Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Kalendaro

Kalendaro

Kalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo. La vorto Kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptio oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraonodinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.

Specoj de kalendaroj

Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj. De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo - diurnon, t.e. tago-nokton, la dua - lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria - tropikan jaron, kies averaĝa daŭo estas 365,24 diurnoj. Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria - sur ambaŭ sistemoj. Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo. La patrio de luna kalendaro estas Babilonio. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj. Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de Israela Ŝtato. Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:
- Maja Kalendaro
- Azteka Kalendaro
- Ĉina Kalendaro
- Julia Kalendaro
- Franca Respublika Kalendaro
- Pozitivista Kalendaro Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:
- Gregoria Kalendaro
- Hebrea Kalendaro
- Bahaa Kalendaro
- Hinda Kalendaro
- Islama Kalendaro
- Persa Kalendaro

Eternaj kalendaroj

Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj. Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronoligiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion. Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio. Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro. ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kronologio Kategorio:Tempo kategorio:Kalendaro ja:暦

Tempo

El nia ordinara vivosperto ni rimarkas ke la tempo fluas foje rapide kaj foje malrapide, depende de niaj intencoj por la konkreta agado. Fizikistoj kaj inĝenieroj uzas la tempon kiel normon por mezuri kiom da tempo daŭras iu evento aŭ kiom da tempo bezonas por iu ago. Por bioscientistoj la ideo de la tempo estas ligita al naturaj cikloj de la vivo, ekzemple al la ĉiutagaj cikloj de dormo kaj vekiĝo. La tempon malsame pririgardis malsamaj kulturoj en diversaj tempoj. En iuj religioj tempo, precipe homa tempo sur la tero, estas rigardata kiel ŝanĝo de cikloj, en kiu homoj mortas kaj renaskiĝas denove kaj denove. Iuj antikvaj Grekaj filozofoj kredis, ke tempo estas iluzio, kaj realo estas senŝanĝa kaj senmova. Iuj grandaj religioj instruis, ke la tempo estis kreita kaj estas destinita por fini iun tagon en terura kulmino. Isaac NEWTON kredis ke tempo kaj spaco estis absoluta, ideala kaj senŝanĝa. Lia vidpunkto pri la tempo estis malvenkita per la teorio de relativeco de Albert EINSTEIN. Por sciencistoj, la mezuro de tempo inkluzivas du paŝojn: difini la precizan momenton kiam io okazas, kaj establi standartan intervalon de tempo, ĝis kiam io daŭras. Ekzistas diversaj rimedoj kaj diversaj aparatoj por mezuri la tempintervalojn kaj por indiki la ĝustan tempon. ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo
[M]: Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kalendaro ~ Kronologio Historio - Dato - Nacia tago GMT - TAI - UTC
-
ja:時間 ko:시간 simple:Time

Semajno

Semajno, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistante el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato. ŝabatoDiversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la praromianoj, kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la praegiptoj, kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj. La semajno en Okcident-Eŭrazio estas de sep tagoj, kiu verŝajne venas el la observo ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa. En la gregoria, islama kaj hebrea kalendaroj la semajno havas sep tagojn. La tagoj de la semajno en la gregoria kalendaro estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo. Tiuj nomoj, kun kelkaj ŝanĝoj, venis el la antikvaj latinaj nomoj por la tagoj, nomitaj laŭ la sep astroj, kiuj oniakrede ĉirkaŭiris la Teron kiel diaĵoj: Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno, kaj Suno - ĉi du lastaj renomiĝis laŭ la juda kaj kristana ŝabatoj sed konservis siajn nomojn ekzemple en la angla kaj germana. En la portugala kaj en la greka semajntagoj ne havas nomojn, krom sabato kaj dimanĉo - ili estas simple la dua, tria, kvara, kvina kaj sesa semajntago. La esperantaj nomoj de la semajntagoj venas rekte (kun la escepto de la supre menciita sabato) el la franca : lundi, mardi, mercredi, jeudi, vendredi, samedi, dimanche.
nomo latina nomo astro/dio
dimanĉo dies solis, dies dominicana Suno
lundo dies lunae Luno
mardo dies martis Marso
merkredo dies mercurii Merkuro
ĵaŭdo dies jovis Jupitero
vendredo dies veneris Venuso
sabato dies saturni, sabbatus Saturno
Vidu: semajnfino, laborsemajno, kaj Gregoria kalendaro.



Kategorio:Tempoja:週ko:주 (시간)simple:Week

Monato

Se vi serĉas informojn pri la Esperanto-gazeto nomata "Monato", vi povas trovi ĝin ĉe Monato (gazeto). ---- Monato estas tempintervalo, laŭ kio oni dividas la jaron. La kvanto de monatoj egalas al 12 en ĉiuj kalendarsistemoj, kiu ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj. La monatnomoj laŭ Gregoria Kalendaro same sonas en diversaj lingvoj, tamen ĉi tiuj nomoj estis donitaj de antikvaj Romianoj.
- Januaro - 31 tagoj, en Romia Respublika KalendaroJanuarius. La vorto Januaro devenas de la nomo de dio de Romianoj - Januso. Li estis dio de la komenco kaj fino, de enirejo kaj elirejo, pordoj (Ianua latine signifas "pordo"). Li rigardis samtempe antaŭen kaj malantaŭen kaj povis vidi pasinton kaj futuron. Oni imagas lin duvizaĝa kun ŝlosilo kaj 365 fingroj. (January, janvier, enero, gennaio, Januar.)
- Februaro - kutime 28 tagoj, en superjaroj 29, en Romia Respublika Kalendaro Februarius. La vorto Februaro signifas "purigadon de pekoj per oferdono". Tiu estis monato de purigado (de vintro) kaj prepariĝo (por printempo). Laŭ alia versio ĝi estas ligita kun la nomo Februs - dio de subtera lando. (February, février, febrero, febbraio, Februar.)
- Marto - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Martius. Marso estis dio de milito (antaŭ ol la helena influo, de terkulturo) en antikva Romo. Romianoj ĉi tiun monaton impresiĝis per ofta fulmotondro, kiu aspektis kiel ĉiela milito. En Italio marto estas monato de permanenta pluvo kaj vento kaj se aldoni fenomenojn, kaŭzitajn de kunpuŝiĝo de nebuloj, oni tre facile povas imagi detruon kaj militon. (March, mars, marzo, marzo, März.)
- Aprilo - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Aprilis. Oni supozas, ke la nomo Aprilo devenas de latina vorto aperire. Ĝi signifas "malfermon", kiu verŝajne estas ligita al apero de florburĝonoj printempe. (April, avril, abril, aprile, April.)
- Majo - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Maius. La nomo Majo devenas de Romia diino Maja (patrino de Merkuro), kiu estis diino de riĉeco kaj fekundeco. (May, mai, mayo, maggio, Mai.)
- Junio - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Junius. La nomo Junio estis donita al ĉi monato honore de Romia diino Junona, kiu estis edzino de Jupitero. (June, juin, junio, giugno, Juni.)
- Julio kaj Aŭgusto po 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Julius kaj Augustus. La nomoj Julio kaj Aŭgusto estis donitaj honore de Romanaj imperiestroj - Julio Cezaro (estis naskita en ĉi monato) kaj Oktavio Aŭgusto (regis dum 63 a.K. - 14 p.K.), kiuj faris kalendarajn reformojn. Antaŭ la cezaroj, Julio estis Quintilis (antaŭ 44 a.K.) kaj Aŭgusto estis Sextilis (antaŭ 8 a.K.).(July, August, juillet, août, julio, agosto, luglio, agosto, Juli, August.)
- Septembro - 30 tagoj. La nomo Septembro devenas el la latina numeralo septem, t.e. "sep". Tian ordnumeron havis ĉi monato laŭ malnova Romia kalendaro. (September, septembre, setiembre, settembre, September.)
- Oktobro - 31 tagoj, Novembro 30 kaj Decembro 31. Oktobro devenas el la latina numeralo octem (oka), Novembro - novem (naŭa) kaj Decembro - decem (deka). Ordnumeroj venas de la antaŭjulia Romia kalendaro. (October, November, December, octobre, novembre, décembre, octubre, noviembre, diciembre, ottobre, novembre, dicembre, Oktober, November, Dezember.) Originale, la romia kalendaro komencis je la 1-a de marto ĝis la fino de decembro. Post decembro estis tagoj senmonataj. Poste tiuj tagoj estis donitaj al du novaj monatoj, februaro kaj januaro. Por aliaj monatsistemoj vidu: Juda kalendaro, Islama kalendaro, Franca respublika kalendaro, kaj ankaŭ astrologio.

