio

La Otomana Imperio aliĝis al la centraj potencoj en oktobro ĝis novembro 1914, minacante la kaŭkaziajn teritoriojn de Rusio kaj la komunikadon de Britio kun Hindio kaj la oriento per la Kanalo Sueza. Brita agado malfermis alian fronton en la sudo per la kampanjoj de Gallipoli (1915) kaj Mezopotamio; unue la turkoj sukcesis elpeli la malamikan invadon. Sed en Mezopotamio, post la katastrofa Sieĝo de Kut, la britoj reorganizis sin kaj kaptis Bagdadon en marto 1917. Pli okcidente en Egiptio, unuaj britaj malsukcesoj estis superitaj, kiam Jerusalemo estis kaptita en decembro 1917 kaj la Egipta Ekspedicia Brigado sub Edmund ALLENBY antaŭeniris kaj rompis la otomanajn fortojn ĉe la Batalo de Megido.

Itala partopreno

Italio, ĝis nun teorie aliancano de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj sed kun propraj planoj kontraŭ aŭstria teritorio en Sudtirolo, Istria kaj Dalmatio, aliĝis al la Aliancanoj en majo 1915, deklarante militon kontraŭ Germanio post dek kvin monatoj. Caporetto (oktobro 1917) provizore eliminis Italion kiel grandan minacon.

La falo de Serbio

Post forpelo de tri aŭstriaj invadoj en aŭgusto-decembro 1914, Serbio falis al kuna germana, aŭstria, kaj bulgara invado en oktobro 1915. Serbiaj soldatoj eldaŭradis en Albanio kaj Grekio, kie franca-brita forto alteriĝis por oferti helpon kaj premi la grekan registaron, ke ĝi eniru en militon kontraŭ la Centraj Potencoj.

Fruaj stadioj: de romantikismo ĝis la tranĉeoj

Dosiero:Louvain1915.jpg
Loveno, Belgio, 1915
La percepto de milito en 1914 estis preskaŭ romantika, kaj multaj homoj salutis ĝian deklaron kun granda entuziasmo. La ofta vidpunkto estis ke ĝi estos mallonga milito de manovrado kun kelkaj akraj agadoj (por "lernigi al la malamiko lecionon") kaj finiĝos per venka eniro en la ĉefurbon (la malamikan ĉefurbon, kompreneble) kaj de tie hejmen por venka parado kaj reen al la "normala" vivo. Estis iuj pesimistoj (kiel Lordo Kitchener), kiuj antaŭdiris ke la milito estos longa, sed "ĉiuj sciis" ke la Milito "finiĝos ĝis Kristnasko".

La komenco de la tranĉeado

Post ilia komenca sukceso ĉe la Marno, la fortoj de Germanio kaj de la Entento komencis serion da preterflankaj manovroj por provi devigi la alian retiriĝi, en la tiel nomata Konkurso al la Maro. Francio kaj Britio rapide trovis sin frontitaj de tranĉeaj germanaj pozicioj de Loreno ĝis la flandra marbordo de Belgio. La flankoj prenis fiksitajn poziciojn; la francoj kaj la britoj estis la atakantoj kaj la germanoj estis la defendantoj. Unu konsekvenco de tio estis, ke la germanaj tranĉeoj estis multe pli bone konstruitaj ol tiuj de ilia malamiko; la anglaj-francaj tranĉeoj estis nur 'provizoraj' antaŭ ol iliaj fortoj transrompos trans la germanajn defendojn. Neniu el la flankoj montriĝis kapabla livri decidan frapon dum la venontaj kvar jaroj, kvankam longedaŭra germana agado ĉe Verdun (1916) puŝis la francan armeon preskaŭ ĝis disfalo ĉar amasa dizerto sapeis la frontan linion.
Dosiero:SoldiersWWI.jpg
En la tranĉeoj
Ĉirkaŭ 800 000 soldatoj de Britio kaj la Brita Imperio estis ĉe la okcidenta fronto dum ĉiu specifa punkto, ĉiuj el 1 000 batalionoj okupis sektoron de la linio de Belgio ĝis la Arne kaj uzis monatdaŭran kvar-stadian sistemon, krom se okazadis ofensivo. La fronto enhavis pli ol 9 600 kilometrojn da tranĉeoj. Ĉiu bataliono tenis sian sektoron dum proksimume semajno antaŭ ol iri reen al la subtenlinioj kaj tiam al la rezervlinioj antaŭ semajno eksterlinia, ofte en la regiono de PoperingeAmiens.

