Kilogramo estas la baza unuo por maso en la Sistemo Internacia de Unuoj.
Simbolo: kg.
1 kilogramo (kg) = 1000 gramoj (g)
Kilogramo estis origine difinita kiel maso de unu kubdecimetro da akvo ĉe ties maksimuma denseco, sed ekde 1889 ĝin difinas la maso de la "prakilogramo", metala cilindro el alojo de plateno (90 %) kaj iridio (10 %), kiu estas konservata de la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj, en Sèvres apud Parizo, Francujo. Tiun prototipon oni uzas por kompare kontroli la masojn de ĝiaj kopioj, kiujn ricevis landoj uzantaj la metran sistemon.
La komparo de la kopioj (same faritaj el plateno-iridio) eblas kun precizeco de 1 miliardono. Oni faras la komparojn en strikte difinitaj kondiĉoj, ekzemple en vakuo kaj post zorga purigo.
Kilogramo estas la baza unuo de maso en la Sistemo Internacia, kvankam pro historiaj kaŭzoj ĝia nomo havas la prefikson "kilo", kvazaŭ gramo estus la baza unuo.
Kategorio:Mezurunuojja:キログラムko:킬로그램simple:Kilogramth:กิโลกรัมzh-min-nan:Kong-kin
Gramo
Gramo estas mezurunuo de la maso, kaj ĝi estas difinita en SI-sistemo kiel unuo de unu milono de kilogramo.
La simbolo de gramo estas g. Kelkfoje estas uzata la misa gm .
La maso de unu kubik-centimetro (10-6 m3) da akvo havas la proksimuman mason de unu gramo.
La gramo ne estas SI-bazunuo, sed ĝi estas bazunuo de la cgs-sistemo.
Kategorio:Mezurunuojja:グラム
Akvo
Akvo (etimologie el la latinaaqua) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1. Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0°C ĝis 100°C sub norma premo, kaj estas grava en biologia funkciado de vivo. Sub la fandopunkto de 0°C, ĝi estas en solida formo, glacio; super la bolpunkto de 100°C, ĝi ŝanĝiĝas al vaporo (je normala atmosfera premo de 1 atm).
Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj.
Movado de akvo de la oceanoj ĝis la aero kaj reen grandparte kreas veteron.
Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj animaloj.
Scienco
Akvo estas tre simpla kemia kombinaĵo. Ĝia formulo estas H2O. Tio signifas, ke molekulo de akvo havas 2 atomojn de hidrogeno, kaj 1 atomon de oksigeno. La temperaturo, ĉe kiu akvo glaciiĝas, estas 0 Celsiuso sub normala atmosfera premo; la temperaturo, kie akvo bolas, difinas 100 Celsiuso ĉe normala (marnivela) atmosfera premo. Ĝi estas la nura substanco, kiu pligrandiĝas, kiam ĝi glaciiĝas.
Simpla sed grava kaj unika eco de akvo estas, ke ĝia solida formo flosas sur la likva. La solida fazo estas malpli densa ol likva akvo, pro la geometrio de la fortaj hidrogenaj ligoj kiuj estas formataj nur je malaltaj temperaturoj. Pro tio profunda akvo restas likva, pli varma ol la glacia surfaco, kaj akvaj organismoj (la unuaj vivantaj organismoj sur Tero) povas travivi glaciajn kondiĉojn.
Vidu ankaŭ: vaporo, malpeza akvo, glacio, prujno, neĝo, pluvo, hajlo, Arkto, firno, mineralakvo, PH
Peza, duonpeza kaj tropeza akvo
Krom „normala“ akvo ekzistas ankaŭ tiel nomata „duonpeza akvo“, „peza akvo“ (deŭteria oksido) kaj „superpeza akvo“ (tricia oksido). Ĉe peza kaj tropeza akvo la normala hidrogenatomo (procio, simbolo H) estas anstataŭigita per ĝiaj pezaj izotopoj deŭterio aŭ tricio. Ĉe la duonpeza akvo, unu hidrogenatomo estas anstataŭigita per deŭterio.
