:: wikimiki.org ::
| Jida Lingvo |
Jida lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > okcidenta Ĝermana > Jido < Judaj lingvoj < Judoj < Etno < Etnografio
----
- nomo: ייִדיש [jidiŝ], aŭ dajĉ
- parolantoj: 3 milionoj (215 000 en Israelo)
- landoj: Israelo, Argentino, Aŭstralio, Belorusio, Belgio, Kanado, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Moldavio, Panamo, Pollando, Puerto-Riko, Rumanio, Rusio, Sud-Afriko, Ukrainio, Urugvajo, Usono (precipe Nov-Jorko)
- origino: el la ĝermana
- skribo: modifita hebrea
La jida lingvo (aŭ judgermana aŭ jido) estas lingvo de la aŝĥenazoj, juda popolo el Germanio kaj Mez-Eŭropo. Laŭdevene, ĝi estas ĝermana lingvo; tamen, multaj jidaj vortoj venis el la hebrea kaj slavaj lingvoj. La vorto jida devenas de la jida vorto jid (judo).
Onidire, jido malaperas iom post iom el la ne-ortodoksa socio, ĉar nun estas malpli da socia bezono paroli ĝin ol antaŭe. En la ortodoksa juda socio la jida lingvo estas tre vivanta. Tamen, la jida travivas per aliaj lingvoj. La usona angla lingvo havas multajn jidajn vortojn (ekz-e bobkes, chutzpah, kibbitz, maven, shmuck, shlep, shlemiel, shtup, toches). Ofte, tiaj jidaj vortoj havas fiajn signifojn, kiuj estas pli akceptataj en la angla.
Ĝis la dudeka jarcento, jido estis la plej grava juda lingvo por literaturo kaj kulturo. Antaŭ la dua mondmilito, la lingvo havis pli ol dek milionojn da parolantoj. Tamen, la lingvo nun malrapide mortiĝas; havante nur tri milionojn da parolantoj, la plejparto inter kiuj estas maljunaj. Por tio estas ĉefe tri kaŭzoj:
- La amasmurdado ordone de Adolf HITLER de milionoj da judoj, inter kiuj la plejparto estis jidoparolantoj, grave malfortigis la parolantaron de la lingvo.
- Poste, por batali kontraŭ la malkompreno kiu kondukas al antisemitismo, multaj judoj klopodis proksimiĝi al la kulturo de la lando, en kiu ili vivis. Do, ekzemple, hodiaŭaj judoj en Usono plejofte parolas nur angle, en Francujo france, ktp., kvankam cent jarojn antaŭe ili parolus ĉefe jide, kaj nur due la nacian lingvon.
- La juda regno de Israelo, kiu estis kreita post la milito por ke judoj havu sian propran landon, oficialigis la modernan hebrean (aŭ ivritan), sed ne la jidon. Tial ĝi iĝis la ĉefa kultura lingvo de la judoj, kaj la jido estis nur kultura restaĵo de la aŝkenazoj.
Tamen, jidoŝatantoj esperas. Israelo nun interesiĝas pri la estonteco de la lingvo, kaj organizaĵoj en tiu lando kaj en Usono klopodas konservi ĝin. Sed pli grava por la estonteco de la lingvo estas tio, ke iuj judaj sektoj preferas vivi aparte (eĉ en Israelo), parolas jide, uzante la hebrean nur por la religio. Sed ilia ĉiutaga uzo de la jido estas ankaŭ, por ili, parto de ilia religia eco. Do oni povas kredi, ke dum tiuj sektoj vivos, la jida lingvo ĉiam estos parolata en la mondo, kvankam neniam kiel la granda kultura kaj literatura lingvo, kia ĝi estis en la tempo, kiam ĝi estis la ĉefa lingvo de la juda klerularo.
L. L. ZAMENHOF publikigis [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=678 gramatikon de jido].
Vidu ankaŭ: Judhispana lingvo, Shuadit
Famaj aŭtoroj verkintaj en la jida
- Isaac Bashevis SINGER, Nobel-premiito pri literaturo.