Ortografio

Laŭ la Fundamento de Esperanto la komencon de la monatnomoj oni skribu majuskle: Januaro, Februaro, Marto ktp. ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Monato


  lundo mardo merkredo ĵaŭdo vendredo sabato dimanĉo
afrikansa Maandag Dinsdag Woensdag Donderdag Vrydag Saterdag Sondag
albana e hënë e martë e mërkurë e enjte e premte e shtunë e diel
angla Monday Tuesday Wednesday Thursday Friday Saturday Sunday
araba الاثنين الثلاثاء الأربعاء الخميس الجمعة السبت الأحد
armena Երկուշաբթի
(jerguŝapti)
Երկուշաբթի
(jerekŝapti)
Երեքշաբթի
(ĉorekŝapti)
Չորեքշաբթի
(hinkŝapti)
Հինգշաբթի
(urpat)
Ուրբաթ
(ŝapat)
Շաբաթ
(giragi)
belorusa панядзелак
(panjadzjelak)
аўторак
(aŭtorak)
серада
(sjerada)
чацьвер
(ĉats'vjer)
пятніца
(pjatnica)
сыбота
(subota)
нядзеля
(njadzjelja)
bahá'í Kamál Fidál 'Idál Istijál Istiqlál Jalál Jamál
bosna ponedeljak utorak srijeda ĉetvrtak petak subota nedjelja
bretona Dilun Dimeurzh Dimerc'her Diriaou Digwener Disadorn Disul
bulgara понеделник
(ponedelnik)
вторник
(vtornik)
сряда
(sriada)
четвъртък
(ĉetvartak)
петък
(petak)
събота
(sabota)
неделя
(nedelja)
ĉeĥa pondělí úterý středa čtvrtek pátek sobota neděle
ĉina 星期一 星期二 星期三 星期四 星期五 星期六 星期日
dana mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag søndag
estona esmaspäev teisipäev kolmapäev neljapäev reede laupäev pühapäev
eŭska astelehena asteartea asteazkena osteguna ostirala larunbata igandea
finna maanantai tiistai keskiviikko torstai perjantai lauantai sunnuntai
franca lundi mardi mercredi jeudi vendredi samedi dimanche
frisa Moandei Tiisdei Woansdei Tongersdei Freed Sneon Snein
germana Montag Dienstag Mittwoch Donnerstag Freitag Samstag Sonntag
greka Δευτέρα Τρίτη Τετάρτη Πέμπτη Παρασκευή Σάββατο Κυριακή
guĝarata સોમવાર મંગળવાર બુધવાર ગુરુવાર શુક્રવાર શનિવાર રવિવાર
hebrea יום שני
(jom ŝeni)
יום שלישי
(jom ŝliŝi)
יום רביעי
(jom r'vi'i)
יום חמישי
(jom ĥamiŝi)
יום שישי
(jom ŝiŝi)
שבת
(jom ŝabat)
יום ראשון
(jom riŝon)
hinda सोमवार मंगलवार बुधवार गुरुवार शुक्रवार शनिवार रविवार
hispana lunes martes miércoles jueves viernes sábado domingo
hungara hétfő kedd szerda csütörtök péntek szombat vasárnap
indonezia Senin Selasa Rabu Kamis Jumat Sabtu Minggu
irlandgaela Dé Luan Dé Mairt Dé Céadaoin Déardaoin Dé h-Aoine Dé Sathairn Dé Domhnaigh
islanda mánudagur þriðjudagur miðvikudagur fimmtudagur föstudagur laugardagur sunnudagur
itala lunedì martedì mercoledì giovedì venerdì sabato domenica
japana 月曜日
(getsu-jōbi)
火曜日
(ka-jōbi)
水曜日
(sui-jōbi)
木曜日
(moku-jōbi)
金曜日
(kin-jōbi)
土曜日
(do-jōbi)
日曜日
(niĉi-jōbi)
jida מאָנטיק
(montik)
דינסטיק
(dinstik)
מיטװאָך
(mitvoĥ)
דאָנערשטיק
(donerŝtik)
פֿרײַטיק
(frajtik)
שבת
(ŝabes)
זונטיק
(zuntik)
kataluna dilluns dimarts dimecres dijous divendres dissabte diumenge
kimra dydd Llun dydd Mawrth dydd Mercher dydd Iau dydd Gwener dydd Sadwrn dydd Sul
korea 월요일 화요일 수요일 목요일 금요일 토요일 일요일
kornvala De Lun De Merth De Mergher De Yow De Gwener De Sadorn De Sul
kroata ponedjeljak utorak srijeda ĉetvrtak petak subota nedjelja
latina Lunae dies Martis dies Mercurii dies Jovis dies Veneris dies Saturni dies Solis dies
latva pirmdiena otrdiena trešdiena ceturtdiena piektdiena sestdiena svētdiena
litova Pirmadienis Antradienis Trečiadienis Ketvirtadienis Penktadienis Šeštadienis Sekmadienis
manksa Jelhune Jemayrt Jecrean Jerdein Jeheiney Jesarn Jedoonee
nederlanda maandag dinsdag woensdag donderdag vrijdag zaterdag zondag
norvega mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag søndag
pola poniedziałek wtorek środa czwartek piątek sobota niedziela
portugala segunda-feira terça-feira quarta-feira quinta-feira sexta-feira sábado domingo
romanĉa gliendischdis mardis mesjamna gievgia venderdis sonda dumengia
rumana luni marţi miercuri joi vineri sîmbătă duminică
rusa понедельник
(ponedel'nik)
вторник
(vtornik)
среда
(sreda)
четверг
(ĉetverg)