La peza akvo diferenciĝas de la kutima akvo en fizikaj kaj kemiaj ecoj, ekz. ĝi havas pli altan fandopunkton, bolpunkton kaj estas pli densa. Surbaze de granda masa diferenco inter procio kaj deŭterio kaj tricio, (kiuj havas duoblan kaj trioblan mason), la kinetikaizotopa efekto estas tre akuta. Sekve de anstataŭigo de normala akvo ĉe kemiaj substancoj la ekvilibraj reakcioj ŝanĝiĝas, kio povas konduki ekzemple al korpodamaĝaj sekvoj en la homa korpo.
La deŭterizita akvo – surbaze de ties alia spinproprecoj – estas uzata kiel solvenzo en la NMR-analitiko.
Molekula geometrio
La akvomolekulo konsistas el du hidrogenatomoj kaj unu oksigenatomo. Geometrie la akvomolekulo estas angulita kaj konvenas al VSEPR-teorio, al AB2E2-tipo. La du hidrogenatomoj kaj la du elektronparoj estas direktitaj en la angulojn de imagita tetraedro. La angulo, kiun la du O-H-ligiloj fermas, estas 104,45°. Ĝi devenas surbaze de la granda spacobezono de la liberaj elekronparoj for de la ideala tetraedra angulo (~109,47°). La ligila longo de O-H-ligiloj estas ĉ. 95,84 pikometroj.
Biologio
Akvo estas la plej necesa substanco por ĉiu vivanto, ĉar ĝi havas multajn maloftajn ecojn kiuj estas gravegaj por vivo. Ĝi estas bona solvilo, kaj havas fortan surfacan tension. Freŝa akvo estas la plej densa ĉe 4°C; ĝi maldensiĝas, kiam ĝi frostiĝas aŭ varmiĝas. Kiel stabila molekulo en nia atmosfero, ĝi grave rolas kiel absorbilo de transruĝa radiado. Ĉar akvo havas alian specifan varmon kiu stabiligas klimaton tutmonde.
Akvo estas tre bona solvilo, kaj dissolvas multajn specojn de substancoj, kiel variajn salojn kaj sukerojn, kaj faciligas sian kemian interagon, kiu helpas kompleksajn matabolismojn. Tamen, iuj substancoj ne bone miksiĝas kun akvo, inkluzive oleojn kaj hidrofobiajn substancojn. Ĉelaj membranoj uzas ĉi tiun econ por zorge kontroli interagojn inter siaj enhavaĵoj kaj eksteraj kemiaĵoj. Ĉi tiu estas faciligata iomete de la surfaca tensio de akvo.
Akvaj gutoj estas stabilaj pro la forta surfaca tensio de akvo. Oni povas vidi ĉi tion kiam iometo da akvo estas metata sur malsolveblan surfacon kiel vitron. La akvo kuniĝas en gutojn. Ĉi tiu eco estas necesa por planta transspirado.
Geografio
Sur la surfaco de Tero kolektiĝas akvomasoj fluantaj malsupren — ekzemple rojoj kaj riveroj — kaj stagnantaj sur certa nivelo — ekzemple lagoj, maroj, kaj oceanoj.
oceano
Ĉar akvo estas bezonata por homa, besta kaj planta vivo, ĝia disponebleco havas altan gravecon socian kaj politikan. La apuda mapo montras per ruĝa koloro landojn, kiuj jare posedas malpli ol 500 m³ da renovigata akvo por ĉiu loĝanto. Flava koloro montras disponeblecon inter 500 kaj 1700 m³. Ĉar kelkaj riveroj, kiuj gravas por akvoprovizado (ekz. Jordano, Kolorado), transiras landlimojn, eblas interŝtataj konfliktoj pri trinkakvo.
