Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Imposto

Imposto

Ekonomiko > Rilataj temoj
Juro > Nacia juro > Publika juro > Fiska juro ---- Imposto estas deviga kontribuo de regnanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato aŭ aliskala estaĵo. Oni kutime distingas :
- La senperajn impostojn, t.e. la impostoj, kiuj la regnanoj pagas aparte kaj rekte al la administracio (ekz. la terimposto).
- La perajn impostojn, t.e. la impostoj, kiuj estas integritaj en varaj prezoj (ekz. la aldonvalora imposto (AVI), la doganimpostoj). Historio kaj loko de imposto. ~ Imposto estas tre malnova aĵo : ĝi ekzistis jam en la greka antikvepoko, kaj plu dum Mezepoko. Sed ĝis la komenco de la 20-a jarcento imposto reprezentis nur malgrandan parton de la financaj fontoj de la ŝtatoj. Efektive, la ŝtatoj tiam havis malpli grandajn bezonojn (ili zorgis precipe pri polico, diplomatio...), kaj ili posedis multajn terojn (arbarojn, minejojn...), de kiuj mem ili profitis. De post la unua mondmilito, la ŝtatoj pli intervenadas en ekonomiaj kaj sociaj aferoj ; ili havis pli kaj pli da bezonoj. Tial ili pli kaj pli gravigis imposton inter siaj financaj fontoj. Hodiaŭ imposto ĝenerale reprezentas grandegan plimulton de la financa fontaro de la ŝtatoj. ----
Rilataj temoj

Kurbo de Lafero
Koeficiento de Gini Kategorio:Ekonomio simple:Tax zh-min-nan:Sòe-kim

Ekonomiko

Scienco > Ekonimiko ---- Ekonomiko estas socia scienco, kiu studas ekonomion: produkton, distribuon kaj konsumadon de servoj kaj varoj. Ekonomiko komparas ankaŭ diversajn kaj eĉ kontraŭdirantajn teoriojn de ekonomiaj sistemoj. Ĉefa celo de studado de ekonomikistoj estas homa konduto kaj bonstato. Ĝenerale oni dividas la ekonomiko en makroekonomiko kaj mikroekonomiko. Tre gravaj aspektoj en ekonomiko estas lokigo de resursoj, produkto, distribuo de komerco kaj konkurenco. La vorto ekonomiko eliras el grekaj vortoj oikos (domo) kaj nomos (leĝo, normo).

Evoluo de ekonomika pensado

Oni povas akcepti, ke moderna ekonomiko komencis kun Adam SMITH en la fino de la 18-a jarcento, kiu fondis la nomata klasikan ekonomikan skolon, malgraŭ pli fruaj eltrovaĵoj por ekzemplo de hispanaj skolastikuloj aŭ psikokratoj estis ankaŭ gravaj. Aliaj pensas ke fiziokrata skolo estas la unua scienca ekonomia skolo. En la 19-a jarcento, Karlo MARKSO sintezis diversajn skolojn de ekonomika pensado, socian distribuon de resursoj kaj verkon de Adam SMITH. Uzinte sistemon aliron de filozofo Hegelo, li verkis sian Kapitalon kaj kreis marksismon. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj lia verko estis vaste kritikita de adeptoj de merkata ekonimo, unue de Neoklasika ekonomika skolo, post de aliaj skoloj.. Komence de la 20-a jc ekonomiko ricevis trajtojn de statistika disciplino, do studado de ekonometrio ekesti gravega. Evoluiĝo de makroekonomiko el mikroekonomiko ekis kun Keynes jare 1920 kaj estis sistemigita jare 1930 de Keynes kaj aliaj pensistoj, konkrete kun partopreno de John HICKS. Multaj ekonomikistoj uzas kombinaĵon de neoklasika mikroekonomiko kaj Keynesa makroekonomiko. Neoklasika skolo rivalis kun monismo, formulita de Milton FRIEDMAN kaj asociita kun Universitato de Ĉikago.