пятница
(pjatnica)
суббота
(subbota)
воскресенье
(voskresen'je)
serba Понедељак Уторак Среда Четвртак Петак Субота Недеља
skotgaela Di-Luain Di-Mairt Di-Ciadain Di-Ardaoin Di h-Aoine Di-Sathurna Di-Domhnaich
slovaka pondelok utorok streda štvrtok piatok sobota nedeľa
slovena Ponedeljek Torek Sreda Četrtek Petek Sobota Nedelja
sveda måndag tisdag onsdag torsdag fredag lördag söndag
tagaloga Lunes Martes Miyerkules Huwebes Biyernes Sabado Linggó
taja วันจันทร์
ŭan ĉan
วันอังคาร
ŭan angkaan
วันพุธ
ŭan phut
วันพฦหัสบดี
ŭan paruhat
วันศุกร์
ŭan suk
วันเสาร์
ŭan sao
วันอาทิตย์
ŭan a-tit
tamila திங்கள் செவ்வாய் புதன் வியாழன வெள்ளி சனி ஞாயிறு
turka Pazartesi Salı Çarşamba Perşembe Cuma Cumartesi Pazar
ukraina понеділок
(ponedilok)
вівторок
(vivtorok)
среда
(sereda)
четвер
(ĉetver)
п'ятница
(p'jatnicja)
субота
(subota)
неділя
(nedilja)
vjetnama thứ hai thứ ba thứ tư thứ năm thứ sáu thứ bảy chủ nhật
  januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro
afrikansa Januarie Februarie Maart April Mei Junie Julie Augustus September Oktober November Desember
albana janar shkurt mars prill maj qershor korrik gusht shtator tetor nëntor dhjetor
angla January February March April May June July August September October November December
araba يناير فبراير مارس أبريل مايو يونيو يوليو أغسطس سبتمبر أكتوبر نوفمبر ديسمبر
armena Յունուար
(hunvar)
Փետրուար
(pedrvar)
Մարտ
(mard)
Ապրիլ
(abril)
Մայիս
(majis)
Յունիս
(hunis)
&Յուլիս
(hulis)
Օգոստոս
(okosdos)
Սեպտեմբեր
(sebdemper)
Հոկտեմբեր
(hokdemper)
Նոյեմբեր
(nojemper)
Դեկտեմբեր
(tegdemper)
belorusa Студзень
(Studzjen')
Люты
(Ljuti)
Сакавік
(Sakavik)
Красавік
(Krasavik)
Травень
(Travjen')
Чэрвень
(Ĉervjen')
Ліпень
(Lipjen')
Жнівень
(Ĵnivjen')
Верасень
(Vjerasjen')
Кастрычнік
(Kastriĉnik)
Лістапад
(Listapad)
Сьнежань
(S'nieĵan')
bosna Januar Februar Mart April Maj Juni Juli August Septembar Oktobar Novembar Decembar
bretona Genver C'hwevrer Meurzh Ebrel Mae Mezheven Gouere Eost Gwengolo Here Miz Du Kerzu
bulgara януарски
(januari)
февруари
(fevruari)
март
(mart)
април
(april)
май
(maj)
юни
(juni)
юли
(juli)
август
(avgust)
септември
(septemvri)
октомври
(oktomvri)
ноември
(noemvri)
декември
(dekemvri)
ĉeĥa leden únor březen duben květen červen červenec srpen záři říjen listopad prosinec
ĉina 一月 二月 三月 四月 五月 六月 七月 八月 九月 十月 十一月 十二月
dana Januar Februar Marts April Maj Juni Juli August September Oktober November December
estona jaanuar veebruar märts aprill mai juuni juuli august september oktoober november detsember
eŭska urtarrila otsaila martxoa apirila maiatza ekaina uztaila abuztua iraila urria azaroa abendua
finna tammikuu helmikuu maaliskuu huhtikuu toukokuu kesäkuu heinäkuu elokuu syyskuu lokakuu marraskuu joulukuu
franca janvier février mars avril mai juin juillet août septembre octobre novembre décembre
frisa Jannewaris Febrewaris Maart April Maaie Juny July Augustus Septimber Oktober Novimber Desimber
germana Januar Februar März April Mai Juni Juli August September Oktober November Dezember
greka Ιανουάριος Φεβρουάριος Μάρτιος Απρίλιος Μάιος Ιούνιος Ιούλιος Αύγουστος Σεπτέμβριος Οκτώβριος Νοέμβριος Δεκέμβριος
guĝarata જાન્યુઆરી ફેબ્રુઆરી માર્ચ એપ્રિલ મે જૂન જુલાઈ ઑગસ્ટ સપ્ટેમ્બર ઑક્ટ્બર નવેમ્બર ડિસેમ્બર
havaja Ianuali Pepeluali Malaki 'Apelila Mei Iune Iulai 'Aukake Kepakemapa 'Okakopa Nowemapa Kēkēmapa
hebrea ינואר פברואר מרץ אפריל מאי יוני יולי אוגוסט ספטמבר אוקטובר נובמבר דצמבר
hinda जनवरी फरवरी मार्च अप्रैल मई जून जुलाई अगस्त सितम्बर अक्तूबर नवम्बर दिसम्बर
hispana enero febrero marzo abril mayo junio julio agosto septiembre octubre noviembre diciembre
hungara január február március április május június július augusztus szeptember október november december
indonezia Januari Februari Maret April Mei Juni Juli Agustus September Oktober November Desember