Ekzisto de akvo aliloke en la sunsistemo
Akvo sur Luno
Oni supozas, ke sur Luno ĉe la ombraj partoj de la poluso ekzistas akvo en formo de glacio.
En la 1990-aj jaroj, du sondiloj (Lunar Prospector kaj Clementina) trovis verŝajne spurojn de ĉ. unu kubkilometro da akvo ĉe la poluso. La signoj ŝajnis konvinkaj, ĉar, kvankam la neŭtronspektometro montras nur ekziston de hidrogeno, la sola ebla fonto de hidrogeno estas akvo. Oni volis kontroli la mezuradojn somere de 1999, kiam oni intence allunigis la sondilon Lunar Prospector en ĉiam-ombran krateron. Oni atendis, ke aperus super la surfaco ĉ. 20 kg da akvovaporo, sed nenio okazis.
NASA volas plu esplori la lunon: la asocio lanĉos en 2008 la sondilon Lunar Reconnaisance Orbiter (LRO), kies unu el la ĉefaj taskoj estos la esploro de la akvospuroj.
Mezuriloj por esplori akvoglacion
- Lyman-Alpha Mapping Project (LAMP) analizas la stelanlumon, respegulantan el la profundo de la kratero.
- Lunar Orbiter Laser Altimeter mezuras la surfacon de Luno kaj eĉ analizas la forton de la respegulanta lumo.
- Lunar Exploration Neutron Detector (LEND), la hidrogeno absorbas la neŭtronojn, tiel la valo en la spektro montras ĉeeston de hidrogeno.
La akvo gravus por la konstruo kaj funkciigo de lunbazoj, ĉar oni ne povus kunporte malmultekoste la akvon el Tero.
Akvo sur Marso
En 2005 oni publikigis, ke rekte sub la surfaco de Marso troviĝas glaciiĝinta maro ĉe la ekvatoro. La sondilo Mars Express de ESA (la Eŭropa Spaca Agentejo) volviĝas jam unu jaron ĉirkaŭ la planedo. Oni supozas, ke antaŭ ĉ. 5 milionoj da jaroj okazis inundo en la regiono kaj la glaciiĝintan akvon kovris cindro kaj polvo, malhelpante la sublimadon.
Ĉe la polusoj de Marso bone videblas kaj akvaj kaj karbondioksidaj glacioj.
La akvo servis en la industria revolucio en formo de vaporo kiel trasformilo de kemia energio (per forbruligo de karbo, ligno) al mekanika energio per vapormaŝinoj.
Ĝi ankaŭ nun havas saman rolon ĉe la elekrocentraloj, forbrulantaj fosilaĵojn.
Eksteraj ligiloj
- 'Akvo' ĉe [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/akv.html Reta Esperanto Vortaro] kaj [http://eo.wiktionary.org/wiki/akvo Vikivortaro].
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5801/muelilo.html Poemo pri akvo]
Kategorio:KemiaĵoKategorio:Trinkaĵojals:Wasserja:水ko:물ms:Airsimple:Waterth:น้ำ
Denseco
Denseco aŭ denso
Volumena maso - (simbolo: ρ, la grekarho) esprimas la rilaton de la maso de certa kvanto da substanco al ĝia volumeno. Ju pli granda la volumena maso de objekto estas, des pli granda ĝia maso en volumeno. La meza volumena maso de objekto egalas ĝian tutan mason dividitan per ĝia tuta volumeno.
La SI-unuo de volumena maso estas la kilogramo en kuba metro (kg/m3)
:
kie
- ρ estas la volumena maso de la objekto, mezurata en kilogramoj en kuba metro
- m estas la tuta maso de la objekto, mezurata en kilogramoj - V estas la tuta volumeno de la objekto, mezurata en kubaj metroj
denseco (foje erare nomata relativa denseco) estas sendimensia fizika grando esprimanta la rilaton de la maso de certa volumeno de la substanco al la maso de sama volumeno da pura akvo (je 4 °C), aŭ da aero (je 0 °C kaj 1 atm), se temas pri gaso.
