:: wikimiki.org ::
| Izolita Lingvo |
Izolita lingvoLingvistiko > Lingva klasado > Izolita lingvo
----
Izolita lingvo estas lingvo, kiu ŝajnas ne esti parenca kun iu alia konata lingvo, do ĝi ne apartenas al lingva familio. Izolitaj lingvoj estas relative maloftaj; la sekva listo de ili estas pli-malpli kompleta.
Pluraj el la lingvoj en la listo estas antikvaj lingvoj, kiuj eble havis parencajn lingvojn en sia tempo, sed tiuj ne konserviĝis. La izolitaj lingvoj de hodiaŭ eble estas la lastaj restaĵoj de iamaj lingvaroj, aŭ eble ili ja estas parencaj kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, sed la simileco estas ne plu videbla pro la ŝanĝiĝoj en ambaŭ lingvoj. Tamen, se du lingvoj devenas de unu komuna pralingvo, ĝenerale tio estas konstatebla eĉ post pluraj jarmiloj da aparta evoluado, do, se la eŭska, ekzemple, parencas kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, la komuna pralingvo devas troviĝi en tre fora pasinteco.
Vidu ankaŭ
Kategorio:Lingvo
als:Isolierte Sprache
ja:孤立した言語
ko:고립된 언어
LingvistikoLingvoscienco, lingvistiko aŭ (malpli ofte) lingviko laŭ larĝa difino estas ĉia studo pri homaj lingvoj, fako de lingvistoj.
Limoj
Ofte oni rigardas beletrosciencon kun stiloscienco, parolarto, norma gramatiko, kaj similaj kiel aliajn fakojn ol lingvoscienco.
La historio de lingvistiko montras, kiel diversaj skoloj emfazis diversajn aspektojn de lingvoj, kaj estis influitaj de pluraj sciencaj fakoj aŭ influis ilin. Pro tio kun filozofio, logiko, instruarto, etnoscienco, sociscienco kaj informteorio, lingvoscienco havas komunajn esplorkampojn, kiuj plimalpli memstariĝis: lingvoinstruo, lingvokomputiko, psiĥolingvistiko, socilingvistiko...
Subfakoj
En sia nuna stato lingvoscienco enhavas interalie la jenajn subfakojn:
- Fonologio - studo de la sonoj kiujn faras la homoj lingve
- Fonetiko
- Gramatiko - studo de la formo kaj aranĝo de vortoj
- Morfologio
- Sintakso
- Semantiko - studo de la signifo de vortoj kaj ties aranĝoj
- Pragmatiko - studo de interinfluoj inter parolo kaj parolsituacio
- Tipologio - klasifiko de lingvoj laŭ gramatikaj trajtoj
Ĉi tiu dispartigo ne perfektas. Lingvistoj agnoskas ekzemple, ke la disigo inter morfologio kaj sintakso ne tute klaras, kaj ke ili ambaŭ kontribuas al semantiko. Pli bonan aranĝon oni tamen ankoraŭ ne establis.
Ismoj kaj skoloj
Skoloj ekde la 1910aj jaroj:
- Strukturismo
- Distribuismo
- Funkciismo
- generismo
- senco-teksta teorio
Famaj demandoj kaj debatoj:
- Hipotezo de Sapir-Whorf
- Universala gramatiko
Modernaj formalaj gramatikmodeloj:
- Dependogramatikoj
- Vortgrupaj gramatikoj
- Transformaj gramatikoj
- Unuigaj gramatikoj
Pluraj vidpunktoj
La multaj lingvistikaj skoloj postlasis malsamajn alirojn al lingvoscienco. Tio kaŭzas streĉojn, eĉ pri la difino de lingvistiko mem.
Diakrono kaj sinkrono
Ĝis la komenco de 1900aj jaroj, oni studis lingvojn en la kadro de filologio. Lingvojn oni klarigis kaj prezentis kiel idojn de pli antikvaj lingvoj. Tio estis tratempa lingvoscienco (diakrona lingvistiko). Modernaj skoloj male emfazas koheran kaj kompletan priskribon de lingvo en ĝia efektiva stato. Tio estas unutempa lingvoscienco (sinkrona lingvistiko).
Mankas kadro por unuigi la du vidpunktojn: unuflanke oni konstatas, ke vorto havis participan klason en iu epoko kaj havas prepozician klason en posta epoko. Aliflanke oni priskribas lingvajn statojn, en kiuj al la vorto oni donas unu klason, aŭ la alian, aŭ ambaŭ. La dinamikon de evoluo nenio klare prezentas.