irlandgaela Enáir Feabhra An Márta An t-Aibreán An Bhealtaine An Meitheamh Iúil Lúnasa Meán Fómhair Deireadh Fómhair Samhain Nollaig
islanda janúar febrúar mars apríl maí júní júlí ágúst september október nóvember desember
itala gennaio febbraio marzo aprile maggio giugno luglio agosto settembre ottobre novembre dicembre
japana antikve むつき
mucuki
きさらぎ
kisaragi
やよい
jajoi
うづき
uzuki
さつき
sacuki
みなづき
minazuki
ふみづき
fumizuki
はづき
hazuki
ながつき
nagatsuki
かんなづき
kannazuki
しもつき
ŝimocuki
しわす
ŝiŭasu
japana moderne 一月
iĉi-gacu
二月
ni-gacu
三月
san-gacu
四月
ŝi-gacu
五月
go-gacu
六月
roku-gacu
七月
ŝiĉi-gacu
八月
haĉi-gacu
九月
ku-gacu
十月
jū-gacu
十一月
jūiĉi-gacu
十二月
jūni-gacu
jida יאַנואַר
(januar)
פֿעברואַר
(februar)
מאַרץ
(marc)
אַפּריל
(april)
מײַ
(maj)
יוני
(yuni)
יולי
(yuli)
אױגוסט
(ojgust)
סעפּטעמבער
(september)
אָקטאָבער
(oktober)
נאָװעמבער
(november)
דעצעמבער
(december)
kataluna Gener Febrer Març Abril Maig Juny Juliol Agost Setembre Octubre Novembre Desembre
kimra Ionawr Chwefror Mawrth Ebrill Mai Mehefin Gorffennaf Awst Medi Hydref Tachwedd Rhagfyr
kornvala Genver Hwevrer Meurth Ebryl Me Metheven Gortheren Est Gwynngala Hedra Du Kevardhu
kroata Siječanj Veljača Ožujak Travanj Svibnja Lipanj Srpanj Kolovoz Rujan Listopao Studeni Prosinac
korea 1월 2월 3월 4월 5월 6월 7월 8월 9월 10월 11월 12월
latina Ianuarius Februarius Martius Aprilis Maius Iunius Iulius Augustus Septembri Octobris Novembris Decembris
latva janvāris februāris marts aprīlis maijs jūnijs jūlijs augusts septembris oktobris novembris decembris
litova Sausio Vasario Kovo Balandžio Gegužės Birželio Liepos Rugpjūčio Rugsėjo Spalio Lapkričio Gruodžio
manksa Jerrey Gheuree Toshiaght Arree Mayrnt Averil Boaldyn Mean Souree Jerrey Souree Luanistyn Mean Fouyir Jerrey Fouyir Mee Houney Mee Ny Nollick
nederlanda januari februari maart april mei juni juli augustus september oktober november december
norvega Januar Februar Mars April Mai Juni Juli August September Oktober November Desember
pola styczeń luty marzec kwiecień maj czerwiec lipiec sierpień wrzesień październik listopad grudzień
portugala janeiro fevereiro março abril maio junho julho agosto setembro outubro novembro dezembro
rumana ianuarie februarie martie aprilie mai iunie iulie august septembrie octombrie noiembrie decembrie
romanĉa schaner favrer mars avrel matg zercladur fenadur uost settember october november december
rusa январь
(janvar')
февраль
(fevral')
март
(mart)
апрель
(aprel')
май
(mai)
июнь
(ijun')
июль
(ijul')
август
(avgust)
сентябрь
(sentjabr')
октябрь
(oktjabr')
ноябрь
(nojabr')
декабрь
(dekabr')
serba Јануар Фебруар Март Април Мај Јуни Јули Август Септембар Октобар Новембар Децембар
skotgaela an Faoilteach an Gearran an Márt an Giblean an Ceitean an t-Òg-mhios an t-luchar an Lúnasdal an t-Sultain an Dàmhair an t-Samhain an Dúbhlachd
slovaka január február marec apríl máj jún júl august september október november december
slovena januar februar marec april maj junij julij avgust september oktober november december
sveda januari februari mars april maj juni juli augusti september oktober november december
tamila ஜனவரி பெப்ரவரி மார்ச் ஏப்ரல் மே ஜூன் ஜூலை ஆகஸ்ட் செப்டம்பர் அக்டோபர் நவம்பர் டிசம்பர்
taja มกราคม
Moggarakom
กุมภาพันธ์
Gumpaphan
มีนาคม
Minakom
เมษายน
Maj-sa-jon
พฤษภาคม
Prues-saphakom
มิถุนายน
Mithunajon
กรกฎาคม
Garagadakom
สิงหาคม
Singhakom
กันยายน
Gan-ja-jon
ตุลาคม
Tulakom
พฤศจิกายน
Prues-saĝigajon
ธันวาคม
Tanŭakom
turka Ocak Şubat Mart Nisan Mayıs Haziran Temmuz Ağustos Eylül Ekim Kasım Aralık
ukraina січень
(siĉen')
лютий
(ljutij)
березень
(berezen')
квітень
(kviten)
травень
(traven')
червень
(ĉerven')
липень
(lipen')
серпень
(serpen')
вересень
(veresen')
жовтень
(ĵovten')
листопад
(listopad)
грудень
(hruden')
vjetnama tháng một tháng hai tháng ba tháng tư tháng năm tháng sáu tháng bảy tháng tám tháng chín tháng mười tháng mười một tháng mười hai
Kategorio:Tempo ja:月 (暦) simple:Month