- Ŝolem ALEJĤEM
Eksteraj ligoj
- [http://yiddish.haifa.ac.il/Stories.html Di Velt fun Yidish: Audio Stories]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Jiddisch
ja:イディッシュ語
ko:이디시어
simple:Yiddish
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
Hindeŭropa lingvaroLa prahindeŭropa lingvo (ĉ. 6000 a.k.) estis lingvo parolata ie en Azio antaŭ kelkmil jaroj. Ĝi estas la radiko, la pra-lingvo de granda familio de lingvoj kiu enhavas la plimulton de lingvoj en Ameriko, Barato, Eŭropo kaj Irano.
Kun nur proksimume cent lingvoj, la hindeŭropa lingvaro ne grandas je kvanto da lingvoj, sed ĝi estas la plej granda familio je kvanto de parolantoj: proksimume 1 700 milionoj da homoj denaske parolas hindeŭropan lingvon.
La hodiaŭa hindeŭropa lingvaro dividas sin inter naŭ sublingvaroj: ĝermana, kelta, italika, helena, albana, armena, balta, slava, kaj hindirana.
(Noto: Lingvoj "kursive" titolitaj ne plu estas denaskaj lingvoj de grandaj komunumoj.)
Vidu ankaŭ la tabelon ĉe lingva familio.
- Hindeŭropa Lingvaro
- Ĝermana lingvaro
- Nordĝermana lingvaro
- Praskandinavia lingvo
- - Praislanda
- - Islanda
- - Feroa
- - Norvega
- - Dana
- - Sveda
- Okcidentĝermana lingvaro
- Angla-frisa lingvaro
- - Angla
- - Frisa
- - Skota
- - Ulstera skota
- Altgermana lingvaro
- - Germana
- - Jida
- - Pensilvanigermana
- Malaltgermana lingvaro
- - Afrikansa
- - Flandra
- - Nederlanda
- - Platgermana
- - Platdiĉa
- Orientgermana lingvaro
- Gota
- Helena lingvaro
- Greka
- Kelta lingvaro
- Gaŭla
- Gaela lingvaro
- Irlanda
- Skota gaela
- Manksa
- Britona lingvaro
- Bretona
- Kimra
- Kornvala
- Italika lingvaro
- Latino
- Franca
- Hispana
- Itala
- Kataluna
- Okcitana
- Korsika
- Galega
- Portugala
- Romanĉa
- Rumana
- Valona
- Anatola lingvaro
- Hitita
- Toĥara lingvaro
- Toĥara-A
- Toĥara-B
- Albana lingvaro
- Albana
- Armena lingvaro
- Armena
- Balta lingvaro
- Latva
- Litova
- Malnovprusia
- Hindirana lingvaro
- Dardaj lingvoj
- Kaŝmira
- Hinda lingvaro
- Sanskrito
- - Asama
- - Bengala
- - Guĝarata
- - Hindia-Urduo
- - Marata
- - Nepala
- - Panĝaba
- - Romaa
- - Sinda
- Irana lingvaro
- Kurda
- Oseta
- Paŝtua
- Persa
- Taĝika
- Slava lingvaro
- Okcidenta slava lingvaro
- Ĉeĥa
- Pola
- Slovaka
- Soraba
- Orienta slava lingvaro
- Belorusa
- Rusa
- Ukraina
- Suda slava lingvaro
- Bulgara
- Serbokroata
- Slovena
ja:インド・ヨーロッパ語族
zh-cn:印欧语系
Ĝermana lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Ĝermana lingvaro
----
La ĝermana lingvo estas pralingvo de norda Eŭropo, parolita de la ĝermanoj. Ĝi konsistas el tri ĉefaj branĉoj:
- okcidenta ĝermana: afrikansa, angla, frisa, germana, jida, lombarda, nederlanda, skota
- orienta ĝermana (mortinta branĉo): burgunda, gota, vandala
- norda ĝermana (el praskandinavia): dana, sveda, gotlanda; (el Norena:), feroa, islanda, norvega, norna (mortinta)
Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pralingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj la ĝermanaj dialektoj ŝanĝiĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la anglan kaj la svedan, inter aliaj.
La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio kaj estas parolataj de ĉirkaŭ 650 milionoj kiel unua aŭ dua lingvo. El tiuj, ĉirkaŭ 75% parolas la anglan kaj 25% la germanan.
Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: arm (brako), finger (fingro), hand (mano), land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), wind (vento), warm (varmeta), winter (vintro), Bier/beer (biero), butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(viro).