Teorio kaj apliko
Simile al aliaj sciencoj, lingvoscienco havas teoriajn kaj aplikajn flankojn. La teoria aliro favoras la bone formaligitajn aspektojn, kiaj fonologio, sintakso laŭ pure priskriba vidpunkto. Sed tiuj ne tre interesas ordinarulon, kiu vidas lingvistikon tra la konsiloj de vortaroj aŭ gramatiklibroj, aŭ tra la studo de eventuale utilaj fremdaj lingvoj kaj por tio petas, ke oni prezentu lingvon laŭ preskriba vidpunkto.
Ĉi tiu streĉo inter teorio kaj praktiko konstateblas en aliaj situacioj. Ekzemple en hezito pri la klaso de vorto teoriema universitatulo elektos laŭ principaj reguloj, sed praktikema lingvokomputisto elektos simple la klason, per kiu komputiĝos pli bonaj rezultoj.
Ekzemploj de aplikaj fakoj:
- Lingvoinstruo
- Lingvokomputiko
- Ortofonio
- Terminologio
- Vortarfarado
Lingvo kaj kompetento
Tradicie lingvoscienco rigardis lingvon kiel apartan eston, eventuale ligitan al kulturoj, moroj, aŭ al logiko kaj racio. Strukturismo metis kontraston inter lingvo kiel abstrakta modelo, kaj parolo kiel realaĵo. La generisma skolo renversis la perspektivon, prenante kiel studotemon la homan parolkapablon, kiun ĝi nomas kompetento, kontraste al parolado, kiun ĝi nomas efektivigo.
Tiuj ŝanĝoj lasis sensolvaj plurajn demandojn: ĉu lingvoscienco estas memstara scienco kun propra studaĵo, aŭ ĉu ĝi estas branĉo de psiĥologio studanta parolkapablon? Pli grave, ĉu la formalaj modeloj faritaj de lingvistoj nur ekstere klarigas la lingvajn fenomenojn, aŭ ĉu ili estas – ĉu ili estu – taŭgaj bildoj de la mensa kapablo de homoj? Ĉi lastan demandon neŭroscienco malgraŭ grandaj esperoj ne helpis respondi.
Informo kaj komuniko
Logiko kaj informteorio tiris lingvosciencon al prezento de lingvo kiel informilo. Ili taskas al ĝi, mezuri la kvantojn aŭ kvalitojn de veraj aŭ malveraj asertoj portataj de frazoj. Ili proksimigas la teorion de homaj lingvoj al la teorio de programlingvoj, kun similaj modeloj de morfologio kaj sintakso.
Socilingvistiko kaj pragmatiko male emfazas, ke lingvon uzas homoj por interkontakti. Ĝi estas komunikilo. Bonan tagon nek veras nek malveras, kaj ne estas primonda aserto ligebla al loko en universala nomsistemo de ekzistaĵoj. Ĉi tiu vidpunkto volonte konsideras semantikon kiel plej gravan parton de lingvo, eĉ se la formaligo de senco ne tiom progresis.
Vidu ankaŭ
- akcento, etimologio, metalingvistiko, onomastiko, ortografio, tradukoscienco, lingvofilozofio
Kategorio:Lingvo !
fiu-vro:Keeletiidüs
ja:言語学
ko:언어학
th:ภาษาศาสตร์
zh-min-nan:Gí-giân-ha̍k
Lingva familioOni grupigas lingvojn en familiojn laŭ ilia historia parenceco:
lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama
familio, nomata ankaŭ "lingvaro". Tiel oni ricevas arbostrukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj familioj
ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj.
Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur familiojn, kies
parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas
priskribita en la artikolo pri lingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da familioj en la supra nivelo, la
tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare
distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia
parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas
pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas
kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli
da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio.
Kreolaj lingvoj, piĝinoj kaj planlingvoj estas ellasitaj
pro ilia alispeca deveno, kaj listo de izolitaj lingvoj
(lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj
multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime
parencaj lingvoj.