Jarcento

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

Antikva Egiptio

Historio > Egipta civilizo < Egiptio < Faraono ---- La historio de la Egipta civilizo etendiĝas sur pli ol 3000 jaroj. Ili vivis en la valo de la Nilo, subtenata de la ĉiujaraj inundoj de tiu rivero. De la kuniĝo de egiptaj triboj por krei la unuan faraonan imperion ĝis ĝia disfalo en la komenco de nia erao, la Antikva Egiptio estadis la loko de eksterordinaraj eventoj kiuj impresis la mensojn kaj la kulturon de grandparto de la popoloj de Afriko de Mediteraneo kaj de Okcidenta Azio. Vidu:
- Egipta lingvo
- Hieroglifoj
- Antikvegipta literaturo
- Egipta mitologio
- Faraono ja:古代エジプト Kategorio:Egiptio

Faraono

Historio - Egipta civilizo - Egiptio Faraono (= la granda Domo) estas titolo de reĝoj de la antikva Egipto.

Supervido de la faraonoj

liston de la dinastioj oni konas sekve la verkon de Manethono, egipta pastro en la 3-a jarcento a. K.)

La arkaika epoko (3000-2900 a.K.)

1-a dinastio
Meni - Narmer - Aha - Ĝer - Veĝo - Vedimev - Anĝjeb - Semsu - Kaa 2-a dinastio
Hotempseĥemvej - Nebre - Nicerer - Veneg - Send - Perjebsen - Ĥeseĥem - Ĥaseĥemvej La malnova regno (2700-2270 a.K.) 3-a dinastio(2700-2600 a.K.)
Ĝoser - Seĥemĥet - Nebkare - Neferkare - Nebka - Ĥaba - Hunej 4-a dinastio (2600-2500 a.K.)
Snofrev - Ĥufev - Ĥafre - raĝedef - Harĝedef - Rabef - Menakŭre - Ŝepseskaf 5-a dinastio (2500-2400 a.K.)
Veserkaf - Sahure - Neferirkare - Ŝepseskare - Neferefre - Nevoserre - Menkaŭhor - Ĝedkare - Venis
6-a dinastio (2400-2270 a.K.)
Teti - Veserkare - Pjopej la 1-a - Meremre I - Pjopej la 2-a - Merenre II - Nitokretoje

La unua interepoko (2270-2070 a.K.)

7-a dinastio (nekonataj suverenoj)
8-a dinastio (nekonataj suverenoj)
9-a dinastio (nekonataj suverenoj)
10-a dinastio (nekonataj suverenoj)

La meza regno (2070-1790 a.K.)

11-a dinastio (2070-2000 a.K.)
Mentuhotep I - Mentuhotep II - Mentuhotep III
12-a dinastio (2000-1790 a.K.)
Amenemhet la 1-a - Senvosret I- Amenemhet la 2-a - Senvosret II - Senvosret III - Amenemhet III - Amenemhet IV - Sebeknofrure

La dua interepoko (1790-1580 a.K.)

13-a - 14-a dinastioj (nekonata nombro de suverenoj)
15-a - 17-a dinastioj
(superregado de hiksosoj)

La nova regno (1580-1090 a.K.)

18-a dinastio (1580-1310 a.K.)
Ahmose - Amenhotep la 1-a - Thutmose I - Thutmose II - Hatŝepsovet - Thutmose III - Amenhotep la 2-a - Thutmose IV - Amenhotep la 3-a - Aĥnaton (= Amenhotep IV) - Smenĥkare - Tutanĥamon - Aje - Haremheb 19-a dinastio (1310-1200 a.K.)
Ramseso I - Setĥi I - Ramseso II - Merenptah - Setĥi II - Amenmesse - Siptah - Tvosret 20-a dinastio (1190-1090 a.K.)
Setmaĥte - Ramseso III - Ramseso IV - Ramseso V - Ramseso VI - Ramseso VII-VIII - Ramseso IX - Ramseso X - Ramseso XI

La malfrua epoko (1090-332 a.K.)

21-a dinastio (1090-945 a.K.)
Nesbanebĝet - Pasbaĥaenniut I - Siamon - Neferkare - Amenemope - Pasbaĥaenniut II 22-a dinastio (945-730 a.K.)
Ŝeŝonk I - Osorkon I - Ŝeŝonk II - Takelot I - Osorkon II - Takelot II - Ŝeŝonk III - Pemaj - Ŝeŝonk IV 23-a dinastio (817-730 a.K.)
Petubaste - Osorkon III - Takelot III - Ŝeŝonk V - Amenrud - Osorkon IV 24-a dinastio (730-716 a.K.)
Tefnaĥte - Bekenrinef 25-a dinastio (716-656 a.K.)
Ŝabako - Ŝebitko - Taharka - Tamutamon 26-a dinastio (664-525 a.K.)
Neko I - Psamtek I - Neko II - Psamtek II - Vahjebre - Ahmose (II) - Psamtek III 27-a dinastio (persa regado, 525-404 a.K.)
Kambizo - Dario I - Kserkso - Artakserkso I - Dario II 28-a dinastio (404-399 a.K.)
Amenardis 29-a dinastio (399-380 a.K.)
Nefaarud I - Pŝenmut - Hakor - Nefaarud II 30-a dinastio (380-343 a.K.)
Neĥtnebof - Ĝeho - Neĥthareĥbe 31-a dinastio (343-332 a.K.)
Artakserkso III - Arses - Dario III La makedona epoko (332-30) 32-a dinastio (332-305 a.K.) Aleksandro la Granda - Filipo Arrhideo - Aleksandro II 33-a dinastio (305-30 a.K.)
Ptolemeo I - Ptolemeo II - Ptolemeo III - Ptolemeo IV - Ptolemeo V - Ptolemeo VI - Ptolemeo VII - Ptolemeo VIII - Ptolemeo IX - Ptolemeo X - Ptolemeo XI - Ptolemeo XII - Kleopatro

Eksteraj ligoj


- [http://www.tierradefaraones.com/indicer/default.htm plena listo de la faraonoj kun ties nomoj, Kartuŝoj, loko de tomboj ktp (hispane)] ja:ファラオ simple:Pharaoh


Antikva Grekio

Antikva Grekio estas la termino uzata por priskribi greklingvan mondon dum la antikva epoko. Ĝi ampleksis la nunan Grekan ŝtaton, kaj ankaŭ la koloniajn landojn de la antikvaj grekoj: Cipron, la marbordon de la Egea Maro de Turkio (tiu tempo konata kiel Ionio), Sicilion kaj sudan Italion, kaj multajn koloniojn en nune konata Albanio, Bulgario, Egipto, Francio, Libio, Rumanio, Hispanio, kaj Ukrainio. Ukrainio Laŭtradicie, la Antikva Grekia periodo komenciĝas kun la dato de la unuaj Olimpikaj Ludoj en 776 a.K., sed multaj historiistoj nun etendas la daton al 1000 a.K.. La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K.. La sekvinta periodo estas nomata la Helena periodo. Tiuj ĉi datoj estas historiaj konvencioj. Iuj aŭtoroj traktas la Antikvan Grekian Civilizacion kiel kontinuan ĝis la apero de la kristana religio en la 3-a jarcento p.K. Antikva Grekio estas taksata de la plejparto de la historiistoj kiel la fundamento de la Okcidenta Kulturo. Grekia kulturo estis forta influo en la Romia Imperio, kiu portis version de ĝi al multaj partoj de Eŭropo. Civilizacio de Antikva Grekio estis ege influa pri la lingvo, politiko, edukadaj sistemoj, filozofio, arto kaj arkitekturo de la moderna mondo, ĉefe dum la Renesanco de Okcidenta Eŭropo kaj denove dum variaj novklasikaj repopularigadoj en 18-a kaj 19-a jarcento en Eŭropo kaj Ameriko.