La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en greksimila skribo. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento.
La norda branĉo devenas de la praskandinavia lingvo. El la modernaj lingvoj, la islanda lingvo estas la plej proksima al la dialektoj de la vikingoj, konataj ankaŭ kiel la Norena.
ja:ゲルマン語派
ko:게르만어
JudojLa Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan ligon al la teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra
al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento.
Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:
- Sefardoj
- Aŝĥenazoj
Je 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: Antaŭ 1930, Rusio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua Mondmilito, Hitlero mortigis 35% el la Judoj en la mondo. La restintoj plejparte migris al Usono aŭ Israelo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj.
Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento tre antikva kaj profunde influa. Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn
judajn.
La Judoj, kiuj plej grave influis la nejudan socion en la moderna
periodo, estis ĝenerale nereligiaj, almenaŭ laŭ la tradicia senco:
Spinozo, Markso, Lev TROCKIJ, Freŭdo, Ejnstejno, Zamenhof, ktp.
Iasence, oni povus diri, la Okcidento mem estas civilizo duone greka kaj duone juda.
Kiu estas Judo?
La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento.
Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havas aŭ havis judan edukon aŭ identiĝon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio.
Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksoj, ricevis la revelacion en Sinai).
En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion similan al la reformista. Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu avon aŭ avinon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-Judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj.
Kategorio:Judismo
ja:ユダヤ人
ko:유대인
EtnografioHomscienco > Antropologio > Etnografio
----
Etnografio (en greka lingvo: ethnos (εθνος) - "tribo, popolo", grapho (γραφω) - "mi skribas"; laŭvorte - "priskribo de popoloj") estas socia scienco, kiu esploras etnojn, ilian etnogenezon kaj dislokigon, komunajn kaj apartajn formojn de la vivo kaj kulturo, leĝkonformecon de genezo kaj evoluo, kulturajn kaj historiajn rilatojn.
La termino unue aperis en 1607. Ĝi estis menciita kiel nomo de multaj seriaj eldonoj, sed jam en 1839 en Parizo fondiĝis nova societo sub la nomo Etnologio. Ĉi tiu vorto ankaŭ devenas de greka kaj signifas - "studo pri popoloj". En Germanio oni uzis samtempe du terminojn: Volkskunde - pristudo de propra popolo, kaj Völkerkunde - priskribo de fremdaj popoloj. En Rusio ĉi tiu scienca disciplino estis nomita "Popolstudado" kaj en anglalingvaj landoj - "Kultura kaj socia antropologio". Supremenciitaj terminoj diferenciĝas ne nur laŭ nomoj, sed ili diversmaniere traktas studobjekton, ĉu homo, ĉu socio, popolo aŭ kulturo.
Malgraŭ ekzisto de diversaj malnovaj kaj novaj teorioj kaj fluoj, rimarkeblas alproksimiĝo de opinioj pri la senco de la termino Etnografio, nome, specifika studobjekto estas popolo, ne laŭ senco de loĝantaro, grupo de homoj aŭ nacioj, laboruloj, sed kun senco kiu korespondas al malnovgreka vorto - etno.
Kelkaj etnografoj:
Tibor SEKELJ
Rilataj artikoloj:
- Etno
- Etnolisto - Plej Multnombraj Etnoj
- Etnonimo
- Klasifiko De Etnoj
- Lingvo
- Raso
- Religio
RIMARKO: Oni povas tute libere uzi ĉiujn artikolojn el Monda Faktolibro pri etnoj kaj etnogrupoj.
IsraeloGeografio > Azio > Palestino > Israelo
----
Palestino
Palestino
----
Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio:
# Cisjordanio
# Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum).
Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo.
Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo.
La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo]
ja:イスラエル
ko:이스라엘
ms:Israel
simple:Israel
zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok
ArgentinoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino
----
Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina
Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.
Bazaj informoj
- Landkodo: AR.
- E-nomo: [o] Argentina Respubliko.
- Nacia nomo: [o] República Argentina.
- Areo: 2.758.827 kv.km. Malvinoj (Falklandoj) estas disputataj kun Britio.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Néstor KIRCHNER (2003).
- Ĉefurbo: Bonaero (12.600 mil).
- Urboj: Kordobo (1.284 mil), Rosario (1.121 mil). Vidu artikolon Listo de urboj de Argentino.