Vidu ankaŭ

Mikroekonomiko


- Mendado kaj ofertado teorio
- Laboristaj migradoj
- subenfiltriĝa teorio

Makroekonomiko


- Imposto
- Inflacio
- Senlaboreco
- Produkto
- Produkto Nacia Malneta
- Malneta Enlanda Produkto
- Industrio

Publika elekto


- Balotada paradokso
- Efikeco de Pareto

Rilataj temoj


- Alimondismo
- Alternativa ekonomiko
- Internacia komerco
- Tutmondiĝo
- Baza Rento
- Loĝistiko
- Loka ekonomiko
- Malthusismo
- Mono
- Superbazaro
- Negativa mono
- Financa jaro
- Monda Komerca Organiza%C4%B5o
- Premio Nobel de Ekonomiko
- Ekonomia Modelo de Bretton Woods

Ekonomikistoj


- Frédéric BASTIAT
- Ronald H. COASE
- David FRIEDMAN
- Milton FRIEDMAN
- Friedrich August VON HAYEK
- Henry HAZLITT
- John Maynard KEYNES
- Karl MARX
- Ludwig von MISES
- Vilfredo PARETO
- Llewelyn ROCKWELL
- Murray ROTHBARD
- Adam SMITH

Eksteraj ligoj


- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/rubrique.php3?id_rubrique=58 Tekstoj pri ekonomiko]
-
ja:経済学 ko:경제학 simple:Economics

Juro

Hejmpaĝo > Juro ----

Difino

Juro estas la aro de la reguloj, kiuj ebligas kaj organizas la kunvivon en socio. De kiam la unuaj homoj vivis en socio (grupo aŭ tribo), ili devis starigi kaj respekti regulojn; homo, "pensanta besto", devis rapide kompreni, ke ekzemple pli bone estas organizi regulojn pri la divido de la ĉasaĵo, ol intermortigi sin post la ĉaso. La franca juristo DABIN difinas juron "aro de la kondut-reguloj ediktitaj, aŭ almenaŭ ricevitaj kaj agnoskitaj de la civila socio, sub la sankcio de la publika devigo, cele al realigo — en la rilatoj inter la grupanoj — de tiu iela ordo, kiun postulas la daŭro de la socio kiel ilo dediĉita al tiu celo". La objektiva juro estas la aro de la juraj reguloj. Ekzistas multegaj branĉoj en juro, ekz. la juroj naciaj (enlandaj) kaj internaciaj, civila kaj penala, k.t.p... Sed en juro estas ne nur leĝoj, kodoj, sed ankaŭ jurisprudenco, kutimoj, doktrino...

Branĉoj de juro

Oni klasike dividas la objektivan juron en branĉojn. Tradicie estas distingitaj:
- La nacia aŭ interna juro
  - Privata juro
    - Civila juro
    - Komerca juro
    - Labora juro
    - Kaj aliaj...
  - Publika juro
    - Konstitucia juro
      - Bazaj Nocioj
konstitucio, ŝtato, ŝtatestro, ĉefministro, registaro, parlamento
      - Registaraj Formoj
monokratio, oligarkio, demokratio
      - Politikaj reĝimoj
parlamenta, prezidenta, asemblea
    - Administracia juro
    - Fiska juro
    - Kriminala juro (1)
      - Diversaj krimoj aŭ deliktoj
kalumnio
  - Procedura juro
- La internacia juro
  - Privata internacia juro
  - Publika internacia juro (1) Parto el la doktrino rigardas la penalan juron kiel parton de la privata juro, ĉar ĝi koncernas la unuopulojn. vidu: proceso
-
ja:法 (法学) simple:Law th:กฎหมาย

Publika juro

Juro > Nacia Juro ---- La publika juro estas branĉo de la nacia juro, kiun oni tradicie kontrastigas kun la privata juro. La publika juro estas la aro de la juraj normoj, kiuj organizas la ŝtaton, la publikajn potencojn, kaj kiuj regas la rilatojn kun la unuopuloj, la aliaj ŝtatoj kaj la naciaj establoj. Ĝi inkluzivas:
- la konstitucian juron
- la administracian juron
- la fiskan juron
- la kriminalan juron (kiun iuj rigardas ankaŭ kiel parton de la privata juro)

Fiska juro

Juro > Nacia juro > Publika juro ---- La fiska juro estas la aro de la reguloj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de la impostpaganto.
- Imposto

Mezepoko

La Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": klasikan civilizon, la Mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia Imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517. Dum la Romia Imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia Imperio (kutime nomata la Bizanca Imperio de modernaj eŭropanoj). La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado kaj juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito. Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco. La disvastiĝo de Kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054). Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.