Originoj

Oni kredas, ke la grekoj migris suden en la greka duoinsulo je multaj ondoj, komencantaj en la malfrua 3-a jarmilo a.K., la lasta estanta la Doria invadado. La periodo de 1600 a.K. ĝis 1100 a.K. estas konata por la Micenoj kaj la regno de Reĝo Agamemnon kaj la militoj kontraĵo Trojo priskribitaj en la rakontoj de Homero. La periodo de 11-a jarcento a.K. ĝis 8-a jarcento a.K. estas "malluma epoko" el kiuj neniuj ĉefaj tekstoj kaj nur malabundaj arkeologiaĵoj nun ekzistas. Tamen, tekstoj pri tiu epoko skribitaj pli malfruaj de historiistoj Herodotus, Pausanias, Diodorus priskribas mallongaj kronologioj kaj listoj de reĝoj por la periodo. Ĉiu historio de Antikva Grekio bezonas zorgan atenton pri informofontoj. Tiuj grekaj historiistoj kaj politikaj skribistioj estis ĉiuj Atenanoj aŭ Aten-favora, kaj ĉiuj estis politaj konservativuloj. Tiel, ni konas multe pli pri historio kaj politiko de Ateno ol iu alia urbo ajn, kaj ni konas preskaŭ neniun pri historioj de aliaj urboj. Krome, ĉi tiuj verkistoj fokusis pri la politika, milita, kaj diplomata historio, kaj ignoris la ekonomian kaj socian historion. Ĉiuj historioj de Antikva Grekio emas montri ĉi tian neneŭtralecon.

Leviĝo de la Helenoj

En la 8-a jarcento a.K., Grekio ekemerĝis el la Malluma Epoko kiu sekvis la falon de la Micena civilizacio. Skribscio estis perdita kaj la mecena skribo forgesita, sed la grekoj adaptis la fonecian alfabeton al la greka lingvo. Ekde 8-a jarcento a.K., skribitaj registroj rekomencas. Grekio estis dividita en multaj malgrandaj memregantaj komunumoj, formacio formita de greka geografio, kie ĉiu insulo, valo, kaj ebenaĵo estas apartita de siaj najbaroj pro la maro aŭ montaroj. Dum Grekio pliboniĝis ekonomie, sia loĝantaro kreskis preter la ebleco de la manĝaĵa rimedo de la lando. Ekde 750 a.K., la grekoj komencis 250 jarojn da ekspansio, farante koloniojn en ĉiuj direktoj. Orienten, la Agea marbordo de Malgranda Azio estis koloniigita unue, tiam Cipro, Traco, la Maro de Marmara, kaj la suda marbordo de la Nigra Maro. Fine, Greka koloniado atingis Ukrainion. Okcidenten la marbordoj de Albanio, Sicilio, kaj suda Italio estis koloniigitaj, tiam suda marbordo de Francio, Korsiko, kaj nordorienta Hispanio. Grekaj kolonioj ankaŭ estis trovitaj en Egipto kaj Libio. Moderna Sirakuzo, Napolo, Marsejlo kaj Istanbulo ĉiuj komencis kiel grekaj kolonioj. ja:古代ギリシャ

Olimpikaj Ludoj

Sporto > Olimpikoj ---- SportoLa Olimpiaj Ludoj, aŭ Olimpikoj, estas divers-sporta turniro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigitaj en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre DE COUBERTIN dum la lasto de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpiado, pli bone konata kiel la someraj Olimpikoj, okazintas ĉiujarkvare ekde 1896, escepte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Speciala versio por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komencis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro de la someraj Olimpikoj

Sportoj

En la someraj ludoj estas akvosportoj, arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, halterlevo, ĵudo, kanuo kaj kajako, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, pafado, rajdado, remado, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo. En la vintraj ludoj estas biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sportsledo.

Antikvaj Ludoj

Vidu ĉefartikolon: Antikvaj Olimpiaj Ludoj La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni neplue scias, kiel originis la antikvaj Olimpiaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkurso, la stadiona kuro (192 m). Poste aldoniĝis pliaj konkursoj: tiutempe la sportistoj konkursis en kuro (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Je la lasta tago de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpiaj Ludoj de la Antikveco okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio malpermesis pliajn ludojn pro la pagana karaktero de ili.

Modernaj ludoj

leftLa Olimpiaj Ludoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de COUBERTIN, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Olimpian Komitaton. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkursi en paca etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpiaj Ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landojen 42 konkursoj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili. Olimpika ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi olimpiaj ludoj konsiderante kaj obeante ĝiajn validajn regulojn, en la bona spirito de , kaj por la honoro de niaj teamoj.

Kroniko: Someraj Ludoj

:1-aj 1896 Ateno (Grekio) (starto de 100-metra kuro, venkis Thomas Burke kun 12 s) :2-aj 1900 Parizo (Francio) :3-aj 1904 St. Louis (Usono) :4-aj 1908 Londono (Britio) :5-aj 1912 Stokholmo (Svedio) :6-aj 1916 Berlino (ne okazis pro la Unua Mondmilito) :7-aj 1920 Antverpeno (Belgio) :8-aj 1924 Parizo (Francio) :9-aj 1928 Amsterdamo (Nederlando) :10-aj 1932 Los-Anĝeleso (Usono) :11-aj 1936 Berlino (Germanio) (olimpika ĵurado) Jesse OWENS, nigrulo venkis 4 ormedalojn en la nazia Germanio :12-aj 1940 Tokio (ne okazis pro la Dua Mondmilito) :13-aj 1944 Londono (ne okazis pro la Dua Mondmilito) :14-aj 1948 Londono (Britio) :15-aj 1952 Helsinko (Finnlando) :16-aj 1956 Melburno (Aŭstralio) :17-aj 1960 Romo (Italio) :18-aj 1964 Tokio (Japanio) (Yoshinori Sakai, studento el Hiroŝimo, portas la olimpikan torĉon al la olimpikaj ludoj) :19-aj 1968 Meksikurbo (Meksiko) :20-aj 1972 Munkeno (Germanio) palestina teroratako kontraŭ israelaj sportistoj :21-aj 1976 Montrealo (Kanado) 22 afrikaj landoj bojkotis, ĉar la partoprenanta Nov-Zelando pli frue ludis rugbeon kun Sud-Afriko :22-aj 1980 Moskvo (Sovetunio) Usono kaj 50 okcidentaj landoj bojkotis tion pro la [Afganio|afgania] interveno de Sovetunio :23-aj 1984 Los-Anĝeleso (Usono) socialistaj landoj bojkotis :24-aj 1988 Seulo (Suda Koreio) :25-aj 1992 Barcelono (Hispanio) :26-aj 1996 Atlanto (Usono) :27-aj 2000 Sidnejo (Aŭstralio) :28-aj 2004 Ateno (Grekio) :29-aj 2008 Pekino (Ĉinio) :30-aj 2012 Londono (Anglio)