- Adm. divido: 23 provincoj kaj unu federacia distrikto: Bonaera Provinco (Provincia de Buenos Aires); Catamarca; Chaco; Chubut; Cordoba; Corrientes; Federa Distrikto (Distrito Federal); Entre Rios; Formosa; Jujuy; La Pampa; La Rioja; Mendoza; Misiones; Neuquen; Rio Negro; Salta; San Juan; San Luis; Santa Cruz; Santa Fe; Santiago del Estero; Tierra del Fuego, Antartica e Islas del Atlantico Sur; Tucuman. Vidu Provincoj de Argentino.
- Loĝantaro: 36.995 mil (2000), inter ili 84,2% argentinanoj (plimulto hispandevenaj kaj italdevenaj), 4,3% italoj, 600 000 Indianoj, la ĉefaj indianaj popoloj en argentino estantaj : aymara, guarani, chiripá,choroti,chulupi, kaiwá, mapuche, mocoví, ona, pilagá, puelche, quechua, tapieté, tehuelche, toba, wichí.
- Ŝtatlingvo: hispana.
- Nacilingvoj: La hispana lingvo estas plejofte uzata. Eblas trovi personojn parolantajn aliajn eŭropajn lingvojn, ĉefe italan kaj germanan, Restas malmultaj parolantoj de indianaj lingvoj, ĉefe: keĉua (900 000 parolantoj), mapudunguna (40 000), amuzgoa (27 000), chatinoa (21 000).
- Kredantoj: katolikoj.
- MEP: totala - 319 miliardoj $; pokapa - 8.030 $.
- Ekonomiko: industria lando kun altevoluinta agrikulturo. Ĝi havas multajn naturajn riĉaĵojn kiel nafto, gaso kaj hidroenergio.
- Monunuo: peso (=100 centavoj).
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: En 1816 akiris sendependecon de Hispanio. Juan PERÓN estis prezidanto 1946-1955 kaj 1973-1974. En 1976 okazis milita renverso kontraŭ la prezidantino Isabel Peron, la tria edzino de Peron. En la postaj jaroj, multaj homoj "malaperis", verŝajne kaŝe murditaj de la registaro. En 1982 partoprenis en la Falklanda milito kontraŭ Britio. En 1989 Argentino suferis pro hiperinflacio kaj denove en 2002. Pro grandaj eksterlandaj ŝuldoj kaj registaro malŝparema, la ekonomio estas tre nestabila. Inter 1991-2001, la peso estis ligita al la usona dolaro, sed la ŝuldoj de la registaro kreskis tro kaj en decembro 2001 la ligo al la dolaro rompiĝis, kaj la ekonomio disfalis.
- Heredaĵo: Naciaj parkoj de Iguazu kaj Los Glaciares.
- Esperanto:. Vidu Esperanto en Argentino
vidu ankaŭ
- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio
Eksteraj ligoj:
- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo]
Kategorio:Argentino
Kategorio:Sudameriko
fiu-vro:Argentina
ja:アルゼンチン
ko:아르헨티나
ms:Argentina
simple:Argentina
th:ประเทศอาร์เจนตินา
Aŭstralio
Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento
----
Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero.
Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
- Landkodo: AU.
- E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
- Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
- Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
- Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
- Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
- Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
- Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
- Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
- Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
- Viktorio - ĉefurbo Melburno
- Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
- Eksteraj Teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj
- Aŭstralia Antarkta Teritorio
- Kokosinsuloj
- Koralmaraj Insuloj
- Kristnaskinsulo
- Norfolkinsulo
- Makvora Insulo
- Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
- Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
- Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
- Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
- Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
- Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
- Monunuo: aŭstralia dolaro;
- GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
- Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
- Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono.
La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." )
Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000).
La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo.
Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.
La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta.
-----
Esperanto en Aŭstralio
Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio.
(rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala)
EdE-A > Aŭstralio
Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.
Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.
Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon.
Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn.
Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA.
Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.
Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj.
L. E. THOMSON
vidu
- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- [http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/ Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro]
Biblio:
title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-91284-835-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version)
Kategorio:kontinentoj
Kategorio:Aŭstralio
ja:オーストラリア
ko:오스트레일리아
minnan:Ò-tāi-lī-a
ms:Australia
simple:Australia
th:ประเทศออสเตรเลีย
BelorusioGeografio > Eŭropo > Belorusio
----
Belorusio (beloruse Беларусь, Biełaruś) estas lando en la oriento de Centra Eŭropo.