- Berbera
- Kabila - Ŝilha - Tamaziĥta - Tuarega - Zenaga
- Ĉada
- Haŭsa
- Egipta
- Egipta - Kopta
- Kuŝida
- Beĵa - Oroma - Somalia
- Omota
- Semida
- Akada - Amhara - Araba - Aramea - Babilona - Hebrea - Kanana - Malta
- Mongola
- Burjata - Kalmuka - Mongola
- Turka
- Azerbajĝana - Ĉuvaŝa - Jakuta - Kazaĥa - Kirgiza - Tatara - Turka - Turkmena - Ujgura - Uzbeka
- Tungusa
- Ĉakara - Evenka
- Eble en la sama familio: Japana - Korea
- Djirbala - Mabujaga - Okcidentdezerta lingvo
- Mon-kmera
- Aslia
- Ĵahaja - Semaja - Semelaja
- Mona
- Mona
- Nikobara
- Kara - Nankaŭra
- Norda
- Kasia
- Orienta
- Banara - Kmera
- Vjetmuonga
- Vjetnama
- Munda
- Norda
- Hoa - Munda - Santala
- Suda
- Karia - Sora
- Formosa
- Amisa - Atajala - Bununa - Cua - Pajvana - Pujuma - Rukaja - Sedika
- Malajopolinezia
- Centra
- Mangaraja - Ngadha - Soboja - Tetuma
- Okcidenta
- Balia - Cebuana - Ĉamora - Java - Malagasa - Malaja - Sunda - Tagaloga
- Orienta
- Fiĝia - Gilberta - Havaja - Maoria - Samoa - Tahitia - Tongana
- Tibetobirma
- Birma - Nevara - Ŝarpa - Tibeta
- Ĉina
- Amoja - Fukia - Hakaa - Hokia - Jua - Kantona - Mandarena - Mina - Tajvana - Ŭua
- Centra
- Gadaba - Kolama - Najka - Olara - Parĵa
- Norda
- Brahua - Kuruksa - Maltoa
- Suda
- Kanara - Kodaga - Kota - Malajala - Tamila - Toda - Tulua
- Sudcentra
- Gonda - Konda - Manda - Savara - Telugua
- Aleuta
- Eskima
- Inuita
- Jupika
Albana
- Albana
Armena
- Armena
- Okcidenta
- Prusa
- Orienta
- Latva - Litova
- Norda
- Dana - Feroa - Islanda - Norna - Norvega - Sveda
- Okcidenta
- Afrikansa - Alzaca - Angla - Frisa - Germana - Jida - Limburga - Nederlanda - Platgermana - Skota
- Orienta
- Gota
Helena
- Greka
Hindirana
- Hinda
- Bengala - Hinda - Marata - Guĝarata - Panĝaba - Romaa - Urdua
- Irana
- Avesta - Gila - Kurda - Oseta - Paŝtua - Persa - Sogda - Taĝika - Zazaa
Italia
- Antikvaj lingvoj: Faliska - Latina - Oska - Sabina - Umbria
- Latinida
- Italo-okcidenta
- Italo-dalmata
- Dalmata - Itala - Sicilia
- Okcidenta
- Franca - Friula - Galega - Galoa - Hispana - Kataluna - Okcitana - Portugala - Romanĉa - Venecia
- Orienta
- Rumana
- Suda
- Korsika - Sarda
- Insula
- Bretona lingvaro (P-kelta)
- Bretona - Kimra - Kornvala
- Gaela lingvaro (Q-kelta)
- Irlanda - Manksa - Skotgaela
- Kontinenta
- Gaŭla - Iberokelta
- Okcidenta
- Ĉeĥa - Pola - Slovaka - Soraba
- Orienta
- Belorusa - Rusa - Ukraina
- Suda
- Okcidenta
- Bosnia - Kroata - Serba - Slovena
- Orienta
- Bulgara - Makedona - Slavona
Indianaj lingvaroj de Nord-Ameriko
- Centra
- Miĉifa - Aniŝinabeka - Potaŭatoma - Inua - Kria - Odawa - Ŝaŭnia - Vulpa
- Orienta
- Mikmaka - Malecita - Abenaka
- Preria
- Ĉejena - Pikania - Siksika - Akainaŭa
- Rituana
- Ŭijota - Juroka
- Navaha - Apaĉa - Denesulina - Kariera - Gviĉina - Ĉilkotina - Taltana - Tuĉona - Kaska - Bivera - Sekana - Hanindiana - Dehĉoa - Sahtua - Sarcia - Tagiŝa - Tliĉoa
vidu ankaŭ: Lingvoj de Oregono
- Diegenja - Juma - Moĥava
- Seneka - Mohaŭka - Onejda - Ĉeroka - Kajuga - Onondaga - Tuskarora
- Kadoa - Viĉita - Paŭnia
- Nezperca - Sahaptena - Klamata
- Komekruda - Kotonama - Pakaŭa - Kariza
- Ŭasteka - Ĉola - Majaa - Celtala - Toĥolabala - Cocila - Kakĉikela - Kiĉeja - Mama - Kekĉi
- Ĉoktaŭa - Koasata - Mikasuka
- Otomia - Pama - Pirinda - Mazahua
- Patvina - Vintua - Nomlaka
- Spokana - Kalispela - Kurdalena - Ŝusvapa - Ntlakapmuka - Okanagana - Lilueta - Halkomelema - Komoksa - Nuksalka - Streca - Laŝucida - Skvamiŝa - Seĉelta
- Apsaluka - Vinebaga - Omaha
- Naŭatla - Pajuta - Komanĉa
- Maka - Nutka - Nitinata - Kvakvala - Hajsla - Hejlcuka
Indianaj lingvaroj de Sud- kaj Mez-Ameriko
klasigenda: Murapirahana lingvo - Keĉua
- Ajmara - Ĥakara lingvo
- Araŭkana (mapuĉa lingvo) -
- Borora - Kariba - Mataka - Vitota