Kroniko: Vintraj Ludoj

skiado, sketado, glacihokeo. :1-aj 1924 Chamonix (Francio) (296 atletoj el 16 landoj en 16 konkursoj) :2-aj 1928 St. Moritz (Svislando) :3-aj 1932 Lake Placid (Usono) :4-aj 1936 Garmisch-Partenkirchen (Germanio) :5-aj 1948 St. Moritz (Svislando) :6-aj 1952 Oslo (Norvegio) :7-aj 1956 Cortina d’Ampezzo (Italio) :8-aj 1960 Squaw Valley (Usono) :9-aj 1964 Innsbruck (Aŭstrio) :10-aj 1968 Grenoblo (Francio) :11-aj 1972 Sapporo (Japanio) :12-aj 1976 Innsbruck (Aŭstrio) :13-aj 1980 Lake Placid (Usono) :14-aj 1984 Sarajevo (Jugoslavio) :15-aj 1988 Kalgario (Kanado) :16-aj 1992 Albertville (Francio) :17-aj 1994 Lillehammer (Norvegio) :18-aj 1998 Nagano (Japanio) :19-aj 2002 Salt Lake City (Usono) :20-aj 2006 Torino (Italio) :20-aj 2010 Vankuvero (Kanado) Vidu ankaŭ:
- Special-Olimpiko
- Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj Kategorio:Sporto ja:近代オリンピック ko:올림픽 ms:Sukan Olimpik th:กีฬาโอลิมปิก zh-min-nan:Olympia Ūn-tōng-hoē


Tago

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno, aŭ kompletan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo . Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu tago egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la malrapidado nia planedo). La hodiaŭa tago estas la -a de . Indikon de konkreta tago oni nomas dato. Estas sep tagoj en semajno, iliaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo.
- Lundo (fr: lunedi, la: dies lunis), tago de la Luno
- Mardo (fr: mardi, la: dies Martis), tago de dio Marso
- Merkredo (fr: mercredi, la: dies Mercurii), tago de Merkuro
- Ĵaŭdo (fr: jeudi, la: dies Iovis), tago de Jupitero
- Vendredo (fr: vendredi), tago de diino Venera
- Sabato (it: sabato, he: ŝa'bat), tago por ripozo kaj adoro de dio (ŝabato)
- Dimanĉo (fr: Dimanche, la: dies dominicalis)), tago de la sinjoro (dominus) ---- :(Por listo de ĉiuj kalendaraj tagoj en jaro, vidu ankaŭ Tagoj.) ---- [http://www.fourmilab.ch/cgi-bin/uncgi/Earth/action?opt=-p&img=learth.evif Retpaĝo vidi kie taglumo estas momente.] Kategorio:Tempo ja:日 simple:Day

Nokto

Nokto estas en iu loko, kiam tiu loko fortuniĝis de la suno, kaj pro tio mallumiĝis. Sur la tero, estas nokto ĉe iomete malpli ol duono de la planedo ĉiam. Kiam nokto estas ĉe unu flanko de la planedo, la alia estas tago. Pro la rotacio de la Tero ĉirkaŭ ties akso, tago kaj nokto ĝenerale alternas dum 24-hora periodo. Tamen, pro la kliniĝo de la Tero, noktoj estas pli longaj en vintro ol en somero.

Vidu ankaŭ:


- Tago
- Noktumo Kategorio:Astronomio ja:夜 simple:Night

Sezono

Sezonoj de la jaro:
- Printempo;
- Somero;
- Aŭtuno;
- Vintro. Ne ĉiuj mondpartoj havas kvar sezonojn; En Hindio oni distingas ses sezonojn (ĉiu du monatojn longa), pri tiuj vidu al Hinda Kalendaro. En antikva Egiptio, oni distingis tri sezonojn. vidu ankaŭ:
- Astronomio
- Klimato
- Kalendaro ja:季節

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

Julia kalendaro

La julia kalendaro estis la ĉefa kalendaro de Romio kaj de la Okcidento de 45 a.K. ĝis la 16-a jarcento. Ĝi estis la antikva romia kalendaro kiel reformita de Julio Cezaro. En 1582 la julia kalendaro laŭvice estis reformita de papo Gregoria la 13-a por fari la gregorian kalendaron, la nuna ĉefa kalendaro de la mondo. La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 19-a de decembro 1999 laŭ la julia. Antikvaj Romianoj estis unuaj, kiuj transiris al Suna kalendaro. Ilia jaro konsistis el 10 monatoj kun 304 tagoj. La restan tempon Romianoj atendadis ĝis veno de printempo por ke denove komenci tempokalkulon. La Novjaro komenciĝadis en Marto. Dum longa tempo kalendaro tiel konfuziĝis ke ĝi sekvis nek sunan movon, nek lunan. Kiel oni diris, Romiaj militestroj ĉiam venkadis en militoj, sed neniu sciis kiam tio okazadis. Kaj jen, en la 1-a jarcento a.K. Romana ŝtatestro Julio Cezaro laŭ konsiloj de egipta astronomo Sozigeno enkondukis novan tempokalkulan sistemon. Tio okazis en 45 jaro a.K., laŭ kio jarkomenco fariĝis la 1-a de januaro. Ĉi tiu kalendaro estis pli perfekta. Ĝi estis dividita je 365 tagoj kaj 12 monatoj simile al egipta kalendaro, sed estis unu grava diferenco: ĉiun kvaran jaron oni aldonadis la 366-an tagon. Oni nomis tiajn jarojn superjaroj. Per tio ĝia averaĝa daŭro alproksimiĝis al natura jaro kaj kalendaro fariĝis pli stabila kaj konforma al naturo. Ĉi tiu kalendaro estis nomita Julia kalendaro. Post la morto de Julio Cezaro en 44 a.K. oni erare faris superjaron en ĉiu tria jaro anstataŭ en ĉiu kvara jaro. Poste oni konstatis la eraron kaj korektis ĝin, farante neniun superjaron dum iom da tempo antaŭ ol daŭrigi kun superjaro en ĉiu kvara jaro. Bedaŭrinde mankas rekta informo pri la precizaj jaroj, kiuj estis superjaroj, inter 44 a.K. kaj 8 p.K.. Tamen, laŭ papiruso publikigita en 1999 (pOxy 61.4175) oni povas dedukti, ke plej verŝajne la superjaroj estis jenaj: 44 a.K., 41 a.K., 38 a.K., 35 a.K., 32 a.K., 29 a.K., 26 a.K., 23 a.K., 20 a.K., 17 a.K., 14 a.K., 11 a.K., 8 a.K., 4 p.K., 8 p.K., ktp. Se oni en romia kunteksto uzas daton inter 44 a.K. kaj 1 a.K., estas bone precizigi, ĉu oni uzas la hodiaŭan julian kalendaron aŭ la tiaman julian kalendaron. En aliaj kuntekstoj oni ĝenerale uzas la hodiaŭan julian kalendaron, sed kelkfoje oni estas pli certa pri la tiama dato. Ekzemple, Julio Cezaro mortis la 15-an de marto laŭ la tiama julia kalendaro; verŝajne tio estis la 14-a de marto laŭ la hodiaŭa julia kalendaro. Ĝis 527, la julia kalendaro sekvis la romian eraon, sed poste la kristanan eraon. ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Julia Kalendaro kategorio:Kalendaro ja:ユリウス暦 zh-cn:儒略历