- E-nomo: [a] Belorusio, Belarusio, Bjelorusio, Blankrusio; [o] Belorusa Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Рэспубліка Беларусь.
- Areo: 207.600 kv.km., 25% kovrata de arbaroj.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Aleksandro LUKAŜENKO (1994).
- Loĝantaro: 10.366 mil (2000), inter ili belorusoj 76%, rusoj 11%.
- Ŝtatlingvo: belorusa kaj rusa.
- Kredantoj: kristanoj, 70% - ortodoksuloj, 20% - katolikoj.
- Eksporto: maŝinkonstruado, sterko, torfo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1918-1919 Belorusio akiris sendependecon de Rusio, dum 1941-1944 estis okupita de faŝista Germanio. En 1945 fariĝis UNO-membro. En 1991 deklaris sendependecon de USSR. KSŜ estis fondita en Minsko.
Administracia divido
KSŜ
Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo:
# Bresta regiono, centro: urbo Bresto
# Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko
# Homela regiono, centro: urbo Homelo
# Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno
# Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo
# Minska regiono, centro: urbo Minsko
# la ĉefurbo Minsko
Ĉiu regiono (belaruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (belaruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.
Kategorio:Belorusio
Kategorio:Eŭropo
fiu-vro:Valgõvinne
ja:ベラルーシ
ko:벨라루스
ms:Belarus
simple:Belarus
th:ประเทศเบลารุส
zh-min-nan:Belarus
BelgioGeografio > Eŭropo > Belgio
----
Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj.
Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.
Provincoj
- Flandrio konsistas el la provincoj
Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpenio, Limburgo, Flandra Brabanto;
- Valonio konsistas el la provincoj
Valona Brabanto, Henegovio, Namurio, Lieĝio, Luksemburgio
- la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.
Ĉefaj urboj
- Flandrio: Antverpeno, Bruĝo, Gento kaj Loveno
- Valonio: Charleroi, Lieĝo kaj Namur
- Bruselo, kie i.a. troviĝas la sidejo de la Eŭropa Parlamento
Historio
Belgio fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.
Federacia ŝtato
1994
1994
Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn, tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.
La Komunumoj
- la Nederlandlingva Komunumo (ankaŭ nomata "Flandra Komunumo")
- la Franclingva Komunumo
- la Germanlingva Komunumo
La Regionoj
- la Flandra Regiono
- la Valona Regiono
- la Brusela Ĉefurba Regiono
Ceteraj informoj
Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
Famaj Belgoj
- Georges REMI (aŭ Hergé), desegnisto de Tintin (Tinĉjo)
- Justine HENIN, tenisulino
- Kim CLIJSTERS, tenisulino
- Eddy MERCKX, biciklisto
- Benoît POELVOORDE, aktoro
- Jean-Claude VANDAMME, aktoro
- Helmut LOTTI, kantisto
- Jacques BREL, kantisto
- René MAGRITTE, pentristo
Vidu ankaŭ
- Esperanto-movado
- Listo de belgaj reĝoj
- Listo de urboj de Belgio
- Landnomoj
- [http://www.famousbelgians.net/ Famaj belgoj] (angle)
Eksteraj ligoj
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/E%C5%ADropo/Belgio/ Belgio en DMOZ]
als:Belgien
fiu-vro:Belgiä
ja:ベルギー
ko:벨기에
ms:Belgium
simple:Belgium
th:ประเทศเบลเยียม
zh-min-nan:Belgien
KanadoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado
----
Kanado
|
|
| Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro) |
| image:LocationCanada.png |
| Oficialaj lingvoj |
Angla; Franca. |
| Ĉefurbo | Otavo,Ontario |
| Plej granda urbo | Toronto, Ontario |
| Registara sistemo: | konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio |
Ŝtatestroj Reĝino Guberniestro ĝenerala Ĉefministro | Elizabeto la 2-a Michaëlle JEAN Paul MARTIN (Lib.) |
Areo - Tuto - % akvo | enrangigita je 2-a 9,984,670 km² 8.62% |
Popolkvanto - Tuto (2004) - Denseco | enrangigita 35-a 32,207,113 (jul. 2003) 3/km² |
Sendependeco -Akto BNA -St. de Vestminstro -Akto pri Kanado
| Disde la U.R.: 1-a julio, 1867 11-a decembro, 1931 17-a april, 1982 |
Produkto Nacia Malneta (PNM)
- Tuto (2002)
- PNM/unuopo | enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400 |
| Monunuo | Kanada dolaro ($) |
| Horzono | UTC -3.5 al -8 |
| Nacia himno | O Canada |
| Reĝa himno | God Save the Queen |
| Landkodo | CA |
| Retreĝiona kodo | .CA |
| Internacia telefonkodo | 1 |
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso.
Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.
Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.
Supervido
La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado.
Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj.
Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo.
Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala.
Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta.
La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).
Nomo
:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado
La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko.
La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.
Historio
:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado
Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando.
Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio.
Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763).
Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791.
La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814.
La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio.
Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj:
#Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado);
#Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado);
#Nov-Brunsviko;
#Nov-Skotio.
La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio.
Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949).
Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito.
En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ.
La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subsigniĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktadoj kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la Kanadaj Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj ("eskimoj"), kaj Metisoj (descendantoj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.
Geografio
:Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado
Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kontinenta kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sent-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu la landa devizo. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda setlemento en Kanado kaj la mondo estas Alerto (Nunavuto), stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso.
Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multa kultivebla lando post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolo. 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo.
La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Kanada Ŝildo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Kanada Ŝildo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro.
La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de la Golfo Sankt-Laŭrenco, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Novan Skotion disiĝas la golfo de Fundy, kie okazas la plej altajn tajdojn de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco.
Okcidente de Ontario, la vasta, ebena Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rokaj Montoj kiuj apartigas ilin de Brita Kolumbio.
La vegetalaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Kontinentan Nordkanadon ĉirkaŭas vastan Arktan Insularon kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo.
Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun blizardoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimo. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.
Politiko
:Ĉefa artikolo: Politiko de Kanado
Ŝtatestro
Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokracio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝino Elizabeto 2-a, kun la titolo Reĝino de Kanado.
La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La Guberniestro Ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝaj proponataj de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro Ĝenerala estas Michaëlle JEAN.
Guberniestro kaj parlamento
La Reĝino kaj ŝia represanto, la Guberniestro Ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la demando de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto de deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj.
La Guberniestro Ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; li aŭ ŝi estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la Kabineton, kutime el la diputatoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono.
La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, inkluzive la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes) kaj nebalote nomita Senato (Senate/Sénat).
Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn. La ĉefministro havas fortan regon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia striktan rego de la partio.
Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la ago de 75. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolombio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio.
Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio de Kanado, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma, Novdemokrata Partio. Regiona partio, la Bloko Kebekia, havas multajn seĝojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokracio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anoj al la Ĉambro de Deputitoj.
La partio de la nuna Ĉefministro, Paul Martin, kaj la eksa, Jean CHRÉTIEN, kiu estris dum 10 jaroj, estas la Liberala Partio. La sola alia partio kiu estigis registaro estis la nun-eksa Progresema Konservativa Partio de Kanado kiu en decembro de 2003 kunfandiĝis kun la Kanada Alianco por estigi la Konservativan Partion de Kanado.
Konstitucio
La Konstitucio de Kanado konsistas el [http://lois.justice.gc.ca/en/const/index.html skribataj tekstoj] kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. (Vidu Vestminstra sistemo.) La federala registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigon de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun ka Kebekaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj kuĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendoj, ĉar la provinca gubernio kredis ke ili malplifortigas la francaparolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso.
La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu eldonas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federala kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33 (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.
Juĝistaro
La juĝistaro de Kanado havas gravan rolon en interpreto de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suverena Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suverena Kortumo estas elektitaj kaj nomitaj de la federala registaro post konsulto kun neregistaraj leĝaj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu Kanada kortumsistemo).
Komuna leĝo uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝas civila leĝo. Krima leĝo estas sole federala respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federala polico, la mondfama kaj nacisimbola Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Ĝendarmo estas la sola polico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federala.
Fremdaj rilatoj
Antaŭe ĉefe konsiderata ĉefe kiel nura ano de la Brita Imperio, Kanado distingis sin unue en la Dua Mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran fremdan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado eltendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj efortoj -- la Paciga Forto de la Uniĝinta Nacio estis kanada kreaĵo.
Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kun Usono trans la plej longa nedefendita landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kultura sekcio pri kanadaj opinioj pri tiu rilato.
Kanado membras en la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, La Frankofonio, NATO, la G8 kaj APEC.
Provincaj Registaroj
Kanado havas dek provincojn, kiuj pro la Konstitucio posedas grandajn potencojn en la konfederacio:
- Alberto (ĉefurbo: Edmontono)
- Brita Kolumbio (ĉefurbo: Vankuvero)
- Insulo de Princo Eduardo (ĉefurbo: Ĉarlotaŭno)
- Kebekio (ĉefurbo: Kebeko)
- Manitobo (ĉefurbo: Vinipego)
- Nov-Brunsviko (ĉefurbo: Frederiktono)
- Nova-Skotio (ĉefurbo: Halifakso)
- Novlando kaj Labradoro (ĉefurbo: Sankt-Johano)
- Ontario (ĉefurbo: Toronto)
- Saskaĉevano (ĉefurbo: Reĝino)
La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federala ĉefministro.
Ĉiu provinco ankaŭ havas leŭtenantan gubiestron, representante la reĝinon, elektita de la federala ĉefministro kaj nomita de la guberniestro ĝenerala.
La provincoj respondecas pri multaj el la sociaj programoj de Kanado, ekzemple sanservo, edukado, kaj bonfartaj pagoj, kaj kune ricevas pli da impostoj ol la federala registaro, kondico kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federala registaro faras egaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj.
La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regiona politikaj partioj kiel la Saskaĉevana Partio aŭ la Labradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas inter suverenismo, kiun representas la Kebekia Partio, kaj federaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrana Demokrata Agado de Kebekio kaj Unuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.
Teritoriaj registaroj
En la kanada nordo ekzistas tri teritorioj, kreitaj de la federala registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskante:
- Jukonio (ĉefurbo: Vajthorso)
- Nordokcidentaj Teritorioj (ĉefurbo: Jelonajfo)
- Nunavuto (ĉefurbo: Ikaluito)
La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federalan registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj.
La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemo de konsenta registaro en kiu ĉiu deput-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.
Ekonomio
Ĉefa artikolo: Ekonomio de Kanado
Kiel riĉa, altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia merkata ekonomio, produkado, kaj alta normo de vivo. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la nacion de plejparte rurala ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn reservojn de natura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La Konsento pri Libera Negoco de 1989 kun Usono kaj la Nordamerika Konsento pri Libera Negoco de 1994 kun Usono kaj Meksikio spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia integriĝo kun Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bona entuta ekonomia performo de la Grupo de Ok.
Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la sendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la cerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiaj eblecoj. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de disvolviĝantaj landoj) kanaden.
Lingvoj
Ĉefa artikolo: Lingvoj en Kanado
La du oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla lingvo kaj la franca lingvo. La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federala registaro. Tio ekigis proceson laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura nacio.
- La angla kaj la franca havas egalan staton en la federala registaro, en la federalaj kortumoj, kaj en ĉiuj federalaj institucioj.
- Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas procezon aŭ en la angla, aŭ en la franca.
- La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉan demandon, federalregistarajn servojn aŭ anglalingve aŭ francalingve.
- Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
- Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la angla, aŭ la franca.
- Pli ol 98% de kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ.
La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel definita en la provinca Ĉarto de la Franca Lingvo, enkondukita de la Kebekia Partio en 1976. La ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve.
La franca ĉefe paroliĝas en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, okcidenta Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro 2001, 6 864 615 homoj diris ke la franca estas sia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon.
Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, stato garantiita specife en la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj.
Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas la ĉina (853 745 denaskuloj), la itala (469 485), kaj la germana (438 080).
Aborigenaj lingvoj
La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn de aborigenaj popoloj en Kanado: la indianoj (nun ofte nomataj Unuaj Nacioj), la inuitoj, kaj la metisoj. La aborigena populacio nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera populacio de Kanado. Estas 790 000 aborigenaj homoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj.
Nun ekzistas pli ol 50 aborigenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj aborigenaj lingvoj taksataj plene memdaŭrigeblaj estas la kaj (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj la kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, Nunaviko (nordo de Kebekio) kaj | | |