Solidaj korpoj havas en kg/m³ relative grandan volumenan mason;
tial kelkaj preferas la malnovan unuon g/cm³. 1000 km/m³ = 1 g/cm³.
Jen ekzemploj por la volumena maso de kelkaj kemiajelementoj
kaj aliaj substancoj:
Kategorio:Fizikoja:密度
- Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto". - Varsovio ; Nurnbergo: Zamenhof ; Tümmel,
- Einstein, Leopold: Internacia ou Volapük? Trad. de Auguste Demonget. - Paris: Ghio, 1889. - g, 32 p.
- Einstein, Leopold: Volapük und Lingvo Internacia : nebst einer Beilage enthaltend den neuesten Bericht der Amerikan. Philosoph. Gesellschaft von Philadelphia über eine internationale Sprache. Nürnberg: Stein, 1889. - 26 p.
- Goethe, Johann Wolfgang von: La gefratoj : komedio en unu akto. El la originalo trad. A. Grabowski. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 26 p.
- Lermontov, Miĥail Jureviĉ: Princino Mary : rakonto / de M. Lermontov. Trad. E. de Wahl. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 32 p.
- Libeks, Rudolfs: Starptautiska waloda no Dr. Esperanto: preeskschwahrdi, gramatika, gabalini lasischanai, starptautiska-latwiska un latwiska-starptautiska wahrdnize / sastahdijis R. Libeks. - Riga: Sichman, 1889. - 88 p.
- Steiner, Peter: Drei Weltsprach-Systeme: Pasilingua, Volapük, La lingvo internacia: nebst Einladung zur Unterzeichnung für das Weltsprachblatt "Ta pasifolia" / von P. Steiner. - Berlin [k.a.]: Heuser, 1889. - 30 p.
- VOLLSTAENDIGER LEHRGANG DER Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache: nebst Wörterbuch zum Gebrauche für Deutsche / hrsg. vom Nürnberger Weltsprache-Verein. - Nürnberg: Korn, 1889. - 32 p.
- Wahl, Edgar Alexei Robert von: Diccionario de las lenguas internacional y espanol / de E. de Wahl. L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto" / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p. Paralleltitel: Predislovie e slovarju jazyka "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: An attempt towards an international language / by Dr. Esperanto. Transl. by Henry Phillips. - New York, NY: Holt and Co., 1889. - 56 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dictionnaire international-fran ais / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dr. Esperanto's international language : introduction and complete grammar : por angloj / English ed. by R. H. Geoghegan. - Warsaw: Samenhof, 1889. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: International-deutsches Wörterbuch / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationelt sprak : företal och fullständig lärobok : por svedoj / Dr. Esperanto. Ífversättningen verkstäld G. Henriclundquist. - Warschau: Samenhof, 1889. - 39 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Me^zdunarodnyj jazyk : predislovie i polnyj u^cebnik : por rusoj / Dr. Esperanto. - 3. izd. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 40, 6 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Pribavlenie ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka / russkij perevod bro^sjury d-ra Esperanto. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 23 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Vtoraja kniga me^zdunarodnago jazyka / Dr. Esperanto. - [2. eld.] Var^sava: Izd. L. Zamenhofa, 1889. - 52 p. Klju^c ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka Originaltitel: Dua libro de l' lingvo internacia - Zamenhof, Ludwik Lazar: Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache / L. Samenhof. - Warschau: Samenhof ; [Kelter]
----
Voodoo Lounge Voodoo Lounge is an album by The Rolling Stones and was released in 1994. As their first new release under their new alliance with Virgin Records, it ended a five-year gap since their last studio album, Steel Wheels in 1989. Voodoo Lounge is also The Rolling Stones' first album without founding bassist,