Periodigo

Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la Renesanco en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la 15-a jarcento, ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la turkan kapton de Konstantinopolo aŭ la finon de la angla-franca Centjara Milito (ambaŭ en 1453), aŭ la falo de islama Iberio, aŭ la vojaĝo de Kolumbo al Ameriko (ambaŭ en 1492), aŭ la Reformacio komencanta en 1517 por signi la finon de la epoko. Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia Imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia Imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia Imperio (4-a jarcento), dum aliaj, kiel Henri PIRENNE rigardas la epokon ĝis la estiĝo de Islamo (7-a jarcento) kiel "malfrua klasika". En la Okcidento, oni ofte dividas la Mezepokon en fruan periodon (iafoje nomata la "Malluma Epoko", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj (slavoj, araboj, skandinavoj, madjaroj); mezan periodon (la Alta Mezepoko) de disvolviĝintaj institucioj de sinjoreco kaj vasaleco, kastel-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la 14-a jarcento. Vidu ankau: blazono, foiro, Gotiko, Katedralo, kavaliro, komunuma movado, mezepoka sieĝa armilaro, Mezepoka literaturo, mezepoka militado, mezepokaj fortikaĵoj, mezepoka Inkvizicio, mezepoka eŭropa muziko, monaĥo, Okcidenta Skismo, pilgrimado, Romaniko, Romanika Arkitekturo, Trobadoroj, Trouvères, vikingoj. Kategorio:Historio ja:中世 simple:Middle Ages

Kurbo de Lafero

Ekonomiko > Kurbo de Lafero ----- La kurbo de Lafero (Arthur LAFFER) montras la rilaton inter imposttarifo kaj volumeno de kolekteblaj impostoj.


Dosiero:la_kurbo_de_lafero.png


La kurbo de Lafero montras, ke ekzistas iu nivelo, je kiu la volumeno de kolekteblaj impostoj estas maksimuma. Kompreneble, se imposttarifo atingos 100%, registaro tute ne kolektos impostojn, ĉar homoj ne fordonos ĉiujn lukritajn monojn al la registaro. Vidu : Arthur LAFFER. ja:ラッファー曲線

Koeficiento de Gini

Ekonomiko > Rilataj temoj ---- Koeficiento de Gini mezuras malekvivalentecon de enspezoj en la ekonomio de iu populacio (ŝtato, popolo, regiono ktp.). Tiun koeficienton enkondukis la itala ekonomikisto Corrado GINI [koRAdo ĜIni]. La koeficiento de Gini estas nombro inter 0 kaj 1. 0 signifas la tutan ekvivalentecon (ĉiu mastrumaĵo havas la saman enspezon) kaj 1 signifas la tutan malekvivalentecon (unu persono havas la tutan enspezon kaj aliaj havas nulan enspezon). La koeficiento de Gini estas mezurita helpe de areoj sur la Kurbo de Lorenzo. Tiu indikas por ĉiu parto x de la populacio, kiun parton de la enspezoj havas la x malplej enspezantaj anoj. Se estas plena egaleco, la kurbo de Lorenzo estas diagonalo inter la punktoj (0,0) kaj (1,1). Pro sia difino la kurbo de Lorenzo ne povas superi la diagonalon. La Gini-koeficiento estas la rilato de la areo inter la kurbo de Lorenzo kaj la diagonalo kaj la areo sub la diagonalo (tiu areo egalas al 1/2). La difino de la Gini-koeficiento estas aplikebla ne nur al enspezoj, sed ankaŭ al posedo (se neniu havas negativan posedon, t. e. ŝuldoj) aŭ aliaj sociaj ecoj. Dosiero:koef-gini.jpg Ekzemplaj valoroj de la koeficiento de Gini estas:
- Britio 0,360 (1999)
- Danio 0,247 (2004)
- Francio 0,327 (1995)
- Germanio 0,283 (2000)
- Italio 0,360 (2004)
- Japanio 0,249 (1993)
- Usono 0,408 (2000) ja:ジニ係数

narty austria diety narty szwajcaria Tanie podogi video poker










































:: RELATED NEWS ::
李豔秋 (主播)
李艷秋,是台灣的電視節目主持人,早年曾任職於中華電視台新聞部記者主播,也曾主持過中華民國國軍的莒光日電視節目,以及“每日一字”節目的主持。
圣托里尼
圣托里尼(Santorini希腊文 Σαντορίνη) 是在希腊大陆东南200公里的爱琴海上由一群火山组成的岛环。 (北纬 36.40° - 东经 25.40°);圣托里尼岛环上最大的一个岛,也叫圣托里尼岛,别名师拉岛(ThiraΘήρα)。圣托里尼岛位于