- Epera - Kajapa - Kuna - Talamanka - Varaa
- Tupi-gvarania sublingvaro
- Gvarania
Kaŭkazaj lingvaroj
- Nordkaŭkaza
- Nordcentra
- Ĉeĉena
- Nordokcidenta
- Abĥaza - Kabarda
- Nordorienta
- Avara - Ceza - Lezga
- Sudkaŭkaza
- Kartvela - Lazmingrela - Svana
- Kunga - Nama - Sandaŭa
- Atlantikokonga
- Atlantika
- Djola - Drola - Fula - Manĵaka - Temna - Volofa
- Iĵaŭeca
- Defaka - Iĵaŭa
- Voltokonga
- Benvekonga
- Bantueca
- - Bantua
- - Bemba - Efika - Igba - Joruba - Kosa - Svahila - Ŝona - Zulua
- Krua
- Basa - Greboa - Gverea - Klaoa
- Kvaa
- Evea - Fantea - Tvia
- Norda
- Adamaŭ-ubanga
- - Banda - Ngbaka- Ngbanda - Zanda
- Gura
- - Dagara - Murea
- Kordofaneca
- Kadugla
- Kordofana
- Katla - Koaliba
- Manda
- Bambara - Malinka - Mendea
- Lua - Masaja
Rotokasa lingvo
- Bunaka - Enga
- Finn-ugra
- Finnoperma
- Finna
- Estona - Finna - Karela - Livona - Maria - Mordva - Samea - Vepsa - Voda
- Perma
- Komia - Votjaka
- Ugra
- Hungara - Mansia (aŭ pli frue vogula lingvo) - Ostjaka (aŭ Ĥantia lingvo)
- Samojeda
- Eneca - Neneca - Nganasa - Selkupa
Kategorio:Lingvo
ja:言語の分類一覧
simple:Language families and languages
zh-cn:语言系属分类
Kategorio:LingvoTiuj artikoloj rilatas al lingvo
Kategorio:Kulturo
nb:Kategori:Språk
th:Category:ภาษา
tokipona:Category:toki
Lake Worth, FLLake Worth, Florida
accommodation in Glasgow Baby names warsaw apartments teksty Gry Playstation
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Steering column gear selector
Shifter has multiple meanings:
- In science fiction, fantasy fiction and roleplaying games, it is often used as a short form of shapeshifter.
- In the automotive field, it is short for the shift lever or gearstick of an automatic or
|
Order of Christ (Portugal)
Founded in 1318, the Order of Christ was the heritage of the Knights Templar in Portugal, after the supression of the Templars in in 1312. Under heavy influence from Philip IV of France, Pope Clement V had the order annihilated througho
|
Command and General Staff School
First established in 1881 as a school for infantry and cavalry, the U.S. Army's Command and General Staff College (C&GSC) at Fort Leavenworth, Kansas functions as a graduate school for U.S. military leaders.
The development of the college has been parallel with the increasing prof
|
Rats & Star
Rats & Star, formerly called Chanels, is a male J-pop group which specializes in doo-wop-influenced music. They performed at the reputed night club Whisky A Go-Go of Los Angeles for two years in a row. A leader of the group is a lead singer Masayuki Suzuki.
Members
- Armenia, Airlines of
Category:Companies of Armenia
Category:Transportation in Armenia
Category:Tourism in Armenia
See Also: List of airlines and List of defunct airlines
|
Bay Hill Invitational Presented by Mastercard
The Bay Hill Invitational is a PGA Tour golf tournament. It is played each March at Arnold Palmer's Bay Hill Club and Lodge, a private golf resort in Orlando, Florida which has been owned by Arnold Palmer since 1976 and where he has his winter home. The event was founded in 1979 as a successor to the Florida Citrus Open Invitational, which was played elsewhere. It has had a number of different names si
|
Cave (company)
Cave is a Japanese video game company, known in the West primarily for its incredibly manic shoot-'em-ups. Cave remains one of the most active makers of arcade shoot-'em-ups in the Japanese market. The company was formed primarily from the remains of Toaplan, and several of their early games are consider
|
|
Adam Dunn
Adam Troy Dunn (born November 9, 1979 in Houston, Texas) is a Major League Baseball left fielder who has played for the Cincinnati Reds since 2001. He bats left-handed and throws right-handed.
In a four-season career, Dunn is a .249 hitter
|
|