Franca Respublika Kalendaro

Tempo > Kalendaro ---- En la fino de la 18-a jarcento en Francio okazis la Franca Revolucio de 1789, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. En fluo de sciencemaj kaj kontraŭreligiaj pensoj, la revolucia registaro decidis anstataŭ Kristana Erao enkonduki novan kalendaran eraon, kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de la Franca Respubliko (22-a de septembro de 1792 laŭ Gregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis al la aŭtuna tagelaco (ekvinokso). Tiel, oni nomas tiun kreitan kalendaron Franca Respublika Kalendaro aŭ ankaŭ Franca Revolucia Kalendaro. Ekzemple, la 1-a de januaro de 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la tago primidi de la 2-a dekado de Nivozo de CCVII (=207) laŭ la franca respublika kalendaro. Tiu kalendaro nombras en la jaro 12 monatojn, kiujn konsistigas po 30 tagoj. Semajnon anstataŭas dekado (decade), entenanta 10 tagojn. Unu monato do konsistas el 3 dekadoj. La sistemo estas verko de Gilbert ROMME kun helpo de Lalande, Delambre kaj Laplace. La nomoj de la monatoj kaj la tagoj estis proponitaj de Fabre D'Eglantine, membro de Konvencio, naskita en la sudfranca urbo Carcassonne, laŭ devenoj tre pliparte latina:
- Tiuj de la tagoj laŭ latinlingvaj nombroj: primidi, duodi, tridi k.c.
- Tiuj de la monatoj laŭ la sezonoj, la agrikultura ciklo en eŭropa Francio. La jaroj estis skribitaj per romiaj ciferoj.
NomoOrdnumeroDaŭro laŭ
Gregoria Kalendaro
Signifo de la nomo
Vendemiero la 1-a monato 22/23 sep - 21/22 okt fr. vendémiaire, de lat. Vindemia -- "rikolto de vinberoj"
Brumero la 2-a monato 22/23 okt - 20/21 nov fr. brumaire, de brume -- "nebula"
Frimero la 3-a monato 21/23 nov - 20/22 dec fr. frimaire, de lat. frimas -- "frostoj"
Nivozo la 4-a monato 21/23 dec - 19/21 jan fr. nivôse, de lat. nivosus -- "neĝa"
Pluviozo la 5-a monato 20/21 jan - 18/19 feb fr. pluviôse, de lat. pluviosus -- "pluva"
Ventozo la 6-a monato 19/20 feb - 20/21 mar fr. ventôse, de lat. ventosus -- "venta"
Ĝerminalo la 7-a monato 21/22 mar - 19/20 apr fr. germinal, de lat. germen -- "ĝermo"
Florealo la 8-a monato 20/21 apr - 19/20 maj fr. florial, de lat. floreus -- "florplena"
Prerialo la 9-a monato 20/21 maj - 19/20 jun fr. prairial, de lat. pratus -- "herbejo"
Mesidoro la 10-a monato 19/20 jun - 18/19 jul fr. messidor, de lat. messis -- "grenrikolto" kaj gr. doron -- "doni"
Termidoro la 11-a monato 19/20 jul - 17/18 aŭg fr. thermidor, de gr. therme -- "varmo" kaj doron -- "doni"
Fruktidoro la 12-a monato 18/19 aŭg - 16/17 sep fr. fructidor, de lat. fructus -- "frukto" kaj gr. doron -- "doni"
Notu kiel samsezonaj (laŭ sezonoj en Francio) monatoj havas komunan sufikson. La 12 monatoj do konsistis 360 tagojn. Kvin pliaj tagoj (ses kun supertago) estis naciaj festotagoj je la fino de la jaro. Komence, ili estis nomataj sans-culottides (laŭ sans-culottes, "senkulotuloj" aŭ malriĉaj revolucianoj). Post 1795, ili estis nomitaj "komplementaj tagoj".
- La Fête de la Vertu, "Festo de virto" je la 17-a18-a de septembro
- La Fête du Génie, "Festo de genio" je la 18-a aŭ 19-a de septembro
- La Fête du Travail, "Festo de laboro" je la 19-a aŭ 20-a de septembro
- La Fête de l'Opinion, "Festo de la opinio" je la 20-a aŭ 21-a de septembro
- La Fête des Récompenses, "Festo de rekompenco" je la 21-a aŭ 22-a de septembro
- La Fête de la Révolution, "Festo de revolucio", supertago je la 22-a aŭ 23-a de septembro Inter tiuj, kiuj volis etendi la kalendaron post ĝia oficialado, estas malklare kiel kalkuli superjarojn post la jaro XIV. La Revolucia Kalendaro ĝisvivis nelonge. Je la 9-a de septembro de 1805 Imperiestro Napoleono la 1-a dekretis forlason de la Revolucia Kalendaro profite al reuzo de la Gregoria kalendaro, kiu en Francio reefektiviĝis la 1-an de januaro de 1806. Tamen ekde la 6-a al la 23-a de majo de 1871, ĝi revalidis en la pariza ribelado Commune de Paris.

Riproĉoj

Ĝi estas tro franci-centrita: la nomoj de la monatoj kongruis al sezonaj kaj agrikulturaj cikloj de eŭropa Francio. Ekzemple al la tiamaj francaj kolonioj, ĝi ja tute ne taŭgis... Aliaj mezurunuoj kreitaj de Franca Respubliko kiel metro kaj litro estis difinitaj laŭ tutmondaj kriterioj. La festotago estas décadi anstataŭ dimanĉo: unu el dek tagoj anstataŭ unu el sep, do tio estas ne nur kontraŭreligia (intence kaj malkaŝe), sed ankaŭ maloftigas la ripoztagojn! Sendube ne hazarde, ĉar multaj el la antaŭaj "Philosophes" (filozofoj) el burĝaj aŭ nobelaj klasoj, ekzemple Voltaire, ofte plendis, ke la kampuloj ne laboris sufiĉe kaj pasis tro da tempo, pro la dimanĉoj kaj aliaj religiaj festoj, "drinkante en la kabaredoj".

Influo de la kalendaro

Vortoj el la kalendaro aperas plurloke:
- Karl MARX verkis La 18-a de brumero de Louis Napoléon en 1852 pri Napoleono la 3-a.
- Emile ZOLA verkis romanon Germinal
- Termidora palinuro es