La Sommo kaj Passchendaele

Kaj la Batalo de la Sommo kaj Passchendaele ankaŭ ĉe la okcidenta fronto rezultigis enorman vivperdon ĉe ambaŭ flankoj sed minimuma antaŭeniro en la milito. Estas interese noti, ke, kiam la britoj atakis je la unua tago de la batalo de la Sommo, kaj perdis grandegan kvanton da homoj pro daŭra hajlo de maŝin-pafado, ili ja sukcesis gajni iom da grundo. Tial, anstataŭ malsimetria atako, kiam nur britaj soldatoj atakas, el kio rezultus granda kvanto da vunditoj nur por la britoj, la kvanto de la atakoj estis pli-malpli simetrie dividita, kio kaŭzis simetria disdivido de la vunditoj.

Venengaso

Eĉ ne unue ruiniganta aro da novaj armiloj atingis la necesan venkon: venengaso (unue uzita de la germanoj kontraŭ rusaj soldatoj sen multe da sukceso en la batalo de Bolimow la 1-an de januaro, 1915. Pli konata kaj ofte citita kiel la unua uzo estas atako sur kanadaj soldatoj ĉe Ypres la 22-an de aprilo, 1915), likva fajro enkondukita de la germanoj ĉe Hooge la 30-an de julio, 1915, kaj kirasitaj tankoj (unue uzataj de la britoj ĉe la Sommo la 15-an de septembro, 1916) ĉiuj komence kaŭzis panikon inter la malamiko, sed ne sukcesis atingi daŭran transrompon.

Aviadiloj kaj submaraj ŝipojoj

Dosiero:Nieuport.jpg
Ĉasaviadilo de Nieuport, Aisne, Francio 1917
Milita aviado atingis rapidan antaŭeniron, de la disvolvo de (komence primitivaj) antaŭen-pafantaj aeraj maŝin-pafiloj fare de la germana aerforto en la aŭtuno de 1915 ĝis la alsendo de bombaviadiloj kontraŭ Londono (julio 1917); eĉ pli dramate, almenaŭ por Britio, estis la uzo de la germanaj submarŝipoj (germane: U-Boot) kontraŭ alianca komerca ŝipado en malpermesitaj akvoj ekde februaro 1915. La decido de Germanio forigi limigojn de la submara agado (1-a de februaro, 1917) spronis Usonon partopreni en la milito ĉe la flanko de la Aliancanoj (6-a de aprilo). La sinkigo de la pasaĝerŝipo Lusitania estis speciale kontroversia "trafo" por la submarŝipoj.

Germanaj venkoj en la Oriento

La rusaj komencaj planoj por milito postulis la samtempan invadon de aŭstria Galicio kaj germana Orienta Prusio. Kvankam la komenca antaŭeniro de Rusio en Galicion estis plejparte sukcesa, oni forpuŝi ilin de Orienta Prusio per la venkoj de germanaj generaloj Paul von HINDENBURG kaj Erich LUDENDORFF ĉe la Batalo de Tannenberg kaj la Batalo de la Masuriaj Lagoj en aŭgusto kaj septembro 1914. La malpli disvolvita ekonomia kaj milita organizo de Rusio baldaŭ montriĝis malegala al la kuna potenco de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj. Frue en 1915 la rusoj estis forpelitaj for de Galicio, kaj en majo la Centraj Potencoj atingis rimarkindan transrompon ĉe la sudaj limoj de Pollando, kaptante Varsovion la 5-an de aŭgusto kaj devigante la rusojn retiriĝi el la tuto de Pollando.

Rusio maltrankviligita

Malŝato kun la militkonduko de la rusa registaro kreskis malgraŭ la sukceso de la ofensivo de Brusilov en junio 1916 en orienta Galicio kontraŭ la aŭstrianoj, kiam la rusa sukceso estis sapeita de la malvolonto de aliaj generaloj dediĉi iliajn fortojn por subteno de la venka sektorkomandanto. La bonŝanco de la aliancanoj revigliĝis nur provizore kun la eniro de Rumanio en la militon la 27-an de aŭgusto: Germanaj fortoj venis por helpi batalantajn aŭstriajn unuojn en Transilvanio, kaj Bukareŝto falis al la Centraj Potencoj la 6-an de decembro. Intertempe, interna malkvieto kreskis en Rusio, dum la Caro restis eksterkontakta ĉe la fronto, dum la pli